12. La Proprieto prenas licencon.

Malfrue posttagmeze, en densa nebulo, vojaĝanto deĉevaliĝis antaŭ la pordo de sufiĉe aĉa hotelo de la vilaĝo N***, en Kentukio. En la enirhalo ariĝis tre miksita kompanio, kiun la rigoreco de la vetero devigis serĉi ŝirmejon tie. Altaj Kentukianoj, kun elstaraj ostoj, vestitaj per ĉaskiteloj, etendantaj siajn malgraciajn membrojn en la eble plej multe da spaco, laŭ malzorgo propra al sia raso. Fusiloj amasigitaj en la anguloj, pulvokornoj, ĉasosakoj, ĉashundoj kaj nigruletoj pelmele kuŝantaj, formis la ĉefajn trajtojn de la sceno. Antaŭ la fajro sidis longkrurulo, sin lulanta sur sia seĝo, kun sia ĉapelo sur la kapo, kaj la kalkanumoj de siaj kotaj botoj majeste ripozantaj sur la kamenbreto, sinteno tute favora por la meditadoj kiujn vekas la okcidentaj tavernoj, kie vojaĝantoj montras deciditan preferon por ĉi tiu aparta maniero altigi siajn komprenojn(1).

La gasto kiu sin tenis malantaŭ la verŝtablo estis kiel la plej multaj el siaj samlandanoj, alta, osta, gaja kaj kurbakrura, kun arbarego da haroj, kiun superis grandega ĉapelo.

Ĉi tiu karakteriza emblemo de suvereneco de la viro aperis, estas vere, sur la kapo de ĉiuj ĉeestantoj : feltĉapelo, palmfolio, malpurega kastorĉapo aŭ brila nova ĉapelo, ĝi brilis ĉie kun tute respublika sendependeco. Ĝi eĉ ŝajnis partopreni en la naturo de ĉiu individuo. Iuj metis ĝin sur la orelojn – bruemaj, ili estis gajaj bonvivantoj, kun facila humoro kaj sen ĝeno; aliaj fiere surŝovis ĝin ĝis la nazo - feraj karakteroj, kiuj ne demetis siajn ĉapelojn, ĉar ne taŭgis al ili demeti ĝin, kaj kiuj pretendis surmeti ĝin laŭ sia plaĉo ! Estis iuj kiuj repuŝis ĝin malantaŭen - viglaj homoj, kiuj volis klare vidi antaŭ ili; dum la malzorgemuloj, malmulte zorgantaj pri sia hararanĝo, lasis ĝin libera preni ajnajn imageblajn aspekton. Mallonge, ĉi tiuj diversaj ĉapeloj provizintus studaĵon indan je Ŝekspiro.

Nigruloj, en larĝaj pantalonoj, sed malmulte provizitaj per ĉemizoj, kuris tien kaj reen, sen atingi alian rezulton ol pruvi sian bonvolon, kaj sian diligentecon meti la tutan kreaĵon kun la supro malsupren, por la plej alta bono de sia mastro kaj liaj gastigantoj. Aldonu al ĉi tiu tumulto, fajron meze de kameno, krakadantan, flamantan, fulmetantan, inter pordoj kaj fenestroj tutege malfermitaj, kies kurtenoj el katuno flirtas kaj baraktas sub la energia blovo de glacia venteto, kaj vi havos la ideon de la logpovo de iu Kentukia taverno.

La Kentukiano nuntempe estas frapanta ekzemplo de la transdono de instinktoj kaj propraĵoj. Liaj prapatroj, potencaj ĉasistoj, bivakis en la arbaroj, senŝirme dormis sub la libera ĉielo, sen aliaj torĉoj ol la steloj. Ilia moderna posteulo precize agas kvazaŭ la domo estus bivako; li neniam demetas sian ĉapelon, sin ĵetas, sin etendas ĉien kaj metas siajn kalkanumojn sur la dorsapogiloj de seĝoj kaj sur la kamenbredo, kiel antaŭlonge lia prapatro apogis la siajn sur arbotrunko, kaj sin etendis laŭ longe de la verda gazono. Vintre same kiel somere, li lasas malfermitaj pordojn kaj fenestrojn, por havi sufiĉe da aero por siaj vastaj pulmoj. Li senĝene vokas ĉiujn : "Mia kara !" kun senzorga simplanimeco, kaj fine, li estas la plej sincera, la plej kontentiĝema, la plej gaja estulo kiu estu en la mondo.

La vojaĝanto, hazarde enkondukita en ĉi tiun kunvenon de adeptoj de senĝeneco, estis maljuna, malalta, dika, kun malkaŝema kaj ronda vizaĝo, kun originala kaj iomete amuza aspekto. Li tenis en la mano sian valizon kaj sian pluvombrelon, kaj obstinege rezistis al provoj kiujn faris la servistoj por liberigi lin de ĝi. Post esti maltrankvile ĉirkaŭrigardinta la ĉambron, li retiriĝis ĝis la plej varma angulo, eklokiĝis tie kun siaj karaj pakaĵoj, kiujn li ŝovis sub sian seĝon, kaj timeme levis la okulojn al la longa strangulo kies la kalkanumoj ornamis la breton de la kameno, kaj kiu tuskraĉis de dekstre maldekstren, kun maltimemo el la plej maltrankviligantaj por la nervozuloj kun antaŭjuĝoj.

- He ! Kiel vi fartas, kara mia ? diris la supredirita ĝentlemano ĵetante, kiel salutmanieron, timigan elverŝon de tabaksuko al flanko de la ĵusalveninto.

- Ne malbone, rebatis la alia timege evitanta la honoron, kiu minacis lin.

- Kia novaĵo ? diris la ĉefulo elprenante el sia poŝo rulon da tabako kaj grandan ĉastranĉilon.

- Neniun kiun mi scias.

- Maĉaĵon ?… Ĉu ne ? rekomencis la unua, kaj li etendis al la vojaĝanto tranĉaĵon da tabako, kun tute frata mieno.

- Ne, dankon, tio tute ne taŭgas al mi, respondis la vireto deturniĝante.

- Ne taŭgas ? Ha ! diris la alia senzorge, kaj li enŝovis la pecon en sian buŝon, por nutri la senĉesan ŝprucadon kiun li ĵetis por la ĝenerala bono de la socio.

La maljuna sinjoro ektremis ĉiufoje kiam lia longkrura najbaro pafis en sia direkto. Ĉi tiu lasta rimarkis tion, kaj degneme turnante sian artilerion al alia punkto, li komencis senesperan sturmon kontraŭ unu el la fajrohundoj, kun ĝusteco de ekrigardo kaj strategia precizeco kiuj sufiĉintus por la kapto de urbo.

- Kio estas tio ? demandis la malgranda maljunulo vidante plurajn homojn grupiĝi ĉirkaŭ granda afiŝo.

- La identiga priskribo pri nigrulo, iu mallonge diris.

Sro Vilsono, ĝi estas la nomo de la maljuna ĝentlemano, ekstaris, kaj post esti flankenmetinta siajn valizon kaj ombrelon, li metode elprenis sian okulvitron el ĝia ujo, surmetis ĝin sur sian nazon kaj legis :

Fuĝinte de ĉe la subskribinto, la mulato Georgo. La dirita Georgon estas kvin futojn ok colojn (+/-1,7m) alta, tre hela vizaĝkoloro kun brunaj buklaj haroj. Li estas inteligenta, bone sin esprimas, kapablas legi kaj skribi. Li probable provos ŝajnigi sin kiel blankulo. Li havas profundajn cikatrojn sur la dorso kaj la ŝultroj. Li estis markita en la dekstra mano per la litero H.

Mi donos kvarcent dolarojn al tiu kiu revenigos lin al mi viva; saman sumon al tiu kiu alportos al mi akcepteblan pruvon ke li estis mortigita".

La maljuna ĝentlemano mallaŭte tralegis ĉi tiun priskribon de iu fino al la alia, kvazaŭ li studis ĝin.

La veterano ĉesigis la atakon kiun li direktis al la fajrohundo, revenigis siajn kalkanumojn al la grundo, ekstaris laŭ sia tuta longo, paŝis rekte al la afiŝo kaj senhezite kraĉis sur ĝin.

- Jen ! Tio estas mia pensmaniero, li diris kaj reiris sidiĝi.

- He ! diru do, reparolis la gastiganto, atentu pri tio kion vi faras ?

- Mi tiom same farus al subskribinto de ĉi tiu papero, se li estus ĉi tie, kaj la longulo kviete rekomencis tranĉi sian tabakon. Ĉiu homo kiu havas sklavon kiel tiun kaj kiu ne trovas manieron por pli bone trakti lin, meritas perdi lin. Tiaj afiŝoj estas honto por Kentukio; tio estas mia opinio, kaj mi ne kaŝas tion.

- Ha ! Pri tio, tio estas fakto, diris la gastiganto enskribante la kostojn de la damaĝo en sia libro.

- Mi mem havas tutan regimenton de nigruloj, daŭrigis la viro, reakirante sian pozicion kaj sian atakon kontraŭ la fajrohundo, mi diras al ili : "Infanoj, fosu, ŝpatu, kuru, se la koro tiras vin ! Mi neniam estos malantaŭ vi por spioni vin", kaj tiel mi gardas ilin. Ekde kiam ili sentas sin liberaj forkuri, la bezono estingiĝas. Plie, mi havas iliajn aktojn de malsklavigo tute pretaj, tute registritaj, en la okazo se mi finfine renversiĝos iam baldaŭ, kaj ili scias tion. Mi povas diri al vi ke estas neniu en la tuta lando kiu pli bone profitas de siaj nigruloj ol mi. Mi sendis iujn al Cincinatio kondukti kvincentdolarajn ĉevalidojn, kaj ili transdonis al mi la monon, fiere kaj senprokraste. Tio estas evidenta. Traktu ilin kiel hundojn, kaj vi havos malbonegan faron; traktu ilin kiel homojn, ili laboros kaj agos kiel homoj.

Kaj, en la varmego de sia konvinko, la honesta bredisto de brutoj akompanis ĉi tiun moralan riproĉon per vera fajraĵo direktita al la fajrejo.

- Mi kredas ke vi vere povus pravi, amiko, diris sro Vilsono. La viro kiun oni denuncas, estas rara ulo, mi pri tio ne eraras. Li laboris dum ĉirkaŭ ses jaroj en mia fabriko; li estis mia plej bona laboristo. Lerta, trovema knabo : li inventis maŝinon por tili kanabon. Io vere utila : ĝi jam estas uzata en pluraj manufakturoj. La mastro prenis patenton.

- Mi tio certigas, diris la viro : li prenas la patenton kaj la monon, poste turnas sin kaj markas la inventinton per ruĝa ferstampilo en la dekstra mano ! Se mi havus bonŝancon, mi ja ankaŭ markus lin, kaj li havus tion dum kelka tempo.

- Ĉi tiuj lertaj knaboj ĉiam estas la plej spitemaj kaj la plej ribelemaj de la grupo, diris de la alia flanko de la ĉambro malĝentila krudulo. Tial oni vipadas ilin kaj oni stampas ilin. Se ili bone kondutus, tio ne okazus al ili.

- Tio estas ke Disinjoro faris de ili homojn, kaj ke necesas forte bati por fari de ili bestojn, seke reparolis la bredisto.

- Negroj kiuj tiom multe scias tute ne estas favora por la mastro, daŭrigis la alia rifuĝinta en sia kruda kaj obstina nesciado. Por kio utilas talentoj kaj ĉiuj tiaj artifikoj, kiam oni mem ne kapablas uzi ilin ? Nu, ĉio kiun ili faras, estas erari vin. Mi havis unu aŭ du el ĉi tiuj fiuloj kaj mi rapide vendis ilin por la Malsupra Rivero. Mi sciis ke mi perdus ilin pli malpli frue, se mi ne forvendis ilin.

- Kial vi ne sendas tien supren petegi al la Disinjoro ke li faru al vi sortimenton de ili, minus la animoj, kompreneble ! spiteme diris la bredisto.

La konversacio interrompiĝis pro la alproksimiĝo de eleganta malgranda kariolo kun unu ĉevalo, kiun stiris neblanka servisto.

El ĝi eliris juna viro, bone vestita, kun distingita aspekto, kiu estis tuj ekzamenita kun la tuta intereso kiun vekas, ĉe la nenifarantoj dum pluva tago, la ĉeesto de novveninto. Li estis alta, havis la malhelbrunan vizaĝkoloron de hispano, belajn esprimplenajn okulojn, buklajn kaj ebonnigrajn harojn. Lia agleca nazo, liaj maldikaj kaj delikataj lipoj, kaj la belaj proporcioj de lia tuta staturo tuj donis al la rigardantoj la ideon de superulo. Li senĝene eniris, montris per signo al sia servisto kien meti sian kofron, salutis la ĉeestantaron, kaj kun lia ĉapelo enmane, malrapide sin direktis al la verŝtablo. Li registrigis sin sub la nomo de Henriko Butlero, de Oaklando, en Ŝelbi-grafejo. Poste indiferente turniĝanta, li ekvidis la afiŝon, kaj legis ĝin :

- Jakobo, li diris al sia servisto, ŝajnas al mi ke ni renkontis iun el tia aspekto ĉe Bernano en la alta lando.

- Jes, mastro, sed mi ne certas pri la mano.

- Ankaŭ ne mi. Mi certe ne rigardis tion, diris la fremdulo oscedante. Li petegis la gastiganton donigi al li individuan ĉambron, kie li povos sendi iujn urĝajn skribaĵojn.

La gastiganto estis tute fervora, kaj sinsekvo da ĉirkaŭ sep negroj, junaj kaj maljunaj, vir- kaj in-seksaj, etaj kaj grandaj, falis ĉirkaŭen kiel svarmo da perdrikoj, zumantaj, klopodemaj, interpuŝiĝantaj, trakubutantaj, surtretantaj unu la alian sur la kalkanoj, en sia lukto pretigi la dormĉambron de "mastro" dum ĉi lasta sidanta meze de la ĉambro, tenis konversacion kun sia najbaro.

Ekde la eniro de la eksterlandano, sro Vilsono ne ĉesis ekzameni lin per malkvieta kaj enviema okulo. Ŝajnis al li esti vidinta lin ie, sed kie ? Neeblas memori tion. Temp' al tempe, kiam la viro parolis, moviĝis, ridetis, la fabrikisto tremetis kaj fikse rigardis lin; poste li deturnis la kapon, tuj kiam la nigraj kaj brilaj okuloj renkontis liajn kun malvarma indiferenteco. Fine subita memoro ŝajnis lumigi lin, kaj li observis la fremdulon kun mieno tiel surprizita kaj tiel konsternita, ke ĉi tiu stariĝis kaj rekte venis al li.

- Sinjoro Vilsono, mi kredas ? li diris per tono de konato, etendante la manon al li. Pardonu ne esti rekonante vin pli frue. Mi vidas ke vi ne forgesis min. Sro Butlero, de Oaklando, en Ŝelbi-grafejo.

- J…es… jes… jes… sinjoro, respondis sro Vilsono, kvazaŭ li provis paroli en revo.

Negro venis anonci ke la ĉambro de "mastro" estis preta.

- Jakobo, vidu pri la kofroj, diris senzorge la ĝentlemano; kaj alparolante al sro Vilsono, li aldonis : Mi dezirus havi interparolan momenton kun vi pri negocoj en mia ĉambro, mi petas.

Sro Vilsono eksekvis lin, ankoraŭ kun mieno de homo kiu paŝas revante. Ili supreniris en grandan ĉambron kie kraketis nove flamigita fajro, kaj kie pluraj servistoj finpretigis la aranĝojn de la dormoĉambro.

Ĉio finita, ili eliris; la junulo fermis la pordon, metis la ŝlosilon en sian poŝon, turnis sin kaj, kun la brakoj krucitaj sur sia brusto, rigardis Sron Vilsonon en la vizaĝon.

- Georgo ! ekkriis ĉi tiu.

- Jes, Georgo, rebatis la alia.

- Mi ne kapablis kredi tion !

- Mi esti akcepteble maskita, ĉu ne ? li diris kun fiera rideto. Iom da juglanda likvaĵo igi de mia flava haŭto distingan brunon, kaj mi tinkturi miajn harojn; tiel ke mi tute ne respondi al la priskribo, kiel vi vidi.

- Ho ! Georgo, vi nun ludas tre danĝeran ludon ! Mi ne povintus preni sur min konsili tion al vi.

- Tial mi preni sur mi sola la respondecon, fiere diris Georgo kun la sama rideto.

Ni rimarkos, preterdirite, ke Georgo estis filo de blankulo, kaj de unu el tiuj malfeliĉulinoj kiujn escepta beleco kondamnas fariĝi sklavino de la pasioj de iliaj mastroj, kaj naski infanojn kiuj neniam konos sian patron. Deveninta de unu el la plej orgojlaj familioj de Kentukio, li havis de ili la delikatecon de trajtoj kaj la nebrideblan spiriton. Li ricevis de sia patrino nur helan koloron de mulato, abunde kompensitan de la brilo kaj velureco de liaj grandaj nigraj okuloj. Apenaŭa ŝanĝo en la koloro de lia haŭto kaj de liaj haroj sufiĉis por metamorfozi lin al hispanon, kaj la gracieco de liaj movadoj, la malvulgareco de manieroj, kiu estis por li natura, faciligis al li la aŭdacan rolon kiun li adoptis.

La brava Sro Vilsono, kun singardema kaj trozorgema karaktero, trapaŝis la ĉambron tien kaj reen, "tre atakita kaj skuita en spirito", kiel diras Johano Bunjan(2). Hezitanta inter deziro helpi Georgon, kaj ia voleto doni helpon al la leĝo kaj la ordo, li paŝante grumbletis :

- Nu, Georgo, jen vi fuĝinta, laŭ tio kion mi supozas ! Vi fine forlasis vian mastron… mi ne miras pri tio, kaj tamen mi koleras, Georgo. Jes, certe… mi devas diri tion al vi, Georgo… tio estas mia devo.

- Pri kio vi koleri, sinjoro ? trankvile demandis Georgo.

- Vidi vin, por tiel diri, rekte kontraŭanta al la leĝoj de via lando.

- De mia lando ! ripetis Georgo kun profunda amareco. Ĉu mi havi alian landon ol la tombon ?… Plaĉi al Dio ke mi jam esti en ĝi !

- He ne, ne, Georgo ! Ne diru tion ! Ili estas malbonaj kaj malpiaj paroloj ! Georgo, vi havas severan mastron, estas vere ! Li malbone kondutas kun vi… Mi ne intencas defendi lin. Sed vi scias ke la anĝelo ordonis al Hagar reiri al lia mastrino kaj humiliĝi antaŭ ŝi (Genezo 16). La apostolo ankaŭ resendis Onezimon al sia mastro (Letero de Paŭlo al Filemono 1:10).

- Ne tiele citi al mi la Biblion, sinjoro Vilsono, diris Georgo kun la okulo brilega. Ne, ne citi ĝin al mi ! Ĉar mia edzino esti kristana, kaj mi voli esti tia, se iam mi sukcese povi tion. Citi al mi tiajn fragmentojn de la Biblio, en la situacio kie mi troviĝi, sufiĉi por forigi min de ĝi por ĉiam. Mi alvoki al ĉiopova Dio : mi esti preta pledi mian kaŭzon antaŭ Li, kaj demandi al Li, ĉu mi malpravi voli esti libera.

- Ĉi tiuj estas tre naturaj sentoj, Georgo, reparolis la digna fabrikisto kaj nazpurigis sin. Jes, tre naturaj, sed mi nepre devas ne subteni ilin. Jes, brava knabo mia, mi bedaŭras por vi. Ĉi tio estas grava, tre grava kazo ! La apostolo diris : "Ĉiu restu en la stato al kiu li estas vokita". Ni ĉiuj devas submetiĝi al la sugestoj de Providenco, komprenu, Georgo !

Georgo estis stara kun la kapo malantaŭe, la brakoj firme alpremitaj sur lia larĝa brusto, dum maldolĉa rideto kuntiris liajn lipojn.

- Sinjoro Vilsono, li diris, se la indianoj veni kapti vin, vian edzinon kaj viajn infanojn kaj pretendi gardi vin dum la tuta vivo por plugi kaj kreskigi la maizon por ili, ĉu vi senti la nepran devon resti en la stato al kiu vi esti alvokita ? Mi plivole imagi ke la unua vaga ĉevalo kiu enfali en vian manon, ŝajni al vi sugesto de Providenco. Kion vi opinii pri tio ?

La malgranda maljunulo larĝe malfermis la okulojn al ĉi tia apologo. Li ne estis grava rezonemulo, sed li almenaŭ havis tion kio mankas al tiom multe da logikistoj pri ĉi tiu speciala temo, la saĝan kapablon silenti kiam oni havas nenion bonan por diri. Li komencis karesi sian pluvombrelon, kaj zorge glatigi ĉiujn sulketojn, esprimante de tempo al tempo kelkajn ĝeneralajn observojn.

- Vi bone scias, Georgo, ke mi ĉiam estis el viaj amikoj, tio kion mi diras estas por via bono. Vere ŝajnas al mi ke vi elmetas vin al terurajn riskojn ! Vi ne povas esperi sukcesi. Se vi estos kaptita, tio estos centoble pli malbona ol antaŭe. Oni mistraktos vin, kaj post esti duonmortiganta vin, oni vendos vin al Sudo, ĉe la malaltan riveron.

- Mi scii ĉi ĉion, sinjoro Vilsono. Mi elmeti min al riskoj; sed mi resti preta. Li malfermis sian surtuton, kaj montris du pistolojn kaj iun pintan ponardon. Neniam mi iri al sudo. Ne ! Se la aferoj tiel alveni, mi ĉiam havi la eblon konkeri ses futojn (1,8m) da libera tero, unuan kaj lastan posedaĵon kiun mi iam postuli de Kentukio.

- Vere, Georgo, vi estas en alarma mens-dispozicio ! Vi malespere parolas. Mi ĉagreniĝas ! Pensu ke vi estas malobservonta la leĝojn de via lando.

- Mia lando denove ! Sinjoro Vilsono, vi ja havi landon ! Sed mi kaj miaj samuloj, naskitaj de sklavaj patrinoj, kiun landon ni havi ? Kiuj leĝoj esti por ni ? Ni ne fari ilin, ni ne voĉdoni ilin, ni esti por nenio en ilin. Kompense ili humiligi nin kaj kurbigi nin al tero. Ĉu mi ne aŭdi viajn diskursojn de la 4an de julio(3) ? Ĉu vi ne diri al ĉiuj, unufoje jare, ke la registaroj ricevi sian justan potencon de la konsento de la regatoj ? Homo kiu aŭdi ĉi tiujn aferojn, ne kapabli reteni sin pensi, kompari la protestojn kun la faroj, kaj vidi tion kio eliĝi el tio.

La naturo de Sro Vilsono povis esti komparata al kotona pakego : ĝi estis mola, dolĉa, sen firmeco, kaj implikita. Li vere tutkore plendis Georgon; li havis nuban percepton pri la sentoj kiuj turmentis lin; sed li kredis sian devon diri al li bonajn parolojn, kun neeltenebla obstino.

- Georgo, ĉi tio estas malbona, mi devas amike konsili vin, ne ĵeti vin en tiujn ideojn. Ili estas malsanigaj, tre malsanigaj por homoj el via speco. Sro Vilsono sidiĝis ĉe tablo, kaj komencis nervoze mordeti la tenilon de sia pluvombrelo.

- Nun, sinjoro Vilsono, diris Georgo antaŭenpaŝante kaj senhezite sidante vidalvide al li, rigardi min, mi peti. Ĉu mi ne esti ĉi tie homo tute kiel vi ? Vidi mian vizaĝon, vidi miajn manojn, vidi mian tutan personon. Kaj la junulo fiere staris. Kial mi ne esti homo tiel bona kiel iu ajn ? Aŭskulti, sinjoro Vilsono, tion kion mi havi por diri al vi. Mi havi patron, unu el viaj Kentukiaj ĝentlemanoj, kiu ne taksi min inda esti metita aparte de siaj hundoj kaj ĉevaloj; kiu eĉ ne pensi antaŭŝirmi min kontraŭ vendado post sia morto por liberigi la posedaĵon. Mi vidi mian patrinon aŭkcie vendata, ŝin kaj ŝiajn sep infanojn. Ili esti venditaj antaŭ ŝiaj okuloj, unu post unu, ĉiuj al malsamaj aĉetantoj, kaj mi esti la plej juna. Ŝi veni kaj genuiĝi antaŭ mia malnova mastro, petegante lin aĉeti ŝin kun mi, por ke resti al ŝi almenaŭ unu infano. Li forpuŝi ŝin per bato de sia peza boto. Mi vidi lin, kaj lastfoje aŭdi la kriojn kaj ĝemojn de mia kompatinda patrino, kiam li alligi min al la kolo de sia ĉevalo por elkonduki min ĉe li.

- Kaj poste ?

- Poste, mia mastro fari interŝanĝon kaj aĉeti mian pli aĝan fratinon; dolĉa kaj pia knabino, el la eklezio de la anabaptistoj, kaj tiel bela kiel esti mia kompatinda patrino, ankaŭ bone edukita, kaj bonmora. Mi unue ĝoji ke oni aĉeti ŝin; ŝi esti por mi kunulino, amikino. Sed mi ne malfrui bedaŭri. Mi stari ĉe la pordo, sinjoro, kaj aŭdi ŝin vipata; ĉiu bato akre tranĉi al mi la koron, kaj mi nenion povi por ŝi ! Oni vipi ŝin, sinjoro, ĉar ŝi voli konformiĝi al honesta vivo, al kristana vivo, malpermesita de viaj leĝoj por la kompatinda sklavino. Finfine, mi vidi ŝin katenita kun la grego de sklavkomercisto, kaj ekspedita al la Nov-Orleana merkato. Kaj tio nur ĉar ŝi obstini en sia honesteco. Ekde tiam mi ne plu scii ion pri ŝi. Mi kreski, dum longaj jaroj, sen patro, aŭ patrino aŭ fratino; sen animo kiu zorgi pri mi pli ol pri hundo : vipita, riproĉita, malsatigita ! Jes, sinjoro, mi ofte tiom malsategi ke mi esti tro feliĉa pluki la ostojn kiujn oni ĵeti al la hundaro; kaj tamen, kiam, tute malgranda knabo, mi nokte maldormi kaj plori, ĝi ne esti pro malsato, ĝi ne esti pro la vipo, ne ! mi plori pri mia patrino kaj miaj fratinoj; mi plori pro ne havi sur la tero amikon kiu ami min. Mi neniam sperti pacon aŭ konsolon : neniam oni direkti al mi amoplenan vorton, ĝis la tago kiam mi iri labori en via fabriko, sinjoro Vilsono. Vi humane trakti min; vi kuraĝigi min bone fari, lerni legi, skribi, ekzerciĝi en io, kaj Dio scii kiun ŝuldosenton mi teni por vi ! Estis tiam kiam mi ekkoni mian edzinon; vi vidi ŝin, vi scii kiel bela ŝi estas ! Kiam mi ekscii ke ŝi ami min, kiam mi edziĝi kun ŝi, mi apenaŭ povi kredi ke mi vivi, mi esti tiel feliĉa. Kaj sinjoro, ŝia koro esti ankoraŭ pli bela ol ŝia vizaĝo. Nu ! Nun veni mia mastro kiu tuj forpreni min de mia laboro, de miaj amikoj kaj de ĉio kion mi ami, kiu frakasi min kaj enbati min ĝis la lipoj en la koton. Kaj kial ? Ĉar, li diri, mi forgesi kiu mi esti, kaj ke li instrui min ke mi esti nur negro ! Tio ne esti ĉio; li ĵeti sin inter mia edzino kaj mi, li ordoni al mi forlasi ŝin por iri vivi kun alia. Kaj viaj leĝoj kiuj doni la potencon fari ĉion ĉi antaŭ Dio kaj homoj ! Gardi vin kontraŭ tio, sinjoro Vilsono, ne esti unu sola el tiuj aferoj kiuj ŝiri la koron de mia patrino, de mia fratino, de mia edzino kaj de mi, ke viaj leĝoj ne kondamni kaj ne permesi ĉiun homon fari en Kentukio, sen ke iu ne povi diri ne al li ! Ĉu vi nomi ĉi tiujn leĝojn, la leĝoj de mia lando ? Mi ne havi landon, sinjoro, ne pli ol mi havi patron ! Esti lando kiun mi esti serĉonta. Pri la via, mi peti de li nenion krom lasi min transpasi. Se mi alveni al Kanado, kies leĝoj akcepti kaj protekti min, Kanado esti mia lando, kaj mi obei al ĝiaj leĝoj. Sed se iu provi haltigi min, ve al li ! Ĉar mi esti senespera. Mi batali por mia libereco ĝis la lasta spiro. Vi honori viajn patrojn ke ili same fari. Tio kio esti prava por ili, ankaŭ tiel esti por mi.

Ĉi tiu rakonto, donita parte sidante ĉe la tablo, kaj parte paŝante tien kaj reen en la ĉambro, akompanata de ploroj, de flamaj rigardoj, de energiaj gestoj, estis pli ol povis elteni la pacema kaj bona naturo de la digna viro al kiu li parolis : li elprenis el sia poŝo grandan flavan naztukon kaj viŝis al si la vizaĝon per ĉiuj siaj fortoj.

- Dio senmaskigu ilin ! li subite ekkriis. Ĉu mi ne ĉiam diris tion ! La malnova infera malbeno ! Mi tamen ne volus ĵuri ! Nu, iru antaŭen, Georgo, iru antaŭen ! Sed estu singarda, knabo mia : pafu neniun, Georgo, krom se… sed ne… pli bone estus ne pafi, mi kredas. Mi ne celumus, se mi estus sur via loko. Kie estas via edzino, Georgo ? Li ekstaris tuŝita de nervoza ekscitiĝo kaj promenis en la ĉambro.

- Fuĝanta, sinjoro, foririnta kun sia infano en siaj brakoj, por iri nur Dio scii kien ! Al la polusa stelo ! Kaj kiam ni retrovi unu la alian, se iam ni retrovi unu la alian, tion neniu estulo povi diri.

- Ĉu eblas ? Fuĝanta ! de ĉe tiel bonaj mastroj, de tiel bona familio !

- La plej bonaj familioj ŝuldiĝi, kaj la leĝoj de nia lando rajtigi al ili forpreni la infanon el la sino de lia patrino, kaj vendi lin, por pagi la ŝuldojn de la mastro, amare diris Georgo.

- Bone ! Bone ! reparolis la honesta fabrikisto serĉfosante en sia poŝo. Eble mi ne agas akorde kun mia juĝo. Domaĝe, ja ! Mi ne volas aŭskulti miajn skrupulojn… Prenu, Georgo ! Kaj elprenante el sia monpaperujo faskon da monbiletoj, li prezentis ilin al li.

- Ne, bona sinjoro mia; vi jam multe fari por mi, kaj mi timi kaŭzi al vi kelkajn embarasojn. Mi havi sufiĉe da mono, mi esperi, por alvenigi min tien kien necesi al mi iri.

- Ne, ne, Georgo, prenu. Mono ĉie estas granda helpo; oni ne povas tro havi ĝin, kiam oni honeste havas ĝin. Prenu ĝin, prenu, mi petegas vin, knabo mia.

- Mi akcepti ĝin, sinjoro, kondiĉe ke mi iam redoni ĝin al vi.

- Kaj nun, Georgo, diru al mi : kiom da tempo vi planas tiel vojaĝi ? Nek for nek longtempe, mi esperas. La artifiko estas bone organizita, sed tro aŭdaca. Kaj ĉi tiu nigrulo, kiu li estas ?

- Fidinda viro, kiu fuĝi al Kanado antaŭ pli ol unu jaro. Li tie ekscii, per diraĵo, ke, furioza pro lia fuĝo, lia mastro vipigi sian kompatindan maljunan patrinon; kaj li reveni la tutan vojon por veni konsoli ŝin, kaj provi la ŝancon revenigi ŝin kun li.

- Ĉu li sukcesis tion ?

- Ne jam; li vagadi ĉirkaŭ la loĝejo, sed sen sukcesi trovi la banan momenton. Dume li akompani min ĝis en Ohio; tie li transdoni min inter la manoj de amikoj kiuj helpi lin; poste li reveni serĉi sian patrinon.

- Tio estas danĝera, tre danĝera, diris la maljunulo.

Georgo rektiĝis kaj malŝate ridetis. Sro Vilsono ekzamenis lin de la kapo ĝis la piedoj kun naiva surprizo.

- Georgo, io tute aliigis vin; vi ne plu estas la sama. Vi fiere levas la kapon, vi parolas, vi agas.

- Esti ĉar mi esti libera, fiere rebatis Georgo. Jes sinjoro, mi lastfoje diris "mastron" al homo. Mi esti libera.

- Gardu vin ! Tio ne certas, vi povas esti rekaptita.

- Ĉiuj homoj esti egalaj kaj liberaj en la tombo, se la aferoj tiel alveni, sinjoro Vilsono.

- Mi konsterniĝas pro via aŭdaco ! Loĝi ĉi tie ! Ĉe la plej najbara taverno !

- Ĝuste; la afero esti tiel aŭdaca, la taverno tiel najbara, ke ili ne pensi pri tio. Ili serĉi min pli for. Vi mem peni rekoni min. La mastro de Jakobo ne loĝi en ĉi tiu grafejo; li ne esti konata ĉi tie. Kaj pri Jakobo, ĉiu esploro esti forlasita. Neniu pripensi, mi pensas, aresti min laŭ la priskribo.

- Sed, diris Sro Vilsono heziteme, la marko… en via mano ?

Georgo demetis sian ganton, kaj montris nove resanigitan cikatron.

- Lasta pruvo de la estimo de Sro Hariso, li diris. Antaŭ dekkvinkelkaj tagoj li enkapigi al si doni tion al mi, ĉar li suspekti min, li diri, voli forkuri. Tio ŝajnigi interesan, ĉu ne ? Kaj li remetis sian ganton.

- Mia sango glaciiĝas nur pensante pri via pozicio, Georgo, pri viaj riskoj !

- La mia esti de longe glaciigita, sinjoro Vilsono, dum jaroj. Nun ĝi bruligi miajn vejnojn. Li daŭrigis, post momento de silento. Mi vidi ke vi rekoni min; mi voli paroli kun vi, pro timo ke via surprizo malkaŝi min. Mi foriri morgaŭ matene antaŭ tagiĝo; morgaŭ vespere mi esperi dormi sana kaj savita en Ohio. Mi tage vojaĝi, halti ĉe la plej bonaj hoteloj, kaj vespermanĝi ĉe la komuna tablo kun la sinjoroj kaj moŝtoj de la lando. Adiaŭ, sinjoro; se vi aŭdi ke mi esti kaptita, esti certa ke mi esti morta !

Georgo, rekta kaj firma kiel roko, etendis la manon kun mieno de princo al Sro Vilsono, kiu kore premis ĝin. Poste esti ripetinta ĉiujn siajn rekomendojn pri singardemo, la vireto ekprenis sian pluvombrelon, kaj pretiĝis por eliri, mallerte palpante sian vojon.

Georgo penseme rigardis lin foriri; subite brileto trapasis lian spiriton, li revenigis lin.

- Sinjoro Vilsono, ankoraŭ unu vorton.

La maljunulo reeniris. Kiel plifrue, Georgo reŝlosis la pordon. Poste li restis revema kaj nedecidema, kun la okuloj fiksitaj al la planko. Fine, pene levante la kapon, li diris :

- Sinjoro Vilsono, vi montriĝi kristano en la maniero per kiu vi trakti min. Mi voli peti de vi lastan agon de kristana karitato.

- Parolu, Georgo.

- Nu, sinjoro, tio kion vi diri estis vera. Mi meti al mi teruran riskon ! Ne esti animo sur la tero kiu maltrankviliĝi pri tio, ĉu mi vivi aŭ morti, li aldonis, pene spirante kaj malfacile parolante. Mi esti eksteren elpelita per piedbatoj, entombigita kiel hundo, kaj neniu pensi pri tio la sekvan tagon, neniu krom mia kompatinda edzino ! Ŝi ja plori, kun afliktita koro. Se vi nur povi trovi rimedon sendi al ŝi ĉi tiun pinglon. Ŝi donace doni ĝin al mi pasintan Kristnaskon. Kompatinda animo ! Redoni ĝin al ŝi, kaj diri al ŝi ke mi ami ŝin ĝis la fino. Ĉu vi fari tion ? Ĉu vi voli tion ? li viglece aldonis.

- Jes certe. Kompatinda knabo ! diris la maljunulo prenante la pinglon, kun la okuloj malsekaj kaj la voĉo tremetanta.

- Diri al ŝi unu aferon, reparolis Georgo, esti ke mia lasta deziro esti ke ŝi iri al Kanado. Ne gravi ke ŝia mastrino esti bona; ne gravi ĉu ŝi mem esti ligita al la domo; ke ŝi ne reiri tien, ĉar la sklaveco ĉiam finiĝi en mizero. Diri al ŝi eduki nian filon kiel liberan homon, por ke li ne suferi kiel mi suferi. Vi diri tion al ŝi, ĉu ne, sinjoro Vilsono ?

- Jes, Georgo; sed vi ne mortos, mi esperas. Kuraĝiĝu. Vi estas brava knabo ! Fidu al Disinjoro, Georgo. Mi deziras per mia tuta animo, ke vi estu ekster tio sana kaj savita.

- Ĉu esti Dio al kiu fidi ? diris Georgo kun amara malespero kiu abrupte ĉesigis la admonojn de la maljunulo. Ho ! Mi vidi aferojn dum mia tuta vivo, kiuj dubigi min ke ekzisti Dio. La kristanoj ne scii per kia okulo ni vidi iliajn agojn ! Esti Dio por vi, sed por ni ?…

- Ho ! Ne diru tion, knabo mia ! diris la brava viro plorĝemante. Ne pensu tion ! Estas unu Dio por ĉiuj. Nuboj kaj mallumo ĉirkaŭas lin, sed justeco kaj honesteco loĝas apud lia trono. Dio estas, Georgo, vere kredu tion, kredu al li, kaj li helpos vin, mi certas pri tio. Ĉio estos ĝustigita, en ĉi tiu vivo aŭ en la alia.

La sincera pieco, la reala bonkoreco de la bona maljunulo donis al li aŭtoritaton kaj dignon. Georgo interrompis sian impetegan paŝadon, restis pensema dum momento kaj diris per trankvila voĉo :

- Dankon ! Dankon esti tiel parolanta al mi. Mi konsideri tion.

1 Estas ĉi tie, laŭ la originala angla vorto "understanding", netradukebla vortludo, kiu signifas samtempe komprenon, kaj intimece, lignajn ŝuojn.

2 Aŭtoro de Pilgrim’s Progress, religia kaj alegoria verko kiu ĝuas grandan popularecon en Anglio kaj Usono.

3 Datreveno de la Sendependeca Deklaro de Usono.

Last edited: 22/11/2021

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment