44. Rezultoj.

Restas al ni malmulte da aferoj por aldoni. Kortuŝita, kiel devis esti junulo, pro la esperoj kaj angoroj de la kompatinda patrino, kaj plena de sentoj de humaneco, Georgio Ŝelbi ne perdis tempon por serĉi la akto de vendo kaj transdoni ĝin al ŝi. Nomoj, dato, ĉio ĝuste kongruis kun la memoroj de Kasiso. La dubo ne plu eblis pri la identeco de la infano. De nun temis nur trovi la spurojn de la fuĝintoj.

Sino de Tukso kaj Kasiso, kunigitaj de la aparta koincido de iliaj destinoj, tuj iris al Kanado, kaj komencis sian enketon en ĉiuj stacioj kie ekloĝis la multaj fuĝintaj sklavoj. En Amherstburgo, ili malkovris la misiiston kiu akceptis la junajn geedzojn tuj post iliaj elŝipiĝoj, kaj eksciis de li ke la tuta familio translokiĝis al Montrealo.

Georgo kaj Eliza tie ĝuis sian liberecon ekde ĉirkaŭ kvin jaroj. La edzo trovis stabilan okupon en la metiejoj de honesta maŝina inĝeniero, kaj liaj enspezoj sufiĉis por komforte vivteni lian familion, kiu pliiĝis de knabineto.

Henriko, fariĝinta bela kaj vigla juna knabo, diligente vizitadis bonan lernejon, kie lia, progresoj estis rapidaj.

La digna pastro de la stacio Amherstburgo estis tiel kortuŝita de tio kion sino de Tukso kaj Kasiso rakontis al li ke li cedis al la instigaj petoj de la unua, kaj konsentis akompani ilin en ilia serĉado, la riĉaĵo de sino de Tukso ebliganta ŝin zorgi pri ĉiuj elspezojn.

Ĉu vi vidas, funde de unu el la antaŭurboj de Montrealo, ĉi tiun tutpuran dometon ? Tie, dumnokte, ĝoja fajro gajigas la hejmon; la teotablo, kun sia neĝblanka tablotuko, estas preparita por la vespera manĝo. En iu angulo de la ĉambro, sur alia tablo kovrita de verda tuko, troviĝas la pupitro, la plumoj, la papero; super ĝi iu mallarĝa breto estas provizita de malgranda sortimento de elektindaj libroj. Tie estas la kabineto de Georgo; ĉar ĉi tiu sama inteligenta aktiveco kiu kapabligis lin kaŝe lerni la arton legi kaj skribi, meze de ĉiuj obstakloj, de laciĝoj, de laboroj de lia unua vivo, ankoraŭ instigas lin dediĉi siajn libertempajn horojn al kulturado de sia menso.

En ĉi tiu momento, li sidas antaŭ sia tablo kaj prenas kelkajn notojn el iu volumo en la familia libraro, kiun li finas legi.

- Nu, Georgo, diris Eliza, vi labori eksteren la tutan tagon, ĉu vi bonvoli demeti ĉi tiun libron nun kaj konsenti al ni iom da babilado dum mi pretigi la teon ? Esti bone !

La eta Elina helpas la penojn de sia patrino; ŝi trotetas al la leganto, kaj provas sin loki sur liajn genuojn ĉe la loko de la volumo kiun ŝi provas forpreni de li.

- Ho eta friponino ! diris Georgo cedante kiel faras ĉiuj patroj.

- Bonege ! rekomencis Eliza kiu tranĉis la pantranĉaĵojn.

Iom malpli juna, iom malpli svelta, ŝi havas en la vizaĝo ion pli patrinan, malpli junulinan ol antaŭe. Sed ŝi ŝajnas tiel feliĉa kiel virino povas esti.

- Henriko, knabo mia, kiel vi elturniĝis por fari ĉi tiun adicion ? demandis Georgo metante sian manon sur la kapon de sia filo.

Li ne plu estas la infano kun longaj silkaj bukloj; sed li konservis la brilantajn okulojn, la dikajn kaj longajn okulharojn, la altan kaj aŭdacan frunton kiu koloriĝis de orgojlo kiam li respondis : "Mi faris ĝin tute sola, paĉjo, neniu helpis min".

- Estas bone, knabo mia; apogu vin sur vi mem, filo mia, vi havas por tio pli bonan ŝancon ol via kompatinda patro.

Ĉe ĉi tiu momento oni batis la pordon; Eliza iris malfermi. Je ŝia ĝojkrio : "Kio, estas vi !" Ŝia edzo ekstaris, kaj la bona pastro de Amherstburgo estis akceptata. Du sinjorinoj akompanis lin, Eliza invitis ilin sidiĝi.

Se necesas ĉion diri, la bona misiisto antaŭe faris sian etan programon. La tuta afero devis iom post iom disvolviĝi memstare; kaj survoje li bone avertis siajn kunulinojn kontraŭ tro subita malkovro.

Kia estis la konsterniĝo de la brava viro kiam, ĝuste en la momento kiam, post esti per gesto indikanta al la du sinjorinoj iliajn sieĝojn, li eltiris sian naztukon por improvizi la paroladon kun la dezirata graveco, subite sino de Tukso renversis ĉiujn liajn planojn, kaj ĵetante siajn du brakojn ĉirkaŭ la kolon de Georgo : "Ho Georgo ! ŝi ekkriis, ĉu vi ne rekonas min ? Mi estas via fratino Emma !"

Kasiso, restinta sida kun pli da sinteno kaj da sereneco, pretiĝis laŭeble plenumi sian rolulon, kiam la eta Elina aperis al ŝi sub la trajtoj, la talio, la tuta aspekto de ŝia filino tiel longe perdita kaj plorita, kaj skuanta sur ŝia malgranda ronda kapo la samajn ondiĝantajn buklojn. La eta petolulino kaŝrigardis la vizaĝon de la sinjorino per grandaj scivolemaj okuloj. Kasiso ne eltenis, ŝi kaptis ŝin, altiris ŝin kaj premis ŝin kontraŭ sia brusto, kriante tion kio, en la emocio de la momento, ŝajnis al ŝi reala : "Karulino mia, mi estas via patrino !"

Estis ja malfacila afero por reordigi ĉion kaj trankviligi ĉiujn. Ne estis sen malfacilaĵo ke la digna pastoro fine sukcesis. Finfine, li povis prezenti la paroladon kiu devis malfermi la kunsidon, kaj sukcesis kontentigante ĉiun oratoron malnovan aŭ modernan, ĉar la tuta aŭskultantaro ekploregis.

Ĉiuj surgenuiĝis, kaj la bonega viro elparolis la preĝon por ĉiuj. Ekzistas sentoj tiel malkvietaj, tiel tumultaj, ke ili povas trovi ripozon nur elverŝante ĝin en la sinon de la Eternulo, fonto de ĉiu amo. Restariĝante, frato, fratino, patrino kaj filino, tiel neatendite retrovitaj, reciproke sin kisis kun dankemaj impetoj al ĉi tiu Dio kiu, tra tiom da suferoj, tiom da danĝeroj kaj tra tiel malklaraj vojoj, finfine kunigis ilin.

La notoj kolektitaj de misiisto de Kanado abundas je pli mirindaj rakontoj ol la plej romaneskaj fikcioj. Ĉu povas esti alie en situacio kiu disĵetas la familiojn en ĉiujn direktojn, kiel ŝtorma vento disigas la aŭtunajn foliojn ? Simile al la eternaj marbordoj, ĉi tiu rifuĝlando ofte kunigas, en komuna ĝojego, tiujn kiuj dum multaj jaroj ploris unu pri la alia, kredante sin perditaj por ĉiam. Nenio estas pli kortuŝa ol la malkvieta ardo per kiu oni akceptas ĉiun alvenanton kiu povas alporti kelkajn novaĵojn pri patrinoj, fratinoj, infanoj, edzinoj ankoraŭ perditaj en la malgajaj limboj de la sklaveco.

Okazas heroaĵoj supre de ĉiuj romaneskaj fikcioj kiam, spitante torturojn kaj maltimante morton, la unuafoje savita fuĝinto memvole reiras sin riski al ĉiuj danĝeroj de ĉi tiuj lokoj de mallumo, por eltiri el ĝi patrinon, fratinon, edzinon !

Iu junulo, kies misiisto rakontis al ni la historion, dufoje rekaptita, disŝirita de hontindaj vipobatoj pro lia heroeco, denove eskapis, kaj, en letero kiun ni aŭdis legi, parolas pri reiri riskante ĉion por provi liberigi sian fratinon. Ĉu ĉi tiu viro estas, laŭ via opinio, krimulo aŭ heroo ? Por savi vian fratinon, ĉu vi ne farus same ? Kaj ĉu vi povas mallaŭdi lin ?

Ni revenu al la amikoj kiujn ni postlasis, viŝantaj siajn larmojn kaj provante reakiri spiron meze de la ekzaltiĝoj de tro vigla kaj tro neatendita ĝojo. Jen ili kunigitaj ĉirkaŭ agrabla manĝilaro, kaj vere iĝintaj societemaj kaj de bona kompanio. Nur Kasiso, kun la eta Elina sur siaj genuoj, ne kapablis moderiĝi kaj ofte ĉirkaŭbrakis ŝin kun ekzaltiĝo. La eta petolulino mirigita rigardis ŝin, kaj ne komprenis ke la sinjorino rifuzis lasi sin sufokigi per multe da kukoj kiujn la infano persistis enŝovi en ŝian buŝon ! Kaj kiam Kasiso asertis esti finfine trovanta tion kion ŝi pli ŝatis ol ĉiujn kukojn kaj bombonojn, la etulino fiksis sur ŝin grandajn okulojn tute surprizitajn.

Du aŭ tri tagoj faris Kasison nerekonebla. Ŝia esprimo de konstanta malespero cedis lokon al mieno de dolĉa kaj tenera konfido. Ŝi ŝajnis malrapidege miksiĝi en la familio kaj proprigis al si la infanojn kiel posedaĵon longtempe deziregitan. Ŝia amo superfluis al la etulino, pli ol al sia propra filino. En la infano, ŝi vidis la bildon tiel perfektan de tiu kiun ŝi perdis. La eta kreitaĵo, inter ŝia avino kaj ŝia patrino, estas kiel flora ĉeno, ligo de simpatio kaj amo. La firma kaj solida pieco de Eliza, kiun la konstanta legado de la sankta parolo nutris, igas ŝin bonega gvidantino por la malkvieta kaj laca spirito de ŝia kompatinda patrino. Kaj baldaŭ, submetita al tiom da utilaj influoj, Kasiso fariĝas pia kaj tenera kristanino.

Pasis apenaŭ du tagoj kiam Sino de Tukso, sciigante sian fraton pri siaj propraj aferoj, proponis dividi kun la familio de Georgo la konsiderindan kaj sendependan riĉaĵon kiun ŝia edzo lasis al ŝi.

- Ho ! kara Emma, respondis al ŝi ŝia frato, donu al mi tion kion mi ĉiam deziris antaŭ ĉio, bonan kaj kompletan edukadon, kaj mi zorgos pri la resto.

Post matura pridiskuto, estis decidata ke la tuta familio iros al Francio. Ili foriris, kunprenante Emelinan. Ĉi-lasta dum la ŝipirado, akiris la koron de la vickapitano de la ŝipo, fariĝis lia edzino iom post ilia alveno al Havro.

Georgo restis dum kvar jaroj en franca universitato, kaj, diligentante per senĉesa fervoro, akiris tre ĝisfundan edukadon. La politikaj tumultoj okazantaj en Francio en tiu epoko decidigis la revenon de la familio al Usono. Tio kion la edukado kaj kompanio de kleruloj kontribuis al la maturiĝo de la sentoj kaj vidpunktoj de Georgo, plej bone estos komprenata per la fragmentoj de iu letero kiun li tiam skribis al unu el siaj amikoj :

"Mi sentas min iom perdita pri miaj planoj por la estonteco. Estas vere ke mi povas, kiel vi instigas min, partopreni en la societo de la blankuloj de ĉi tiu lando. La miksaĵo de koloro, apenaŭ rimarkebla pri mi, tute malaperas pri mia edzino kaj miaj infanoj. Do dependas nur de mi ŝajnigi min kiel blankulon; sed, por diri veron al vi, mi tute ne deziras tion.

"Miaj simpatioj ne estas por la raso de mia patro. Kiu mi estis por li ? Tio kio estas bela hundo, bela ĉevalo, eble. Pri mia kompatinda kara patrino, mi estis filo, kaj ŝia raso estas la mia. Neniam mi revidis ŝin ekde la kruela vendado kiu disigis nin. Ŝi mortis sen kisi min. Sed mi scias, mi scias tion per mia propra koro, ĝis la fino ŝi kare amis min. Kiam mi pensas pri tio kion ŝi suferis, pri la angoroj de mia infanaĝo kaj de mia frua juneco, pri la malespero, pri la luktoj de mia heroa edzino, de mia fratino vendita en sklavmerkato al Nov-Orleano, sen manki de kristana karitato, mi esperas tion, mi povas diri ke mi tute ne deziras esti rigardata kiel usonano, kaj ke mi tute ne adoptas Usonon kiel mian patrion.

"Estas al la subpremita raso, sklavigita, estas al la afrika raso ke mi aliĝas per la tuta energio de miaj korinklinoj. Tute ne deziranta malproksimiĝi de ĝi perdante ĉiujn spurojn de koloro, mi dezirus al mi pli malhelan koloron, por similiĝi al ĝi.

"Ĉiuj miaj simpatioj, ĉiuj fervoroj de mia animo estas por iu afrika nacieco. Mi volas aniĝi al iu popolo videble apartigita de la aliaj popoloj. Kie serĉi ĝin ? Ne en Haitio. Komencintaj malalte, ĉi tiuj homoj ne povus distingiĝi. La riverego ne supreniras super la nivelo de sia fonto. La raso kiu formis la haitan popolon, estis eluzita, dolortimema, kaj por ke tiuj kiujn ĝi submetis, regeneras, necesos jarcentoj.

"Kien rigardi tiam ? Sur la bordoj de Afriko, mi vidas respublikon formitan de homoj elektitaj ĉie, plejparte edukitaj super sia kondiĉo de sklavo per multe da individua energio, kies inteligenteco formiĝis, kleriĝis denove dank'al persona klopodado. Ĉi tiu respubliko travivis tempojn de malforto kaj de provo; ĝi sukcesis agnoskigi sin sur la surfaco de la terglobo. Ĝi estas akceptita de Francio, de Anglio. Tien mi iros, tie estas mia popolo.

"Ne komencu ĉiuj protesti, atendu; antaŭ ol ĵeti al mi la ŝtonon, aŭskultu min. Dum mia restado en Francio, mi studis kun profunda intereso la historion de mia raso kaptita en Ameriko. Mi sekvis la opiniojn, observis la debatojn inter la koloniistoj kaj la aboliciistoj(1). Kiel spektanto de malproksime, mi povis formi mian opinion kiu eble estus alia, se mi partoprenintus en la lukto.

"Mi ne neos ke la kolonio de Liberio servis kiel instrumento por ĉiaj intencoj kontraŭ ni; ke ĝi estis armilo en la manoj de niaj premantoj; ke ĝi partoprenas en la rimedoj uzataj por prokrasti, se ne por ĉiam malebligi, nian emancipiĝon. Sed, por mi, la demando estas alia. Ĉu ne ekzistas super la planoj faritaj de homoj, Dio kiu renversante iliajn projektojn, eble kreis per iliaj manoj, kaj malgraŭ ili, nacion por ni ?

"Niatempe nacio naskiĝas en unu tago. Kiam popolo subite leviĝas, ĝi trovas ĉiujn gravajn problemojn de socia vivo, de politika vivo kaj de civilizacio jam pretaj, solvitaj por ĝi. Ĝi bezonas nenion malkovri, ĝi nur devas apliki. Lasu do nin, helpante nin unu la alian, kolekti niajn fortojn, paŝi ĉiuj kune, kaj vidi tion kion ni kapablos plenumi, havante la belegan kontinenton de Afriko malfermitan antaŭ ni kaj niaj infanoj. Nia potenca raso ruligos la ondojn de civilizacio kaj kristanismo laŭlonge de siaj grandiozaj marbordoj, kaj plantos viglajn respublikojn kiuj, kreskante kun la rapideco de la tropika vegetaĵaro, mirigos la estontajn jarcentojn.

"Ĉu vi diros ke mi forlasas miajn kaptitajn fratojn ? Mi ne pensas tion. Ha ! Se mi iam forgesus ilin dum unu horo, dum momento, ke Dio siavice forgesu min ! Sed ĉi tie, kion mi farus por ili ? Ĉu mi povas rompi iliajn ĉenojn ? Ne, kiel individuo. Partprenante en nacio havanta voĉon inter la nacioj, tio estas alia afero. Tiam ni aŭskultigos nin. Nacio rajtas argumenti, admoni, petegi, eĉ postuli kaj subteni la kazon de sia raso; individuo povas nenion.

"Se iam Eŭropo fariĝos granda konsilio de kleraj kaj liberaj nacioj, kaj mi fidas al Dio ke ĉi tiu tempo venos, se ĉiu servuteco, ĉiu maljusta kaj subprema malegaleco malaperus, se ĉiuj popoloj, kiel faris francoj kaj angloj, agnoskus nian sendependecon; tiam ni apelacius al ĉi tiu supera kongreso, kaj ni pledus antaŭ ĝi la kazon de nia subpremata kaj suferanta raso. Neeblas tiam ke la elerarigita Usono ne rapidu mem forviŝi la sinistran strekon kiu makulas ĝian blazonon, malindigas ĝin inter la popoloj kaj fariĝas por ĝi malbeno pli malbona ol por tiuj mem kiujn ĝi subpremas.

"Vi diras al mi ke nia raso havas por miksiĝi en la usona respubliko la samajn rajtojn kiel la irlandanoj, la germanoj kaj la svedoj. Mi konsentas tion al vi; ĝi eĉ havas pli pravajn rajtojn. Ni devus esti liberaj por asociiĝi, miksiĝi kun la usonanoj, leviĝi inter ili, laŭ la propra merito, sen konsidero de kasto aŭ de koloro. Tiuj kiuj rifuzas al ni ĉi tiun rajton, mensogas al la principoj mem de homa egaleco kiujn ili malkaŝe deklaras. Ĉi tie niaj rajtoj devus superi tiujn de ĉiuj aliaj homoj; ĉar al ni, insultita raso, estas ŝuldata riparo; sed mi ne volas ĝin. Mi petas patrion, nacion kiu estas mia. Mi kredas ke la afrika raso havas virtojn, kapablecojn kiuj devas disflori laŭ la lumoj de la civilizacio kaj de la kristanismo, kaj kiuj, aliaj ol tiuj de la anglosaksuloj, povas morale esti el pli alta rango.

"La destinoj de la mondo estis komisiitaj al ĉi tiu raso de la Nordo, firma kaj entreprenema, dum ĝia pionira periodo de luktoj kaj konfliktoj. Ĝiaj rigidaj, energiaj, neflekseblaj elementoj preparis ĝin por ĉi tiu misio. Sed, kiel kristano, mi atendas malpli profitaman epokon, kaj mi kredas tuŝi ĝin. La doloroj kiuj, en niaj tagoj, agitas, skuas la naciojn, estas, laŭ mia vidpunkto, nur la antaŭtimegoj, la angoroj de la nasko de ĉi tiu prospera horo de paco kaj universala frateco, kiun mi esperas.

"Mi havas la plej firman konvinkon ke la disvolviĝo de la afrika raso estos esence kristana. Se ĝi estas nek supera, nek trudema, nek energia, ĝi estas amema, tenera, plena de grandanimo kaj de la subpremo. Elprovita en la fornego de la maljusto kaj subpremo, necesis al ĝi aliĝi, kun pli intima kaj arda fido, al doktrino de amo kaj de pardono, kiun ĝi estas komisiita disvastigi kaj regigi sur la tuta afrika kontinento.

"Mi mem, mi konfesas tion, sentas mian malforto pro tio, la impetega kaj bolanta sango de la sakso estas duone en tiu kiu varmigas miajn vejnojn. Sed mi senĉese havas ĉe miaj flankoj tiun kies persvada voĉo predikas al mi la Evangelion per tiel penetra mildeco; mi havas mian belan, mian ĉarman edzinon. Se mi eraras kaj ekkoleras, ŝia dolĉa kaj tenera spirito venas kvietigi min, kaj meti antaŭ miajn okulojn la alvokiĝon kaj la mision de nia raso. Kiel kristana patrioto, kiel kristana predikisto, mi iras en la patrio kiun mi elektis, al glora Afriko. Estas al mia nacio ke, el plejfunde de mia koro, mi ofte aplikas la grandiozajn promesojn de la profeto : "Anstataŭ tio ke vi estu forlasita kaj malamata, tiom ke estis neniu kiu pasis al vi, Mi metos vin en eternan alteco kaj en ĝojo kiu daŭros de generacio al generacio ! (Isaïe 60,15).

"Vi traktos min kiel entuziasman; vi diros al mi ke mi ne sufiĉe pripensis kaj ĝustigis tion kion mi entreprenas. Mi ekzamenis ĉion, amiko mia, mi scias al kio mi riskas min kaj konas miajn celojn. Mi iras al Liberio, ne kiel al lando de romaneskaj esperoj, mi iras tien kiel al la plugkampo. Mi iras tien por labori per ambaŭ brakoj, por vigle labori; labori kontraŭ ĉiuj specoj de malfacilaĵo, de senkuraĝigo, fine labori tien ĝis kiam mi mortos. Jen kial mi iras tien. Pri ĉi tiu punkto, mi pensas, vi konsentos ke mi tute ne riskas esti elrevigita.

"Kion ajn vi pensos pri mia decido, ne forprenu vian fidon, vian amikecon, kaj estu certa ke, kion ajn mi faras, mi agas kun koro kaj animo tute sindonemaj al mia popolo.

Georgo Hariso".

Kelkajn semajnojn poste, la verkinto de ĉi tiu letero, lia edzino, liaj infanoj, lia fratino kaj lia bopatrino enŝipiĝis al Afriko; kaj se ni ne eraris, la mondo pli poste aŭdos pri ili.

Pri niaj aliaj roluloj ni havas nenion tre apartan por skribi, krom vorto koncerne fraŭlinon Ofelion kaj Topsin, kaj adiaŭa ĉapitro kiun ni dediĉos al Georgio Ŝelbi.

Fino Ofelio kunkondukis Topsin kun si en la ŝtaton Vermonton, je la neesprimebla surprizo de la grave solena organo, seriozaj homoj kiuj en Nov-Anglio estas ekskluzive nomata "nia mondo". Ĉi tiu aldono al la ĝis tiam tiel bone ordigita organizo de la familio ŝajnis al "nia mondo" el la plej maloportuna kaj tute stranga. Sed la klopodoj de fino Ofelio por plenumi sian devon al ŝia lernantino estis tro fervoraj, tro persistaj, por ne fariĝi efikaj. Baldaŭ la infano, kiu rapide kreskis en gracieco kaj en saĝeco, estis bonvena, kaj en la hejmo, kaj en la familioj de la najbaraĵo. Fariĝinte inteligenta junulino, ŝi petis kaj ricevis bapton, kaj kiel membrino de la kristana eklezio, montris tiom da agado, da fervoro, da ardo por esti utila, da deziro por fari iom da bono en ĉi tiu mondo, ke finfine rekomendita, elektita, aprobita, ŝi estis sendita kiel misiistino al iu el la stacioj de Afriko. Tie, kiel ni eksciis tion, la tumulta aktiveco, la senorda inteligenteco, kiu igis ŝian infanaĝon al ŝi mem tiel laciga, tute ne malutilas al ŝi nun. Ŝi aplikas ĉi tiujn reguligitajn kapablojn, laŭ la plej feliĉa kaj plej bonfara maniero, al la edukado de la infanoj de sia raso.

PS : Kelkaj patrinoj plezure ekscios ke la esploradoj okazigitaj de sino de Tukso, por malkovri la filon de Kasiso, ricevis favoran rezulton. Ĉi tiu junulo, dotita de energia naturo, sukcesis, kelkajn jarojn antaŭ sia patrino, eskapi. Li estis akceptita kaj edukita en la Nordo, de la amikoj de la subprematoj, kaj li iris por rekuniĝi kun sia familio en Afriko.

1 Tiuj ĉi, sen zorgi pri la estonteco de liberigitaj sklavoj, vidas nur iliian rajton : la tuja kaj senrestrikta malsklavigo. La aliaj parolas pri sinsekve malsklavigi kaj transporti la sklavojn al la bordoj de Afriko, al Liberio.

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment