Créer un site internet

10. De kie evidentas ke senatano estas nur homo.

La brilo de gaja fajro, reflektiĝanta sur la tasoj kaj la brilanta tekruĉo, gaje lumigis la fajrujon kaj la tapiŝon de la ĉarma malgranda salono kie senatano Birdo demetis siajn botojn, antaŭ ol enŝovi siajn piedojn en la komfortajn pantoflojn kiujn, dum la kunsido de la Kongreso, lia edzino ĵus brodis por li.

Sinjorino Birdo kun ravita mieno, prizorgante la aranĝojn de la tablo, disdonis tie kaj tie kelkajn atentigojn al aro da petolemaj etuloj ĵetintaj en ĉiaj senzorgaj kaprioloj kaj malicetoj kiuj, ekde la diluvo, tiel konstante mirigas la patrinojn.

- Tomjo, lasu trankvile la pordotenilon. Bone ! Jen bona knabo ! Mariana, Mariana, ne tiru la voston de la kato, kompatinda kateto ! Ĵakĉjo, necesas ne grimpi sur la tablon, ne, tute ne, tute ne ! Tio estas tiel bona surprizo por ni ĉiuj havi vin ĉi tie ĉi-vespere ! ŝi fine diris al sia edzo tuj kiam ŝi trovis la momenton.

- Jes, jes, mi pensis ke mi havis nur tempon por veni ripozi dum vespero apud vi, kaj pasigi en la loĝejo trankvilan nokton. Mi estas lacega ! Mi sentas kapdoloron !

Sino Birdo turnis la okulojn al la flakono da kamforo kiun lasu videti duonmalfermita ŝranko. Ŝi stariĝis, Sro Birdo haltigis ŝin.

- Ne, ne, Maria, neniajn drogojn ! Iun tason da via teo, bone varma, kaj kelkajn horojn de kvieteco en la loĝejo, jen ĉio kion mi volas. Fari leĝojn estas, vere, malfacila tasko !

Kaj la senatano ridetis, feliĉa sin konsideri kiel viktimon oferitan al la patrujo.

- Nu, diris lia edzino kiam ŝiaj okupoj ĉirkaŭ la tablo komencis malrapidiĝi, kion ili faris en la senato ?

Nu, maltrankviligi al si la kapon pri la aferoj de la leĝfaraj ĉambroj estis senekzempla afero por la dolĉa malgranda sino Birdo, tio kio okazis en la ŝiaj cetere sufiĉis por okupi ŝin. Sro Birdo do larĝe malfermis la okulojn, dum li respondis al ŝi : "Nenio tre grava".

- Bone ! Do ĉu ne estas vere ke oni faris leĝon por malpermesi doni trinkaĵon kaj manĝon al la kompatindaj neblankuloj kiuj preterpasas ĉi tie ? Oni asertis ke temis pri io simila; neniam kristana asembleo akceptus tian leĝon !

- He sed, Maria, vi komencas en politiko !

- Kia frenezaĵo ! Certe ne, mi ne zorgas pri ĉiuj viaj longaj paroladoj; sed tio ja estus kruela, malpia afero, vere ! Kaj mi esperas, kara mia, ke nenio tia okazis.

- Ni sankciis leĝon kiu malpermesas helpi forkurantajn sklavojn kiuj alvenas al ni de Kentukio, kara mia. Ĉi tiuj frenezoj de abolistoj tiom faris ke niaj fratoj de Kentukio ekzaltiĝis, kaj ŝajnis necese, kaj ne malpli saĝa ol kristana, fari ion ĉi-flanke de Ohiorivero por kvietigi la ekscitiĝon.

- Kaj kion do ĝi diras, ĉi tiu leĝo ? Ĝi ne malpermesas al ni, mi esperas, nokte gastigi kompatindajn estulojn, doni al ili bonan manĝon, kelkajn malnovajn vestaĉojn, kaj poste resendi ilin pace al ilia afero ?

- Kiel ? Sed jes, kara mia. Estus helpi ilin kaj fari sin iliajn komplicojn.

Sino Birdo estis malgranda virino malpli ol kvarfute alta (+/-1,2m), kun mildaj bluaj okuloj, persikflora vizaĝkoloro, timema, ruĝiĝanta, kun belsona voĉo. Koncerne la kuraĝo, oni sciis ke la klukado de meleagro iam fuĝigis ŝin, kaj mezstatura hundo, por teni ŝin malproksime, devis nur montri al ŝi la dentojn. Ŝia edzo, ŝiaj infanoj, estis ŝia mondo, kiun ŝi regis per tenereco kaj preĝoj, ne per rezonado aŭ aŭtoritato. Unu sola afero povis ribeligi ĉi tiun mildan kaj simpatian naturon; la plej eta ŝajno de krueleco vekis en ŝi neatenditan, subitan koleron, tute eksterproporcie al ŝia delikata kaj tenera humoro. Ŝi fakte estis la plej indulga patrino, la plej rapida por pardoni, kaj tamen ŝiaj knaboj tute ne intencis forgesi iun korektadon kiun ŝi uzis al ili, pro tio ke ŝi trovis ilin, en la kompanio de kelkaj bubetoj de la ĉirkaŭaĵo, ŝtonumante malfeliĉan kateton.

- Vere, diris la unuenaskito, mi ankoraŭ portas la spurojn. Patrino venis al mi kiel furiozulino, kaj mi estis vipita kaj ĵetita en la liton sen vespermanĝo, antaŭ ol demandi kial. Poste mi aŭdis patrinon plori malantaŭ la pordo, tio kio doloris min pli ol ĉio. Tial oni ne plu rekaptos nin ĵetantan ŝtonon al kato, mi respondecas pri tio !

Ĉifoje Sino Birdo ekstaris vigle, kun ŝiaj vangoj purpura, tio kio nur pli beletigis ŝin, antaŭenpaŝis rekte al sia edzo, kaj firme diris al li :

- Johano, mi nun volas scii, ĉu tia leĝo ŝajnas al vi justa kaj kristana ?

- Ĉu vi mortigus min, edznjo mia, se mi dirus jes ?

- Mi neniam pensus tion pri vi, Johano ! Sed vi ne voĉdonis por ?...

- Jes, bela malamikino mia.

- Vi devus honti, Johano ! Kompatindaj estuloj sen loĝejoj, sen amikoj ! Ĝi estas malaminda, malkuraĝa, abomenda leĝo, kaj mi malobservos ĝin, koncerne min, ĉe la unua okazo. Mi esperas ke mi trovos okazojn, kaj pli ol unu ! Vere hontus ke virino ne povu doni vespermanĝon kaj liton al kompatindaj malsatuloj, ĉar ili estas sklavoj, ili estis insultitaj, batitaj, subpremitaj dum ilia tuta vivo, kompatindaj homoj !

- Aŭskultu min do, Maria. Viaj sentoj estas tute pravaj, teneraj, bonaj, kaj mi des pli amas vin pro tio, kara mia, sed necesas, vi komprenas, ke nia sentemo ne sufoku nian juĝon. Ne estas nur privataj sentoj, estas pri publikaj interesoj ke tio temas. La emocio kreskas iom post iom, kaj necesas ja oferi niajn proprajn simpatiojn.

- Mi nenion komprenas pri via tuta politiko, vi cetere scias tion, Johano; sed mi povas malfermi mian Biblion, kaj mi legas en ĝi ke necesas nutri tiun kiu malsatas, vesti tiun kiu estas nuda, konsoli tiun kiu ploras, kaj estas al mia Biblio kiun mi estas fidela.

- Sed se, tiel agante, vi kaŭzas grandajn publikajn malfeliĉaĵon ?

- Obei al Dio ne povas kaŭzi damaĝon al iu ajn; kaj kiel ajn la aferoj okazas, la plej sekura estas fari tion kion li ja ordonas al ni !

- Aŭskultu iomete, Maria, kaj, per la plej klaraj argumentoj, mi pruvos al vi…

- He ! Lasu min trankvila, Johano ! Vi parolus dum la tuta nokto ke vi nenion pruvus al mi. Mi alvokas vin mem ! Ĉu estas vi kiu forpuŝos de via pordo kompatindan estulon, tremantan, malsatan, mortiĝantan ! Kaj tio ĉar li estas sen azilo ? Vi, Johano !

Se necesas konfesi tion, nia senatano estis nature humana. La ago de forpuŝi malfeliĉulojn tute ne enigis en liaj kutimoj, kaj la argumento de lia edzino havis des pli da forto ke ŝi konis ĉi tiun vundeblan punkton. Sro Birdo sin turnis do al rimedoj konatajn por ŝpari tempon. Hm ! Hm ! Li plurfoje ripetis; li tusis, eltiris sian naztukon kaj komencis viŝi la lensojn de siaj okulvitroj. Vidante la malamikon cedi, Sino Birdo daŭrigis siajn avantaĝojn.

- Mi ŝatus vidi vin tie, Johano, reale mi ŝatus tion. Vidi vin ekzemple, elpeli eksteren virinon meze de neĝoŝtormo, aŭ sendi ŝin en malliberejon, ĉu ne ? Tio taŭgus al vi !

- Ekzistas tre penigaj taskoj… reparolis kviete Sro Birdo, sed lia edzino interrompis lin.

- Taskoj, Johano ! Ne eldiru tiun vorton ! Ĝi ne estas, ĝi ne povas esti devo, vi perfekte scias tion. Tiuj kiuj volas konservi siajn sklavojn devas nur bone trakti ilin; tio estas mia doktrino al mi. Se mi havus iun, kaj Dio antaŭsavu min, por ke mi neniam havas iun, mi riskus ke ili volus forkuri de mi, aŭ de vi ankaŭ, Johano. Sed, kredu min, homoj apenaŭ forkuras de la loko kie ili estas feliĉaj. kaj kiam ili forkuras, kompatindaj estuloj, ili sufiĉe suferas pro malvarmo, pro malsato, pro timo, sen tio ke ĉiuj sin turnu kontraŭ ilin. Do ĉu la leĝo ordonas ĉu ne ordonas, ne estas mi kiu obeos al ĝi, mi prenas Dion kiel atestanton !

- Sed, kara Maria, lasu min rezoni iom kun vi…

- Ho ! Nenia rezonado, Johano ! Mi maŝatas ilin, ĉefe pri tia temo. Vi havas manieron, vi ja politikistoj, konfuzi la plej simplan demandon kaj trompi vin mem, sed alvenanta al la praktikado, ĝi estas alia afero, kaj mi bone konas vin, Johano ! Tio ne ŝajnas pli lojala al vi ol al mi, kaj vi ne faros tion pli ol mi.

En ĉi tiu kriza momento, la maljuna Kuĝoo, la faktoto de la loĝejo, malfermetis la pordon, montris sian nigran vizaĝon kaj petegis mastrinon pasigi momenton en la kuirejo. La senatano profitis de la paŭzo; lia duonŝercema, duonofendita rigardo sekvis dum minuto lian etan edzinon, poste li enprofundiĝis en sian kusenfotelon kaj en sian gazeton.

Iom poste, la konsternita voĉo de Sino Birdo aŭdiĝis ĉe la pordo : "Johano ! Johano ! Venu ! Venu tuj, mi petegas !"

Li demetis la gazeton, iris al la kuirejo kaj restis konsternita antaŭ la spektaklo kiu sin prezentis al li. Sur du seĝoj, antaŭ la kameno, kuŝis korpo, ŝajne senigita je vivo. Ili estis la delikataj formoj de juna virino; ŝiaj rigidaj, glaciiĝintaj vestoj pece disfalis; unu el ŝiaj sangantaj kaj ŝiritaj piedoj konservis la restaĵojn de ŝuo, la alia la restaĵojn de ŝtrumpo; la marko de la malestimata raso ankoraŭ apereti sur tiu pala vizaĝo, kies tamen ne eblis kontempli sen emocio la kortuŝan kaj dolorigan belecon. Tiuj rigidaj trajtoj, tiu glacia senmoveco, tiu tuta aspekto de morto tremigis Sron Birdon kiu, silenta, retenis sian spiron, dum helpata de ilia sola mulata servistino, onklino Debora, lia edzino malŝparis la sukuradojn. La maljuna Kuĝoo, tenante la infanon sur siaj genuoj, rapidis demeti al li liajn ŝtrumpojn kaj liajn ŝuojn, kaj revarmigi liajn etajn glaciiĝintajn piedojn.

- Mi diri ke estas konsiderinda vidpunkto ! diris Debora kompateme. La tro varmo esti kaŭzo de ĉi tiu sveno, certe. Kiam kompatinda estulino frapi tie, ankoraŭ tute vigla, ŝi eniri, petegi por havi fajra etoso, poste kiam mi demandi de kie ŝi veni ? Subite jen ŝi svenanta ! Necesi nur vidi ŝiajn manojn ! Neniam ili fari pezan laboron.

- Kompatinda virino ! diris Sino Birdo kiam, finfine malfermetante siajn grandajn nigrajn okulojn, la nekonatino promenigis ĉirkaŭ si vakan kaj malviglan rigardon. Sed subite ŝiaj trajtoj kuntiriĝis, ŝi tordiĝis, rektiĝis ekkriante : "Mia Henriko ! Ili kapti lin de mi !… Ili teni lin ! Helpi !…"

Je ĉi tiu krio, la infano ekpafiĝis de sur la genuoj de Kuĝoo kaj alkuris etendante siajn braketojn al sia patrino. "Jen li ! Jen li !" ŝi ekkriis". Poste, turnante sin al la mastrino : "Ho ! Sinjorino, protekti nin ! Savi lin ! Ne lasi ilin forkapti lin de mi !" ŝi diris kun senespera mieno.

- Vi estas sekura ĉi tie, kompatinda virino, reparolis Sino Birdo kun bonkoreco. Trankviliĝu, timu nenion.

- Dio beni vin ! diris la virino, sufokante siajn plorĝemojn en siaj manoj; la infano, kiu rigardis ŝin plori, strebis grimpi sur ŝin.

Dank'al teneraj zorgoj, kompreneble, kiujn neniu kapablintus pli bone doni, Sino Birdo sukcesis trankviligi la virinon. Tendolito estis improvizita por ŝi sur la benko proksime al la fajro, kaj baldaŭ, tenante la dormantan infanon, kiun ŝi neniam kapablis decidiĝi momente forlasi, ŝi falis en profundan dormon, sed sen malstreĉi sian malcedeman brakumo.

Revenintaj en la salonon, gesinjoroj Birdoj, stranga afero, nek iu nek la alia, faris la plej etan aludon al ilia antaŭa konversacio. La edzino estis tute absorbita de sia trikado, la edzo montris sin okupita de sia ĵurnalo.

- Mi ne povus imagi kiu ŝi estas, kaj kio ŝi estas ! li fine diris demetante la gazeton.

- Kiam ŝi vekiĝos kaj estos iom retrankviliĝinta, ni vidos, rebatis Sino Birdo.

- Mi diras, edzino…

- Kion, kara mia ?

- Ĉu ŝi ne povus surmeti unu el viaj roboj ? Malfarante orlon, faldon. Ŝi ŝajnas al mi pli alta ol vi.

Tre videbla rideto glitis sur la rondan vizaĝon de Sino Birdo, dum ŝi respondis : "Ni vidos".

Alia paŭzo, kaj Sro Birdo daŭrigis :

- Mi diras, edzino…

- Nu, kion ? amiko mia.

- Ĉu ne estas malnova mantelo el fusteno kiun vi gardas por kovri min kiam mi iomete dormetas post la tagmanĝo ? Vi povus tiel same doni ĝin al ŝi. Ŝi tiom multe bezonas da vestaĵoj !

Tiumomente, Debora aperis ĉe la pordo por diri ke la vekiĝinta virino petis por vidi mastrinon. Gesinjoroj Birdoj iris al la kuirejo, sekvataj de la du plejaĝaj filoj, la etuloj estis jam konsignitaj en la lito.

La virino nun sidis sur la benko apud la fajro. Ŝi konstante rigardis en la fajron, kun kvieta kaj senkuraĝa mieno, tre malsama ol sia iama maltrankvila frenezo.

- Ĉu vi deziris vidi min ? dolĉe diris Sino Birdo, mi esperas ke vi nun pli bone fartas, kompatinda virino mia ?

Profunda kaj rompita suspiro estis ŝia sola respondo. Sed, malrapide levante siajn nigrajn okulojn, ŝi rigardis Sinon Birdon kun peteganta esprimo kiu naskigis larmojn en la okuloj de la bonegaj virinetaj.

- Vi devas nenion timi ĉi tie; vi estas kun amikoj; diru al mi, de kie vi venas, kaj tion kion ni povas fari por vi.

- Mi veni de Kentukio.

- Kiam ? demandis Sro Birdo, reprenante la demandadon.

- Ĉi tiun vesperon.

- Kiel vi faris ?

- Mi transiris sur la glacio.

- Sur la glacio ! ili ĉiuj ekkriis.

- Jes, malrapide diris la virino, Dio helpanta, mi fari tion. Ili esti malantaŭ mi, tre proksime, kaj ne esti alia vojo.

- He nu ! Mastrino, ekkriis Kuĝoo, la glacio esti tute rompita, kaj la blokoj balanciĝi kaj svingiĝi tutlonge de la akvo !

- Mi scii tion, mi bone scii tion, daŭrigis la virino ekzaltiĝanta, sed mi fari tion ! Mi ne esperi transiri; tute egale ! Mi nur povi morti. Disinjoro veni helpi min. Neniu scii antaŭ ol provi, ĝis kie Disinjoro kapabli helpi lin ! ŝi aldonis, kaj fulmo ekbrilis el ŝiaj okuloj.

- Ĉu vi estis sklavino ? rekomencis Sro Birdo.

- Jes, sinjoro, de loĝanto de Kentukio.

- Ĉu li estis malagrabla por vi ?

- Ne, sinjoro; bona mastro.

- Kaj via mastrino ?… malbona eble ?

- Ne, sinjoro; bonega.

- Kial do forlasi bonan domon kaj fuĝi tra tiom da danĝeroj ?

La virino ĵetis al Sino Birdo kritikan rigardon, ŝi estis vidinta la profundan funebron de ŝiaj vestaĵoj. "Sinjorino, ŝi diris, ĉu vi neniam perdi infanon ?"

La tute neatendita demando remalfermis akran vundon; ne pasis monato de kiam amata infano estis metita en la tombon.

Sro Birdo sin deturnis kaj paŝis al la fenestro. Lia edzineto ekploris, kaj fine reakirante la voĉon : "Kial tion demandi al mi ? ŝi diris, mi perdis karan etulon…"

- Vi do kompati min; mi perdi du, unu post la alia; ili esti entombigitaj tien, de kie mi veni. Resti al mi nur ĉi tiu. Mi neniam dormi nokton sen li. Li esti mia tuta havaĵo, mia tuta amo, mia tuta fiereco ! Kaj oni esti forprenonta lin de mi, sinjorino, por vendi lin ! Vendi lin al la Sudo ! Forkonduki lin tutsola ! Iu infano ! Iu eta infano kiu neniam forlasi sian patrinon ! Mi ne kapabli toleri tion, sinjorino. Mi havi nur lin en la mondo; sen li, mi ne plu povi esti bona por io ajn. Kiam mi scii la paperojn subskribitajn, kiam mi scii lin vendita, mi preni lin en miajn brakojn, mi kuri dum la tuta nokto. Sed ili postkuri min, la viro kiu aĉeti lin kaj kelkaj el la homoj de mia mastro. Mi senti ilin malantaŭ mi, mi aŭdi ilin, kaj mi eksalti sur la glacion. Kiel mi transiri, Dio scii tion, ne mi. Nur mi memori pri viro kiu etendi manon al mi, de la riverbordo, kaj helpi min grimpi supren.

Nek larmoj, nek singultoj, la virino estis en la situacio kiam la larmoj sekiĝas. Sed ĉiu ĉirkaŭ ŝi, laŭ sia maniero, lasis eligi signojn de profunda kompato.

La du knabetoj, post senespera traserĉado en siaj poŝoj, serĉante tion kio neniam troviĝas tie, naztukon, singultis en la baskoj de la subjupo de sia patrino, kie ili viŝis ĝisfunde la okulojn kaj la nazojn. Sino Birdo kaŝis sian vizaĝon en sian naztukon; kaj la maljuna Debora, kun larmoj ruliĝantaj laŭlonge de ŝia nigra kaj honesta vizaĝo, ekkriis "Disinjoro kompati nin !" kun la tuta fervoro de konvento preĝanta; dum la maljuna Kuĝoo respondis laŭ la sama tonalto, disigante siajn trajtojn al sinsekvo de kompatemaj grimacoj kaj frotante al si la okulojn per siaj tutaj fortoj sur la refaldo de siaj manikoj. Koncerne la senatanon, li estis ŝtatisto, oni ne povis esperi vidi lin plori kiel simpla mortemulo. Do li turnis sian dorson al la kompanio, konsideris la fenestron, plurfoje ektusetis, denove viŝis siajn okulvitrojn kaj plurfoje purigis sian nazon laŭ tre suspekta maniero.

- Kiel vi povis diri al mi ke vi havis bonan mastron ! li subite ekkriis regante firmece iun kunpremiĝon de gorĝo, kaj abrupte sin turnante al la kompatinda fremdulo.

- Ĉar li vere esti bona; kaj mia kara mastrino, tiel bona ! Sed ili ne povi sin tiri el embaraso; ili ŝuldi, mi tute ne scii kiel. La viro al kiu ili ŝuldi, havi rajton super ili, kaj ili esti devigitaj plenumi lian volon. Mi aŭskulti, mi aŭdi mastron diri tion al mastrino, dum ŝi pledi kaj preĝi por mi. Li diri ke li ne kapabli elturniĝi, kaj ke la paperoj esti subskribitaj. Esti tiam kiam mi kunpreni la etulon, kaj forlasi la karan domon, kaj mi forkuri.

- Vi tamen havas edzon ?

- Jes, sed li aparteni al alia viro, iu malagrabla mastro, kiu apenaŭ permesi al li veni vidi min. Ĉi tiu mastro fariĝi pli kaj pli malmilda kontraŭ ni; li minaci vendi lin al la Sudo. Esti kvazaŭ mi neniam plu revidi lin !

Ŝi diris ĉi tiujn parolojn per tiel trankvila voĉo, ke iu vulgara observanto povintus supozi ŝin senĉagrena; sed en ŝiaj nigraj senmovaj okulegoj, oni povis legi profundan angoron.

- Kaj kien vi intencas iri, mia kompatinda virino ? demandis Sino Birdo.

- En Kanado, se mi nur scii kie ĝi esti ! Kanado ! Ĉu do ĝi esti tiom for ? Ŝi levis al Sino Birdo fidan kaj naivan rigardon.

- Kompatinda infano ! diris senintence Sino Birdo.

- Ĉu necesi fari multe, multe da vojo ? rekomencis la virino kun vigleco.

- Pli ol vi pensi, kompatinda infano, diris Sino Birdo, sed ni tuj pripensos pri tio kion ni povos fari. Nu, Debora, pretigu por ŝi liton en via ĉambro, apud la kuirejo, kaj morgaŭ matene, ni zorgos pri la cetero. Dume, nenion timu, kara virino, metu sur Dio vian fidon, li ŝirmos vin.

Sino Birdo kaj ŝia edzo reiris al la salono, kie ŝi sidiĝis, tute enpensiĝanta, en sia eta lulseĝo antaŭ la fajro. Ŝi klinis sin jen al iu flanko, jen al la alia, kun pensema mieno. Rilate al Sro Birdo, li paŝadis en la ĉambro per paŝegoj : "Uf ! al si li grumblis, malbenon ! malagrablan aferon !" Fine, rekte alvenante al sia edzino :

- Tre decidite, sinjorino Birdo, li diris, necesas ke ŝi iru ĉi nokte mem. La fiulo estas sur la spuro, kaj morgaŭ ekde frumatene li estos ĉi tie. Se nur temus pri la virino, ni tenus ŝin enfermita ĝis kiam ĉio estus kvieta. Sed pri la bona knabeto, iu armeo, iu infanterio kaj iu kavalerio, ne tenus lin trankvila, mi respondecas pri tio. Li trapasos sian kapeton tra ian truon, fenestron aŭ pordon, kaj malkaŝos sekreton. Beleta laboro por mi, se ili ambaŭ estis kaptitaj ĉi tie ! Ne, ne ! Necesas ke ŝi tujtuj foriru.

- Ĉi nokton ! Ne eblas ! kaj kien iri ?

- Ho ! Mi sufiĉe scias kien alkonduki ŝin.

Kaj la senatano komencis resurmeti siajn botojn. Poste, ĉesante duonvoje, li kisis sian genuon kaj restis enprofundiĝinta en siaj pripensoj.

- Ĉi tio estas malbonvena, embarasa, damnita afero ! li finfine reparolis, denove baraktante kontraŭ la tiriloj de siaj botoj, jen la fakto. Poste, tuj kiam li ĝisfunde surmetis unu, li restis sida kun la alia boto enmane, droninta en atentema ekzameno de la desegnoj de la tapiŝo. Tute egale ! Tio necesas, ne estas por diri. Plagon al la taskaĉo ! Post ĉi tiu ekkrio, li vigle finis vesti sin kaj iris rigardi tra la fenestro.

La eta Sino Birdo estis singardema virino kiu, dum sia vivo kaj dum siaj tagoj, ne permesus al si diri : "Mi vere diris tion al vi !" Kaj kvankam ŝi bonege ekvidis la direkton, kiun prenis la pripensoj de ŝia edzo, ŝi tre prudente detenis sin enmiksiĝi, kaj restis trankvila sur sia seĝo, atendante ke plaĉu al ŝia Sro kaj mastro komuniki al ŝi la rezulton de liaj meditoj.

- Estas, vi komprenas, mia malnova kliento Dekorno, kiu venis al ni el Kentukio post esti liberiginta ĉiujn siajn sklavojn. Li aĉetis domon sep mejlojn (+/-11Km) pli for, laŭ longe de la kreko. Estas lando perdita en la arbaroj kie neniu kuraĝus iri, krom se bezono. Ŝi certe estos tien sufiĉe sekura, sed la malbono estas ke necesas veturi ŝin tien per kaleŝo kaj nokte, kaj estas nur mi kiu kapablas tion.

- Nur vi ? Sed Kuĝoo estas bonega koĉero !

- Jes, jes, ĉi tie. Tien, estas alia afero. Necesas dufoje transiri la krekon, kaj la lasta vadejo estas danĝera, krom se oni perfekte konas ĝin. Mi pli ol centfoje trairis ĝin per ĉevalo, kaj mi precize scias la kurbiĝon kiu necesas preni. Tiel, vi vidas, ne estas por diri. Ĉe la noktomezo, Kuĝoo jungos kiel eble plej sekrete, kaj mi elkondukos ilin kun mi; poste, por kolorigi la aferojn, li kondukos min al najbara gastejo, kie pasos nokte inter la tria kaj la kvara la diliĝenco kolumbuso. Mi aspektos esti preninta mian veturilon nur por tio, kaj mi aperos en la Kongreson, tute en afero, ĉe la malfermo de la kunsido. Mi tien faros strangan mienon post ĉio kio okazis ! Sed ke mi estu pendigita, se mi povas alimaniere agi !

- Via koro estas pli bona ol via kapo, ĉiuokaze, Johano, diris lia edzino metante sian blankan maneton sur tiun de sia edzo. He, ĉu mi tiom multe amus vin, se mi ne konus vin pli bone ol vi mem konas vin !

Kaj la virineto, dirante tion, estis tiel beleta kun siaj okuloj brilantaj pro larmoj, ke la senatano rigardis sin kiel tre allogan personon pro esti altirinta al si la admiron pri tiel ĉarma estulino. Kio restis al li por fari, krom iri inspekti la veturilon ? Tamen ĉe la pordo li haltis dum minuto, kaj retropaŝante, diris heziteme :

- Maria ! Pardonu… mi ne scias tion kion vi pensos… sed estas ĉi tiu tirkesto tute plena… plenplena de la vestaĵoj de tiu kompatinda… de tiu kompatinda etulo. Kaj, turnante sin sur la kalkanoj, li tiris la pordon post si.

Lia edzino malrapide malfermis kabineton samliman kun sia dormoĉambro, prenis lampon kiun ŝi iris meti sur skribotablon. Tie, el sekreta kavaĵo, ŝi elprenis ŝlosilon kiun ŝi englitis en la seruron de tirkesto, kaj ŝi senmove haltis. Ŝiaj du filoj kiuj, kiel ĉiuj infanoj, sekvis sian patrinon, restis starantaj, silentaj ĉe ŝiaj flankoj, kaj fiksis al ŝi demandajn rigardojn. Ho ! Vi kiuj legas ĉi tiun, se ne estas en via domo sekreta angulo, kaŝejo, kiun vi malfermas nur kun batanta koro, kun malsekaj okuloj, kun dolora respekto, kvazaŭ oni malfermus tombon, tiam ! ho tiam ! Diru vin feliĉan, feliĉan patrinon !

Sino Birdo malrapide elglitis la tirkeston. Troviĝis ene etaj manteloj, etaj diversformaj vestaĵoj, stakoj da etaj antaŭtukoj, vicoj da etaj ŝtrumpoj, eĉ paro da ĉarmaj ŝuoj, eluzetitaj ĉe la pinto, kiuj duoneliris el sia papera envolvaĵo. Ankoraŭ estis ludiloj : ĉevaleto, ĉareto, turbo, pilko, memoroj kolektitaj kun tiom da korŝiroj !… Sidanta, kun la vizaĝo kaŝita inter la manoj, ŝi ploris ĝis kiam la larmoj, filtriĝante tra ŝiaj fingroj, falis en la tirkeston. Tiam vigle relevante la kapon, ŝi elektis, kun febra hasto, la plej solidajn kaj simplajn objektojn, kaj faris pakon el ili.

- Panjo ! diris unu el la knabetoj, milde tuŝante al ŝi la brakon, ĉu vi estas dononta ĉi tiujn… ĉi tiujn aferojn ?

- Bonaj infanoj miaj, ŝi diris, kaj ŝia voĉo tremis pro fervoro kaj emocio, se nia tre amata Harĉjo rigardas nin de la ĉiela supro, li estos kontenta. Neniam mi kapablintus doni tion al iu senĉagrena, feliĉa ! Sed estas al patrino, multe pli dolorplena, multe pli afliktita ol mi, kiun mi donas tion, kaj la beno de Dio sekvos ĝin, mi esperas tion !

Ĉi tie sube estas animoj benitaj de supre, kies la doloroj maturiĝas al ĝojo por la malfeliĉuloj, kies submetitaj esperoj ĝermas al rikoltoj de floroj, transformiĝas en bonfarajn balzamojn por vunditaj koroj, por suferantoj, por forlasitoj. Ĉi tiu juna kaj delikata virino, tie sidanta apud sia lampo, lasanta malrapide flui siajn larmojn, kaj haste kolektanta la lastajn memorĵojn de la kara etulo kiun ŝi ploras, por doni ilin al la kompatinda fuĝanta infano, ĉi tiu virino estas unu el tiuj elitaj animoj.

Sino Birdo poste stariĝis, malfermis ŝrankon, elprenis du vestaĵojn en bona stato, kaj sidiĝis ĉe sian tablon. Tie, per siaj tondiloj, sia kudrilo, sia fingringo, ŝi rapidis kiel eble plej bone, laŭ la opinio taksita de ŝia edzo, por malfari orlojn kaj plisojn, kaj plilongigi la jupojn; loboro kiun ŝi forlasis nur kiam la malnova horloĝo en la angulo sonis noktomezon, kaj kiam ŝi aŭdis la obtuzan bruon de la radoj antaŭ la pordo.

- Maria, diris Sro Birdo kiu eniris kun sia palto sur la brako, estas la tempo; veku ilin, ni jam devus esti for.

Sino Birdo rapide demetis la diversajn objektojn en malgrandan kofron kiun ŝi fermis, petegante sian edzon portigi ĝin en la veturilon, kaj ŝi kuris voki la kompatindan virinon. Ĉi tiu, kovrita per mantelo, ĉapelo kaj ŝalo kiuj apartenis al sia bonfarantino, baldaŭ aperis sur la sojlo kun sia infano en siaj brakoj. La senatano engrimpigis ŝin en la kaleŝon kiel eble plej rapide, kaj lia edzino grimpis malantaŭ li sur la piedbreto. Eliza, kliniĝanta ekster la pordo, etendis sian manon, tiel belan, tiel dolĉan, tiel blankan kiel tiu kiu reciproke kaptis ĝin. Ŝiaj longaj nigraj okuloj ligiĝis al tiuj de Sino Birdo kun penetrema kaj pasia esprimo. Ŝajnis ke ŝi baldaŭ parolos, ŝiaj tremetantaj lipoj duondisiĝis, dufoje ŝi provis, sed neniu sono kapablis eliĝi. Per fingro ŝi montris la ĉielon kun neesprimebla rigardo, refalis sur sian sidlokon, kovris al si la vizaĝon per siaj manoj, kaj la veturilo ruliĝis.

La situacio estis el la plej kritikaj por la patrioto kiu ĵus, la antaŭan semajnon, estigis en la leĝaro de sia lando severajn disponojn kontraŭ fuĝantaj sklavoj, iliaj kaŝistoj kaj iliaj komplicoj. La elokventeco de nia bona senatano, en la sesio de Ohio, konkuris kun tiu kiu tiom honoris en la granda Kongreso siajn kolegojn de Vaŝingtono. Sublima kiel ili, kun la manoj en siaj poŝoj, li riproĉis kontraŭ la sentimentala malvirto de tiuj kiuj povas kompari, kun la grandaj interesoj de la Ŝtato, sian infanan kompaton al kelkaj mizeraj fuĝantoj.

Aŭdaca kiel leono, plena de sia konvinko, li ĝin penetrigis en ĉiujn animojn; sed tiam li vidis nur la senesprimajn literojn kiuj formas la vorton fuĝanto. Maksimume li konfuze pensis pri la kruda bildo de nigrulo, kunportanta pakaĵon fine de bastono, kun ĉi tiuj vortoj gravuritaj sube : "Fuĝanto apartenanta al la subskribinto…", vortoj kiujn li tiel ofte legis en gazetaj anoncoj. La impreson, la korŝiran realecon, la okulon kiu petegas, la nefortan kaj tremantan homan manon kiu petegas, la korŝiran alvokon de senespera suferego, li eĉ ne pensis pri ili. Li sin detenis imagi ke la fuĝanto povus esti malfeliĉa patrino, kompatinda infano sen protekto, kiel tiu kiu nun surmetis la ĉapeleton, tiel rapide rekonitan, de la infano kiun li vidis mortiĝi. Tiel do, nia senatano estanta nek el bronzo nek el ŝtono, sed viro kaj kuraĝulo, lia patriotismo estis en malĝoja situacio. Ne tro triumfu damaĝe al li, bonaj fratoj el la Sudŝtatoj, ĉar ni ege dubas ke multaj el vi havus kialon en sama cirkonstanco por doni al si pli da heroeco. Ni havas kialojn kredi ke en la ŝtatoj de Kentukio, de Misisipo, troviĝas noblaj kaj oferemaj animoj al kiuj la alvoko de la malfeliĉo tute ne vane venas. Ha ! Bonaj fratoj kaj samlandanoj ! Ĉu estas lojala viaflanke postuli de ni servojn kiujn, se vi estus sur nia loko, via grandanimeco malpermesus al vi doni ?

Ĉiaokaze, se nia brava senatano ŝarĝis al si la konsciencon per politika peko, li estis bone pentofaranta ĝin per nokto de pentopuno. Estis senfinaj pluvperiodoj; la profunda kaj riĉa grundo de Ohio estas, oni scias tion, el la plej ŝlima, kaj necesis sekvi vojon kun reloj el la bona malnova tempo.

- Kia vojo do ? demandos la vojaĝantoj el la Oriento kiuj konas kiel relojn nur tiuj sur kiuj flugas lokomotivoj.

Sciu do, senkulpa amiko, ke en ĉi tiuj feliĉegaj regionoj de Okcidento, kie koto estas el senlima profundo, la vojoj estas realigitaj helpe de krudaj arbotrunkoj transverse metitaj flankalflanke, kaj kovritaj per tero, musko, gazono, ĉio kio estas sub la mano, laŭ sia primitiva freŝeco. Poste, la landanoj sin aplaŭdas unu la aliajn, nomas ĉi tiun radkaptilon vojo, kaj hastas troti sur ĝi. Pro vetero kaj pluvoj, gazonoj kaj teroj malaperas, la trunkoj vojaĝas tien kaj tien, haltas en pitoreskaj pozicioj, iu fino supren, la alia malsupren, aŭ farantaj la krucon, kaj lasantaj inter ili vastajn vojsulkojn, abismojn plenajn de nigra kaj likva ŝlimo.

Estis sur tia vojo ke stumblis nia senatano, pensante, tiom kiom la cirkonstancoj permesis, dum enkotiĝis la radoj kaj knaris la radaksoj. Jen ni kliniĝas al iu flanko, jen al alia. Neantaŭvidita skuo ĵetis al la kliniĝanta pordo la senatanon, la infanon, la virinon, kaj subite la kaleŝo haltis. Oni aŭdis Kuĝoon ekstere furioziĝi kontraŭ siaj ĉevaloj; ili tiras, ili vane penadis. Kiam la senatano perdis ĉian paciencon, la veturilo restariĝis per iu reskuo. La du antaŭaj radoj sin ĵetis en la aeron, kaj virino, infano, senatano falis kun nazo antaŭen en la kusenoj. La ĉapelo de la senatano senceremonie glitis sur lia kapo kiel estingilo; la infano kriis; Kuĝoo sendis al siaj bestoj kiuj baŭmante kalcitris sub la vipo, la plej energiajn admonojn. La veturilo denove leviĝis, ĉifoje estis la malantaŭaj radoj kiuj glitis en la kavaĵon, kaj la vojaĝantoj estis pelmele reĵetitaj al la seĝo de la fundo; la kubutoj de la senatano malkombis la junan virinon kies piedoj, kompense, iris sin loki en la malfeliĉan kastorĉapelon, kiu resaltis pro la skuo. Ankoraŭ kelkajn minutojn, kaj la kotejo estis transveturita, la anhelantaj ĉevaloj haltis. La senatano plukis sian ĉapelon, la virino religis la sian, kvietigis sian infanon, kaj ĉiuj tri streciĝis kontraŭ la estontaj okazaĵoj.

Dum vojireto, estis nur la knara kaj kutima ruliĝado de la lamaj radoj, intermiksita de kelkaj balancadoj kaj skuoj. Sed ĵus kiam niaj vojaĝantoj sin flatis ke ili estis ekster sufero, abrupta plonĝo subite starigis ilin kaj ne malpli subite reĵetis ilin sur siajn sidlokojn. La veturilo abrupte haltas, kaj Kuĝoo, post esti multe turniĝadinta ekstere, aperis ĉe la pordo.

- Mastro, bonvolu, la loko esti tre malbona. Ne ebli sin tiri el la afero. Necesi meti relojn, certe.

La senatano, kun malmulta espero, pretiĝis eliri; li heziteme esploris, serĉanta firman grundon; subite lia piedo sinkas en nemezurebla profundo. Li luktis por eltiri ĝin, perdis ekvilibron, ruliĝis en la koto, de kie li estis eltirata de la fidela Kuĝoo, en la plej bedaŭrinda stato.

Pro pura simpatio por la ostoj de la leganto, ni rezignas daŭrigi ĉi tiun rakonton. La okcidentaj vojaĝantoj kiuj pasigis la noktajn horojn kun la agrabla okupo eltiri la palisojn de bariloj por fari de ili relojn, kaj tiri siajn veturilojn el kelka abomena truo, havos sufiĉan kompaton por nia malfeliĉa heroo. Ni petu al ili por li, silentan larmon kaj ni pluiru.

Estis tre malfrue kiam la kota, gutanta veturilo eliris el la kreko, kaj haltis ĉe la pordo de granda farmodomo. Necesis iom da persistado por veki la loĝantojn. Finfine la respektinda bienulo aperis kaj malbaris la pordon. Li estis granda, dika, fortika ursido, kun ses futojn kaj kelkajn colojn alta (>1,8m) ekster la botoj, envolvita de ĉaskitelo el ruĝa flanelo. Dika kaj malorda plektaĵo de rufaj haroj, barbo el sama nuanco kaj datanta de pluraj tagoj, ne kontribuis por komplezigi lian aspekton. Li restis tute rekta dum kelkaj minutoj, suprenlevante sian kandelon, rigardante niajn vojaĝantojn per mirigita okulo, kun timigita esprimo el la plej legeblaj. Ne estis sen penoj ke la senatano sukcesis komprenigi al li tion pri kio temis. Dum li penegas al tio, ni iom sciigu al niaj legantoj pri ĉi tiu nova rolulo.

La honesta maljuna Ĵano Dekorno, antaŭlonge posedanto de vastaj bienoj en Kentukio, kaj de tre konsiderinda sklavaro, havis de urso nur la haŭton. Naturdotita de justa, honesta kaj nobla koro, iu granda koro en korpo de giganto, li dum kelkaj jaroj eltenis, kun kreskanta maltrankvilo, la funkciadon de sistemo same fatala al la premanto kaj al la premato. Fine iun tagon, lia nobla koro ŝvelante tiel ke ĝi rompis sian ĉenon, li prenis sian monujon, kaj transirante Ohion, aĉetis en ĉi tiu ŝtato multajn hektarojn da riĉa kaj produktema tereno. Post tio, malsklavigante sian tutan dungitaron, virojn, virinojn, infanojn, li sendis ilin per ĉaroj al ĉi tiuj novaj terenoj por ekloĝi tie. Kaj la honesta Ĵano, retiriĝante al izolita bieno rande de golfeto, pace ĝuis, en ĉi tiu profunda solejo, de sia konscienco kaj siaj pripensadojn.

- Ĉu vi estas tia homo kiu protektas kompatindan virinon kaj ŝian infanon kontraŭ tiuj ĉaspelistoj de sklavoj ? klare demandis la senatano.

- Mi supozas ke jes ! respondis Dekorno per kelka emfazo.

- Mi estis certa pri tio.

- Lasu ilin veni ! rekomencis la bravulo, etendante per sia tuta longo, siajn muskolajn membrojn. Lasu ilin veni ! Mi havas sep filojn, ĉiu kun ses futojn altaj (+/-1,8m), ĉiuj laŭ iliaj ordonoj. Prezentu al ili niajn humilajn respektojn ! daŭrigis la ŝercema Ĵano Dekorno, diru al ili ke ni estas pretaj ! Ke ju pli frue des pli bone ! La giganto trapasigis sian potencan manon tra la densa pajlo kiu formis lian hararon, kaj eksplodis per homera rido.

Laca, elĉerpita, senkuraĝa, la kompatinda Eliza trenis sin al la pordo, kun sia infano profunde dormanta en ŝiaj brakoj. La ursido alproksimigis la lumon al ŝia vizaĝo, kaj, lasante eligi kompatan grumblon, malfermis la pordon de malgranda dormoĉambro samlima kun la vasta kuirejo kie ili troviĝis. Li gestis al ŝi eniri tien, ekbruligis kandelon, metis la torĉon sur la tablon kaj tiam sin direktanta al Eliza :

- Nun mi diras tion al vi, junulino, ne aŭdacu timi. Lasu ilin veni ! Mi nur diras tion al vi, mi estas preta ! Kaj li montris du aŭ tri bonajn karabenojn lokitajn super la kameno. Tiuj kiuj konas min, nur iomete, sufiĉe scias ke tute ne estus sana provi forrabi iun el mia domo, kontraŭ mia volo ! Nu do, nun dormu tute trankvile, kvazaŭ via patrino lulus vin. Estante parolinta, li refermis la pordon.

- Ŝi estas el la plej belaj, li diris al la senatano, kaj en tia kazo, la plej belaj havas la plej bonajn kialojn forkuri, se eĉ malmulte ili havas kelkajn sentojn. Mi scias pri tio !

La senatano rakontis per malmultaj vortoj la aventurojn de Eliza.

- Ho ! Ha ! Uf ! Nu ! Tute ne eblas ! He ho ! Ŝi ! Ho! Ŝi ! Iu patrino ! He ! Tio estas la naturo mem ! Kaj ĉasita kiel damao, pro havi naturajn sentojn, pro esti aginta kiel devas agi patrino ! Ĉi tiuj aferoj blasfemigus min ! diris la honesta Ĵano, viŝante siajn okulojn per la dorso de sia malglata mano. Komprenu, sinjoro, jen kial mi pasigis jarojn kaj jarojn sen aliĝi al iu ajn eklezio. La pastroj de niaj flankoj predikis ke la Biblio permesas ĉi tiujn homraziojn. Mi ja ne kapablis kontraŭstari ilin, kun ilia greka kaj ilia hebrea ! Do mi forlasis ilin tie, ilin kaj iliajn librojn. Estis nur kiam mi trovis pastron kiu kapablis najli ilin mutaj, en la greka kaj en ĉiuj lingvoj, kaj kiu predikis ĝuste male, ke mi diris : "Jen mia viro !", kaj mi mordis la aferon kaj aliĝis al lia kapelo. Jen la historio !

Kaj Ĵano kiu parolante diligentis malŝtopi kelkajn botelojn da ŝaŭma cidro, servis ĝin al sia gasto.

- Vi bone farus, komprenu, resti ĉe ni ĝis la tagiĝo, li kore daŭrigis. Mi alvokos al la maljunulino, kaj via lito estos farita en palpebruma daŭro.

- Dankon, bona amiko mia, mi jam devus esti foririnta. Necesas ke mi veturos per la diliĝenco al kolumbuso.

- Ha ! Necesas, tiam mi faros vojireton kun vi, kaj mi montros al vi transiron kiu pli bone valoras ol la abomena vojo tra kiu vi venis.

Ĵano sin ekipis, prenis lanternon kaj gvidis la veturilon laŭ vojo kiu malsupreniris al la fundo de la bieno. Forlasante lin, la senatano metis al li en la manon bileton de dek dolaroj.

- Estas por ŝi, li diris.

- Jes, jes, rebatis Dekorno tiel mallonge. Ili interŝanĝis manpremon, kaj disiĝis.

Last edited: 22/11/2021

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment