36. La Rememoroj.

Kaj malpezaj foje povas esti la aferoj

Kiuj subite revenigas sur la premita koro

La pezon kiun, por ĉiam, li kredis forpelita;

Tio povas esti sono, kanto, somera aŭ printempa vespero,

Floro, la oceano, kiu, en la surprizita animo,

Venas skui la elektran ĉenon,

kiu envolvas nin per siaj nevideblaj ringoj.

El pilgrimado de Childe Harold (kanto 4).

La salono de la loĝejo de Lagrizo estis vasta ĉambro, ornamita de alta kaj larĝa kameno. Multekosta tapetpapero, kun kontrastaj koloroj, iam dekoraciis ĝin, kaj hodiaŭ sin malgluis de la malsekaj muroj, laŭ ŝirpecoj ŝimaj kaj velkintaj. Naŭza kaj nesalubra odoro, miksaĵo de humideco, polvo kaj putro, odoro propra al malnovaj domoj delonge neloĝataj kaj fermitaj, estis flarebla. Makuloj de biero kaj vino malpurigis la tapetpaperon, skribaĉitan per kreto de notoj kaj adicioj kvazaŭ tie iu sin dediĉis al la studo de aritmetiko. Oni lokis en la fajrejo braĝujon plena de ardaj karboj, kvankam la vetero estis milda, ĉar en ĉi tiu vasta ĉambro la vesperoj ĉiam ŝajnis humidaj kaj malvarmegaj. Cetere, necesis al Lagrizo fajro por ekbruligi siajn cigarojn kaj boligi la akvon de sia punĉo. La ruĝeta brilo de la karbo malkaŝis la abomenan kaj konfuzan aspekton de la ĉambro, plenega de supre ĝis malsupre de seloj, de jungilaroj el ĉiuj formoj, de vipoj, de manteloj kaj aliaj vestoj amasigitaj, meze de kiuj loĝis la buldogoj, akomodiĝantaj al tio laŭ sia volo, kaj farantaj al si oportune.

Lagrizo pretigis al si bovlon da punĉo, kaj verŝante varman akvon el randrompita kruĉo, grumblis inter siaj dentoj :

- Plagon ĉi tiu malbenita Tembo ! Kial li bezonis baraktigi min kontraŭ la novevenintojn ! Jen ĉi tiu knabo nekapabla labori dum unu semajno ! Ĝuste kiam la laboro plej urĝas !

- Jes, kaj vi meritas tion ! diris voĉo de malantaŭ lia seĝo. Kasiso ĵus eniris kaj ekaŭdis lian monologon.

- Ha ! Estas vi, ina demono ! Ĉu vi revenas ?

- Jes, mi revenas, ŝi malvarme diris, sed por fari laŭ mia propra volo.

- Vi mensogas, sorĉistino ! Mi plenumos mian parolon. Do aŭ vi bone kondutas, aŭ vi restas en la kabanoj, por labori kaj manĝi kun la grego.

- Mi ŝatus dek mil fojojn pli bone, respondis la virino, vivi tien en la plej malpura truo, ol esti ĉi tie sub via ungego.

- Sed ĉi tie vi finfine estas sub mia ungego, li diris al ŝi, turnante sin al ŝi kun sovaĝa grimaco, kaj tio plaĉas al mi. Do, sidiĝu tie sur miaj genuoj, belulino mia, kaj prudentiĝu. Kaj per sia fera mano li kaptis ŝian pojnon.

- Simono Lagrizo, gardu vin ! ekkriis la virino. Ŝia okulo ekĵetis tiel tremigan fulmon, tiel akran kaj tiel sovaĝan rigardon, ke ŝi estis timiga por vidi. Vi timas min, Simono, ŝi decideme diris, kaj vi pravas timi. Estu singardema, ĉar la demono posedas min kaj pelas min ! Ŝi siblis tiujn lastajn vortojn en lian orelon.

- Foriru ! Je mia animo, mi kredas ke vi fakte estas posedata ! Kaj Lagrizo forpuŝis ŝin de li, kaj maltrankvile ekzamenis ŝin. Finfine, Kasiso, li daŭrigis, kial ni ne estus bonaj amikoj, kiel en la pasinteco ?

- Kiel en la pasinteco ! ŝi amare ripetis. Ŝi subite haltis, mondo da sentoj ekaperis en ŝia koro, sufokis ŝin, mutigis ŝin.

Kasiso ĉiam havis sur Lagrizo tian influon kiun energia kaj pasia virino plenumas sur la plej sovaĝa viro. Sed de nelonge ŝi fariĝis pli kaj pli kolerema, pli kaj pli freneza pro la abomena jugo de sia sklaveco, kaj ŝia kolero kelkfoje iris ĝis la deliro. Ĉi tiuj atakoj faris de ŝi teruran objekton por Lagrizo, kiu havis pri la frenezuloj, tiun superstiĉan timegon, ofta ĉe la krudaj kaj sensciaj mensoj. Kiam li alkondukis Emelinan al la loĝejo, ĉiuj virinaj sentoj, ĉiuj doloroj longe kovitaj sub la cindroj, reviviĝis en la eluzita koro de Kasiso, kaj ŝi helpis al la juna knabino. Sekvis senindulga kverelo inter ŝi kaj Lagrizo. En sia furiozo, li ĵuris ke se ŝi ne volis sin teni pace, li sendos ŝin al la plukado de la kotono kun la sklavoj. Kasiso deklaris, en sia orgojla disdegno, ke ŝi iros. Ŝi iris tien kaj plenumis sian taskon, por montri kiel ŝi estimis la minacon.

Lagrizo sekrete estis malkomforta dum la tuta tago, ĉar li ne povis liberiĝi de la influo de Kasiso.

Li esperis, kiam ŝi alportis sian korbon por la pesado, ricevi kelkan koncedon, kaj li parolis al ŝi per duoncedema, duonpostulema tono. Ŝi respondis al li kun la plej ofendega malestimo.

La malinda traktado trudita al la kompatinda Tomo denove incitegis ŝin, kaj ŝi sekvis Lagrizon nur por riproĉi al li lian kruelecon.

- Mi konsilas al vi, Kasiso, li diris, konduki vin kun iom pli da modereco.

- Estas vi kiu parolas pri modereco, post tio kion vi faris ! Vi kiu ne eĉ havas la saĝon reteni vin, kiu metas ekster servo unu el viaj plej bonaj manlaboristoj, ĝuste ĉe la pinto de la laborpremo, kaj tio danke al via diabla karaktero !

- Mi estis malsaĝulo, tio estas la fakto lasi ekbruligi la pulvon, diris Lagrizo. Sed la knabo obstinis, necesis ja rompi lin.

- Mi avertas vin ke vi ne rompos lin.

- Ĉu mi ne rompos lin ? ekkriis Lagrizo furioze ekstaranta. Mi tre ŝatus vidi tion ! Li estus la unua negro kiu kontraŭstarus min. Mi frakasos al li, se necesas, ĉiujn ostojn de la korpo, sed li kliniĝos !

Ĉe tiu momento, la pordo malfermiĝis, kaj Tembo aperis. Li antaŭenpaŝis kun multaj riverencoj, kaj prezentis ion en papero.

- Kio ĝi estas, hundo ?

- Ĝi esti sorĉo, mastro.

- Io kio ?

- Io kion sorĉistoj doni al la negroj ! Tio malebligi ilin senti la vipon kiam ni bati ilin. Li havi ĝin pendigita ĉirkaŭ la kolo per nigra rubando.

Lagrizo, kiel multaj kruelaj kaj malpiaj viroj, estis superstiĉa. Li prenis la paperon kaj malinkline malfermis ĝin.

Eliris el ĝi unu dolaro el arĝento, kaj longa kaj brila hartufeto da belaj haroj buklaj kaj blondaj, kiuj kiel vivantaj aĵoj, volviĝis ĉirkaŭ la fingrojn de Lagrizo.

- Damne ! li ekkriis subite ekkoleranta, stamfanta sur la plankon kaj furioze eltiranta el siaj fingroj la harojn, kvazaŭ ili bruligus lin, de kie tio venas ? Forprenu ilin ! Ĵetu ilin en la fajron ! en la fajron ! en la fajron !

Li kriis, sakris, tiradis ilin kaj finfine ĵetis ilin en la fajregon, "kial diable alporti ĉi tion al mi ?"

Tembo, konsternita, restis senmova, kun gapanta buŝo, kaj Kasiso kiu pretiĝis por forlasi la ĉambron, haltis kaj konsideris lin tute mirigite.

- Ne plu aŭdacu alporti al mi viajn diablajn sorĉojn ! li diris minacante per la pugno Tembon kiu vigle retiriĝis flanken de la pordo; kaj prenante la dolaron, Lagrizo ĵetis ĝin en la mallumon tra la fenestraj vitroj kiuj dissplitiĝis.

Tembo elŝteliĝis kiel eble plej rapide. Post lia foriro, Lagrizo ŝajnis honta pro sia frenezaĵo. Li residiĝis en sian seĝon kun mordema mieno, kaj komencis malrapide gustumi sian bovlon da puĉo.

Kasiso, elŝoviĝante nerimarkite el la ĉambro, profitis de ĉi tiu momento por iri helpi la kompatindan Tomon.

Kio do okazis en la sprito de Lagrizo ? Kio estis en iu simpla buklo da blondaj haroj por incitegi ĉi tiun krudan viron, delonge kutimigitan al ĉiuj subtilaj kruelaĵoj ? Hardita kaj mallaŭdita kiel hodiaŭ aspektis ĉi tiu malpiulo, li estis iam lulita en la sino de patrino, endormiginta per kanto de himnoj kaj preĝoj. Ĉi tiu frunto, nun markita de la infera sigelo, estis akvumita de la sanktaj akvoj de bapto. Dum sia unua infaneco, virino kun blondaj haroj, kondukis lin sub la sono de la dimanĉa sonorilo, por preĝi kaj adori. Ĉe la fundo de malproksima parto de Nov-Anglio, ĉi tiu virino edukis sian solan filon kun pacienca kaj fervora amo. Naskita de viro kun malmola koro, por kiu la milda virino malŝparis mondon da miskomprenita tenereco, Lagrizo sekvis la paŝojn de sia patro. Perforta, senbrida, tirana, li malestimis la konsilojn de sia patrino, neglektis ŝiajn riproĉojn kaj, ankoraŭ tre juna, disiĝis de ŝi por iri serĉi fortunon sur la oceano. De tiam li revenis hejmen nur unufoje. Ŝi, kun la pasia impulso de koro kiu bezonas ami, kaj kiu havas nenion alian por ami, alkroĉiĝis al li, petegis lin per ardaj preĝoj, por la eterna bono de lia animo, rompi kun lia vivo de peko.

Tiu estis la gracotago konsentita al Lagrizo. La anĝeloj petadis lin; li estis preskaŭ persvadita; la dia korfavoro etendis manon al li. Lia koro moliĝis, estis lukto, la peko superis. Li kontraŭmetis la energion de sia kruda kaj malbona naturo antaŭ la konvinkoj de sia konscienco. Li trinkis, sakris, fariĝis pli kruela, pli sovaĝa ol neniam. Iun vesperon kiam ŝia patrino, en la agonio de la malespero, ĵetis sin ĉe liajn genuojn, li malmilde forpuŝis ŝin; ŝi senkonscia falis sur la pargeto, kaj li fuĝis, kun sovaĝaj malbenoj, por rekuniĝi kun sia veselo. Lagrizo aŭdis paroli pri sia patrino nur unufoje. Estis nokto, li ebriiĝis kun siaj diboĉaj kunuloj; oni transdonis al li leteron, li malfermis ĝin. Longa hartufeto disvolviĝis, volviĝis ĉirkaŭ liaj fingroj. La letero sciigis al li la morton de lia patrino; mortanta, ŝi benis lin kaj pardonis lin.

Estas en la malbono, magia kaj malpia potenco kiu ŝanĝas en teruraj kaj naŭzaj fantomoj la plej sanktajn, la plej dolĉajn aferojn. Ĉi tiu ama patrino, kun pala vizaĝo, ĉi tiuj preĝoj, ĉi tiu pardono plena de amo, sendita de ŝia mortlito, estis por ĉi tiu koro hardita de la peko nur verdikto de damno, timega antaŭsigno de la Dia juĝo kaj de la nerevokebla puno. Lagrizo bruligis la leteron, bruligis la harojn, kaj kiam li vidis ilin tordiĝi kaj sibladi en la flamoj, li ektremis pensante pri la eternaj fajroj. Li trinkis, li festenis, li klopodis por forŝovi ĉi tiun memoron. Sed ofte, en profunda nokto kies solena kvieto alvokas la animon antaŭ ĝia propra tribunalo, li vidis tiun palan vizaĝon stariĝi ĉe siaj flankoj; li sentis ĉirkaŭ siaj fingroj la volviĝon de tiuj haroj, ĝis kiam malvarma ŝvito inundis al li la vizaĝon, kaj kiam li fuĝis el sia lito turmentata de teruro.

Vi kiuj miris legi en la sama Evangelio : “Dio estas amo", kaj "Dio estas konsumanta fajro"; ĉu vi ne komprenas ke, por la animo dediĉita al malbono, la amo estas la plej kruela torturo, la aresto kaj la sigelo de la plej horora malespero !

- Malbeno ! diris al si Lagrizo trinkante sian punĉon; kie diable li trovis tion ? Estas ke tio estis tute ĝuste simila… Uf ! Mi kredis esti forgesinta tion. Sed la diablo forprenu min se ni forgesas nenion, kion ajn ni farus ! Plagon al memoro kaj al ĝiaj ruzoj ! Mi estas sola kiel strigo ! Mi tuj alvokos Emnjon. Ŝi malamas min, la makakinon ! Ne gravas, necesos ja ke ŝi venos !

Lagrizo eliris en grandan vestiblon kiu komunikiĝas kun la supra etaĝo per kurbiĝa ŝtuparo, antaŭe belega. La interŝtuparo estis malpura, ruina, embarasita de kestoj kaj de ĉiaj malbelegaj senvaloraĵoj. La ŝtupoj supreniris kaj turniĝis en la mallumo, alkondukanta oni ne sciis kien. La pala lumeto de la luno filtriĝis tra rompita luketo super la pordo. La aero estis nesalubra kaj frosta kiel tiu de kelo.

Lagrizo haltis piede de la ŝtuparo, kaj aŭdis voĉon kiu kantis. Ĝi sonis laŭ stranga kaj supernatura maniero en la senhoma kaj malhela loĝejo. Eble ankaŭ liaj troekscititaj nervoj atribuis al ĝi malgajan akcenton. Voĉo, neinstruita kaj melankolia, kantas himnon kutima al sklavoj. Aŭskultu :

Ho estos funebro, funebro, funebro,

Ho, estos funebro ĉe la juĝseĝo de Kristo !

- Malbenita estu la knabino ! ekkriis Lagrizo. Mi strangolos ŝin. Emnjo ! Emnjo ! li severe alvokis. Sed la moka eĥo de la malnovaj muregoj sole respondis al li. La milda voĉo daŭrigis :

Gepatroj kaj infanoj tie disiĝos !

Gepatroj kaj infanoj tie disiĝos !

Disiĝos por ne plu sin renkonti !

Kaj la malgajega rekantaĵo sonis, laŭte kaj klare, tra la malplenaj ĉambroj :

Ho estos funebro, funebro, funebro,

Ho, estos funebro ĉe la juĝseĝo de Kristo !

Lagrizo haltis. Li ruĝiĝintus konfesi ke dikaj ŝvitgutoj perlis sur lia frunto; ke lia koro, premita, pezigita, batadis pro timo. Li eĉ kredis vidi blankan ombron leviĝi kaj ŝoviĝi antaŭ li en la mallumo. Li ektremis pro la penso ke la vizaĝo de lia mortinta patrino eble estis ekaperonta al li.

- Mi scias tion kion mi faros, li diris al si, dum li ŝanceliĝante eniris en la salonon kaj enfalis sur sian seĝon, mi lasos la knabon ripozi ! Kial mi bezonis lian malbenitan paperon ? Mi kredas, diablo min forprenu, ke mi estas ensorĉita ! Mi nur ŝvitis kaj tremis ekde tiam ! Kie li kaptis tiujn harojn ? Ili ne povas esti la samaj ! Mi bruligis ilin, la aliajn, mi certas tion ! Estus strange ke haroj povus reviviĝi !

Ha ! Lagrizo ! Ĉi tiuj oraj bukloj havis en si magian ĉarmon en ili ! Ĉiu haro alportis al vi teruron, rimorsojn. Senditaj de dia potenco, ili devintus ligi viajn kruelajn manojn, kaj malebligi vin torturi la senhelpajn malfortulojn.

- Nu ! diris Lagrizo stamfante kaj fajfante al siaj hundoj, vekiĝu, vi ja, kaj kunrestadu kun mi ! Sed la hundoj malfermis iun okulon, dormeme rigardis lin kaj reendormis.

- Mi tuj venigos Tembon kaj Kimbon, iliaj kantoj, iliaj inferaj dancoj forpelos el mia kapo ĉi tiujn hororajn inkubsonĝojn. Lagrizo surmetis sian ĉapelon, antaŭenpaŝis en la verandon kaj sonigis kornon por alvoki siajn du nigrajn laborestrojn.

Kiam li estis en agrabla humoro, li ofte venigis ĉi tiujn dignajn satelitojn; kaj post esti varmiginta ilin per viskio, amuziĝis kantigi, dancigi aŭ interbataligi ilin, laŭ sia kaprico de la momento.

Kasiso rehejmeniris post sia vizito al kompatinda Tomo, povis esti la unua aŭ dua matene. Ŝi aŭdis foriri de la salono sovaĝajn kriojn, blekadojn, barbarajn kantojn, miksatajn kun la bojadoj de la hundoj, speco de diabla bruego.

Ŝi transiris la ŝtupojn al la verando, kaj rigardis en la hejmon. Lagrizo kaj liaj du kunuloj, ebriaj kaj furiozaj, kriis, blekegis, turniĝadis, renversis la seĝojn kaj faris unu al la alia malbelegajn kaj mallogajn grimacojn.

Ŝia delikata maneto metinta sur la latŝutro, ŝi fikse ekzamenis ilin. Tuta mondo de angoro, de malestimo, de kruelega amareco trairis tra ŝiaj nigraj okuloj.

- Ĉu do estus peko malembarasi la teron de tia malŝatindulo ? ŝi demandis al si.

Ŝi rapidege forturniĝis, kaj ĉirkaŭirante por atingi sekretan enirejon, ŝi enŝoviĝis en la ŝtuparo kaj iris frapi ĉe la pordon de Emelina.

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment