Créer un site internet

03. Edzo kaj Patro.

Sino Ŝelbi ĵus foriris por sia vizito. Eliza, stare en la verando malgaje sekvis per la okuloj la veturilon kiu malproksimiĝis, kiam mano sin metis sur ŝian ŝultron. Ŝi turniĝis, kaj brila rideto priradiis ŝiajn belajn okulojn.

- Ho ! Georgo, ĉu estI vi ? Vi timigi min ! Kiom mi ĝojI ke vi veni ! Mastrino foriri dum la tuta posttagmezo. VenI en mian ĉambreton, ni havI multan tempon por babili.

Parolante, ŝi enkondukis lin en beletan malgrandan ĉambron rigardanta al la galerio, kie ŝi kutime kudris, voĉatingebla de sia mastrino.

- Kiel kontenta mi estI ! Sed kial vi ne ridetI al mi ? RigardI nian Henrikon ! Kiel jen li granda ! La infano, alkroĉanta al la robo de sia patrino, timeme konsideris sian patron tra sia longa, bukla hararo. Li esti bela, ĉu ne ? diris Eliza. Ŝi flanken puŝis liajn harojn kaj kisis lin.

- Mi deziri ke li ne naskiĝi ! amare ekkriis Georgo. Mi deziri esti mem ne naskiĝinta !

Surprizita, timigita, Eliza sidiĝis, klinis sian kapon sur la ŝultron de sia edzo kaj ekploris.

- Ĝuste nun… esti malbone de mi fari al vi ĉi tiun plenan doloron, kompatinda edzino, esti tre malbone ! Ho ! Kial vi iam vidi min, vi povi esti tiom feliĉa !

- Georgo ! Georgo ! Kiel vi povi diri tion ?… Kio do okazi tiel terura ? Ĉu ni ne esti feliĉaj, tre feliĉaj, ankoraŭ lastatempe ?

- Jes, ni esti, kara ! diris Gorgo. Li altiris la infanon sur siajn genuojn, atente rigardis liajn brilajn nigrajn okulojn kaj trairigis siajn fingrojn tra la silkaj ringoj de lia hararo.

- Tutĝuste via portreto, Elnjo, kaj vi vere esti la plej bela virino kiun mi iam vidi, kaj la plej bona kiun mi iam ajn deziri vidi, kaj tamen preferinde esti neniam renkontiĝantaj unu la alian.

- Ho ! Georgo. Kiel vi povi…

- Jes, Eliza, suferi, ĉiam suferi, nur suferi ! Mia vivo esti pli amara ol absinto, ĝi eluziĝi kaj konsumiĝi de minuto al minuto. Mi esti kompatinda turmentata mizerulo forlasita al sia aĉa sorto. Mi kuntiri vin en la koto kun mi, jen ĉio ! Kial provi fari ion, scii ion, esti iu ? Kial vivi ? Mi deziri esti morta !

- Ho ! Georgo, jen kiu esti vere malbone ! Mi scii ĉion kion vi suferi perdante vian postenon en la fabriko, vi havi malagrablan mastron; sed pacienci, kaj eble…

- Pacienco ! li diris interrompante ŝin. Ĉu mi ne esti pacienca ? Ĉu mi diri unu solan vorton kiam, sen ia racia preteksto, li veni por forŝiri min el la loko kie mi esti bone, kie ĉiuj ami min ! Mi fidele redoni al li ĝis la lasta speso de mia gajno, kaj ĉiuj diri ke mi labori kiel du.

- Esti vere ke tio esti terura, diris Eliza. Sed finfine, li esti via mastro, vi scii.

- Mia mastro ! Kiu fari lin mian mastron ? Jen tio kion mi demandi al mi. Kian rajton li havi sur mi ? Mi esti homo kiel li. Pli bona homo ol li ! Mi pli bone kompetenti pri komerco. Mi esti pli lerta administranto ol li esti. Mi pli flue legi; mi havi pli belan manskribon, kaj mi sole lerni ĉion; mi nenion ŝuldi al li. Mi lerni malgraŭ li ! Kaj kian rajton li havi por fari de mi ŝarĝobeston ? Por forpreni min el okupoj pri kiuj mi kapabli, pli ol li, por meti min en la loko de ĉevalo ? Jen tio kion li voli, li diri ke li rompi min, ke li humiligi min, kaj li intence doni al mi la plej malfacilajn, la plej aĉajn, la plej malpurajn taskojn !

- Ho ! Georgo, Georgo… vi timigi min ! Neniam mi aŭdi vin tiel paroli, mi timi ke vi fari ion malbonan. Mi scii ĉion kion vi suferi; sed esti prudenta. Ho ! Mi petegi vin por la amo al mi, por nia Henriko !

- Mi esti prudenta, mi esti pacienca; sed la aferoj plimalboniĝi de horo al horo. Karno kaj sango ne plu kapabli elteni. Ne esti unu okazo por insulti min, por turmenti min, kiun li ne kapti ! Mi pensi sukcesi plenumi mian laboron, resti kvieta, kaj mia tasko finita, ankoraŭ trovi tempon por legi kaj lerni. Sed ju pli mi labori, des pli li superŝarĝi min. Li diri ke, kiom ajn mi silenti, li bone vidi ke demono loĝi en mi, kaj ke li foririgi ĝin el mi ! Kaj unu el la ĉi tiuj tagoj la demono eliri, sed laŭ maniero kiun ne plaĉi al li, aŭ mi tre erari.

- Ho ! Kara, kion ni fari ? diris Eliza malgaje.

- Ne plu malfrue ol hieraŭ, daŭrigis Georgo, mi ŝarĝi ŝtonojn en ĉaron, la juna mastro Tomjo ĉeesti, klakigante sian vipon tiel proksime al la ĉevalo, ke la besto ektimi. Mi mildege peti al li ĉesi; li daŭrigi pli laŭte; mi denove petegi al li, li sin turni kaj frapi min. Mi reteni sian manon, tiam li eligi laŭtegajn kriojn, ĵeti al mi piedbatojn kaj kuri diri al sia patro ke mi batali kun li. La patro furioze veni, ĵurante ke li instrui al mi koni mian mastron. Li ligi min al arbo, detranĉi branĉojn por sia filo, kaj diri al li ke li devi vipi min ĝis kiam li laciĝi; kaj li meti longan tempon por laciĝi !… Se iam mi ne rememorigi tion al li !

La frunto de la mulato malheliĝis, kaj en liaj okuloj vekiĝis malbrila fajro kiu tremigis la junan virinon. "Kiu fari de ĉi tiu viro mian mastron ? Jen tio kion mi voli scii.

- Mi ĉiam pensi ke mi ŝuldi obeadon al la mastro kaj la mastrino, se ne mi ne esti kristanino, diris Eliza.

- Ho ! Vi, esti malsama, ili eduki vin tute junaĝan. Ili nutri, vesti, instrui vin. Ĉi tiuj esti specoj de rajtoj. Sed mi, kion mi ricevi ? Piedbatojn, pugnobatojn, insultojn, tro feliĉa esti kelkfoje forgesita en angulo. Kaj kion mi ŝuldi ? Mi pagi centoble tion kion mi kosti. Mi ne pli elteni tion. Ne, mi ne voli tion ! li diris kun fermita pugno kaj minaca mieno.

Eliza, tremetanta, silentis. Neniam ŝi vidis sian edzon tiel incitegita. Lia milda natureco fleksiĝis kiel kanon sub la impetega skuo de ĉi tiu uragano.

- Vi scii, la kompatinda Karlo kiun vi doni al mi, daŭrigis Georgo, ĝi esti mia sola konsolado. Li nokte dormi kun mi, sekvi min al laboro, kaj ofte rigardi min kvazaŭ ĝi kompreni tion kion mi suferi. Nu ! La alian tagon mi doni al li kelkajn ĵetitajn ostojn kiujn mi pluki ĉe la pordo de la kuirejo, kiam la mastro pasi. Li plendi ke mi nutri ĝin koste de li. Li ne havi la monrimedojn, li diri, vivteni la hundon de ĉiu negro, kaj li ordoni al mi alligi ŝtonon al la kolo de Karlo, kaj ĵeti ĝin en la marĉeton.

- Ha ! Georgo, vi ne fari tion !

- Ne, ne mi, sed li. La mastro kaj lia filo Tomjo droni kaj svenbati ĝin per ŝtonoj. Kompatinda besto ! ĝi rigardi min tiel malĝoje, kvazaŭ ĝi peti al mi savi ĝin. Poste mi esti skurĝita pro ne voli mortigi mian hundon. Sed ne gravi ? La mastro vidi ke mi ne esti el tiuj kiuj oni subpremi per la vipo. Mia tago veni, ke li sin gardi !

- Kion vi esti faronta, Georgo ? Ho ! Mi petegi vin, ne fari ion malbonan. Se vi nur voli fidi al Dio kaj pacienci, Li liberigi vin.

- Mi ne esti kristano kiel vi, Eliza; mia koro esti plenplena de galo. Mi ne kapabli fidi al Dio ! Kial li lasi la aferojn okazi laŭ ĉi tiu pereiga maniero ?

- Ho ! Georgo, ni havi fidon ! Mastrino diri eĉ ke ĉio aĉiĝi, ni devi kredi ke Dio fari kiel eble plej bone.

- Esti facile por diri al tiuj kiuj sidi sur sofoj, tirataj en kaleŝegoj. Ke ili ŝanĝi lokon kun mi, kaj ili ŝanĝi lingvaĵon. Mi deziri povi esti bona, sed la koro bruligi min, kaj ne sukcesi rezigni. Eĉ vi ne kapabli tion, vi ne kapabli, kiam mi esti dirinta al vi tion kion mi devi diri al vi. Vi ankoraŭ ne scii ĉion.

- Kio pli povi esti ?

- La mastro antaŭnelonge deklari ke li penti lasi min edzinigi ekster la bieno, ke li malami sron Ŝelbin kaj lian tutan rason, ĉar ili esti orgojluloj kiuj levi la kapon pli alte ol li. Li diri ke esti de vi ke mi akiri miajn ideojn pri sendependeco, ke li ne plu permesi al mi veni ĉi tien kaj ke mi devi preni alian edzinon, kaj kunvivi en la plantejo. Unue li grumbli kaj obtuze minaci, sed hieraŭ li ordoni min preni Minan kaj ekloĝi en kabano kun ŝi, alie li vendi min por la Malsupra Rivero.

- Sed vi esti edziĝinta kun mi de la ministro, nek pli nek malpli ol se vi esti blankulo, diris Eliza naive.

- Ĉu vi ne scii ke sklavo ne rajti edziĝi ? La leĝo ne kalkuli kun tio. Mi ne kapabli gardi vin kiel mian edzinon, se plaĉi al li disigi nin. Jen kial mi deziri esti neniam vidante vin, kial mi riproĉi min esti naskiĝinta ! Pli bone esti por ni ambaŭ, pli bone esti por ĉi tiu kompatinda infano ne esti en la mondo. Ĉio ĉi povas ankaŭ okazi al li.

- Ho ! Nia mastro al ni, esti tiel bona !

- Jes, sed kiu scii ? Li povi morti, kaj tiam la infano esti vendata, Dio scii al kiu ? Ĉu esti plezuro vidi lin belan, lertan, inteligentan ? Ne, mi diri al vi, Eliza, ke ne esti en li kvalito, beleco, kiu iam ne trapiki al vi la koron kiel glavo; necesi tro multe da mono por ke vi povi gardi lin, kompatinda edzino !

Ĉi tiuj paroloj konsternigis Elizan. La vidaĵo de la sklavkomercisto revenis al ŝi. Ŝi paliĝis, la spirado mankis al ŝi kvazaŭ ŝi ricevis mortigan baton. Ŝi serĉis per la okuloj sian Henrikon, kiu, laca pro la serioza tono de la interparolo, iris sub la verandon, kie li triumfe galopis rajde sur la irbastono de sro Ŝelbi. Ŝi emis paroli al sia edzo pri siaj timoj, sed ŝi sin detenis.

"Ne, ne, li jam sufiĉe havi, kompatinda viro !" ŝi pensis. "Mi nenion diri al ŝi. Cetere, tio ne esti vera; mastrino neniam trompi min".

- Tiel, Eliza, knabino mia, diris ŝia edzo, kuraĝo kaj adiaŭ, ĉar mi foriri.

- Vi foriri, kaj al kie, Georgo ?

- Al Kanado, li stariĝis plenalte, kaj tuj tien mi elaĉeti vin. Ni ne plu havi alian esperon. Vi havi bonan mastron kiu ne rifuzi vendi vin. Mi elaĉeti vin kaj la knabon. Kun la helpo de Dio, mi finvenki tion !

- Aĥ ! Ve !… se vi esti kaptita ?

- Mi ne esti kaptita, Eliza, mi morti antaŭe. Mi esti libera aŭ morta.

- Vi almenaŭ ne mortigi vin, ĉu ?

- Mi ne havi ĉi tiun problemon. Ili sufiĉe rapide mortigi min, neniam ili forigi min vivantan al la Malsupra Rivero.

- Georgo, por mia amo, gardi vin ! Ne fari perforton aŭ al vi aŭ al iu ajn !… La tento esti tro forta, mi scii tion. Foriri, ĉar tio necesi, sed esti singardema, preĝi Dion helpi vin.

- Aŭskulti mian planon, Eliza. La mastro enkapigi al si sendi min ĉi tien proksime por alporti letereton al sro Simeso. Li kalkuli, mi kredi, ke mi halti preterpasante por diri al vi tion kion mi havi en la koro. Li esti ravita ke la afero ofendi la ge-Ŝelbiojn, "tiun genton !", kiel li nomi ilin. Mi rezignacie reiri al la loĝejo, vi kompreni, kvazaŭ ĉio esti finita. Mi fari miajn preparojn, kaj esti homoj kiuj helpi min. Post unu semajno aŭ du, iun tagon, mi malesti dum la alvoko. Preĝi por mi, Eliza, la bona Dio eble aŭskulti vin.

- Ankaŭ preĝi lin, Georgo, fidi al li, kaj vi ne fari ion malbonan.

- Nun adiaŭ, diris Georgo.

Li prenis la manojn de Eliza inter la siajn, kaj fikse rigardis ŝin en la okuloj sen moviĝi. Ambaŭ silentis. Poste venis la lastaj paroloj, la amaraj ploroj, la tuta korŝiro de la disiĝo, kiam la espero sin revidi kuŝas sur araneaĵo. Fine la edzo kaj edzino disiĝis.

Last edited: 19/11/2021

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment