39. Venko.

Dankon al Disinjoro kiu donas venkon.

Ĉu pli ol unu el ni ne sentis, en la malglata kaj peniga vojo de la vivo, kiom estintus pli facile al li en certaj tempoj morti ol vivi ?

La martiro, antaŭ terura morto pro angoro kaj torturo, trovas en sia teruro mem, ekscitilon, potencan spronon. Estas batalo, lukto kaj, sekve, ardo, kuraĝo, viviga ektremo, kiu tra la dolora krizo portos la animon al la sojlo de la eterna gloro, de la eterna ripozo.

Sed vivi por eluziĝi, tagon post tago, sub malnobla, amara, senvaloriga, premanta sklaveco; senti ĉiun nervon malstreĉiĝi, malfortiĝi; ĉiun senton malvigliĝi; ĉiun komenco de penso estingiĝi - malrapida, daŭra, bestiga turmento de la animo, en kiu la vivo fluas interne, sanganta guton post guto, horon post horo - Ha ! Tie estas la vera provilo de tio kio la koro de viro aŭ virino enhavas kiel puran oron !

Kiam, vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun sia torturisto, Tomo aŭskultis liajn minacojn, kaj kredis funde de la animo, ke lia lasta horo batis, lia koro ŝvelis de kuraĝo. Ŝajnis al li ke li kapablus elteni la torturojn, la fajron, ĉion, kun la bildo de Jesuo kaj la ĉielo tiel proksime. Sed la tirano estis for, kaj kiam la nuna ekscito kvietiĝis, revenis la doloro de liaj vunditaj kaj lacaj membroj, revenis la sento de lia tute malnobligita, senŝanca kaj senespera stato; kaj la tago pasis sufiĉe malbone.

Longe antaŭ ol liaj vundoj estis fermitaj, Lagrizo insistis por ke oni rekomencis regule laborigi la negron sur la kampo. Tiam rekomenciĝos la sinsekvaj plugadoj, la laciĝoj amasigitaj sur la laciĝoj; la ofendoj de ĉiuj horoj, pliseverigitaj de tio kion povas elpensi la malamikeco de malnobla kaj perversa spirito. Eĉ en senĝeneco kaj libereco, ni scias tion ke, malgraŭ la faciliĝoj kiuj akompanas ĝin, la fizika sufero kaŭzas incitiĝemon. Tomo ĉesis miri pri la agresema kaj malgaja humoro de siaj samsortuloj. Bedaŭrinde, tiu kvieta, feliĉa karaktero, kutimo de lia tuta vivo, preskaŭ cedis al la senĉesaj atakoj de la samaj plagoj. Li promesis al si iom da libertempo por legi sian Biblion; sed tie, ne estis libertempo. Dum la ĉefsezono, ne plu estis dimanĉoj, aŭ paŭzoj, aŭ ripozoj. Lagrizo senĉese instigis ĉiujn siajn manojn. Kaj kial ne ? Li tiel faris pli da kotono kaj gajnis sian veton. Se li cetere eluzus kelkajn negrojn ? Nu ! Li reaĉetus pli bonajn. Unue Tomo, revenante de la laboro, ĉiun vesperon, kutimis legi unu aŭ du versiklojn, ĉe la flagranta brilo de la flamo. Sed post la kruela traktado kiun li spertis, li revenis tiel elĉerpita, tiel suferema, ke lia kapo turniĝis, liaj okuloj malfortiĝis kiam li strebis legi, kaj li sentis sin devigita kuŝiĝi, kun la aliaj, en la lasta stato de elĉerpiĝo.

Ĉu necesas miri ke, meze de tiel profundaj mallumoj, la religia sereneco, la fido kiu ĝis nun vigle subtenis lin, ŝanceliĝis ? La plej terura problemo de nia mistera vivo sin prezentis konstante antaŭ li : dispremitaj, ruinigitaj animoj, la triumfo de malbono, kaj Dio muta. Semajnoj, monatoj fluis; Tomo luktis, kun la animo senkuraĝa kaj malgaja. Li pensis pri la letero skribita de fino Ofelio al siaj geamikoj de Kentukio, kaj fervore preĝis al Dio sendi al li liberigon. Poste, tagon post tago, li atendis, kun neklara espero, vidi veni iun senditan por elaĉeti lin. Neniu venis, kaj li volintus elŝiri el sia sino la amarajn pensojn. Estis do vane servi Dion, Dio tiamaniere forlasis lin ! Kelkfoje li renkontis Kasison; pli malofte, alvokita al la domo, li ŝtele ekvidis la melankolian vizaĝon de Emelina; sed li komunikiĝis nek kun iu, nek kun la alia. Kaj vere, mankis tempo por konversacii kun iu ajn.

Iun vesperon, tute detruita, li kaŭris apud la duone estingitaj brulaĵoj, antaŭ kiuj kuiris lia mizera porciumo. Li ĵetis du aŭ tri branĉetaĵojn sur la braĝon, provis vigligi iom da flamo, kaj malfermis sian Biblion. Tie estis markitaj tiom kaj tiom da ekstraktoj, kiuj tiel ofte penetris lian animon, paroloj de la patriarkoj kaj viziuloj, de poetoj, de saĝuloj, kiuj ekde la komenco de la jarcentoj instruis la kuraĝon al homo : voĉoj eĥiĝantaj meze de ĉi tiu grandega svarmo da atestantoj kiuj ĉirkaŭas nin dum la luktoj de la vivo. Ĉu la Parolo perdis do sian forton ? Ĉu liaj malfortiĝantaj okuloj, liaj malakrigitaj sensoj, ne plu respondis al la voko de ĉi tiu potenca inspiro ? Kun profunda suspiro, li remetis la libron en sian poŝon. Subita ekridego ektremigis lin. Li levis la kapon. Lagrizo staris antaŭ li.

- Nu, maljuna negro, diris la mastro, vi trovas ke via religio malbone funkcias, laŭ tio kio ŝajnas ! Mi antaŭsentis ke mi fine enirigus iom da komuna saĝo en vian kapon, tra via lano !

La kruela sarkasmo estis pli malbona ol la malsato, la malvarmo, la senhaveco. Tomo silentis.

- Vi estas stultulo, ĉar mi volis bonon por vi, kiam mi aĉetis vin, daŭrigis Lagrizo. Dependis nur de vi esti pli feliĉa ol Tembo aŭ Kimbo, ili ambaŭ kune. Anstataŭ esti draŝita, malvenkegita, ĉiuj du tagoj, vi levintus la kapon inter viaj samuloj, kaj viavice bastonintus la aliajn negrojn ! De tempo al tempo ni revigligintus vian koron per bona glaspleno da varma punĉo kun viskio. Nu ! Tomo, prudentiĝu ! Forĵetu tiun malnovan amason da ĉarlatanaĵoj en la fajron, kaj aliĝu al mia Kredo !

- Disinjoro antaŭgardu min de tio ! diris fervore Tomo.

- Vi vidas ke Disinjoro ne tute zorgas pri vi; se li zorgus, li unue ne lasus vin fali en miajn ungegojn. Via religio, ĉu vi bone aŭdas, estas nur amaso da mensogoj kaj da trompoj. Mi sperte scias la aferon malfacila, Tomo, sed vi perdos nenion samopinii kiel mi. Mi ja estas persono kaj mi povas fari ion !

- Ne, mastro, diris Tomo, mi rezistadi. Ĉu Disinjoro helpi min aŭ ne helpi min, mi alkroĉiĝi al li, mi kredi al li ĝis la fino !

- Duobla stultulo ! Maljuna trompato ! kriis Lagrizo kraĉante sur lian vizaĝon, kaj forpuŝante lin per la piedo. Ne maltrankviliĝu, ja ! Mi persekutos vin, mi subigos vin, vi vidos ! Kaj Lagrizo malproksimiĝis.

Kiam, sub tro peza ŝarĝo, la premita sinkanta animo malsupreniras al la lastaj limoj de humiligo kaj de senkuraĝiĝo, subite pro fortega reago okazas ke ĉiuj fibroj, ĉiuj nervoj streĉiĝas, kaj repuŝas la premegan pezon; tiam el la plej neeltenebla angoro naskiĝas neesperita reveno de forto kaj kuraĝo. Tiel estis kun Tomo. La malpiaj mokoj de lia mastro regresis lian lacigitan animon ĝis la plej malalta punkto. Kaj, kvankam la mano de la fido ankoraŭ tenis la eternan rokon, tio estis senpotenca kaj senespera teno. Tomo restis konsternita, klinita apud sia fajro. Subite ĉio kio ĉirkaŭis lin elviŝiĝis. Antaŭ li staris la bildo de la Filo de la homo, kronita de dornaĵoj, frapita, sanganta. Tomo, kortuŝita de admiro kaj de respekto, kontemplis la majestan paciencon de la vizaĝo. La profundaj okuloj, plenaj de tuŝanta tenereco, ravis lin ĝis funde de lia koro; lia animo vekiĝis; li etendis siajn du manojn, surgenue adorkliniĝinta. Grade la vizio lumiĝis; la dornoj plilongiĝis al lumradioj, kaj en nedirebla pompo, li vidis la dian kaj gloran vizaĝon kliniĝi super li, kaj voĉo diris : "Tiu kiu venkos, sidos sur mia trono kun mi; ĉar ankaŭ mi venkis, kaj mi sidas dekstre de mia Patro".

Kiom longe Tomo restis tie, li ne sciis tion. Kiam li rekonsciiĝis, la fajro estingiĝis, liaj vestaĉoj malsekiĝis per glacia roso; sed la timinda krizo finiĝis; kaj en la ĝojo kiu inundis lin, li nun sentis nek malsaton, nek malvarmon, nek malestimon, nek forlason, nek mizeron. De la plejprofundo de lia animo, ekde tiu horo, li forskuis ĉiujn surterajn ligojn, disiĝis de ĉiuj esperoj de la nuna vivo kaj proponis sian propran volon kiel holokaŭsto al Eternulo. Tomo kontemplis, sur la senlima volbo, la silentajn kaj senmortajn stelojn, neperfektajn bildojn de la miriadoj de anĝelaj estuloj kies la rigardoj malleviĝas al la homo. Kaj la nokto eĥis la triumfajn paroloj de himno kiun li ofte kantis dum pli feliĉaj tagoj, sed neniam kun tia pleneco de ĝojo :

La tero fandiĝos kiel neĝo,

Kaj la suno forglitos;

Sed Disinjoro kiu protektas nin,

Ĉe mia dekstro stariĝos !

Kiam mia mortema ekzisto

La karno, la sensoj malaperos;

Sen vualo, la eterna gloro,

Venos radii sur mia frunto.

Miloj da milionoj da jaroj,

Antaŭ ni vane fluos;

Niaj feliĉegaj destinoj

Neniam konos finon.

Se eĉ malmulte ni konscias pri la religiaj rakontoj kiuj cirkulas inter la sklavoj, ni scias ke nenio estas pli ofta ol tiaj vizioj kiel ĉi tiu. Ni ofte havis okazon aŭdi mirindajn rakontojn raportitajn kun naiva fido de ĉi tiuj simplaj kaj kredantaj homoj. Psikologoj parolas pri stato en kiu la emocioj fariĝas tiel postulemaj, la imago tiel potenca, ke la sensoj obeas al ili, kaj korpigas la nematerian ideon per videbla formo. Kiu cetere limigos la uzon kiun la Ĉiopovulo kapablas fari per la fakultoj kiujn li dotis nin ? Kiu indikos al li liajn vojojn por revigligi la prematan animon ? Ha ! Se la sklavo, forlasita de ĉiuj, kredas ke Jesuo manifestiĝis al li, ke Kristo parolis al li, kiu kuraĝos kontraŭdiri lin ? Li, la Savanto, ĉu li ne diris ke lia misio, en ĉiuj jarcentoj, estas resanigi la rompitajn korojn kaj restarigi libera tiun kiun humiligis lia ĉeno !

Kiam la grizecaj lumetoj de la matenkrepusko vekis la dormantojn por la laborado de la plantejoj, inter ĉi tiuj tremantaj malfeliĉuloj en vestaĉoj, estis iu kiu paŝis per ĝoja kaj triumfa paŝado. Ĉar, pli firma ol la grundo kiun li surpaŝis, lia neŝancelebla fido miksiĝis kun la eterna amo de la Ĉiopovulo.

Ha ! Nun provu per viaj tutaj fortoj, Lagrizo ! La lastaj angoroj, la malfeliĉo, la humiligo, la manko, perdo de ĉio, nur plifruigos la horon kiam li stariĝos pastro kaj reĝo, laŭ Dio !

Ekde tiu momento neatencebla horizonto de paco ĉirkaŭis la koron de la humila subpremato. La Savanto, ĉiam ĉeestanta, elektis lin por sia templo. For nun estas la dolorigaj korŝiroj de la surteraj bedaŭroj; for estas la incitaj fluktuoj de esperoj, deziroj kaj timoj. La homa volo tiel longe sanganta en la lukto, hodiaŭ klinita, tute miksiĝis en dian volon. Estis de nun tiel mallonga en liaj okuloj, ĉi tiu resto de vivo ! Tiel proksimaj, tiel brilaj aperis la eternaj feliĉpromesoj, ke la lastaj suferoj, la superaj angoroj, devis esti skuitaj, nerimarkitaj. Ho morto ! Kie estas via pikilo ?

Ĉi tiu ŝanĝo estis evidenta al ĉiuj okuloj. La vigleco, la ĝojego revenis al Tomo, kunigitaj al iu kvieteco kiun nenia insulto, nenia ofendo ne plu kapablis ĝeni.

- Kiu diablo posedas Tomon ? demandis Lagrizo al Tembo. Tiuj lastaj tempoj, li estis veaspekta, kaj nun jen li revigliĝinta kiel grilo !

- Ne scii, mastro; eble li komploti iun forfuĝon.

- Mi sufiĉe ŝatus vidi tion, diris Lagrizo kun sovaĝa dentgrincado. Kion vi diras pri tio, Tembo ?

- Esti io por rideksplodi ! Ho ! Ho ! Ho ! diris la nigra gnomo, ridante per flataĉa rido. Disinjoro, kia farso ! Vidi lin sinki en la ŝlimon, esti forpelita kaj malimpliki sin de inter la dornaĵoj kun la hundoj persekutantaj lin ! Ĉu mi ne ridegi, tiun alian fojon kiam ni rekapti Molio? Ĉu mi ne kredi ke ili lasi al ŝi nur la ostojn antaŭ ol mi povi eltiri ŝin el iliaj dentoj ? Ho ! Ŝi certe ankoraŭ konservi profundajn spurojn de ĉi tiu distraĵo !

- Mi vere esperas, daŭrigis Lagrizo, ke ŝi konservos ilin ĝis sia tombofoso. Sed, Tembo, havu okulon sur li; kaj se la negro havas fantazion forkuri, stumbligu lin.

- Fidi vin al mi, mastro ! Mi alkroĉi por vi la lavurson(*). Ho ! Ho ! Ho !

Ĉi tiu konversacio okazis dum Lagrizo surĉevaliĝis por iri al la najbara urbo. Revenante dumnokte, li havis la ideon deturniĝi kaj galopi ĉirkaŭ la domaĉaroj, por iom vidi ĉu ĉio okazis laŭ la reguloj.

Estis dum belega lunlumo. La ombroj de la graciaj arboj de la avenuo desegnis sur la grundo sian elegantan foliaron kun ĉiuj ĝiaj eltranĉaĵoj, kaj en la aero regis tiu silenta paco, kiun ŝajnus malpie malkvietigi. Lagrizo alproksimiĝis al la kabanoj kiam li kredis percepti kanton. Tiaj sonoj, en tia loko, estis malofta afero. Li haltis por aŭskulti. Melodia, vigla tenorvoĉo kantis :

Tuj kiam en ĉielaj loĝejoj

Mia titolo klariĝi,

Ne gravi la mallumaj horoj,

La suferoj de la karno !

Ne gravi ke oni ofendegi min,

Ne gravi al mi la zorgoj !

La infero, Satano, kaj lia kolerego,

Al ĉio ĉi mi spiti.

Ha ! Sturmi kontraŭ mia vivo,

Malfeliĉo, ĉagreno kaj abomeno,

Esti supren ke esti mia patrio,

Mia Dio, mia ĉielo kaj mia ĉio !

Himno de Isaac Watts.

- Ha ! Ha ! Estas tiel ! diris al si Lagrizo. Ho ! Ĉu vere ? Li frenezas ! Kiel mi malŝatas tiujn diablajn himnojn de metodistoj ! Prenu, negro, li ekkriis surprize falante sur Tomon kaj levante al li sian rajdovipon. Kiel vi kuraĝas fari tiun bruegon kiam vi devus esti kuŝita ? Fermu por mi vian maljunan malbenitan nigran faŭkon, kaj reiru hejmen kiel eble plej rapide, ĉu vi aŭdas ?

- Jes, mastro, diris Tomo kun gaja submetiĝo, kaj li ekstaris por obei.

La feliĉa kaj trankvila mieno de la nigrulo kolerigis Lagrizon; li deturnigis sian ĉevalon al la flanko de Tomo, kaj frapis al li la kapon kaj la ŝultrojn per sia vipo.

- Jen ! Hundo ! li diris, vidu ĉu tio ŝajnas al vi bona !

Sed la batoj falis nur sur la karnon, ne plu kiel antaŭe sur la koron. Tomo restis tute submetita kaj trankvila; kaj Lagrizo ne povis kaŝi al si ke granda parto de lia potenco super lia humila sklavo estis detruita. Ĉe la momento kiam tiu ĉi malaperis en la kabanon, kaj kiam la mastro rapide turnis sian ĉevalon, fulmo, iu el tiuj viglaj flamoj kiujn la konscio kelkfoje sendas tra la plej nigraj, la plej perversaj animoj, subite frapis la spiriton de Lagrizo. Li komprenis ke estis Dio mem kiu staris inter li kaj lia viktimo, kaj li blasfemis lin. Ĉi tiu humila, muta negro, kiun nek insultoj, nek minacoj, nek batoj, nek kruelaĵoj povis malkvietigi, vekis en li tiun voĉon kiun la mastro de Tomo, en la pratempo, tiris el la fundo de la brusto de la demonhavanto, tiun voĉon kiu kriis : "Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo de Nazareto ? Ĉu vi venis ĉi tien por turmenti nin antaŭ la tempo ?" (Mateo 8,29).

La animo de Tomo superfluis de kompato, de teneraj simpatioj por la kompatindaj mizeruloj kiuj ĉirkaŭis li. Ĉiu persona doloro malaperis por ĉiam; sed li sentis sin vorita de la arda deziro verŝi sur siajn samsortulojn parton de la neelĉerpebla trezoro da konsolo, da ĝojo, da paco, kiu de la ĉielo malsupreniris tra li. La okazoj estis maloftaj, estas vere; sed, irante kaj venante de la plantejoj, kaj dum la laborhoroj, li trovis rimedon por etendi helpan manon al la laculo, la mizerulo, la senesperulo. Unue ĉi tiuj kompatindaj konsternitaj geestuloj apenaŭ kapablis kompreni; sed, kiam la kompataj klopodoj daŭris dum semajnoj, monatoj, funde de tiuj paralizitaj koroj, delonge mutaj kordoj komencis vibri. Laŭ nepercepteblaj gradoj, ĉi tiu stranga viro, pacienca, silenta, ĉiam preta porti la ŝarĝon de ĉiu, kiu neniam petis helpon, kiu sin tenis flanke, kiu, laste servita, ricevanta la plej malmulte, sin montris ĉiam preta dividi ĉi tiun malmulton kun tiu kiu bezonis tion; viro kiu, en la malvarmaj noktoj, cedis sian pecon de kovrilo por helpi kompatindan virinon tremantan pro febro, kaj kiu plenigis la korbojn de la plej malfortuloj, kun la terura risko trovi la sian malpli pezan; tiu kiu, persekutita de la senindulga krueleco de ilia komuna tirano, neniam kunigis sian insulton al la insultoj, sian malbenon al la malbenoj; ĉi tiu viro finfine komencis akiri eksterordinaran superecon super ili. Kiam, post la ĉefsezono, la dimanĉoj estis redonitaj al la sklavoj, pluraj kolektiĝis ĉirkaŭ Tomo por aŭdi lin paroli pri Jesuo. Ili deziris kunsidi ie ajn, por aŭskulti lin, por kanti kaj preĝi kune. Sed Lagrizo tute ne toleris tion; kun multaj ĵuroj kaj abomenoj, li disigis la grupojn, kaj malsukcesigis ĉiujn provojn. La bona novaĵo tiam povis cirkuli nur sekrete, de orelo al orelo. Sed kiu diros kun kia ravo, plurajn el ĉi tiuj kompatindaj ekzilitoj, kies vivo estis nur peza kaj malĝoja vojaĝo al malhela kaj nekonata celo; kun kia ekzaltiĝo, ili ricevis la anoncon de pardonema Redemptoro kaj de ĉiela patrio ! La misiistoj asertas ke estas la afrika raso kiu, inter ĉiuj, ricevas la evangelion kun la plej multe da obeemo. Efektive, ĉu lia naturo ne estas tute kredo kaj fido ? Semoj de la veroparolo, hazarde ĵetitaj, portitaj de kelka favora venteto en unu el ĉi tiuj naivaj kaj nesciantaj animoj, kelkfoje ĝermis tie, kaj produktis fruktojn pli abundajn ol tiujn akiritajn de pli alta kaj pli klera kulturo.

La kompatinda mulatino kies la simplaj kredoj estis konfuzita de la lavango da kruelaĵoj kaj maljustaĵoj falita sur ŝi, sentis sian animon revivigita de kelkaj himnoj, kelkaj fragmentoj de la sanktaj Skriboj, kiujn la humila misiisto flustris de tempo al tempo al ŝia orelo, kiam ili iris al la laboro kaj revenis de tie. Ne estis iu, ĝis la sovaĝa kaj duonperdita spirito de Kasiso, kiu ne trankviliĝis, kiu ne mildiĝis pro ĉi tiu dolĉa kaj diskreta influo.

Pelita en malespero, preskaŭ en frenezo, de tuta vivo de agonio kaj angoro, Kasiso decidis en sia animo ke ŝi havos sian punhoron, kiam ŝia propra mano venĝos al sia subpremanto la kruelaĵojn, pri kiuj ŝi estis aŭ atestanto, aŭ viktimo.

Iun nokton, ĉiuj loĝantoj de la kabano de Tomo profunde dormis, kiam li estis abrupte vekata, kaj vidis la vizaĝon de Kasiso aperi ĉe la fenestro, aŭ pli ĝuste ĉe la truo kiu rolis kiel ĝi. Ŝi silente gestis al li por ke li venu eksteren.

Tomo eliris el la kabano; povis esti inter la unua kaj la dua matene. La luno brilis, serena, larĝa kaj pura. Kiam la kvieta lumeto falis sur la grandaj nigraj okuloj de Kasiso, Tomo rimarkis la brilan fulmon, tiel diferencan de ĝia kutima esprimo de malgaja malespero.

- Ĉi tie, pastro Tomo, ŝi diris, venu ! Kaj metante sian maneton sur la fortikan pojnon de la nigrulo, ŝi kuntiris lin kun tiom da forto, kvazaŭ ŝiaj fingroj estus el ŝtalo. Venu ! Estas novaĵoj por vi.

- Kio ĝi esti, Fraŭlino Kasiso ? demandis Tomo maltrankvile.

- Tomo, ĉu vi deziras liberecon ?

- Mi havi ĝin, Fraŭlino, kiam Dio voli.

- Vi povas havi ĝin ĉi nokte mem, diris Kasiso energie. Venu !

Tomo hezitis.

- Nu, ŝi flustris fiksante siajn nigrajn okulojn al liaj. Rapide ! Li dormas laŭ peza dormo. Mi metis tion kio necesis en lia rumo, por ke la dormo daŭru. Kial mi ne havis pli, kaj via helpo estis senutila. Sed, venu ! La malantaŭa pordo estas malfermetita; estas hakilo tute kontraŭ ĝi. Mi metis ĝin tie; la pordo al lia ĉambro estas malfermita… Mi farintus tion, sed mi havas la brakojn tro malfortaj. Venu ! Venu !

- Ne; ne por dekmil mondoj, Fraŭlino Kasiso ! diris firme Tomo, haltante kaj retenante ŝin, ĉar ŝi volis kuntiri lin.

- Sed pensu pri tiom da kompatindaj estuloj kiujn ni povos tuj malsklavigi ! Ni iros post ien en la marĉojn, sur insulon, por kune vivi tien. Samaj aferoj okazis, mi scias tion. Kia vivo ne estus pli preferinda ol la nia !

- Ne ! diris rezolute Tomo, ne ! Neniam la bono veni de malbono. Mi prefere distranĉi mian dekstran manon !

- Tiam mi faros tion sola, diris Kasiso, ankoraŭ paŝanta.

- Ho ! Fraŭlino Kasiso ! Kaj Tomo ĵetis sin antaŭ ŝin. Per la amo de la kara Disinjoro, kiu morti por vi, ne vendi vian altvaloran animon al la demono ! Nenio krom malbono povi veni de malbono. Disinjoro ne voki nin al venĝo; ni devi suferi kaj atendi sian horon.

- Atendi ! diris Kasiso; ĉu mi ne atendis ? Atendis ĝis kiam mia kapo turniĝas, kiam mia koro mankas al mi ! Kiom li ne suferigis al mi ? kiom li ne suferigis centojn da mizeraj geestuloj? Ĉu li ne elpumpas la sangon de viaj vejnoj ? Mi estas alvokita !… Ĉu vi aŭdas !… Lia horo venis; mi havos la sangon de lia koro !

- Ne ne ne ! diris Tomo retenanta inter la siaj, la du kuntiritajn manetojn. Ne, kara kompatinda perdita animo, vi ne fari tion ! La kara benata Disinjoro neniam verŝi alian sangon krom la sian, kaj li verŝi ĝin por ni, ni siaj malamikoj. Ho ! Ke Disinjoro helpi nin kaj instrui nin sekvi lin, ankaŭ ami tiujn kiuj malami nin !

- Ami ! rekomencis Kasiso kun sovaĝa rigardo, ami tiajn malamikojn ! Ho ! Tio ne eblas de geestuloj el karno kaj sango !

- Ne, Fraŭlino, tio ne ebli, kaj Tomo levis siajn okulojn supren. Sed Li ja povi inspiri tion al ni, kaj tio esti la venko. Kiam ni sukcesi ami, preĝi por ĉiuj, tra ĉio, ne plu esti batalo, la venko esti gajnata, Gloro esti al Dio ! Kaj, kun hakita voĉo, kun larmoplenaj okuloj, la nigro levis sian rigardon al ĉielo.

Kaj estas tie, ho Afriko ! La lasta alvokita inter la nacioj. Alvokita al la dornokrono, al la vipo, al la sangoŝvito, al la agonio sur kruco. Tie estas via venko ! Tra tio vi regos kun Kristo kiam lia regno venos sur teron.

La profunda fervoro de la sentoj de Tomo, la penetranta mildeco de lia akcento, liaj larmoj, falis kiel ĉiela roso sur la febran kaj kolereman animon de la kompatinda virino. La malhela fajro de ŝiaj okuloj mildiĝis; ŝi mallevis siajn palpebrojn, kaj Tomo sentis la nervozan tenon de ŝia mano malstreĉiĝi, kiam ŝi daŭrigis :

- Ĉu mi ne diris al vi ke la malbona spirito sekvis min ? Ho ! Patro Tomo, mi ne scias preĝi. Ha ! Se mi kapablus ! Sed mi ne plu preĝis ekde kiam miaj infanoj estis venditaj ! Tio kion vi diras, estas bona, mi scias ke ĝi devas esti bona. Sed kiam mi provas preĝi, mi nur povas malami kaj malbeni. Mi ne plu kapablas preĝi !

- Kompatinda animo ! diris Tomo kompateme. Satano voli allogi vin al li. Li voli dispremi vin kiel tritikon sur la draŝejo. Mi preĝi al Disinjoro por vi. Ho ! Fraŭlino Kasiso, turni vin al la kara Sinjoro Jesuo. Li veni resanigi la rompitajn korojn kaj konsoli tiujn kiuj plori.

Kasiso restis stara, silenta, kaj larmoj falis per dikaj gutoj de ŝiaj mallevitaj okuloj.

- Fraŭlino Kasiso, reparolis heziteme Tomo post esti silente rigardanta ŝin dum momento; se vi ja povi foriri de ĉi tie, se la afero ebli, mi konsili al vi kaj Emelina fuĝi. Se tio ebli sen murdo aŭ sango verŝita, sed ne alimaniere.

- Ĉu vi deziras provi tion kun ni, pastro Tomo ?

- Ne, diris Tomo. Esti tempo kiam mi esti volanta tion; sed Disinjoro doni al mi laboron inter ĉi tiuj kompatindaj animoj, kaj mi voli resti apud ili, kaj porti mian krucon kun ili ĝis la fino. Pri vi, tio esti malsama. Esti kaptilo por vi. Esti tro forte por ke vi elteni tion. Pli bone valori forkuri, se ebli !

-Mi ne konas pri tio alian elirejon krom la tombon, diris Kasiso. Ne ekzistas besto aŭ birdo kiu ne trovas sian loĝejon. Eĉ la serpentoj, la aligatoroj havas sian ripozejon kaj sian ŝirmejon; sed por ni, tio ne estas. Tien, en la plej densa de la marĉoj, iliaj hundoj ĉasosekvus nin. Homoj, aferoj, ĉio estas kontraŭ ni. Eĉ la bestoj enviciĝas kontraŭ ni. Kaj kien iri ?

Tomo restis muta; fine li diras : "Tiu kiu savi Danielo en la leonkavo, kiu eltiri la tri infanojn el la fajrego; tiu kiu paŝi sur la maro kaj ordoni al la ventoj kvietiĝi, tiu esti viva ! Mi havi fidon ke li povi liberigi vin. Provi, kaj mi preĝi per mia tuta animo; mi preĝi por vi".

Laŭ kia stranga leĝo, okazas ke ideo, delonge malakceptita, subite ekbrilas en nova lumo, kaj la ŝtono, ĵetita al niaj piedoj kiel senutila, subite brilas laŭ brilo de diamanto ?

Kasiso tiom kaj tiom foje remaĉis en sia kapo ĉiujn probablajn aŭ eblajn planojn de fuĝo, kaj malakceptis ilin kiel neefektivigeblajn. Ĉi momente iu projekto aperis en ŝia menso kaj ŝajnis al ŝi tiel simpla, tiel facila en ĉiuj ĝiaj detaloj, ke la espero tuj vekiĝis.

- Pastro Tomo ! Mi provos, ŝi subite diris.

- Amen, reparolis Tomo, kaj ke Disinjoro helpi vin !

*  Aludo al la maniero ĉasi per lavurso.

Last edited: 26/11/2021

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment