30. La Forlasitoj.
Sur la tero ne ekzistas estulo pli izolita, pli senprotekta, pli kompatinda, ol la sklavo kiu perdas bonan mastron.
Post la morto de patro, ankoraŭ restas al infano amikoj kaj la subteno de la leĝo. Li estas iu; li povas fari ion; li havas rajtojn kaj agnoskitan pozicion. Por la sklavo, nenio simila. Laŭ la leĝo li estas konstruaĵo, kaj ne pli. La solaj kompensoj konsentitaj al la bezonoj, al la legitimaj deziroj de homa kaj senmorta estulo, venas al li tra la suverena volo de la mastro, kaj kiam la mastro malaperas, ĉio finiĝas kun li.
Malmultaj homoj uzas senliman potencon kun justeco kaj malavareco, ĉiuj scias tion. Sed la sklavo scias tion pli bone ol iu ajn. Li sentas, ke por bonkora, amema mastro troviĝas dek kruelaj kaj tiranaj. Tial la funebro de bona mastro estas longa kaj profunda por la forlasitaj kompatinduloj kiujn li postlasas.
Sanklaro apenaŭ spiri la lastan spiron ke teruro kaj konsterno kaptis ĉiujn. Li estis mortigita en la potenco kaj floro de sia juneco. La salonoj, la galerioj, la tuta domo resonis de plorĝemoj, de malesperaj krioj.
Marta, nervoza pro la senhalta kutimo aŭskulti sin mem, restis konsternita sub la ŝoko, kaj svenis minuton post minuto dum la agonio de sia edzo. Tiu al kiu la mistera kaj sankta ligilo de la geedzeco kunigis ŝin, forlasis ŝin por ĉiam sen adiaŭa vorto.
Fino Ofelio, dotita per nemulte komuna energio kaj voloforto, restis ĝis la fino apud Sanklaro, tute videma, tute aŭskultema, tute atentema, farante la malmulton kiu povi esti farata, kaj kuniĝante per sia tuta animo al la teneraj kaj fervoraj preĝoj de la kompatinda sklavo por la animo de lia mortonta mastro.
Kiam ili donis al li la lastajn devojn, ili trovis sur lia brusto malgrandan medalionon kun risorto. Ĝi enhavis portreton de virinon, noblan kaj belan vizaĝon, kaj reverse, tufeton da nigraj haroj. Ili remetis sur la inertan bruston, cindrojn sur cindrojn, tiujn malgajajn restaĵojn de pasinteco kiuj iam tiel rapide batigis tiun senmovan koron.
La animo de Tomo estis tuttute en la pensoj de la eterneco; kaj antaŭ ĉi tiu malvarma kadavro, li ne unufoje pensis ke ĉi tiu neatendita bato sigelis por ĉiam lian sklavecon. Li estis trankvila pri sia mastro; ĉar ĉe la solena horo, kiam li elverŝis sian preĝon en la sinon de la ĉiela Patro, li sentis eniĝi en si perfektan kvietecon kaj kiel la certecon ke li estis elaŭdita. En la profundo de siaj korinklinoj li sentis sin kapabla percepti ion pri la pleneco de la Dia amo; ĉar malnova orakolo skribis : "Kiu loĝas en la amo, tiu loĝas en Dio, kaj Dio en li". Tomo kredis, Tomo esperis, kaj Tomo estis en paco.
La tago de la funebro alvenis, kun ĝia deviga sinsekvo da funebraj krepoj, da preĝoj, da dignaj vizaĝoj. Poste la kotaj ondoj de la ĉiutaga vivo ruliĝis kiel antaŭe. Poste venis la eterna demando : Kion ankoraŭ estas farenda ?
Marta metis ĝin al si, dum envolvita de matena negliĝo, ĉirkaŭita de maltrankvilaj vizaĝoj, ŝi ekzamenis, de la fundo de sia kusenfotelo, specimenojn de funebraj ŝtofoj. Fino Ofelio ankaŭ metis ĝin al si, ŝi pensis reiri al Nordo kaj la patra hejmo. Sed la demando ĉefe stariĝis plena de mutaj teruroj en la menso de la geservistoj, kiuj tro bone konis la tiranan nesentecon de sia mastrino. Ĉiuj sciis ke la dolĉeco kiun ili ĝuis, venis al ili de la mastro sole, kaj ke nun kiam li ne plu estas, nenio povus protekti ilin kontraŭ la despotaj kapricoj de karaktero kiun la malsukcesoj pli maldolĉigis. Ĉirkaŭ duonmonaton post la entombigo, fino Ofelio, okupata en sia ĉambro, aŭdis milde frapeti sur la pordo. Ŝi malfermis, estis Roza, la beleta kvarterona ĉambristino, kun haroj taŭzitaj kaj okuloj ŝvelitaj pro larmoj.
- Ho ! Fraŭlino Felio, ŝi diris, falante surgenuen kaj kaptante la baskon de la robo de fino Ofelio; mi petegi vin, iri trovi mastrinon ! Iri petegi al ŝi por mi ! Ŝi voli sendi min tien por esti vipata. Rigardi, ŝi montris paperon al fino Ofelio.
Ĝi estis la eleganta kaj fajna manskribo de Marta; iu ordono al la mastro de pundomo doni al la portantino dek kvin vipobatojn.
- Kion vi do faris ? demandis fino Ofelio.
- Vi scii, fraŭlino Felio, mi havi tiel malbonan karakteron ! Tio esti tre malbona de mi. Mi provi robon de mastrino Marta. Ŝi frapi min en la vizaĝon, kaj mi paroli sen pripensi tion. Mi esti malrespekta. Ŝi diri ke ŝi cedigi min, ke ŝi instrui min, unufoje por ĉiam, ne plu ludi la princinon kiel antaŭe. Ŝi skribi ĉi tiun bileton, kaj diri al mi alporti ĝin, sed mi pli bone ŝati ke ŝi tuj mortigi min.
Fino Ofelio tenis la paperon kaj pripensis.
- Kompreni, fraŭlino Felio, daŭrigis Roza, tio ne esti tiom pro timo de batoj; mi ja elteni ilin de via mano aŭ de tiu de sinjorino Marta. Sed esti sendata al viro ! al tia terura homo ! Esti por morti pro honto !
Fino Ofelio sciis ke la ĝenerala kutimo estas sendi al pundomoj, por esti krude elmontrita kaj submetita al hontindaj batadoj. Kompatindaj virinoj, junaj knabinoj, tiel transdonitaj al la plej malindaj homoj, al homoj sufiĉe aĉaj por fari tian metion.
Ŝi sciis tion; sed ŝi komprenis la abomenan realecon nur vidante la nefortan junan knabinon tordi sin pro angoro ĉe siaj genuoj. La tuta sango de ina sindetenemo, la libera kaj vigla sango de Nov-Anglio, purpurigis ŝiajn vangojn, kaj refluis al ŝia indignigita koro. Sed, per sia prudento kaj sia kutima firmeco, ŝi regis sin, kaj ĉifante la paperon en sia mano, ŝi simple diris al Roza : "Sidiĝu, infano, dum mi iros paroli kun via mastrino". "Ĝi estas abomena, kruelega, senhonora !" ŝi diris al si trairante la salonon.
Ŝi trovis Martan sidan en ŝia kusenfotelo; Avino, stara malantaŭ ŝi, malimplikis ŝiajn harojn; Jane, kaŭra sur la tero, frotis al ŝi la piedojn.
- Kiel vi fartas hodiaŭ ? demandis fino Ofelio.
Marta profunde suspiris, fermis la okulojn kaj ne respondis. Fine, post momento, ŝi langvore diris : "Mi vere ne scias, kuzino; mi supozas ke mi fartas tiel bone kiel mi de nun povas farti !" Ŝi viŝis al si la okulojn per poŝtuko el batisto, enkadrigita per larĝa nigra bordero.
- Mi venis, diris fino Ofelio, kaj ŝi estis trafita de la mallonga seka tuso kiu ordinare antaŭas malfacilan temon, mi venis por paroli al vi pri kompatinda Roza.
La okuloj de Marta ĉi-foje malfermiĝis larĝege, kaj ŝiaj flavaj vangoj ruĝe koloriĝis, dum ŝi acide respondis :
- Nu ! Kion vi havas por diri al mi ?
- Ŝi tre bedaŭras sian kulpon.
- Vere ! Ŝi bedaŭros ankoraŭ pli antaŭ ol mi estos finanta kun ŝi. Mi tro longe suferis ŝian malrespekton, nun mi pretendas humiligi ŝin, faligi ŝin en la koton !
- Sed ĉu vi ne povus alimaniere puni ŝin, per malpli hontinda maniero ?
- Mi volas hontigi ŝin; estas ĝuste tio kion mi volas. Dum ŝia tuta vivo ŝi malmodestis pri sia talio, pri sia vizaĝo, pri siaj sinjorinaj mienoj, ĝis tia punkto ke ŝi forgesis tio kio ŝi estas. Mi donos al ŝi lecionon kiu memorigos ŝin pri tio.
- Sed, kuzino, pripensu ke se vi detruas ĉian delikatecon, ĉian sindetenecon en juna knabino, vi senmoraligas ŝin.
- Delikatecon ! diris Marta kun malestima rido; granda vorto kiu bone taŭgas por ŝi kaj por ŝiaj similuloj ! Mi instruos al ŝi ke, malgraŭ ĉiuj ŝiaj gravaj mienoj, ŝi ne pli valoras ol la plej malgrava ĉifonvestita knabino kiu abundas sur la stratoj. Ŝi ne plu aŭdacos fari mienojn antaŭ mi !
- Vi devos respondi al Dio pro tia krueleco ! diris fino Ofelio.
- Krueleco ! Mi volus ja scii, pri kio mi estas kruela ? Mi skribis la mendon nur por dek kvin batoj, mi eĉ aldonis ne doni ilin tro forte. Certe ne estas en tio krueleco !
- Neniu krueleco ! rekomencis fino Ofelio. Mi certas ke iu ajn juna knabino centfoje preferus morti !
- Vi juĝas tion laŭ via vidpunkto, sed ĉiuj ĉi kreitaĵoj kutimiĝas al tio. Ĝi estas la sola rimedo obeigi ilin. Lasu ilin unufoje afekti delikatajn sintenojn, kaj ĉion kio sekvas, ili rapidege grimpos sur vian dorson, kiel ĉiam faris miaj servaj knabinoj. Mi komencis revenigi ilin sub mian aŭtoritaton; kaj mi volas ke ili bone sciu ke mi forsendus ilin esti vipatajn, unu kiel la alia, se ili grumblus ! Kaj Marta decideme rigardis ĉirkaŭ si.
Jane mallevis la kapon kaj ankoraŭ pli kliniĝis, ĉar ŝi sentis ke la minaco estis direktita al ŝi.
Fino Ofelio dum momento ŝajnis esti englutinta pulvon por kanono kaj esti preta eksplodi. Sed memorante la vanecon de ia ajn diskuto kun simila naturo, ŝi rezolute fermis siajn lipojn, ekstaris kaj eliris el la ĉambro.
Estis por ŝi malfacila afero diri al Roza ke ŝi malsukcesis. Baldaŭ servisto venis por diri ke lia mastrino ordonis al li konduki la junan kvarteroninon al la pundomo, kien ŝi estis trenita spite al siaj larmoj kaj preĝoj.
Malmulte da tagoj poste, Tomo pripensis stare sur la balkono, kiam li estis alproksimiĝinta de Adolfo kiu, seniĝinta je siajn tutajn splendaĵojn, estis nekonsolebla ekde la morto de sia mastro. La mulato konis la antipation kiun Marta aldirektis al li; sed tiel longe kiel lia mastro vivis, li malmulte zorgis pri tio. Nun li estis trafita de konstantaj trancoj kaj tremis pri tio kio povus okazi al li. Marta estis havinta plurajn konsultadojn kun sia advokato, ŝi petis la opinion de la frato de Sanklaro, kaj estis decidita ke oni vendos la domon tiel kiel ĉiuj sklavoj, krom tiuj kiuj apartenis al ŝi propre, kaj kiujn ŝi devis preni kun ŝi dum sia reiro ĉe sian patron.
- Ĉu vi scias, Tomo, ke ni ĉiuj baldaŭ estos venditaj ! diris Adolfo.
- Kiel vi scias tion ? diris Tomo.
- Mi estis kaŝita malantaŭ la kurtenoj dum mastrino parolis kun la advokato. Post kelkaj tagoj de nun, ni ĉiuj estos senditaj al la merkato.
- La volo de Disinjoro estu plenumita ! diris Tomo, kun brakoj krucitaj kaj eligante profundan suspiron.
- Ni neniam retrovos mastron kiel nian, reparolis Adolfo per malkvieta tono; sed mi eĉ pli ŝatas esti vendita kaj provi mian sorton ol resti kun mastrino.
Tomo deturniĝis; lia koro estis tro plena. La espero pri libereco, la memoro pri lia edzino, pri liaj infanoj, aperis al lia pacienca animo, kiel aperas al ŝiprompa maristo ĉe la enirejo de haveno, la vizio de lia spajro, de la amataj tegmentoj de lia naskiĝvilaĝo, videtataj de la supro de la malhela hulo kiu baldaŭ englutos lin por ĉiam. Li forte premis siajn brakojn sur sia brusto, subpremis siajn maldolĉajn larmojn kaj penis preĝi. La kompatindulo havis strangan, neklarigeblan antaŭjuĝon favore al libereco, kaj la lukto por elradikigi ĝin estis malfacila. Ju pli li ripetis "Plenumiĝu via volo", des pli li sentis sin malfeliĉa.
Li iris trovi finon Ofelion kiu, de post la morto de Evnjo, ĉiam traktis lin kun afableco, kaj eĉ kun ia respekto.
- Fraŭlino Felio, li diris, mastro Sanklaro promesi al mi mian liberecon. Li komenci fari tion kion necesi por redoni ĝin al mi. Eble, se fraŭlino Felio bonvoli paroli pri tio al mastrino, ŝi bonvoli fini la aferon, nur por fari kiel mastro Sanklaro voli.
- Mi parolos por vi, Tomo, kaj faros kiel eble plej bone, diris fino Ofelio; sed se la afero dependas de sinjorino Sanklaro, mi ne havas altan esperon, tamen mi provos.
Estis iom post la okazaĵo de Roza, kaj fino Ofelio klopodis pri siaj preparoj por foriro.
Ŝi serioze pripensis, kaj riproĉis al si esti eble tro vigliĝinta dum tiu unua pledo. Decidata moderigi sian fervoron, kaj esti kiel eble plej akordiĝema, ŝi prenis sian trikaĵon, alkonformigis sian vizaĝon kaj alpaŝis al la ĉambro de Marta por tie trakti pri la afero de Tomo, kun la tuta diplomatio per kiu ŝi kapablis.
Sino Sanklaro, etendita sur tolseĝo kun kubuto apogita sur stako da kusenoj, rigardis diversajn nigrajn ŝtofojn kiujn Jane alportis de pluraj butikoj kaj kiujn ŝi dismetis antaŭ si.
- Ĉi tiu konvenas al mi, diris Marta montrante unu el la pecoj, sed mi ne certas ke ĝi estu sufiĉe funebra.
- Disinjoro, mastrino ! diris Jane elokvente, sinjorino generalino Derbenon ne surmetis aliaĵon post la morto de la generalo dum la pasinta somero. Ĝi tiel bone taŭgas !
- Kion vi pensas pri tio ? demandis Marta al fino Ofelio.
- Estas afero de kutimo, mi supozas, diris fino Ofelio. Vi povas juĝi pri tio pli bone ol mi.
- La fakto estas ke mi ne havas en la mondo eĉ unu robon por surmeti, kaj ĉar venontan semajnon mi estas malplenigonta la domon kaj forironta, nepras ke mi decidas ion.
- Ĉu vi foriras tiel frue ?
- Jes, la frato de Sanklaro skribis, li kaj la advokato pensas ke pli bone valoras unue surmerkatigi la sklavojn kaj meblojn, eĉ se tio signifas lasi la loĝejon zorge de la juristo por esti pli poste vendata.
- Estas iu afero pri kiu mi volis paroli kun vi, diris fino Ofelio. Aŭgusteno promesis al Tomo redoni al li liberecon, li eĉ komencis la necesajn leĝajn demarŝojn. Mi esperas ke vi uzos vian influon por ke ili finiĝos.
- Mi vere nenion faros, diris akre Marta. Tomo estas el ĉiuj geservistoj de la loĝejo, tiu kiu estas la plej valora. Ni ne kapablas fari tian oferon. Cetere, kial li bezonas liberecon ? Li estas multege pli bona tia kia li estas.
- Sed li ardege sopiras esti libera, kaj lia mastro promesis tion al li, insistis fino Ofelio.
- Mi ne dubas ke li deziregas tion, rebatis Marta. Ili ĉiuj atingis tiun ŝtupon, ĝuste ĉar ili estas amaso da malkontentuloj kiuj ĉiam volas havi tion kion ili ne havas. Mi havas kiel principon neniel emancipi. Tenu la negron sub la regado de la mastro, kaj li kondutos preskaŭ bone; sed se vi malsklavigas lin, li ne plu volos labori. Li fariĝos pigrulo, ebriulo, kaj ĉio kio estas plej malbona. Mi vidis centojn da ekzemploj pri tio. Tio tute ne estas helpi ilin malsklavigante ilin.
- Sed Tomo estas tiel sobra, tiel bona laboristo, tiel pia.
- Ho ! Vi ne devas insisti ! Mi vidis cent kiel li; li bone dancos tiel longe kiel ni havos okulon sur li, jen ĉio.
- Sed konsideru, diris fino Ofelio, ke surmerkatigante lin, vi riskas faligi lin ĉe malbonan mastron.
- Ĉi tio estas malseriozaĵoj ! rekomencis Marta. Ne po unu fojo pro cento okazas ke bona homo falas ĉe malbonan mastron. La plejmulto de mastroj estas bonaj kio ajn oni diras. Mi vivis, mi kreskis en la Sudo, kaj mi tie neniam konis iun kiu ne bone traktis siajn sklavojn, almenaŭ tiel bone kiel ili meritis. Mi ne havas la plej etan zorgon pri tio.
- Nu ! diris energie fino Ofelio, mi scias ke unu el la lastaj deziroj de via edzo estis ke Tomo ricevu liberecon. Ĝi estis unu el la promesoj kiujn li faris al kara eta Evnjo mortonta, kaj mi ne imagis ke vi povis kredi vin maldevigata de ĝi.
Ĉe ĉi tiu alvoko, Marta kovris al si la vizaĝon per sia naztuko, kaj uzis sian flakonon da saloj.
- Ĉiuj turniĝas kontraŭ mi ! ŝi diris; neniu montras la plej etan konsideron ! Mi ne povis atendi tian procedon ! Tiel veni veki ĉiujn miajn afliktojn ! Ĝi estas el tia senatenteco ! Sed oni ne volas pripensi pri ĉio kion miaj provoj, de mi, havas kiel apartecon. Estas tre malfacile, kiam mi havis nur solan filinon, vidi ŝin forkaptita ! Kiam mi havis edzon kiu tiel perfekte konvenis al mi, - kaj mi estas tiel malfacila -, estas malfacile perdi lin ! Necesas havi tre malmulte da sentemo por veni tiel senzorge memorigi al mi pri ĉio ĉi, kiam vi scias kiagrade mi estas malforta ! Mi volas kredi ke vi havas bonajn intencojn; sed ĝi estas nekredebla manko de konsideroj !
Kaj Marta plorsingultis, konvulsie spiris, kriis al Avino malfermi la fenestron, alporti al si la kamforon, froti al si la kapon kaj mallaĉi sin. Meze de la ĝenerala konfuzo, fino Ofelio elŝteliĝis kaj reiris al sia apartamento.
Ŝi vidis ke ŝi gajnus nenion dirante plian vorton, ĉar Marta havis kapablecon por senlimaj nervatakoj, kaj ŝi metis ĝin en ludon ĉiufoje kiam oni aludis pri la lastaj deziroj de sia edzo aŭ de Evnjo, favore al la geservistoj. Fino Ofelio faris do tion kio restis al ŝi pli bona por fari por Tomo. Ŝi skribis por li leteron al sino Ŝelbi, detalante al ŝi liajn malfacilaĵojn, kaj urĝante ŝin sendi helpon al li.
La morgaŭon, Tomo, Adolfo kaj duondekduo da iliaj kunservistoj estis kondukitaj al sklavdeponejo por atendi la oportunon de la vendisto kiu kolektis stokon por vendado.
Add a comment