40. La Strategio.
La vojo de la maliculoj estas kiel la mallumo; ili ne scias sur kio ili stumblas. Proverboj, 4, 19.
La subtegmento de la domo kiun Lagrizo okupis, estis, kiel la plej multaj subtegmentoj, vasta spaco, dezerta, polva, tegita de araneaĵoj, speco de brikabrako embarasita de elĵetaĵoj kaj mebloj iam belegaj, hodiaŭ vermoboritaj, importitaj de la riĉega familio kiu antaŭe loĝis sur la plantejo, poste forgesitaj de ĝi en la dezertaj ĉambroj, aŭ forpuŝitaj en la subtegmenton. Unu aŭ du grandegaj skatoloj, kiuj estis uzataj por la transporto de la meblaro, staris malplenaj kontraŭ la muregoj. Mallarĝa tegmenta fenestro lasis avaran kaj dubindan lumeton fali, tra malpuraj kaj fumnigraj vitroj, sur la seĝoj kun alta dorsapogilo, sur la polvokovritaj tabloj, kiuj spertis pli bonajn tagojn. La aspekto de ĉi tiu loko estis malloga kaj tomba; sed tute malgaje kiel ĝi estis, la legendoj kiuj cirkulis inter la superstiĉaj nigruloj, centobligis la terurojn. Iom da jaroj antaŭe, nigrulino, kiu altiris al si la malplaĉon de Lagrizo, estis enŝlosita tie de pluraj semajnoj. Kio tiam okazis ? Ni ne diros tion. La sklavoj parolis pri tio nur per enigmaj murmuroj. Ĉio kion oni sciis, estas ke la kadavro de la kompatindulino estis malsuprenigita de tie supre kaj enterigita. Ekde tiam blasfemoj, malbenoj, bruo de fortegaj batoj meksitaj kun malagrablegaj krioj, kun senesperaj ĝemadoj aŭdiĝis, oni asertis tion, en ĉi tiu timinda loko. La unuan fojon ke io pri tio atingis la orelojn de Lagrizo, li furioziĝis, kaj ĵuris ke tiuj kiuj fabelus pri la subtegmento, scius tion kio ĝi estas. Li katenus ilin tie dum unu semajno. Ĉi tiu averto ĉesigis la babiladojn, sed neniel malfortigis la fidon kiun oni havis pri la rakonto.
Tamen ĉiu, timante paroli pri tio, iom post iom evitis la ŝtuparon kiu kondukis al la brikabrako. Eĉ la koridoro kiu antaŭis la ŝtupojn fariĝis senhoma, kaj la legendo dronis en forgeson, kiam venis al la kapo de Kasiso utiligi tion por vigligi la superstiĉajn terurojn de Lagrizo, kaj provi la fuĝon de si kaj de sia kunsuferantino.
La dormoĉambro de Kasiso estis tuj sub la subtegmento. Iam, sen konsulti Lagrizon, ŝi prenis sur sin, laŭ la plej trudiĝema maniero, transportigi ĉiujn meblojn en ĉambron ĉe la alia fino de la domo. La subalternaj servistoj ŝarĝitaj fari la transloĝiĝon iris, venis, kuris, konkurantaj en fervoro kaj malordo, kiam Lagrizo eniris de ĉevala promeno.
- Hola ! He ! Kasiso ! Kio okazas sub la vento ?
- Nenio; nur, mi volas ŝanĝi dormĉambron, ŝi rebatis per insidema tono.
- Kaj kial, bonvolu ?
- Ĉar mi volas tion.
- Kial diable vi volas tion ?
- Mi dezirus povi dormi kelkfoje.
- Dormi ? Nu ! Kiu malpermesas vin dormi ?
- Mi povus diri tion al vi, se vi volas aŭdi tion, ŝi sekege rebatis.
- Ĉu vi parolos, sorĉistino ?
- Tio ne indas. Cetere mi supozas ke tio ja ne ĝenus vin. Estas nenio : ĝemoj, batoj, korpoj ruliĝantaj sur la planko dum duonnokto, de noktomezo ĝis tago.
- Korpoj, tie supre, en la subtegmento ! diris Lagrizo maltrankvile sed grimacante nenaturan ridon. La korpoj de kiuj homoj, Kasiso ?
Kasiso levis siajn grandajn, nigrajn kaj akrajn okulojn. Ŝi rigardis lin en la vizaĝon kun esprimo kiu tremetigis lin ĝis en la medolo de la ostoj.
- De kiuj homoj, Simono ! ŝi ripetis. Estas vi kiu povas diri tion al mi. Vi eble ne scias tion !
Lagrizo sakris kaj levis sian rajdovipon por frapi ŝin, sed ŝi elglitis, transpasis la pordon, kaj diris al li, turnante sin : "Se vi volas dormi en ĉi tiu ĉambro, vi scios pli pri tio ! Provu tion !"
Kaj ŝi eniris kaj enfermiĝis per ŝlosilo. Lagrizo muĝis, furiozis, minacis disbati la pordon; sed, post pli longa cerbumado, li direktiĝis al la salono kun konfuzita mieno. Kasiso vidis ke la agmaniero efikis, kaj de tiam penis kun malofta lerteco daŭrigi la komencitan faron.
Ŝi enpuŝis en truon en la tegmento la kolon de malnova botelo. La plej malforta vento, renkontanta ĉi tiun mallarĝan pasejon, enŝoviĝis en ĝin kun malgaja kaj plendinda fajfado kiu, ĉe ventopuŝoj, fariĝis akuta, akra kaj sonis al timigitaj oreloj kiel krioj de teruro kaj de malespero.
Ĉi tiuj sonoj, aŭdataj de tempo al tempo de la servistoj, revigligis la malnovan rakonton de fantomoj. Panika teruro kaptis la tutan domon; kaj kvankam neniu kuraĝis diri eĉ unu vorton pri tio al Lagrizo, li sin trovis ĵetita en etoso de teruro.
Ne estas homo pli superstiĉa ol la ateisto. La kristano certiĝas per sia kredo al la ĉiela Patro, saĝa, ĉiopova, kies ĉeesto plenigas la malplenon, per ordo kaj lumo. Sed, pri tiu kiu detronigis Dion, la mondo de la spiritoj estas vere, laŭ la paroloj de la hebrea poeto, nur "malluma regiono en la ombro de la morto", kie regas malordo, kaj kie lumo estas nur mallumo. Laŭ li, morto kaj vivo estas vizitadataj de fantomoj, malprecizaj objektoj de hororo kaj timego.
La morala elemento, tiel profunde paralizita en Lagrizo, vekiĝis rilate al Tomo, vekiĝis por esti venkita de la enradikiginta forto de malbono. Sed preĝo, parolo, himno, kiel tiom da elektraj ŝokoj, skuis interne, kaj produktis tie superstiĉan timegon.
La influo de Kasiso super ĉi tiu viro havis strangan naturon. Samtempe sia posedanto, sia tirano, sia persekutanto, li sciis ŝin tute en sia potenco, en la neebleco esti helpata aŭ defendata, kaj tamen ŝi superis lin. Ĉar la plej kruda viro ne kapablus vivi en konstantaj rilatoj kun energia virino sen sperti ŝian influon. Kiam li aĉetis ŝin, ŝi estis ankoraŭ delikata kaj distingita; li faris al si neniajn skrupulojn por premi ŝin. Sed laŭmezure kiel la tempo, la malhonoro, la malespero hardigis la koron de Kasiso kaj vekis ŝiajn malbonajn pasiojn, ŝi siavice regis lin, kaj li timis ŝin, tiranante ŝin.
Ĉi tiu influo fariĝis pli ĉikanema kaj decidema, ekde kiam duonfrenezeco atribuis al ŝiaj agoj, ŝiaj paroloj, strangan kaj supernaturan karakteron.
Unu aŭ du vesperojn post la transloĝiĝo, Lagrizo sidis en la malnova ĉambro, antaŭ lignofajro kiu elĵetis tien kaj tien dubindajn lumojn. Tio okazis dum uragana nokto; unu el tiuj noktoj kiuj kurigas tra la malnovaj dezertaj domoj, skadrojn da strangaj kaj fantastaj bruoj. La fenestroj skuiĝis, la latŝutroj batis la murojn, kaj la vento, petole distriĝanta, muĝis, bruegis, enŝoviĝis en la kamenon kaj elpelis el ĝi la fumon kaj la cindrojn, kiel la antaŭuloj de legio da spiritoj. Lagrizo aranĝis kontojn kaj legis la ĵurnalojn, dum Kasiso, sidinta en angulo, rigardis la fajron per senĝoja okulo. Li demetis sian gazeton sur la tablon, kaj vidinta flanke malnovan libron malfermitan, kiun Kasiso legis dum vespero, li prenis kaj foliumis ĝin. Ĝi estis unu el tiuj kolektoj de rakontoj de reaperantoj, de abomenaj murdoj, de supernaturaj vizioj, kiuj, krude presitaj kaj iluminitaj, naskas ĉe la leganto specon de fascino tuj kiam oni komencas legi ilin.
Lagrizo paŭtis, levis la ŝultrojn, sed daŭrigis la legadon paĝon post paĝo, ĝis kiam li fine deĵetis la libron kun sakraĵo.
- Ĉu vi ne kredas al reaperantoj, vi, Kasiso ? li diris prenante la fajroprenilon kaj reaktivigante la fajron. Mi kredis vin kun sufiĉe da prudento por ne lasi vin timigi per rumorojn.
- Ne gravas tion kion mi kredas, ŝi rebatis per kruda tono.
- Surmare, ili provis pli ol unu fojon timigi min, daŭrigis Lagrizo, per iliaj malbenitaj fabeloj kiuj neniam finiĝis; sed ili neniam sukcesis tion. Mi estas iom tro malcedema pri tiaj sensencaĵoj, mi sciigas vin pri tio.
El la fundo de sia malhela angulo, Kasiso fikse rigardis lin. Ŝi havis en la okuloj tiun strangan lumeton kiu dolore impresis Lagrizon.
- Kio finfine estas ĉi tiuj bruoj ? Nenio nur ratoj kaj vento, li daŭrigis. Ratoj, nur ili, faras bruegon de diablo. Mi ofte aŭdis ilin funde de holdo, en la veselo. Pri la vento, Disinjoro, ne ekzistas sono kiun oni ne povas eliri per ĝi.
Kasiso sciis ke Lagrizo estis ĝenata sub la fajro de ŝiaj okuloj. Ŝi ne respondis, sed daŭrigis alligi al li sian fiksan kaj malĝojigan rigardon.
- Nu, virino, ĉu vi parolos ? Ĉu vi ne pensas kiel mi ?
- Ĉu ratoj povas supreniri la ŝtuparon, trairi la koridoron, malfermi pordon interne fermitan, kaj kontraŭ kiu oni metis seĝon ? Ĉu ili kapablas paŝi, paŝi paŝon post paŝo, rekte al via lito, kaj meti manon sur vin… tiel ?
La fajraj okuloj de Kasiso estis alforĝitaj al tiuj de Lagrizo dum ŝi parolis. Li restis ŝtonigita kiel en inkubsonĝo, ĝis kiam ŝi apogis sian glacian manon sur la lian. Tiam li eksaltis malantaŭen kaj sakris.
- Virino, kion vi volas diri ? Neniu faris ĉi tion al vi !
- Ho ! Ne, neniu. Ĉu mi diris al vi ke estis iu ? ŝi diris kun rideto de frosta mokado.
- Sed… ĉu vi reale vidis ion ? Nu, kio okazas, Kasnjo ? Parolu.
- Dependas nur de vi scii tion, enlitiĝu tien.
- Ĉu tio venis de la subtegmento, Kasiso ?
- Tio, kio ?
- Nu, tio pri kio vi parolas.
- Mi parolis pri nenio, diris Kasiso kun malgaja amareco.
Lagrizo paŝadis tien kaj reen, kun konfuzita mieno.
- Mi volas iri funden de ĉi tiu afero. Mi vidos tion dum tiu nokto mem. Mi prenos miajn pistolojn.
- Faru, diris Kasiso; enlitiĝu en ĉi tiun ĉambron. Mi volus vidi vin tien ! Pafu per viaj pistoloj, pafu !
Lagrizo stamfis, kaj kolere sakris.
- Ne blasfemu ! Vi ne scias tiun kiu povas aŭdi vin…Ŝŝ !… Kio tio estas ?
- Kio ? diris Lagrizo, ektremante.
Malnova nederlanda horloĝo, kiu staris en angulo de la ĉambro, malrapide sonis.
Tuŝita de malpreciza teruro, Lagrizo nek parolis nek moviĝis. Stara antaŭ li, Kasiso rigardis lin per siaj brilegaj okuloj, kalkulante la batojn.
- Noktomezo ! ŝi diris; nun ni tuj vidos ! Ŝi malfermis la pordon kiu kondukis al la koridoro, kaj atente aŭskultis.
- Aŭskultu !… Ĉu vi ne aŭdas ?… Ŝi levis la fingron.
- Estas la vento, diris Lagrizo. Li blovas kiel rabiulo.
- Simono, venu ĉi tien, murmuris Kasiso metante sian manon sur la lian, kaj kuntirante lin malsupren de la ŝtupoj. Ĉu vi scias tion kio ĉi tio estas ?… Aŭskultu !
Akuta krio ekbruis laŭlonge de la ŝtuparo. Ĝi eliris el la subtegmento. La genuoj de Lagrizo kunbatiĝis. Li paliĝis pro timo.
- Ĉu vi ne bone farus pretigi viajn pistolojn ? diris Kasiso kun ironio kiu glaciigis la sangon de la viro. Estas la tempo por vidi ĉe la fundo de ĉi tiu afero. Kial vi supreniras ? Ili laboras !
- Mi ne volas supreniri ! reparolis Lagrizo kun blasfemo.
- Kial ne ? Reaperantoj ne ekzistas, vi scias tion ! Venu ! Kaj Kasiso ekĵetiĝis sur la ŝtupojn, kaj turnis sin por vidi ĉu li sekvas ŝin. Venu !
- Mi kredas ke vi estas la diablo mem ! Bonvolu malsupreniri, sorĉistino ! Ĉi tien, Kasnjo ! Ne iru !
Sed Kasiso, eligante frenezan ekridon, ankoraŭ supreniris. Li aŭdis ŝin malfermi la unuan pordon kiu kondukis al la subtegmento. La kandelo kiun li tenis en mano, estingiĝis, kaj fortega ventopuŝo malsupreniris, kunportante kun si trapikajn, abomenajn kriojn, kaj kiuj ili ŝajnis kriataj en la orelon mem de Lagrizo. Freneza pro teruro, li revenis al la ĉambro. Kasiso sekvis lin post momento, pala, trankvila, senesprima kiel venĝema spirito. En ŝiaj okuloj ankoraŭ brilis la sama malbonaŭgura lumeto.
- Ĉu pri tio vi havas sufiĉe, mi esperas ? ŝi diris.
- La diablo strangolu vin, Kasnjo !
- Kial ? Mi supreniris kaj fermis la pordojn, jen ĉio. Kion do vi imagas ke estas en ĉi tiu subtegmento, Simono ?
- Nenio kiu koncernas vin.
- Bone ! Ĉiaokaze mi estas plenkontenta ne plu dormi malsupre.
Aŭgurinte ke la vento plifortiĝos ĉi tiun vesperon mem, Kasiso anticipe malfermis la tegmentan fenestron. Kompreneble, tuj post la malfermo de la pordoj, la vento malsupreniris kaj estingis la flamon.
Kasiso daŭrigis la saman ludon ĝis tio ke Lagrizo atingis tiun gradon ke li pli ŝatintus meti sian kapon en la faŭkon de leono ol esplori la malbenitan subtegmenton. Tamen ŝi ĉiunokte iris kaj iom post iom amasigis tien sufiĉe da proviantoj por povi vivteni tie dum kelkaj tagoj. Ŝi ankaŭ transportis tien, dum la tempo kiam ĉiuj dormis, la plej grandan parton de sia vestaro kaj de tiu de Emelina. Ĉi tiuj aranĝoj finitaj, ŝi atendis favoran okazon.
Kaĵolante Lagrizon, kaj kaptante pliboniĝon en lia migra humoro, ŝi sukcesis akompani lin al la najbara urbo, situanta ĉe la Ruĝa Rivero. Kun memoro mirinde akrigita de espero, ŝi observis, dum la iro kaj reveno, ĉiun kurbiĝon de la vojo, kaj formis al si ĝustan ideon pri la necesa tempo por trairi ĝin.
Finfine la decida momento proksimiĝis. Lagrizo rajde iris viziti bienon en la ĉirkaŭaĵo. Ekde pluraj tagoj, Kasiso montris nekutimajn graciecon kaj mildecon, kaj ili estis kune, almenaŭ laŭaspekte, laŭ la plej bonaj kondiĉoj.
Noktiĝis. Emelina kaj Kasiso, enfermiĝintaj en la ĉambro de la unua, haste faris du malgrandajn pakaĵojn.
- Ili sufiĉos, diris Kasiso; nun surmetu vian ĉapelon kaj ni iru, estas la tempo.
- Sed oni ankoraŭ povas vidi nin.
- Tio estas tio kion mi volas, rebatis malvarme Kasiso. Ĉu vi ne scias ke ĉiaokaze ili ĉassekvos nin ? Jen mia plano : ni elglitos nin eksteren tra la malantaŭa pordo kaj kurante preteriri antaŭ la kabanoj. Tembo aŭ Kimbo ne povas malsukcesi ekvidi nin. Ili tuj postkuros nin, kaj ni eniros en la marĉejon. Neeblas al ili sekvi nin tien. Necesos al ili retroiri, alarmi, kunigi la hundojn; kaj dum ili renkontiĝos unu la alian, dum ili faligos unu la alian kiel ili regule faras ĉe ĉiu neatendita evento, ni vadante sekvos la krekon kiu etendiĝas malantaŭ la domo, ĝis kiam ni troviĝos antaŭ la pordo. Ĉi tiu returne paŝado kulpigos la hundojn, ĉar la akvo rompas la spuron. Ĉiuj forlasos la domon por kuri post ni, kaj ni eniros en ĝin tra la malantaŭa pordo, kaj atingos la subtegmenton kie mi pretigis bonan liton en unu el la grandaj skatoloj. Ni nepre loĝos en ĉi tiu subtegmento dum kelka tempo; ĉar li movos ĉielon kaj teron kontraŭ nin. Li varbos kelkajn maljunajn laborestrojn de aliaj plantejoj, kaj donos al si la plezuron de granda ĉasado. Ili serĉos colon post colo la tutan grundon de la marĉejo. Estas unu el liaj fieraj temoj, ke neniu iam ajn sukcesis eskapi lin ! Li do ĉasu ĝissate !
- Kasiso, kiel via plano estas bone elpensita ! diris Emelina. Nur vi povis imagi ĝin.
La okuloj de Kasiso esprimis nek ĝojon nek triumfon, nur la firmecon de la malespero.
- Nu, ŝi diris, etendante la manon al Emelina.
La du fuĝantinoj ŝteliris eksteren sen bruo, kaj preteriris tra la ombroj de la krepusko la sklavan barakaron. La lunarko, desegniĝanta okcidenten sur la ĉielo kiel arĝenta sigelo, iom prokrastis la alproksimiĝojn de la nokto. Tiel kiel konjektis Kasiso, voĉo kriis al ili por halti, ĉe la momento kiam ili atingis la randon de la marĉo kiu ĉirkaŭis la plantejon. Ne estis Tembo, sed Lagrizo, kiu persekutis ilin superŝutante ilin per insultoj. Emelina sentis sin malfortiĝi, kaj alkroĉita al la brako de sia kunulino, ŝi diris :
- Ho Kasiso, mi malsaniĝas !
- Eltenu, aŭ mi mortigos vin !
Kasiso eltiris el sia brusto stileton; ŝi briligis la klingon antaŭ la okuloj de la juna knabino.
Ĉi tiu ekstrema rimedo sukcesis al ŝi, Emelina ne svenis. Ambaŭ enprofundiĝis en la labirinton de la marĉejo, ĉe iu loko tiel densa kaj tiel malhela, ke estintus malsaĝe por Lagrizo provi sekvi ilin en tion sen helpo.
- Bone ! li diris kun kruelega rikano, ili faligis sin en la kaptilon, la friponinoj ! Ili estas en la bona loko. Ili pagos tion multege al mi ! Hola ! He ! Tembo ! Kimbo ! Ĉiuj ! kriis Lagrizo, alvenante al la kabanaro kiam la sklavoj revenis de la laboro. Estas du fuĝantinoj en la marĉejo. Kvin dolaroj por la negro kiu kuratingos ilin por mi. Liberlasu la hundojn ! Maltenu Tigron, Furiozon, la tutan hundaron !
La novaĵoj produktis viglan sensacion. Pluraj viroj impetis antaŭen por oferti siajn servojn, kun la espero de la rekompenco, aŭ sekve de tiu humila submetiĝo kiu estas unu el la plej abomenaj efikoj de la sklaveco. Iuj kuris dekstren, aliaj maldekstren; kelkaj ekbruligis rezinajn torĉojn, aliaj malligis la hundojn kies raŭkaj kaj sovaĝaj bojadoj kompletigis la tumulton.
- Ĉu ni pafi ilin, mastro, se ni ne povi elnestigi ilin ? demandis Tembo, al kiu Lagrizo ĵus donis karabenon.
- Vi povas pafi Kasison se vi volas. Jam estas tempo por ke ŝi iru al diablo, al kiu ŝi apartenas. Sed pri la knabino, ne. Nun knaboj, vigle kaj rapide ! Kvin dolarojn al tiu kiu kaptos ilin, kaj glason da rumo al ĉiu el vi !
En la lumo de la flamaj torĉoj kaj en la sovaĝaj kriadoj de la bestoj kaj de la homoj, la tuta bando direktiĝis al la marĉejo. La geservistoj sekvis de malproksime; kaj la domo estis tute senhoma, kiam Emelina kaj Kasiso englitiĝis per ŝtelaj paŝoj tra la malantaŭa pordo. La krioj, la muĝoj de la ĉaspelistoj plenigis la aeron. De la fenestroj de la ĉambro, la fuĝantinoj povis vidi la trupon kun ĝiaj torĉoj disiĝi sur la randoj de la marĉejo.
- Vidu ! diris Emelina, la ĉaso komencas ! Vidu la lumojn danci malproksime ! Aŭskultu !… La hundojn ! Ĉu vi ne aŭdas ? Se ni estus tie, nia sorto ne valorus unu picajunon(22) ! Ho ! Mi petegas, ni kaŝu nin rapide !
- Tute ne necesas rapidi, diris Kasiso malvarme. Jen ili ĉiuj senditaj, la ĉaso estos la distro de la vespero ! Ni supreniros post momento. Dume, ŝi decideme prenis ŝlosilon el la poŝo de la surtuto kiun Lagrizo haste demetis, necesas al ni havi sufiĉe por pagi nian transiron.
Ŝi malfermis la skribotablon, kaj eltiris el ĝi rulvolvaĵon da bankbiletoj, kiujn ŝi rapide kalkulis.
- Ho ! Ni ne faru tion, diris Emelina.
- Kial ? rekomencis Kasiso. Kion vi plej ŝatas ? Ke ni malsatmortus en la marĉoj, aŭ ke ni povus atingi liberan ŝtaton ? Mono povas ĉion, infano. Ŝi metis la monbiletojn sur sian sinon.
- Sed estas ŝteli, diris Emelina per mallaŭta kaj malĝoja voĉo.
- Ŝteli ! ripetis Kasiso kun malestima rido. Ili prediku al ni, ili kiuj ŝtelas korpon kaj animon ! Ĉiu el tiuj monbiletoj estis ŝtelita, ŝtelita de malriĉaj malsataj geestuloj, kiuj ŝvitas sangon kaj akvon, kaj kiujn li finfine fordonas al la diablo por sia profito. Li parolu pri ŝtelo ! Sed, nu; preferinde iri al nia subtegmento. Mi provizis tien per kandeloj kaj libroj kiuj helpos pasigi la tempon. Konsideru kiel certa ke ili ne venos serĉi nin tien. Se ili provos tion… nu, mi plenumos mian rolon de la reaperantino.
Kiam Emelina atingis la subtegmenton, ŝi trovis tie grandegan malplenan keston flanke kuŝitan tiel ke la aperturo frontis la muron, aŭ pli ĝuste la ĉarpentaĵon de la tegmento. Kasiso ekbruligis malgrandan lampon, kaj glitiĝante sub la solivojn, ili enlokiĝis en ĉi tiun kameron. Ĝi estis provizita de du matracoj kaj kapkusenoj. Tute apude, skatolo estis plenplena de kandeloj, proviantoj kaj ĉiuj vestaĵoj necesaj por la vojaĝo, kolektitaj laŭ paketoj mirinde malgrandaj kaj kompaktaj.
- Jen, diris Kasiso, kiam ŝi pendigis la lampon sur hokon, kiun ŝi tute intence fiksis al la rando de la kesto; jen nia domo dum la nuna tempo, ĉu ĝi plaĉas al vi ?
- Ĉu vi tre certas ke ili ne venos esplori la subtegmenton ?
- Mi ŝatus vidi Simonon Lagrizon provi tion. Ne ne, li preferas teni sin malproksime. Koncerne la geservistojn, ne estas unu kiu ne preferus esti mortpafita anstataŭ ol montri sian nazon ĉi tie.
Iom trankviligita, Emelina sin aranĝis sur sian kapkusenon.
- Kion vi volis diri, Kasiso, ŝi naive demandis, kiam vi parolis pri mortigi min ?
- Mi volis malhelpi vin malsaniĝi, kaj mi sukcesis. Mi antaŭsciigas vin, Emelina, ke necesas al vi elteni, ne sveni, kio ajn okazos. Tio estos tute neutila; se mi ne ĉesigus tion, vi nun estus inter la manoj de ĉi tiu malŝatindulo.
Emelina ektremis.
Ambaŭ silentis dum kelka tempo. Kasiso komencis legi francan libron; Emelina, lacoplena, endormiĝis. Ŝi estis vekita de fortegaj kriegoj ekstere, la galopo de la ĉevaloj kaj la bojado de la hundoj. Ŝi abrupte rektiĝis, kaj eligis mallaŭtan krion.
- Estas nur la ĉasado kiu revenas, diris malvarme Kasiso. Ne timu. Rigardu tra ĉi tiu truo. Ĉu vi ne vidas ilin ĉiujn tien malsupren ? Simono rezignas pri tio ĉi nokton.
Vidu kiel lia ĉevalo kovriĝis per koto pro multe sin sternaĉi en la marĉejo ! Ankaŭ la hundoj havas mallevitajn orelojn. Ha ! Bona mastro mia, vi devos rekomenci la kuradon pli ol unu fojon, la ĉasaĵo ne estas tie.
- Ho ! Bonvolu, eĉ ne unu vorton ! diris Emelina. Se ili aŭdus vin ?
- Se ili aŭdus ion, ili tenus sin des pli foren, diris Kasiso. Ne estas danĝero, ni povas fari la tutan bruon kiun plaĉos al ni. La efiko estos nur pli bona.
Fine, noktomeze, silento restariĝis en la domo. Lagrizo enlitiĝis malbenante sian malbonŝancon, kaj ĵurante sin venĝi la morgaŭon.
Add a comment