14. Hejmo de kvakera familio.
Sceno de sereneco kaj paco nun sin prezentas al ni. Ni eniru en ĉi tiun puran kaj vastan kuirejon, kun flava, glata, brila planko, kie oni ne videtas atomon de polvo. Brila nigra hejtoforno el giso servas samtempe kiel stovo kaj forno. Vicoj da teleroj el stano brilas kiel arĝento, stimulas la apetiton kaj vekas la memoron de la stomako. Verdaj antikvaj kaj fortikaj seĝoj el ligno ornamas la muregojn. Meze de la ĉambro estas du lulfoteloj; unu malgranda, mallarĝa, kun fundo el kano, provizita de kuseno farita de alkudritaj pecoj, mozaiko de ŝtofoj kun kontrastaj koloroj; la alia, granda, patrina, invitanta vin per malfermaj brakoj, altirante vin per siaj ŝvelmolaj kusenoj, vere komforta, persvada, pli gastama, en sia rustikeco, ol dekduo da brakseĝoj de salono el veluro aŭ brokaĵo. En la unua, sin milde lulas nia malnova amikino Eliza, atenta al delikata laboro de kudrado. Fakte estas ŝi, sed pli pala kaj pli malgrasa ol en sia ĉambreto en Kentukio. La ombro de ŝiaj longaj okulharoj, la konturo de ŝia beleta buŝo, aperigas profundan doloron, sed briditan. Estas facile vidi ke la koro de la juna virino maturiĝis sub la severa disciplino de sufero; kaj kiam, de tempo al tempo, ŝi levas siajn grandajn nigrajn okulojn por priatenti la ludojn de sia Henriko kiu, simile al tropika papilio, flirtas tie kaj tie, oni legas en ili firmecon, decidon, kiun oni vane serĉus en pli feliĉaj tagoj.
Apud ŝi, virino sidas, ŝi tenas sur siaj genuoj brilan metalan kaserolon, en kiu ŝi laŭmetode aranĝas sekajn fruktojn. Ŝi povas esti kvindekkvin- ĝis sesdek-jara, sed ŝia vizaĝo estas el tiuj kiujn la tempo flugtuŝas nur por plibeligi kaj purigi ilin. Ŝia neĝblanka kufo el glata krepo, tajlita laŭ la strikta kvakera ŝablono, ŝia simpla koltuko el blanka muslino, krucigita super ŝia brusto laŭ regulaj faldoj, ŝia robo kaj ŝia griza ŝalo, tuj sciigas al kiu komunumo ŝi apartenas. Ŝiaj rondaj rozkoloraj vangoj havas ankoraŭ, kiel dum la junaĝo, la silkecan lanugon de persiko. Ŝiaj haroj, delikate arĝentaj pro aĝo, disiĝas sur kvieta frunto, kie la vivo lasis nur unu spuron, "pacon sur la tero kaj bonvolon al la proksimulo". Sube brilas du grandaj brunaj okuloj, honestaj, kristalaj, amemaj. Nur sufiĉas rigardi ilin antaŭe por legi ĝis la profundo de la plej bona, de la plej lojala koro kiu neniam batis en la brusto de virino. Oni tiom kaj tiom laŭdis la belecon de junulinoj, eble troviĝas poeto facile trafita de la beleco de maljunulinoj ? Ke li inspiriĝu el nia bona amikino, Raĥela Halidaj, tia kia ŝi ĉeestas nun antaŭ ni, sidanta en sia lulfotelo ! La nomita lulfotelo, eble sekve de kataro trafita dum ĝia junaĝo, el astma aŭ nerva inklino, akiris la kutimon ĝemi; tiel ke ĝi akompanis ĉiun iroreiran movadon per plorema plendo, kiu estintus netolerebla fare de iu ajn alia seĝo. Sed la maljuna Simeono Halidaj deklaris ami ĉi tiun muzikon, kaj ne povi rezigni tion. Ankaŭ la infanoj tute ne volintus ke la lulseĝo de la patrino ĉesu krii. Kial ? Ĉar, ekde dudek jaroj kaj pli, ĉi tiu bruo miksiĝis kun la amoplenaj paroloj, kun la mildaj riproĉoj, kun la patrinaj karesoj. Kiom da kapdoloroj, kiom da kordoloroj kvietiĝis pro ĉi tiu sono ! Kiom da demandoj, spiritaj kaj mondaj, estis solvitaj ĉirkaŭ ĉi tiu fotelo ! Kiom da ĉagrenoj kvietigitaj ! Kaj ĉio ĉi de bona kaj tenera virino. Dio benu ŝin !
- Do vi daŭre volas iri al Kanado, Eliza ? diris Raĥela, daŭrigante la klasifikon de siaj fruktoj.
- Jes, sinjorino, reparolis Eliza per firma voĉo, necesi ke mi iri pluen, mi ne aŭdaci halti.
- Kaj kion vi tuj faros, tien surloken ? Estas saĝe pripensi tion, filino mia.
Ĉi tiu vorto, "mia filino", venis tutnature al la lipoj de Raĥela, la sankta nomo de "patrino" ŝajnis tiel bone taŭga al ŝi. La manoj de Eliza ektremis, kaj kelkaj larmoj falis sur ŝian laboraĵon.
- Mi fari… ĉion ajn kion mi povi trovi por fari, kaj… mi esperi trovi ion.
- Vi scias ke nur dependas de vi resti ĉi tie tiom longe kiom plaĉos al vi.
- Ho ! Dankon, sed… Eliza montris per la fingro la etan Henrikon, mi ne kapabli paĉe dormi. Mi neniel povi ripozi. Lastvespere ankoraŭ, mi sonĝi ke mi vidi ĉi tiun viron eniri en la korton, ŝi diris tremetante.
Raĥela viŝis al si la okulojn : "Kompatinda infano ! Ne tiel maltrankviliĝu ! Disinjoro ne permesis ke ununura fuĝinto iam estu forkaptita el nia vilaĝo. Via filo ne estos la unua, mi esperas.
Ĉimomente la pordo malfermiĝis, kaj virineto, diketa kiel lanbulo, apetitveka kaj kolora kiel pomo, montriĝis sur la sojlo. Same kiel Raĥela, ŝi estis grize vestita, kaj muslina koltuko kruciĝis sur ŝia ŝveleta brusto.
- Ruto Stedmano ! diris Raĥela irante feliĉe renkonte al ŝi, kaj korece etendante al ŝi ambaŭ manojn. Kiel vi fartas, Ruto ?
- Mirinde, respondis Ruto. Ŝi demetis sian malgrandan grizan ĉapelon, kaj senpolvigis ĝin per sia naztuko, lasante malgrandan rondan kapon ne ŝirmita, sur kiu la kvakera ĉapo havis petolan aspekton, malgraŭ la klopodoj de du pufetaj manetoj por taŭge loki ĝin. Iuj hartufetoj, obstine buklaj, ankaŭ eskapis tie kaj tie, kaj eniris en sian malliberejon nur post multe da kaĵoladoj. La ĵusvenintino, kiu povis esti dudekkvinjara, kaj kiu konsultis la spegulon por ripari la malordon de sia tualeto, finfine turniĝis kun kontenta mieno. Kiu ne kontentiĝus vidi ŝin, tiu havintus malfacilan humoron, ĉar ŝi ja estis la virineto la plej afabla, la plej gaja, la plej babilema, kiu iam ĝojigis la koron de edzo.
- Ruto, ĉi tiu amikino estas Eliza Hariso, kaj jen la eta knabo pri kiu mi parolis al vi.
- Mi estas kontenta vidi vin, Eliza, tre kontenta, diris Ruto manpremante ŝin, kiel por malnova amikino delonge atendita. Tie estas via kara infano !… Mi kunportis por li kukon. Ŝi prezentis koron el biskvito al la eta knabo, kiu alpaŝis kaj timeme prenis ĝin.
- Kie estas via brakinfano, al vi, Ruto ? demandis Raĥela.
- Ho ! Li venos, sed via Magdalena kaptis lin pasantan, kaj foriris kun li en la garbejon por montri lin al la infanoj.
Ĉe tiu momento, la pordo malfermiĝis, kaj Magdalena, honesta fraŭlino, kun roza vizaĝkoloro, kun brunaj okuloj kiel tiuj de sia patrino, eniris kun la brakinfano.
- Ha ! Ha ! diris Raĥela prenante la dikan kaj blankan bubon en siajn brakojn, kiel li sane aspektas, kaj kiel li kreskas !
- Mi ja kredas ! diris la malgranda Ruto. Ŝi ekprenis la brakinfanon, kaj komencis zorgoplene demeti de li malgrandan bluan kapuĉon, kaj malvindis lin el multe da eksteraj envolvaĵoj. Post esti tiranta dekstren, tiranta maldekstren, por reordigi lin laŭ sia plaĉo, ŝi kisis lin per sia tuta koro, kaj metis lin planken, liberlasitan al siaj pensoj.
La brakinfaneto ŝajnis kutimigita al ĉi tiu agmaniero. Li metis sian fingron en sian buŝon kaj absorbiĝis en siaj pensoj, dum la patrino elprenante sian trikaĵon el sia sako, arde trikis ŝtrumpon el blua kaj blanka lano.
- Vi bone faros plenigi la bolilon, Magdalena, infano mia, milde sugestis Raĥela.
Magdalena alportis la bolilon al la fonto, kaj revenis meti ĝin sur la fajrujon, kie la hejma poto baldaŭ komencis zumkanti, kaj ĵeti en la aeron vaporan nubon, antaŭsignon de bonhumoro kaj gastamo. Per kelkaj vortoj flustritaj de Raĥela, la sekaj fruktoj ankaŭ iris kune varmiĝi. La patrino tiam prenis sur la kredenco perfekte puran tabulon, ligis antaŭtukon antaŭ si, kaj kviete komencis knedi biskvitojn.
- Ĉu vi ne bone farus, Magdalena, ŝi antaŭe diris al sia filino, konsili Jonan prepari kokidaĵon ? Kaj Magdalena konsekvence malaperis.
- Kiel fartas Abigaelo Peterso ? demandis Raĥela fingrumante sian paston.
- Ho ! Ŝi fartas pli bone, rebatis Ruto. Mi iris viziti ŝin ĉi matene, mi pretigis la liton kaj ordigis la domon. Lia Hilario pasigis tie la posttagmezon, ŝi bakis panon kaj platkukojn por pluraj tagoj. Mi promesis reiri tien ĉi vespere, por iom starigi Abigaelon.
- Mi iros morgaŭ zorgi pri la purigoj, kaj pri riparendaj tolaĵoj, diris Raĥela.
- Bone, rekomencis Ruto. Sed mi aŭdis, ŝi aldonis, ke Hana Stanarbo estas malsana. Johano flegis dum la lasta nokto. Morgaŭ estos mia vico.
- Johano povas veni ĉi tien por manĝi, vi scias, se vi estas okupata dum la tuta tago.
- Dankon, Raĥela, ni vidos morgaŭ; sed jen Simeono.
Simeono Halidaj, alta, fortika kaj rekta, surhavis pantalonon, veston el griza drapo kaj larĝrandan ĉapelon.
- Kiel vi fartas, Ruto ? li varme diris etendante sian larĝan manon al la pufeta malgranda mano de la juna virino, kaj Johano ?
- Ho ! Johano bone fartas, tiel kiel la tuta cetero de niaj homoj, gaje diris Ruto.
- Neniu novaĵo, patro ? demandis Raĥela enfornigante siajn kuketojn.
- Jes. Prospero Stebinso diris al mi ke ili estos ĉi tie ĉi vespere kun amikoj, respondis Simeono per signifoplena tono, lavante al si la manojn en malgranda malantaŭa porĉo.
- Vere ! kaj Raĥela penseme rigardis Elizan.
- Ĉu vi ne diris ke vi estis nomata Harison, diris Simeono al Eliza, kiam li eniris la kuirejon.
- Jes, respondis Eliza per tremanta voĉo, ĉar en ŝiaj teruroj, ankoraŭ viglaj, ŝi pensis ke eble oni afiŝis ŝian priskribon.
- Patrino ! diris Simeono, staranta en la porĉo, alvokante sian edzinon.
- Kion vi volas de mi, patro ? diris Raĥela viŝanta siajn farunitajn manojn, kaj irante al li.
- La edzo de ĉi tiu junulino estas kun la niaj, kaj estos ĉi tie ĉi vespere.
- Ĉu vi certas, patro ? diris Raĥela kun la vizaĝo radianta de ĝojo.
- Tre certe. Prospero malsupreniris hieraŭ kun la ĉaro al la suba stacio. Tie li trovis maljunulinon kaj du virojn, el kiuj unu diris nomiĝi Georgo Hariso, kaj, laŭ tio kion li rakontis pri sia historio, estas li, mi certas. Bela kaj brava knabo ! Ĉu ni tuj diros tion al lia edzino ?
- Ni konsultu Ruton, diris Raĥela. Ruto ! Venu ĉi tien !
Ruto demetis sian trikaĵon, kaj estis en la porĉo en palpebruma daŭro.
- Kion vi pensas pri tio, Ruto ? diris Raĥela. La patro asertas ke la edzo de Eliza estas inter la lastaj venintoj, kaj ke li estos ĉi tie ĉi vespere.
Eksplodo de ĝojo de la eta kvakerino interrompis la patrinon. Ŝi faris tian salton, kunigante siajn manetojn, ke la du ribelemaj bukloj, ankoraŭfoje eskapintaj el sia kaĝo, malvolviĝos sur ŝian blankan koltukon.
- Pacon ! Kara ! milde diris Raĥela. Pacon, Ruto ! Konsilu nin : ĉu necesas tuj diri tion al ŝi ?
- Jes, kompreneble, tujtuj ! Supozu ke li estu mia Johano, mi ne zorgus atendi. Rekte diru tion al ŝi.
- Viaj observadoj pri vi mem estas ankoraŭ amo al proksimulo ! diris Simeono kies la vizaĝo lumiĝis rigardante Ruton.
- Kaj ĉu ni estas ĉi tie por io alia ? Se mi ne amis Johanon kaj mian knabeton, mi ne povus meti min en ŝian lokon kaj imagi al mi ĉion kion ŝi devas senti. Nu, iru diri al ŝi, iru rapide ! Kaj ŝi premis per siaj karesaj manoj la brakon de Raĥela. Alkonduku ŝin en vian ĉambron, mi zorgos pri la rostado de la kokidaĵo.
Raĥela eniris en la kuirejo, kie Eliza kudris; kaj malfermante la pordon al apuda ĉambreto, ŝi diris al ŝi per sia plej milda voĉo : "Venu ĉi tien, filino mia, mi havas novaĵojn por sciigi al vi.
Eliza ruĝiĝis, ekstaris tremante pro maltrankvilo kaj rigardis sian filon.
- Ne, ne, ekkriis malgranda Ruto, sin ĵetante al ŝi kaj prenante al ŝi la manojn, ne timu, estas bonaj novaĵoj, Eliza ! Eniru, eniru do !
Ŝi milde puŝis ŝin al la pordo, kiu refermiĝis malantaŭ ŝi, poste turnante sin, ŝi ekkaptis la etan Henrikon kaj kisis lin kun korelverŝado.
- Vi revidos vian patron, etulo ! Ĉu vi ne scias ? Via patro revenas ! Ŝi ripetis dum la infano malfermis larĝajn mirigitajn okulojn.
Ĉe la alia flanko de la pordo, Raĥela Halidaj, altirante al si Elizan, diris al ŝi : "Disinjoro kompatis vin, filino mia. Via edzo eskapis el la lando de sklaveco".
La sango purpurigis la palajn vangojn de Eliza, poste tuj refluis al ŝia koro. Ŝi sidiĝis, kaj sentis sin moliĝi.
- Kuraĝu, infano, diris Raĥela metante al ŝi la manon sur la kapon; li estas kun amikoj kiuj alkondukos lin ĉi tie ĉi vespere.
- Ĉi tiun vesperon ! balbutis Eliza, ĉi tiun vesperon !
Sed la vortoj ne plu havis sencon. Ŝia menso estis nur emocio kaj konfuzo. Ĉio perdiĝis en nebulo.
Kiam ŝi remalfermis la okulojn, ŝi estis en bona lito, bone kuŝigita, bone kovrita. Eta Ruto spirigis al ŝi kamforon kaj frotis al ŝi per ĝi la manojn. Ŝi travivis neklaran kaj dolĉegan langvoron, kvazaŭ delonge premita sub peza ŝarĝo, ŝi estis liberigata de ĝi. La troa streĉiĝo de ŝiaj nervoj, kiu ne ĉesis ekde la unua horo de ŝia fuĝo, finfine cedis. Profunda sento de paco kaj sekureco disfluis en ŝi. Kun la okuloj larĝe malfermitaj, ŝi sekvis, kiel en paca sonĝo, la movojn de tiuj kiuj ĉirkaŭis ŝin. Ŝi vidis malfermiĝi la pordon kiu komunikigis kun la kuirejo, ŝi vidis la tablon aranĝitan por la tagmanĝo, kun ĝia blanka tablotuko; ŝi aŭdis la kanton de la tekruĉo; ŝi vidis Ruton iri kaj reiri, kun teleroj da frandaĵoj, halti por doni biskviton al Henriko, karesi lin, volvi sur siaj blankaj fingroj la longajn nigrajn kaj buklajn harojn de la infano. Ŝi vidis Raĥelan, la dignan kaj respektatan matronon, de tempo al tempo alproksimiĝi al la lito por reloki la kapkusenon, aranĝi la litotukojn kaj iel ajn elverŝi sian bonkorecon; ŝajnis al ŝi ke, el tiuj grandaj brunaj kaj klaraj okuloj, sunradio malsupreniris sur ŝin, kaj revarmigis al ŝi la koron. Ŝi vidis la edzon de Ruto eniri; ŝi vidis la junan virinon kuri al li, kaj mallaŭte paroli al li kun vigleco, montrante per esprimplena gesto la dormĉambron. Ŝi vidis ŝin sidan kun sia brakinfano en ŝiaj brakoj. Ŝi vidis ilin ĉiujn ĉe la tablo, kaj la etan Henrikon sidigitan sur alta seĝo kaj ŝirmitan sub la larĝaj flugiloj de Raĥela Halidaj. Agrabla murmuro de babiladoj, malforta tintado de kuleroj, harmonia bruo de tasoj kaj subtasoj, ĉio fandiĝis en dolĉegan revadon, kaj Eliza dormis, kiel ŝi ne dormis ekde la terura horo kiam ŝi ekprenis sian infanon, kaj forfuĝis kun li, dum stela kaj frosta nokto.
Ŝi sonĝis pri bela lando, pri tero kiu ŝajnis al ŝi ripozejo, pri verdaj riverbordoj, pri ridantaj insuloj, pri akvoj kiuj brilis en la suno; kaj tie, en domo kiun mildaj voĉoj diris al ŝi esti la ŝia, ŝi vidis sian infanon ludi, libera kaj feliĉa. Ŝi aŭdis la paŝadon de sia edzo; ŝi sentis lin alproksimiĝi; li ĉirkaŭbrakis ŝin; liaj larmoj inundis ŝian vizaĝon. Ŝi vekiĝis ! Ne estis sonĝo ! La suno delonge subiris. Ŝia filo dormis ĉe ŝiaj flankoj; kandelo malklare lumigis la ĉambron, kaj ĉe ŝia litkapo plorĝemis ŝia edzo.
La morgaŭon, la tago ĝoje ekaperis sur la kvakera domo. La patrino, stara de la tagiĝo, ĉirkaŭita de aktivaj geknaboj kiujn ni ne havis tempon por hieraŭ prezenti al la leganto, kaj kiuj ĉiuj, obeante al la amemaj alvokoj de Raĥela “Vi bone faros…" aŭ eĉ pli milde "Ĉu vi ne pli bone farus… ?", klopodis pri la grava faro de la matenmanĝo; ĉar matenmanĝo en la fekundaj valoj de Indianio, estas multobla, malsimpla afero. Kaj, kiel por la plukado de rozaj folioj, kaj por la tondado de Edenaj tufarbustoj, la sola mano de la patrino ne kapablus sufiĉi. Dum Jona kuris al la fonto ĉerpi akvon, dum Simeono, dua de la nomo, kribris la maizan farunon, dum Magdalena estis muelanta la kafon, Raĥela okupiĝis malrapide kaj kviete pri la distranĉado de la kokidaĵo, pri knedado de la biskvitojn, dissemante, kiel la suno, ĉien kaj sur ĉiujn, sian varman kaj radian lumon. Se la neatendita diligenteco de la junaj laboristoj minacis kaŭzi iun kolizion, milda "Nu ! Nu !" aŭ "En via loko mi ne farus tion", sufiĉis por kvietigi ĉion. La bardoj laŭdis la zonon de Venuso, kiu turnigis kapojn de generacio al generacio. Mi miaflanke pli ŝatus la zonon de Raĥela, kiu malhelpis kapojn turni, kaj konsentigis ĉiujn. Ĝi certe pli bone taŭgus por nia moderna epoko.
Dum ĉi ĉiuj preparoj, Simeono la unua, stara antaŭ la spegulo, kun siaj manikoj de ĉemizo kuspitaj, ekplenumis la kontraŭ-patriarkan taskon de razado. Ĉio okazis en la granda kuirejo, laŭ maniero tiel amika, tiel paca, tiel harmonia, ĉiuj ŝajnis tiel ŝategi sian taskon, ĉie regis etoso de reciproka fido kaj de frateco tiel forta, ke tranĉiloj kaj forketoj ŝajnis mem gliti sur la tablon, kaj ke la kokidaĵo kaj la ŝinko fajfetis en la pato, kvazaŭ kontentegaj ludi sian parton en la koncerto. Kiam Georgo, Eliza kaj la eta Henriko eniris, ili estis tiel varme akceptataj, ke ne estis mirinda ke ĉi tiu tuta kuneco ŝajnis al ili revo.
Fine oni komencis matenmanĝi, dum Magdalena, stara apud la forno, kontrolis la kuiradon de la platkukoj kiuj, tuj kiam ili perfekte atingis la belan orbrunon, pasis de la rostokrado sur la telerojn.
Raĥela neniam estis pli favore bela, pli vere feliĉa, ol kiam ŝi prezidis la familian manĝon. Ŝi metis patrinan tenerecon cirkuligi la kukojn, koran plenecon por verŝi tason da kafo, kiu ŝajnis infuzi spiriton de konkordo kaj de bonfaremo en la nutraĵo kaj la trinkaĵo.
Por la unua fojo, Georgo sidiĝis, samegale, ĉe la tablo de blankulo. Li unue sentis ĝenon, kaj kelkan sindevigon; sed ĉi tiu sento disiĝis, kiel nebulo, sub la influo de ĉi tiu simpla kaj kora gastamo. Ĝi fakte estis la domo, la familia interno, la hejmo, vorto kies signifon Georgo ankoraŭ neniam komprenis. Kredo al Dio, fido al lia providenco, komencis ĉirkaŭi lian koron per aŭreolo de paco kaj sekureco. La malhelaj duboj de ateismo, la mizantropeco de malespero, disfluidiĝis antaŭ la lumo de vivoplena evangelio, vigligita de la spiro de la vivantoj, predikita de multe da amagoj kaj da bonvolo. Agoj kiuj, kiel la glaso da malvarma akvo donita je la nomo de Sinjoro Jesuo, ne restos sen rekompenco.
- Patro, kio okazus se ĉifoje vi estus denove malkovrita ? diris Simeono la dua, buterante sian platkukon.
- Mi pagus la monpunon, rebatis kviete Simeono la unua.
- Sed se ili metus vin en malliberejon ?
- Ĉu vi ne kapablus, via patrino kaj vi funkciigi la farmobienon ? diris Simeono ridetante.
- Ho ! Patrino kapablas ĉion regi, diris la juna knabo, sed ĉu ne estas honto fari tiajn leĝojn ?
- Ne malbone parolu pri tiuj kiuj regas vin, Simeono, reparolis serioze la patro. Disinjoro donacas al ni surterajn bienojn nur por uzi ilin juste kaj bonkore. Se por tio niaj regantoj postulas de ni dekonaĵon, ni devas pagi ĝin al ili.
- Mi ne malpli malamas tiujn maljunajn posedantojn de sklavoj ! diris la knabo tiel kontraŭkristana kiel povas esti moderna reformatoro.
- Vi mirigas min, filo mia ! Via patrino neniam instruis al vi malaman parolon. Tio kion mi faris por la sklavo, mi farus por la mastro, se Disinjoro sendus lin al mia pordo je lia horo de afliktiĝo.
Simeono la dua fariĝis purpura; sed la patrino ridetis kaj kontentiĝis diri : "Simeono estas mia bona filo; li estas juna. Kreskante, li pensos kiel sia patro".
- Mi esperas, mia kara sinjoro, ke neniu danĝero minacas vin pro ni, diris Georgo maltrankvile.
- Ne timu, Georgo. Kial do ni estu ĉi tie sube ? Se ni ne akceptus kelkan malagrablaĵon por servi bonan motivon, ni ne indus esti nomataj amikoj.
- Sed por mi !… Mi ne povas rezignacii pri tio ! diris Georgo.
- Ne malsereniĝu, amiko Georgo. Ne por vi, sed por Dio kaj por proksimulo. Nun necesas al vi kviete dormi. Ĉivespere, je la deka, Fineaso Fletŝer kondukos vin antaŭen, ĝis la sekva stacio, vi kaj tiuj kiuj akompanas vin. La ĉassekvistoj sekvas vin de proksime, necesas ne malfruiĝi.
- Do kial atendi ĉi vesperon ? demandis Georgo.
- Ĉar tage vi estas sekura ĉi tie. Ne estas iu, en la kolonio, kiu ne estas amiko, kaj ĉiuj viglas. Plie estas pli sekure vojaĝi nokte.
Add a comment