25. Malbonaŭguraj Antaŭsignoj.
Post du tagoj, Alfredo kaj Aŭgusteno Sanklaro disiĝis. Evnjo, kiun la kompanio de ŝia kuzo kuntiris al ekzercoj super ŝiaj fortoj, ekde tiam komencis rapide kliniĝi. Por ne akcepti doloran veraĵon, ŝia patro malkonsentis terurite sin turni al kuracistojn. Ĉifoje li konsentis. Ekde du tagoj, Evnjo, tro malsana, ne kapabis eliri el sia ĉambro, la kuracisto estis alvokita.
Marta Sanklaro, tute absorbita de studado de du aŭ tri novaj malsanoj pri kiuj ŝi kredis sin viktimo, tute ne atentis la laŭgradan malfortiĝon de sia filino. Kiel unua kredartikolo, ŝi opiniis ke neniam iu suferis kaj povis suferi kiel ŝi, kaj tiom kiom ŝi. La plej malgranda aludo ke iu ajn alia povus malsani sub ŝia tegmento, estis forpuŝita kun akrega indigno. "Estis nur mallaboremo, manko de energio. Ha ! Se oni havus la dekan parton de ŝiaj suferoj, oni scius tion kio ĝi estas ! oni sentus la diferencon !
Plurfoje fino Ofelio provis veki la patrinajn timojn, estis vane.
- Mi ne vidas, respondis Marta, ke Evnjo havas la plej malgrandan aferon ! Ŝi nur babilas kaj ludas.
- Sed, ŝia tusado…
- Ŝia tusado ! Ne estas al mi ke necesas paroli pri tusoj ! Mi estas submetita al ili ekde kiam mi estas en la mondo. Ĉe la aĝo de Evnjo, oni kredis min ftizulino. Avino pasigis ĉiujn noktojn por flegi min. Ha ! Kompare kio estas la tuso de Evnjo !
- Sed ŝi plimalfortiĝas, ŝia spirado fariĝas mallonga.
- Disinjoro ! Mi sufiĉe konas ĉi tion, kaj ekde jaroj ! Nerva afekcio.
- Sed ŝi nokte ŝvitas.
- Estas mi kiu havis dum tiuj dek lastaj jaroj mirindegajn ŝvitadojn ! ĝis tordi ĉion kion mi surmetis. Ne unu fadeno seka en miaj noktaj vestaĵoj, kaj Avino devis sekigi miajn litotukojn ! Certe la ŝvitoj de Evnjo ne estas komparebla.
Fino Ofelio nune povis do nur silenti. Sed hodiaŭ kiam Evnjo troviĝis grave malsana, videble malvigla, kaj kiam kuracisto estis alvokita, Marta subite ŝanĝis la tonon.
"Ŝi sciis tion ! Ŝi ĉiam antaŭsentis tion ! Ŝi estis kondamnita fariĝi la plej malfeliĉa el la patrinoj ! Kun ŝia mizera sano, vidi sian solsolan infanon konsumiĝi, malsupreniri sub siaj okuloj en la tombon !"
Kaj Marta, kaŭze de ĉi tiu nova ĉagreno, detruis ĉiun nokton la dormadon de la kompatinda Avino, kaj tedegis, ĉikanis, turmentis tutlonge de la tago.
- Mia kara Marta, ne diru ĉi tiujn aferojn, mi petegas ! insistis Sanklaro, ni tute ne malesperas.
- Vi ne havas la koron de patrino, Sanklaro; neniam vi kapablis kompreni min. Kiel vi hodiaŭ komprenus min !
- Sed almenaŭ ne parolu kvazaŭ ĉio estis perdita.
- Mi ne havas vian feliĉan indiferentecon, Sanklaro. Se la danĝero pri via solsola infano lasas vin ja trankvila, por mi, estas io alia. Ĉi tiu bato estas tro terura post ĉio kion mi eltenis.
- Estas vere, daŭrigis Sanklaro, ke Evnjo estas tre delikata, mi ĉiam timis ke ŝi fariĝis tia. Rapida kreskado elĉerpis siajn fortojn, kaj la situacio estas danĝera. Sed ĉi tio estas nur nedaŭra malvigleco, kiun klarigas la eksesa varmo, la troo da ekzerco kaj la ekscitiĝo kaŭzita de la vizito de ŝia kuzo. La kuracisto esperas.
- Bonege, se vi povas rigardi la aferojn el la plej bona flanko, faru. Estas ŝanco ĉi tie tere, ne havi profundan sentemon. Certe, mi tre dezirus ne senti tion kiun mi travivas, kaj kiu bedaŭrinde utilas nur por profunde malfeliĉigi min. Plaĉu al Dio ke mi povu esti tiel trankvila kiel vi ĉiuj estas !
Ĉiuj havus bonegajn kialojn por kuniĝi kun ĉi tiu preĝo, ĉar Marta, sin kovranta de sia nova malbonsorto, rajtigis sin lacegigi ĉiun pri tio. Oni ne povis diri parolon, fari aŭ ne fari ion ajn, sen ke ŝi tiru el tio novan pruvon pri la maldeca nesentemo de tiuj kiuj ĉirkaŭis ŝin, ĉiuj same indiferentaj, ŝi diris, pri siaj profundaj angoroj. La kompatinda eta Evnjo kelkfoje aŭdis ĉi tiujn plendojn. Tiam ŝi konsumiĝis de larmoj pro tenera kompato pri la doloroj de sia patrino, kaj profunde afliktiĝis esti la kaŭzo de tiom da ĉagreno.
Unu aŭ du semajnoj forfluis, kaj granda pliboniĝo manifestiĝis en ĉiuj simptomoj, unu el tiuj trompaj kvietiĝoj de senindulga malsano kiuj vivigas esperon ĝis la randoj de la tombo. La lerta paŝo denove glitis en la ĝardenoj, sur la balkonoj, Evnjo ludis, Evnjo ankoraŭ ridis. Ŝia patro deklaris, dum la ekzaltiĝoj de sia ĝojo, ke baldaŭ li vidos ŝin tiel bonfarta kiel neniam. Sole Fino Ofelio kaj la kuracisto tiris neniun kuraĝiĝon el ĉi tiu iluzia paŭzo. Alia koro ankaŭ aprobis ilian konvinkon, kaj estis la eta koro de Evnjo. Kio do kelkfoje parolas funde de la animo per tiel trankvila, tiel klara maniero, por instrui al ĝi ke ĝia tempo sur tero estos mallonga ? Ĉu estas la sekreta instinkto de la malfortiĝanta naturo ? Ĉu estas la pulsadoj, la flugbatadoj de la animo kiuj videtas la senmortecon ? Kia ajn estas la kaŭzo, funde de la koro de Evnjo kuŝis la paca, dolĉa kaj profeta certeco, ke la ĉielo estis proksima. Serena persvado kiel la mildiĝintaj radioj de la subiranta suno, dolĉa kiel la kvietaj aŭtunaj belecoj, kaj en kiu ripozis tiu pura spirito, maltrankviligita. nur de la doloro de tiuj kiuj amis ŝin.
Koncerne ŝin, kvankam ĉirkaŭita ekde la lulilo de tiel viglaj tenerecoj, kvankam vidanta disvolviĝi antaŭ si la oritajn kaj logajn perspektivojn de la abundeco kaj de la amo, ŝi nenion bedaŭris, kaj ne ploris pri si mem.
Tra la rakontoj de la libro kiun ŝi kaj ŝia humila amiko tiel ofte legis kune, ŝi ekvidis kaj akceptis en sia juna sino, la bildon de tiu kiu amis la infanetojn. Laŭmezure kiel ŝi kontemplis ĝin en siaj naivaj pensoj, la bildo, iom post iom ĉesante esti nur memoro, dia kaj fora rebrilo, preskaŭ alvenis al la radianta realaĵo. Ŝia kortuŝita animo fandiĝis en superhoman tenerecon, kaj estis al Li, ŝi diris, estis al Lia regno, ke ŝi sentis sin gliti.
Poste ŝi rekomencis, kun kortuŝa zorgemo, kompati tiujn kiujn ŝi postlasos, ĉefe sian patron. Evnjo, instinkte kaj sen tio ke ŝi konsciis pri tio, sciis ke funde de tiu koro, ŝi penetris pli antaŭen ol de ĉiuj aliaj. Ŝi ankaŭ amis sian patrinon, ĉu ŝi ne estis tuta amo ? La kruelega egoismo, pri kiu estis tiel malfacile tute fermi la okulojn, iom maltrankviligis ŝin en sia naiva kredo pri la patrina neeraremo. Sed tio kion ŝi difinis malbone, kaj ne povus pravigi, ŝi kompensis tion dirante al si ke finfine ŝi estis panjo, kaj ke ŝi tre amis ŝin.
Ŝi ankaŭ afliktiĝis pri la amataj kaj fidelaj geservistoj, por kiuj ŝi estis lumo kaj suno. Infanoj apenaŭ ĝeneraligas; sed tio kion Evangelina videtis pri la hororoj de la reĝimo sub kiu la sklavoj ĝemas, estis enirita en la profundojn de ĉi tiu pensema, meditema animo kun frua matureco. Ŝi havis malprecizajn strebojn, ardajn kaj dolorajn dezirojn fari ion por ili; savi, feliĉigi, ne nur tiujn kiujn ŝi konis, sed ĉiujn ! Pasiaj, fervoraj impulsoj, tro malmulte en akordo kun ŝia gracila korpo.
- Onklo Tomo, ŝi iam diris interrompante sian legadon al sia humila amiko, mi povas pli bone kompreni nun ke Jesuo volis morti por ni.
- Kial, fraŭlino Evnjo ?
- Ĉar mi sentas iom same.
- Kion ? Fraŭlino Evnjo ? Mi ne bone kompreni.
- Mi ne kapablas klarigi tion; sed kiam mi vidis ĉi tiujn kompatindajn homojn sur la boato, vi scias kiam vi malsupreniris laŭ la rivero kun ni, estis inter ili kiuj sopiris pri siaj patrinoj, aliaj pri siaj edzoj; aliaj ploris siajn etajn infanojn; kaj ankaŭ la kompatinda Prunjo, kiam mi aŭdis ŝian historion ! Ho ! Ĉu ne estis terure ! Kaj ankoraŭ, tiom multe da aliaj fojoj, mi sentis ke mi estus kontenta morti, se mortante mi malebligus ĉi ĉiun malbonon. Mi volus morti por ili, onklo Tomo, se mi povus ! diris fervore la infano, kaj ŝi metis sur la fortikajn fingrojn de Tomo sian etan diafanan manon.
Tomo rigardis la infanon kun respekto; kaj kiam, alvokita de ŝia patro, ŝi malrapide malproksimiĝis, li plurfoje viŝis siajn okulojn kaj longtempe sekvis ŝin per la okuloj.
- Ne ebli reteni ŝin kun ni ! Ne ebli konservi fraŭlinon Evnjon ! li diris al Avino kiun li renkontis post momento. La signo de Disinjoro esti sur ŝia frunto !
- He ! Nu, nu ! Bedaŭrinde ! Jes, suspiris Avino levante la manojn al la ĉielo. Mi ĉiam diri tion ! Ŝi neniam esti infano por vivi, ĉiam tie, en la funfundo de ŝiaj okuloj, io nedifinebla. Mi tiom diri al mastrino ! Kaj jen tio fariĝi vera ! Ni ĉiujn vidi tion hodiaŭ ! Ho ! Kara ! Ho ! dolĉa eta benita ŝafido !
Evnjo kuris, suprenirante la ŝtupojn por iri kuniĝi kun sia patro. La vespero alproksimiĝis, la briloj de la subiranta suno kronis ŝian kapon per ia aŭreolo, dum ŝi antaŭenpaŝis, tute delikata, en siaj blankaj vestaĵoj, kun ŝiaj ondaj haroj radiantaj ĉirkaŭ ŝiaj brilantaj vangoj, ŝiaj okuloj lumigitaj de malrapida febro kiu konsumis ŝin.
Sanklaro vokis ŝin por montri al ŝi statueton kiun li aĉetis por ŝi. Sed ŝia aspekto, ĉe la momento kiam ŝi kuniĝis kun li, frapis lin en la koron. Ekzitas speco de beleco, samtempe tiel intensa kaj tiel delikata, ke oni ne kapablus kontempli ĝin sen maltrankvilo, kaj ŝia patro, forgesante tion kion li estis dironta al ŝi, subite ĉirkaŭpremis ŝin en siajn brakojn.
- Evnjo karulino ! Vi pli bone fartas dum ĉi tiuj tagoj, ĉu ne ?
- Paĉjo ! La voĉo de Evnjo ekhavis nekutiman firmecon, estas aferoj kiujn mi delongege deziras diri al vi, mi ŝatus fari tion nun, antaŭ ol mi plimalfortiĝos.
Sanklaro ektremis; Evnjo sidiĝis sur liajn genuojn kaj apogis sian kapon kontraŭ lia brusto.
- Ne utilas, paĉjo, plu kaŝi tion al vi. La tempo alproksimiĝas kiam necesos al mi forlasi vin. Mi foriros por neniam plu reveni. Evnjo bremsis singulton.
- Nu, nu, mia kara etulino, Evnjo mia; kaj tute tremanta, Sanklaro alprenis viglan kaj ĝojan voĉon; nun vi senkuraĝiĝas kaj nervoziĝas. Necesas ne sin allasi al malgajaj pensoj. Jen, rigardu la beletan figureton kiun mi aĉetis por vi !
- Ne, paĉjo, diris Evnjo; kaj ŝi milde forpuŝis la figureton. Ne trompu vin; ne ekzistas pli bona, mi tre bone scias tion. Mi foriras, mi sentas tion. Mi ne estas nervoza, mi tute ne estas senkuraĝa. Se ne estus vi, kara paĉjo, se ne estus ĉiuj kiujn mi amas, mi estus perfekte feliĉa. Mi deziris tion, mi sopiras al tio !
- He kio, kara trezoro, kiu povas tiom malĝojigi vian kompatindan koreton ? Ĉu vi ne havas ĉion kion vi deziras, ĉion kio povas kontentigi vin ?
- Mi preferas esti en la ĉielo; sed pro la amo de miaj amikoj, mi volus ankoraŭ vivi. Sed estas tiom da aferoj ĉi tie kiuj dolorigas min, kaj kiuj ŝajnas al mi teruraj, ke mi deziras tuj foriri supren. Ne estas ĉar mi ne sentas ĉagrenon forlasi vin; Ho ! Jen tio kio fendas mian koron !
- Sed, kio estas tio kio povas aflikti vin ? Kion vi vidas, tiel terura, mia infano ?
- Ho ! Aferoj kiuj estas ĉiutage farataj, senĉese ! Mi estas malĝoja pri niaj kompatindaj geservistoj. Ili tiel amas min ! Ili ĉiuj estas tiel atentaj, tiel bonaj al mi. Mi dezirus, paĉjo, ke ili ĉiuj estu liberaj.
- Kio, Evnjo ! Knabineto, ĉu vi do ne trovas ilin feliĉaj kiel ili estas ?
- Sed, paĉjo, se ia malagrablaĵo okazus al vi, kio ili fariĝus ? Estas tiom malmulte da homoj kiel vi, paĉjo ! Onklo Alfredo, ne estas la sama afero; ankaŭ panjo; kaj pensu pri la mastroj de la kompatinda maljuna Prunjo ! Tiom da teruraj aferoj kiuj estas farataj, kiuj rajtas esti farataj ! Kaj la infano ektremis.
- Kara amatino, vi estas tro kompatema, tro sentema ! Mi bedaŭras ke mi lasis vin aŭdi tiajn rakontojn !
- Ho ! Paĉjo, jen tio kio ĉagrenas min. Ĉu vi volas min tiel feliĉa ? Vi ne toleras ke mi havu la plej bagatelan doloron; ke mi suferas de io ajn; vi eĉ ne volus lasi min aŭdi malĝojan rakonton, kiam aliaj kompatindaj estuloj havas nur dolorojn kaj malĝojojn dum sia tuta vivo. Ha ! Paĉjo, tio ŝajnas tiel egoisma ! He ! Ĉu mi ne devas scii tion por kompati tion ? Mi tiel multe pensas pri tio ! Tio eniras min ĝis tute funde de la koro. Mi pensas pri tio kaj senĉese repensas. Paĉjo, ĉu ne estas rimedo por ke ĉiuj sklavoj estu liberaj ?
- Tio estas tre malsimpla demando, karulino mia. Nia vojo estas pereiga, ne estas dubo; nia sistemo bedaŭrinda; multe da homoj tiel pensas, kaj mi kun ili. Mi dezirus per mia tuta animo, ke ne plu estu eĉ unu sklavo sur la tero; sed kiel sukcesi ? Kiujn rimedojn preni ? Mi nenion scias.
- Paĉjo, vi estas tiel bona, tiel nobla, tiel tenera; vi havas tiel agrablan manieron diri ĉion kion vi diras; se vi irus de unu al la alia provi persvadi la homojn fari tion kio estus deca kaj bona ! Post kiam mi estos morta, paĉjo, vi pripensos tion, ĉu ne ? Ĉu vi faros tion pro la amo de mi ? Mi tiom ŝatus fari tion, se mi kapablus !
- Kiam vi estos morta, Evnjo ! ekkriis Sanklaro kun malespera impulso. Ho ! Infano, ne tiel parolu al mi ! Ĉu vi ne estas ĉio kion mi havas sur la tero !
- La infano de maljuna Prunjo estis ankaŭ ĉio kion ŝi posedis en la mondo; kaj tamen ŝi aŭdis lin krii ĝis morti, sen povi iri al li ! Paĉjo, ĉi tiuj kompatindaj homoj amas siajn karajn etulojn kiel vi ja amas min. Ho ! Faru ion por ili ! Ĉu ne estas la kompatinda Avino kiun mi vidis plori multfoje parolante pri ŝiaj infanoj; kaj Tomo kiu tiom amas la siajn ! Ĉu tio ne estas terura, kara paĉjo, ke tiaj aferoj ekzistas, kaj tamen ili okazas ĉiutage !
- Jen, karulino mia, jen, mia Evnjo, diris Sanklaro provante trankviligi ŝin. Ne afliktiĝiu, ne plu parolu al mi pri morti, kaj mi faros ĉion kion vi volos.
- Promesu al mi, paĉjo, ke Tomo havos sian liberecon tuj kiam…, ŝi haltis, poste heziteme diris, …kiam mi ne plu estos.
- Jes, kara, mi faros ĉion en la mondo; ĉion kiun vi povas peti al mi.
- Kara patro, diris la infano apogante sian brulantan vangon kontraŭ tiun de Sanklaro, kiel mi dezirus ke ni povus iri tien kune !
- Iri kien, trezoro mia ?
- En la domo de nia patro, de nia savanto, kie estas paco, kvieto, kie oni tiom amas unu la alian ! La infano parolis pri tio kiel loko kiun ŝi estus vidinta. Ĉu vi ankaŭ ne volas veni tien, paĉjo ?
Sanklaro pli forte ĉirkaŭpremis ŝin kontraŭ sia sino kaj silentis.
- Vi venos al mi, paĉjo, kaj la tinta voĉo havis tiun seriozan konvinkan akcenton kiun Evnjo kelkfoje prenis sen rimarki tion.
- Jes, mi sekvos vin, mi ne povas forlasi vin.
La vespero envolvis ilin en siajn ombrojn, pli kaj pli dikajn kaj solenajn. Sanklaro ankoraŭ tenis la malfortikan etan korpon premata kontraŭ sia brusto. Li ne plu vidis tiun profundan kaj esprimoplenan okulon, sed la dolĉa infana voĉo, kiu suspiris en lia orelo, ŝajnis la elspiro de spirito. Kiel en suverena vizio, subite lia tute kompleta pasintaĵo leviĝis antaŭ li. La himnoj kaj preĝoj de lia patrino; liaj unuaj fervoraj aspiroj al justeco kaj virto; poste, inter tiuj malproksimaj tempoj kaj la nuna horo, jaroj de skeptikeco, de monduma vivo, de tio kion homoj nomas honoran ekziston. Ni povas amasigi multmulte da pensoj en sekundo. Sanklaro vidis, sentis, sed tute ne parolis, kaj ĉar la nokto progresis, li kunportis la infanon en ŝian ĉambron; kaj kiam ŝi estis preta enlitiĝi, li foririgis la servistinojn, kaj lulis Evnjon en siaj brakoj, mallaŭte kantante ĝis kiam ŝi endormiĝis.
Add a comment