42. La Juna Mastro.

Du tagojn poste, iu junulo kondukis malpezan veturilon tra la avenuo de la ĉinaj arboj. Ĵetinte la kondukrimenojn sur la kolon de la ĉevalo, li saltis teren kaj petis vidi la posedanton de la loĝejo.

Ĉi tiu vojaĝanto estis Georgio Ŝelbi. Por ekscii kiel li sin trovis tie, vi nepras reveni iom malantaŭen.

Pro kelkaj bedaŭrindaj cirkonstancoj, la letero de fino Ofelio al sino Ŝelbi estis retenata dum unu aŭ du monatoj en fora poŝtoficejo, kaj kiam ĝi atingis sian celon, Tomo jam estis ekstervidebla, perdita en la malproksimaj marĉejoj de la Ruĝa Rivero.

Sino Ŝelbi legis kun profunda malĝojo la malgajajn informojn kiuj alvenis al ŝi, sed neniu tuja agado eblis. Ŝi tiam troviĝis ĉe la litkapo de sia edzo trafita de grava malsano, kaj en la deliro de febro. Massa Georgio kiu tiam ne plu estis lernanto, sed juna viro, fidela helpanto de sia patrino pri la flegendaj zorgadoj de la malsanulo, ankaŭ estis la sola konsilanto al kiu ŝi povus rilati pri la administrado de aferoj. Fino Ofelio antaŭzorgis sendi la nomon de la proceduristo respondeca pri la heredo de Sanklaro, kaj ĉio kion oni povis fari, estis skribi al ĉi tiu juristo por informiĝi pri tio kio Tomo fariĝis. La morto de Sro Ŝelbi, okazinta malmulte poste, okupis lian familion dum kompleta sezono de funebro, de urĝaj interesoj kaj de aferoj kiuj ne estis prokrasteblaj.

La mortinto montris sian fidon al la kapableco de sia edzino, nomumante ŝin kiel sola testamenta plenumanto, kaj ŝi trovis sin tute absorbita de sinsekvo da zorgoj kaj embarasoj.

Kun la energio kiu karakterizis ŝin, ŝi diligentis malkonfuzi ĥaoson. Ŝi kaj Georgio iom okupiĝis dum kelka tempo pri kolektado kaj revizorado la kontojn, pri vendado de posedaĵoj, pri pagado de ŝuldoj. Sino Ŝelbi estis decidita klarigi ĉion, ĝisdatigi ĉion, kiaj ajn povu esti la konsekvencoj por ŝia persona komforto. Intertempe la respondo de la juristo, kiun fino Ofelio indikis al ili, alvenis. Li sciigis ke Tomo estis aŭkciita, kaj ke, krom la prezo de pago ricevita en la nomo de liaj klientoj, li neniel enmiksiĝis en tiu afero.

Nek Georgio nek lia patrino povis esti kontentaj per tia rezulto. Konsekvence, ĉirkaŭ ses monatoj poste, kelkaj interesoj alvokantaj Georgio Ŝelbi al la Malsupra Rivero, li decidiĝis malsupreniri al Nov-Orleano, kaj daŭrigi siajn esplorojn ĝis kiam li malkovros Tomon kaj elaĉetos lin.

Post kelkaj monatoj da senfruktaj esploroj, Georgio hazarde renkontis viron kiu donis al li la deziratajn informojn. Kun mono en la poŝo, li veturis per la vaporŝipo al la Ruĝa Rivero, decidita retrovi kaj revenigi sian malnovan amikon.

Li baldaŭ estis kondukata al la plantisto kiun li trovis en lia vestiblo. Lagrizo akceptis la vizitanton kun ia agresema gastamo.

- Mi ekaŭdis, diris la junulo, ke vi aĉetis en Nov-Orleano nigrulon nomatan Tomon. Li loĝis sur la loĝejo de mia patro, kaj mi venis kun la espero povi elaĉeti lin.

La frunto de Lagrizo malsereniĝis, kaj lia kolero eksplodis per furiozaj paroloj :

- Jes, mi aĉetis fiulon el tiu nomo; damnita marĉandado kiun mi faris tiam ! La plej malobeema, la plej spitema, la plej aroganta hundo ! Li instigis miajn negrojn forkuri, fuĝigis du knabinojn kiuj certe valoris popece de okcent ĝis mil dolarojn. Li konfesis tion. Kaj kiam mi ordonis al li diri kie ili estis, ĉu li ne provoke rektiĝis, la hundo, por respondi ke li scias tion, sed ke li ne diros tion ! Li plenumis sian parolon, kvankam li ricevis la plej severan draŝadon, la plej aĉan vipadon per kiu mi iam regalis negron. Mi kredas ke li estas mortanta ie. Mi ne scias ĉu li elturniĝos.

- Kie li estas ? impete diris Georgio. Kie li estas ? Ke mi vidu lin. La vangoj de la junulo fariĝis purpuraj, liaj okuloj ĵetis flamojn, sed, saĝe li sin detenis kaj aldonis nenion pli.

- Li esti tien sub la hangaro, diris malgranda sklavo kiu tenis la ĉevalon de Georgio.

Lagrizo sakrante donis piedbaton al la negridon. Georgio, sen diri vorton, paŝis rekte al la hangaro.

Tomo restis kuŝita dum du tagoj ekde la fatala nokto; sen ia ajn doloro, ĉiu nervo estinta malakrigita, detruita. Preskaŭ la tutan tempon li restis en ia kvieta torporo; la vigla kaj forte konsistigita korpo penis liberigi la animon kiun ĝi entenis. En la nokta mallumo, kompatindaj, afliktitaj geestuloj deprenis kelkajn horojn de sia nesufiĉa ripozo, por veni redoni al li kelkajn el tiuj am-atentoj kies li ĉiam tiom abundis dum sia tempo de travivaĵo. La malfeliĉaj disĉiploj certe ja havis malmulte por proponi, la glason da malvarma akvo, sed donitan kun koro plena de amo kaj okuloj fluantaj de larmoj.

Ĉi tiuj larmoj falis sur la honestan kaj nesenteman vizaĝon, signojn de la malfrua bedaŭro de la kompatindaj neinstruitaj paganoj kiujn lia pacienco kaj lia amo dum lia martiriĝo subite vekis al pento, kaj kiuj verŝis amarajn preĝojn ĉe la piedo de Redemptoro, pri kiu ili apenaŭ konis la nomon, sed kiun neniam fervora kaj simpla koro vane alpreĝi.

Kasiso, kiu, elglitiĝinte el sia rifuĝejo, estis kaŝe aŭskultinta kaj eksciinta la oferon faritan por ŝi kaj por Emelina, ŝteliris dum la antaŭa nokto, riskante esti malkovrita, ĉe la liton de Tomo. La malmultaj vortoj kiujn la amanta animo de la martiro lasis eligi el liaj mortantaj lipoj, disigis tiun longan vintron, degeligis tiun dikan glacion, kiun malespero kaj suferoj de tiom da jaroj amasigis en la sino de Kasiso. Kaj la kompatinda kortuŝita virino ploris kaj preĝis !

Kiam Georgio eniris sub la hangaron, li tuj vertiĝis, lia koro premiĝis, liaj genuoj fleksiĝis.

- Ĉu eblas ! Ĉu eblas ! li diris; kaj li falis surgenue apud la agonianto. Onklo Tomo. Mia kompatinda amiko, mia kara, mia malnova amiko !

Io el la voĉsono penetris la orelon de la mortanto. Li iomete kaj tre malrapide movis la kapon, ridetis kaj murmuris : "Se Jesuo tuŝas la litkapon, la tuta lito estas nur lanugo".

Larmoj, kiuj honoris lian viran koron, falis el la okuloj de la junulo, klinita super lia malnova amiko.

- Ho kara onklo Tomo, vekiĝu ! Parolu ankoraŭfoje, malfermu viajn okulojn, mi estas via eta Georgio, via massa Georgio, ĉu vi ne plu rekonas min !

- Massa Georgio ! diris la malforta voĉo; kaj Tomo denove malfermis la okulojn. Massa Georgio ! kaj li ŝajnis konfuzita.

La ideo, la memoro, malrapide ekaperis en lia animo. La senesprima rigardo fiksiĝis, la okulo lumiĝis, lumeto gajigis la trajtojn, la malfortaj kaj raspaj manoj proksimiĝis unu la alian, kuniĝis, kaj du larmoj fluis laŭlonge de la vangoj.

- Benata esti Disinjoro ! Esti, ha ! Esti, esti ĉio kio manki al mi ! Ili ne forgesi min ! Ha ! Tio varmigi la animon, tio bonefiki en la kompatinda maljuna koro ! Nun, ho ! Mi morti kontenta ! Beni Disinjoron, ho mia animo !

- Ne, vi ne mortos ! Necesas ke vi ne mortu ! Ne pensu forlasi nin. Mi venas elaĉeti vin, mi revenigos vin ! ekkriis Georgio kun vivega ardo.

- Ho massa Georgio ! Veninta tro malfrue; esti la Sinjoro Jesuo kiu aĉeti min; li alvoki min al lia hejmo. Mi malpacience deziri iri tien. Pli bone ĉielo ol Kentukio !

- Ho ! Necesus ne morti, tio mortigus min ! Mi rompos mian koron pro pensi pri tio kion vi suferis. Kaj vidi vin kuŝita tie, sub ĉi tiu mizera hangaro ! Ho kompatinda, kompatinda kara amiko !

- Ne nomi min kompatinda, reparolis solene Tomo; mi esti kompatinda mizerulo, sed antaŭe. Esti pasinta, pasinta. Nun mi esti ĉe la pordoj de la gloro. Ho massa Georgio, la ĉielo esti proksima ! Mi gajni la venkon ! Sinjoro Jesuo doni ĝin al mi ! Gloro esti al lia nomo !

Georgio, kortuŝita de la energio per kiu ĉi tiuj interrompitaj frazoj estis eldiritaj, restis respektoplena kaj silenta, kontemplante sian malnovan amikon.

Tomo premis al li la manon kaj daŭrigis, reakirante la spiron preskaŭ post ĉiu vorto :

- Ne diri al Kleo. Kompatinda animo ! Tro terura por ŝi. Nur diri al ŝi ke vi trovi min preta eniri en la gloron, kaj ke mi ne povi resti por iu ajn. Diri al ŝi Disinjoro esti kun mi, ĉiam, ĉie; li fari ĉion malpezan, ĉion facilan. Kaj… ho ! La kompatindaj infanoj ! Kaj la etulino ! Mia maljuna koro preskaŭ fendiĝi por ili multfoje ! Diri al ĉiuj necesi sekvi min, sekvi min ! Al mastro, al bona mastrino, diri ke mi ankoraŭ ami ilin. Ĉiujn ankaŭ en la malnova kara domo. Vi ne scii ! Mi ami ilin ĉiujn, mi ami ĉion, ĉiujn geestulojn, ĉie. Esti nenio alia, nur amo ! Ho ! Massa Georgio, kia bonega afero esti kristano !

En tiu momento, Lagrizo kiu senzorge vagis ekster la pordo, ĵetis malafablan ekrigardon internen kaj malproksimiĝis.

- Maljuna Satano ! ekkriis indigne Georgio; mia konsolo estas pensi ke la diablo ŝuldos ĝin al li iun el ĉi tiuj tagoj !

- Ho ne ! Ne necesi, diris Tomo alkroĉiĝante al la mano kiun li tenis. Kompatinda mizerulo ! Esti plorinde pensi pri li ! Ho ! Se li nur penti, Disinjoro pardoni lin. Mi tiom timi ke li ne penti !

- Mi vere esperas ke ne, diris Georgio. Dio gardu min renkonti lin tie supre !

- Ŝŝ ! Massa Georgio, pace ! Tio ĉagreni min, necesi ne tiel pensi. Li ne reale dolori min, nur malfermi por mi la pordojn de la regno. Tio estas ĉio.

La mortanto, kiun la ĝojo pro revidi sian junan mastron plenigis per nedaŭra forto, subite sinkis. La risortoj malstreĉiĝis, la okuloj fermiĝis; kaj sur lia vizaĝo aperis ĉi tiu mistera, ĉi tiu sublima ŝanĝo kiu parolas pri alia vivo.

Li komencis spiri per longaj kaj profundaj spiroj; lia larĝa brusto peze leviĝis kaj malleviĝis; sed la esprimo de la trajtoj estis tiu de triumfo.

- Ho ! Kiu iam… disigi nin… de la amo… de Kristo ! li diris per voĉo apenaŭ flustrata, kaj kun rideto endormiĝis en la Sinjoro.

Georgio restis tuŝita de respekto; ŝajnis al li esti en konsekrita loko. Kaj kiam li restariĝis, post esti ferminte la senvivajn okulojn, li havis nur unu penson, tiun kiun lia maljuna amiko esprimis : "Kia bonega afero esti kristano !"

Li deturniĝis, Lagrizo, kun malgaja mieno, staris malantaŭ li.

La sereneco de ĉi tiu sceno de morto bremsis la impeton de la junaj pasioj. La ĉeesto de la viro ne plu vekis en Georgio aliaĵon ol senton de profunda abomeno, kaj la urĝeman deziron liberigi sin de li plejrapide kaj kun kiel eble plej malmulte da vortoj.

Fiksante siajn nigrajn kaj penetrajn okulojn al Lagrizo, per la fingro li montris la mortinton kaj diris simple :

- Vi elprenis de li ĉion kion vi iam ajn povis havi. Kiom vi volas de la korpo ? Mi deziras kunpreni lin kaj dece enterigi lin.

- Mi ne vendas mortintajn negrojn, respondis krude Lagrizo; entombigu lin kien kaj kiel plaĉos al vi.

- Knaboj, diris aŭtoritate Georgio al du aŭ tri da nigruloj kiuj staris tie rigardantaj la korpon, helpu min por levi lin kaj alporti lin al mia veturilo, kaj donu al mi ŝpaton.

Unu el ili kuris serĉi ĝin; la du aliaj helpis Georgion por transporti la kadavron.

La junulo direktis nek parolon nek rigardon al Lagrizo kiu, sen kontraŭstari liajn ordonojn, restis stara tie, fajfanta kun ŝajna senzorgeco. Li malbonhumore sekvis ilin ĝis la veturilo kiu estis haltita antaŭ la pordo de la domo.

Georgio etendis sian mantelon, faris zorge demeti la korpon sur ĝin, malaranĝante la sidlokon por fari lokon. Fine li turnis sin, fikse rigardis Lagrizon kaj diris al li kun devigita flegmo :

- Mi ne sciigis al vi mian penson pri ĉi tiu tuta kruelega afero; tio estas nek la horo nek la momento. Sed, sinjoro, ĉi tiu senkulpa sango ricevos justecon. Mi proklamos ĉi tiun murdon sur la tegmentoj, se necesos ! Kaj mi akuzos vin antaŭ la unua juĝisto kiun mi povos trovi.

- Iru ! diris Lagrizo disdegne klakante per siaj fingroj. Mi plezuros vidi vin barakti. Kie vi esperas trovi viajn atestantojn, bonvolu ? Kie estas viaj pruvoj ? Nu ! Bonan kuraĝon !

Georgio vidis la tutan gravecon de ĉi tiu defio. Ne estis unu blankulo sur la loĝejo; nu en ĉiuj sudaj tribunaloj la atesto de neblankuloj ne estas akceptita. Ŝajnis al li en tiu momento ke la indigna krio kiun li subpremis funde de sia koro, povis penetri la ĉielan volbon por malsuprenigi la justecon. Vana espero !

- Finfine, kiom da embaraso por morta negro ! diris Lagrizo.

Ĉi tiu vorto estis sparko en pulvejo. La singardeco ne estas la virto de la junuloj de Kentukio. Georgio turniĝis, kaj per unu bato sovaĝe donita, faligis Lagrizon. Stara sur la mizerulo falinta vizaĝo teren, li similis kiel sia mastro triumfanta super la spirito de malbono.

Iaj homoj tamen klare pliboniĝas estante bone draŝitaj; ili tuj respektas la homon kiu ruligis ilin en la polvon. Lagrizo estis el tiuj naturoj. Kiam li restariĝis, kaj kiam li iom skuis siajn vestojn, li sekvis per la okuloj kun ia respekto la veturilon kiu malrapide malproksimiĝis. Kaj li malfermis la buŝon nur kiam ĝi estis ekster vido.

Trans la limoj de la plantejo, Georgio venante rimarkis malgrandan sekan teralton, sabloriĉan kaj ombritan de kelkaj arboj. Estas tie ke ili fosis la kavon.

- Ĉu necesi demeti la mantelon, massa ? demandis la nigruloj kiam la kavo estis preta.

- Ne ne, enterigu lin kun ĝi. Estas ĉio kion mi nun povas doni al vi, mia kompatinda amiko, kara onklo Tomo ! Kaj vi havos ĝin.

Ili demetis lin envolvitan de la mantelo, kaj la viroj silente reĵetis la teron, ŝovelplenon post ŝovelpleno. La kavon plenigitan, ili kovris ĝin per gazono.

- Vi povas reiri, miaj infanoj, diris Georgio ŝovante arĝentan moneron en la manon de ĉiu, sed ili restis tie, hezitantaj.

- Se juna mastro voli aĉeti nin ?… fine diris unu el ili.

- Ni fidele servi lin, aldonis la alia.

- La tempoj ĉi tie tiel malfacilaj, juna mastro, diris la unua. Ho ! Mastro, laŭ graco, aĉeti nin ! Ni peti !

- Mi ne kapablas ! Mi ne kapablas tion ! diris malgaje Georgio gestanta al ili per la mano malproksimiĝi. Neeblas.

La kompatindaj homoj, afliktitaj, retiriĝis silente kaj kun la kapo mallevita.

- Estu mia atestanto, Eterna Dio ! diris Georgio genuiĝante sur la tombo de sia kompatinda amiko. Ho ! Mi atestigas vin ke ekde ĉi tiu horo mi faros ĉion kion homo povas fari, por elpeli el mia lando la malfeliĉon de la sklaveco.

Ne estas ŝtono por marki la lokon kie ripozas nia amiko. Kial li bezonas monumenton ! Disinjoro scias kie trovi lin por restarigi lin senmorta ĉe la tago kiam li aperos en sia gloro.

Ne kompatu lin. Tia vivo, tia morto ne postulas larmojn. Estas nek en riĉeco nek en potenco ke brilas la gloro de Dio, sed en suferanta kaj sindona amo. Benataj estas tiuj kiujn Li alvokas por sekvi Lin kaj porti sian krucon post Li kun pacienco ! Estas pri ili ke estas skribita : "Feliĉegaj tiuj kiuj ploras, ĉar ili estos konsolataj" (Mateo 5.4).

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment