La Kabano de Onklo Tomo

La franca originala teksto troviĝas ĉe la ligilo : https://fr.wikisource.org/La_Case_de_l’oncle_Tom

 

Krom se vi estas fama spertegulo, vi ne povas aserti ke vi konas la tutan vortaron.

Tial mi ankoraŭ aldonas tiujn 2 ligilojn :

-Tute Esperante, en PIV : http://vortaro.net/

-Plurlingve kun Esperantaj difinoj : http://www.reta-vortaro.de/revo/

Kaj plie, mi tiufoje aldonas mallongan leksikonon ligita al tiu ĉi romano.

Alpreĝo : Peto pri helpo per ia preĝo al Dio, sanktulo, diaĵo, geniulo, spirito...

Alvokebla : Atingebla per la voĉo.

Bovtendeno : Rezista, fleksebla, elasta nervo de bovo uzata kiel rajdvipo.

Ĉefvitejo : La plej bona bieno plantita de vitoj.

Ĉirkaŭbaritejo : Terspaco ĉirkaŭita de barilo.

Degnemo : Bonvola supereco miksita kun malestimo.

Dolortimema : Troe sentema al malgrandaj fizikaj doloroj.

Donkiĥotismo : Ĝi estas kondiĉo aŭ ago de idealisma persono kiu agas sindoneme por defendi kaŭzojn kiujn ili kredas pravaj.  Tute kiel Donkiĥoto.

Dorsapogilo : Malantaŭa peco de sidilo, ĉe kiu la sidanto povas ripozigi la dorson.

Elkaŝejigi : Foririgi la ĉasbeston kiam ĝi estas malkovrita, por povi pafi ĝin.

Ellaciĝo : Fizika aŭ morala elĉerpiĝo, senkuraĝiĝo

Elveturiligi : Elirigi el la veturilo.

Enpensiĝi : Sin turni al interna penso, forgesante la ĉirkaŭan mondon kaj cirkonstancojn.

Esceptokaze : Laŭ maniero rimarkinda ĉar tre nekutima.

Fiiĝi : Humiliĝi, fariĝi fia, sin malnobligi.

Finaranĝi : Definitive fiksi interkonsenton akceptitan de ĉiuj partioj.

Finvenki : Atingi siajn celojn.  Sukcesi post penado trakti malfacilaĵon ĝis ĝia fino.

Fitrakti : Ekspluati iun, trompi iun.

Glaspleno : Kvanto da trinkaĵo servita ĝis la rando.

Glutaĵo : Kvanto da manĝaĵo metita en la buŝon per unu fojo, buŝpleno.

Gravmieneco : Stato de iu havanta gravan mienon.

Gregigi : Kunigi malorde, kiel grego.

Juniperbero : Bero de junipero.

Kaŝkaŭri : Kaŭre sin kaŝi por malaperi.

Kaŝludi : Ludi la infanan ludon en kiu unu ludanto serĉas aliajn kaŝiĝintajn ludantojn.

Kolbaskuseno : Longa cilindra kuseno metita ĉe la litkapo kaj kiu etendiĝas laŭ la tuta larĝo de la lito.

Korelverŝado : Sincera kaj vigla manifestado de sento, ago deĉenigi profundajn sentojn.

Krakrompiĝi : Subite disrompiĝi kun bruo.

Kridisputo : Kriaĉoj, ripetaj plendoj pri bagatelaj aferoj ofte kun malkontento.

Kromenspezi : Preni tien kaj tien (fruktojn, florojn, naturajn produktojn), preni hazarde ĉion alian.

Kursekvi : Kuri post iu por atingi lin, postkuri.

Mendopremo : Subita alveno de klientoj, tio kio rezultigas intensan agadon.

Mondumano : La altranga bonedukita homo, ĝentlemano.

Neniapreze : Por nenia prezo, eĉ ne por la tuta oro de la mondo.

Nubmiene : Kun nuba, maltrankvila mieno, moroze.

Piedbreto : Ŝtupo por eniri aŭ eliri aŭton, trajnon.

Pufreklami : Valorigi ion laŭ  signifa maniero

Pulvokorno : Ujo por eksplodema pulvoro.

Rafin(it)eco : Eleganteco, kvalito de tio kio estas rafinita.

Ratulo : Ĉi tie, estas homo kun la trajtoj de la rato.

Riposplite : Ĝis fendi al si la ripojn, ĝis dolorigi sin.

Sidrektigi : Estanta en sida pozicio rektigi iun.

Svenbati : Bati tiom aŭ tiel, ke la trafito svenas.

Ŝtipkapa : Nekomprenema, obstina, stulta.

Ŝultrumo : Altigo de la ŝultroj signe pri nescio, nezorgo, indiferenteco.

Tempovora, temporaba : Kiu bezonas, postulas multan tempon.

Unuenaskito : Tiu el la infanoj de la sama familio kiu naskiĝis unue.

Vestaranĝo : Maniero sin vesti, esti vestita.

La traduko estas nun finta kaj videbla.

Ĝi estas la deka romano kaj la retejo ne permesas pli sen pagi,

do nun,

mi studas alian manieron daŭrigi miajn tradukadojn.