08. La Ĉassekvantoj de Homoj.

Krepuskiĝis kiam okazis la senespera forkuro. La grizeca nebulo kiu leviĝis de la rivero, envolvis Elizan kiam ŝi malaperis ĉe la supro de la riverrando, kaj kiam la ŝveligita, tumulta fluo, kaj la flosantaj glacioj starigis netranspaseblan baron inter la ĉasisto kaj lia predo. Malrapide, kun afliktita mieno, Halej reatingis la malgrandan tavernon por tie oportune konsideri tion kion fari. La gastigantino malfermis por li mallarĝan salonon, meblitan de ŝirpeco de tapiŝo, de tablo kovrita de brila nigra laktolo, kaj de kelkaj mizeraj seĝoj kun altaj dorsapogiloj el ligno. Super fummalpurigita krado, la kamenkapuĉo sin vestis per gipsobildoj kolorigitaj de akraj koloroj, kaj apude, kuŝiĝis benko el la plej malmolaj kaj el senmezura longo. Estis tie kie sin lokis Halej por ĝissate mediti pri la malstabileco de la homaj atendoj.

- Pro kio mi bezonis implikiĝi pri ĉi tiu malbeneto de infano, li diris al si, por igi min moki, trompi kaj esti kaptata kiel lavurso en la kuŝloko(1) !

Kaj Halej konsoliĝis per lavango da malbenoj al si mem, kiujn taŭgas kredi merititaj, sed kiujn, pro afero de gusto, ni permesos al ni preterlasi.

La laŭta kaj neharmonia voĉo de viro kiu deĉevaliĝis ĉe la pordo de la gastejo, eltiris la komerciston de sia monologo kaj ekĵetiĝante al la fenestro, li ekkriis :

- Ĉielo kaj tero, se tio ne estas ĝuste kvazaŭ providenco ! Antono Lokero persone, vere !

Halej tuj foriris. Antaŭ la verŝtablo staris sunbruna, fortmuskola viro, ses futoj (+/-1,8m) alte, proporcie larĝa, kaj al kiu lia surtuto el bubala haŭto, kun la felo ekstere, donis sovaĝan kaj teruran ŝajnon kiun lia fizionomio neniel malkonfirmis. Ĉiu organo, ĉiu trajto kiu povus esprimi brutalecon kaj perforton, atingis, sur ĉi tiu kranio kaj sur ĉi tiu vizaĝo, sian plej altan disvolviĝon. Se la leganto povas imagi buldogon transformitan al stato de homo, stariĝantan sur siaj malantaŭaj kruroj kaj promenantan kun mantelo kaj ĉapelo, li havas sufiĉe ĝustan ideon pri la aspekto de ĉi tiu persono. La viro estis akompanata de individuo kiu plej perfekte kontrastis kun li. Ĉi tiu lasta estis malalta kaj maldika; malrigida kaj hipokrita en sia tuta aspekto. El liaj nigraj okuletoj eliris rigardon de muso, akran, zorgoplenan, kun kiu akordiĝis la resto de liaj akrigitaj trajtoj, oni ne povas pli bone. Lia maldika nazo ŝajnis longiĝi por traserĉi kaj sondi ĉiujn aferojn, liaj nigraj, plataj, glataj kaj malabundaj haroj, tiritaj antaŭen, gluiĝis sur lia kranio, kaj ĉiuj liaj movoj, ĉiuj liaj evoluoj, antaŭsignis senfruktan kaj kalkuleman subtilaĵon. La granda dika viro verŝis al si duonglason da forta brando, kaj senvorte englutis ĝin per unu gluto. La malgranda maldikulo, piedpinte leviĝinta, promenigis sian nazon de unu flanko de la verŝtablo al la alia, flaris ĉiujn botelojn, kaj fine mendis, per malbone memfida voĉo de falseto, mentan julepon, kiun oni servis al li, kaj kiun li rigardis kun mieno de ruza memkontento, kiel homo kiu ĝuste trafis la aferon; poste li frande trinketis la trinkaĵon.

- He ! Vivu ! ekkriis Halej, kiu antaŭdirus al mi ĉi tiun bonŝancon ? Hola, Lokero, kiel vi fartas ? kaj li etendis la manon al la dikulo.

- Al diablo ! estis la ĝentila respondo. Kia hajla vento blovas vin ĉi tie, Halej ?

La ratulo, kiu nomiĝis Markso, kaj kiu trinketis per glutetoj en sia angulo, ekhaltis kaj fikse ĵetis al la novveninto spritan rigardon kiel tiun de la kato kiu atente observas la sekan folion, aŭ tute alian malgrandan moviĝan objekton, kaj estas eksaltonta sur ĝin.

- Mi diras, Antono, ke ĉi tio estas ŝanco ! Mi estas en diabla embaraso, kaj mi vidas nur vin kiu kapablus eltiri min el tio.

- Plago ! Verŝajne ! grumblis lia kompleza interparolanto. Tiu kiu vi afable akceptas, ja povas ĵuri ke vi volas tiri profiton el li. Nu, ni vidu kien la muŝo pikas vin ?

- Kiun vi havas tie ? Ĉu amikon ? demandis Halej kun iom da hezito, rigardante Markson, eble iun asociiton ?

- Jes ja ! Venu, Markso ! Jen mia malnova partnero de Naĉezo.

- Feliĉa fari vian konon, kaj Markso etendis sian manon senkarnan kiel kruro de korvo, sinjoro Halej, mi pensas ?

- Li mem, sinjoro, diris Halej, kaj kiu festos nian renkontiĝon per unu aŭ du glasoj da io varma. Hola ! Maljuna lavurso ! li kriis al la viro ĉe la veotablo, oni servu al ni varman akvon, sukeron, cigarojn kaj rumon, el la fama, ĉu vi aŭdas ! Laŭvole, kaj ni diboĉu.

Rigardu ! La kandeloj brilas, la fajro vekiĝas, kaj la tri dignaj kunuloj estas altabliĝintaj ĉirkaŭ la necesaj akcesoraĵoj de iu ajn kunveno de siaj samideanoj.

Halej senatende sin ĵetis en la patosan rakonton pri siaj misaventuroj. Kun buŝo fermita, Lokero aŭskultis lin kun malgaja atento; Markso, profundiĝinta en la laŭvola miksado de nova trinkaĵo, sin deturnis por preskaŭ ŝovi siajn pintajn nazon kaj mentonon en la vizaĝon de la rakontanto, kies li ekzamenis ĉiun parolon. La konkludo ŝajnis senmezure ĝojigi lin, kaj liaj ŝultroj kaj ripoj ekskuiĝis pro interna rido kiu kuntiris liajn maldikajn lipojn.

- Do, jen vi kun la kapo en la sako ! Enprofundigita ! Hi ! Hi ! Hi ! la ŝerco estas bona !

- Ĉi tiuj buboj, reparolis Halej per veoplena tono, estas la pereo de la komerco !

- Se ni sukcesus trovi rason de virinoj kiuj ne zorgus pri idoj, mi diras ke tio estus la plej grava malkovro de la jarcento, kaj Markso subtenis sian ŝercon per malsimpatia rikanado.

- Prave, diris Halej. Mi neniam komprenis ! Ĉi tiuj etuloj donas al ili nur amason da laceco kaj turmento; ŝajnas ke ili devus esti kontentegaj liberiĝi de tio; nu ne ! Ju pli ido estas zorgodona kaj utila por nenio, des pli ili estas obstinemaj !

- Nu ! Sinjoro Halej, daŭrigis Markso, pasigu al mi iom da varma akvo. Jes, sinjoro, estas kiel vi diras; ni alvenis ĝis tie. Imagu ke iam, mi tiam komercis, mi aĉetis fortikan, plenkreskan knabinon, beletan senhontulinon, vere, kaj tre kapabla. Ĉu ŝi ne havis malsaneman infanon, rakitan, kriplan, kion mi scias ? Mi cedis la embrion al viro kiu kaptis la ŝancon eduki lin, ricevinte lin kontraŭ bagatelo. Mi ja ne estis pensanta ke la knabino freneziĝus pro tio, vi komprenas ! Sed, Disinjoro ! Mi dezirus ke vi estus vidanta ŝin ! Kia bruego ! Vere, ŝi ŝajnis ju pli ŝati la etulon des pli li estis malsanema, grumblema, vera plago post ŝi ! Kaj tio estis ververa ! Ŝi ploris, ŝi ĝemadis, ŝi sin ĵetis teren. Ŝajnintus ke ŝi perdis ĉion. Tamen, estas stranga afero, ĉi tiuj virinaj kapricoj ! Estas por sin perdi en ĝi.

- Ankaŭ mia rakonto, reparolis Halej. Ne pli frue ol la pasintan someron, sur la Ruĝa Rivero, mi aĉetis knabinon kaj ŝian infanon, bubon kun bona mieno, kun okuloj tiel brilaj kiel la viaj. Nu, ĉu li ne estis blinda ? sed, tute blinda ! Ne unu vorton, kompreneble, kaj mi belete interŝanĝis lin kontraŭ barelo da brando. Sed, kiam temis pri forpreni lin de la patrino; ho, ŝi estis vera tigrino ! Bedaŭrinde tio okazis antaŭ la foriro, kaj mia bando ne jam estis ĉenita. La virino ne hezitis, ŝi ekprenis tranĉilon de unu el la matrosoj, saltis kiel sovaĝa kato sur kotonan pakaĵon, kaj fuĝigas la ĉeestantaron. Tio estis bona ĉe la momento, kompreneble. Kiam ŝi vidis tion, ŝi turniĝis, kaj, paf ! Ŝi sin ĵetis kapon antaŭen, kun infano kaj ĉio, en la riveron kie ŝi ankoraŭ troviĝas.

- Pa ! diris Antono Lokero kiu aŭskultis kun evidenta malestimo; vi ambaŭ estas nur eldorlotitoj ! Miaj knabinoj ne permesas al si tiajn malicaĵojn kun mi !

- Ĉu vere ? Kaj kiel vi malhelpas ilin, mi petegas vin ? vigle demandis Markso.

- Mi ! Kiam mi aĉetas knabinon, tuj kiam ŝia etulo estas matura por vendo, mi iras rekte al ŝi, mi metas al ŝi la pugnon sub la nazon : "Rigardu ĉi tiun pugnon, mi diras al ŝi, se vi kuraĝas suspiri, vi vidas tion kio platigos vian vizaĝon. Mi ne volas aŭdi vorton, ne la komencon de vorto. Ĉi tiu etulo estas mia, ne via, kaj vi tute ne bezonas zorgi pri li. Mi vendos lin ekde la unua okazo. Gardu vin ! Nenian komedion ! Aŭ mi igos vin deziri neniam esti naskiĝinta". Mi certigas vin ke ili scias ke ne temas pri ridado kiam mi tenegas ilin, kaj mi mutigas ilin kiel fiŝoj. Se estas unu kiu iom plorpepas, tiam !… La pugno de Sro Lokero, peze malsuprenirante sur la tablon, finis sian frazon.

- Jen tio kio nomiĝas elokventeco, diris Markso, ridante frapanta sur la ventron de Halej. Li estas originala, ĉi tiu Antono ! Hi, hi, hi ! Ni vetu ke ne ekzistas krispa kapo kiu ne komprenas, kiom ajn malmola ĝi estu ! Vere, Antono, vi ja scias penetrigi la aferojn en la cerbo, kaj se vi ne estas la diablo, certe vi estas lia kuzo !

Lokero akceptis la komplimenton laŭ taŭga modesteco, kaj ŝajnis tiel afabla kiel ebligis lia buldoga natureco. Koncerne Halejon, kiu ne malevitis la alkoholaĵojn, li komencis senti en si pliintensiĝon de moraleco, fenomenon kiu ne estas malofta en tia cirkonstanco ĉe seriozaj kaj meditemaj viroj.

- Nun, Antono ! Nu, mi ĉiam diris al vi, vi estas tro kruda ! Ni ofte kune babilis pri tio en Naĉezo; kaj, kiel mi multfoje pruvis tion al vi, iom domaĝante la varon, oni ne malpli sukcesas en ĉi tiu mondo, kaj oni konservas pli da ŝanco por la alia mondo, la plej malbona venas el la plej malbona, vi komprenas !

- Fi ! He, mi cetere vidas ! Ne estu rakontonta al mi ĉiujn viajn sentaŭgajn sensencaĵojn, Halej. Mi jam ne havas stomakon tro fortan, kaj tio estigas al mi naŭzojn. Ĉesante paroli, Antono englutis duonglason da pura alkoholo.

- Mi diras, kaj klinante sin malantaŭen sur sia seĝo, Halej vigle gestadis, kaj mi persiste asertas tion. Mi ĉiam daŭrigis mian komercon por fari tiom kiom kiu ajn, unue kaj unuatempe, monon. Sed la negocado ne estas ĉio; la mono ne estas ĉio; ni havas animojn, ĉiuj tiom kiom ni estas, ĉion enkalkulinte. Ne gravas ĉu ni ŝultrumas, mi havas mian opinion pri tio, kaj nenio malhelpos min diri tion. Mi havas religion, mi kredas al ĝi, kaj en ia venonta tago, kiam mi estos pliiganta mian malgrandan bieneton, mi serioze pensos pri mia animo. Kial fari sin pli aĉa ol konvene ? Ĉu tio estas prudente agi, mi demandas tion ?

- Zorgu pri via animo ! ripetis disdegne Antono. Fama nazumo, tiu kiu malkovrus la vian ! Ŝparu la frajton por ĉi tiu varo, Halej, kredu min. Se la diablo iam ekpensas kribri vin, mi vere defias lin trovi spuron de animo !

- Ha jen, Antono, vi estas tro kruda, ankaŭ ! Ĉu vi ne kapablas bone interpreti tion kion oni diras al vi nur por via bono !

- Do lasu iomete ripozi viajn makzelojn, Halej, kolerkriis Antono. Mi povas elteni ĉiujn viajn sensencaĵojn, krom viajn devotajn senspritaĵojn. Viaj predikoj tedegas min, mi diras al vi ! Kia malsimileco estas inter vi kaj mi, mi petas ? Ĉu vi havas iom pli da kompato, iom pli da honto aŭ da io ajn ? Estas bona, bela kaj pura malnoblaĵo por trompi la diablon kaj savi vian haŭton. Ĉu vi kredas ke oni ne senmaskigas vin kun vian tutan religion, kiel vi nomas ĝin ? He ! Tio frapas la okulojn ! Afero por trompi la diablon, ricevi kvitancon kaj ne pagi.

- Nu, nu, sinjoroj, ne temas pri tio, diris Markso sin intermetante. Estas diversaj manieroj konsideri la aferojn. Sro Halej estas skrupula viro, li havas sian konsciencon; kaj vi, Antono, vi havas vian sistemon, kaj bonan sistemon, Antono. Sed kvereloj nenion helpas. Nu, sinjoro Halej, pri kio temas ? Kapti por vi la knabinon, ĉu ne ?

- La knabino tute ne koncernas min, ŝi estas al la Ŝelbioj. Estas nur ŝian etulon kiun mi volas. Stultulo kiun mi estas pro esti aĉetinta la simion !

- He ! Kiam vi ne estas stulta ? diris Lokero abrupte.

- Nu, Antono, sufiĉe da ventopuŝoj, reparolis Markso lekante al si la lipojn. Vidu ! Jen sinjoro Halej kiu, mi sentas tion, estas sendanta nin sur bonan spuron. Nur restu trankvile, ĉi tiuj negocoj estas mia fako. Ĉi tiu knabino, sinjoro Halej, kia ŝi estas ?

- Ho ! Bela kaj blanka, tre bone edukita. Mi proponus al Ŝelbi inter okcent kaj mil dolaroj, kaj estis por gajni per ŝi.

- Blanka, bela, bone edukita ! ripetis Markso, kaj liaj akraj okuloj, lia nazo, liaj lipoj akriĝis pro avideco. Vidu iomete, Lokero, tio promesas ! Estas negoco por ni en ĝi. Ni entreprenas la ĉason; la infano iras al sinjoro Halej, tio estas klara; kaj ni kunkondukas la knabinon al Nov-Orleano por spekuli pri ŝi. Tio estas bela, ĉu ne ?

Antono, kies la pezaj makzeloj restis duonfermitaj dum ĉi tiu komunikado, subite refermis ilin, kvazaŭ li ekmordus en bonan manĝopecon, kaj pretiĝis por senhaste digesti la ideon.

- Komprenu, diris Markso al Halej daŭrigante kirli sian punĉon, ni havas laŭ la riverbordo kontentiĝemajn pacigajn juĝistojn, kiel necesas en nia profesio. Antono unue plenumas la aferon, kaj energie frapas; poste, mi miavice alvenas, kiam temas ĵuri, bone vestita, kun lakitaj botoj, tute laŭ bona aspekto. Vi devus vidi, daŭrigis Markso ekkaptata de tre natura memestimo, kiel mia maniero malgravigas la aferojn ! Iutage mi estas sro Tŭikemo de Nov-Orleano; alifoje mi alvenas el mia plantejo ĉe la rando de la rivero kun Perloj, kie mi laborigas ĉirkaŭ sepcent negrojn; aŭ mi estas malproksima parenco de sro Henriko Clay, aŭ de iu alia maljuna moŝto de Kentukio. Ĉiu havas sian talenton en ĉi tiu mondo. Antono, vera leono kiam necesas pugni aŭ batali, tute ne valoras por mensogi. Ne, Antono neniam sukcesos, tio ne nature venas al li. Sed, per la ĉielo ! se estas en la distrikto, iu kiu povas ĵuri pri ĉio al ĉiuj homoj, rakonti la okazaĵojn, multigi la cirkonstancojn, fanfaroni kun pli serioza mieno kaj elturniĝi pli bone ol via servanto, mi estus kontentega vidi lin, kaj mi ne pli diras. Parolon mian ! Se mi ne kredas min certan por dubigi miajn juĝistojn, eĉ se ili fariĝus skrupulaj. Mi ŝatus tion, vere, la farso havus pli da valoro : tio estus pli amuza.

Antono Lokero kiu, ni povis vidi tion, estis malrapida pri kompreno, peza pri moviĝo, interrompis ĉi tie Markson, donante al la tablo pugnobaton kiu saltigis la glasojn : "Sufiĉos !" li ekkrris.

- Dio benu vin, Antono ! Ne rompigu la vazaron ! Destinu vian pugnon por okazoj de urĝo.

- Sed, sinjoroj, ĉu mi ne havos parton de la profito ? demandis Halej.

- Kion ! Ĉu ne sufiĉas ke ni kaptus la infanon por vi ? Kion vi ankoraŭ bezonas ? diris Lokero.

- He ! Ĉu ne estas mi kiu donis la ĉasaĵon por persekuti ? Tio valoras ion, mi supozas. Dek procentojn el la profitoj, ĉiuj elspezoj deprenitaj. Nu !

- Ĉifoje ! ekkriis Lokero kun timiga sakraĵo kaj preskaŭ frakasante la tablon, vi estas bone, vi, Danielo Halej ! Ha ! Vi pretendas afekti grandsinjoron kun mi ! Ni faros nin ĉaspelantoj de fuĝintaj sklavoj, Markso kaj mi, por la belaj okuloj de ĝentlemanoj el via speco, kaj plie senpage ! Ne, per ĉiuj diabloj ! La knabino estas por nia konto, kaj tenu vin trankvile, aŭ ni gardos la du. Kiu malhelpas ? Vi montris al ni la ĉasaĵon, konsentite; dependas de vi krome postkuri, kaj ankaŭ de ni, mi supozas. Se plaĉas al vi aŭ al Ŝelbi procesi kontraŭ ni, tiel estu. Bonege serĉu kie estas la perdrikoj de la pasinta jaro, vi eble trovos nin sub iliaj flugiloj.

- Nu ! Bonege ! Kiel konsentite, diris Halej alarmita, vi kompense kaptos por mi la knabon. Ni kune faris multajn aferojn, Antono; vi ĉiam lojale agis kontraŭ mi, kaj mi scias ke vi estas honestulo.

- Ha ! Vi scias tion ! Mi ja ne falas en ĉiujn viajn afektaĵojn; sed mi estas ekzakta en miaj kontoj, eĉ kun la diablo mem. Tion kion mi diras, mi faras, kaj faros, vi scias tion, Danielo Halej !

- Tiel dirite, tiel farite. Antono, vi promesas demeti la infanon, plej malfrue post ok tagoj, ĉe la loko kiun vi mem indikos, kaj mi konsideras min kontenta.

- Jes ja ! Sed ne mi, kaj vi treege eraras. Ne estas vane ke mi tiom longe faris negocojn kun vi, Halej, tie en Naĉezo. Mi lernis ne malteni la angilon kiam mi ĝin tenas; vi estas tuj elspezonta al mi, sur la tablo, kvindek dolarojn, aŭ neniun infanon.

- Kiel ! Kiam vi havos sub la mano, grandiozan aferon, kiu gajnigas al vi klare kaj certe inter mil kaj mil ses cent dolaroj ! Ha ! Antono ! Vi ne estas konvena.

- Vere ! Kaj ĉu ni ne havas pli ol kvin semajnojn da laboro skribita en niaj libroj ? Pli ol ni kapablos fari. Supozu ke ni nun forlasus ĉion por ĉien serĉadi vian bubon, kaj rezulte ni kaptus nek la infanon nek la patrinon ! Ĉiam estas malfacile kapti ĉi tiuj knabinoj. Jen ni en malbona situacio ! Ĉu vi kompense pagus al ni speson ?

- Ŝajnas al mi ke viaj intencoj klare aperas, he ! Ne, ne, prezentu al mi ĉi supre viajn kvindek dolarojn. Se la ĉasaĵo estas nia kaj ke ĝi respondas, la mono estos redonita; alie ĝi estas por niaj klopodoj. Ĉu tio estas agi lojale ? Hej ! Markso ?

- Certe, certe, diris ĉi-lasta per konsentema tono, simpla garantio de honorario, jen ĉio. Hi hi hi ! Ni estas iom leĝistoj, sed ne malpli bonaj infanoj pro tio. Do jen ni en akordo. Antono demetos la infanon kien vi volos, ĉu ne, Antono ?

- Se mi ekkaptas la bubon, mi kunkondukos lin al Cincinatio, kaj mi lasos lin ĉe avino Belŝu de la elŝipejo, diris Lokero.

Markso estis elpreninta el sia poŝo agendon makulitan de graso, el kiu li eltiris longan paperon. Kun la kapo en la manoj, fikse rigardante sian liston per siaj akraj nigraj okuloj, li murmuris ĝian enhavon inter siaj dentoj :

  • He ! Barnes (distrikto de Ŝelbi), lia knabo Ĵakĉjo; tricent dolaroj por li, vive aŭ morte.

  • Eduardo, Rikĉjo kaj Lucia, geedzoj, sescent dolaroj.

  • La negrino Paola, kun du infanoj, sescent; ŝi aŭ ŝia kapo.

- Mi tralegas la agendon por vidi ĉu la afero povas esti tuj prizorgata, li diris, interrompante sian legadon. Lokero, li reparolis post paŭzo, se ni transdonus la Paolan al Adamso kaj Springero ? Jen longtempe ke ŝi estas en la poŝlibreto.

- Ili postulos tro multekoste, murmuris Antono.

- Mi aranĝos la aferon al konvena prezo. Ili komencas kaj devas fariĝi pli indulgemaj. Ni vidu ! Estas du aŭ tri facilaj kazoj : kutima laboro, fusilpafo pafita al la fuĝantoj; kaptas kiu povas, kaj necesos nur ĵuri ke ili estas mortigitaj. Oni ne povus multe pagigi tion. La aliaj mendoj atendos. Nun ni alvenu al la detaloj. Vi do diras, sinjoro Halej, ke vi vidis la knabinon grimpi ĉe la alia flanko ?

- Certe; vidinta kiel mi vidas vin.

- Kaj viro helpis ŝin grimpi ? aldonis Lokero.

- Certege, mi vidis lin.

- Ŝi estas akceptita ie, tio ne estas duba, reporolis Markso; sed kie ? Tio estas la demando. Kion vi diras pri tio, Antono ?

- Ĉu mi ? Mi diras ke necesas transiri la riveron ĉi-vespere, kaj sen heziti.

- Estas tute neniu boato, kaj la akvo diable flutransportas ! Ĉu tio ne estas danĝera, Antono ?

- Mi nenion scias; ĉio kion mi scias, estas ke necesas trairi.

- Diable ! reparolis Markso nervoziĝante, kaj proksimiĝante al la fenestro, li aldonis : Tio estas nigra kiel faŭko de lupo ! Hej, Antono !

- Ĉio kaj ĝia malo, tio estas ke vi timas, Markso. Sed mi ne povas helpi vin, necesas antaŭeniri. Prenu unu aŭ du tagojn de ripozo, vi donas al ili tempon, kun iliaj subteraj manovroj, foririgi la knabinon ĝis Sanduskio, kaj ŝi iros al vi preter la buŝon.

- Ho ! Mi ne havas ombron de timo, diris Markso, nur...

- Nur kio ? demandis Antono.

- La pramo, evidente ! Vi vidas ke ne estas boatoj.

- La gastigantino diris ke estus unu ĉi-vespere. Iu boatisto devas transiri. Ni riskos nian kolon kaj transiros kun li, daŭrigis Antono.

- Vi sendube havas hundojn, diris Halej.

- El la unua kvalito, rebatis Markso. Sed por kio ? Ni havas nenion por flarigi ilin.

- Se vere ! ekkriis Halej kun triumfa mieno. Mi havas ĉi tie ŝian ŝalon forgesitan sur la lito dum ŝia hasto, kaj ŝi ankaŭ lasis sian ĉapelon.

- Vera ŝanco ! diris Lokero. Etendu por mi ĉi tiujn ĉifonaĵojn.

- Tamen atentu la hundojn, observigis Halej, ili povus, se ni agas sen antaŭzorgo, grave difekti la artiklon.

- Tio estas konsiderinda, respondis Markso. La alian tagon en Mobilo, ĉu niaj hundoj ne dispecigis negron pli ol duone antaŭ ol ni sukcesis forkapti lin de ili !

- Necesas atentegi, precipe rilate al artikloj venditaj pro ilia beleco, komprenu !

- Mi tre bone komprenas, Halej, rebatis Markso. Poste, se la knabino estas loĝigita, la hundoj fariĝas senutilaj. Ili cetere malmulte valoras en viaj nordaj ŝtatoj, kie ĉi tiuj estuloj estas veturigitaj. Tio ne plu estas kiel en niaj plantejoj, kie la negro kiu fuĝas, utiligas nur siajn krurojn, kaj tute ne estas helpata.

- Nu, diris Lokero kiu estis irinta informiĝi ĉe la veotablo, la viro alvenas kun la boato. Ek, Markso !

Ĉi-lasta, kompatinda viro, ĵetis malĝojan rigardon al la komfortaj loĝejoj kiujn li devis postlasi, kaj malrapide staris por obei. Post interŝanĝinte kelkajn vortojn pri la postaj aranĝoj kun la du partneroj, Halej elspezis, ne sen videbla malemo, la interkonsentitajn kvindek dolarojn, kaj la digna trio disiĝis.

Se la delikateco de iuj el niaj kristanaj legantoj sin trovas ŝokita de la socio en kiu ĉi tiu sceno ĵus enkondukis ilin, ke ili bonvolu silentigi siajn antaŭjuĝojn kaj prokrasti siajn skrupulojn. La metio de sklavĉaspelistoj kreskas, kaj promesas dank’al la nova leĝo, iam esti honorinda, patriota kaj laŭleĝa profesio. Se la tuta larĝa teritorio kiu etendiĝas de Misisipo ĝis Pacifiko, fariĝas vasta bazaro por la debito de korpoj kaj animoj, kaj ke la varo konservas la moveblecon kiun trudas al ĝi la deknaŭan jarcenton, la komercisto kaj la ĉaspelisto de sklavoj povus altiĝi en la usona aristokrataro.

1 Aludo al la maniero ĉasi per lavurso.

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment