45. La Liberiganto.

Georgio Ŝelbi skribis kelkajn liniojn al sia patrino por anonci al ŝi sian revenon. Li tute ne parolis pri la morto de sia kompatinda malnova amiko, ĉar lia koro malfortiĝis tuj kiam li ektraktis ĉi tiun malĝojan temon. Li plurfoje ripetis tion, sed sufokita de siaj singultoj, li ŝiris la paperon, viŝis al si la okulojn kaj kuris serĉi aliloken por iom da kvieto.

La tuta "granda domo" estis ekscitita tiutage; oni atendis massan Georgion. Sino Ŝelbi sin lokis en la salono, kie vigla lignofajro dispelis la malvarmajn nebulojn de aŭtuna vespero. La manĝilaro, brilega pro arĝentaĵaroj kaj kristaloj, estis aranĝita por la vespermanĝo sub la inspektado de nia malnova amikino, onklino Kleo.

Vestita de robo el nova kotonaĵo, de blanka antaŭtuko kaj de alta amelita turbano, kun ŝia nigra kaj brila vizaĝo radianta pro kontentiĝo, Kleo perfektigis la aranĝojn de la tablo, kun detalema asidueco, kiun ankaŭ servis al ŝi kiel preteksto por resti kaj iom babili kun "mastrino".

- Jen ! Nun kiam ĉio esti en loko, ŝi diris, ĉu ne ŝajni al massa Georgio esti ne moviĝinta ? Jen lia telero ĝuste tie kie li bezoni ĝin, ne for de la fajro, massa Georgio ĉiam tre ŝati bonan lokon varman. Ho ! Nur necesi lasi min fari ! Kial do Salio ne meti la belan tekruĉon, la novan, kiun massa Georgio donis al mastrino por Kristnasko ? Mi ja iri serĉi ĝin. Ĉu mastrino ricevi novaĵojn de massa ? ŝi diris per demanda tono.

- Jes, Kleo, unu aŭ du liniojn, nur por diri ke li estos ĉi tie ĉi-vespere, se li povos; estas ĉio.

- Kaj ĉu massa ne diri etan vorton pri mia maljunulo ? Nenion ? ŝi demandis, moviĝante ĉirkaŭ la tasoj.

- Ne, li ne parolas pri li, Kleo, kaj diras nur ke li rakontos ĉion al ni pri tio, tuj post sia reveno.

- Tute kiel massa Georgio esti, ja ! Eta knabo, li ĉiam voli diri la aferojn de si mem. Ho ! Mi bone koni massan Georgion ! Fakte, mi ne scii kial la blankuloj tiel agi, multe da skribaĵoj; ĝi estas tiel longa kaj tiel nepraktika maniero !

Sinjorino Ŝelbi ridetis.

- Certege, mia maljunulo ne rekoni la knabojn, ankaŭ ne la beletan etulinon. Disinjoro ! Paola nun esti granda knabino, kaj bona knabino, tute ne tro mallerta. Ŝi resti en la kabano por priatenti la kukon, tute ĝuste la saman kiel tiu kiun mia maljunulo tiom ŝati ! La saman kiun mi fari al li la tagon kiam oni forkonduki lin ! Disinjoro beni nin ! Mi ne scii kie mi esti tiu mateno !

Sino Ŝelbi suspiris, ĉi tiu memoro falis sur ŝi kiel pezaĵo sur la koron. Ekde kiam ŝi ricevis la leteron de sia filo, ŝi sentis konfuzan timeton; ŝi timis ke lia silento kaŝu iun malbonan novaĵon.

- Ĉu mastrino bone havi la salajrajn biletojn ? maltrankvile demandis Kleo.

- Jes, Kleo.

- Esti ĉar mi voli vidigi al mia maljunulo la verajn salajrajn biletojn kiujn tiu sukeraĵisto de tie doni al mi. "Kleo, ke li diri al mi, mi bedaŭri ke vi ne resti pli longe". "Dankon, mastro, ke mi respondi al li; tio ne ebli ĉar mia maljunulo baldaŭ reveni, kaj ĉar mastrino ne povi plie malhavi min". Jen tute ekzakte kiel mi diri. Tre justa kaj tre deca viro, Sro Ĝonso.

Kleo insiste petis ke la samaj bankbiletoj, kiuj estis pagitaj al ŝi kiel salajro, estu konservitaj por esti montrataj al ŝia edzo, kiel pruvo de ŝia kapableco, kaj sino Ŝelbi tutkore konsentis tion.

- Ho ! Li neniam kapabli rekoni Paolan, mia maljunulo ! Li ne rekoni ŝin, certe. Disinjoro ! Diri ke antaŭ kvin jaroj ili forpreni lin ! La etulino apenaŭ povi stari sur siaj piedoj. Mi memori kiel li ĉiam eksalti, timante ke ŝi fali, kiam ŝi komenci paŝi ! Ŝajni ke esti hieraŭ.

La bruo de la radoj aŭdiĝis.

- Messa Georgio ! diris Kleo rapidante al la fenestro.

Sino Ŝelbi kuris al la enireja pordo, kie ŝia filo brakumis ŝin. Onklino Kleo restis senmova, strebante per la tuta potenco de siaj okuloj malkovri iun en la mallumo.

- Ho ! Kompatinda onklino Kleo ! diris emocie Georgio haltante apud ŝi, kaj premante ŝian krudan kaj nigran manon inter la siaj, mi donintus ĉion, ĉion kion mi posedas por revenigi lin kun mi; sed li foriris, li iris al pli bona mondo.

Sino Ŝelbi eligis doloran ekkrion, sed Kleo nenion diris.

Ili eniris en la salonon. La mono pri kiu Kleo tiel fieris, estis dismetita sur la tablo.

Ŝi kolektis ĝin, prezentis ĝin per tremanta mano al sia mastrino.

- Jen, ŝi diris, mi neniam plu voli vidi ĝin aŭ aŭdi paroli pri ĝi. Mi scii kiel tio finiĝi : vendita kaj murdita tien sur tiuj abomenaj plantejoj !

Kleo deturniĝis, kaj malhumile direktiĝis al la pordon. Sino Ŝelbi sekvis ŝin, prenis unu el ŝiaj manoj, milde altiris ŝin sur seĝon kaj sidiĝis apud ŝi :

- Kompatinda bona Kleo mia !

La fidela estulino klinis sian kapon sur la ŝultron de sia mastrino kaj plorĝemis.

- Ho ! Pardoni min, mastrino, kompatinda koro de mi disfendiĝi ! Tio estas ĉio !

- Mi scias tion, diris sino Ŝelbi kies larmoj dense falis. Mi ne povas resanigi lin, sed Jesuo ja povas tion. Li cikatrigas rompitajn korojn kaj bandaĝas iliajn vundojn.

Estis longa silento; ĉiuj kune ploris. Fine, Georgio, sidanta apud la kara kompatindulino, rakontis al ŝi, per kortuŝa simpleco, la gloran morton de ŝia edzo, kaj ripetis al ŝi liajn tenerajn kaj lastajn vortojn.

Ĉirkaŭ unu monato poste, ĉiuj sklavoj de la Ŝelbi-plantejo estis matene kunvokataj en la granda vestiblo por tie aŭdi tion kion la juna majstro havis por diris al ili.

Li aperis meze de ili, kun fasko da paperoj en la mano. Je ilia granda surprizo, ili estis leteroj de malsklavigo. Li legis ilin, kaj disdonis ilin al ili, meze de la ploroj kaj de ekkrioj de la tuta kunveno. Tamen pluraj amasiĝis ĉirkaŭ li, petegante lin tute ne forpermesi ilin, kaj repreni la paperojn, kiujn ili direktis al li kun maltrankvila vizaĝo.

- Ni tute ne bezoni pli da libereco, ili diris. Nenion manki al ni ĉi tie. Ni ne voli forlasi la malnovan domon, nek mastron, nek mastrinon, nek ĉion !

- Miaj bonaj amikoj, diris Georgio tuj kiam li sukcesis ekhavi silentan momenton, vi ne devos forlasi min. La loĝejo bezonas tiom da manoj kiom ĝi neniam havis. Ni konservas en la domo la saman nombron da geservistoj. Nur ekde ĉi tiu tago vi estas liberigitaj. Mi pagos al vi por via laboro interkonsentitan salajron. La granda avantaĝo estas ke se mi fine ŝuldiĝus aŭ mortus, aferoj kiuj povas okazi, vi nun ne povus esti aŭ kaptitaj aŭ venditaj. Mi daŭrigos valorigi la teron, kaj klopodos instrui al vi tion kio ne estas lernebla en unu tago, bone uzi la rajtojn kiujn mi donas al vi. Mi atendas de vi mildecon, bonvolon por lerni, kaj kun la helpo de Dio, mi estos lojala kaj fidela por instrui. Nun, miaj amikoj, levu la okulojn supren, kaj danku Dion pro la bonfaro de la libereco.

Maljuna patriarka nigrulo kies haroj blankiĝis sur la plantejo, kaj kiu blindiĝis, ekstaris kaj, kunigante siajn tremantajn manojn, diris : "Infanoj, ni danki Disinjoron !" Ĉiuj samtempe surgenuiĝis. Neniam Tedeumo, kun la pompoj de la orgeno, de la sonoriloj kaj de la kanono, estis duone tiel kortuŝa kaj supreniris pli rekte al la ĉielo, ol la simpla triumfkanto elirita el ĉi tiuj piaj kaj naivaj koroj.

Dum ili restariĝis, alia ekkantis metodistan himnon kiu havis kiel rekantaĵon :

"Venis la jubilea jaro,

Reiru hejmen elaĉetitaj pekuloj".

- Ankoraŭ unu vorton ! diris Georgio tuj ĉesigante la dankojn de la homamaso, vi ĉiuj memoras nian karan, nian bonan Onklon Tomon.

Li tiam mallonge raportis pri lia morto, kaj parolis pri liaj amemaj memoroj pri ĉiuj liaj iamaj kunuloj.

- Estis sur lia tombo, miaj amikoj, ke mi prenis, antaŭ Dio, decidon neniam plu posedi sklavon, dum eblos al mi malsklavigi lin. Mi ĵuris ke neniu, almenaŭ pro mia kulpo, de nun riskos esti ŝirita el sia domo, el sia familio por iri morti kiel li mortis, sola sur izolita plantejo. Tiel, ĝojante pro via libereco, pensu ke vi ŝuldas ĝin al ĉi tiu bona kaj bela animo, kaj senŝuldigu vin rilate al ĝi per multe da tenereco al lia edzino kaj liaj infanoj. Pensu pri la ĝojo esti libera ĉiufoje kiam vi vidas la Kabano de Onklo Tomo, kaj ke ĝi vekas en vi ĉiuj la deziron sekvi liajn paŝojn por esti kiel li honesta, fidela, kuraĝa kristano.

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment