Créer un site internet

06. La Malkovro.

La longdaŭra diskutado de la antaŭa nokto deteninta sinjoron kaj sinjorinon Ŝelbiojn longtempe maldormantaj, ili ellitiĝis la morgaŭon, iom pli malfrue ol kutime.

- Kio fariĝas Eliza ? diris Sino Ŝelbi, post esti vane sonoranta plurfoje.

Neblankulo samtempe eniris, alportanta varman akvon al sro Ŝelbi kiu estis razanta sin.

- Andio, daŭrigis lia mastrino, iru frapi sur la pordon de Eliza, kaj diru al ŝi ke mi trifoje sonoris al ŝi. "Kompatinda knabino !" ŝi flustris kun suspiro.

Andio preskaŭ tuj reaperis, kun okuloj eksese malfermitaj.

- Disinjoro ! Mastrino ! La tirkestoj de Elnjo, ĉiuj malfermitaj, kaj ĉiuj ŝiaj vestaĉoj malordigitaj ! Ŝajni al mi ke ŝi foriri.

La vero evidentiĝis al la okuloj de edzo kaj edzino, kaj sro Ŝelbi ekkriis :

- Ŝi flaris la aferon; kaj ŝi jam estas for.

- Laŭdu Disinjoron pri tio ! ekkriis lia edzino, mi esperas ke jes.

- Ĉu vi freneziĝas, sinjorino ? diris Ŝelbi. Estus malbela afero ! Halej, kiu vidis min heziti pri la infano, kredus min komplicon en la fuĝo. Tio koncernas la honoron ! Kaj li haste eliris.

Okazis tumulto; iroj kaj reiroj; la pordoj malfermiĝis, fermiĝis kaj dum plenega kvaronhoro aperis vizaĝoj el ĉiuj specoj en ĉiuj anguloj. La sola persono kiu povintus klarigi la aferon, la ĉefkuiristino, onklino Kleo, restis muta. Dika nubo mallumigis ŝian antaŭe tiel gajan vizaĝon, kaj ŝi silente daŭrigis knedi la kukojn de la matenmanĝo, kvazaŭ ŝi nek vidis nek aŭdis ion el la tumulto kiu zumis ĉirkaŭ ŝi.

Baldaŭ ĉirkaŭ dekduo da etaj bubaĉoj sin apogis, kiel tiom da korvoj, sur la apogrelo de la verando, ĉiu aspiranta la honoron esti la unua por sciigi al la fremdulo sian malbonŝancon.

- Li freneziĝi, mi veti ! diris Andio

- Li sakri, ĉu ne ? demandis Diego, la eta brunhaŭtulo.

- Ho jes, li sakri ! diris eta Mandia kun krispa kapo, mi bone aŭdi lin, dum vespermanĝi hieraŭ. Mi ĉion scii, ĉar mi enŝovi min en la provizejo inter la grandaj kruĉoj de mastrino, kaj ne mi perdi vorton !

Kaj Mandia kiu, en siaj tagoj, ne divenis pli ol nigra kato farintus tion, la signifon de la frazo dirita antaŭ ŝi, afektis gravajn mienojn, kaj pavis, forgesante aldoni ke, se ŝi estis kaŭriĝinta inter la terkruĉoj, ŝi tutkore ronkadis tie.

Kiam Halej fine aperis, kun botoj kaj spronoj, li estis ĉiuflanke salutata de la malbona novaĵo. La elfoj de la verando ne estis seniluziigitaj pri la espero aŭdi lin "sakri kaj blasfemi". Tio kion li kutime faris kun vigleco kiu plezurigis ilin dum ili sin ĵetis, dekstren kaj maldekstren, por eviti la trafon de lia rajdovipo. Tiam, amase, eligante grandegan huon, ili falruliĝis sur la velkintan gazonon, kie ili sin fordonis, kun neforigeblaj rideksplodoj al la plej senordaj transkapiĝoj.

- Se mi tenis la etajn demonojn ! flustris Halej inter siaj dentoj.

- Ha ! Ha ! Vi ne teni ilin tiel frue ! diris Andio, kun triumfa kapriolo, kaj tuj kiam la malfeliĉa komercisto turnis la dorson, la petola simio komencis senbridan sinsekvon da nepriskribeblaj grimacoj.

- Mi devas diri al vi, Ŝelbi, ke okazas ĉi tie tre strangaj aferoj, diris Halej abrupte enirante en la salonon. Kio ! La knabino estas, oni diras, foren kaj ŝia bubo kun ŝi ?

- Sinjoro Halej, sinjorino Ŝelbi ĉeestas, diris sro Ŝelbi.

- Pardonu, sinjorino, kaj Halej iomete kapsalutis, kun la frunto pli kaj pli malserena. Mi tamen ripetas ke la novaĵo estas el la pli strangaj, ĉu ĝi estas vera, sinjoro ?

- Sinjoro, rebatis sro Ŝelbi, se vi havas por paroli kun mi, mi rajtas postuli de vi la respekton kiu regas inter altedevenaj uloj. Andio ! Liberigu sinjoron de lia ĉapelo kaj de lia rajdovipo. Prenu seĝon, sinjoro. Jes, sinjoro, mi bedaŭras devi diri al vi ke la juna virino, incitegita de tio kion ŝi eksciis aŭ divenis pri nia afero, ekprenis la infanon kaj ekfuĝis dum ĉi tiu nokto mem.

- Mi atendis ke oni lojale traktus min, mi konfesas tion, grumblis Halej.

- Kion tio signifas, sinjoro ? ekkriis Ŝelbi vigle turnante sin. Kion vi volas aŭdigi ? Se iu ajn permesas al si pridiskuti pri mia honoro, mi havas nur unu respondon.

La finegocisto iomete blankiĝis pro ĉi tiu rebato, kaj reparolis per pli mallaŭta tono : "Estas tamen tre malfacile, por brava ulo kiu faris lojalan negocon, esti tiel trompita !

- Se mi ne partoprenus en via seniluziiĝo, sinjoro Halej, reparolis Ŝelbi, mi ne tolerintus vian senĝenan manieron eniri ĉe mi ĉi-matene; sed kiaj ajn estas la ŝajnoj, mi persistas ripeti ke mi ne eltenus la plej etan aludon al mallojala interkonsento kies mi ne kapablas. Mi cetere konsideras min kiel devigita disponigi al vi ĉian helpon. Ĉevaloj, servistoj, ĉio kio povas helpi vin por reakiri vian proprietaĵon, estas sub viaj ordonoj. Mallonge, li daŭrigis subite refalante de sia tono de severa digno al sia kutima kaj senetiketa afableco, tio kio estas la plej bona por vi, Halej, kredu min, estas refariĝi konsentema, pace matenmanĝi, kaj ni poste konsiliĝos.

Sinjorino Ŝelbi leviĝis, ŝiaj okupoj, ŝi diris, ne ebligus ŝin fari ĉi-matene la honorojn de ŝia tablo, kaj forlasante la ĉambron, ŝi komisiis al digna mulata matrono zorgi pri la servado de la kafo.

- La brava sinjorino ne ŝategas vian humilan servanton, diris Halej kun mallerta strebo por aranĝi sin komforte.

- Mi ne kutimas aŭdi paroli pri mia edzino laŭ tia tono, seke rebatis sro Ŝelbi.

- Pardonu ! Bedaŭron ! Spritaĵo, vi komprenas ! diris Halej kun afekta rido.

- Estas ŝercoj pli agrablaj unuj ol aliaj, respondis Ŝelbi.

"Malbeno ! Li nekredeble kuraĝiĝis ekde kiam mi subskribis la kvitancojn. La diablo forrabu lin !" murmuris Halej al si mem. "Li afektas gravecon, nune !"

Neniam, en iu ajn kortego, falo de ĉefministro kaŭzis pli da malserenajn sentojn ol la novaĵo pri la sorto de Tomo vekis ilin inter liaj kamaradoj. Ĉi tiu temo senĉese revenis, ĉie, en ĉiuj buŝoj, kaj nenio estis farita en la domo aŭ sur la kampoj, ol diskuti pri la probablaj rezultoj de ĉi tiu evento. La fuĝo de Eliza (neniam okazinta en la loĝejo) ankoraŭ plivigligis la ĝeneralan ekscitiĝon.

Samĉjo la Nigro, tiel nomata ĉar li estis ĉirkaŭ tri nuancoj pli nigra ol la aliaj ebonaj filoj de la loko, Samĉjo turnis kaj returnis la temon laŭ ĉiuj ĝiaj flankoj, kun fajneco de percepto kaj ĝusteco de antaŭvido, pri la konsekvencoj rilate al sia propra kvieteco, kiuj farintus honoron al la plej ruza blanka patrioto en Vaŝingtono.

- Esti malbona vento, tiu kiu blovi nenie, vere ! diris Samĉjo laŭ sentencoplena tono, kaj li relevis sian kuloton per lumbtordo, lerte alĝustigante longan najlon anstataŭ mankanta ŝelk-butono, artifiko el mekanika genio kiun li poste kontemplis kun evidenta kontento. Jes, esti malbona la vento kiu blovi nenie ! li ripetis. Jen Tomo malsupren ! Loko supren por iu alia nigro. Kial ne Samĉjo la alia nigro ? Tomo iri tien, Tomo iri tien ĉi, ĉiam la permesilo en la poŝo kaj la ciritaj botoj, li, Tomo, iu preskaŭ massa. Nun, kial ne vico de Samĉjo ?

Hoj, Samĉjo, hoj ! Mastro volas ke vi alkonduku al li Vilĉjo kaj Jerĉjo, kriis Andio tuj ĉesiganta la monologon.

- He, ho ! Kio kiu nun okazi, junulo ?

- Nu ! Vi eble ne scii ! Elnjo forpeli siajn piedojn kaj kuri kun la infano.

- Iri instrui vian avinon, rebatis Samĉjo kun nedirebla malestimo. Mi amase scii ĉion ĉi; la nigro ne plu esti tiel freŝbakita, iri !

- Tamen, mastro voli Vilĉjon kaj Jerĉjon selitaj kaj briditaj kiel eble plej rapide. Kaj vi, mi, kaj massa Halej, tuj postkuri Elnjon.

- Bone ! Jen ni esti al la kerno. Nun Samĉjo esti. Samĉjo esti la nigro. Ni baldaŭ vidi kiel mi kapti lin ! Mastro scii tion kion Samĉjo valori.

- Ha ! Sed, Samĉjo ! Pli bone pripensi dufoje ! Ĉar mastrino ne voli Elnjo esti kaptita; kaj la mano de la mastrino esti tre proksima al via lano.

- He Ho ! kriis Samĉjo malfermegante la okulojn, kiel vi scii tion, junulo ?

- Mi aŭdi ŝin per miaj oreloj, ĉi tiun malbenitan matenon mem, dum mi alporti al mastro la akvon por lia barbo. Esti mi kiun mastrino sendi vidi kial Elnjo ne veni por vesti ŝin; kaj kiam mi diri al ŝi ke Elnjo foriri, mastrino rektiĝi sur sia postaĵo kaj krii : "Dio esti laŭdita !" Mastro, tute kolere : "Vi esti freneza !" kiun li diri, la mastro; sed mastrino turni sin. Dio beni min ! La flanko de la mastrino esti ankoraŭ la plej sekura, mi diri tion al vi.

Post tio, Samĉjo la Nigro gratis sian lanan kapon kiu, pro manko de alia scienco, estis plenmezure provizita per tiu kiun estas plej ŝatita de politikistoj el ĉiuj landoj kaj el ĉiuj koloroj. Li mirinde bone sciis, kiel oni diras, de kiu flanko lia pantranĉo estis buterigita. Absorbiĝinta en profundaj meditadoj, li relevis kaj tiradis, ankoraŭ kaj ankoraŭ, siajn kuloton, favoran geston kiu kutime helpis lin dum liaj mensaj embarasoj.

- Ne esti por fidi al io ajn, ne. Ĉi tiu mondo esti trompilo, fine diris Samĉjo parolanta kiel filozofo, kaj emfazanta la adverbon kiel homo kun vasta sperto bone informita pri multaj aliaj specoj de mondoj, kaj kiu plenkonscie juĝas. Mi esti vetanta, li fine daŭrigis, ke mastrino esti metonta ĉiujn niajn krurojn post Elnjo.

- Por reakiri ŝin, jes ja ! Sed ĉu vi, granda nigra nigrulo, ne kapabli vidi tra ŝtupetaro ? Mastrino ne voli ke massa Halej ekkapti la etulon de Elnjo, jen la afero.

- Hoj, ho ! kriis Samĉjo, kun tiu stranga guturala intonacio nur konata de tiuj kiuj vivis inter la nigruloj.

- Mi ankoraŭ pli diri al vi, daŭrigis Andio, sed necesi venigi la ĉevalojn kaj rapide, ĉar mi aŭdi mastrinon informiĝi pri vi. Sufiĉe tiel maldiligenti.

Samĉjo tiam serioze rapidis, kaj baldaŭ reaperis, rajdanta kun belega aspekto, kaj plengalope direktanta sin al la domo kun Jerĉjo kaj Vilĉjo. Sen plimodestigi ilian ardon, li delikate saltis flanken, tanĝigis ilin, kiel kirlovento, la randon de la ĉevalbloko, kaj subite haltigis ilin antaŭe. La ĉevalido de Halej, juna kaj timema besto, kalcitris, baŭmis, forte skuante sian kolbridon.

- Ho ! Ho ! Ni esti tikliĝemaj, diris Samĉjo, kaj petola ekbrilo lumigis lian nigran vizaĝon, jen, jen ! Mi tuj zorgi vin.

Larĝa fago ombris la lokon, kaj ĵetkovris la grundon per siaj malgrandaj triangulaj fruktoj. Samĉjo prenis unu el ili inter siaj fingroj kaj alpaŝis al la ĉevalido, kiun li karesis kaj milde frapetis, kvazaŭ por trankviligi ĝin. Ŝajnigante sin rearanĝanta la selon, li levis ĝin kaj lerte ŝovis suben la malgrandan fagofrukton kun akraj anguloj, tiel ke la plej eta pezo kiu premus sur ĝi supermezure incitus la nervan eksciteblecon de la besto, sen lasi sur ĝia dorso la plej subtilan spuron.

- Jen ! mi prizorgi ĝin, diris Samĉjo, ruligante siajn pupilojn kaj permesante al si mem aproban grimacon.

Tiam, sinjorino Ŝelbi, sin montrante sur la balkono, signis al li alproksimiĝi. Tiel decidita bone amindumi kiel neniu petanto de neokupataj oficoj en Vaŝingtono aŭ en Sankta Ĵakvo, Samĉjo tuj antaŭenpaŝis.

- Vi multe malfruis, Samĉjo, kial tio ? Mi komisiis Andion urĝigi vin.

- La bona Dio beni mastrinon ! La ĉevaloj ne lasi sin kapti en minuto; ili kaprioli tien, tien, tra la vastaj sudaj gresejoj, kaj Dio scii kien !

- Kiomfoje mi ripetis al vi, Samĉjo, ne diri : "Dio benu vin !" "Dio scias !" kaj aliaj similaĵoj ! Tio estas malbona.

- La bona Dio beni mian animon ! Mi ne forgesi tion, mastrino, mi neniam, neniam diri tion.

- Sed, Samĉjo, vi ĵus denove rediris tion.

- Mi ! Ho Disinjoro ! Ne, mi ne diri ! Neniam plu diri tion.

- Estu atenta, de nun.

- Mastrino, nur lasi al Samĉjo tempon por spiri, kaj li reiri per firma piedo. Ĉio atenta, de nun.

- Nu, Samĉjo, estas vi kiu akompanos sron Halejon por montri al li la vojon kaj helpi lin. Bonege zorgu pri la ĉevaloj, Samĉjo. Vi scias ke Jerĉjo iomete lamis la pasintan semajnon; ne tro pelu viajn bestojn.

Ĉi tiuj lastaj vortoj, mallaŭte diritaj, estis energie akcentitaj.

- Lasi la naivulon, la nigron fari, mastrino, rebatis Samĉjo kun ruliĝo de okuloj el la plej esprimplena, la bona Dio scii… Hola, mi ne diri ! Kaj li provis reteni siajn parolojn per grimaco de antaŭtimo tiel amuza, ke malgraŭ si, sinjorino Ŝelbi ekridis. "Jes, jes, mastrino, Samĉjo havi okulon sur ĉevaloj".

- Nun inter ni du, Andio, daŭrigis Samĉjo reveninta sub la fago en sia observejo. Vidi, mi, ne surprizita se la ĉevaleto de la massa fari petolaĵojn kiam la massa rajdi sur ĝin. Scii, Andio, la ĉevalido havi kapricojn ! Kaj Samĉjo doni signifoplenan puŝon en la ripojn de sia kamarado.

- He Ho ! rebatis Andio kun mieno de perfekta kompreno.

- Jes ja ! Vidi, Andio, mastrino voli gajni tempon. Ne bezoni surmeti siajn okulvitrojn por vidi tion. Mi, mi jam iom labori por ŝi. Atenti, Andio ! la ĉevaloj liberigitaj, ili kaprioli tien kaj tien, tra herbejo, tra arbaro, kaj mi certigi tion, massa ne haste foriri.

Andio rikanis.

- Atenti, Andio, atenti ! Se io okazi, se la ĉevaleto de massa Halej ekpensi kalcitri kaj forkuri, esti supozo, Andio, ni liberlasi la du aliajn ĉevalojn por kuri helpi. Ho ! Jes, bone helpi massan ! Kaj Samĉjo kaj Andio, ĉiu klinante la kapon al la ŝultro, klakante per siaj fingroj kaj dancigante siajn krurojn, fordonis sin kun neesprimeblaj plezuregoj al subpremataj ridoj.

Iom kvietigita de taso da plej bona kafo, mastro Halej tiam aperis sub la verandon. Li alvenis ridetante, parolante, preskaŭ bonhumore. Samĉjo kaj Andio malkroĉis kelkajn pecetojn de plektitaj palmfolioj, kiuj kutime servis al ili kiel ĉapelo, kaj kuris por esti disponeblaj proksime al la piedingo, tute pretaj por "helpi massan !

Sagace senigita de ĉio kio povis fari iluzion de randoj, la palmfolio de Samĉjo ventumilforme disstariĝis rigide, sufiĉe rememoriganta, pro lia aroganta senĝeneco, la hararanĝon de sovaĝa ĉefo. Male, la palmfolio de Andio, estanta senfunda, kaj havanta nur la volvon, li surmetis ĝin sur la kapon kun feliĉa mieno. "Kiu do, li ŝajnis diri, maltimus supozi ke mi ne havas ĉapelon ?"

- Vigle, infanoj ! Ni ekiru, diris Halej, kaj senprokraste !

- Ne unu minuton, massa, diris Samĉjo kiu prezentis la kondukrimenojn kaj tenis la piedingojn, dum Andio malligis la du aliajn ĉevalojn.

Apenaŭ Halej tuŝis la selon ke la varmega besto saltegis de la tero, kaj per subita flankenĵetiĝo, elseligis sian mastron je kelkaj paŝoj de tie, sur la sekan ebenan herbejon. Samĉjo, kun furiozaj ekkrioj, saltis sur la bridon, kaj sukcesis nur sendi la radiojn de sia hararanĝo en la okulojn de la ĉevalo, tio kio tiel malmulte kunefikis por pacigi ĝin, ke, faligante la nigrulon, li baŭmis, du- aŭ tri-foje snufis laŭ malestima maniero, vigle skuis siajn kvar hufojn en la aeron, kaj galope malsupreniris laŭ la gazono, sekvata de Jerĉjo kaj Vilĉjo, kiujn Andio, fidela al la ricevitaj ordonoj, certe ne malsukcesis liberlasi, forsendante ilin per multe da malbenoj. Sekvis tumulta sceno : Samĉjo kaj Andio kuris ĉi tie kaj tie, blekegante, la hundoj ĉiudirekte bojis, kaj Mikaelo, Moseo, Mandia, Stenjo, ĉiuj etaj genigrilidoj de la loĝejo, saltegis, trotetis, alvokis, frapis per la manoj, kriegis kun la plej malutila diligenteco kaj la plej senlaca fervoro.

La ardoplena blanka ĉevalido de Halej mirinde eniris en la logikon de la ludo. Li trovis por karakoli, gazonon, larĝe je duonmejlo (+/-750m), irantan deklive perdiĝi en senlimaj arbaroj. La besto ŝajnis ŝategi lasi alproksimiĝi tiujn kiuj postkuris ĝin, poste kiam la mano estis kaptonta la bridon, hop ! flankenĵetiĝo, heno, kaj la petola besto rapidege kuris laŭ iu aleo de la arbaro. Samĉjo tute ne deziris haltigi la fuĝantojn antaŭ la oportuna momento; dum ĉi tiu tuta ĉasado, li montriĝis vere heroa. Kiel la glavo de Leonkora Rikardo fulmis ĉe la fronto kaj ĉe la plej varmega de la batalo, la palmfolio de Samĉjo aperis ĉie kie estis la plej eta ŝanco ke iu ĉevalo estu kaptita. Li subite impetis al la minacatan lokon, blekante : "Jen ni ! Kapti ! Firme ! Kapti do !" Tiel ke la konfuzo kaj la turniro ankoraŭ pli forte rekomenciĝis.

Halej kuris dekstren maldekstren. Li malbenis, blasfemis, furiozis, alterne stamfis. Sro Ŝelbi, laŭtigante la voĉon, vane penis direkti la ĉasadon de la supro de sia balkono, kaj lia edzino, ĉe la fenestro de sia dormoĉambro, ridis kaj miris, ne sen suspekti pri tio kio estis funde de ĉi tiu tuta tumulto.

Finfine, ĉirkaŭ tagmezo, Samĉjo triumfe aperis, rajdanta sur Jerĉjo, li revenigis la ĉevalon de Halej anhelantan, fumantan pro ŝvito. Sed la ekbrilo de la okuloj de la besto, la fajro de ĝiaj dilataj naztruoj, ankoraŭ atestis ke la spirito de libereco ne tute trankviliĝis.

- Kaptita, kaptita ! triumfe kriis Samĉjo. Se ne esti Samĉjo la Nigro, ĉiuj ankoraŭ moviĝi. Sed, mi kapti ĝin !

- Vi ! grumblis malbonhumore Halej; sen vi ni ne havus ĉi tiun tutan damnitan tumulton !

- Disinjoro beni nin, massa, diris Samĉjo per tono de ofendata senkulpulo, mi ja penegi kuri, peli, ĝis kiam mi esti tute ŝvitoplena !

- Nu, per viaj malbenitaj stultaĵoj, vi perdigis min preskaŭ tri horojn, vi ĉiuj tiom kiom vi estas ! Ek ! Sufiĉe da viaj ekstravagancoj.

- Kiel, massa, diris Samĉjo kun dolora miro, ĉu vi do voli mortigi ĉiujn kompatindulojn, ĉevalojn kaj nigrulojn ? Ni elĉerpe lacaj, kaj la bestoj tute ŝvitegantaj. Ho ! Massa, ne ebli foriri antaŭ tagmanĝi. La ĉevalo de massa tute surŝprucigi sin, necesi ke ni strigli ĝin; kaj Jerĉjo kiu denove lami ! Neniam mastrino lasi nin tiel foriri. Disinjoro beni vin, massa, ne bezoni tiom rapidi por kapti Elnjon, ŝi ne esti tiel bona piedirantino !

Sinjorino Ŝelbi kiu, por sia bonega distro, aŭdis ĉi-tiun tutan konversacion de la verando, tiam opiniis devi ludi sian rolon. Ŝi antaŭenpaŝis al Halej, esprimis al li ĝentilajn bedaŭrojn pro la akcidento kiu ĵus okazis, kaj petegis lin resti por tagmanĝi, certigante ke la kuiristino servus senprokraste.

Post bonaj pripensoj, Halej, kun suspektinda bonvolo, sin decidis eniri en la salonon, dum Samĉjo, serioze kondukante la ĉevalojn al la stalo, sekvis lin per sia rigardo plena de nedirebla petoleco.

- Ĉu vi vidi lin, Andio, ĉu vi vidi lin ? diris Samĉjo kiam li estis sin ŝirminta malantaŭ la stalmuro kaj liginta sian ĉevalon al la fosto. Sinjoro Dio ! Li esti tiel amuza kiel mitingo. Vidi lin danci, salti, furiozi, insulti nin ! Ĉu mi ankoraŭ ne aŭdi lin ? Blasfemi, maljuna kanajlo kiun mi diras al mi mem, ĉu plaĉi al vi havi la ĉevalon tujtuj, aŭ ĉu Samĉjo devi kapti ĝin por vi ? Sinjoro bona Dio ! Ŝajnas ke mi ankoraŭ vidi lin !

Kaj Samĉjo kaj Andio, sin apogante al la muro, plengorge ridegis.

- Necesi vidi lin koleriĝi kiam mi revenigi lian beston ! Se li ne mortigi min, ne esti pro manko de envio. Kaj mi tiam, tute rekta, tute senkulpa, vera ŝafido !

- Ha ! Mi bone vidi vin, nu ! Vi esti iu ruzulo, Samĉjo !

- Mi, ne diri ne. Kaj mastrino ĉe sia fenestro ! Ĉu vi vidi ŝin ridi ?

- Ha ! Mi ne vidi ĉion, tro multe kuri por tio.

- Aŭskulti, Andio, serioze daŭrigis Samĉjo striglante la ĉevalon de Halej, la observado, vi vidi, jen la afero. Kaj mi gajni observadon. Tio tute esti la diferenco inter iu nigrulo kaj alia nigrulo. Necesi praktiki tion dum sia junaĝo, Andio. Ĉu mi ne vidi ĉi matene de kiu flanko blovi la vento ? Levi la malantaŭan piedon, Andio. Ĉu mi ne vidi tion kion voli mastrino sen ke ŝi flustri vorton ? Ĉio esti observado, ne aliaĵo, ia kapableco ! La kapablecoj, ili ne veni al ĉiuj, sed ili esti kulturataj, vi vidi, Andio !

- Mi doni grandan helpon al via observado ĉi-matene !

- Andio, vi esti infano kiu promesi, ne esti dubo. Mi vere estimi vin, Andio. Mi tute ne honta preni vian opinion. Sed necesi ne rigardi iun super la ŝultro : la plej bona kuristo povi esti preterpasita. Kaj, nun, hejmen ! Veti ke ni havi de nia mastrino kelkajn bonajn mordaĵojn !

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment