La kapdoloro (1.69 Mo)
M A L S E R I O Z A Ŝ E R C O
Viro perdis sian ĉapelon, li pasigis plurajn tagojn serĉante ĝin, sen sukceso.
Ĉar li ne havis la rimedojn, por aĉeti alian, li decidas iri ŝteli unu en la preĝejo, dum la dimanĉa meso.
Li iras al preĝejo, sidiĝas sur la lasta benko proksime al loko kie la fideluloj demetas siajn ĉapelojn, ŝajnigante aŭskulti la predikon kiu tiutage temis pri la Dek Ordonoj de Dio.
Ĉe la fino de la meso, la viro ŝanĝis opinion kaj anstataŭ forkuri kun ĉapelo, li iris paroli kun la pastro :
- Patro mia, mi venis ĉi tie kun la intenco ŝteli ĉapelon, ĉar mi perdis la mian, sed post esti aŭdanta vin, mi ŝanĝis opinion.
- Estu benata, filo mia ! Diru al mi, ĉu estis kiam mi parolis pri la oka ordono "Vi ne ŝtelos vian proksimulon" ke vi ŝanĝis opinion ?
- Ne, patro mia, estis kiam vi parolis pri la sepa "Vi ne adultos" ke tio vekis mian memoron… Mi memoris la lokon kie mi lasis mian ĉapelon…