23. La Herbo sekiĝas, la Floro velkas.
Por ĉiuj, la vivo fluas tagon post tago; ĝi tiel forfluis por Tomo, kaj du jaroj pasis. Disigita de ĉio kion li amis, lia penso transigis lin per doloraj impulsoj al tiuj kiujn li lasis malantaŭ si, kaj tamen li ne sentis sin tute malfeliĉa. La harmonio de la animo estas tiel perfekta ke la supera ŝoko, kiu samtempe rompas ĉiujn kordojn, kapablas nur detrui la agordon. Se ni revizitus en nia memoro la longajn jarojn de afliktoj kaj suferoj, ni trovus ke ĉiu horo verŝis sian parton de dolĉiĝoj, de neantaŭviditaj distroj; kaj ke, sen povi diri sin feliĉan, oni ankaŭ ne estis tute mizera.
En la libro kiu, per si mem, konsistigis lian tutan bibliotekon, Tomo legis : "Volonte ricevu ĉion kio okazos al vi, kaj kviete eltenu la ŝanĝojn kiuj afliktos vin". Ĉi tiu saĝa doktrino plej bone akordiĝis kun la pripensitaj kutimoj, kun la milda sereneco kiun li ĉerpis el la konstanta legado de tiu sama libro.
La respondo al lia letero, ricevita siatempe, estis skribita, ni diris tion, de Massa Georgio, de bona, ronda kaj firma mano de lernanto. Laŭ la propraj paroloj de Tomo, "Tio povis preskaŭ esti legi de unu fino de la ĉambro al la alia". Oni vidis kiel onklino Kleo per sia kapablo pri kukaĵo lukris dikajn salajrojn ĉe panisto en Luizurbo, monon kiun kolektiĝis por kompletigi la elaĉeton de Tomo; kiel prosperis Moseo kaj Petro; kiel la eta karulino trotetis tra la tuta domo, sub la ĝenerala gardado de la familio, kaj aparte de Salio. La kara kabano, verdire, nuntempe estis fermita, sed Georgio senfine parolas pri la ornamaĵoj kaj aldonoj kiuj devos signali la revenon de onklo Tomo.
La cetero de la letero enhavis : la liston de la studoj de Georgio; ĉiu artiklo kape ornamita de bonega ĉeflitero; plus la nomojn de kvar ĉevalidoj naskitaj ekde la foriro de Tomo; kaj, per la sama spiro, Georgio informis ke panjo kaj paĉjo fartis bone. Ĉi tiu letero, laŭ naiva kaj konciza stilo, ŝajnis al onklo Tomo la plej malofta peco de elokventeco de la modernaj tempoj. Li ne povis laciĝi legi kaj relegi ĝin, kaj li havis, kun Evnjo, longan konsulton por scii ĉu li ne enkadrigus ĝin, por pendigi ĝin en sia ĉambro. La sola malfacileco samtempe elmontri ambaŭ flankojn de la paĝo nuligis ĉi tiun projekton.
La amikeco de Tomo kaj Evnjo kreskanta kun ŝia aĝo, estus malfacile diri kian lokon la afabla infano okupis en tiu tenera kaj sindona koro. Tomo amis ŝin kiel ion surteran kaj nefortan, kaj samtempe preskaŭ adoris ŝin kiel tute ĉielan naturon. La itala maristo ne kontemplas la infanon Jesuon kun pli da pietato kaj tenereco. Lia feliĉo estis iri renkonte al la sendanĝeraj fantazioj, antaŭiĝi la mil dezirojn, ŝanĝiĝeman kaj buntan ĉielarkon de infanaĝo. Matene, ĉe la merkato, liaj okuloj trarigardis la montrajn tablojn de floroj, serĉante por Evnjo la plej maloftajn. La plej velureca persiko, la plej ora oranĝo, estis enŝovitaj en lian poŝon por esti ĉe la reveno proponitaj al la knabineto kiu gvatis lin ĉe la pordo. La ĝuoj de Tomo estis vidi tiun radian vizaĝon, estis aŭdi la infanan demandon : "Onklo Tomo, kion vi alportas al mi hodiaŭ ?"
Por rekoni ĉi tiujn tenerajn atentojn, Evnjo tute ne ŝuldis. Kvankam infano, ŝi admirinde bone legis. Ŝia orelo sensiva por muziko, ŝia poezia kaj vigla pensmaniero, ŝia denaska simpatio por la nobleco kaj la beleco, donis al ŝi, ĉefe kiam ŝi legis la Biblion, emfazojn kiuj emociis ĝisfunde la koron de Tomo. Unue ŝi volis nur plezurigi lin; baldaŭ ĉiuj sopiroj de ŝia arda naturo alkroĉiĝis, volviĝis ĉirkaŭ la sankta libro. Ŝi amis ĝin por ĝi mem; ĉar ĝi vekis en ŝi strangajn impulsojn, ĉar ĝi penetris ŝin per tiuj malklaraj, profundaj emocioj, en kiuj la junaj imagoj, aktivaj kaj pasiaj ĝojas.
Ĉefe estis la Apokalipso kaj la Profetaĵoj kiuj ĉarmis ŝin. Iliaj mallumaj kaj mirindaj bildoj, ilia fervora lingvaĵo, des pli impresis ŝin ke ŝi ne sukcesis klare kapti la signifon. Ŝi kaj ŝia naiva amiko, la maljuna infano kaj la juna, sentis sin egalaj pri tio. Ili ambaŭ sciis ke la libro parolis pri gloro kiu iam ekaperos, pri venendaj mirindaĵoj, mirindaĵoj en kiuj iliaj animoj disfloris sen scii kial. Ne estas pri moralaj sciencoj kiel pri fizikaj sciencoj, la nekomprenebleco ne ĉiam estas sen profito. La animo vekiĝas, kompatinda fremdulo, tremanta inter du misteraj eternecoj, la eterna pasinteco, la eterna estonteco. Nur unu punkto klariĝas ĉirkaŭ ĝi, kaj ĝi senĉese aspiras al la nekonataĵo. La konfuzitaj alvokoj, la malkleraj signoj kiuj venas al ŝi de tiu kolono el fajro kaj el nuboj, kiu paŝadas antaŭ generacioj, kiel iam antaŭ la Izraelidoj, vekas en ŝi potencajn eĥoj. La mistikaj bildoj de la Biblio estas por ŝi kiel tiom da talismanoj, grandvaloraj ŝtonoj stampitaj de nekonataj hieroglifoj; ŝi kolektas ilin en sia koro, atendante ke la vualo de la templo sin ŝiros, kaj ke ŝi kapablos legi ilin en tiu lumo, kiu dispelos la tutan malklarecon.
La someraj varmoj forpelintaj el la sufoka kaj malsaniga urbo, ĉiujn kiuj povis iri spiri en la kamparo la freŝajn marajn ventetojn, Sanklaro elmigris kun sia tuta domanaro al sia vilao ĉe la lago Ponĉetrejn.
Ĝi estis ĉarma hinda dometo, ĉirkaŭita de maldikaj kaj elegantaj verandoj el bambuoj, kaj lokita meze de ĝardenoj kaj parkoj. La granda kunvenejo eliris sur florbedon kie abundis pitoreskaj plantoj, belegaj floroj el tropikoj. Pluraj padoj serpentis meze de ĉi tiu grandioza vegetaĵaro, kaj kondukis al la rando de la lago, kies la arĝenta tavolo leviĝis kaj malleviĝis sub la sunradiojn; admirinda vido, kaj kiu, senĉese varia, ĉiam ŝajnis pli bela !
La subironta suno flamigis la horizonton; la lago ŝajnis alia ĉielo striita de roz- kaj or-koloro, sur kiu trairis kiel tiom da anĝelaj spiritoj, la blankaj flugiloj de ŝipoj. Vekiĝante meze de tiu purpura nimbo, malgrandaj steloj ekscintilis, kaj rigardis sian delikatan bildon tremeti sur la akvosurfaco. Tie, sub la laŭbo rande de la lago, dum bela dimanĉa vespero, Evnjo kaj Tomo sidiĝis sur teralto kun musko. La Biblio de Evnjo estis malfermita sur ŝiaj genuoj, ŝi legis : "Post tio, la anĝelo vidigis al mi riveregon de viva akvo klara kiel kristalo, kaj kiu eliris el la trono de Dio…"
- Tomo, diris Evnjo subite haltanta kaj montranta la lagon, jen ĝi !
- Kio, fraŭlino Evnjo ?
- Ĉu vi ne vidas ĝin ? Tien ! ripetis la infano montrante la travideblajn akvojn kaj la ondojn kiuj reflektis la purpuron kaj la oron de la ĉielo.
- Estas vere, fraŭlino Evnjo, diris Tomo; kaj Tomo ekkantis :
La mateniĝo pruntedonu al mi siajn flugilojn,
Anĝelo etendu al mi la manon,
Tiel ke al la eternaj bordoj,
Al la nova Jerusalemo,
Mi flugu en la matena lumeto !
- Kie vi kredas ke ĝi estas, Nova Jerusalemo, onklo Tomo ?
- Ho ! Altege en la nuboj, fraŭlino Evnjo !
- Tiam mi vidas ĝin, mi pensas. Rigardu tiujn nubojn ! Ili estas kiel grandaj portaloj el perlamotoj. Kaj transen, for, for transen, ĉio estas el oro, Tomo. Kantu do al mi brilantajn spiritojn.
Tomo kantis la himnon tre konata de la metodistoj :
Mi vidas ilin ĉi tiujn brilajn spiritojn,
Meze de la eterna gloro,
Tute kovritaj de blankaj vestoj.
Ili kantas la himnon de venko !
- Onklo Tomo, mi vidis ilin ! diris Evnjo.
Tomo sentis nek dubon nek surprizon. Evnjo dirintus al li ke ŝi estis forrabita al la ĉielo, ke li trovintus la aferon sufiĉe natura.
- Ili venas viziti min kiam mi dormas, ĉi tiuj spiritoj, ŝi diris; kaj ŝiaj okuloj vualiĝis kiam ŝi tute mallaŭte ekkantis :
Mi vidas ilin ĉi tiujn brilajn spiritojn,
Meze de la eterna gloro,
Tute kovritaj de blankaj vestoj.
- Onklo Tomo, ŝi daŭrigis, mi tuj iros…
- Kien, fraŭlino Evnjo ?
La infano, stara, per sia maneto montris la ĉielon; kaj kun la okuloj levitaj supren, dronita kiel ŝi estis en la brilegoj de la sunsubiro, ŝiaj oraj haroj, ŝiaj ruĝiĝantaj vangoj, brilis per dia brilo.
- Mi tuj iros tien ! ŝi ripetis, al la brilaj spiritoj, Tomo ! Mi iros antaŭ nelonge.
La tenera kaj fidela koro sentis subitan ŝokon. Tomo memoris ke, ekde ses monatoj, la manetoj de Evnjo ofte sajnis al li gracilaj; ŝia haŭto fariĝis pli travidebla, ŝia spiro pli manka. Ŝi rapide laciĝis, kaj restis tute malvigla se eĉ malmulte ŝi provis ludi en la ĝardeno, kie antaŭe ŝi gaje petolis dum tutaj horoj. Tomo aŭdis finon Ofelion paroli pri la persista tusado kiun ĉiuj ŝiaj kuraciloj ne sukcesis resanigi. Kaj, ĉimomente mem, tiu arda vango, tiuj diafanaj manetoj, brulis per malrapida febro.
Kaj tamen la malgaja penso kiun elvokis la paroloj de Evnjo neniam venis al li.
Ĉu estis infanoj similaj al Evnjo ? Jes, estis; sed iliaj nomoj estas surskribitaj sur tomboj, kaj iliaj dolĉaj ridetoj, iliaj ĉielaj okuloj, iliaj paroloj, iliaj strangaj faroj, restas enfositaj, doloraj trezoroj, funde de pli ol unu afliktita koro. Ĉu vi ne konis ĉi tiujn familiajn legendojn, ĉi tiujn rakontojn pri la gracioj, pri la boneco de tiu kiu foriris ? Tiu kies ĉiela ĉarmo tiel multe superis la ĉarmojn de tiom da aliaj kiuj restadas ? Ĉu oni ne dirus ke tie supre, la tasko de la anĝelaro estas sin malkroĉi, unu post la alia, por veni pasigi tempon sur la tero, kaj esti amata tie de perditaj koroj, kiujn ili poste kuntiras post si, reirante al la ĉielo ? Tial, kiam vi vidas la profundan rigardon lumiĝi per supernatura brilo, kiam la juna animo montriĝas per pli mielaj, pli saĝaj paroloj ol tiuj kiuj apartenas al infanaĝo, ne esperu reteni la karulon. Li estas markita de la dia sigelo, kaj la senmorteco radias en lia okulo.
Tiel pri vi, Evnjo la kara amatino, radianta stelo de via loĝejo ! Vi baldaŭ malaperos, kaj tiuj kiuj plej amas vin, malmulte suspektas tion.
La dialogo de Evnjo kaj Tomo estis interrompata de la ripetitaj alvokoj de fino Ofelio.
- Evnjo ! Evnjo ! Nu, infano ! La vesper-roso falas; vi ne devus esti ekstere.
Evnjo kaj Tomo rapidis rehejmeniri.
Fino Ofelio ne plu estis juna, kaj ŝia sperto kiel flegistino estis longa. Naskiĝinta en Nov-Anglio, ŝi konis sufiĉe bone la perfidan evoluon de ĉi tiu insida malbono kiu plukas la plej belajn, la plej amatajn, kaj kiu markas ilin per la nerevokebla stampo de la morto, antaŭ ol la plej eta fibro de vivo ŝajnas trafita. Ŝi rimarkis ĉi tiun delikatan kaj sekan tuson, tiujn vangojn pli brilajn de tago al tago. La brilo de la okulo, la febra agitado de la movoj ne povis iluzii ŝin.
Ŝi provis komuniki siajn maltrankvilojn al Sanklaro, sed li repuŝis ilin tre for, kun nervoza senpacienco, tute malsama ol lia kutima senzorgeco.
- Ho ! Sufiĉe da grakadoj, kuzino, mi abomenas ilin ! Ĉu vi ne vidas ke la infano kreskas ? Ne ekzistas, dum la kreskada momento, junulino kiu ne malgrasiĝas.
- Sed ĉi tiu tuso !…
- Sensencaĵoj ! Tuso ! Estas nenio; eble malvarmumeto.
- Sed, estas ĝuste tiel ke tio komenciĝis por la kompatinda Eleonoro Jakobo, kaj por Helena, kaj por Martena Sanders…
- Ho ! Ŝparu al ni la funebrajn listojn kaj la fabelojn pri fantomoj. Vi fariĝas tiel saĝaj kaj sagacaj, vi la matronoj, ke infano ne kapablus terni aŭ heligi sian voĉon, ke vi ne elvokus malesperon kaj ruinon. Nur prizorgu ŝin; antaŭgardu ŝin kontraŭ la vespera aero, ne lasu ŝin tro ludi, kaj ŝi bonege fartos !
Tiel parolis Sanklaro, sed li estis nervoza, maltrankvila. Li rigardis Evnjon kun febra komplezemo kiun lasis aŭdi konstantaj asertoj : "La infano bone fartis, bonege; ĉi tiu tuso estis nenio; ĝi venis de la stomako; ne estis infano kiu ne estis submetita al ĝi". Li diris, sed liaj okuloj ne plu forlasis Evnjon. Li volis ke ŝi surĉevale akompanu lin dum liaj promenoj; li senĉese alportis por ŝi pastojn, receptojn kaj energidonajn pladojn. "Ne ĉar ŝi sentas la plej malgrandan bezonon de ĝi, li repetis, sed tio neniam malutilos al ŝi".
Se necesas diri tion, tio kio afliktis ĉi tiun patran koron, estis la kreskanta matureco de la animo kaj pensoj de Evnjo. Sen perdi iojn ajn el siaj infanaj gracioj, ŝi lasis foje eligi vortojn tiel profundajn, impresojn el tia graveco ke ili sonis kiel inspiro. Tiam Sanklaro ektremis; li ĉirkaŭbrakis ŝin, kvazaŭ la pasia brakumo povintus savi ŝin; kaj energiaj, furiozaj decidoj konservi ŝin, neniam disiĝi de ŝi, ŝveligis lian bruston.
La animo kaj koro de la infano ŝajnis esti absorbitaj de servoj de bonfarado kaj amo. Oferema, ŝi instinkte ĉiam estis, dum hodiaŭ oni rimarkis en ŝi, virinan, senteman aĵon malfacile difineblan, kiu superis ŝia aĝo. Ŝi ankoraŭ ŝatis ludi kun Topsi, kun la aliaj infanoj el ĉiuj nuancoj; sed, spektantino prefere ol aktorino. Ŝi restis sida dum tutaj duonhoroj ridante pri la petolaĵoj de Topsi. Poste subite ombro pasis sur ŝian mildan vizaĝon, ŝia okulo malsereniĝis, kaj ŝia pensado vagis malproksime.
- Panjo, ŝi iam diris subite al sia patrino, kial ne instrui legi al niaj sklavoj ?
- Bela demando, infano ! Neniu faras tion.
- Kial ne ? insistis Evnjo.
- Ĉar legado estus senutila por ili. Ĝi ne instruus ilin labori, kaj ili estas faritaj por tio.
- Tamen ĉu ne necesas ke ili legu la Biblion por koni la volon de Dio ?
- Ho ! Ili nur devas legigi al ili la malmulton kiun ili bezonas.
- Sed, panjo, ŝajnas al mi ke la Biblio estas ĉies libro ? Ĉiu devas kapabli legi ĝin. Ofte ili tiom dezirus tion, kaj sin trovas neniu por helpi ilin !
- Kia stranga infano vi estas, Evnjo !
- Fraŭlino Ofelio bone instruis Topsin legi, daŭrigis la infano.
- Jes; kaj vi vidas kiom multe ĝi utilas. La scienco mirinde profitigis al ŝi. Topsi ja estas la plej malbona eta kreitaĵo kiun mi iam vidis.
- Kompatinda Avino, persistis Evnjo, ŝi kiu amas sian Biblion kiel siajn okulojn ! Ŝi estus feliĉa povi legi ĝin ! Kiam ŝi ne plu havos min, kiel ŝi elturniĝos ?
Marta respondante daŭrigis renversi tirkeston :
- Venos la tempo, estas klare, kiam vi ne plu povos legi la Biblion al ĉiuj niaj sklavoj, laŭvice, ne ĉar mi mallaŭdas vin pro tio, mi same faris kiam mi iom plibone fartis. Sed post via eniro en la mondo, kiam necesos vestiĝi, gastigi kaj viziti, vi ne plu trovos la tempon. Rigardu, ŝi aldonis, jen la juveloj kiujn mi tiam donos al vi. Mi surmetis ilin por mia unua balo, kaj mi povas certigi tion al vi, Evnjo, mi kaŭzis sensacion.
Evnjo prenis la juvelujon, levis diamantan kolĉenon kaj restis revema, kun ŝiaj grandaj okuloj fiksitaj sur la kolĉeno kaj ŝia penso vojaĝanta foren.
- Kia saĝa kaj diskreta vizaĝo, infano !
- Panjo, ĉu tio valoras multe, multe da mono ?
- Mi vere kredas ! Mia patro aĉetigis ĉi tiujn briliantojn en Parizo. memstare ĝi estas riĉaĵo !
- Mi ŝatus havi ilin por mi kaj povi fari per ili tion kion plaĉus al mi ! diris Evnjo.
- Kaj kion vi farus per ĝi ?
- Mi vendus ilin; mi aĉetus terenon en la liberaj Ŝtatoj, mi alkondukus ĉiujn niajn sklavojn tien, kaj pagus instruistojn por lernigi ilin legi kaj skribi.
Ŝi estis interrompata de ekridego de sia patrino.
- Bonege, vi komencus lernejon, kaj mi esperas ke vi ankaŭ montrus al ili kiel ludi pianon, kiel pentri sur veluro ?…
- Mi instruus ilin legi ilian Biblion, skribi iliajn leterojn, legi tiujn kiujn oni skribas al ili, diris Evnjo memfide. Mi scias, panjo, ke estas tre malfacile por ili ne povi fari ion pri ĉi ĉio. Ĝi estas korŝiro por Tomo, por Avino, ankoraŭ por aliaj. Kaj plie panjo, mi pensas ke tio estas malbona.
- Nu, nu, Evnjo, vi estas nur infano ! Vi ne komprenas eĉ unu vorton en ĉi ĉio, diris Marta, kaj via babilado dolorigas al mi la kapon.
La migreno ĉiam estis je dispono de Marta tuj kiam la konversacio disvolviĝis malfavore al ŝi. Evnjo retiriĝis tre malrapide; sed ekde tiu tago, ŝi diligente donis al Avino lecionojn de legado.
Last edited: 23/11/2021
Add a comment