Créer un site internet

11. Preno de Posedaĵo.

La tago aperas griza kaj nebula tra la fenestro de la kabano de onklo Tomo. Ĝi lumigas senkuraĝajn vizaĝojn, speguliĝojn de ankoraŭ pli malĝojaj koroj. Unu aŭ du krudaj, sed puraj ĉemizoj, freŝe gladitaj, estas metitaj sur la dorsapogilo de seĝo antaŭ la fajro, kaj sur la apuda tableto, onklino Kleo etendas trian. Ŝi kunigas kaj platigas per gladilo ĉiun faldon, ĉiun orlon, laŭ la plej skrupula ekzakteco. De tempo al tempo ŝi direktas sian manon al sia vizaĝo por viŝi la larmojn kiuj fluas laŭlonge de ŝiaj vangoj.

Tomo sidas, kun sia Biblio malfermita sur siaj genuoj, la kapo apogita sur sia mano. Ambaŭ silentas. Estas frumatene, kaj la buboj kune dormas en la rulkofro.

Tomo posedis laŭ la plej alta grado la tenerecon de la koro, la familiajn korinklinojn kiuj, por la malfeliĉo de sia malbonsorta raso, estas unu el liaj distingaj karakteroj. Li ekstaris, kaj iris silente rigardi siajn infanojn.

- Por la lasta fojo, li diris.

Onklino Kleo ne parolis, sed energie glitigis kaj reglitigis la gladilon sur la kruda ĉemizo, jam tiel glata kiel eble. Poste, subite ĉesante kun senespera gesto, ŝi sidiĝis, laŭtigis la voĉon kaj ploris.

- Mi supozi ke ni devi submetiĝi, sed, ho Sinjoro, bona Dio ! kiel sukcesi ?…Se mi ja nur scii kien oni konduki vin, kompatindan edzon mian, kaj kiel vi esti traktata ! Mastrino diri ke ŝi provi, ke ŝi elaĉeti vin post unu aŭ du jaroj; sed, Disinjoro ! Neniu reveni el tiuj kiuj foriri tien ! Oni certe mortigi ilin tie ! Ĉu mi ne aŭdi rakonti pri kiel oni trolaborigi sur la plantejoj !

- Esti la sama Dio tie kiel ĉi tie, Kleo.

- Tio povi esti; sed la bona Disinjoro kelkfoje lasi terurajn aferojn okazi. Tiuflanke mi ne havi gravan konsolon por atendi.

- Mi esti inter la manoj de la Disinjoro, diris Tomo. Nenio povi esti pli grava ol tio kion li voli, kaj ĉiam esti io pro kiu mi danki lin : tio esti ke esti nek vi, nek la geetuloj, kiuj esti venditaj, sed mi. Vi resti ĉi tie en sekureco; tio kio devi fali, fali nur sur min, kaj Disinjoro helpi min… Mi scii tion.

Ha ! Kuraĝa kaj vira koro, vi sufokas vian doloron por konsoli viajn plejamatojn ! Tomo pene parolis, io premis lin ĉe la gorĝo; sed lia volo estis firma kaj kuraĝa.

- Ni pensi pri la gracoj kiujn ni ricevi, li aldonis per rompita voĉo, kvazaŭ efektive necesis al li grandan kuraĝstrebon por pensi pri tio en ĉi tiu momento.

- Gracojn ! diris onklino Kleo, mi ne vidi multe el ili. Ne esti juste, ne, ne esti juste ! La mastro neniam devi fine lasi preni vin por pagi siajn ŝuldojn. Ĉu vi ne gajnigi al li duoble pli multe ol oni doni por vi ? Li ŝuldi al vi vian liberecon; li ŝuldi tion al vi ekde jaroj. Li eble esti devigata, mi ne diri ne; sed tio kion li nun fari, esti malbona, mi senti tion. Nenio forigi tion el mia opinio. Estulo tiel fidela, kiu ĉiam meti la intereson de la mastro antaŭ la sia, kiu fidi pli al li ol al edzino kaj infanoj ! Ha ! Tiuj kiuj vendi la koran amon, la koran sangon por sin tiri el embaraso, iam devi reguligi siajn kalkulojn kun la bona Disinjoro !…

- Kleo, se vi ami min, necesi ne tiel paroli, dum la lasta horo kiun, eble, ni neniam plu povi kune pasigi. Vere, mi ne kapabli aŭdi unu vorton kontraŭ mastro. Ĉu li ne esti metita en miajn brakojn tute eta ? Esti nature, komprenu, ke mi pensi pri li ĉiajn bonajn aferojn; sed li, kial li zorgi pri la kompatinda Tomo ? La mastroj esti alkutimiĝintaj al tio ke ĉio esti akurate plenumata, kaj ili ne alte taksi tion. Ni ne povi atendi tion, komprenu ! Nur kompari nian mastron kun aliaj. Kiu esti pli bone traktita, pli bone nutrita, pli bone loĝigita ol Tomo ? Neniam la mastro lasi ĉi tiun malfavoran sorton okazi, se li povi antaŭvidi ĝin, mi scii tion; mi certi.

- Esti egale, esti io malbona ĉe la fundo, diris onklino Kleo kies superrega trajto estis obstina sento de justeco. Mi ne kapabli diri precize kie, sed ie esti malbono, certe.

- Ni levi la okulojn tien supren, al Disinjoro, li esti super ĉio; kompatinda birdeto ne fali de la ĉielo sen lia permeso.

- Tio devi rekonsoli min. Nu, tio tute ne konsoli min, diri onklino Kleo; sed por kio utili paroli ? Mi pli bone fari malsekigi mian paston, kaj prepari al vi bonan tagmanĝon, ĉar kiu scii kiam vi havi alian ?

Por taksi la suferon de nigruloj venditaj en la Sudo, necesas memori ke ĉiuj instinktaj korinklinoj de ĉi tiu raso estas aparte fortaj. Por ĝi, la loka alligiteco estas tre profunda. El timema kaj malmute riskema naturo, ĝi ŝatas la loĝejon, hejman vivon. Kunigu al ĉi tiuj tendencoj, ĉiujn terurojn kiuj akompanas la nekonataĵon. Pensu ke ekde la infanaĝo, la nigrulo estas edukita por kredi ke la lasta limo de puno estas esti vendata en la Sudo. La minaco esti sendita al la rivera malaltaĵo estas pli malbona ol la vipo, pli malbona ol la torturo. Ni mem aŭdis nigrulojn esprimi ĉi tiun senton. Ni vidis kun kia sincera teruro ili aŭskultas, dum la ripozaj horoj, la terurajn rakontojn de la Malsupra Rivero. Por ili, ĝi estas : La terura, nekonata lando,

De kie neniu vojaĝanto iam revenis.

Misiisto, kiu vivis inter la fuĝintaj sklavoj en Kanado, rakontis al ni ke multaj konfesis esti fuĝinta de ĉe sufiĉe bonaj mastroj, kaj esti aŭdacintaj maleviti ĉiujn danĝerojn de fuĝo, nur pro la teruro kiun inspiris al ili la ideo esti vendota en la Sudo, verdikto ankoraŭ pendanta super iliaj kapoj, tiuj de iliaj edzoj, de iliaj edzinoj kaj de iliaj infanoj. La afrikano, nature timema, pacienca, nedecidema, ĉerpas el ĉi tiu teruro heroan kuraĝon, kiu igas lin alfronti malsaton, malvarmon, suferon, transiron de la dezerto kaj la ankoraŭ pli timindajn danĝerojn kiuj atendas lin se li malsukcesas.

La familia tagmanĝo nun fumis sur la tablo, ĉar Sino Ŝelbi, por ĉi tiu mateno, sendevigis onklinon Kleon de ŝia servo ĉe la granda domo. La kompatinda animo elspezis ĉion kio restis al ŝi da energio, en la kuiradoj de ĉi tiu adiaŭa manĝo. Ŝi mortigis sian elektindan kokidon, knedis siajn platkukojn laŭ sia plejbono, ĝuste laŭ la gusto de sia edzo; ŝi estis elpreninta el la ŝranko kaj lokinta sur la kamenbreton iujn botelojn da konservaĵoj kiuj aperis nur en gravaj okazoj.

- Disinjoro, bona Dio ! diris triumfe Moseo, ni gajni bongustan manĝon hodiaŭ ĉimatene !

Kaj li samtempe ekprenis kokidan flugilon.

Onklino Kleo donis al li vangofrapon.

- Fi ! Malbela korvo ! Tiel ataki la lastan tagmanĝon kiun via kompatinda paĉjo esti manĝonta hejme !

- Ho, Kleo ! milde reparolis Tomo.

- La impulso esti pli forta ol mia volo, ŝi diris kaŝante al si la vizaĝon en sian antaŭtukon; mi esti tiel kortuŝita ke mi ne povi deteni min malbone fari.

La infanoj ne plu moviĝis. Ili unue rigardis sian patron, poste sian patrinon, al kies vestoj alkroĉiĝis la filineto, eligante postulemajn kaj akrajn kriojn.

Onklino Kleo viŝis al si la okulojn, kaj ĉirkaŭbrakis la etulinon. "Nu, nu ! ŝi diris. Jen kiu esti finita, mi esperi. Nu, manĝi pecon, maljunulo mia, ĝi esti mia plej fajna kokido. Vi ankaŭ havi vian parton, kompatindaj etuloj ! Via panjo esti malagrabla kun vi".

Moseo kaj Petro ne atendis duan inviton, kaj eklaborante, ili honoris la tagmanĝon kiu, sen ili, riskintus resti netuŝita.

- Nun, diris onklino Kleo, diligentante ĉirkaŭ la tablo, mi tuj paki viajn vestaĉojn. Kiu scii, ĉu ili ne forpreni ilin de vi ! Ili tute kapabli tion ! Mi koni iliajn manierojn !… Kotaj homoj, fine !… Mi meti en tiun angulon la flanelajn subĉemizojn por viaj reŭmatismoj; necesi zorgi pri ili, ĉar vi havi neniun por fari alian al vi. Ĉi sube esti la malnovaj ĉemizoj, kaj super la novaj. Jen la ŝtrumpetoj kiujn mi hieraŭ vespere ŝtopi, mi enen meti la lanbulon por fliki ilin. Sed, bona Disinjoro ! kiu ripari vin ? Kaj onklino Kleo, denove deprimita, kun la kapo klinita super la rando de la kesto, ekplorĝemis. Iomete pripensi ! Ne animo por prizorgi vin, bon- aŭ mal-sanan ! Mi kredi ke mi ne plu kuraĝi esti bona post ĉi tio.

La knabetoj, manĝinte ĉion kio estis por tagmanĝi, komencis kompreni tion kio okazis, kaj vidante sian patrinon plorantan, sian patron profunde malĝojan, ili komencis ploreti kaj viŝi al si la okulojn. Onklo Tomo tenis la etulinon sur siaj genuoj, kaj lasis ŝin okazigi ĉiujn siajn fantaziojn : ŝi skrapetis al li la vizaĝon, tiris al li la harojn, kaj kelkfoje ellasis bruajn eksplodojn de ĝojo, evidentajn rezultojn de siaj internaj meditoj.

- Jes, ridi, kanti, kompatinda estulino ! diris onklino Kleo. Ankaŭ vi atingi tiun punkton ! Vi vivi por vidi vian edzon vendatan, por eble esti mem vendata. Kaj la knaboj esti siavice vendataj kiam ili taŭgi por io. Pli bone esti por kompatinda nigrulo havi nek infanojn, nek ion ajn.

Moseo kriis de ekstere : "Mastrino, ŝi veni ĉi tien !"

- Kion ŝi veni serĉi ĉi tie ? Kian bonon ŝi povi fari al ni ?

Sinjorino Ŝelbi eniris. Onklino Kleo antaŭenpuŝis al ŝi seĝon kun firme grumblema mieno, sed ŝi atentis nek pri la seĝo, nek pri la maniero proponi ĝin. Ŝi estis pala kaj maltrankvila.

- Tomo, ŝi diris, mi venas por… Ŝi subite ĉesis, rigardis la silentan grupon kaj kovrante al si la vizaĝon per sia naztuko, ŝi plorsingultis.

- Disinjoro, bona Dio ! Mastrino, ne plori ! Ne tiel plori ! diris onklino Kleo ekplorante siavice. Dum kelkaj momentoj ĉiuj kune ploris, kaj en ĉi tiuj larmoj kiujn disverŝis kune la plej noblaj kaj la plej modestaj, kunfandiĝis ĉiuj koleroj, ĉiuj rankoroj kiuj bruligas la koron de la prematoj.

Ho vi kiu vizitas la malriĉulon, bone sciu tion, ĉio kion via mono povas aĉeti, donata per malvarma mano deturnante la okulojn, ne valoras larmon de amplena simpatio !

- Mia brava Tomo, rekomencis sinjorino Ŝelbi, mi ne povas proponi al vi ion ajn kiu helpos vin : monon, oni prenus ĝin de vi. Sed mi solene promesas al vi, kaj antaŭ Dio, ne perdi vian spuron kaj elaĉeti vin tuj kiam mi estos kolektinta la necesan sumon. Ĝis tiam fidu al Providenco.

La infanoj tiam kriegis ke massa Halej venis. Piedbato senĝene malfermis la pordon, kaj la komercisto aperis sur la sojlo, kun tre kverelema humoro pro esti pasiginta la nokton galopante sen sukcesi rekapti sian predon.

- Nu, negro, ĉu vi estas preta ? Saluton, sinjorino, li diris demetante sian ĉapelon antaŭ Sino Ŝelbi.

Onklino Kleo fermis kaj ŝnuris la keston. Poste, restariĝante, ŝi ĵetis al la komercisto furiozan rigardon, kaj ŝiaj larmoj ekbrilis kiel fajro.

Tomo ekstaris por sekvi sian novan mastron. Li ŝarĝis la pezan keston sur siajn ŝultrojn. Lia edzino, kun la eta Paola en siaj brakoj, komencis akompani lin, kaj la infanoj, ankoraŭ plorantaj, trotetis malantaŭe.

Sino Ŝelbi kuniĝis kun la komercisto, kaj retenis lin dum kelkaj minutoj. Dum ŝi vigle parolis kun li, la malĝoja familio alpaŝis al ĉaro jungita antaŭ la pordo. Ĉiuj sklavoj de la loĝejo, junaj kaj maljunaj, amasiĝis por adiaŭi sian malnovan kamaradon. Ili respektis lin kiel la fidindan homon de la mastro kaj kiel sian religian gvidiston, kaj estis grandaj esprimoj de doloro kaj simpatio, precipe de la virinoj.

- He ! Kleo, vi rezignacii pli bone ol ni ! diris unu el ili kiu ellasis siajn larmojn, kaj kiun skandalis la malgaja kaj trankvila teniĝo de onklino Kleo, staranta apud la ĉaro.

- Mi ja fini plori, ŝi rebatis, rigardante per sovaĝa mieno la komerciston kiu proksimiĝis, kaj ĉiuokaze, mi ne doni al ĉi tiu malbela demono la plezuron aŭdi min ĝemi !

- Engrimpu, kaj rapide ! diris Halej al Tomo kiam li trairis la amason da sklavoj kiuj sekvis lin per minaca okulo.

Tomo enveturiĝis; Halej, eltirante de sub la benketo du pezajn ĉenojn, ligis ilin al li ĉirkaŭ la maleoloj.

Obtuza murmuro de indigno rondiris en la rondo, kaj Sino Ŝelbi, restinta sub la verando, ekkriis :

- Sinjoro Halej, ĉi tio estas tute neutila antaŭzorgo, mi certigas vin.

- Ne povas scii, sinjorino. Mi ĉi tie perdis almenaŭ kvincent dolarojn, kaj mi ne eblas al mi preni novajn riskojn.

- Kion alian ŝi do atendi de li ? diris indigne onklino Kleo, dum la du infanoj, nun komprenante la destinon de sia patro, alkroĉiĝis al ŝia robo kaj eligis priplorindajn kriojn.

- Mi bedaŭri, diris Tomo, ke massa Georgio esti survoje.

Georgio iris pasigi du aŭ tri tagojn kun kamarado en najbara loĝejo. Foririnta frumatene, antaŭ ol la malfeliĉo de Tomo disbabiliĝis, li ignoris tion.

- Fari miajn amikaĵojn al massa Georgio, diris Tomo vigle.

Halej vipis la ĉevalon kaj forprenis sian posedaĵon kiu, kun la kapo malantaŭen turninta, ĵetis malĝojan kaj longan rigardon al la kara malnova domo.

Sro Ŝelbi zorgis ne esti hejme. Li vendis Tomon sub la premo de neceso, kaj por liberigi sin de la potenco de kanajlo kiun li timis. Lia unua sento, post la fintraktita negoco estis tiu de alta kvietiĝo. Sed la riproĉoj de lia edzino vekis liajn duondormajn bedaŭrojn, kaj la rezigno de Tomo eĉ pli akrigis ilin. Vane li diris al si ke li rajtis tiel agi, ke ĉiuj same faris, kaj multajn sen havi kiel li, la pretekston de la neceso. Li ne sukcesis konvinki sin. Malmulte zorgema pri la ĉeesto en la malagrablaj scenoj de la transpreno, li iris por komerca rondvizitado en la alta lando, esperante ja ke ĉio estu finita je lia reveno.

Tomo kaj Halej veturis sur la pulvora vojo, ĉiu konita objekto fuĝis malantaŭen, ĝis kiam ili atingis la limojn de la plantejo, kaj direktiĝis sur la ĉefa vojo. Post proksimume unu mejlo (+/-1,6Km), Halej haltis antaŭ forĝejo, kaj eniris en ĝi, kun mankateno en mano.

- Ĝi estas iomete tro malgranda por la maniero laŭ kiu li estas konstruita, diris Halej, montrante per fingro la katenojn kaj per alia Tomon.

- Disinjoro ! Ĉu estus Tomo el Ŝelbi ! ekkriis la forĝisto, li ne vendis lin, ĉu ne ? Ne eblas !

- Jes eblas.

- Vi ne diras tion ! Kiu iam kredus tion ?… Ho ! Vi tute ne bezonas kateni lin tiel forte ! Ne ekzistas pli bona, pli fidela estulo…

- Jes, jes, viaj mirindaĵoj ĉiam estas la plej hastemaj forkuri ! Parolu al mi pri la tute stultaj kiuj ne zorgas pri kie ili iras, pri la ebriuloj kiuj zorgas nur pri drinkado ! Ĉi tiuj estas facilaj por teni ! Ili eĉ sentas ian plezuron esti promenigitaj dekstren, maldekstren. Tio kion viaj subuloj el la unua kvalito malŝatas kiel pekon. Mi ne konas pli bonan garantion ol bonajn ĉenojn. Lasu al ili krurojn, ili uzos ilin, kalkulu kun tio.

- Ankaŭ estas, daŭrigis la forĝisto, serĉante inter siaj iloj, viaj Sudaj plantejoj, ili ne estas ekzaktte la loko kie nigrulo de Kentukio zorgas iri. Ili mortas kiel muŝoj tie ! Ĉu ne vere ?

- Jes, sufiĉe multe mortas, rebatis Halej. La malfacileco alklimatiĝi, iu afero aŭ alia, sufiĉe rapideme ekspedas ilin por pli daŭrigi la merkaton.

- Nu ! Domaĝe tamen ke trankvila kaj honesta knabo, tiel bona subulo kiel Tomo, iru tien por esti dispremita, ostoj kaj karno, en unu el viaj plantejoj de sukerkanoj.

- Li ja ankoraŭ havas ŝancon. Mi promesis fari laŭ la plej bona. Mi vendos lin kiel serviston al ia malnova familio, kaj se flava febro ne kunprenos lin, se li sukcesos alklimatiĝi, li havos tiel bonan lokon kiel neniu el liaj similuloj povus deziri.

- Li lasas siajn edzinon kaj infanojn ĉi tie, mi supozas ?

- Jes, sed li ne malhavos iun tie. Estas, dank 'al Dio, sufiĉe da virinoj ĉie.

Dum ĉi tiu konversacio, Tomo malgaje restis sidanta sur sia loko. Subite li aŭdis la rapidan galopon de ĉevalo, kaj li ne jam elsurpriziĝis, ke la juna mastro Georgio jam saltis en la ĉaron, ĵetis al li siajn du brakojn ĉirkaŭ la kolon kaj spasme ĉirkaŭpremis lin, ekkriante kun furiozo miksita de singultoj :

- Tio estas malinda ! Ni vane dirus !… Estas honto ! Ha ! Se mi estus viro, oni ne aŭdacus tion !… Oni ne farus tion ! li diris, kun bremsita kolerkriado.

- Ho ! Massa Georgio ! Esti tiel granda feliĉo por mi vidi vin ! Mi ne povi elteni la penson foriri sen adiaŭi vin ! Se vi scii la tutan bonon kiun vi fari al mi !

Iu movo de Tomo altiris la okulojn de Georgio al la ĉenoj kiuj ligis al li la piedojn.

- Kia malnoblaĵo ! li diris levante la manojn. Mi svenbatos tiun malŝatindulon, jes, mi svenbatos lin !

- Ne. Vi fari nenion, massa Georgio. Trankviligi vin, kaj ne paroli tiel laŭte, mi ne farti pli bone se vi kolerigi lin.

- Nu ! Mi detenos min pro amo al vi; sed mi ne kapablas ne pensi pri tio ! Estas honto ! Esti ne sendinta serĉi mi ! Esti ne diriginta ion al mi ! Sen Tomaso Linkolno mi ne sciintus tion ? Mi certigas vin ke mi malmildege traktis ilin ĉiujn, alvenante hejmen !

- Mi timi ke vi malpravi, massa Georgio.

- Ne gravas ! Mi hontigis ilin pri tio ! Rigardu ĉi tien, onklo Tomo, li diris kun la dorso turnita al la forĝejo kaj mallaŭtigante la voĉon kun mistera mieno, mi alportis al vi mian dolaron !

- Ho ! Neniapreze mi voli preni ĝin de vi, massa Georgio, diris Tomo tute kortuŝita.

- Vi prenos ĝin, mi volas tion, diris Georgio. Vidu anstataŭe ! Mi diris al onklino Kleo ke mi alportos ĝin al vi. Ŝi konsilis al mi fari truon en ĝi kaj trapasi ŝnuron tra ĝi; tiel ke vi ĉiam povas havi ĝin ĉirkaŭ la kolo kaj teni ĝin kaŝita. Alie ĉi tiu aĉa sentaŭgulo ŝtelus ĝin de vi. Mi ŝatus sincere diri al li tion kion mi pensas pri lia agmaniero, Tomo ! Tio konsolus min.

- Sed, massa Georgio, tio ne farus bonon al mi; tute male.

- Tiam mi rezignas tion, diris Georgio. Li pendigis al li la dolaron ĉirkaŭ la kolo. Jen, nun streĉe butonu vian jakon. Gardu ĝin bone, kaj ĉiufoje kiam vi vidos ĝin, onklo Tomo, memoru ke mi malsupreniros tien, intence por serĉi vin kaj revenigi vin. Ni parolis pri tio, onklino Kleo kaj mi. Mi diris al ŝi nenion timi. Mi viglos super tio, mi nokte kaj tage persekutos mian patron, ĝis kiam li cedos.

- Ho ! Massa Georgio, ne tiel paroli pri via patro.

- Mi ne volas diri malbonojn pri li, onklo Tomo.

- Kompreni, massa Georgio, necesi al vi esti brava knabo ! Pensi pri tiom da koroj kiuj meti sian esperon en vin. Ĉiam apogi vin sur via patrino. Ne esti kiel tiuj junaj malsaĝuloj kiuj pensi sin tro grandaj por aŭskulti tiun kiu porti ilin kaj naskigi ilin. Disinjoro, kiu renovigi al ni siajn plej belajn donacojn, doni al ni nur unu patrinon ! Vi neniam vidi similan al la via, massa Georgio, eĉ se vi vivi cent jarojn. Do vi stari apud ŝi, kaj vi kreski proksime al ŝi, por esti ŝia konsolo kaj ŝia ĝojo. Ĉu ne, kara infano mia, vi fari tion ?… Vi voli tion ?

- Jes, mi volas tion, onklo Tomo, diris Georgio serioze.

- Kaj, necesi atenti pri paroloj, massa Georgio. En via aĝo, la junuloj esti kelkfoje libervolaj, tio esti laŭ naturo, sed vera ĝentlemano, tia kia vi poste esti, mi esti certa, ne voli eligi vorton kiu povi ĉagreni patron aŭ patrinon. Tio kion mi diri, ne esti por ofendi vin, massa Georgio. Ĉu vi ne kulpigi min ?

- Ne, vere, onklo Tomo, vi ĉiam donis al mi tiel bonegajn konsilojn.

- Esti ĉar mi havi pli aĝan ideon, komprenu, diris Tomo karesante per sia larĝa kaj forta mano la buklan kapon de la juna knabo, kaj parolante per voĉo tiel tenera kiel tiu de virino. Mi vidi, kiel iu ajn dirus, ĉion kio esti entenata en vi, kaj kio ne esti en vi, massa Georgio ?… Scienco, privilegioj, legado, skribado… Tial, vi fariĝi bona, granda kaj klera homo. Viaj gepatroj kaj ĉiuj en la loĝejo esti tiel fieraj pri vi ! Estu bona mastro… kiel via patro; estu kristano kiel via patrino. Memoru pri via Kreinto dum la tagoj de via junaĝo !, massa Georgio.

- Mi ĉefe strebos esti bona, onklo Tomo, tion mi promesas al vi, diris Georgio. Mi volas esti modelo ! Sed vi ankaŭ promesas al mi ne perdi kuraĝon. Mi iam revenigos vin, kaj kiel mi diris al onklino Kleo ĉimatene, kiam mi estos ĝentlemano, mi konstruigos por vi kabanon kie estos dormoĉambro, kaj salonon kun tapiŝo. Ho ! Vi ankoraŭ ĝoje vivos !

Halej eliris el la forĝejo kun mankatenoj en manon, kiam Georgio saltis malsupren de la ĉaro.

La juna knabo turnis sin kun supereca mieno : Mi sciigas vin, sinjoro, ke mi diros al mia patro kaj mia patrino kiel vi traktas onklon Tomon.

- kiel plaĉos al vi ! rebatis la komercisto.

- Ĉu vi ne hontas pasigi vian vivon vendante virojn kaj virinojn, kaj katenante ilin kiel brutojn ? Mi kredintus ke vi konsciintus pri via malnobleco.

- Tiel longe kiel viaj altranguloj aĉetos virojn kaj virinojn, mi ne kredos valori malpli ol ili ĉar mi vendas ilin al ili. Ne estas pli da malnobleco vendi ilin ol aĉeti ilin.

- Mi neniam faros aŭ unu, aŭ la alian, kiam mi estos ĝentlemano, ekkriis Georgio. Hodiaŭ mi ruĝiĝas pro mia lando. Mi tiom fieris pri ĝi antaŭe !

Li rektigis sin sur sia selo, kaj rigardis ĉirkaŭ sin, kvazaŭ por juĝi pri la efikon kaŭzita en Kentukio de tiu aserto.

- Adiaŭ, onklo Tomo ! Ĉiam estu fiera, kaj havu bonan kuraĝon !

- Ĝis revido, massa Georgio ! diris Tomo rigardante lin kun admira tenereco. La Plejpotenculo benu vin ! Ha ! Kentukio ne havas multajn kiel vi ! li aldonis en la pleneco de sia koro kiam li perdis la vidon de la sincera kaj infana vizaĝo. Li plu rigardis ĝis kiam la eĥo de la paŝadoj de la ĉevalo mallaŭtiĝis en la malproksimeco, lasta sono, lasta eĥo de la loĝejo !

Li sentis varman punkton sur sia koro, estis la kara dolaro kiun Georgio metis tie. Li metis la manon sur ĝin kaj premis ĝin kontraŭ li.

- Nun, Tomo, atentu, diris Halej revenante al la ĉaro kaj ĵetante la mankatenon enen. Mi komencos laŭ mildeco, kiel mi kutime faras kun miaj negroj. Bone kondutu kun mi, mi bone kondutos kun vi, tio estas mia principo. Mi ne estas brutala kontraŭ miaj homoj, mi kalkulas kaj faras kiel eble plej bone. Mi do konsilas al vi adaptiĝi, kaj ne malutili al mi. Unue, mi alkutimiĝis al ĉiuj viaj artifikoj, kaj oni ne trompas min. Se la negro estas trankvila kaj ne provas forkuri, li ĝoje vivos kun mi; alie estos sia kulpo lia, ne la mia.

Tomo asertis ke li tute ne intencis forkuri, nenecesa certigo venanta de homo kiu havis katenoj ĉe la piedoj. Sed sro Halej kutimis komenci siajn rilatojn kun sia varo per kelkaj bagatelaj avertoj, taŭgaj por konsoli la artiklon, por sugesti konfidon kaj gajecon, kaj por antaŭforigi malagrablajn scenojn.

Provizore adiaŭante Tomon, ni sekvos la sorton de la aliaj rolantoj de nia rakonto.

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment