Créer un site internet

24. Henro.

Ĉirkaŭ tiu tempo Alfredo, la frato de Sanklaro, venis kun sia filo, dekdujaraĝa knabo, por pasigi unu aŭ du tagojn en la domo de la lago, kun la familio de sia frato.

La aspekto de ĉi tiuj ĝemeloj kuniĝintaj estis samtempe io bela kaj stranga. La naturo, formante ilin, absolute plezuriĝis krei, anstataŭ similecojn, frapantajn kontrastojn, kaj tamen mistera ligo ŝajnis plifirmigi ilian fratan amikecon.

Brako en brako, ili vagis en la aleoj de la ĝardeno, supre, malsupre, ĉie; Aŭgusteno, kun siaj bluaj okuloj, siaj oraj haroj, siaj elastaj kaj elegantaj formoj, siaj viglaj esprimplenaj trajtoj; Alfredo, kun siaj nigruloj, sia romia, aroganta, nefleksebla profilo, siaj forte artikitaj membroj kaj sia firma sinteno. Ili konstante reciproke atakis unu la alian pri siaj opinioj, siaj kutimoj, siaj agoj, kaj tamen neniam estis absorbitaj per la socio de la alia, kvazaŭ por kunigi ilin, la kontraŭdiro ludus inter ili la rolon kiun la altiro plenumas inter la kontraŭaj polusoj de la magneto.

Henro, la plejaĝa filo de Alfredo, nobla knabo, kun nigraj okuloj, kun aspekto de princo, plena de ardo kaj vigleco, apenaŭ vidis sian kuzinon Evangelinan, ke jam li estis fascinita de la ĉiela gracio de la infano.

La preferata poneo de Evnjo, milda kiel ŝi, neĝblanka, kaj kun irmaniero por milde luli, estis ĵus alkondukata de Tomo al la malantaŭa verando, dum mulato je ĉirkaŭ dek tri jaroj, alkondukis tien la malgrandan nigran araban ĉevalon multekoste importitan, de mallonge, por Henro.

Fiera kiel juna knabo pri sia nova rajdobesto, Henro antaŭenpaŝis, prenis la kondukilojn el la manoj de la eta grumo, atente rigardis la ĉevalon, kaj lia frunto tuj nubiĝis.

- Kio tio ĉi estas, Dodo, pigra hundeto ? Vi ne striglis la beston ĉi-matene !

- Jes ja, mastro, respondis la mulato submetiĝe. Esti ĝi mem kiu denove malpurigi sin.

- Silentu, fiulo ! kolere diris Henro, levante sian rajdovipon. Kiel vi kuraĝas malfermi la buŝon ?

La grumo estis beleta mulato kun brilaj okuloj, ĝuste je la staturo de Henro, kaj liaj buklaj haroj enkadrigis altan kaj fieran frunton. La sango de la blankuloj kiu bolis en liaj vejnoj subite koloris lian vangon, kaj briligis lian okulon, kiam li vigle komencis diri : "Mastro Henro…"

Henro travipis lin per la rajdovipon tra la vizaĝon, prenis lin je la brako, devigis lin surgenuiĝi kaj batis lin ĝis esti senspira.

- Jen, aroganta hundo ! Mi lernigos vin rebati ! Elkonduku ĉi tiun ĉevalon, kaj ke ĝi estu purigita kiel necesas. Mi remetos vin sur vian lokon, ĉu vi aŭdas mi !

- Juna mastro, komencis Tomo, mi konjekti tion kion li voli diri. La ĉevalo ruliĝi teren ĉe la eliro de la stalo. Ĝi esti tiel juna ! Tiel impeta ! Jen kiel la besto surŝprucigi sin. Mi vidi ĝin esti matene striglata.

- Tenu vian langon, vi, ĝis kiam oni parolos al vi. Kaj Henro, turnante sin sur la kalkanoj, supreniris la ŝtupojn por iri rekuniĝi kun Evnjo, jam tute preta en rajdvesto.

- Kara kuzino, pardonu se ĉi tiu stultulo devigas min atendigi vin dum momento. Ni sidiĝu tien. Li ne aŭdacu malrapidi. Sed kio estas, kuzino ? Vi ŝajnas tre kolera.

- Kiel vi povas esti tiel kruela, tiel malbona, kontraŭ tiu kompatinda Dodo ? diris Evnjo.

- Kruela ! Malbona ! reparolis la junulo, kaj lia surprizo tute ne estis rolata. Kion vi volas diri, kara Evnjo ?

- Ne nomu min "kara Evnjo" kiam vi tiel agas.

- Sed, kara kuzino, vi ne konas Dodon. Ne ekzistas du manieroj konduki lin. Li neniam ĉesas pardonpeti kaj mensogi. Necesas unue obeigi lin, ne lasi lin malfermi la buŝon. Paĉjo ne agas alimaniere.

- Onklo Tomo diris ke estis nur simpla akcidento, kaj li ĉiam diras nur la veron.

- Li do estas maljuna nigrula mirindulo. Dodo li diras tiom da mensogoj kiom da paroloj.

- Li mensogas ĉar vi timigas lin. Estas instrui al li la mensogojn, trakti lin kiel vi faris !

- Se vi tiel forte partianiĝas al Dodo, Evnjo, vi tuj ĵaluzigos min.

- Vi frapis lin sen tio ke li faris ion por esti batita…

- Malgranda nepagitaĵo kvitiĝinta. Ĝi estis por ĉiuj fojoj kiam li meritis esti draŝita, sen ke mi batu lin. kelkaj bonaj vipobatoj ĉiam konvenas por Dodo. Li estas, mi certigas tion al vi, vera sentaŭgulo. Sed, nu, ĉar tio ĉagrenas vin, mi neniam plu batos lin antaŭ vi.

Evnjo tute ne estis kontenta, sed ŝi sentis ke ŝi vane provus komprenigi sin de sia bela kuzo.

Tiumomente reaperis la eta mulato alkondukante la du ĉevalojn.

- Bonege, Dodo. Ĉifoje, vi tre bele sukcesis, gracie diris lia juna mastro. Alproksimiĝu, kaj tenu la poneon de fraŭlino Evnjo, dum mi helpos ŝin surĉevaliĝi.

Dodo staris antaŭ la ĉevalo de Evnjo; sed lia vizaĝo estis ŝveliĝinta, kaj en liaj okuloj oni sufiĉe klare vidis ke li ploris.

Henro fieris pri galanteco kaj lerteco. Li baldaŭ surseligis sian belan kuzinon, kaj kunigante la kondukilojn, li prezentis ilin al ŝi.

Sed Evnjo sin klinis flanken kie Dodo troviĝis, kaj kiam la eta mulato ĵus maltenis la bridon, ŝi diris al li :

- Vi estas bona knabo, Dodo; grandan dankon !

Dodo, mirigita, rigardis ĉi tiun dolĉan vizaĝon, liaj vangoj koloriĝis kaj larmoj venis al liaj okuloj.

- Ĉi tie, Dodo ! kriis lia mastro kun imperia tono.

La mulato eksaltis antaŭen, kaj tenis la araban ĉevalon dum lia mastro rajdis ĝin.

- Jen unu picajuno(1) por vi, Dodo. Iru aĉeti kandon; iru !

Kaj Henro galopete malproksimiĝis kun Evnjo. Dodo longe sekvis per la okuloj la du infanojn. De unu, li ricevis moneron; de la alia, tion kio plej multe mankis, tion kion li plej arde bezonis, agrablan vorton amoplene diritan. Estis de nur malmulte da monatoj ke Dodo estis apartigita de sia patrino. La patro de Henro aĉetis lin en tenejo de sklavoj, pro lia beleta kapo, por fari de li la harmonian akompanon de la beleta poneo. Nun estis la afero de la juna mastro rompi kaj obeigi lin.

La du fratoj, promenante de iu flanko al la alia de la ĝardeno, estis tamen vidantaj bati la vipadon.

Aŭgusteno ruĝiĝis, sed nur diris laŭ sia mieno de sardona senzorgeco :

- Tio verŝajne estas tio kion oni nomas respublikan edukadon, Alfredo ?

- Henro estas demoneto, se eĉ oni malmulte stimulas lin, respondis senatente Alfredo.

- Mi supozas ke vi konsideras tian ekzercadon kiel parton de lia edukado. La voĉo de Agusteno fariĝis seka.

- Estus alie ke mi ne povus malpermesi lin. Henro estas speco de uragano. Ekde longe lia patrino kaj mi malstreĉis la bridon ! Cetere, kun Dodo, li traktas kun perfekta koboldo kiu ne sentas la batojn. La vipo tute ne ĝenas lin.

- Ĉu ĉi tio estus via metodo fiksi en la memoro de Henro la unuan aksiomon de la respublika katekismo "Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj" ?

- Pa ! Unu el la sentimentalaj francaj farsoj de Tomaso Ĝefersen. Estas vere ridinde ke tiaj senspritaĵoj ekzistu ankoraŭ hodiaŭ inter ni.

- Tute ridinde ! diris Sanklaro per signifa tono.

- Konsiderante, daŭrigis Alfredo, ke ni povas sufiĉe vidi ke tute ne estas vere ke ĉiuj homoj naskiĝas liberaj, tute ne vere ke ĉiuj naskiĝas egalaj. Estas ĝuste la malo. Miaflanke estas jam de longe ke duono de ĉi tiu respublika frazeologio estis por mi nur fatraso. Estas la bone edukitaj, inteligentaj, riĉaj, altmondaj homoj kiuj devas havi egalajn rajtojn, neniam la kanajlaro.

- Kondiĉe ke vi kapablu konservi la kanajlaron en ĉi tiu opinio, rebatis Aŭgusteno. Ĝi iufoje venĝis en Francio.

- Certe, ĉi tiu raso devas esti submetita, kun firmeco, kun konstanteco, kunpremita kiel mi kunpremus ĝin. Kaj Alfredo pezis sur la grundo kvazaŭ li tretus iun.

- La glitado gravus, se la subulo restariĝus, diris Aŭgusteno; ekzemple en Domingo.

- Ba ! Ni atentos ĝin en ĉi tiu lando. Ni devus fronte ataki ĉiujn tiujn frazistojn, tiujn iniciatintojn de edukado kiuj tro distriĝas. La malalta klaso devas neniam esti instruita.

- Ne plu necesas preĝis, rekomencis Aŭgusteno; tiel ĝi estos. Temas scii kiel, jen ĉio. Nia sistemo formas ĝin al brutaleco kaj barbareco ! Ni rompas ĉiujn ligojn de la humaneco por fari de ĉi tiuj homoj brutajn bestojn. Se ili atingos la superecon, nu, ni trovos ĉe ili tion kion ni faris de ili !

- Neniam ili atingos ĝin, la superecon !

- Bonege, metu la tutan vaporon, firme fermu la sekurigan valvon, sidigu vin sur ĝi, kaj vidu kien vi alteriĝos.

- Konsentite, ni vidos ! Mi ne timas sidiĝi sur la valvo, dum la kaldrono estas solida kaj dum la rado-aro bone funkcias.

- La nobeloj sub Ludoviko la XVIa pensis kiel vi; Aŭstrio kaj Pio la IXa nuntempe samopinias; sed en iu bela mateno vi riskas renkontiĝi supren en la aeron kiam la kaldrono eksplodos.

- Dies declarabit(2), ekkriis Alfredo ridante.

- Mi ripetas tion al vi, daŭrigis Aŭgusteno, se en niaj tagoj estas brila vero, kiu frapas la okulojn kiel dia evidentaĵo, estas ke la tago de la popolamasoj alvenos. Tiu tago kiam "la lastaj estos la unuaj".

- Brave ! Unu el la burleskaĵoj de viaj ruĝaj respublikanoj, Aŭgusteno ! Kial ne aniĝi al la furiozuloj, la oratoroj pri kultivebligoj, kaj prelegi grimpante sur arbostumpon(3) ? Prediku, aŭguru, kara mia. Mi esperas ke mi estos morta antaŭ ol okazos al ni ĉi tiu granda jarmilo de viaj kotaj homamasoj.

- Kotaj aŭ ne, rekomencis Aŭgusteno, kiam ilia tempo venos, ili regos vin, kaj vi havos la mastrojn kiujn vi estos kreintaj por vi. La franca nobelaro volis havi popolon de senkulotuloj, ĝi akiris nur tro multajn, regantajn senkulotulojn ! La popolo de Haitio…

- Ĉifoje, sufiĉas, Aŭgusteno ! Kvazaŭ ni ne havus super niaj okuloj kaj niaj oreloj, pri ĉi tiu abomena Haitio ! La mastroj de Haitio ne estis anglosaksoj. Se ili estintus tiuj, ni havus tute alian historion. La anglosaksa raso estas la reĝo de la mondo kaj ĉiam estos ĝin.

- Bonege, sed estas sufiĉe grava transdono de anglosaksa sango al niaj sklavoj, ŝajnas al mi, diris Aŭgusteno. Multe el ili konservis da afrika sango nur tion kio necesas por aldoni la ŝaŭman varmecon de la tropikoj, al niaj kalkulemaj firmeco kaj antaŭzorgado. Ke la horo de Domingo ekbatu, kaj la anglosaksa sango gvidos la ritmon kaj la honoron de la tago. Filoj de blankaj patroj, kies niaj fieraj sentoj varmigas la vejnojn, ne estos ĉiam vendataj, aĉetataj. Ni ne eterne komercaĉos tiun homan varon. Iam ili stariĝos kaj altigos kun ili la rason de siaj patrinoj.

- Fatraso, sensencaĵo !

- Ĝuste, la malnova diraĵo, daŭrigis Aŭgusteno. Tiel estos kiel dum la tagoj de Noa : "Homoj manĝis kaj trinkis, edziĝis kaj edziniĝis; ili plantis kaj konstruis, kaj ili pensis pri la diluvo nur kiam ĝi ekvenis kaj forrabis ĉion" (Mat 24:38-39).

- Vere, Aŭgusteno, mi kredas vin faritan por esti migra predikanto ! kaj Alfredo ekridis. Trankviliĝu, ja, posedo valoras rajtigilo. Ni havas la rajton kaj ni bone tenas ĝin. La submetita raso, li batis per la piedo sur la grundo, restos submetita. Ni havas sufiĉe da energio por prizorgi nian pulvon.

- Knaboj edukitaj kiel Henro faras famajn gardistojn por viaj pulvejoj, diris Aŭgusteno, tiel malvarmaj, tiel memregemaj ! La proverbo diras tion : "Kiu ne kapablas sin regi, tiu ne povas regi aliajn".

- Estas en tio io kiu lamas, estas vere, diris Alfredo, pripensante. Mi ne povas nei ke infanoj estas malfacile edukitaj sub nia reĝimo. Ĝi senbridigas la pasiojn, jam tro ekscititajn de la varmeco de la klimato. Henro maltrankviligas min. La infano estas malavara, lojala, kun varma koro, sed vera brulaĵo tuj kiam oni incitas lin. Por venki lin, necesos, mi kredas, sendi lin en la Nordon kie la obeado pli konvenas, kaj kie li pli vivos kun siaj egaluloj, malpli kun siaj subuloj.

- Se estas vere ke la edukado de la infanoj estas la granda afero de la homa raso, reparolis Aŭgusteno, estas io rimarkenda ke en ĉi tio nia reĝimo tiel malbone funkcias.

- Malbona pri kelkaj punktoj, bona pri aliaj. Ĝi faras niajn knabojn firmaj, kuraĝaj. La malvirtoj mem de malestiminda raso inklinigas fortigi en ili la kontraŭajn virtojn. Henro, mi vetus tion, des pli bone estimas la veron, kaj trovas ĝin des pli bela ke li vidis la mensogon, la friponaĵon, esti unu el la neforigeblaj sigeloj de la sklaveco.

- Ĉi tio certe estas tre kristana kompreno pri la temo !

- Kristana aŭ ne, ĝi estas prava, kaj finfine ne pli kontraŭkristana ol la plejmulto da aferoj de ĉi tiu mondo.

- Estas tio kion mi ne volas nei, aldonis Sanklaro.

- Nu, ĉu tio ne estas sufiĉe turniĝi en la sama cirklo, kiel ni jam faris kvincent fojojn, pli-malpli ? Kion vi dirus pri partio de triktrako ?

La du fratoj surpreniris la ŝtupojn de la verando, kaj baldaŭ, sidaj antaŭ malforta subtenilo el bambuo, kontraŭiĝis nur per la triktrako.

- Mi diros al vi, Aŭgusteno, rekomencis Alfredo, aranĝante siajn damojn, ke se mi samopinius kiel vi, mi ne krucus miajn brakojn, mi farus ion.

- Mi estas konvinkita pri tio; vi estas agemulo; sed kion?

- Nu, kial vi ne donas edukon al viaj sklavoj ? Faru de ili modelojn, specojn de specimeno ! Kaj mokema rideto desegniĝis sur la lipoj de Alfredo.

- Vi povus tiel bone ruligi la monton Etnon sur ilian dorson, kaj ordoni al ili teni sin stare, kiel diri al mi ja, eduki miajn geservistojn, kiam la socia amaso pezas sur ilin. Iu sola homo ne kapablus kontraŭstari al la influo de tuta loĝantaro. Por okazigi rezultojn, la edukado devas komenciĝi de la Ŝtato mem, aŭ almenaŭ de grupo sufiĉe grandnombra por estigi fluon.

- Estas via vico ĵeti la ĵetkubojn, diris Alfredo, kaj la du fratoj, absorbitaj de sia partio, eliĝis el ĝi nur kiam la galopado de la ĉevaloj aŭdiĝis.

- Ha ! Jen la infanoj, ekkriis Agusteno kaj li ekstaris. Rigardu do, Alfredo, ĉu vi iam vidis ion same belan ?

Tio vere estis radia spektaĵo. Henro, kun sia aŭdaca frunto, liaj abundaj brilaj bukloj, liaj skarlataj vangoj, gaje ridis kliniĝanta al sia bela kuzino, kiam ili alvenis. Evnjo surhavis ĉielbluan rajdojupon, ĉapelon el sama nuanco, kaj la ekzercado, kolorigante ŝiajn vangojn per siaj plej lumegaj koloroj, eligis la admirindan harmonion de ŝia blanka kaj travidebla haŭto, kaj de ŝiaj haroj kun oraj rebriloj.

- Per la ĉielo, kia miriga kaj perfekta beleco ! ekkriis Alfredo. Mi asertas tion al vi, Aŭgusteno, ŝi vundos pli ol unu koron antaŭ ol estos longe.

- Tro vera, eble, bedaŭrinde ! Dio scias,ĉu mi timas tion ! murmuris Sanklaro kun subita amareco; kaj, rapidanta malsupren la ŝtupojn, li kuris por helpi sian filinon deĉevaliĝi.

- Evnjo, karulino ! Ĉu vi ne estas tro laca ? li demandis, dum li kunportis ŝin en siajn brakojn.

- Ne, paĉjo, diris la infano. Sed ŝia mallonga, brua spirado alarmis ŝian patron.

- Kiel vi povas tiel forte galopi, kiam vi scias ke tio ne taŭgas al vi ?

- Mi estis tiel feliĉa, paĉjo, kaj mi tiom amuziĝis ke mi pensis pri nenio.

Sanklaro kunportis ŝin ĝis la salono, kie li kuŝigis ŝin sur sofon.

- Henro, necesas iom pli atenti pri via kuzino; vi gvidis ŝin tro rapide.

- Mi bone prizorgos ŝin, diris la junulo, konfidu ŝin al mi, kaj sidiĝante apud la sofo, li prenis la manon de la knabineto.

Baldaŭ Evnjo fartis pli bone. Ŝia patro kaj ŝia onklo reiris al sia partio, kaj la infanoj estis lasitaj kune.

- Se vi scius, Evnjo, mi tiom bedaŭras ke paĉjo restas ĉi tie nur du tagojn ! Mi post tio estos tiel longe sen vidi vin ! Se mi restus kun vi, mi provus esti bona, ne plu riproĉi al Dodo, aŭ al iu ajn. Ne estas ĉar mi havas la plej malgrandan deziron malbone trakti lin, ne vere ! Mi estas tro rapidaga, jen ĉio. Cetere mi ne estas malbona por li, mi fojfoje donas al li picajunon(1). Vi vidas ke li estas bone vestita. Nu, kalkulante ĉion, Dodo estas feliĉa knabo.

- Ĉu vi estus feliĉa, Henro, se estus apud vi ne eĉ unu estulo, kiu amus vin ?

- Mi ! Ne, tio estas evidenta.

- Kaj vi forprenis Dodon el ĉiuj amikoj kiun li iam ajn havis ! Li nun ne plu vidas eĉ unu personon kiu amas lin; kiel li povus esti feliĉa ?

- Nu, kion vi volas ke mi faru pri tio, kuzino ? Mi ne kapablas aĉeti lian patrinon, ne pli ol komenci ami lin, mi aŭ iu ajn, kiun mi konas.

- Kial ne vi ? diris Evnjo.

- Mi, ami Dodon ! Evnjo, ĉu vi pensas pri tio ? Mi povas trovi lin afabla kaj protekti lin, bonege. Sed vi, ĉu vi amas vian homojn ?

- Jes, vere, diris Evnjo.

- Kia stranga ideo !

- Ĉu la Biblio ne diras al ni ami unu la alian ?

- Ho, la Biblio ! La Biblio diras tiom da aferoj ! Sed neniu zorgas pri tio. Vi bone scias tion, Evnjo. Kiu pensas fari tion kio estas en la Biblio ?

Evnjo silentis dum kelkaj minutoj, ŝiaj okuloj restis fiksaj kaj revemaj.

- Ĉiuokaze, ŝi diris finfine, kara kuzo, amu la kompatindan Dodon, kaj estu bona al li pro amo de mi.

- Mi amus iun ajn, ion ajn, pro amo de vi, kara kuzino; kaj mi pensas, funde de la animo, ke vi vere estas la plej ĉarma, plej afabla estulino kiun mi iam vidis ! Henro parolis kun ardo kiu purpurigis lian ĉarman vizaĝon.

Evnjo akceptis ĉi tiujn parolojn, sen tio ke aperis la plej eta ŝanĝo sur ŝia kvieta kaj anĝela vizaĝo, kaj ŝi respondis kun perfekta simpleco :

- Dankon, kara kuzo, pro tio kion vi nun diras al mi. Mi esperas, mi kredas ke vi rememoros mian peton.

La vespermanĝa sonorado, sonante, ĉesigis la dialogon.

1 Populara gazeto de Nov-Orleano kies nomo devenas de la hispana monero tiam samvalora kun 1/16 de dolaro. per kiu oni pagis ĝin.

2 Latina esprimo kiu proksimume signifus "La tago atestos".

3 Kiel ni dirus grimpi al la tribuno. En la okcidentaj ŝtatoj, la plej bona piedestalo estas la trunko de la arbo kiun la hakilo de la pioniroj ĵus dehakis.

 

Last edited: 24/11/2021

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment