27. Morto.

Kompatu, kompatu la novan floron

Kiu mortas velkinta en sia butono,

Kaj la idon de la hirundo

Falinta el la nesto, kompatinda abortaĵo !

Sed ne ploru la infanecon

Kiu, en suspiro al la ĉielo,

Ellasas, laŭ sia naiveco,

Sian animon al la piedo de la Eternulo.

La dormoĉambro de Evnjo, vasta kiel ĉiuj en la domo, ankaŭ rigardanta al la verando, inter la apartamento de siaj gepatroj kaj tiu de fino Ofelio, komunikis al la du tra kontraŭaj pordoj. Sanklaro, en sia tenera korinklino, havis plezuron ornami ĉi tiun ĉambron; lia altkvalita gusto sukcesis harmoniigi ĝin kun la ĉarma eta estulino kiu loĝis en ĝi. La maldika mato kiu kovris la plankon, farita en Parizo laŭ la desegnoj kiujn li mem verkis, prezentis en la centro ravan bukedon da florantaj rozoj ĉirkaŭitaj de girlando de butonoj kaj folioj. Kurtenoj el roza kaj blanka muslino pendis ĉe la fenestrojn; la lito, la seĝoj, la sofoj, estis el prilaborita bambuo, ĉirkaŭĉizita en graciajn fantaziajn formojn. Ĉe la litkapo, sur konzolo el alabastro, anĝelo kun etenditaj flugiloj tenis la kronon el mirto de kie verŝiĝis laŭ vaporaj faldoj, la roza gazo striita de arĝentfadeno kiu anstataŭis la kulvualon bezonata sub ĉi tiu klimato. Manoj de skulptitaj figuroj subtenis similajn kurtenojn super ĉiu el la sofoj ornamitaj de kusenoj el roza damasko. Sur la eleganta meza tablo, ankoraŭ el bambuo, vazo de Paroso, laŭ formo de lilio ĉirkaŭita de ĝiaj blankaj butonoj, kaj konstante garnita de la plej belaj floroj, stariĝis super la libroj, la juveloj de Evnjo kaj la ĉarma skribilujo el alabastro, donaco de ŝia patro, kiam ŝi komencis ŝati la studadon. La marmora kamenbreto estis ornamita de ĉarma statueto de Jesuo alvokanta al si la infanojn. Ambaŭflanke, du marmoraj vazoj ĉiumatene pleniĝis per la grandiozaj bukedoj kiujn Tomo alportis kun tiom da orgojlo kaj da plezuro. Du aŭ tri pentraĵoj de majstroj, reprezentantaj infanojn en graciaj sintenoj, ornamis la lignotegaĵojn. Fine, ĉiutage malfermiĝante, la okuloj de Evnjo renkontis nur feliĉajn bildojn de beleco, de simpleco kaj de paco.

La ŝajna forto kiu dum kelkaj semajnoj subtenis ŝin, rapide malpliiĝis. Oni malpli kaj malpli aŭdis ŝian malpezan paŝadon sub la verando. Kaj oni trovis ŝin pli kaj pli ofte kuŝinta sur tolseĝo, antaŭ la malfermita fenestro, sekvante per la profunda rigardo de siaj grandaj okuloj la alternan movadon de la akvoj de la lago.

Ĉirkaŭ la mezo de la posttagmezo, dum ŝi estis tiel kuŝanta, kun sia Biblio duonmalfermita, kaj ŝiaj malfortaj fingretoj forgesitaj inter la paĝoj, ŝi subite aŭdis la voĉon de sia patrino laŭtigata ĝis akra tonalto.

- Nu, eta senhontulino ! Kian novan malbonfaron de viaj lertaĵoj vi faris nun ? Ĉu vi nune elŝiras la florojn ? Kaj forte metita vangofrapo preskaŭ sonis en la oreloj de Evnjo.

- Disinjoro, mastrino ! Tio ĉi esti tute por fraŭlino Evnjo, respondis la voĉo de Topsi.

- Evnjo ! Bona preteksto ! Kion vi volas ke ŝi faru per viaj floroj, sentaŭga eta negrino ? Nu ! Ĉu vi forkuros !

En la minuto, Evnjo saltis el sia lito, kaj aperis sub la verando.

- Ho ! Panjo, ne forpelu ŝin ! Mi amas ŝiajn florojn, donu ilin al mi. Mi tiom deziras ilin !

- Evnjo ! Sed via ĉambro jam estas tute plena de ili ?

- Mi ne povas havi tro multajn de ili. Topsi, alportu do ilin al mi.

La eta nigrulino, flanke restinta, kun la kapo klinita kaj tute malgaja, alproksimiĝis kaj prezentis siajn florojn, ne plu kun sia petola, maltima, senzorga mieno, sed kun sinĝenado, hezito, respekto, tute nova de ŝi.

- Kia bela bukedo ! diris Evnjo konsiderante ĝin.

La epiteto de originala estus pli ĝusta. Ĝi estis brila skarlata geranio, kun ununura blanka kamelio ĉirkaŭita de siaj glataj folioj. La sama stranga gusto kiu sin plaĉis per la tiel akra kontrasto de koloroj, skrupule studis la aranĝon de ĉiu el la folioj.

Topsi ŝajnis ĉarmita kiam Evnjo diris al ŝi : "Ĉu vi scias ke vi tre bele aranĝas la florojn ?" Jen ĉi tiu vazo kiu estas malplena. Mi tre ĝojus havi ĉiutage, por garni ĝin, bukedon el via maniero, Topsi.

- Nu, tio estas strangega ! diris Marta. Por kio en la mondo vi volas tion ?

- Ne gravas, panjo, vi same ŝatas ke Topsi faru ĉi tion kiel ion alian, ĉu ne ?

- Ho ! Ĉion kio plaĉos al vi, kara mia. Topsi, ĉu vi aŭdas vian junan mastrinon ? Pensu esti akurata !

Topsi faris mallongan riverencon, mallevis la okulojn, kaj dum ŝi sin turnis por foriri, Evnjo vidis larmon ruliĝi sur ŝia nigra vango.

Komprenu, panjo, mi estis certa ke la kompatinda Topsi deziregis fari ion por mi, diris duonlaŭte Evnjo al sia patrino.

- Kia infaneco ! La fakto tutsimple estas ke ŝi ŝatas malbonon. Oni malpermesis al ŝi tuŝi la florojn, tiam ŝi elŝiras ilin. Jen tio kio estas. Sed, se tio estas via kaprico ke ŝi nudigu la florbedojn, bonege.

- Mi kredas, panjo, ke Topsi ne plu estas la sama, ŝi estas fariĝanta bona.

- Ŝi havos longan vojon por sukcesi tion, diris Marta kun disdegna rikano.

- Sed vi scias, panjo, ke la kompatinda Topsi konstante trovis ĉion kontraŭ ŝi.

- Ne de kiam ŝi estas hejme, certe ja. Ŝi estis sufiĉe predikata, katekizita, admonita; ĉiu partoprenis en tio, kaj faris ĉion kio estis farinda. Nu, ŝi estas tute same malbela, kaj ĉiam estos tia. Neniam oni eltiros ion bonan el tiu estulino !

- Estas tiel malsame, kara panjo, esti edukita kiel mi estis, ĉirkaŭita de geamikoj kaj de ĉio kio povis feliĉigi kaj bonigi min, aŭ esti forlasita kiel ĉi tiu kompatinda Topsi, tiel malfeliĉa antaŭ ol eniri en nian hejmon !

- Tio povas esti, diris Marta oscedante. Kia varmo ! Oni neniel povas elteni !

- Ĉu vi ne kredas, panjo, ke Topsi povus, tute same kiel ni, fariĝi anĝelo, se ŝi estus kristanino ?

- Topsi, anĝelo ! Kia stranga ideo ! Estas nur vi, Evnjo, por havi ĉi tiujn imagojn de la alia mondo. Tamen laŭ tio kion mi scias pri tio, tio eblas.

- Panjo, ĉu Dio ne estas ŝia patro de ŝi, tutsame kiel de ni ? Ĉu Jesuo ankaŭ ne estas ŝia Savanto ?

- Mi ne diras ne. Mi supozas ke Dio kreis la tutan mondon. Kie do estas mia flakono ?

- Kia domaĝo ! Ho ! Kia domaĝo ! murmuris Evnjo mem parolante, kun ŝiaj okuloj tenere fiksitaj foren sur la moviĝanta lago.

- Kio estas tiel bedaŭrinda ? demandis Marta.

- ke tiom da estuloj kiuj povus supreniri tien por brili meze de la anĝeloj, vivi kun la anĝeloj ! falas, falas tiel malsupren, tiel malsupren, sen iu kiu helpu ilin ! Bedaŭrinde !

- Ĉar oni tute ne kulpas pri tio, kial turmenti al si la menson, Evnjo ! Miaflanke mi ne vidas rimedon. Sufiĉas al ni esti dankemaj pro la donacoj kiuj estas atribuataj al ni.

- Mi apenaŭ povas esti dankema. Estas tiom malĝoje pensi pri tiuj kompatindaj homoj kiuj, ili, nenion ricevis !

- Speciala infano ! Pri mi, mia religio devigas min ĝoji kaj danki pro la avantaĝoj kiujn mi ĝuas.

- Panjo, reparolis Evnjo kelkajn minutojn poste, mi volus ke oni tondu parton de miaj haroj, grandan parton.

- Por kion fari ?

- Por doni ilin al miaj geamikoj, panjo, dum mi povas mem fari tion. Ĉu vi bonvolus peti onklineton veni por tondi ilin al mi ?

Marta laŭtigis la voĉon, kaj alvokis al finon Ofelion kiu laboris en sia ĉambro.

Kiam ŝi eniris, la infano, duonlevita sur siaj kapkusenoj, skuis siajn longajn buklojn el polurita oro, kaj ŝi diris al ŝi, ridetanta kaj gajeta : “Nu, onklino, venu tondi la ŝafidon".

- Kio okazas ? demandis Sanklaro dum li eniris alportante iom da maloftaj fruktoj kiujn li ĵus serĉis por Evnjo.

- Estis mi, paĉjo, kiu petegis onklinon iom tondi miajn harojn, mi ilin havas tro multe. Ili ŝarĝas mian kapon, plie mi volus doni ilin.

Fino Ofelio antaŭenpaŝis kun siaj tondiloj.

- Atentu, ne malbonigu ĉi tiun belan hararon ! diris la patro. Tondu tre suben, ke tio ne ŝajnu. Estas mia orgojlo, al mi, la buklojn de Evnjo.

- Ho ! Paĉjo, ŝi diris malgaje.

- Jes certe, mi volegas konservi ilin en ilia beleco, por la tempo kiam mi kondukos vin al la plantejo de via onklo por vidi la kuzon Henron. Kaj Sanklaro prenis sian gajan tonon.

- Mi neniam iros, paĉjo. Mi iras en pli belan landon. Ho ! Kredu tion ! Ĉu vi ne vidas, kara paĉjo, ke ĉiutage mi malfortiĝas ?

- Evnjo, kruela infano ! Kial tiel insisti ?

- Ĉar ĝi estas la vero, paĉjo; se vi nun volus kredi tion, eble vi fine sentus tion kiel mi.

Sanklaro, kun lipoj kunpremitaj, restis stara, senmova, kun okuloj fiksitaj al tiuj belaj bukloj kiuj, laŭmezure kiel la tondilo disigis ilin de la kapo de la infano, estis metitaj unu post la alia sur ŝiajn genuojn. Evnjo prenis ilin, konsideris ilin, volvis ilin ĉirkaŭ siajn maldikajn fingrojn, poste reĵetis malserenan rigardon al sia patro.

- Estas ĝuste kiel mi antaŭdiris tion ! ĝemis Marta. Estas tio kio subfosas tagon post tago mian mizeran sanon. Tio kio faligas min en la tombon, sen tio ke oni nur atentas tion ! Mi antaŭ sufiĉe longe penadis diri tion al vi, Sanklaro ! Vi finfine vidos tion, vi vidos ke mi pravis !

- Tio kio estos por vi granda konsolo, sen ia dubo ! diris amare Sanklaro.

Marta rekliniĝis malantaŭen sur sian tolseĝon, kaj kovris al si la vizaĝon per sia naztuko el batisto.

La lazura okulo de Evnjo pasis de unu al la alia, kun profunda esprimo. Ĝi estis la kvieta, klarvida rigardo de animo duonliberigita de siaj surteraj ligoj. Ŝi sentis, ŝi plene aprezis la diferencon inter ambaŭ.

Ŝi signis per mano al sia patro. Li venis kaj sidiĝis apud ŝi.

- Paĉjo, miaj fortoj malpliiĝas pli kaj pli. Mi sentas ke mi estas foriranta. Tamen estas aferoj kiujn mi volus diri kaj fari, kaj vi estas tiel kolera kiam mi pri tio diras nur unu vorton… Sed necesas, ne plu estas por prokrasti. Se vi permesus tion al mi, paĉjo, mi tuj parolus.

- Mia Evnjo, mi permesas tion, diris Sanklaro. Li kovris al si la vizaĝon per unu el siaj manoj, en la alia li premis tiun de la infano.

- Do mi volus vidi ĉiujn niajn homojn kunigitajn. Estas ion kion mi devas diri al ili ĉiujn, ŝi diris.

- Konsentite ! diris Sanklaro per seka kaj gorĝa voĉo.

Mesaĝo sendita de fino Ofelio, venigis en iom da minutoj ĉiujn geservistojn en la ĉambro.

Evnjo estis refalinta sur siajn kapkusenojn, ŝiaj haroj estis distaŭzitaj ĉirkaŭ ŝia vizaĝo. La viglaj koloroj de ŝiaj vangoj formis doloran kontraston kun la senbrila blankeco de ŝia vizaĝkoloro kaj la delikata maldikeco de ŝiaj puraj trajtoj. Ŝiaj okuloj, ankoraŭ pligrandigitaj, kie spiris ŝia tuta animo, fervore fiksiĝis sur ĉiun.

Ĉiuj estis emociitaj. Ĉi tiu ideala etera vizaĝo; tiuj longaj bukloj de tonditaj haroj, vicigitaj apud ŝi; la deturnita facio de la patro, la singultoj de Marta, tio estis pli ol necese por intense kortuŝi impreseblan kaj teneran rason.

Laŭmezure kiam la geservistoj eniris, ili sin rigardis unu la alian, suspiris, skuis la kapon. Inter ili regis morta silento.

Evnjo leviĝis, fiksis laŭvice sur ĉiun sian penetran rigardon. Ĉiuj ŝajnis malĝojaj, timigita; pluraj virinoj kaŝis al si la vizaĝon en siajn antaŭtukojn.

- Mi alvokis vin, karaj geamikoj, diris Evnjo, ĉar mi amas vin. Mi amas vin ĉiujn, kaj tio kion mi havas por diri al vi, mi volas ke vi ĉiam memoru tion… Mi forlasas vin; mi foriras. Ankoraŭ kelkajn semajnojn kaj vi ne plu vidos min.

Eksplodo de ĝemoj, de lamentoj, en kiuj perdiĝis la mallaŭta voĉo de la infano, interrompis ŝin. Ŝi atendis dum minuto, poste ŝi rekomencis kun peno, per tono kiu subpremis iliajn plorĝemojn :

- Se vi amas min, necesas ne interrompi min. Aŭskultu min ! Estas pri viaj animoj kiujn mi devas paroli al vi… Pluraj ne pensas pri tio, mi timas; vi nur pensas pri ĉi tiu mondo. Mi petegas vin, memoru ke ekzistas unu pli bela, kie estas Jesuo ! Estas tie kien mi iras, kaj vi ankaŭ povos veni tien, ĝi estas por vi tiom kiom por mi. Sed, por atingi ĝin, necesas ne pasigi senfaran, senzorgan vivon; necesas esti kristano. Pensu pri tion ! Ĉiu el vi povas fariĝi anĝelo, anĝelo por ĉiam… Se vi vere deziras esti kristano, Jesuo helpos vin. Preĝu lin; legu…

La infano haltis, tenere rigardis ilin kaj malgaje diris : "Ho karaj ! Vi ne kapablas legi. Kompatindaj animoj !" Ŝi kaŝis sian vizaĝon en sian kapkusenon, kaj plorsingultis. La sufokitaj singultoj de tiuj kiuj surgenue ĉirkaŭis ŝin respondis al ŝi, kaj revokis ŝin al ili.

- Ne gravas ! ŝi rekomencis, kaj sur ŝia radianta vizaĝo rideto brilis tra ŝiaj larmoj. Mi preĝis por vi. Se vi ne povas legi, Jesuo ĉeestas, kiu aŭdas vin. Faru ĉiuj vian plejbonon !… Preĝu !… Petu al li helpi vin. Kiam vi povos, faru legi al vi la Biblion; kaj mi esperas tion, mi revidos vin ĉiujn tien supren en la ĉielon !

- Amen ! murmuris Tomo, Avino kaj kelkaj el la malnovaj geservistoj kiuj apartenis al la metodisma eklezio. La plej junaj, la plej senpripensaj, regataj de sia emocio, plorsingultis kun la kapo klinita sur iliaj genuoj.

- Mi scias, reparolis Evnjo, ke vi ĉiuj amas min.

"Jes, ho jes ! kara fraŭlino Evnjo ! Disinjoro benu ŝin !" Senkonsciaj ekkrioj aŭdiĝis de ĉiuj flankoj.

- Mi scias tion, mi kredas tion. Ne estas unu el vi kiu ne estis bona por mi. Kaj mi volas doni al vi ion kion vi ne povos vidi sen memori pri Evnjo ! Ĝi estas buklo el miaj haroj. Ĉiufoje kiam vi rigardos ĝin, pensu ke mi amis vin, ke mi la unua iris al ĉielo, kaj ke mi tie atendas vin ĉiujn !

La sceno kiu sekvas ne estas priskribebla. Ili singultis, ili ploris, ili alpremiĝis ĉirkaŭ la kara etulino, por ricevi el ŝiaj manoj ĉi tiun lastan signon de ŝia amo. Surgenue kliniĝintaj, ili plorĝemis, kisis la randon de ŝiaj vestoj, kaj la plej maljunaj prezentis al ŝi tenerajn kaj karesajn parolojn, miksitajn kun preĝoj kaj benoj, laŭ la maniero de sia amplena kaj impresebla raso.

Fino Ofelio, timante la kortuŝon por sia eta malsanulino, gestis al ĉiu el tiuj kiuj ricevis la altvaloran donacon, por eliri el la apartamento.

Fine, restis nur Tomo kaj Avino.

- Prenu, onklo Tomo, diris Evnjo, jen iu bela por vi. Ho ! Mi tiom ĝojas, onklo Tomo, pensi ke mi revidos vin tien supren ! Ĉar mi certas ke vi ja venos tien ! Kaj vi, Avino ! Kara bona Avino ! Kaj ŝi ekzaltite ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ la kolon de sia maljuna vartistino. Ankaŭ vi ja venos tien !

- Ho ! Fraŭlino Evnjo, kiel, malriĉa maljuna Avino, sukcesi vivi kiam vi ne plu ĉeesti ! diris la fidela estulino. Ĉio esti foririnta, domo malplena, nenio pli ! Kaj la kompatinda vartistino sin translasis al la doloro.

Fino Ofelio milde pelis ŝin kaj Tomon ekster la ĉambron, kaj ŝi kredis ĉiujn foririntaj, kiam sin turnante ŝi vidis Topsin stara.

- He ! El kie vi eliras ? ŝi surprizite ekkriis.

- Mi esti tie la tutan tempon, diris Topsi forviŝante kiel eble plej bone, la larmojn kiuj nebuligis ŝian vidon. Ho ! Fraŭlino Evnjo, mi esti tre malica ! Sed ĉu vi ne bonvoli doni unu el ili al mi ankaŭ ?

- Jes, kompatinda Topsi ! Jes, mi volas tion. Jen prenu. Ĉiufoje, kiam vi rigardos ĝin, pensu ke mi amas vin, kaj ke mi tiom deziras ke vi estu bona knabino.

- Ho ! Fraŭlino Evnjo ! mi provi tiom kiom mi povi. Sed, Disinjoro, esti tiel malfacile fariĝi bona ! Tute ne kutimita, ne scii kiel fari tion !

- Jesuo vidas vin, Topsi. Li kompatas vin, li helpos vin.

Topsi, kun vizaĝo kovrita de sia antaŭtuko, silente preterpasis antaŭ fino Ofelio. Ŝi jam kaŝis la altvaloran buklon sur sia sino.

Ĉiuj estis elirintaj, Fino Ofelio fermis la pordon. Ŝi ploris pli ol unufoje dum ĉi tiu sceno; sed tio kio ĉefe maltrankviligis ŝin estis la konsekvencoj de ĉi tiu intensa ekscitiĝo por ŝia kara eta malsanulino.

Sanklaro restis sidanta dum la tuta tempo, kun la mano antaŭ la okuloj, en la sama sinteno. Post la foriro de la geservistoj, li ne moviĝis pli.

- Paĉjo ! diris mallaŭte Evnjo metante sian manon sur la sian.

Li ektremis kaj skuiĝis sen respondi.

- Kara paĉjo !

- Mi ne kapablas tion ! li ekkriis ekstarante. Ne ! Tio ne povas esti ! La Ĉiopova senkompate frapas min.

La tono estis ankoraŭ pli akra ol la paroloj.

- Aŭgusteno ! Ĉu Dio ne rajtas fari tion kion Li volas de siaj ? diris fino Ofelio.

- Eble, sed tio ne estas pli facile eltenebla.

La tono de Sanklaro estis seka, malmilda, ĝi estis korprema doloro kaj sen larmoj.

- Paĉjo, vi rompas al mi la koron ! ekkriis Evnjo rektigante sin kaj sin ĵetante en liajn brakojn. Ne necesas, ne necesas !

La infano plorsingultis kaj ploregis kun vigleco kiu alarmis ilin ĉiujn. Tuje la pensoj de ŝia patro sekvis alian vojon.

- Jen, Evnjo, jen, mia karulino ! Paco, paco ! Mi malpravis, mi agis malbone, mi pentas. Mi sentos, mi parolos kiel vi volos; nur trankviliĝu; ne plu ploru. Mi rezignos.

Kiel laciga kolombo, Evnjo restis alpremiĝinta kontraŭ la sino de sia patro kiu, kliniĝinta al ŝi, provis trankviligi ŝin per la plej teneraj, la plej karesaj paroloj.

Marta ekstaris, rapidis ekster la ĉambron kaj iris fali ĉe si, kaptita de nervaj atakoj.

- Kaj al mi, Evnjo, diris la patro malgaje ridetante, ĉu vi ne donis al mi buklon ?

- Ĉu ili ĉiuj ne estas por vi, paĉjo ? Por vi kaj por panjo ? ŝi respondis kun rideto. Vi lasos onklinon preni tiom, kiom ŝi volos. Se mi mem donacis ilin al niaj kompatindaj homoj, estas ĉar, komprenu paĉjo, ili povus esti forgesitaj kiam mi estos foririnta ! Estas ankaŭ por helpi ilin memori… Vi, paĉjo, vi estas kristano, ĉu ne ? diris Evnjo kun negrava dubo.

- Kial vi demandas tion al mi ?

- Mi ne scias. Vi estas tiel bona, ke vi ne povus malhelpi vin esti kristano.

- Sed, kio estas esti kristano, Evnjo ?

- Ĝi estas ami Kriston antaŭ ĉio.

- Kaj vi tiel amas al li, Evnjo ?

- Ho ! Certe jes !

- Vi tamen neniam vidis lin !

- Kion tio faras ? diris Evnjo. Mi kredas al li, kaj mi baldaŭ vidos lin ! La juna vizaĝo radiis de ĝojo kaj espero.

Sanklaro silentis. Li konis ĉe sia patrino ĉi tiun saman fervoron de fido; sed en li neniu sento unisone vibris.

Ekde tiu momento la defalo estis rapida. Ne plu eblis dubo, kaj la plej entuziasmaj esperoj ne povus blindiĝi. La ĉarma rifuĝejo de Evnjo fariĝis ĉambro de malsanulino kie fino Ofelio plenumis, tage kaj nokte, la oficon de la plej sindonema flegistino; neniam ŝiaj amikoj havis kialon por tiel alte estimi ŝin. Kun tiel spertaj okulo kaj mano, kun tiom da lerteco, kun tiel perfekta praktikemo pri ĉiuj etaj zorgoj kiuj povas daŭrigi ordon, purecon, mildigi suferojn, forigi el la vido ĉiujn dolorajn incidentojn de la malsano; kun tiel ĝusta aprezo de la tempo; kun ĉiam firma, ĉiam ĉeestanta kapo, fidinda memoro, skrupula akurateco por sekvi la receptojn de la kuracistoj; estis per ŝi sola ke Sanklaro kalkulis. Post esti iam moketanta pri ŝiaj malgravaj strangaĵoj, pri ŝiaj detalemaj kutimoj, tiel kontraŭaj al la senzorga libereco de moroj de la sudaj loĝantoj, oni nun agnoskis ŝian netakseblan valoron.

Onklo Tomo ofte troviĝis en la ĉambro de Evnjo. La infano, kiu suferis nervozan agitiĝon, travivis veran kvietiĝon esti portata, kaj la plej granda ĝojo de Tomo estis teni inter siaj brakoj, sur kapkuseno, la gracilan kaj malfortan etulinon, kiun li transportis tien kaj tien en la ĉambro, sub la verando. Kaj kiam blovis la freŝa mara venteto, kiam matene Evnjo sentis sin iom pli forta, li kelkfoje promenigis ŝin sub la oranĝujoj de la ĝardeno, aŭ momente sidante en kelkaj el la lokoj kiujn ŝi ŝatis, li kantis al ŝi ŝiajn plej ŝatatajn himnojn.

Ŝia patro ankaŭ portis ŝin; sed malpli forta ol Tomo, li pli rapide laciĝis.

- Ho ! Paĉjo, diris al li Evnjo, lasu Tomo preni min. Kompatinda kara onklo Tomo ! Tio tiom plezurigas lin ! Tio estas la sola afero kiun li nune devas fari. Kaj li tiom bezonas senti sin utila !

- Ankaŭ mi, Evnjo ! diris ŝia patro; mi havas la saman bezonon.

- Ho ! Sed,vi, paĉjo, vi povas fari ĉion, kaj vi estas ĉio por mi. Estas vi kiu legas por mi, vi kiu nokte zorgas min. Tomo povas nur porti min aŭ kanti al mi kantojn. Kaj mi cetere scias ke mi lacigas lin malpli ol vin; li estas tiel forta !

Tomo ne estis la sola kiu deziris fari ion por Evnjo. Ĉiuj homoj de la domo deziris tion kun preskaŭ egala ardo. Kaj ĉiu faris ĉiujn servojn laŭ sia povo.

La koro de la kompatinda Avino senĉese suspiris je sia kara infano, sen ke ŝi trovu liberan momenton, nek tage nek nokte. Sino Sanklaro deklaris ke ŝia spiritostato ebligis al ŝi nenian ripozon; konsekvence estis kontraŭ ŝiaj principoj lasi ripozi iun ajn. Dudekfoje nokte Avino devis ellitiĝi por froti al ŝi la piedojn, laveti ŝian kapon per malvarmeta akvo, serĉi por ŝi ŝian poŝtukon, vidi kial oni bruis en la ĉambro de Evnjo, mallevi kurtenon ĉar estis tro luma, levi ĝin ĉar estis tro malluma. Kaj tage, kiam ŝia tuta deziro estis ŝarĝi sin per malgranda parto de la prizorgoj kiujn postulis la infano, kiun ŝi nutris, ŝia mastrino montris sin inĝenia por okupi ŝin en iu angulo aŭ alia de la loĝejo, se ŝi ne uzis ŝin pri sia persono. Tiel ke ĉio kion povis la kompatinda flegistino estis videti la etan malsanulinon dum kelkaj momentoj kaj ŝtele.

- Mi sentas tion, diris sino Sanklaro, hodiaŭ estas por mi trudema devo domaĝi min, malforta kiel mi estas, kaj kiam sur mi sola pezas ĉiuj atentoj kaj ĉiuj flegadoj kiujn postulas la kompatinda infano !

- Verdire, kara, rebatis Sanklaro, mi kredintus ke nia kuzino treege faciligis al vi ĉi tiun taskon.

- Kiel tio estas bone paroli laŭ viro, Sanklaro ! Kvazaŭ patrino povus esti liberigita de la prizorgoj kiujn postulas ŝia filino en tia stato ! Cetere tio estas tute simpla. Kiu iam scios tion kion mi suferas ! Mi ja ne kapablas skui la aferojn kiel vi faras !

Sanklaro ridetis. Pardonu lin, kiel reteni sin ! Ĉar li ankoraŭ povis rideti. La adiaŭa vojo de la tute dia animeto estis tiel brila, tiel serena ! La gracila boato velis, pelata de tiel mildaj, tiel favoraj ventetoj al la ĉielaj randoj ! Ne eblas pensi ke la morto alproksimiĝis ! La infano havis neniun doloron; estis nur senfortiĝo grada, malrapida, preskaŭ sensenta. Pro vidi ŝin tiel bela, tiel amema, tiel plena de fido kaj feliĉo, neniu povis eviti la dolĉegan influon de la paca etoso kiu ŝajnis eliĝi el ŝi. Sanklaro sentis strangan kvietecon kreski en sia animo, ĝi ne estis espero, tio ne plu eblis, ĝi ne estis rezigno; ĝi estis kiel trankvila halto en la nuntempo, tro bela por ke oni volu pensi pri la estonteco. Ĝi estis ĉi tiu ĝuplena ripozo kiun oni aŭtune sentas, kiam en la grandaj silentaj arbaroj, oni ĝuas ju pli la viglan kaj brilan ruĝecon de la foliaro, la brilon de la lastaj floroj, kliniĝantajn al la rando de la riveretoj, des pli tiuj efemeraj belecoj estas pretaj eskapi vin.

La amiko kiu tiel ofte portis Evnjon, penetris en sian konfidon pli profunde ol iu ajn. Estis al Tomo, ke la infano, kiu timintus aflikti sian patron, faris konfidencon de tiuj antaŭsentoj kiuj vibras en la animo, laŭmezure kiam ŝiaj surteraj ligoj malstreĉiĝas, kaj kiam ŝi sin preparas forlasi por ĉiam sian argilan malliberejon.

Tomo fine ne plu dormis en sia ĉambro. Li pasigis la noktojn surplanke etendita en la verando, preta kuri ĉe la unua bruo.

- Kiun eksterordinaran fantazion vi havas, Onklo Tomo, dormi kiel hundo ie ajn ? demandis al li fino Ofelio. Mi rigardis vin kiel bonkondutan homon, kiu ŝatas tute kristane kuŝi en sia lito.

- Jes, fakte, antaŭe, fraŭlino Felio, diris mistere Tomo; sed nune…

- Nu, kio estas nune ?

- Necesi ne laŭte paroli; mastro Sanklaro ne voli aŭdi tion ! Sed, fraŭlino Felio, vi bone scii, ĉu ne necesi iun kiu vigli por atendi la edzon ? (Mat 25, 1-13)

- Kion vi volas diri, Tomo ?

- Esti dirita en la Skribo : "Ĉe noktomezo, oni aŭdi krii : Jen la edzo kiu veni ! Esti Li kiun mi atendi, fraŭlino Felio. Cetere mi ne povi dormi malproksime, necesi ke mi esti tute proksima por aŭdi…

- Sed, onklo Tomo, de kie venas al vi ĉi tiun penson ?

- Fraŭlino Evnjo paroli al mi. Disinjoro sendi sian mesaĝiston al la animo. Necesi ke mi esti ĉi tie, fraŭlino Felio. Kiam ĉi tiu benita infano eniri en la regnon, la pordo tiel larĝe malfermiĝi ke ni ĉiuj ekvidi la gloron.

- Onklo Tomo, ĉu fraŭlino Evnjo diris al vi, ke ŝi sentis sin pli malsana ĉi-vespere ?

- Ne; sed ŝi diri ĉimatene, ke la momento esti proksima. Esti iu kiu averti la infanon, fraŭlino Felio; ili esti la anĝeloj. "Esti la sono de la korno antaŭ la komenciĝo de la tago !" aldonis Tomo, citante unu el siaj plej ŝatataj himnoj.

Ĉi tiu dialogo inter fino Ofelio kaj Tomo okazis de la deka ĝis la dekunua vespere, kiam post esti fininta ĉiujn siajn aranĝojn por la nokto, ŝi trovis lin kuŝanta sur la sojlo, irante rigli la eksteran pordon.

Ŝi estis nek nervoza nek impresebla; sed la solena tono, la emociita kaj grava aspekto de Tomo, frapis ŝin. Dum la tuta posttagmezo, Evnjo sin montris pli vigla, pli gaja, multe pli forta. Sidanta en sia lito, ŝi faris alporti al si ĉiujn siajn malgrandajn juvelojn, kaj ŝi nomis tiujn el siaj geamikoj al kiuj ŝi destinis ĉiun aĵon. Ekde pluraj semajnoj ŝi ne aspektis tiel vigla; ŝia voĉo estis pli firma, pli natura. Ŝia patro vespere venis kaj diris ke Evnjo pli aspektis kiel si mem ol iam ajn ekde ŝia malsano. Post esti kisinta ŝin forlasante ŝin, li flustris ĉe la orelo de fino Ofelio : "Kuzino , ni finfine konservos ŝin ! Certe ŝi pli bone fartas !" Kaj li iris enlitiĝi kun la koro pli malpeza ol li havis ĝin ekde longe.

Sed noktomeze, stranga kaj mistika horo, kiam la vualo inter la pasema estanteco kaj la senfina estonteco fariĝas pli travidebla, tiam venis la mesaĝisto !

Aŭdiĝis sono en la silenta ĉambro. Unue rapidaj paŝoj estis tiuj de fino Ofelio kiu decidis vigili dum la tuta nokto, kaj kiu, ĉe ĉi tiu horo, distingis tion kion la spertaj flegistoj nomas ŝanĝon. La ekstera pordo estis malfermita, Tomo, vigla, staris sur siaj piedoj.

- Alvoku la kuraciston, Tomo, diris fino Ofelio, ne perdu minuton ! Kaj, transirante la ĉambron, ŝi malforte frapis al la pordo de Sanklaro.

- Kuzo, ŝi diris, necesus veni.

Ĉi tiuj vortoj falis sur la koron de Sanklaro kiel terbuloj sur ĉerko… Kial ?… Staranta ĉe la momento mem, li estas ĉe la kaplito, li kliniĝas super Evnjo. Evnjo dormas.

Kion li vidis por ke la batado de lia koro ĉesu ? Kial ne unu vorto interŝanĝita inter ili ? Vi povas diri tion, vi kiu vidis la saman esprimon sur la vizaĝo kiu estis al vi la plej kara ! Tiu rigardo, kiun neniu vorto priskribas, kiu akceptas neniun dubon, kiu mortigas esperon kaj tiel laŭte krias ke la plejamato ne plu apartenas al vi !

Nenio timiga vidiĝis sur tiu dolĉa vizaĝo. Ne; ĝi estis nobla esprimo, preskaŭ sublima. Ĉu estis la diafana ombro de la brilantaj flugiloj de anĝeloj ? Ĉu estis la radianta tagiĝo de la eterneco en ĉi tiu infana animo ?

Ili mute kontemplis ŝin, senmove. Tia silento ! La tiktako de la horloĝo ŝajnis tro laŭta !

Post malmulte da minutoj Tomo revenigis la kuraciston. Li eniris, ekĵetis rigardon al la malsanulino kaj restis senmova kaj silenta kiel ili.

- Je la kioma horo okazis ĉi tiu ŝanĝo ? li finfine flustris ĉe la orelo de fino Ofelio.

- Ĉirkaŭ la mezo de la nokto.

Marta, vekita de la eniro de la kuracisto, konsternita alkuris.

- Aŭgusteno ! Kuzino ! Ho ! Kio estas ?… ŝi vigle demandis.

- Silentu ! diris Sanklaro per raŭka kaj mallaŭta voĉo, ŝi mortiĝas !

Avino ekkomprenis, kaj kuris veki la geservistojn. Fulmorapide la tuta domo staris sur piedoj. La lumoj iris kaj venis; paŝoj aŭdiĝis, konfuzitaj vizaĝoj amasiĝis sub la verando. Ĉiuj rigardis, kun plorantaj okuloj, tra la vitropordoj. Sanklaro aŭdis nenion, diris nenion; li nur vidis ĉi tiun nenuligeblan esprimon sur la trajtoj de la dormanta infano.

- Ho ! Se ŝi vekiĝus ! Se ŝi ankoraŭfoje parolus, ankoraŭ unu fojon ! Kaj, klininta al ŝi, li murmuris ĉe ŝia orelo “Evnjo, karulino !"

La larĝaj bluaj okuloj malfermiĝis, rideto pasis, ŝi provas levi sian kapon; ŝi volas paroli.

- Ĉu vi konas min, Evnjo !

- Kara paĉjo !

Kaj, per suverena penado, ŝi ĉirkaŭvolvis la kolon de Sanklaro de malfortiĝanta brako, kiu tuj refalis. Kiam li relevis la kapon, li vidis sur tiu plejamata vizaĝo la spasmon de agonio. Ŝi luktis por spiri, ŝi svingis siajn manetojn.

- Ho ! Dio, ĉi tio estas terura ! li angore ekkriis sin turnante kaj tordante la manon de Tomo sen scii tion kion li faris. "Ho ! Tomo, knabo mia ! Ha ! Ĉi tio mortigas min !

Tomo premis inter liaj, la du manojn de sia mastro; larmoj fluetis el siaj okuloj levitaj al la ĉielo; li serĉis helpon tie supre, de kie li ĉiam atendis ĝin.

- Preĝu ke tio estu mallonga ! murmuris Sanklaro. Tio estas terura torturo.

- Ho ! Benata estu Disinjoro ! Tio pasis, tio finiĝis ! kara mastro, rigardu !

La anhelanta infano restis konfuzita duonsveninta sur siaj kapkusenoj, kun ŝiaj grandaj okuloj klaraj kaj fiksaj turniĝintaj supren. Ha ! Kion diris ĉi tiuj okuloj kiuj tiom multe parolis al la ĉielo ? La tero kaj ĝiaj suferoj fuĝis; sed la triumfa brilo de tiu vizaĝo estis tiel solena, tiel mistera, ke ĝi ĉesigis eĉ la singultojn de la doloro. Ĉiuj sin premis ĉirkaŭ ŝi en senspira silento.

- Evnjo ! diris dolĉe Sanklaro.

Ŝi ne aŭdis.

- Ho Evnjo ! diru al ni tion kion vi vidas, kion vi vidas ? ekkriis ŝia patro.

Brila, glora rideto gajigis ŝian tutan vizaĝon, kaj ŝi diris per hakataj vortoj : "Ho ! Amo, ĝojo, paco !" Poste suspiro, kaj ŝi pasis de morto al vivo.

Adiaŭ, plejamata infano ! La brilaj pordoj, la eternaj pordoj estas fermitaj malantaŭ vi. Ni ne plu revidos vian dolĉan vizaĝon ! Ve al tiuj kiuj vidis ŝin eniri en la ĉielojn, kiam ili vekiĝos, por nur trovi la tagon senbrila kaj griza de la tero, kaj vi, ĝia lumo, estingita por ĉiam !

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment