Créer un site internet

33. La Eksteraj Mallumoj.

La tero estas kovrita de densa mallumo kaj plena de nestoj de perforto. Ps 74, versiklo 20.

Sin trenante malantaŭ kruda ĉaro, sur ankoraŭ pli kruda vojo, Tomo kaj liaj kunuloj pene antaŭenpaŝadis.

En la ĉaro sidis Simono Lagrizo, kaj en la malantaŭo la du virinoj, ankoraŭ kune katenitaj, estis stivitaj kun la pakaĵoj. La tuta trupoj iris al la plantejo de Lagrizo, situanta je kelka distanco.

La vojo estas sovaĝa, senhoma. Foje ĝi turniĝadas tra tiuj dezertaj solejoj kiujn oni nomas barrens(1), kie la vento ĝemas kaj malgaje fajfas en la branĉoj de la pinoj; foje, sur vicigitaj trunkoj, malebena ŝoseo, ĝi transiras senfinajn spongecajn marĉejojn, punktitajn de cipresoj. La malgajiga arbo, girlandita de funebraj nigraj muskoj, spirale kreskas en la marĉo. De tempo al tempo la marĉa vipero(2) aperas, volvanta per siaj naŭzaj kurbiĝoj la vermoboritajn stumpojn kaj branĉojn kiuj putris en la ŝlimo.

Morna, eĉ antaŭ la okuloj de la vojaĝanto kiu, kun sia poŝo bone provizita, iras kaj reiras sur bona ĉevalo, celante kelkan aferon, la regiono estas multe pli sovaĝa kaj terura por malfeliĉaj sklavoj kiujn ĉiu paŝo forigas de ĉio kion ili amas, de ĉio kio ĉarmis ilian vivon.

Tio estis facile legebla sur tiuj senkuraĝaj kaj malserenaj fizionomioj, en tiuj doloraj, paciencaj rigardoj, malgaje ligitaj al ĉiu objekto kiu fuĝis ambaŭflanke de la vojo.

Simono ja vojaĝis pli gaje, ĉerpanta de tempo al tempo pliigon da vigleco en la flakono da rumo kiun li ofte eltiris el sia poŝo.

- Hola, he ! Homoj, li kriis sin turnante kaj ĵetante ekrigardon al malfeliĉuloj kiuj sekvis lin, kanton, ĉu ne ? Nu, fiuloj miaj, ek do !

La homoj rigardis unu la alian. La "nu" estis ripetita, kaj Simono klakigis la vipon kiun li tenis en mano. Tomo provis kanti metodistan himnon.

Jerusalemo, ho mia patrujo !

Nomo tiel kara, nomo tiel respektata !

En miaj doloroj al vi mi krias,

Plorpetante vian feliĉegon !…

- Kvietiĝu ! Ĉu vi silentos, damnita negro ! rekomencis Lagrizo. Kion mi povas fari per viaj inferaj metodistaj blekadoj ? Ke oni ekkantu al mi ion viglan ! Nu, kaj rapide !

Unu el la homoj komencis iun el tiuj sensignifaj kantoj, kiuj estas uzataj inter la sklavoj.

Esti vera lavurso(3) kiun mi preni,

He hi ! He ho ! He hi ! Ho ha !

Mastro al mi, jen ke li ridegi.

Kion do vi fari tie, knabo mia ?

He hi ! He ho ! La luno

Sin montri en la nebulo!

Ho ! Ho ! Aj ! Hola la !

Ho jo ! He hi ! Ho ha !

La kantisto ŝajnis improvizi laŭ sia fantazio, prenante hazarde rimon tie kaj tie, sen alimaniere zorgi pri signifo kaj kialo. La tuta bando ĥore repetis intermite :

Ho ! Ho ! Aj ! Hola la !

Ho jo ! He hi ! Ho ha !

Tio estis impetege kantata, kun bruaj klopodoj por sin montri gajaj. Sed neniam plendindaj ĝemadoj, neniam akcentoj de doloro, neniam fervoraj preĝoj povintus atingi la korŝiran, malesperan esprimon de la sovaĝaj notoj de ĉi tiu rekantaĵo. Estis kvazaŭ ĉi tiuj kompatindaj mutaj animoj, minacataj, malliberigitaj, rifuĝantaj en la sanktejon de la harmonio, sin turnis al neklaraj sonoj, melodia lingvaĵo, por ellasi siajn preĝojn al Dio ! Preĝoj kiujn Simono ne povis kompreni. Li aŭdis la viglecon de la voĉoj de la sklavoj; li estis tre kontenta. Li igis ilin "konservi la spiritostaton".

- Nu, eta karulino, li diris, sin turnante al Emelina kaj etendante sian malglatan manon sur la veluran ŝultron de la juna knabino, jen ni preskaŭ alvenantaj ĉe la loĝejo !

La kolerkrioj kaj furiozo de Lagrizo teruris la kompatindan Emelinan; sed kiam li metis la manon sur ŝi, kiel li ĵus faris, prenante kaĵoleman tonon, ŝi milfoje preferintus ke li frapus ŝin. La esprimo en liaj okuloj svenigis ŝin, kaj ŝi sentis sin tremeti en sia karno. Nekonscie ŝi alkroĉiĝis al la mulatino sida apud si, kvazaŭ ŝi estus ŝia patrino.

- Vi neniam surmetis pendaĵojn, ĉu ne ? li diris fingrumante per siaj krudaj fingroj ŝian delikatan oreleton.

- Ne, mastro, respondis Emelina tremanta kaj kun la okulojn mallevintaj.

- Nu, mi donos al vi paron tuj kiam ni estos hejmen, se vi estas bona knabino, kompreneble. Nu ! Ne timu, mi ne metos vin al krudaj laboroj, sciu ! Vi amuziĝos kun mi; vi vere vivos kiel reĝino ! Kondiĉe ke vi estu bona knabino !

Lagrizo drinkis ĝis tia grado kiu emis lin fariĝi gracia; kaj la alproksimiĝo al la plantejo, kies la ĉirkaŭmuro komencis aperi, finis bone inklinigi lin. La proprietaĵo unue apartenis al altedevena, riĉa kaj gustoplena viro, kiu metis multan monon al ornamadoj kaj al plibonigoj; sed li mortis nesolventa, kaj Lagrizo iĝis akiranto, vidante en ĝi, kiel en ĉio alia, nur plian rimedon gajni monon. La loĝejo havis tiun malgajan aspekton de forlasiteco, de malordo, kutima sekvo de la rezigno pri la planoj de unua posedanto.

Tio kio iam estis deklivo de razita kaj glata gazono antaŭ la fasado, herbobedo ornamita tie kaj tie de florbedoj kaj arbedoj, fariĝis nur senkultivejo, kie stariĝis de loko al loko fostoj por alligi bestojn. Tute ĉirkaŭe, la herboj estis tretitaj, kaj la nudigita tero estis kovrita de malnovaj kuvoj, de rompitaj siteloj kaj aliaj ruboj. Duonmorta jasmeno, velkinta kaprifolio, ankoraŭ pendiĝis de kelkaj kolonetoj, negravaj difektitaj ornamaĵoj, ne plu vertikalaj, pro esti uzinta kiel palisetoj por alligi la ĉevalojn. Tra la amaso da herbaĉoj, sub kiuj la ĝardeno estis kaŝata, montriĝis malgranda nombro da ekzotaj plantoj, pli vivemaj ol la aliaj, kiuj ŝajnis protesti kontraŭ ilia forlasado. Tio kio estis forcejo, nun sen kaj vitroj kaj framoj, dismontris sur la restaĵoj de la ŝtuparoj, kelkajn florpotojn ornamitajn de vergetoj kies la velkintaj foliaro atestis ke iam la bastonetoj estis plantoj.

La ĉaro ruliĝis sur aleo de ŝtonkovro intermiksita de herbaĉoj, sub nobla avenuo ombrita de ĉinaj arboj, kies graciaj formoj kaj ĉiamverda foliaro ŝajnis prosperi solaj meze de universala dekadenco; kiel lojaleco, boneco, enradikiĝintaj en grandaj kaj noblaj animoj, floras kaj firmiĝas meze de suferoj kaj senkuraĝiĝoj.

La domo, kiu estis bela kaj vasta, estis konstruita laŭ sufiĉe ordinara plano en la ŝtatoj de Sudo. Verando, laŭ du etaĝoj (la unua, subtenata de pilieroj el brikoj), ĉirkaŭis la konstruaĵon, kaj ĉiu ĉambro iris al tiuj ĉi larĝaj galerioj. Sed ĉie regis la sama aspekto de difektado kaj neglekto. Kelkaj fenestroj estis ŝtopitaj de tabuloj; la vitroj de aliaj estis rompitaj; la ŝutroj pendis de la muregoj, retenataj de unu sola kardino. Neglekto kaj forlasiteco frapis la okulojn de ĉiuj flankoj.

La tereno estis dissternita de ĉiaj rubaĵoj : lignaĵo, pajlo, enrompitaj barelegoj, dispecigitaj kestoj. Tri aŭ kvar kruelaj buldogoj, ekscitataj de la bruo de la radoj, alkuris kun larĝe malfermitaj faŭkoj, kaj la klopodoj de malgranda nombro de sklavoj en ĉifonaĵo kiuj sekvis ilin, apenaŭ sufiĉis por malebligi ilin sin ĵeti sur la bandon al kiu Tomo apartenis.

- Ĉu vi vidas, fiuloj miaj ? kriis Lagrizo sin turnante al ili, karesante siajn hundojn kun naŭza kontentiĝo, vi vidas tion kio atendas vin, se vi ekhavos la deziregon forkuri ! Tiuj bonaj gardistoj, sciu tion, estas dresitaj por ĉasi negron, kaj frandus unu el vi kiel la plej bona vespermanĝo. Tial gardu vian haŭton !

Nu ! Tembo, li diris al iu nigrulo kovrita de vestaĉoj, kies la ĉapelo estis tute malprovizita de rando, kaj kiu sin montris tre trorespekta ĉirkaŭ li; kiel la aferoj iris ĉi tie ? Ĉu ?

- Rave, mastro.

- Kimbo ! kriis Lagrizo al alia kiu fervore gestadis por altiri lian atenton, ĉu oni faris tion kion mi diris ?

- Neniu danĝero ke ni manki tion, mastro !

Ĉi tiuj du viroj estis la ĉefaj laboristoj de Lagrizo sur lia plantejo, kaj li sisteme trejnis ilin al sovaĝeco, al krueleco, kiel siaj buldogoj, kun kiuj ili povus konkuri pri sovaĝeco. La rimarko, sufiĉe ĝenerala, ke la nigrula komandoro estas pli tirana kaj pli kruela ol la blankula, simple signifas ke unu estis pli fiigita, pli mistraktita ol la alia. Ne gravas la koloro aŭ la raso, iu ajn sklavo estos la plej malbona el tiranoj, tuj kiam li havos la ŝancon esti tia.

Kiel kelkaj el la potenculoj kies ni legas la rakonton, Lagrizo dividis kaj regi. Tembo kaj Kimbo kore malamis unu la alian; ĉiuj sklavoj de la plantejo abomenis ilin, kaj stimulante la reciprokajn denuncojn, la mastro certis esti, tiel aŭ alie, informita pri ĉio kio intrigis ĉirkaŭ li.

Kiu kapablus plene rezigni pri la tuta socio ? Neniu. Lagrizo mem kuraĝigis ĉe ĉi tiuj ĉefaj nigraj satelitoj, ian familiarecon, kiu facile fariĝis kaptilo; ĉar pro la plej malgrava provoko, la mastro bezonis nur signon, kaj unu el la du fariĝis la instrumento de siaj venĝoj super la alia.

Tie, antaŭ la mastro, iliaj krudaj kaj malnoblaj trajtoj, ilia malgaja mieno, iliaj rigardoj de envio kaj malamo kiujn ili interŝanĝis ruligante larĝajn pupilojn, la vestaĉoj kiujn la vento flirtigis ĉirkaŭ ili, ilia malklera lingvaĵo, iliaj gorĝan intonacioj malnobligis ilin eĉ sub la bestoj. Kaj ilia aspekto estis en perfekta harmonio kun la fia mizerego de la loko kie ili loĝis.

- Ĉi tie, Tembo ! Konduku por mi tiujn knabegojn al la barakaro. Ĉu mi ne promesis al vi aĉeti por vi edzinon ? Jen ŝi, prenu ! li aldonis, kaj apartigante Emelinan de la mulatino, li puŝis ĉi-lastan al la negro.

La virino ektremis, kaj retropaŝis ekkriante :

- Ho! mastro, mi lasi mian edzon en Nov-Orleano !

- Kion vi ja kantas al mi ! Vi havos alian ĉi tie. Ne tiom da paroloj, kaj paŝu ! diris Lagrizo levante sian vipon. Venu tien, amorantino, li daŭrigis sin turnante al Emelina; estas ĉi tie, kun mi. Nu, eniru do !

Sovaĝa kaj malgaja vizaĝo ĵetanta ekrigardon tra unu el la fenestroj, aperis kaj elŝteliĝis, kaj kiam Lagrizo malfermis la pordon, virina voĉo diris kelkajn vortojn per seka kaj postulema tono. Tomo, kies la rigardo plena de malsereneco sekvis Emelinan, rimarkis tion, kaj aŭdis la mastron respondi :

- Bridu vian langon, vi; mi faros laŭ mia plaĉo, ĉu tio konvenas al vi aŭ ne !

Tomo ne aŭdis pli, ĉar necesis al li sekvi Tembon al la sklava barakaro, speco de mallarĝa strato inter du vicoj de krudaj kabanoj, en parto de la plantejo malproksima de la ĉefa domo. Ĉiuj ŝajnis kadukaj kaj mizeraj. La koro de Tomo malfortiĝis rigardante ilin. Li iomete kuraĝigis sin pensante ke li havus sian kabanon, sendube krudan, kuŝejon, sed ke li povus purigi, trankvila, kie li metus breton por sia Biblio, kaj kie li trovus pacan izolejon dum la intertempoj de la laboro. Li esploris per la okulo interne de pluraj el tiuj ĉi loĝejaĉoj, ne estis aliaĵo, neprovizita de ĉia meblaro, kie nur troviĝis amaso da makulita pajlo, malpura pajlaĵo disĵetita sur la nuda grundo, tretita, malmoligita de sennombraj paŝadoj.

- Kiu el la kabanoj esti por mi ? li demandis al Tembo per humila tono.

- Ne scii; tien, eble esti ankoraŭ loko por unu, diris Tembo, ĉi tie por alia. Tamen esti ĉimomente granda amaso de negroj en ĉiu nun. Ververe, se aliaj plie veni, ne esti mi kiu scii kion fari per ili !

Estis plena vespero kiam aperis la loĝantoj de la kabanoj, lacega grego, viroj kaj virinoj duone kovritaj de naŭzaj ĉifonoj, malĝojaj, malafablaj, malbone inklinaj al la akceptado de la novevenintojn. La sonoj kiuj tiam vigligis la kompatindan vilaĝon, tute ne estis agrablaj. Krudaj, raŭkaj kaj gorĝaj voĉoj kverelis pri la manmueliloj kiuj devis mueli la malgrandan provizon da tritikoj, sur kiu kuŝis la espero de ĉies vespermanĝo. Ekde tagiĝo, ili estis sur la kampo, ĉe la laborejo, laborante, rapidante, sub la vipo de la laborestroj; ĉar ni estis en la ĉefsezono, kaj nenio estis ŝparita por akiri de ĉiu mano ĉion kio povis esti akirita. "Ba ! diros la senokupa pigrulo, finfine pluki kotonon ne estas peniga laboro !" Vere, ĉu ne ? Ankaŭ ne estas penige ricevi guton da akvo sur la frunton; kaj tamen la plej kruela torturo kiun la inkvizicio povis trudi, estis ĉi tiuj gutoj senĉese falantaj, unu post la alia, ĉiam sur la saman lokon. La plej bagatela laboro, se ĝi estas devigata, urĝigata, postulata kun senindulga unuformeco, fariĝas la plej malfacila el la laboroj, ĉefe se neniu libera ekzercado de la volo mildigas la seninteresan monotonecon de ĝi.

Tomo, laŭmezure kiam la homamaso alvenis, vane ekzamenis ĉiujn tiujn malgajajn vizaĝojn, serĉante simpatian fizionomion. Li vidis nur trolacigitajn kaj malafablajn virojn, nur senkuraĝigitajn, duonsvenantajn virinojn, aŭ kiuj estis virinoj nur laŭ nomo. La fortulo forpuŝis la malfortulon; ĉie sin montris senvuale la kruda, besta egoismo de geestuloj de kiuj oni povis nenion atendi, nenion bonan esperi. Traktataj kiel la bruto, ili atingis ĝian nivelon. La laŭta knarado de la manmueliloj daŭris tre malfrue en la nokto; ĉar estis multe da malsatuloj, la mueliloj estis malabundaj, kaj la malfortuloj, la elĉerpituloj, forpelitaj de la fortuloj, alvenis nur laste.

- He ! Hola ! Vi ! diris Tembo ĵetante sakon da tritikoj al la piedoj de la mulatino, kiu esti via malbenita nomo ?

- Lucia, ŝi respondis.

- Nu, Lucia, jen vi mia edzino. Iri mueli por mi mian tritikon kaj kuiri mian vespermanĝon, ĉu vi aŭdi ?

- Mi ne esti, mi ne voli esti via edzino, diris la mulatino kun la impeto de la malespero, lasi min !

- Mi trakti vin, ja ! diris Tembo kaj li levis minacan piedon.

- Vi povi mortigi min, se vi voli ! Plej frue esti plej bone. Ho ! Mi voli esti mortinta ! ŝi ekkriis.

- Mi diri, Tembo, ke vi baldaŭ difekti niajn manojn. Mi, ne prokrasti sciigi mastron, ĉu vi kompreni ? grumblis Kimbo profitante de la muelilo de kie li krude forpelis du aŭ tri malfortajn estulojn, kiuj atendis tie por pretigi sian tritikon.

- Kaj mi ja diri al li ke vi eĉ ne lasi la virinojn alproksimiĝi de la muelilo ! Ĉu vi aŭdi, maljuna negro ! reparolis Tembo. Enmiksi vin pri tio kio koncerni vin.

Tomo, post esti paŝinta dum la tuta tago, malsatmortante, sentis sin malfortiĝi pro manko de nutrado.

- Por vi, kriis Kimbo, ĵetante al li krudan sakon kiu povis enteni ĉirkaŭ naŭ litrojn da tritikoj. Ekpreni tion, negro, kaj atenti pri ĝi ! Ŝpari; ĝi esti la porcio de via semajno.

Tomo trovis lokon ĉe la mueliloj nur je tre malfrua horo de la nokto, kaj kortuŝita de la ekstrema mizerego de du kompatindaj virinoj al kiuj mankis forto, li komencis mueli por ili, revigligis la duonestingitajn brulaĵojn de fajro, kie multaj aliaj bakis unue siajn panojn, kaj zorgis poste nur pri sian propran vespermanĝon. Tio estis tre nova, tre stranga afero en ĉi tiu loko, kaj la malgrava ago de kompatemo vekis vibradon en tiuj paralizitaj animoj. Amema esprimo lumigis iliajn vizaĝojn; ili knedis lian panon, priatentis la kuiradon; kaj Tomo, kaŭrinta apud la fajro, profitis la lumon por legi kelkajn vortojn el sia Biblio. Li tiom bezonis da konsolo !

- Kio tio esti ? demandis unu el la virinoj.

- Iu Biblio, respondis Tomo.

- Disinjoro, mi eĉ ne vidi unu ekde kiam mi forlasi Kentuk !

- Ĉu vi do esti edukita en Kentuk ?

- Jes, kaj bone edukita, kaj ankaŭ flegita, rekomencis la virino suspirante; mi ne povi antaŭvidi travivi ĉi tion !

- Kaj kio esti ĉi tiu libro ? demandis la dua virino.

- Kiel ? Sed ĝi esti la Biblio.

- He Disinjoro ! Kion ke ĝi diri, la Biblio ?

- Tion kion ĝi diri ? Ĉu vi scii tute nenion pri ĝi ? diris la alia virino. Ho ! Mastrino kelkfoje legi ĝin al mi en Kentuk. Sed, ve ! Koncerne ĉi tie, ni aŭdi nenion krom mensogojn kaj blasfemojn.

- Legi al ni peceton, reparolis scivoleme post momento la unua virino, vidante kiom Tomo estis absorbita en sia libro.

Tomo legis : "Venu al Mi, vi ĉiuj kiuj estas laboregantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi donos al vi ripozon" (Mateo 11,28).

- Tioj esti bonaj vortoj, aprobis la virino; sed kiu do diri ilin ?

- Disinjoro, rebatis Tomo.

- Mi voli scii nur kie li esti ! Mi rapidege iri tien. Ŝajni neniam plu eble ripozi nun. Ostoj kaj karno ne plu elteni. Mi tremi de ĉie. Tembo boji kontraŭ mi dum la tutan tagon, ĉar mi ne iri sufiĉe rapide por pluki. Esti plena nokto, kaj post noktomezo antaŭ ol mi prepari mian kompatindan manĝon. Kaj mi nur apenaŭ etenĝi kaj fermi la okulojn ke jen la korneto kiu soni, kaj jen la mateno, kaj jen ni necesi rekomenci. Ha ! Kiel mi vere iri diri al li ĉion ĉi, al Disinjoro, se mi scii kien trovi lin !

- Li esti ĉi tie, li esti ĉie, rekomencis Tomo.

- Mizero ! Ne esti al mi ke vi kredigi ke li esti ĉi tie ! Ne esti Disinjoro ĉi tie, tute ne, tute ne, diris la virino. Sed por kio utili paroli ! Mi iri kampi sur la grundo, kaj dormi dum mi povi.

La virinoj iris al siaj kabanoj, kaj Tomo restis sola apud la duonestingita fajro, kiu lumigis per ruĝa rebrilo lian nigran vizaĝon. La trankvila luno, kun arĝenta frunto, desegniĝis en la bluo de la ĉielo. Kaj kvieta, senpasia, kiel la rigardo kiun Dio faligas de supre sur scenoj de mizero kaj premado, la silenta lumeto malsupreniris sur la kompatindan nigrulon, forlasita, sola, sida, kun la brakoj krucitaj, kaj la Biblio sur la genuoj.

"Ĉu do Dio estas ĉi tie ?" Ho ! Kiel la malkleruloj gardos sian fidon senŝanĝa ? Kiel li ne ŝanceliĝos vidante la malordon kaj la maljustecon kiuj regas senkontrole ? La lukto kiu estiĝas en ĉi tiu naiva animo, estas korŝira. Tomo sin sentas neniigita en la ĉeesto de la absoluta triumfo de la malbono. Ĝi estas nekvalifikebla angoro; ĝi estas antaŭsento de senlima mizero; ĝi estas la elruiniĝo de ĉiuj pasintaj esperoj kiujn liaj tumultaj rememoroj ruligas antaŭ li, kiel furiozaj ondoj balancas sub la okulon de la mortanta ŝiprompulo, la senvivajn kadavrojn de lia edzino, de liaj infanoj, de ĉio kio estis kara al li. Ho ! Kiel estas malfacile kredi kaj sin alkroĉi kun neŝancelebla fervoro al la granda instrukcio de la kristano : "Dio estas tiu kiu estas, tiu kiu rekompencas tiujn kiuj serĉas lin kaj ne laciĝas".

Tomo ekstaris malespere kaj iris stumblante en la kabanon kiu estis atribuita al li, la planko jam estis kovrita de dormantoj premitaj de laceco, kaj la fetoraj odoroj preskaŭ retropaŝigis lin. Sed la nokta roso estis malsaneca kaj frosta, liaj lacaj membroj rigidiĝis, li envolvis sin en ĉifonan kovrilon kiu formis lian tutan liton, kuŝiĝis sur la pajlo kaj ekdormis.

Tiam milda voĉo flustris al lia orelo. Li estis sidinta sur la muska seĝo ĉe la bordo de la lago Ponĉetrejn. Evnjo, kun siaj mildaj kaj seriozaj okuloj mallevitaj al la libro, legis al li la Biblion, kaj li aŭdis ĉi tiujn parolojn :

- Kiam vi transiros akvojn, mi estos kun vi; kaj kiam vi transiros riveregojn, ili ne dronigos vin. Kiam vi paŝos en fajron, vi tute ne estos brulvundita, kaj la flamo tute ne ekbruligos vin, ĉar Mi estas Disignoro, via Dio, la Sanktulo de Izraelo, via Savanto (Jesaja 43,2-3).

La vortoj iom post iom ŝajnis dissolviĝi en la aero kaj leviĝi kiel ĉiela muziko. La infano relevis siajn grandajn okulojn, kaj fikis al Tomo kun amo sian profundan kaj dolĉan rigardon, de kiu eliris varmaj kaj vivigantaj radioj kiuj venis radiigi al li la koron. Ŝi ŝajnis ŝvebi kun la sonoj, duone portata de ili. Subite ŝi etendis blankajn flugilojn, de kiuj pluvis brilaj fajreroj, oraj flokoj, pluvego da steloj. Poste, Evnjo malaperis.

Tomo vekiĝis; ĉu ĝi estis sonĝo ? Estu. Sed kiu diros tion ke, al ĉi tiu milda, juna spirito, penetrita dum ŝia vivo de tiel arda deziro por mildigi, por konsoli la malfeliĉulon, kiu diros ke Dio malpermesis post ŝia morto ĉi tiun dian servadon ?

Dolĉa kaj konsola kredo,

Ke ĉirkaŭ la kuŝejo kie vi dormas

Ŝvebu, silente flirtu,

La honorataj spiritoj de la mortintoj.

1 Vorto elprenita de la angla originalo kaj kiu signifus "senvegetaĵejojn".

2 En la angla originalo estas "mocassin snake", en Eo, laŭvorte, estus "mokasena serpento"

3  Aludo al la maniero ĉasi per lavurso.

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment