04. Iu Vespero en la Kabano de Onklo Tomo.

La kabano de Onklo(1) Tomo, farita el apenaŭ ĉirkaŭhakitaj arbotrunkoj, estis iom proksime de la "domo"; la nigrulo tiel moŝte nomas la loĝejon de la mastro. Ĉe la fronto etendiĝis ĉarma ĝardeneto kie, diligentaj zorgadoj, kreskigis, ĉiujn somerojn, fragojn, frambojn, kaj mirindan diversecon, pro la spaco, de fruktoj kaj legomoj. La tuta fasado estis tapiŝita de granda skarlata bignonio, kaj bela plurflora rozujo, kies branĉoj kruciĝantaj kaj volviĝantaj, apenaŭ permesis vidi la rustikan konstruaĵon. Brilaj ĉiujaraj plantoj, taĝetoj, petunioj, konvolvuloj, orgojlo kaj ĝuoj de onklino Kleo, ankaŭ trovis etan angulon kie etendi sian splendecon.

Sed ni ne haltu ekstere. La vespera manĝo estas finita en la granda domo, kaj onklino Kleo, post esti reganta la preparojn kiel "estrino", lasante al la subalternaj geservistoj la zorgadon reordigi la aferojn kaj lavi la vazaron, revenis al sia kara bieneto, por prepari la vespermanĝon de sia "maljunulo"(2). Estas ŝi mem kiu, tie, antaŭ la fajro atentas kun plenstreĉita zorgemo la progreson de fritado kiu tremetas en la pato. De tempo al tempo, ŝi levas kun pensema mieno la fermoplaton de kampara forno, el kiu liberiĝas bonaŭguraj aromoj. Ŝia dika ronda vizaĝo estas tiel brila, ke oni estus tentata kredi ke ŝi surmetis sur ĝi ovoblankon kiel sur siaj biskvitoj. Sub ŝia bunta kaj amelita turbano, elradias gaja vizaĝaspekto, aperiganta, necesas konfesi tion, iom da tiu natura sufiĉeco de kuiristino taksita kaj aprobita kiel "estrinon" en la tutaj ĉirkaŭaĵoj.

Estas vere ke onklino Kleo estis kuiristino denaska ĝis la medolo de la ostoj. Ne kokido, ne meleagro, ne anaso de la birdokorto kiu ne serioziĝis ĉe sia alproksimiĝo, kaj fakte ŝia konstanta pasio por kuirpretigi, farĉi, rosti, estis ja kapabla veki terurojn ĉe ĉiuj atentemaj birdoj. Ŝiaj maizaj kukoj, en ĉiuj iliaj diversecoj de nomoj kaj formoj, restis neatingeblaj misteroj al malpli lertaj artistoj, kaj ŝi ridegis ĝis teni al si la flankojn, rakontante, kun naiva fiereco, la vanajn klopodojn kiujn faris tiu aŭ tiu el ŝiaj kunulinoj por atingi ŝian altecon.

La atendo de gastoj en la granda domo, la menuo de la tagmanĝoj, de la vespermanĝoj, servitaj laŭ "nobela maniero", vekis sian tutan energion; kaj nenio povis esti pli agrabla al ŝi ol vidi malŝarĝi stakon da kofroj sub la verando. Tioj estis la anoncantoj de novaj klopodoj, de novaj triumfoj.

Nuntempe, onklino Kleo estas okupita pri sian fritpaton. Ni lasos ŝin tie kaj finos pentri la internon de la kabano.

Lito, kovrita de neĝblanka peplomo, okupas unu el la anguloj; tre apude sterniĝas granda peco de tapiŝo, sur kiu kutime tronas onklino Kleo, kiel en supera regiono. Traktita kun aparta konsidero, kaj kiel eble plej malpermesita al ekskursoj fare de malgrandaj marodistoj de la loĝejo, ĉi tiu angulo estis la salono. Ĉe la alia angulo, kontraŭe, pli humila kuŝloko estas destinata por ĉiutaga uzo. Sur la kamenbreto, ornamitaj bildoj reprezentas temojn eltiritajn el la Biblio; meze brilas portreto de Vaŝingtono, desegnita kaj kolorigita, tiamaniere por mirigi tiun eminentulon, se estus donite al li vidi sin tiel reproduktita.

En iu tria angulo, sur kruda benko, du knabetoj kun krispaj haroj, kun brilegaj nigraj okuloj, kun pufaj vangoj, priatentas la unuajn provojn de fratineto; provoj kiuj konsistas, kiel ĉiam, en peniga stariĝo sur siaj piedetoj, en dumsekunda ŝanceliĝo kaj en refalo sur grundon; ĉiu sinsekva malsukceso estanta akceptata de ekridoj, kaj mirinda sukceso proklamata.

Tablo, iom lama, lokita antaŭ la fajro, kovrita de tuko, kaj provizita de tasoj kaj subtasoj el la plej brilaj koloroj, sciigas ke oni atendas kompanion. Ĉe ĉi tiu tablo sidas onklo Tomo, la ĉefoficisto de sro Ŝelbi, kaj nia heroo kies dagerotipo ni tuj provos doni al la leganto.

Li estas alta, fortika beltalia viro, kun larĝa brusto, el nigro de gagato, kies forte afrikaj trajtoj esprimas seriozan kaj firman komunan saĝon, kunigitan kun multe da bonkoreco kaj humaneco. Ĉio en li esprimas la respekton al si mem, kaj grandan naturan dignon, kiu ne malebligas humilan kaj fideman simplecon.

Onklo Tomo estas ĉi-momente tute penema al ardezo, sur kiu li provas, zorgeme kaj malrapide, reprodukti la literojn de la alfabeto, sub inspekto de la juna mastro Georgio, bela dektriaĝa knabo kiu ŝajnas penetrita de siaj gravaj taskoj de instruisto.

- Ne, ne tiel, onklo Tomo, ne tiel ! li diris kun vigleco, dum onklo Tomo pene desegnas malĝuste la voston de sia g, tio faras iu oj, ĉu vi komprenas ?

"Ha ! Vere !" respondas onklo Tomo sekvante per la okulo kun respektoplena admiro la multnombrajn g kaj oj kiujn rapide skribas lia juna instruisto por lia edukado. Prenante siavice la krajonon inter siaj dikaj kaj mallertaj fingroj, li pacience rekomencas.

"Kiel la blankuleto, bone fari ĉion !" diris onklino Kleo, kiu, kun peco da lardo fine de sia forketo kaj grasante sian kuirkradon, paŭzis por fiere kontempli la junan instruiston. "Esti li kiu scii skribi kaj legi ! Do kiam li vespere veni ĉi tie por reciti al ni siajn lecionojn, jen tio kio esti amuza !"

- Sed, onklino Kleo, mi tre malsatas, diris Georgio; ĉu via kuko ne estas baldaŭ bakita ?

- Preskaŭ, massa(3) Georgio; ŝi levis la kovrilon kaj rapide ekrigardis al sia faron. Jen ĝi kiu bruniĝi el bela ora bruno ! Ha ! Lasi min fari, nu mi kompetenti ! Mastrino ordoni al Salio la alian tagon baki kukon, nur por lerni. Ho ! Mastrino, mi diri, tio ne sukcesi ! Esti peko difekti bonajn aĵojn ! Kuko kiu ŝveli ĉion unuflanke, ne pli da formo ol mia pantoflo ! Nu, iri !

Kaj kun ĉi tiu interjekcio de profunda malestimo por la sensperteco de Salio, onklino Kleo rapide forprenis per rapidmova mano la kamparan fornon kaj elmontris antaŭ la okuloj de la rigardantoj kukon taŭge bakitan, kaj kiun ne mallaŭdus majstro-kukisto. Tuj ĉi tiu ĉefa peco alvenita ĉe sia bona destino, onklino Kleo prizorgis pri la pli substanca parto de la vespermanĝo.

- Nu, Moseo, Petro, eliri el la vojo, negridoj ! Savi vin ankaŭ, eta Paola, juvelo mia, panjo post momento doni al la etulino bombonon. Kaj vi, massa Georgio, forigi la librojn, kaj sidiĝi apud mia maljunulo, dum mi pretigi la kolbasojn kaj turni la benjetojn. En palpebruma daŭro, vi tuj havi bonan telerplenon.

- Oni volis ke mi revenu vespermanĝi hejmen, diris Georgio; sed mi konjektis pri tio kio okazis ĉi tie, onklino Kleo.

- Vi konjekti tion… Vera, juvelo. Kaj ŝi amasigis la benjetojn sur lia telero. Vi bone scii ke via bona onjo gardi por vi la plej bonan. Ha ! ne bezoni multe diri al vi, ruzulo !

Ŝi akompanis ĉi tiun ŝerceman babiladon per kubutbaton por akrigi la pikparolon, kaj reiris al la krado kun nova vigleco.

Kiam la vora aktiveco de la apetito de Georgio iom kvietiĝis, li ekkriis, svingante larĝan tranĉilegon : "Je la vico de la kuko, nun !"

- Dio beni vin ! massa Georgio, diris onklino Kleo haltigante lian brakon, vi ne aŭdaci tranĉi ĝin per tiu granda tranĉilo, por tute dispecigi ĝin, kaj difekti ĝian bonan aspekton ! Jen, preni, malnovan maldikan klingon kiun mi tutintence akrigi. Paroli al mi pri tio ! Ĉu ĝi tranĉiĝi precize kaj bone ! Ŝvelita pasto, malpeza kiel plumo. Nune delektiĝi, karulo mia, vi ne ofte manĝi pli bonan ol ĝi.

- Tomaso Linkolno tamen diras, daŭrigis Georgio kun la buŝo plena, ke ilia Jinia estas pli bona kuiristino ol vi, onklino Kleo.

- Ĉi tiuj Linkolnoj esti senvaloraĵo, rebatis malestime onklino Kleo. Mi voli diri kompare kun nia mondo. Malaltranguloj, sufiĉe respektindaj laŭ ilia speco; sed pri tio kio esti la bonmanieroj, ili ne havi ideon de tio. Nur meti mastron Linkolnon apud mastro Ŝelbi, Disinjoro bona Dio ! Kaj mastrino Linkolno, ne esti ŝi kiu eniri en salonon kiel mastrino Ŝelbi, kun moŝta sinteno, necesi vidi ! Nu, nu ! Ne paroli al mi pri viaj Linkolnoj ! Kaj onklino Kleo relevis la kapon, kun la aspekto de homo kiu konas sian mondon.

- Mi kredis, reparolis Georgio, esti aŭdinta vin diri ke Jinia estis sufiĉe bona kuiristino ?

- Eble ja, por kutima manĝo; ne certa ke ŝi elturniĝi kun tio. Ŝi kapabli fari al vi bonan fornoplenon da pano, taŭge boligi terpomojn; sed, ekzemple, ŝiaj platkukoj ne esti bongustaj ! tute ne bongustaj ! kaj rilate al fajna kukaĵo, ŝi kompreni nenion. Ŝi fari pasteĉojn, esti vere; sed kia krusto ! Mi defii ŝin fari veran foliigitan paston kiu ŝveli kiel monto en la forno kaj kiu fandiĝi kiel sukero en la buŝo. Mi iri tien por la geedziĝo de fraŭlino Maria; Jinia montri al mi siajn pasteĉojn kaj geedziĝajn kukojn. Ĉar ni esti amikinoj, mi ne voli diri ion ajn; sed vi povi kredi min, massa Georgio, mi ne fermi la okulon dum semajno se mi esti farinta tian fornoplenon. Ne pli da ŝajno ol nenio, kio !

- Mi supozas ke Jinia kredis ilin bongustegajn ? demandis Georgio.

- Tio ne surprizigi min. Ŝi bone elmontri ilin, kompatinda naivulino ! Kaj, kompreni, ĝuste tio esti ĉar ŝi scii nenion pli. Kie ŝi esti lerninta, en tia domo ? Ne esti ŝia kulpo. Ha ! Massa Georgio, vi ne koni la duonon de la privilegioj de via familio kaj via eduko, suspiris onklino Kleo, ruladante la okulojn.

- Mi certigas vin, onklino Kleo, ke mi elkonas miajn privilegiojn pri pasteĉoj, pri tortoj kaj pri pudingoj. Prefere, demandu al Tomaso Linkolno ĉu mi ne krias venkon ĉiufoje kiam mi renkontas lin.

Onklino Kleo apogis sin malantaŭen sur sia seĝo kaj ravata de la sprito de sia juna mastro, ŝi ridis ĝis kiam larmoj fluis laŭlonge de ŝiaj nigraj kaj brilaj vangoj. De tempo al tempo ŝi sendis al massa Georgio plurajn batojn de pugno aŭ kubuto, ekkriante ke li devis foriri, ke li riposplite krevigis ŝin, ke li tutcerte iam mortigus ŝin. Ĉiu el ĉi tiuj sangavidaj prognozoj akompanataj de pli kaj pli longdaŭraj eksplodoj, Georgio komencis vere maltrankviliĝi pro la konsekvencoj de sia vervo, kaj antaŭdecidis ĉesigi ĉi tiujn ekscesajn spritaĵojn.

- Vi diri tion al Tomaso, ĉu vere ? Pri kio ne aŭdaci ĉi tiuj junuloj ! Ĉu vi krii venkon al la oreloj ? Disinjoro bona Dio, massa Georgio, vi ridigi melolonton !

- Jes, daŭrigis Georgio, mi diris al li : "Tomaso, se vi nur vidus la pasteĉojn de onklino Kleo ! ili estas ja pasteĉoj !"

- Estas kompatindege ke li ne vidi ĝin ! reparolis onklino Kleo, kortuŝata de kompato pro penso pri la mallumo en kiu mergiĝis Tomaso Linkolno. Vi devi inviti lin por vespermanĝi unu el ĉi tiuj tagoj, juvelo mia. Tio esti afabla de vi. Vi scii, massa Georgio, ke necesi nek malestimi la aliajn, nek fieri pri siaj avantaĝoj, ĉar niaj avantaĝoj esti donitaj al ni de supre, kaj ne esti afero por forgesi, ŝi aldonis kun serioza mieno.

- Mi precize intencas inviti Tomason la venontan semajnon; vi faros vian plejbonon, onklino Kleo, por larĝe malfermigi al li la okulojn. Ni plenŝtopos lin tiel bone ke li ne resaniĝos dum dusemajno !

- Jes, jes, ekkriis onklino Kleo ravata, massa vidi ! Disinjoro ! Kiam mi pensi pri kelkaj el niaj vespermanĝoj ! Ĉu vi memori, massa, la grandan kortobirdopasteĉon kiun mi fari por la tago de la generalo Knokso ? Mi kaj mastrino, ni preskaŭ kvereli pro ĉi tiu pasteĉo ! Mi ne scii tion kio kelkfoje trapasi tra la menso de la virinoj; sed kiam kompatinda estulino esti diligenta pri sia forno, kiam ŝi respondeci pri ĉio, kiam ŝi ne plu scii per kio komenci, esti ekzakte la momento kiun ili elekti por veni rondiri en la kuirejo kaj enmiksiĝi en tio kio ne koncerni ilin ! Mastrino voli ke mi fari iel, poste tiel. Fine mi ekkoleriĝi, kaj mi diri al ŝi : "Mastrino, iom rigardi viajn belajn blankajn manojn, kaj viajn belajn longajn fingrojn tute brilantajn de ringoj, kiel miaj blankaj lilioj brili de roso ! Kaj apude vidi miajn dikajn nigrajn manojn ! Ĉu ne ŝajni al vi ke la bona Dio krei kaj naskigi min por fari pasteĉon en krusto, kaj vi, por manĝi ĝin, kaj resti en la salono ?… Ja ! Mi esti kolera, kaj tio instigi min al malrespekto, massa Georgio.

- Kaj kion diris mia patrino ?

- Tio kion ŝi diri ? Ŝi kvazaŭ ridi per siaj okuloj, siaj belaj, grandaj okuloj ! "Nu ! Onklino Kleo, mi kredi ke vi pravi !" Kaj per la sama paŝado, jen ŝi kiu reiri al la ĉambrego. Ŝi esti devanta firme frapi min sur la kapon por lernigi al mi esti malrespekta. Sed kion vi voli, massa Georgio ! Neebli fari ion kun damoj en mia kuirejo.

- Vi ne malpli bone elturniĝis el tiu vespermanĝo. Mi memoras ke ĉiuj diris tion. Ho ! Jes ja !… Ĉu mi ne estis malantaŭ la pordo de la manĝejo tiun tagon, kaj ĉu mi ne vidis la generalon trifoje pasigi sian teleron por rehavi ĉi tiun saman pasteĉon ? Ĉu mi ne aŭdis ke li diris : "Certe vi havas kompetentan kuiristinon, sinjorino Ŝelbi !"

- Ho ! Mi esti ĝojplena ! Esti ankaŭ ke la generalo esti sperta, diris onklino Kleo sidiĝante kun kapabla mieno. Tre bela viro ! El unu el la tre unuaj familioj de Virginio ! Li kapabli tute tiel bone kiel mi, la generalo ! Vi vidi, massa Georgio, esti ĉefpunktoj en pasteĉo, ne ĉiuj scii tion, sed la generalo scii tion. Mi bone vidi tion tra liaj rimarkoj. Li scii kioj esti la ĉefpunktoj, li !

Massa Georgio atingis la kompletan neeblecon, tiel maloftan ĉe siaaĝa knabo, gluti plian glutaĵon. Havante nenion por fari, li ekvidis la amason da krispaj kapoj kaj da avidaj okuloj kiuj, de la kontraŭa angulo, rigardis lin agi.

- Jen ! Por vi, Moseo ! Por vi, Petro ! li rompis kelkajn dikajn pecojn kaj ĵetis ilin al ili. Vi certe volas tion, ĉu ne ? Nu, onklino Kleo, donu al ili iom da platkuko !

Georgio kaj Tomo komforte enlokiĝis ĉe la angulo de la kameno, dum onklino Kleo, post esti eltirinta el la fajro kromaĵo da kukoj, prenis sian filineton sur sia intergenuaĵo kaj komencis alterne plenigi la buŝon de la infano kaj sian, sen forgesi Moseon kaj Petron kiuj preferas manĝi siajn porciojn, sin ruligante sub la tablo, tiklante unu la alian kaj tirante de tempo al tempo la piedojn de la fratineto.

- Ĉu vi voli ĉesi, malbonaj buboj ! diris la patrino, ekĵetanta al ili piedbaton tien kaj tien, kiam la ludo fariĝis tro maloportuna. Ĉu do vi ne povi resti kvietaj dum minuto antaŭ la blanka mastreto ? Ĉu vi ĉesi ? Gardi vin, aŭ mi butoni la kuloton iom pli malsupren kiam massa Georgio esti for.

Kia ajn estis la senco kaŝita en ĉi tiu terura minaco, ĝi tre malmulte efikis sur la junaj deliktintoj.

- Nu ! Tio esti pli forta ol ili, diris onklo Tomo; ili esti tiel ludemaj, tiel petolemaj, ke ili ne kapabli senmoviĝi.

Tiam la du knaboj eliris de sub la tablo, kun la manoj kaj la vizaĝo tute ŝmiritaj de melaso, ili liveris viglan kisosturmon al la fratineto.

- Bonvoli forkuri ! diris la patrino forpuŝante iliajn lanecajn kapojn, vi fine resti gluitaj ĉiuj kune, kaj ne plu esti rimedo por vin disigi. Rapide kuri al la fontano. Ŝi akompanis ĉi tiun ordonon per manfrapo kiu brue sonis, sed kiu nur estigis novajn ridojn de la etaj koboldoj, dum ili tumulte hastis eksteren, kie ilia ĝojo eksplodis.

"Ĉu ni iam vidi tiel ekscititajn etulojn ?" diris kompleze onklino Kleo; kaj prenanta malnovan viŝtukon, apartigita por la ekstremaj kazoj, ŝi verŝis sur ĝi iom da akvo el fendetita tekruĉo, kaj penadis forigi la melason el la manoj kaj la vizaĝo de la knabineto. Kiam ŝi estis frotpuriginta ŝin ĝis briligi ŝin, ŝi metis ŝin sur la genuojn de onklo Tomo, kaj komencis formeti la teleraron. Paola uzis ĉi tiun intertempon por tiri la nazon de paĉjo, por gratvundeti al li la vizaĝon kaj por enŝovi siajn diketajn manetojn en la plej densa parto de la krispa hararo de Tomo, amuzaĵo per kiu ŝi ŝajnis senti apartan plezuron.

- Ŝi esti vigla ! diris Tomo formovante ŝin laŭ la braklongo por pli bone vidi ŝin.

Li stariĝis, sidigis ŝin sur sian larĝan ŝultron, kaj komencis danci kaj kaprioli kun la infano, ĉirkaŭ la ĉambro, dum massa Georgio klakigis sian naztukon, kaj dum Moseo kaj Petro revenintaj de sia aventuro, kursekvis lin rorante kiel leonoj. Tiel bone ke onklino Kleo deklaris ke "ŝi havis la kapon tute lacegan". Ĉi tiu aserto, ĉiutage renoviĝanta, neniel malpliigis la gajecon kaj la bruegon, kiu nur ĉesis kiam ĉiu roris,kapriolis, saltis ĝis lacegeco.

- Nu ! Mi esperi ke vi ĉiuj esti ĝissate kontentaj, diris onklino Kleo, eltirante krudan kofron kun ruliloj de sub la lito. Rapide enŝoviĝi enen, Moseo kaj Petro baldaŭ esti la horo de la kunveno(4).

- Ho ! Patrino, ni ne voli iom dormi ! Voli resti por kunveno, tio esti stranga ! Ni tre ŝati kunvenon !

- Nu, onklino Kleo, remetu la maŝinon al ĝia loko kaj lasu ilin staraj, diris decide Georgio, kaj per piedbato li ruligis la kofron kiun onklino Kleo, kontenta savi sian dignon, finis formeti sub la liton.

- Bone pripensite, ŝi diris, tio povi nur bonigi ilin.

La tuta ĉambranaro tuj formiĝis en komitato por pridiskuti pri la fiksendaj aranĝoj cele al la kunveno.

- Kien trovi seĝojn ? Ne esti mi kiu scii tion, diris onklino Kleo. Sed ĉar ekde senfina tempo la kunveno okazi unufoje semajne ĉe onklo Tomo, sen tio ke la nombro da seĝoj pliigi, esti probable ke ankoraŭ ĉi-foje oni trovi provizorajn rimedojn.

- La onklo Paŭlo, li tiel laŭte kanti pasintfoje, ke li esti rompi la du malantaŭajn krurojn de la malnova seĝo, diris Moseo.

- Bonvoli silenti ! Pli ĝuste esti vi kiu derompi ilin, bubaĉo !

- Seĝo, ĝi tamen stari, se rekte loki kontraŭ muro, sugestis Moseo.

- Onklo Paŭlo, li ne sidiĝi sur ĝi, daŭrigis Petro, ĉar ĉiam li danceti tiel forte kantante ! La alian vesperon, li preskaŭ fali laŭ tuta longo tra la kabano.

- Jes, Sinjoro bona Dio ! necesi lasi lin sidiĝi, reparolis Moseo. Li komenci : "Alkuri, sanktuloj kaj pekuloj; aŭskulti, junuloj kaj maljunuloj !" Kaj pum ! Jen li surplanken ! Moseo imitis kun malofta precizeco la nazosonan kanton de la maljunulo, kaj transkapiĝis por ilustri la katastrofon.

- Nu ! Ĉu vi fine konduti dece ? diris onklino Kleo. Ĉu vi ne honti ?

Tamen massa Georgio estanta ridinta kun la kulpulo, kaj deklarinta ke Moseo estis "stranga korpo", la patrina admono maltrafis sian celon.

- He, maljunulo ! Rapidi do ! Iri serĉi la bareletojn, ruligi ilin ĝis ĉi tie !

- Bareloj de patrino, ili neniam manki, murmuris Moseo al Petro : tute same kiel oleokruĉo al la vidvino de la bona libro(5), vi scii, kie Massa Georgio legi dum la alia tago.

- Ej ! Sed barelon li pasintsemajne frakasi, rebatis Petro, kaj ili rulfali tute meze de preĝo ! Barelo, ĝi tiufoje manki; ĉu ne ?

Dum ĉi tiu konversacio, du malplenaj bareloj estis ruligitaj en la kabanon kaj alfiksitaj per ŝtonoj. Tabuloj transverse kuŝitaj super ili, kolekto da renversitaj kuvoj kaj siteloj, flankita de kelkaj lamaj seĝoj, kompletigis la preparojn.

- Massa Georgio tiel bone legi ! diris onklino Kleo; se li resti por legi ? Esti tio kio esti interesa !

Massa Georgio ne petis pli bone. Kiu estas la knabo kiu ne ŝategas tion kio gravigas lin ?

La kabano baldaŭ pleniĝis per diverskolora kunigado, de la okdekjara maljunulo ĝis la plej juna knabino kaj la adoleskanto. Okazis sengrava babilado pri diversaj temoj : "Kie do onklino Salio akiri tiun belan, tute novan ruĝan koltukon ? - Kompreneble, mastrino doni al Elnjo ŝian punktitan muslinan robon, kiam Elnjo fini la bareĝan robon de mastrino. - Oni aserti ke mastro Ŝelbi pensi aĉeti novan bejan ĉevalon, kiu ankoraŭ pliigi la pompon de la fama domo".

Malmulte da disĉiploj apartenantaj al najbaraj familioj, kiuj donis al ili permeson veni al la kunveno, ankaŭ alportis sian kontingenton da novaĵoj, kaj la komentoj pri la diroj kaj faroj de ĉiu cirkulis tie, tute tiel libere kiel la sama monereto ĉe la pli altaj rangoj.

Finfine, por la evidenta kontentigo de ĉiuj, la kantado komenciĝis. La nature belaj voĉoj, la sovaĝaj kaj akcentitaj arioj, produktis frapantan efikon malgraŭ la nazosonaj intonacioj de la gekantistoj. Ili estis jen la paroloj de la himnoj adoptitaj en la ĉirkaŭaj preĝejoj, jen pecetoj de strangaj kaj malklaraj alpreĝoj, kolektitaj en la religiaj kuniĝlokoj(1). Unu el la rekantaĵoj estis precipe kantata kun multe da energio kaj pia mildeco :

La lukto konduki nin al eternaj gloroj,

Ho mia animo, iri per viajn flugilojn !

Alia preferata kanto diris :

Ho ! Mi iri supren ! Alkuri kun mi.

Aŭskulti ! La anĝelo alvoki nin !

Vidi la oran urbon kaj ĝian eternan volbon !

La plejmulto da himnoj laŭdis "la Jordanajn bordojn", la "Kanaanajn kampojn" kaj la "Novan Jerusalemon", ĉar la arda kaj sensiva imago de la nigrulo ĉiam alkroĉiĝas al pitoreskaj kaj animaj esprimoj. Kantante, iuj ridis, aliaj ploris, aplaŭdis aŭ interŝanĝis ĝojajn manpremojn, kvazaŭ ili jam atingis la alian bordon de la riverego.

Admonoj kaj rakontoj sekvis la kanton aŭ sin miksis al ĝi. Maljuna blankharulino, delonge akceptita sen labordevo, kaj tre respektita kiel la kroniko de la pasinteco, stariĝis kaj apoginte sin sur sia irbastono, diris :

- Infanoj ! Mi esti tre kontenta aŭdi vin ĉiujn, revidi vin ĉiujn ankoraŭfoje, ĉar mi ne scii kiam mi foriri al la glora urbo, sed mi gardi min preta, infanoj, kiel oni diri kun mia pakaĵo sub la brako, mia ĉapo sur la kapo, atendante nur la veturilon kiu veni preni min por rekonduki min al la lando. Ofte dumnokte mi kredi aŭdi la radojn ĝemi, kaj mi ellitiĝi kaj mi rigardi ! Gardi vin ankaŭ pretaj, vin aliulojn; ĉar mi diri tion al vi ĉiuj, infanoj ! kaj ŝi frapis la grundon per sia irbastono : Ĉi tiu gloro de supre esti senegala afero, granda afero, infanoj ! Vi scii nenion pri tio, vi suspekti nenion pri tio… Ĝi esti la mirindaĵo el la mirindaĵoj ! Kaj la maljunulino sidiĝis, inundita de larmoj, emociplena, dum ĉiuj ĥore ekkantis :

Ho Kanaano, kara kaj promesita lando !

Ho Kanaano, mi iri al vi !

Massa Georgio, postule de la ĉeestantaro, legis la lastajn ĉapitrojn de la Apokalipso, ofte interrompita de ekkrioj : "Disinjoro, ĉu ebli !" - "Nur aŭskulti !" - "Pensi pri tio !" - "Kompreneble tio esti proksima !"

Georgio, inteligenta knabo, inicita de sia patrino al religiaj kredoj, kaj vidanta sin la celpunkton de la kunveno, riskis de tempo al tempo komentojn el sia maniero, kun seriozeco, graveco, kiu valoris al li admiron de la junuloj. kaj la benojn de la maljunuloj. Oni interkonsente akordiĝis ke pastro ne kapablus pli bone diri, kaj ke li estas mirindega knabo !

Onklo Tomo estis rigardata en la tuta najbareco kiel orakolo pri religiaj aferoj. La morala sento kiu forte superregis en li, pli alta mensa lerteco kaj pli da kulturo ol liaj kunuloj havis, igis lin respektatan inter ili kiel ia pastoro. Kaj la severa kaj korplena stilo de liaj admonoj povintus edifi pli elektitan aŭskultantaron, sed li ĉefe majstris en preĝado. Nenio egalis la kortuŝan simplecon, la naivan ardon de liaj alvokoj al Dio, intermiksitaj de paroloj de la Biblio, tiel profunde enigitaj en lia animo ke ili ŝajnis esti parto de li, kaj flui el liaj lipoj sen lia scio. Laŭ la esprimo de maljuna nigrulo, "li preĝis rekte supren". Liaj paroloj tiom ekscitis la piecon de la aŭskultantoj ke ili fine estis sufokataj de la amaso da improvizaĵoj kiujn ili ĉiuflanke okazigis.

* * * * * * * * * *

Dum ĉi tiu sceno okazis en la kabano de onklo Tomo, alia, el tre malsama aspekto, okazis en la loĝejo de la mastro.

La sklavkomercisto kaj sro Ŝelbi denove estis sidantaj en la manĝĉambro, antaŭ tablo kovrita de paperoj. La unua nombris ligaĵojn da monbiletojn kaj sinsekve antaŭenpuŝis ilin al la komercisto kiu siavice rekalkulis ilin.

- Estas ĝuste, diris la viro; nun subskribu tion por mi.

Sro Ŝelbi tiris al si la vendokontraktojn, kaj subskribis ilin kvazaŭ homo kiu plenumas malagrablan laboron, poste puŝis ilin al la alia flanko de la tablon kun la mono. Halej tiam elprenis el sia valizo pergamenon, kaj post esti trarigardinta ĝin, transdonis ĝin al sro Ŝelbi, kiu ekkaptis ĝin kun duone bremsata vigleco.

- Nu, jen kiu estas farita kaj finita, diris la fi-negocisto, stariĝante.

- Jes, farita kaj finita, rediris sro Ŝelbi laŭ pensema tono. Li pene spiris, kaj ripetis : finita…

- Vi ne ŝajnas ĉarmita, diris la komercisto.

- Halej, vi rememoros, mi esperas, ke vi promesis al mi, je via honoro, ne vendi Tomon sen scii en kiajn manojn li falos.

- Vi ja ĵus vendis lin, ĉu ne ?

- La cirkonstancoj, vi tro bone scias tion, trudis min, diris digne sro Ŝelbi.

- Kaj ili ankaŭ povas trudi min, rebatis la komercisto. Ne gravas, mi faros kiel eble plejbone por trovi bonan lokon por Tomo. Pri malbone trakti lin, vi tute ne bezonas timi tion, dank'al Dio, pro inklino, mi ne estas kruela.

La prezentado kiun li jam faris pri siaj humanecaj principoj, ne estis el la plej trankviligaj, sed ĉar la kazo ne vere enhavis alian konsolon, sro Ŝelbi silente lasis la komerciston foriri kaj komencis solece fumi sian cigaron.

1 La amemaj titoloj de onklo kaj onklino estas donitaj al nigruloj kiuj loĝas en la intimaĵo de la domo, kaj kiuj vidis la infanojn kreski.

2 Ĉi tiu nomo ne implicas ke Tomo estas maljuna. Estas nur amika dirmaniero.

3 Pli familiara vorto el ilia ĵargono signifanta sinjoro aŭ mastro.

4 Religia kunveno okazigita de nigruloj, ĉie kie oni lasas al ili la liberecon kunveni, kaj kiujn ili pasigas en legadoj, preĝoj kaj kantoj.

5 La Biblio.

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment