18. Sindefendo de Libera Homo.
La posttagmezo baldaŭ finiĝis; ni senhaste rapidis en la domon de la kvakeroj. Raĥela Halidaj, ĉiam egalanima, iris kaj reiris, elektante inter siaj hejmaj proviantoj, tion kio povis okupi la plej malgrandan spacon en la bagaĝoj de la vojaĝantoj. La ombroj etendiĝis orienten, la ruĝa disko de la suno atingis la horizonton, kaj ĝiaj radioj, el ora flavo, lumigis la malgrandan dormĉambron. Georgo sidis, kun sia infano sur siaj genuoj, la mano de sia edzino en sia. Ili ambaŭ ŝajnis pensemaj, kaj iliaj vangoj konservis spurojn de larmoj.
- Jes, Eliza, daŭrigis Georgo, mi scii ke tio kion vi diri, esti vera. Vi esti bona kaj digna estulino, multe pli bona ol mi. Mi provi fari tion kion vi deziri, mi peni agi kiel libera viro, konduti kiel kristano. Ĉiopova Dio scii ke mi intenci bone fari, ke mi lukti dum ĉio esti kontraŭ mi. Nun mi forgesi la pasintecon, mi silentigi ĉiujn amarajn kaj venĝemajn sentojn; mi legi la Biblion, kaj mi lerni esti bona.
- Iam en Kanado, mi povi helpi vin, diris Eliza. Mi esti lerta kudristino; mi scii lavi, gladi, kaj kune ni du trovi rimedon por vivi.
- Jes, Eliza, ni ambaŭ, kaj kun nia infano. Ho ! se ĉi tiuj homoj nur scii kia ĝojo estas por viro pensi ke lia edzino kaj lia infano aparteni al li ! Mi ofte miri vidi blankulojn, en plena posedo de siaj infanoj, de sia edzino, senmotive estigi al si ĉagrenojn kaj turmentojn ! Nu, mi ja senti min riĉa kaj forta, kvankam ĉiu el ni havi nur niajn dek fingrojn. Mi apenaŭ kuraĝi peti al Dio aliajn favorojn. Jes, kvankam mi dolore labori ĉiujn tagojn de mia vivo, kaj ke post dudek kvin jaroj mi havi nek speson, nek tegmenton por kovri min, nek peceton da tero kiun mi povi nomi mian. Tamen, se oni lasi min en paco, mi esti feliĉa, dankema. Mi labori, kaj mi sendi la monon de la elaĉeto de vi kaj de mia filo. Koncerne mian malnovan mastron, li kvinobligi kaj pli tion kion mi povi kosti al li; mi nenion ŝuldi al li.
- Ni ne esti ekster danĝero, diris Eliza; ni ne jam esti en Kanado.
- Esti vere, sed ŝajni al mi jam spiri ĝian liberan aeron, kaj ĝi revigligi min.
En ĉi tiu momento voĉoj aŭdiĝis en la apuda ĉambro. Oni vigle parolis. Iom poste oni frapis la pordon, Eliza malfermis.
Simeono Halidaj estis tie, akompanata de kvakera kolego, kiun li anoncis sub la nomo de Fineaso Fletŝer. Fineaso estis alta, senkarna, rufa; lia fizionomio esprimis multe da sagaceco kaj sufiĉe da ruzo. Li havis nek la kvietan mienon de Simeono, nek lian indiferentecon de la aferoj de ĉi tiu mondo. Tute kontraŭe, li estis kiel eble pli vigla, kaj multscia, kiel viro kiu pretendas scii pri kio temas, kaj havi singardan okulon, apartaĵoj kiuj strange kontrastis kun lia larĝ-randa ĉapelo, kaj lia metoda frazeologio.
- Nia amiko Fineaso, diris Simeono, malkovris ion gravan por vi kaj viaj, Georgo; estas bone ke vi aŭdu lin.
- Efektive, daŭrigis Fineaso, kaj tio bone pruvas, kiel mi ĉiam diris, ke kelk-loke viro neniam devas tute trankvile dormi. La pasintan nokton, mi haltis ĉe malgranda izolita gastejo sur la suba vojo; vi memoras, Simeono, la saman kie ni pasintjare vendis kelkajn pomojn al dika virino kiu havis grandegajn juvelpendaĵojn de orelo. Nu, mi estis laca pro esti longtempe veturinta, kaj post la vespermanĝo mi kuŝiĝis sur amason da sakoj en la angulo, kaj tiris sur min bubalan felon, atendante ke mia lito estu preta. Jen mi kiu permesas al mi endormiĝi, ho sed, kiel gliro !
- Ne tute trankvile, Fineaso ? trankvile diris Simeono.
- Ne, kiel ŝtono ĉi-foje ! Mi dormegis dum pli ol plenan horon, ĉar mi estis vere lacega. Kiam mi komencis iom vekiĝis, mi rimarkis ke estis en la ĉambro viroj sidantaj ĉirkaŭ tablo, kiuj trinkis kaj babilis. Mi pensis, en mi mem, ke antaŭ moviĝi, mi pli bone sciiĝus iomete pri tio kio kondukis ilin tie, des pli ke ili murmuris ion pri la kvakeroj. "Certas, diris unu, ili estas en la kolonio, ne estas dubo pri tio". De tiam mi aŭskultis per ambaŭ oreloj, kaj mi komprenis ke temis pri vi ĉiuj. Mi ne diris eĉ unu vorton; ili elvolvis ĉiujn siajn planojn. La junulo devas esti resendita al Kentukio, al sia mastro, kiu volas fari pri li ekzemplon, por naŭzi la negrojn forfuĝi. Du el ili devas kapti la virinon kaj iri vendi ŝin por sia propra konto en Nov-Orleano; ili kalkulas ke ili ricevvos inter mil sescent kaj mil okcent dolaroj. Koncerne la etulon, li devas iri al la komercisto kiu aĉetis lin. Restas ankoraŭ Jakobo kaj lia maljuna patrino kiujn oni redonos ambaŭ al ilia mastro. Ili ankaŭ diris ke estis du konstabloj en iu urbo lokita iom plu supren, kiuj venus kun ili aresti la fuĝantojn. La juna virino estos kondukita antaŭ juĝisto; kaj unu el la fiuloj, kiu estas malgranda kaj estas babilema, ĵuros ke ŝi apartenas al li, kaj aljuĝigos ŝin al si por konduki ŝin en la Sudon. Ili scias ĝuste laŭ kiu vojo ni iros ĉinokte, kaj ili nombre estos ĉe niaj kalkanoj, kiel oni dirus ses aŭ ok. Jen ! Kion fari nun ?
La grupo kiu ĵus aŭdis ĉi tiun komunikaĵon, restis ŝtonigita en diversaj sintenoj. Raĥela Halidaj ĉesis knedi sian paston por aŭskulti la novaĵojn, kaj levis al la ĉielo siajn farunitajn manojn, kun afliktoplena mieno. Simeono ŝajnis profunde pripensema. Eliza ĉirkaŭbrakis sian edzon kaj rigardis lin. Georgo, stara, kun la pugnoj kunpremitaj, la okuloj brilegaj, havis la teruran sintenon de viro kies la edzino devas esti aŭkciota, kaj la filo transdonota al sklavvendisto, la tuto sub la protekto de la leĝoj de kristana nacio.
- Kion ni fari, Georgo ? demandis Eliza per mallaŭta voĉo.
- Mi scii tion kion mi ja devi fari, diris Georgo, kaj enirante en la ĉambreton, li ekzamenis siajn pistolojn.
- Huj ! Huj ! diris Fineaso signante per la kapo al la mastro de la loĝejo; vi vidas, Simeono, kiel tio finiĝos.
- Mi vidas, rebatis Simeono suspirante; kaj mi preĝas al Dio ke ni ne devu batali.
- Mi ne voli impliki iun kun mi, aŭ por mi, diris Georgo. Se vi nur voli pruntedoni al mi vian ĉaron, kaj indiki al mi la vojon, mi iri sole al la sekva stacio. Jakobo esti forta kiel giganto, kuraĝega kiel morto kaj malespero, kaj mi, mi esti rezoluta.
- Perfekte ! Amiko, daŭrigis Fineaso, vi tamen bezonos gvidanton. Vi estas bonvena por uzi ĉiujn viajn sciojn dum la batalo, vi scias tion; sed mi ja scias unu aŭ du aferojn pri la vojo, kiun vi ne scias.
- Mi ne voli impliki vin, diris Georgo.
- Impliki min ! ripetis Fineaso kun strange klarvida kaj ruza mieno. Kiam vi implikos min, bonvolu averti min.
- Fineaso estas saĝa kaj lerta, diris Simeono. Vi bone faros, Georgo, fidi al lia juĝo, kaj ameme metante sian manon sur la ŝultron de la fuĝinto, li indikis per la fingro la pistolojn, ne prenu konsilon de ĉi tiuj, kaj ne estu tro rapida ! En juneco la sango estas varma.
- Mi ne ataki, diris Georgo, ĉio kion mi peti de la lando, esti lasi min pace foriri. Sed, li paŭzis, lia frunto malheliĝis kaj liaj trajtoj kuntiriĝis, mi havi fratinon venditan al la Nov-Orleana merkato. Mi scii kial oni vendi ilin kaj tion kion fari de ili tiuj kiuj aĉeti ilin. Kaj mi lasi forpreni de mi mian edzinon, kaj mi lasi vendi ŝin, kiam Dio doni al mi por defendi ŝin du fortikajn brakojn ! Ne; Disinjoro helpi min ! Mi batali ĝis la lasta spiro, antaŭ lasi forpreni mian edzinon kaj mian filon. Ĉu vi mallaŭdi min ?
- Neniu mortulo povus mallaŭdi vin, Georgo. Karno kaj sango pelas vin. Ve al la mondo pro skandaloj, sed ve al tiu per kiu venas la skandalo.
- Ĉu vi mem ne fari same sur mia loko ?
- Dio ŝparigu al mi la tenton, diris Simeono. La karno estas malforta.
- Mi kredas ke mia karno estus sufiĉe forta en tia kazo, reparolis Fineaso etendante du brakojn simile al du aloj de ventmuelilo. Mi ne diras, amiko Georgo, ke mi ne donos al vi helpon por perforte reteni unu el tiuj kanajloj dum vi forregalos lin.
- Se la homo devis ĉiam rezisti al malbono, diris Simeono, Georgo havus ĉiujn kialojn por tiel agi; sed la saĝaj konsilistoj de nia popolo instruis al ni pli altan doktrinon. Ĉar la kolero de homo ne plenumas la justecon de Dio. Lia graco kontraŭas nian koruptitan volon, kaj neniu kapablus havi ĝin, se ĝi ne estu donita al li de la Ĉielo. Ni do preĝu Disinjoron ne esti tentata.
- Tio fakte estas tion kion mi ankaŭ petas de li, diris Fineaso, ĉar se la tento estas tro forta, ke ili sin gardu. Jen !
- Oni bone vidas ke vi ne estas denaska Amiko, reparolis Simeono ridetante. La maljunulo ankoraŭ vigle estas supera.
Verdire Fineaso estis dum longa tempo aŭdaca pioniro, maltimema ĉasisto, bonega pafisto de damao; sed enamiĝinta al beleta kvakerino, li lasis sin kuntiri per ŝiaj ĉarmoj por aliĝi al la sekto de Amikoj. Kaj kvankam li estis honesta, sobra kaj helpema membro de la komunumo, la plej spiritaj el ili ne trovis en li sufiĉe da pia mildeco, almenaŭ en la parolo.
- La Amiko Fineaso volas ĉiam fari laŭ sia maniero, diris Raĥela Halidaj kun rideto. Sed ni ĉiuj scias ke li havas justan koron.
- Ĉu ne pli bone valori urĝi nian fuĝon ? demandis Georgo.
- Mi staris je la kvara, kaj mi ne perdis tempon. Ni antaŭas ilin, se ili foriros kiel ili planis. Ĉiaokaze ne estus sekure ekvojiri antaŭ plena noktiĝo, ĉar estas en la supraj vilaĝoj homoj kun malbona volo kiuj estus pretaj provoki kvereleton kun ni, se ili vidus nian ĉaron, kaj tio prokrastus nin pli ol la atendadon. Mi kredas ke post du horoj ni povos riski nin. Mi tuj iros varbi Mikaelon Krucon por ke li rajde sekvu nin por atente inspekti la vojon kaj averti nin pri la alproksimiĝo de la malamiko. Mikaelo havas beston kiu, sen sin ĝeni, venkus ĉiujn siajn egalulojn. Galope li kuniĝus kun ni, se estus danĝero. Mi preterpasante diros al Jakobo kaj al la maljunulino stari pretaj kaj zorgi la ĉevalojn. Ni havas ŝancon alveni en la stacion antaŭ ol ili atingos nin. Tiel, bonan kuraĝon, amiko Georgo. Ĉi tiu ne estas la unua implikaĵo el kiu mi eltiris min kun kunuloj el via raso !
Fineaso eliris kaj fermis la pordon.
- Fineaso estas lerta, diras Simeono; li faros por vi tion kio estas la plej bona, Georgo.
- Tio kio ĉefe ĉagreni min, reparolis la junulo, estas ke ekzisti risko por vi.
- Vi agrablus al mi, amiko Georgo, ne plu paroli pri tio. Tio kion ni faras estas afero de konscienco. Ni ne povas agi alimaniere. Kaj vi, patrino, li diris turnante sin al Raĥela, hastigu viajn preparojn, ĉar necesas ne lasi foriri niajn amikojn nemanĝinte.
Dum Raĥela kaj ŝiaj infanoj rapidigis, kiel eble plej bone, la kuiradon de la platpanoj, de la kokaĵo, de la ŝinko kaj de la ceteroj de la vespermanĝo, Georgo kaj Eliza, kun la brakoj interplektitaj, sidaj en sia malgranda ĉambro, interparolis kiel povas fari edzo kaj edzino ĵus antaŭ iu eble eterna disiĝo.
- Eliza, diras Georgo, la homoj kiuj havi amikojn, domojn, terojn, monon, kaj ĉion laŭ deziro, ne kapabli ami unu la alian kiel ni ja ami unu la alian, kiuj havi en la mondo nur ni mem. Antaŭ ol mi koni vin, Eliza, neniu ami min krom mia malfeliĉa patrino, kun la koro rompita, kaj mia fratino. Mi vidi Emman la matenon mem kiam la komercisto forpreni ŝin. Ŝi veni en la angulon kie mi kuŝi, kaj diri : "Kompatinda Georgo ! Via lasta amikino foriri. Kio vi fariĝi, kompatinda knabo !" Mi ekstari, etendi miajn ambaŭ brakojn ĉirkaŭ ŝin. Mi krii, mi plorsingulti, ankaŭ ŝi plori. Ĉi tiuj esti la solaj amplenaj paroloj kiujn mi aŭdi dum dek longaj jaroj. Tial mia koro esti velkinta kaj reduktita al cindroj kiam mi renkonti vin. Senti sin amata, ho ! esti preskaŭ reviviĝi el la mortintoj. Mi esti nova viro de tiam, kaj nun oni forpreni vin de mi nur kun la lasta guto de mia sango. Por akiri ĝin, necesi paŝi sur mian kadavron.
- Disinjoro kompati nin ! diris Eliza tute larmanta. Li nur permesi al ni eliri kune el ĉi tiu lando, kaj mi nenion pli peti al li.
- Ĉu Dio esti iliaflanke ? murmuris Georgo sin lasante al amareco de siaj pensoj plivole ol li respondis al sia edzino. Ĉu li vidi ĉion kion ili fari ? Kial li lasi ĉi tiujn aferojn okazi ? Ili diri al ni ke Biblio esti por ili. Certe ja, ili havi povon ! Ili esti riĉaj, bonfartaj, feliĉaj. Ili esti membroj de eklezioj kaj kalkuli kun la ĉielo. Ilia vivo facile flui en ĉi tiu mondo. Ĉio veni al ili laŭdezire ! Kaj kompatindaj, honestaj, fidelaj kristanoj, tiel bonaj aŭ pli bonaj kristanoj ol ili, kuŝi en la marĉoŝlimo sub iliaj piedoj ! Ili aĉeti ilin; ili vendi ilin; ili ŝakri ilian sangon, ilian koron, iliajn ĝemojn, iliajn larmojn - kaj Dio tion permesi !
- Amiko Georgo, diris Simeono en la apuda ĉambro, aŭskultu ĉi tiun psalmon, ĝi plezurigos vin.
Georgo alproksimigis sian seĝon al la pordo; Eliza viŝis siajn larmojn, kaj ambaŭ atente aŭskultis. Simeono legis :
"Tamen preskaŭ miaj piedoj stumblis, iom pli, kaj mi falis. Mi ĵaluzis pri la arogantuloj, vidante la trankvilecon de la malvirtuloj. Ĉar ili estas liberaj de turmentoj ĝis ilia morto kaj dikiĝas.
"Ili ne partoprenas en la laboroj kiuj estas la ordinara sorto de homoj. Ili ne spertas la malbonoj kiuj afliktas la homojn.
"Tial ili ornamiĝas per aroganteco kiel oni surmetas kolĉenon, ili envolviĝas en perforteco kiel en vesto, iliaj okuloj fulmetas ĉe iliaj grasoplena vizaĝo, la malbonaj deziroj de ilia koro senmezure superfluas. Ili etas mokemaj, ili malice parolas per aroganta tono, kaj minacas subpremi.
"Ilia buŝo atakas la ĉielon mem, ilia lango furiozas sur la tero.
"Tial la popolo sekvas ilin, trinkante per grandaj glutoj iliajn parolojn, dirante : “Dio ? Kion li scias ? Ĉu tiu kiu estas tie supre, scias ion ?"
- Ĉu tio ne estas tio kiun vi sentas, Georgo ?
- Jes, vere, li respondis; tio esti miaj pensoj, kvazaŭ mi esti skribinta ilin.
- Nu, ankoraŭ aŭskultu, diris Simeono.
“Mi ekpensis por provi kompreni; ĉi tio estis afero de turmento por mi, ĝis kiam mi iris en la sanktejon de Dio. Tiam mi pripensis pri la sorto kiu atendas ilin.
"Ĉar fakte vi metas ilin sur glitiga loko, vi ĵetas ilin al ruino. Kiel subite ili estas ruinigitaj ! Ili estas detruitaj kaj forprenitaj de teruro.
"Sed mi ĉiam estas kun vi, kaj vi kaptis mian dekstran manon; per viaj konsiloj, vi kondukas min, poste vi akceptos min en via gloro.
"Mi prenis la Disinjoron, la Eternulon, kiel rifuĝon kaj mi rakontos ĉiujn liajn farojn.
Ĉi tiuj sanktaj paroloj de fido verŝiĝis el la lipoj de la maljunulo kiel sankta muziko. Ili eniris en la kolerigan spiriton de Georgo, kaj liaj belaj trajtoj iom post iom reakiris mildan kaj rezignacian esprimon.
- Se ĉio finiĝus en ĉi tiu mondo, Georgo, diris Simeono, tiam vi povus diri : "Kie estas Disinjoro ?" Sed ofte estas por tiuj kiuj havas la malplej grandan parton en ĉi tiu vivo, ke li rezervas sian regnon. Metu do en li vian esperon, kaj kio ajn okazus al vi ĉi tie malsupre, li iam rekonos viajn meritojn.
Ĉi tiuj paroloj, diritaj de iu predikisto, severmora por aliulo, indulga por si mem, kaj vortigitaj kiel banalaĵojn de pia retoriko por la uzo de la suferantoj, maltrafintus sian efikon. Sed, venante de homo kiu ĉiutage sin riskis kviete al monpuno kaj malliberigo, por servi humanan kaj dian kaŭzon, ili havis grandegan pezon. Kaj la kompatindaj afliktitaj fuĝintoj ĉerpos el ĝi aldonon de forto kaj de kuraĝo.
Raĥela prenis Elizan per la mano kaj kondukis ŝin ĉe la tablon. Apenaŭ ili vespermanĝis kiam oni milde frapis. Ruto eniris.
- Mi rapidege kuris, ŝi diris, por alporti ĉi tiujn ŝtrumpetojn por la knabo, estas tri paroj el lano, bonaj kaj varmaj. Estas tiel malvarme en Kanado ! Vi ne lasas vin subfleksiĝi, mi esperas, ŝi aldonis ĉirkaŭirante la tablon por alveni al Eliza. Ŝi kore premis ŝian manon kaj enŝovis maizkukon en tiun de Henriko. Mi alportis malgrandan pakon da ili, ŝi diris malespere klopodante por eltiri ĝin el sia poŝo. La infanoj ĉiam malsatas, vi scias.
- Ho dankon, vi estas tro bona, diris Eliza.
- Metu vin tien kaj vespermanĝu kun ni, Ruto, diris Raĥela.
- Neeble. Mi lasis kuketojn en la forno kaj Johano kun la etulo; se mi restos minuton tro longe, Johano lasos la kuketojn bruli, kaj donos al la etulo ĉion kio estas da sukero en la sukerujo. Li neniam faras alie, diris ridante la malgranda kvakerino. Adiaŭ do, Eliza, adiaŭ, Georgo. Disinjoro donu al vi sekuran vojaĝon ! Kaj tion dirinte, ŝi vigle ekiris.
Granda kovrita ĉaro baldaŭ haltis antaŭ la pordo. La nokto estis hela, kaj la steloj brilis sur la ĉielo. Fineaso facilmove saltis el la sidloko por doni helpon en la aranĝojn de la vojaĝantoj. Georgo eliris el la domo, donante sian brakon al sia edzino iuflanke kaj portante sian filon aliflanke. Li paŝis per firma paŝado; lia vizaĝo estis trankvila kaj decida, Raĥela kaj Simeono sekvis lin.
- Eliru dum momento, homoj, diris Fineaso al tiuj kiuj jam estis en la veturilo, por ke mi alfiksu la malantaŭan benkon por la virinoj kaj la infano.
- Jen du bubalaj feloj, diris Raĥela; aranĝu la sidlokojn kiel eble plej oportune. Estas laciĝo vojaĝi dum tuta nokto ! Jakobo unue ekĵetiĝis el la ĉaro, kaj zorge elveturiligis sian maljunan patrinon kiu, alkroĉinte al lia brako, angore rigardis ĉirkaŭ si, timante vidi iun ĉassekvanton sin ŝovi en la ombron.
- Jakobo, ĉu viaj pistoloj estas ŝargitaj, kaj pretaj ? demandis Georgo mallaŭte.
- Jes, tute pretaj, rebatis Jakobo.
- Kaj vi scias tion kion vi devos fari, se ili venos ? Ĉu vi ne hezitos ?
- Heziti ? Ho ne ! Jakobo malfermis sian larĝan bruston kaj forte enspiris la aeron : Ĉu vi kredas min preta lasi ilin rekapti mian patrinon ?
Dum ĉi tiu mallonga diskuto, Eliza adiaŭis Raĥelan; Simeono helpis ŝin enveturiĝi, kaj enŝoviĝante funden kun sia filo, ŝi sidiĝis sur la bubalaj feloj. La maljunulino venis poste. Georgo kaj Jakobo lokis sin sur la antaŭan benkon, kaj Fineaso sur la seĝon.
- Adiaŭ, amikoj ! kriis Simeono al ili de ekstere.
- Dio benu vin ! Ili ĉiuj respondis de interne.
Kaj la ĉaro ekruliĝis, saltante kaj skuiĝante laŭ la glacia vojo.
La bruo de la radoj, la malglateco de la vojo, malebligis ian konversacion. La veturilo do iris tra longaj spacoj kovritaj de arbaroj, tra vastaj aridaj kaj izolitaj ebenaĵoj, suprenirante montetojn, malsuprenirante valojn, kaj bone-malbone antaŭenirante horon post horo. La infano, profunde dormanta, ripozis sur la genuoj de sia patrino. La kompatinda maljunulino finfine forgesis siajn terurojn. Eĉ la malkvieto de Eliza cedis al dormo laŭmezure kiel la nokto pasis. Fineaso sole, ĉiam atentema, ĉarmis la longojn de la vojo, fajfante kelkajn ariojn malmulte edifajn, kaj forte kontraŭ-kvakeroj.
Ĉirkaŭ la tria matene Georgo distingis la rapidan kaj urĝatan klakadon de ĉevalpaŝado, alvenantan malantaŭ ilin. Li puŝis Fineason per kubuto. Fineaso haltigis siajn ĉevalojn : li aŭskultis.
- Li devas esti Mikaelo, li diris; mi kredas rekoni la galopon de lia besto.
Li stariĝis sur la seĝo, kaj rigardis malantaŭen. Rajdanto, galopege alkuranta, aperis supre de fora monteto. "Estas li, aŭ mi eraregas", diris Fineaso. Georgo kaj Jakobo saltis teren, antaŭ ol scii tion kion ili faris. Senmovaj kaj mutaj, ili atendis kun la vizaĝo turnita al la mesaĝisto. Ĉi tiu alproksimiĝis; subite li malaperis en valon, sed ili ankoraŭ aŭdis la impetan kaj hastan piedfrapadon de la ĉevalo. Finfine, li ekaperis sur la alvokebla supro de altaĵo.
- Estas Mikaelo kun karno kaj ostoj, diris Fineaso; kaj li alvokis : Mikaelo ! Hola he !
- Fineaso ! Ĉu estas vi ?
- Jes; kiaj novaĵoj ? Ĉu ili venas ?
- Je cent paŝojn malantaŭ mi ! Ok aŭ dek, varmigitaj de brando, sakrantaj, ŝaŭmantaj, kiel bando de lupoj.
Li ankoraŭ parolis, la venteto alportis la malfortan sonon de galopanta trupo.
- Regrimpu, kaj vigle ! diris Fineaso. Se necesas batali, atendu ke mi kondukos vin vojireton pli for.
Georgo kaj Jakobo saltis sur la benkon, kaj Fineaso impete irigis siajn ĉevalojn plengalope. Mikaelo eskortis ilin. La ĉaro ruliĝis, saltegis, preskaŭ flugis super la malmoligita tero, sed la bruo de la rajdantoj kiuj alkuris malantaŭ fariĝis pli kaj pli distinga. La virinoj aŭdis ĝin; ili terure rigardis eksteren, kaj vidis sur la supro de malproksima monteto, aron da viroj kiuj kontrastis kun la ruĝa fono de la ĉielo, striita de la unuaj lumetoj de la tagiĝo. Ankoraŭ alia monteto transirita; la ĉasosekvantoj estis vidantaj la ĉaron kiun ĝia blanka baŝo signalas de malproksime. Sovaĝa triumfkrio alvenis al la fuĝantoj. Eliza, kiu sentis sin sveneti, forte premis sian infanon sur sian sinon; la maljunulino ĝemis kaj preĝis; Georgo kaj Jakobo pretigis siajn pistolojn kun la energio de malespero. La malamiko konkeris terenon. La veturilo faris subitan ĉirkaŭvojon, kaj haltis ĉe la vido de superelstaranta ĉeno el krutaj rokoj, formanta izolitan kaj gigantan mason meze de ebena, neŝirmita tereno. Ĉi tiu soleca rokamaso kiu staras, nigra kaj masiva, kontraŭ la kolora matena ĉielo, ŝajnas ebligi certan retiriĝon.
Ĉi tiu loko estis bone konata de Fineaso, kiu esploris ĝin foje kaj refoje dum siaj ĉasaj ekskursoj, kaj estis por atingi ĝin ke li senkompate vipis siajn ĉevalojn.
- Nun ni ataku ! li diris elsaltante malsupren de sia seĝo. Ĉiuj eliru en palpebruma daŭro kaj grimpu tien supren kun mi ! Mikaelo, alligu vian ĉevalon al la ĉaro, rapidu ĝis ĉe Amarja; decidigu lin veni, lin kaj liajn filojn, helpi nin prudentigi ĉi tiujn fiulojn.
Ili ĉiuj estis grunden post sekundo.
- Tien, diris Fineaso kunprenante Henrikon; prizorgu pri la virinoj, vi, kaj kuru tiel rapide kiel vi neniam kuris !
La instigo estis senutila. Ĉiuj, pli lertaj ol parolo, transiris la palisaron kaj fuĝis al la rokoj, dum Mikaelo, liginte per la brido sian ĉevalon al la ĉaro, plenrapide malproksimiĝis.
- Antaŭen, diris Fineaso kiam, alveninta ĉe la piedo de la rokoj, li distingis per la miksa lumo de steloj kaj tagiĝo, la spurojn de malbone trabatita pado. Jen unu el niaj malnovaj ĉasejoj. Antaŭenpaŝu !
Li unue paŝis, suprengrimpante la rokon kiel kapro, kun la infano ankoraŭ en siaj brakoj. Jakobo poste venis, kunportante sur siajn ŝultrojn sian tremantan maljunan patrinon, Georgo kaj Eliza formis la ariergardon.
La roto da rajdantoj, alveninta al la palisaro, grumblis, sakris kaj, elĉevaliĝante, pretiĝis persekuti sian predon.
Siaflanke, la kompatindaj malfeliĉaj ĉaspelatoj atingis la supron de la ĉeno. Tie la pado malaperis tra mallarĝan interkrutejon kie ni povis pasi nur unu post la alia. Subite ili sin trovis haltigitaj de fendego je pli ol unu metro larĝa. Transe, stako da rokoj, apartigitaj de la cetero de la ĉeno, starigis je tridek futoj (+/-1m) alta siajn nudajn kaj perpendiklajn flankojn kiel la muregoj de fuorto. Fineaso transiris per unu salto la fendegon, kaj demetis la infanon sur muskokovritan platformon ĉe la supro de la roko.
- Je via vico ! li kriis. Firme saltu, se vi preferas la vivon ! Unu post alia, ili transiris la faŭkon, kaj suprengrimpis la rokon. Fragmentoj de moviĝantaj ŝtonoj servis al ili kiel remparon malhelpante vidi ilin de malsupre.
- Nu ! Jen ni ĉiuj estas ! diris Fineaso sin ŝirmanta malantaŭ la granitaj fragmentoj, de kie li spionis la atakantojn kiuj malorde supreniris. Ke ili kaptu nin, se ili kapablas ! Neniu alvenos ĉi tien sen unue pasi sola en la interkrutejon inter ĉi tiuj du rokoj, tute ĝuste atingeblaj de viaj pistoloj, infanoj. Ĉu vi vidas !
- Mi vidi, respondis Georgo, sed ĉar ĉi tio koncerni nin, lasi nin preni la tutan riskon kaj ekbatali.
- Laŭ via plaĉo, Georgo, ĝissate ! reparolis Fineaso maĉante kelkajn timianajn foliojn; sed vi ne malpermesas al mi la plezuron de la spektaklo, mi supozas. Vidu do kiel ili interkonsiliĝas tien ! Ili aspektas kiel kokinoj kiuj pretiĝas grimpi sur la sidstangon. Ĉu vi ne bone farus sendi al ili avertan noton, antaŭ ol lasi ilin ekvojiri ? Eĉ nur por lojale averti ilin ke ili estos mortigataj ?
La suba grupo, lumigita de la unuaj lumetoj de la tago, nun estis tre videbla. Ĝi konsistis el niaj malnovaj konatoj, Antono Lokero kaj Markso, du konstabloj, kaj fiamaso da vaguloj varbitaj per glaso da brando ĉe la lasta taverno, por partopreni en la distraĵo de pelado de fuĝintaj negroj.
- Nu, Antono, jen viaj lavursoj kaptitaj en la kuŝloko(*), diris unu el ili.
- Jes, mi vidis ilin grimpi tien supren, respondis Antono, kaj la vojo iras tien. Mi opinias grimpi rekte. Mi defias ilin fari la saltegon, kaj ni baldaŭ trovos ilin !
- Sed, Antono, ili povas pafi nin de malantaŭ la ŝtonoj, diris Markso; kaj ni travivus malbonan kvaronhoron.
- Pu ! diris Antono kun ironia rikano. Vi ankoraŭ provas savi vian haŭton, Markso. Ne estas danĝero, la negroj estas diable tro malkuraĝaj.
- Mi ne vidas kial mi ne prizorgu mian haŭton, diris Markso, konsiderante ke mi ne havas iun anstataŭan. La negroj kelkfoje batalas kiel demonoj.
Ĉe tiu momento Georgo aperis sur la supro de la roko supre, kaj diris per laŭta trankvila voĉo :
- Sinjoroj, kiuj vi esti, kaj kion vi voli ?
- Ni volas bandon da fuĝantaj negroj, respondis Antono Lokero. Iu Georgo Hariso, Eliza Hariso kaj ilia filo, plie Jakobo Seldeno kaj iu maljunulino. Ni ĉi tie havas juĝoficistojn kaj mandaton por aresti ilin. Kaj ni havos ilin, ĉu vi aŭdas ? Vi mem, ĉu vi ne estas Georgo Hariso, apartenanta al sro Hariso, de la grafejo Ŝelbi, en Kentukio ?
- Mi estas Georgo Hariso. Iu sro Hariso de Kentukio nomis min sian sklavon. Sed nun mi estas libera, stara sur la grundo kiun Dio faris libera, kun la edzino kaj la infano kiujn mi rajtas nomi miajn. Jakobo kaj lia patrino estas kun ni. Ni havas armilojn por defendi nin, kaj ni defendos nin. Vi povas supreniri, se vi volas; sed la unua kiu alvenas atingeble de niaj pistoloj estas mortonto, kaj tiel de la dua, la tria kaj la aliaj ĝis la lasta.
- Nu, nu, diris senspira dikulo kiu antaŭeniris nazpurigante sin, tio ne estas taŭga maniero paroli, juna ribelulo. Ni estas juĝoficistoj, kiel vi vidas; ni havas niaflanke la leĝon, la rajton kaj la ceteron; vi do pli bone farus tute trankvile kapitulaci, ĉar necesos al vi frue malfrue alveni al ĉi tio.
- Mi tre bone scias ke vi havas por vi leĝon kaj rajton, amare diris Georgo. Vi volas preni mian edzinon por vendi ŝin al Nov-Orleano, mian infanon por enteni lin kiel bovidon en la staloj de sklavvendisto, kaj la maljuna patrino de Jakobo por redoni ŝin al la kruelega besto kiu insultis kaj vipis ŝin pro ĉagreno ne plu povi mistrakti ŝian filon. Vi volas resendi Jakobon kaj min al la vipo, al la torturo, por esti dispremitaj sub la kalkanojn de tiuj kiujn vi nomas niajn mastrojn, kaj viaj leĝoj donas al vi sian subtenon por fari tion. Honto al ili ! Honto al vi ! Sed vi ne tenas nin. Viaj leĝoj, ni forneas ilin ! Via lando ne estas nia. Ni estas ĉi tie, sub la ĉielo de Dio, tiel liberaj kiel vi. Kaj, per la Ĉiopovulo kiu kreis nin, ni defendos nian liberecon ĝis la morto !
Georgo estis bela por vidi, sur la supro de ĉi tiu roko, faranta sian deklaron de sendependeco. La matenaj ruĝecoj purpure kolorigis liajn malhelajn vangojn, kaj la unuaj fajroj de la tago ekbruligis flamon en liaj nigraj okuloj, dum kiam kun la mano levita al la ĉielo, li alvokis la homon al la justeco de Dio.
Se li estus juna Hungaro kuraĝe defendanta, en iu monta gorĝo, la retiriĝon de fuĝantoj eskapintaj de Aŭstrio, en Ameriko, oni proklamintus lin heroon ! Sed ni estas tro bone instruitaj kaj tro bonaj patriotoj por vidi nenion heroan en la defendo de neblankuloj, el afrika raso, fuĝantaj de Usono al Kanado. Tiuj el niaj legantoj kiuj ne sammaniere vidus la aferon, devas preni pri tio la plenan respondecon. Ke hungaraj rifuĝintoj, sukcesintaj eviti la mandatojn kaj la aŭtoritatojn de sia legitima registaro, metas la piedon en Usono, la gazetaro kaj la leĝdonantoj rivalas per aplaŭdoj kaj gratuloj. Sed ke senesperaj afrikaj fuĝintoj same faras, estas… ho ve ! kio tio ne estas ? Kio ajn estu, certas ke la sinteno, la okulo, la voĉo, la gesto mutigis dum momento la suban grupon. Estis io en la aŭdaco kaj la decido kiu trudas, eĉ al la plej krudaj naturoj. Markso sole ne estis kortuŝita. Li kaŝe pretigis sian pistolon, kaj profitante de la silento kiu sekvis la paroladon de Georgo, li celis lin kaj pafis.
- La pagenda sumo en Kentukio estas sama, ĉu li estas morta aŭ viva, li senemocie diris, viŝante sian pistolon de la maniko de sia vesto.
Georgo faris saltegon malantaŭen, Eliza eligis krion, la kuglo, post esti flugtuŝinta la harojn de sia edzo, pasis proksime de ŝia vango, kaj iris lokiĝi en la supran arbon.
- Estas nenio, Eliza, vive diris Georgo.
- Vi pli bone faros teni vin nevideblan, kaj ne plu paroladi, reparolis Fineaso, ĉi tio estas vera kanajlaro.
- Jakobo, diris Georgo, rigardu ĉu viaj pistoloj estas pafpretaj, kaj viglu kun mi super la interkrutejon. Mi pafos al la unua kiu montriĝos, vi al la dua, kaj tiel plu. Necesas, vi vidas, ne perdi du pafojn sur unu sola homo.
- Sed se vi ne trafos ?
- Mi trafos, diris senemocie Georgo.
- Bone ! murmuris Fineaso inter siaj dentoj; estas karaktero en ĉi tiu knabo.
Post la pafo de Markso, la malamikaro ŝajnis dum momento nedecidema.
- Mi kredas ke la pafo trafis, diris unu el la viroj. Mi aŭdis ŝrikon.
- Koncerne min, mi supreniras tute rekte, diris Antono. Mi neniam timis ĉi tiujn negrajn hundojn, kaj mi ne nun komencos. Kiu sekvos min ? Kaj li impetis al la rokoj.
Georgo klare aŭdis ĉi tiujn vortojn; li pretegis sian pistolon, ekzamenis ĝin kaj celis la punkton de la interkrutejo kien la unua kiu alvenus supren, devis sin montri.
Unu el la plej kuraĝaj de la bando sekvis Antonon, kaj la impulson donitan, ĉiuj rapidis sinsekve unuj post la aliaj, la vosto pelanta la kapon pli rapide ol konvenis al ĝi iri. Ili antaŭeniris; baldaŭ la masiva formo de Antono aperis ĉe la alia flanko, preskaŭ sur la rando de la fendego.
Georgo ekpafis; la kuglo penetris la dekstran flankon; sed, kvankam vundita, li ne retropaŝis. Eligante la muĝon de furioza virbovo, li mezuris la spacon kaj ekimpetis.
- Amiko, diris Fineaso, subite sin metante fronte al li, kaj donante al li bruskan puŝon per siaj longaj brakoj, ni ne bezonas vin ĉi tie.
Li ruliĝis en la faŭkon, rulfalante meze de stumpoj, de arbustoj, de malkroĉitaj ŝtonoj kiujn lia pezo kuntrenis kun li, ĝis kiam li alvenis, vundoplena kaj ĝemanta, je profundo de tridek futoj (+/-9m). La falo mortigus lin, se ĝi ne estus mildigita de la branĉoj de granda arbo kiu alkroĉis liajn vestojn preterpasante. Li tamen malsupreniris en ĝi kun rapideco kiu estis al li nek agrabla nek oportuna.
"Disinjoro helpu nin ! Ili estas veraj diabloj !", ekkriis Markso, retretante al la malsupro de la roko, multe pli diligente ol kiam li grimpis. La aliaj pelmele malsupreniris post li; ĉefe la dika konstablo, anhelanta kaj blovanta laŭ la plej energia maniero.
- Vi homoj, diris Markso, ĉirkaŭiru kaj kuru tien levpreni tiun kompatindan Antonon, dum mi tuj rajdos kaj galopos plenrapide serĉi helpon ! Komprenite ? Kaj sen atenti al la pikparoloj kaj al la huadoj de siaj kunuloj, Markso plenumis sian promeson kaj galopege malproksimiĝis.
- Ĉu oni iam vidis pli malestimindan kanajlon ? diris unu el la viroj. Venigi nin ĉi tien por fari siajn aferojn, kaj forkuri lasante nin en la kaptilo !
- Ĉu li ne sendu nin levpreni sian kamaradon ? diris alia. La diablo forprenu min, se mi zorgas pri tio, ĉu li estas viva aŭ morta !
Gvidataj de la ĝemoj, ili traboris al si vojon tra la stumpoj kaj arbustoj ĝis la loko kie kuŝis Antono, alterne plendanta kaj sakranta kun egala vigleco.
- Vi havas bonan spiradon, hej Antono ! diris unu. Ĉu vi estas grave vundita ?
- Mi ne scias. Provu levi min; huj ! huj ! Malbenita estu tiu infera kvakero ! Sen li mi sendus kelkajn ĉi tie malsupren por vidi ĉu la promenado plaĉus al ili.
Oni sukcesis, ne sen multaj malfacilecoj kaj penoj, restarigi la defalintan heroon, kaj konduki lin, subtenatan sub ĉiu brako, ĝis la loko kie atendis la ĉevaloj.
- Se vi nur povus rekonduki min je mejlo (+/-1,6Km) malantaŭen en ĉi tiun tavernon. Donu al mi naztukon, ion por tamponi tien, por haltigi tiun damnitan sangon.
Georgo rigardis super la rokoj. Li vidis la virojn provi levi sur la selon la gigantan korpon de Antono kiu, post du aŭ tri malsukcesaj provoj, turniĝis ĉirkaŭ si mem kaj peze falis sur la teron.
- Ho ! Mi esperi, ke li ne esti mortigita ! ekkriis Eliza, kiu rigardis de malproksime kun la aliaj.
- Kial ne, diris Fineaso; li estis servita laŭ siaj meritoj.
- Ho ! Esti ke post la morto veni la juĝo ! diris la juna virino.
- Jes, daŭrigis la maljunulino kiu pasigis la tutan tempon de la batalo por ĝemi kaj murmuri metodistajn preĝojn. Esti tamen terura transiro por la animo de la kompatinda estulo !
- Ververe, mi kredas ke ili forlasas lin surloke ! diris Fineaso.
Estis la vero. Post kelkaj intertraktoj, kelka hezita ŝajno, ĉiuj surĉevaliĝis kaj foriris. Tuj kiam ili estis ekster vido, Fineaso removiĝis.
- Necesas al ni malsupreniri kaj fari vojireton, li diris. Mi petis al Mikaelo iri antaŭen serĉi helpon kaj reveni kun la ĉaro, sed ni bone faros iri renkonte al li. Disinjoro faru ke li ne tro malfruu ! Estas frumatene, kaj dum ankoraŭ kelka tempo ne estos multaj piedirantoj sur la vojo. Ni estas ne pli ol du mejlojn (+/-3,2Km) de nia haltejo. Se la vojo ne estis tiel malbona ĉi tiun nokton, ni certe povintus postlasi ilin.
Kiam ili alproksimiĝis al la palisaroj, ili malkovris malproksime sur la vojo, la ĉaron, eskortatan de rajdantoj.
- Jen Mikaelo, Stefano kaj Amarja ! ĝoje ekkriis Fineaso. Nun ni povas kredi nin tiel sekuraj kvazaŭ ni jam estus tien.
- Do ni iom halti, diris Eliza, kaj fari ion por ĉi tiu kompatinda viro. Li ĝemi por veki kompaton !
- Esti nur agi kiel kristanoj, diris Georgo. Ni restari lin kaj kunporti lin kun ni.
- Ĉu por doni lin por flegi al kvakeroj ? diris Fineaso. Jen tio kio estus bela ! Vere, koncerne min, mi ne kontraŭas al tio. Ni iom vidu en kiu stato li estas ?
Kaj Fineaso kiu, dum sia vivo de pioniro kaj de ĉasisto, akiris kelka sperto en praktika kirurgio, surgenuiĝis apud la vundito kaj atente ekzamenis lin.
- Markso, diris mallaŭte Antono, ĉu estas vi, Markso ?
- Ne, ne ĝuste, amiko, respondis Fineaso, Markso nur zorgas pri sia haŭto, kaj tre malmulte pri vi. Li delonge forkuris.
- Mi kredas ke mia kazo estas finita, diris Antono. La damnita malkuraĝa hundo, lasas min morti sola ! Mia kompatinda maljuna patrino ĉiam diris al mi ke tio tiel finiĝus.
- Disinjoro bona Dio ! Ĉu vi aŭdi la kompatindan estulon ? Li ankaŭ havi panjon ! ekkriis la maljuna nigrulino. Mi ne povi reteni min kompati lin.
- Kvietiĝu, kvietiĝu ! Ne ekpensu boji aŭ mordi, amiko, diris Fineaso al Antono kiu ŝajnigis voli sin ekĵeti, kaj forpuŝis lin per la mano. Vi havos tabulon de savo nur se mi haltigos la sangon.
Li tuj klopodis fari kompresojn kaj bandojn per sia poŝtuko, kaj la tolaĵo kiun liaj kunuloj povis provizi al li.
- Estas vi kiu puŝis min malsupren, diris mallaŭte Antono.
- Nu, se mi ne antaŭiĝis, estis vi kiu ekspedis nin en via stato, vi vidas ! diris Fineaso kliniĝante por apliki la pansaĵon. Jen, jen, lasu min fiksi ĉi tiun bandaĝon. Ni volas bonon al vi kaj ne havas rankoron kontraŭ vi. Vi estos kondukita en domon kie vi estos bonege flegita, kiel de via propra patrino.
Antono ĝemis kaj fermis la okulojn. Ĉe viroj el tiu klaso, vigleco kaj decido estas tute fizikaj kaj fluas kun la sango. La ellaciĝo de ĉi tiu kompatinda giganto estis dolora por vidi.
La novevenintoj nun kuniĝis. Oni formetis la benkojn de la ĉaro. Bubalaj feloj estis kvarope malvolvitaj en unu el la flankoj, kaj kvar viroj malfacilege transportis tien la pezan mason de Antono. Tuj kiam li estis en la veturilo, li svenis. La maljuna nigrulino, en sia kompata ardo, sidiĝis apude kaj subtenis al li la kapon sur siaj genuoj. Eliza, Georgo kaj Jakobo lokiĝis kiel ili povis en tion kio restis da spaco, kaj ni ekvojiris.
- Kion vi pensi pri la vundo ? demandis Georgo sida sur la sidloko apud Fineaso.
- Ĝi sufiĉe profundiĝis en la karnon, kaj la transkapiĝoj kiujn li faris, la skrapvundoj kiujn li ricevis rulfalante de supre, ne speciale resanigis lin. Li abunde sangis, tio kio malplenigis lin samtempe de sango kaj de kuraĝo. Sed li resaniĝos, kaj eble li estos lerninta unu aŭ du esencajn aferojn…
- Mi esti plenkontenta pri tio kion vi diri al mi, respondis Georgo. La penso esti la kaŭzo de lia morto, eĉ en justa defendo, ĉiam esti pezanta sur mi.
- Jes, diris Fineaso, mortigi estas aĉa faro, ĉu kontraŭ homo, ĉu kontraŭ besto ! Mi miatempe estis grava ĉasisto, kaj mi vidis damaon, morte vunditan kaj mortantan, rigardi min per okuloj kiuj pensigis min esti malbonulo pro esti mortiganta la kompatindan beston. Kiam temas pri homa estulo, la afero estas ankoraŭ pli grava; ĉar kiel diras via edzino, post morto venos juĝo. Mi do ne kredas ke la skrupuloj de niaj homoj pri tia temo estu tro striktaj; kaj konsidere la maniero per kiu mi estis edukita, necesis al mi fari al ili sufiĉege da koncedojn.
- Kion ni fari pri ĉi tiu kompatinda viro ? diris Georgo.
- He ! Ni alportos lin ĉe Amarjan. Estas la avino de Stefano, Doroteo, kiel oni nomas ŝin, kiu estas fama flegistino. Tio estas, kiel oni dirus, kunnaskita en ŝi; neniam ŝi estas pli feliĉa ol kiam ŝi havas malsanulon por prizorgi. Ni povos lasi lin al ŝi dum plenplena dusemajno.
Post unu horo de veturado, ni atingis belan bienon, kie abunda tagmanĝo atendis lacajn vojaĝantojn. Antono Lokero baldaŭ estis kuŝigita en liton multe pli pura kaj pli ŝvelmola ol iu ajn kiun li iam okupis. Lia vundo estis zorge pansita kaj bandaĝita. Malfermante kaj fermante, kiel laca infano, liajn malviglajn okulojn, li rigardis la blankajn kurtenojn de la fenestro, kaj la mildajn ombrojn kiuj senbrue glitis en lia ĉambro kaj ĉirkaŭ lia lito.
Nune ni tuj adiaŭos lin kaj liajn kunulojn.
* Aludo al la maniero ĉasi per lavurso.
Last edited: 22/11/2021
Add a comment