20. Daŭrigo de la Spertoj kaj Opinioj de fraŭlino Ofelio.

- Tomo, ne utilas meti la ĉevalojn, mi ne eliros.

- Kial, fraŭlino Evnjo ?

- Ĉi tiuj aferoj eniras en mian koron, Tomo, diris Evnjo; ili eniris en ĝi tiel profunde ! ŝi serioze ripetis. Ne, mi ne eliros. Kaj forlasante Tomon, ŝi reiris en la domon.

Malmulte da tagoj poste, alia virino venis anstataŭ Prunjo por alporti biskotojn. Fino Ofelio estis en la kuirejo.

- He Disinjoro ! ekkriis Dinaho, kion do Prunjo trafiĝi ?

- Prunjo ne plu reveni, diris mistere la virino.

- Kial ? demandis Dinaho; ĉu ŝi ne mortis ?

- Ni ne scias precize. Ŝi estas sube en la kelo, rebatis la virino ĵetante ekrigardon direkte al fino Ofelio.

Ĉi tiu elektis la biskotojn, kaj Dinaho sekvis eksteren la portistinon.

- Kio do okazi al Prunjo ?

La virino, kiu ŝajnis heziti inter la deziro paroli kaj certa timo, mallaŭte respondis :

- Nu ! Vi diri tion al neniu, Prunjo denove ebriiĝi. Ili malsuprenigi ŝin en la kelon; ili lasi ŝin tie la tutan tagon, kaj mi aŭdi ilin diri ke la muŝoj ataki ŝin, kaj ŝi esti morta !

Dinaho levis la manojn al la ĉielo. Ŝi turniĝis, kaj ekvidis ĉe siaj flankoj la puran vizaĝon de Evangelina. Ŝiaj grandaj mistikaj okuloj estis dilatitaj pro hororo, kaj la sango estis forlasinta ŝiajn vangojn kaj ŝiajn lipojn.

- Dio beni nin ! Fraŭlino Evnjo esti malsana ! Pri kio mi pensi lasinte ŝin aŭdi tion ! Ŝia paĉjo tuj esti kiel freneza !

- Mi ne sentos min malbone, firme diris la infano. Kaj kial mi ne aŭdus tion ? Aŭdi tion ne estas tiel dolore por mi kiel por la kompatinda Prunjo suferi tion.

- Sinjoro bona Dio ! Tiaj rakontoj ne esti faritaj por afablaj kaj delikataj frlinoj kiel vi ! Esti sufiĉe por mortigi ilin !

Evnjo suspiris kaj resupreniris la ŝtuparon per malrapidaj paŝoj. Fino Ofelio informiĝis pri tio kio okazis. Dinaho rakontis tion al ŝi laŭ sia malkonciza maniero, kaj Tomo aldonis tion kion li eksciis pri la malfeliĉa virino la matenon kiam li sekvis ŝin.

- Tio estas abomena, horora afero ! ŝi ekkriis kiam ŝi eniris en la salonon kie Sanklaro legis la gazeton.

- Kiu nova maljustaĵo denove estas sub la suno ? li demandis.

- Kiu maljustaĵo ?… Ĉi tiuj mizeruloj mortigis Prunjon sub la vipo ! Kaj ŝi vigle komencis la rakonton, emfazante la detalojn.

- Mi pensis ke tio tiel finiĝus iun tagon aŭ la alian, diris Sanklaro daŭrigante legi sian gazeton,

- Vi pensis tion !… Kaj ĉu vi ne faros ion ? Ĉu ne estas justicoficistoj kiuj povu interveni, ekenketi ?

- Oni ĝenerale supozas ke la intereso de la posedanto estas sufiĉa garantio por la posedaĵo. Se plaĉas al homoj sin ruinigi, mi ne tro scias kion fari pri tio. Ŝajnas ke la kompatinda estulino ebriiĝis kaj ŝtelis, tio kio ne kunhelpos vigligi la simpatiojn favore al ŝi.

- Sed tio estas senhonora ! Tio estas abomena, Aŭgusteno ! Tio krias al venĝo kontraŭ vi !

- Kara kuzino mia, en ĝi, mi estas por nenio, kaj mi povas nenion. La afero dependintus de mi, mi malebligus ĝin. Se limigitaj kaj brutalaj homoj sekvas siajn krudajn instinktojn, kion vi volas ke mi faru pri tio ? Ili havas absolutan potencon, ili estas nerespondecaj despotoj. Por kio utilus interveni ? Ne ekzistas leĝoj aplikeblaj al tiaj kazoj. Pli bone do estas fermi la okulojn kaj orelojn, kaj lasi pasi. Estas la solsola rimedo kiu restas al ni.

- Kiel vi povas fermi viajn okulojn kaj viajn orelojn ? Kiel vi kapablas lasi tiajn aferojn pasi !

- Kara infano mia, kiel pli bone esperi ? Jen tuta klaso malnobla, malklera, nature maldiligenta, transdonita sen kontrakto aŭ kondiĉoj, inter la manojn de tiuj el kiuj la plimulto de nia mondo konsistas, homoj mamulte skrupulaj, sen ia ajn kutimo sin regi, kiuj eĉ ne estas klerigitaj pri siaj propraj interesoj, kaj tio estas la kazo de la pli granda duono de la homa specio. En tiel organizita respubliko, kion povas fari homo de honoro, krom fermi la okulojn tiel forte kiel li kapablas kaj kirasi al si la koron ? Mi ne povas aĉeti ĉiun kompatindan mizerulon kiun mi renkontas. Mi ne povas agi kiel migra kavaliro, kaj komenci ripari ĉiun individuan damaĝon en urbo kial ĉi tiu. Ĉio kion mi povas, estas teni min for de tio.

La bela vizaĝo de Sanklaro malheliĝis dum momento. Li aspektis afliktita, sed preskaŭ tuj vidigante gajan rideton, li diris :

- Nu, kuzino, ne restu stare tie kiel unu el la malcedemaj Parcoj. Vi nur almetis vian okulon ĉe la truo de la kurteno, nur videtis tion kio okazas, laŭ iu formo aŭ alia, en la tuta mondo. Se ni volus esplori ĉiujn veaspektajn profundojn de la vivo, ni ne plu havus koron por io ajn. Mi jam diris tion al vi, tio estas same danĝera kiel atentege ekzameni la misterojn de la kuirejo de Dinaho. Sanklaro ekkliniĝis malantaŭen sur la sofo, kaj reabsorbiĝis en sian ĵurnalon.

Fino Ofelio sidiĝis, eltiris sian trikaĵon kaj komencis triki kun vervo de la indigno. Ŝi silentis, sed la fajro subbrulis interne; fine ĝi eksplodis :

- Mi diras al vi, Aŭgusteno, ke se vi povas rezignacii pri similaj aferoj, mi ja ne kapablas. Estas abomene de vi defendi tian sistemon ! Jen mia opinio.

- Kio ? diris Sanklaro, levante la okulojn. Denove !…

- Mi ripetas ke tio estas tute abomena de vi defendi tian sistemon ! ekkriis fino Ofelio kun kreskanta varmo.

- Mi, defendi ĝin ! Kiu iam diris ke mi defendis ĝin ?

- Certe, vi defendas ĝin, vi ĉiuj, vi la suduloj ! Alie kial vi havus sklavojn ?

- Ĉu vi estas sufiĉe naiva, kara kuzino mia, por supozi ke neniu en ĉi tiu mondo faras tion kion li opinias prava ? Ĉu vi mem neniam faris ion, neniam faras ion kiu devojiĝas de la rekta linio ?

- Se tio okazas al mi, mi pentas pri tio, mi esperas, diris fino Ofelio energie movante siajn trikilojn.

- Ankaŭ mi, reparolis Sanklaro senŝeligante oranĝon; mi pasigas mian vivon pripenti.

- Kial do vi daŭrigas ?

- Ĉu vi neniam daŭrigis malbonfari, post esti pentinta, bona kuzino mia ?

- Eble; kiam la tento estis tre forta, diris fino Ofelio.

- Nu ! Ankaŭ por mi la tento estas forta, rekomencis Sanklaro. Estas tie kie troviĝas la malfacileco.

- Sed, almenaŭ, mi estas ĉiam rezoluta rompi kun malbono, kaj mi provas fari tion.

- Mi prenis la saman decidon pli ol centfoje ekde dek jaroj; sed mi ne scias kiel tio okazas, mi ne progresis plu. Ĉu vi ja forĵetis ĉiujn viajn pekojn, kuzino ?

- Kuzo Aŭgusteno, serioze diris fino Ofelio interrompante sian trikadon, vi sendube pravas malaprobante miajn erarojn. Mi scias ke ĉio kion vi diras, estas vera, neniu sentas tion pli ol mi; sed tamen ŝajnas al mi ke ekzistas kelka diferenco inter ni. Mi pensas ke mi fortranĉus mian dekstran manon plivole ol daŭrigi fari tagon post tago tion kion mi opinias malbona. Mia konduto, tio estas vera, ne ĉiam kongruas kun mia kredkonfeso, kaj tial mi meritas vian mallaŭdon.

- Nun, kuzino, diris Aŭgusteno sidiĝante sur la pargeton kaj apogante sian kapon sur la genuojn de fino Ofelio, ne montru tiom da soleneco ! Vi scias ke mi ĉiam estis impertinenta knabo, vera sentaŭgulo, mi ŝatas inciteti vin, jen ĉio, por vidi vin iomete koleran. Mi kredas vin perfektan, kun malesperiga bonkoreco ! Nur pensi pri tio nervozigas min, preskaŭ mortigas min !

- Sed temas pri serioza afero, kara infano mia, Aŭgusteno mia, reparolis fino Ofelio metante sian manon sur la frunton de la junulo.

- Diru timiga ! Kaj mi neniam povas serioze paroli kiam varmas. Kun la moskitoj kaj la ceteraj, ne eblas ekflugi al la sublimaj altaĵoj de la moralo. Sed, mi pensas tion, diris Sanklaro subite restariĝante, jen tute evidenta teorio ! Mi nun komprenas kial la popoloj de Nordo estas pli virtaj ol tiuj de Sudo, mi komprenas la kaŭzojn kaj la efikojn.

- Ho ! Aŭgusteno, vi estas vera sencerbulo !

- Ĉu mi estas tia ? Nu, mi akceptas tion. Sed mi esceptokaze volas esti serioza; transdonu al mi ĉi tiun korbon da oranĝoj. Se mi faras ĉi tiun penon, estu preta "revigligi al mi la koron per vino, kaj konsoli min per pomoj"(1). Nun, diris Aŭgusteno tirante al li la korbon, mi komencas : Kiam, tra la homaj eventoj, iu homo juĝas necesan teni kaptitajn du aŭ tri dekduojn de siaj proksimuloj, lumbrikoj kiel li, deca respekto al la antaŭjuĝoj de la socio postulas…

- Mi ne vidas ke vi fariĝas pli serioza, diris fino Ofelio.

- Atendu ! Mi alvenas en ĝin. Vi tuj aŭdos. Mi agnoskas, kuzino, li diris kun sia bela vizaĝo subite mienanta seriozan kaj penseman esprimon, ke pri ĉi tiu abstrakta temo de la sklaveco, povas esti, laŭ mi, nur unu opinio. La plantistoj kiuj tiras profiton el tio, la klerikoj kiuj volas plaĉi al plantistoj, la politikistoj kiuj utiligas tion por regi, povas tordi la lingvon kaj fleksi la moralon ĝis grado kiu mirigos la mondon. Ili kapablas varbi ĉe sia servado la naturon, la Biblion, kaj kiu scias ankoraŭ kion ! Sed finfine nek ili nek la mondo kredas silabon el tio. Resume, la afero venas de la diablo; kaj miaopinie, tio estas sufiĉe beleta montro de tio kion li kapablas fari.

Fino Ofelio ĉesis triki kaj tute surprizite rigardis lin. Sanklaro ŝajnis ĝui sian miron.

- Vi larĝe malfermas la okulojn ! Ĉar vi venigis min al ĉi tiun temon, mi iros ĝisfunden. Ĉi tiu malbenita institucio, malbenita de Dio, malbenita de homoj, kiu ĝi estas ? Senigu ĝin de ĉiuj ĝiaj ornamaĵoj, penetru ĝis la radiko, kaj en la koro, kion vi trovas tie ? Ĉar mia frato Kuaŝo(2) estas senscia kaj malforta, kaj ke mi estas inteligenta kaj forta, ĉar mi scias kiel elturniĝi, kaj ke mi povas tion, eblas al mi ŝteli de li ĉion kion li havas, konservi lin, kaj doni al li nur tion kio konvenas al mi. Tio kio estas tro peniga, tro malpura, tro malplaĉa por mi, plenrajte estos la laboro de la Kuaŝo. Ĉar mi ne ŝatas labori, la Kuaŝo laboros; ĉar la suno bruligas min, la Kuaŝo suferos la varmegon de la suno. La Kuaŝo perlaboros la monon, mi elspezos ĝin. La Kuaŝo kuŝos en la marĉetoj de la vojo, por ke mi sekpiede transpasu. La Kuaŝo plenumos mian volon, ne lian, ĉiujn tagojn de sia vivo, kun la ŝanco fine meriti la ĉielon, se mi opinios lin taŭga. Jen resume, ĉio kio estas la sklaveco. Mi defias kiun ajn legi nian sklavkodon, tiel kiel ĝi ekzistas en niaj leĝlibroj, kaj eltiri el ĝi ion alian. Oni parolas pri eksceso de la sklaveco ! Blago. La afero mem estas la esenco de ĉiu eksceso. Kaj se la tero ne enprofundiĝas sub ni, kiel Sodomo kaj Gomoro, tio estas ĉar ni ankoraŭ uzas ĝin diskrete. Duone pro kompato, duone pro honto, ĉar ni estas homoj naskitaj de virinoj, kaj ne de sovaĝaj bestoj. La plejmulto el ni ne uzas, ne kuraĝas uzi la teruran potencon kiun niaj senkompataj leĝoj metas inter niaj manoj. Tiu kiu iras plej for, tiu kiu faras la plej malbonan, restas en la limoj kiujn la leĝo atribuas al li.

Sanklaro stariĝis, kaj cedante al sia ekzaltiĝo, li paŝis per hastaj paŝadoj. Lia bela vizaĝo, el greka pureco de trajto, brulis per la fajro de indigno. Liaj grandaj bluaj okuloj flagris, kaj liaj gestoj pasiiĝis sen lia scio. Fino Ofelio neniam vidis lin tiel; ŝi silente kontemplis lin.

- Mi deklaras al vi, li diris subite haltanta antaŭ sia kuzino (sed ne utilas paroli aŭ senti pri ĉi tiu temo), mi deklaras al vi ke estis momentoj kiam mi pensis ke, se la lando estus englutita kun ĉiuj siaj maljustaĵoj kaj ĉiuj siaj mizeraĵoj, mi volonte malaperus kun ĝi. Kiam, dum miaj rondvizitadoj de proprietulo, dum miaj vojaĝoj sur la riveregoj sur niaj boatoj, mi renkontis kelkan malnoblan, fian bruton, malindan je la nomo de homo, kaj ke mi diris al mi : "Niaj leĝoj permesas al li fariĝi absoluta despoto de tiom da homaj estuloj kiom li povas aĉeti per la mono de la ŝtelo, de la fraŭdo aŭ de la ludo". Kiam mi vidis tiajn estulojn en suverena posedo de malfortaj infanoj, de junaj knabinoj, de virinoj, mi estis tentita malbeni mian landon, malbeni mian genton !

- Aŭgusteno ! Aŭgusteno ! Vi sufiĉe diris, certe. En mia vivo mi aŭdis nenion similan, eĉ en la Nordo.

- En la Nordo, diris Sanklaro subite ŝanĝanta sian mienon kaj reakirante sian kutiman senzorgan tonon. Pu ! Viaj nordanoj havas frostan sangon. Vi estas malvarma pri ĉio. Vi ne povas decidiĝi iele trapele malbeni kiel ni, tuj kiam ni komencas tion.

- Sed, reparolis fino Ofelio, la demando estas…

- Jes, certe, la demando estas, kaj ĝi estas diabla demando, Kiel vi venis en ĉi tiu stato de peko kaj mizero ? Nu, mi respondos al vi per la bonaj malnovaj paroloj kiujn vi dimanĉe kutimis instrui al mi : "Mi venis al tio per la originala peko". Miaj sklavoj estis tiuj de mia patro, kaj krome de mia patrino. Nun ili estas miaj, ili kaj ilia idaro, kiu ne ĉesas esti sufiĉe konsiderinda kvanto. Mia patro, vi scias tion, alvenis de Nordo. Li estis ĝuste el la sama harditeco kiel la via, maljuna romano, energia, lojala, dotita de nobla animo kaj de ŝtala volo. Via patro loĝis en Nov-Anglio por regi super rokoj, ŝtonoj, kaj devigi la naturon zorgi pri lia ekzisto. La mia loĝis en Luiziano por regi super viroj, virinoj, kaj devigi ilin zorgi pri lia vivo.

- Mia patrino, daŭrigis Sanklaro ekstaranta kaj haltanta ĉe la alia fino de la ĉambro antaŭ portreto kiun li kontemplis kun fervora respektego, mia patrino estis dia ! Ne rigardu min tiel ! Vi scias tion kion mi volas diri. Ŝi povis esti el morta raso, sed neniam mi povis malkovri en ŝi spuron de homa malforteco aŭ eraro. Kaj ĉiuj kiuj rememoras ŝin, gesklavoj aŭ liberaj homoj, geservistoj aŭ geamikoj, same diras pri ŝi. Nu, kuzino, ekde jaroj ĉi tiu patrino staris sola inter mi kaj la abismo de kompleta nekredemo. Ŝi estis enkorpiĝo de la Evangelio; viva pruvo de ĝia vereco, neklarigebla kaj neklarigita estulino, alie ol per fido. Ho patrino ! Patrino ! diris Sanklaro kunigante la manojn kun ekzaltiĝo, poste bremsante sian emocion, li revenis sidiĝi sur la otomano kaj daŭrigis :

- Ni estis ĝemeloj, mia frato kaj mi. Oni asertas ke la ĝemeloj devas simili, ni ja absolute malsimilis. Li havis nigrajn kaj ardajn okulojn, ebonajn harojn, tre distingan romian profilon, brunan kaj firman vizaĝkoloron. Mi havis bluajn okulojn, blondajn harojn, grekan silueton, blankan kaj delikatan vizaĝkoloron. Li estis vigla kaj observema; mi estis revema kaj maldiligenta. Malavara al siaj amikoj kaj egaluloj, li estis orgojla, regema, aroganta al la malaltranguloj, kaj tute senkompata rilate al ĉio kio kontraŭstaris al li. Ni ambaŭ respektis la veron; li, pro aroganteco kaj kuraĝo; mi, pro amo de idealo. Ni amis unu la alian kiel knaboj amas unu la alian, kaprice kaj eklipse. Li estis la favorato de mia patro; mi estis tiu de mia patrino.

- Mi havis pri ĉiuj eblaj temoj ekscesan sentemon, intensecon de sentoj kiun mia patro kaj mia frato eĉ ne iom komprenis, kaj kun kiun ili ne povis simpatii. Estis alie kun mia patrino. Kiam mi kverelis kun Alfredo, kaj ke mia patro rigardis min per severa okulo, mi kutimis iri trovi ŝin en ŝian ĉambron, kaj sidiĝi apud ŝi. Mi memoras ŝian sintenon, ŝiajn palajn vangojn, ŝiajn profundajn, mildajn kaj seriozajn okulojn, ŝiajn blankajn vestaĵojn, ŝi ĉiam surhavis blankaĵon, kaj mi pensis pri ŝi kiam mi legis, en Apokalipso, la priskribon de la sanktuloj vestitaj de roboj el fajna linaĵo el brila blankeco. Ŝi havis genion pri multaj aferoj, sed precipe pri muziko. Ofte sidanta antaŭ sia orgeno, ŝi ludis la belajn kaj majestajn ariojn de la katolika eklezio. Ŝi kantis ilin per sia anĝela voĉo, kaj mi apogis mian kapon sur ŝiajn genuojn, mi ploris, mi sentis, mi revis, sen limo aŭ mezuro, aferojn pri kiuj mi tute ne havis vortojn.

- En tiuj tagoj, ĉi tiu demando pri sklaveco neniam estis metita, diskutita, kiel nun. Neniu vidis en ĝi malbonon.

- Mia patro naskiĝis aristokrato. Mi imagas ke, en iu ajn antaŭekzisto, li okupis altan rangon inter la spiritoj kiuj konsistigas la ĉielan hierarkion, kaj ke li gardis la orgojlon de ĝi; tiom ĉi tiu kora orgojlo estis denaska kaj enkorpigita en li, kvankam li origine estis el malriĉa kaj tute ne nobla familio. Mia frato estis kreita laŭ lia bildo.

- Nu, aristokrato, kiel vi scias, havas en la tuta mondo neniun homan simpation preter certa socia limo. En Anglio, ĉi tiu limo haltas ĉe certa punkto; en la Birma Imperio ĉe iu alia; en Ameriko, ĉe ankoraŭ alia; sed la aristokrato de ĉi tiuj diversaj landoj neniam transiras ĝin. Tio kio estus eksceso, suferego, maljusteco en sia propra klaso fariĝas en alia malvarma neceso. La limlinio de mia patro estis la koloro. Neniam estis pli justa, pli malavara homo inter siaj egaluloj; sed li konsideris la nigrulon, tra ĉiuj eblaj gradoj de koloro, kiel interan ligon inter homo kaj bruto, kaj bazis sur ĉi tiu hipotezo ĉiujn siajn ideojn pri justeco kaj malavareco. Mi supozas ke se oni estus abrupte demandita al li : "Ĉu vi kredas ke tiuj homoj havas senmortajn animojn ?" Li fine estus, post kelkaj "Hm ! Ha !" respondanta : "Jes". Sed mia patro ne estis viro multe maltrankviliĝanta pro spiritualismo. Ĉiuj liaj religiaj sentoj kontentiĝis respektegi Dion, kiel la superegan kaj akceptitan estron de la altaj klasoj.

- Mia patro laborigis ĉirkaŭ kvincent nigrulojn. Li estis malindulga, postulema, ĉikanema pri la aferoj. Ĉio devis funkcii per sistemo, kun rigora precizeco. Nun, se vi kalkulas kun tio ke ĉi tiun matematikan precizecon estis postulita de bando da maldiligentaj, rabemaj, malordemaj sklavoj kiuj, en sia vivo, havis kiel stimulo nur la deziron eviti laboron kaj "ŝteli la tempon", kiel vi ja homoj de Vermonto diras, vi komprenos ke devis okazi sur la plantejo multaj aferoj el la plej teruraj kaj el la plej dolorigaj por sentema infano kiel mi.

- Plie estis laborestro, granda, senkarna, provizita de du fortikaj pugnoj, renegato de la ŝtato Vermonto (pardonu, kara kuzino), kiu post esti farinta regulan lernoservon pri hardado kaj brutaleco, plibonigis siajn konojn en la praktiko. Mia patrino neniam kapablis elporti lin, kaj mi ankaŭ ne. Sed li havis sur mia patro grandegan influon, kaj ĉi tiu viro estis la absoluta despoto de la bieno.

- Mi tiam estis eta knabo; mi havis la saman amon kiun mi ankoraŭ havas por ĉiuj homaj aĵoj, speco de pasio por la studo de la homaro, laŭ iu ajn formo. Mi vizitadis la kabanojn, mi enŝoviĝis en la kultivaĵojn, inter la laboristoj, el kiuj mi nature estis la plej ŝatata. Ĉiaj plendoj, riproĉoj alvenis al miaj oreloj. Mi raportis ilin al mia patrino, kaj ni ambaŭ formis specon de komitato por la riparo de la damaĝoj. Ni malebligis kaj subpremis multajn kruelecojn, kaj ni ĝojis esti farinta tiom da bono kiam, kiel ofte okazas, mia fervoro transpasis la limojn. Stubo plendis ne plu povi regi super la sklavoj, kaj minacis rezigni sian postenon. Kvankam tenera kaj indulga edzo, mia patro neniam cedis antaŭ tio kion li opiniis necesa. Li metis sian piedon, kiel rokon, inter ni kaj la kampolaboristoj. Li sciigis al mia patrino, per perfekte respektoplena sed tre pozitiva lingvaĵo, ke ŝi estis entute mastrino de la internaj geservistoj, sed ke ŝi ne devis enmiksiĝi kun tiuj eksteraj. Li respektis ŝin pli ol iu ajn vivanta estulo; sed li dirintus la samon al la Virgulino Maria, se ŝi malhelpintus lian sistemon.

- Mi kelkfoje aŭdis mian patrinon rezoni kun li, kaj klopodi veki liajn simpatiojn. Li aŭskultis ŝiajn plej kortuŝajn vokojn kun malesperiga ĝentileco. "Ĉio finiĝas per ĉi tio, li diris, ĉu mi devas maldungi Stubon aŭ gardi lin ? Stubo estas la akurateco, la honesteco mem, iu esenca aferisto, kaj tiel humana kiel la plejmulto da homoj. Ni ne povas havi la perfektecon; se mi konservas lin, mi devas entute konservi lian administradon, eĉ se okazus de tempo al tempo esceptaj aferoj. Ĉiu registaro implicas necesan severecon. Oni ne povas juĝi la ĝeneralajn regulojn surbaze de apartaj kazoj". Mia patro ŝajnis konsideri ĉi tiun lastan maksimon kiel suverenan decidon pri krueleco. Post esti eldirinta ĝin, li kutime kuŝiĝis sur la sofo, kiel homo kiu finis la aferojn, kaj kiu pretiĝis por dormeti aŭ legi la ĵurnalon, laŭ la okazo.

- Mia patro fakte havis alvokiĝon por esti ŝtatisto. Li estus dividinta Pollandon tiel facile kiel oranĝon, aŭ sisteme dispreminta kompatindan Irlandon, sen la plej eta skrupulo. Fine mia patrino cedis, pro manko de ebleco. Ni scios nur en la tago de la Lasta Juĝo, tion kiun noblaj kaj sentemaj naturoj kiel ŝia suferis pro sia senpovo, mergita en tiu abismo de maljusteco kaj krueleco, kies ili sole komprenas la obskurajn hororojn. Por ĉi tiuj elitaj animoj, nia mondo estas anticipa infero ! Kio restis al ŝi ? Ŝiaj infanoj, kaj la konsolo eduki ilin laŭ siaj vidmanieroj, kun siaj sentoj. Nu, post ĉio kion oni diras pri edukado, la homo restas tia kia li nature estas, kaj nenio pli. Alfredo estis aristokrato ekde la lulilo; laŭmezure kiel li kreskis, ĉiuj liaj simpatioj, ĉiuj liaj rezonadoj prenis ĉi tiun direkton, kaj la admonoj de mia patrino estis ĵetitaj al la ventoj. Ili male penetris profunde en min. Neniam ŝi malkaŝe kontraŭdiris tion kion diris mia patro; neniam ŝi ŝajnis malkonsenti kun li; sed ŝi ĉizis funde de mia animo, per fajraj signoj, kun la tuta forto de sia nobla kaj firma konvinko, la ideon de la superega perfekteco de la homa animo. Mi rigardis ŝin al la vizaĝo kun respekto miksita kun timego, kiam montrante al mi la stelplenan ĉielon, ŝi diris al mi : "Ĉu vi vidas, Aŭgusto ! ĉiuj ĉi steloj estingiĝos, sed la animo de la plej malriĉa, de la lasta el niaj sklavoj, postvivos ilin. La animo vivas tiom kiom Dio !"

- Ŝi havis kelkajn malnovajn pentraĵojn, unu el ili kiu prezentis Jesuon resanigantan blindulon. Ili estis tre belaj, kaj faris sur mi viglan impreson. "Rigardu, Aŭgusto, ŝi diris, la blindulo estis almozulo, malriĉa, naŭza por vidi. Tial Li ne volis resanigi lin de malproksime ! Li alvokis lin kaj surmetis siajn manojn sur lin. Memoru ĉi tion, infano mia". Ha ! Se estus donita al mi kreski apud ŝi, ŝi estus edukinta min ĝis mi-ne-scias kiu grado de entuziasmo. Mi povintus fariĝi sanktulo, reformisto, martiro. Sed bedaŭrinde ! Ve ! Mi forlasis ŝin kiam mi havis nur dek tri jarojn, kaj mi ne plu revidis ŝin !

Sanklaro kaŝis sian vizaĝon en siajn manojn, kaj silentis dum kelkaj minutoj. Fine li relevis la kapon kaj daŭrigis :

- Kia kompatinda kaj humila pretendo tia homa virto ! Afero pri latitudo, longitudo, geografia situo, kunigita al naturaj instinktoj, iu koincido por plejmulto el ni. Via patro, ekzemple, ekloĝis en la ŝtato Vermonto, kie efektive ĉiuj estas egalaj kaj liberaj; li fariĝis regula membro de eklezio, diakono; li partoprenis, post tempo, en Abolisma Societo, kaj rigardis nin ĉiujn preskaŭ kiel paganojn. Tamen pri temperamento, pri kutimo, li estas la duplikato de mia patro. Mi vidas la saman fieran kaj regeman spiriton montriĝi laŭ kvindek manieroj. Vi bonege scias ke neeblus persvadi kelkajn el la homoj de via vilaĝo, ke la eskviro Sanklaro kredas sin el la sama pasto ol ili. Kvankam li alvenis dum demokratian epokon, kaj ke li akceptis la demokratian teorion, li vere estas kora aristokrato, tute same kiel mia patro, kiu regis super kvin ĝis- ses-cent nigruloj.

Fino Ofelio volis kontesti la verecon de ĉi tiu pentraĵo. Ŝi unue demetis sian trikadon, Sanklaro haltigis ŝin.

- Mi anticipe scias tion kion vi estas dironta al mi. Mi ne asertas ke ili ekzakte similas. Unu sin trovis lokita en medio en kiu ĉio reagas kontraŭ lia natura inklino; la alia, en medio en kiu ĉio favoris lin. Tiel ke unu fariĝis maljuna demokrato, sufiĉe volforta kaj obstina; la alia, necedema kaj aroganta maljuna despoto. Se ili ambaŭ posedintus plantejojn en Luiziano, ili estintus same similaj kiel du kugloj fanditaj en la saman muldilon.

- Kia nerespektema knabo vi estas ! diris fino Ofelio.

- Mi ne volas malrespekti ilin, reparolis Sanklaro, cetere vi scias ke mi ne emas al respekto. Sed, por reveni al mia rakonto : mia patro mortante postlasis sian tutan proprietaĵon al siaj ĝemelaj filoj, mia frato kaj mi, por esti partigita kiel ni dezirus tion. Ne estas sub la suno pli nobla animo, pli malavara homo ol Alfredo, pri tio kio tuŝas liaj egaluloj. Tial ĉi tiu afero pri proprietaĵo estis aranĝita inter ni sen eĉ unu vorto pro protesto aŭ malakordo. Ni devontigis nin kune labori en la plantejo; kaj Alfredo kies ekstera vivo kaj okupoj duobligis la fortojn, fariĝis entuziasma plantisto kaj el la plej prosperaj.

- Sed du jaroj da eksperimento konvinkis min ke la asocio ne povus daŭri. Posedi aron da sepcent homaj geestuloj, sen persone koni ilin, sen interesiĝi pri ili individue; vidi ilin aĉetitajn, venditajn, gregigitajn, nutritajn, obeigitajn laŭ milita precizeco, ekspluatitaj kiel tiom da kornaj bestoj; la problemo, senĉese reaperanta, akiri de ili la tutan eblan laboron reduktante kiel eble plej multe la plej banalajn ĝuadojn de la vivo; la neceseco de kontrolistoj, de laborestroj; la nemalhavebla vipo, unua, lasta kaj sola argumento. Ĉio ĉi estis naŭza por mi; kaj kiam mi pensis pri la estimo kiun havis mia patrino al kompatinda homa animo. Ho ! Tiam estis terure !

- Oni ne venu diri al mi ke sklavoj ĝuas ĉi tiun situacion ! Mi ne havas paciencon aŭdi la nekredeblajn azenaĵojn kiujn ĉarlatanas kelkaj el viaj protektistoj de Nordo en sia diligenteco pravigi niajn pekojn. Ni scias kion kredi. Aŭdaci aserti ke vivanta homo povas ĝuadi ĉiutage labori de la tagiĝo ĝis la nokto, sub la konstanta okulo de mastro, sen povi permesi al si ununuran faron laŭ sia propra volo, senĉese dediĉita al la sama laciga kaj sendanka tasko, ĉio ĉi por du pantalonoj kaj paro da ŝuoj jare, kaj ĝuste sufiĉe da nutraĵo kaj ŝirmejo por teni lin en funkcia stato. Vere estas ankaŭ tro malbonuzi la parolon ! Iu homo kiu subtenas ke homaj estuloj ĝenerale povas kontentiĝi per ĉi tiu vivmaniero tute same bone kiel per iu alia, indas provi tion. Koncerne min, mi aĉetus la mizerulon kaj laborigus lin, sen la plej malgranda memriproĉo.

- Mi ĉiam supozis, diris fino Ofelio, ke vi, homoj de Sudo, aprobis ĉi tiujn aferojn, kaj kredis ilin pravigitaj de la Sankta Skribo.

- Mensogoj ! Ni ne jam tiel tute fiiĝis. Alfredo, kiu estas despoto el la plej decidemaj, neniam sin turnis al tia defendo. Ne; en sia orgojlo li rezolute staras sur tiu bona, malnova kaj respektinda tereno, la rajto de la plej potenca. Li diras, kun sufiĉe da ĝusteco, laŭ mi, ke la usona plantisto faras, en alia formo, nur tion kion la aristokrataro kaj la kapitalistoj faras en Anglio por la malaltaj klasoj, tio estas konformigi ilin, oston kaj karnon, animon kaj korpon, por sia uzo kaj oportuno. Li defendas sian sistemon kaj la ilian almenaŭ laŭ logika maniero. Li diras ke ne povas esti alta civilizacio sen sklavigo de la amasoj, aŭ nominala aŭ reala. Necesas (ankoraŭ laŭ li) subalterna klaso dediĉita al fizikaj laboroj kaj limigita al besta vivo, por havigi al la supera klaso riĉaĵojn kaj libertempon por kleriĝi, kreskigi sian inteligenton kaj fariĝi la reganta kerno de la subulo. Li tiel rezonas ĉar, kiel mi diris al vi, li naskiĝis aristokrato; mi kredas nenion pri tio ĉar mi naskiĝis demokrato.

- Kiel kompari du aferojn tiel malsimilajn ? reparolis fino Ofelio. La angla laboristo estas nek aĉetita, nek vendita, nek apartigita de sia familio, nek vipita.

- Li dependas tiel multe de tiu kiu laborigas lin, kiel se li estis vendita al li. La plantisto povas mortigi la ribeleman sklavon sub la vipo; la kapitalisto povas malsatigi lin. Koncerne la sekureco de la familio, estas malfacile decidi kiu estas pli bona, vidi vendi siajn infanojn aŭ vidi malsatmorti ilin hejme.

- Sed pruvi ke sklaveco ne estas pli malbona ol tiu alia eksceso, tio ne estas pravigi ĝin.

- Tio ankaŭ ne estas tion kion mi volas fari. Mi eĉ dirus ke nia malobservo de la homaj rajtoj estas la plej aŭdaca kaj la plej evidenta. Aĉeti homon kiel oni aĉetus ĉevalon, ekzameni liajn dentojn, krakigi liajn artikojn, provi lian paŝadon kaj kontante pagi lin per sonorantaj moneroj, rajtigi spekulantojn, nutristojn, vendistojn, makleristojn, por brokanti animojn kaj homajn korpoj, tio estas esprimi antaŭ la okulojn de la civilizita mondo, laŭ sia plej impresa formo, tion kio finfine estas nur la sama afero, la konfiskon de iu klaso profite por la alia, sen granda zorgo pri la bonstato de la konfiskita klaso.

- Mi neniam konsideris la demandon laŭ tiu vidpunkto.

- Nu, mi iom vojaĝis en Anglio, mi tralegis multajn dokumentojn pri la stato de ĝiaj malaltaj klasoj, kaj mi ne kredas ke oni povu kontesti la aserton de Alfredo, ke liaj sklavoj estas pli bone traktataj ol granda porcio de la angla loĝantaro. Necesas ne konkludi el tio kion mi diris al vi, ke Alfredo estas tio kion oni nomas malmola mastro; li estas senkompata despoto pri ĉiu malobeado. Li pafus kontraŭ nigrulo kiu kontraŭstarus lin, kun tiel malmulte da memriproĉoj kiel kontraŭ damaoj. Sed ĝenerale, li montras ian orgojlon pri tio ke liaj sklavoj estu bone nutritaj kaj bone loĝataj.

- Kiam ni estis asociitaj, mi insistis por ke estu donata al ili instrukciadon. En sia deziro komplezi al mi, li havis dompastron, kaj dimanĉe katekizigis ilin. Sed mi estas konvinkita ke, funde de li, li pensis ke preferinde estus doni dompastron al siaj hundoj kaj ĉevaloj. Fakte, kion povas fari kelkaj horoj de instruado, ĉiun sepan tagon, por la plibonigo de estulo konsternita, brutigita, forlasita al ĉiaj malbonaj influoj ekde lia naskiĝo, kaj klinita dum la tuta semajno sub la pezo de prema laboro ? La instruistoj de la dimanĉaj lernejoj en la fabrikaj distriktoj de Anglio kaj en niaj plantejoj eble povus atesti pri la samaj rezultoj, ĉi tie kaj tie. Tamen ĉe ni, estas kelkaj okulfrapaj esceptoj, kiuj tuŝas al la religia sento, pli grava ĉe la nigrulo ol ĉe la blankulo.

- Finfine, diris fino Ofelio, kiel vi sukcesis rezigni vian vivon kiel plantisto ?

- Ni laŭeble vojiris kune, daŭrigis Sanklaro. Sed Alfredo rimarkis ke mi ne povis kutimiĝi al ĉi tiu vivo. Post esti reforminta, ŝanĝinta, pliboniginta laŭ miaj ideoj, li trovis sensenca ke mi neniam feliĉu. Finfine tio estis la afero mem kiun mi malŝatis, la servutado de ĉi tiuj viroj, ĉi tiuj virinoj, la malklereco, la krudeco, la senfina malvirteco, nur por gajni monon por mi !

- Plie, mi ĉiam enmiksiĝis en la detaloj. Mi, la plej pigra el la mortemuloj, tro kompatis al la pigruloj. Kaj kiam la kompatindaj diabloj, serĉante elturniĝojn, metis ŝtonojn funde de la korboj da kotono por plie pezigi ilin, aŭ plenigis siajn sakojn per tero, kovritaj de maldika tavolo de lanugo, mi diris al mi, ke mi tute same farintus sur ilia loko. Kaj mi ne povis, mi ne volis permesi ke oni vipu ilin. Ĉi tio kompreneble estis la ruiniĝo de ĉia disciplino. Kaj Alfredo kaj mi alvenis ĝuste ĉe la sama punkto, kie mi alvenis kun mia digna patro, plurajn jarojn antaŭe. Li diris al mi ke mi estis sentimentala, malvira, ke mi neniam komprenus ion pri la aktiva vivo. Li konsilis min deponi miajn monojn en iu banko, retiriĝi en la heredan domon en Nov-Orleanon, dediĉi min al poezio, kaj lasi lin mastrumi la plantejon. Tiel ni disiĝis, kaj mi venis ĉi tien.

- Kial ne tiam liberigis viajn sklavojn ?

- Mi ne sentis min kapabla. Uzi ilin kiel ilojn por gajni monon mallogis min, sed havi ilin por helpi min elspezi ĝin ne aspektis tiel malbone. Kelkaj estis maljunaj servistoj de la domo, kun kiuj mi estis ligita, kaj la plej junaj estis la idoj de la maljunaj. Ĉiuj kontentiĝis pri sia sorto. Li paŭzis, kaj penseme paŝadis tien kaj reen. Estis periodo de mia vivo, li daŭrigis, kiam mi havis projektojn, kaj la esperon fari ion alian en ĉi tiu mondo, ol drive flosi en ĝi. Mi malklare sopiris esti speco de emancipisto, por purigi mian gepatran landon de ĉi tiu makulo, ĉi tiu malpuraĵo ! Ĉiuj junuloj spertis ĉi tiujn febroatakojn, laŭ tio kion mi supozas. Sed tiam…

- Kial ne provi ? diris fino Ofelio. Vi devintus meti vian manon al la plugilo(3) kaj ne rigardi malantaŭen.

- Ho ! La aferoj ne okazis laŭ mia atendo, kaj kiel Salomono, mi abomenis la vivon. Mi imagas ke tio estis necesa konsekvenco de la saĝeco de ni ambaŭ. Ĉiaokaze, anstataŭ esti aganto kaj regeneranto en la socia ordo, mi fariĝis flosanta bastono, kaj de tiam mi ĉiam surnaĝis kaj kirliĝadis laŭ la plaĉo de la fluoj. Alfredo admonas min ĉiufoje kiam ni revidas nin unu la alian, kaj li facile havas la avantaĝon super mi, ĉar li ja plenumas ion. Lia vivo estas la logika rezulto de liaj opinioj, dum la mia estas nur malestiminda aborto.

- Kara kuzo mia, ĉu vi povas esti kontenta tiel pasigi ĉi tiun provtempon ?

- Kontenta ! Ĉu mi ĵus diris al vi ke mi malestimis min pro tio ? Sed, kie ni estis ?… Ha ! Ĉe la grava afero de la liberigo. Mi ne kredas ke miaj sentoj pri sklaveco estu apartaj al mi. Multe da homoj, funde de sia koro, pensas kiel mi. La tero ĝemas sub la pezo de ĉi tiu maljusteco. Fatala por la sklavo, ĝi estas almenaŭ same fatala por la mastro. Vi ne bezonas okulvitrojn por vidi ke granda klaso de malvirtaj, senzorgemaj, malnoblaj estuloj estas duobla plago, por si kaj por ni. Anglaj kapitalisto kaj aristokrato ne same sentas sin, ĉar ili ne miksiĝas kun la klaso kiun ili malnobligas. Ni male havas ĝin en niaj hejmoj; ili estas kunuloj de niaj infanoj, kaj ili disvolvas pli da influo ol ni en iliaj junaj mensoj, ĉar ili estas el raso al kiu la infanaro alkroĉiĝas kaj asimiliĝas. Se Evnjo ne similus la anĝeloj, ŝi estus jam perdita. Ni povus tute same lasi la variolon cirkuli en niaj familioj, kaj flati al ni ke niaj infanoj ne trafiĝus de ĝi, kiel kredi ilin ŝirmitaj kontraŭ la danĝeroj de nepura kontakto kun neinstruitaj kaj malvirtaj estuloj. Tamen niaj leĝoj firme malpermesas sistemon de ĝenerala edukado, kaj ili saĝece faras tion; ĉar ĉe la tago kiam generacio estos edukita, estos eksplodo ĝis la nuboj. Se ni ne donus al ili liberecon, ili prenus ĝin.

- Kaj kiel vi pensas ke ĉi tio devas finiĝi?

- Mi ne scias. Unu afero certas, estas ke tra la tuta mondo la amasoj sin komprenas kaj sin alvokas unu la alian, kaj pli malpli frue venos Dies irae(4). La sama laboro okazas en Eŭropo, en Anglio kaj en ĉi tiu lando. Mia patrino kutimis paroli al mi pri la venonta plenumo de la tempoj, kiam Kristo regos, kiam ĉiuj homoj estos liberaj kaj feliĉaj. Ŝi instruis al mi kiam mi estis infano, diri : "Venu via regno". Mi kelfoje komencas pensi ke ĉiuj tiuj suspiroj, ĉiuj tiuj ĝemoj, ĉiu tiu bruetanta frakaso de sekiĝaj ostoj, estas antaŭavertoj de tio kion ŝi kredis proksima. Sed kiu kapablos elteni ĝian ĉeeston ? Kiu kapablos suferi la tagon de ĝia alveno ?

- Aŭgusteno, foje ŝajnas al mi ke vi ne estas for de la regno de la ĉielo, diris fino Ofelio. Ŝi interrompis sian laboron kaj maltrankvile rigardis lin.

- Dankon pro via bona opinio ! Mi jen brilas, jen malbrilas, teorie ĉe Ĉiela pordo kaj praktike rampanta en la tera polvo. Sed mi aŭdas la sonorilon por la tagmanĝo. Nu, venu ! Vi nun ne diros ke mi ne sukcesis teni dum mia vivo, vere seriozan konversacion.

Ĉe la tablo, Marta aludis pri la incidento de Prunjo : "Mi supozas, kuzino, ŝi diris, ke vi rigardas nin ĉiujn kiel barbarojn".

- La ago ŝajnas al mi abomena barbaraĵo, rebatis fino Ofelio, sed mi ne konkludas el tio ke vi ĉiuj estas barbaroj.

- Koncerne min, daŭrigis Marta, mi scias ke ne eblas venki kelkajn el ĉi tiuj estuloj. Ili estas tiel malbonaj, ke ili ne meritas vivi. Mi ne havas ombron de simpatio por tiaj malfeliĉoj. Tio ne okazus al ili, se ili volus bone konduti.

- Sed, panjo, diris Evnjo, la kompatinda virino estis tro malfeliĉa, estas tio kio instigis ŝin drinki.

- Sensencaĵoj ! Pa ! Kvazaŭ tio estus ekskuzo ! Ĉu mi ne estas malfeliĉa, mi, tre ofte ! Certe, ŝi penseme diris, mi travivis pli drastajn malagrablaĵojn ol ŝi iam ajn spertis ! Ĉi tio estas tute nura malico. Estas inter tiaj homoj tiuj kiujn oni ne sukcesas obeigi per ia ajn severeco. Mi memoras ke mia patro havis tiel pigran negron, ke li forkuris nur por eskapi el la laboro. Li dormis en la marĉoj, ŝtelis kaj faris ĉiajn hororajn aferojn. Li estis rekaptita kaj vipita, mi ne scias kiom da fojoj, kaj ne plie pliboniĝis. Post la lasta punbatado, kvankam li apenaŭ kapablis paŝi, li sin trenis ĝis la marĉo kaj mortis tie. Ne estis kialo por tio, ĉar la negroj de mia patro ĉiam estis humane traktataj.

- Iam, diris Sanklaro, mi regis super viro sur kiu ĉiuj voktoj kaj submastroj vane sin ĵetis.

- Vi ! ekkriis Marta, mi ĝojus scii kiam vi iam faris tian grandfaron.

- Mi tuj diros al vi. Li estis giganto kun mirindega forto, denaska afrikano, kaj kiu havis en la plejalta grado la plej sovaĝan instinkton de libereco. Vera afrika leono ! Oni nomis lin Scipionon. Neniu povis fari ion per li. Li estis vendita kaj revendita, pasis de vokto al vokto, ĝis kiam fine Alfredo aĉetis lin, konvinkita ke li povos malsovaĝigi lin. Iun belan tagon, la nigrulo superfortis la submastron, kaj forkuris al la marĉojn. Mi estis vizitanta la plantejon, ĉar ni jam ĉesis esti asociitaj mia frato kaj mi. Alfredo estis furiozigita. Mi diris al li ke estis lia kulpo, kaj proponis veti ke mi obeigos ĉi tiun teruran ribelulon. Resume, estis konsentite ke se mi kaptus lin, oni transdonus lin al mi por eksperimenti sur li. Bando de ses aŭ sep viroj ekkomencis la ĉasadon kun hundoj kaj fusiloj. Homoj, kiel vi scias, kapablas estigi same tiom da ardo por ĉasi homon kiom damaon. Ĝi dependas de kutimo. Mi mem estis sufiĉe ekscitita, kvankam mi enmiksiĝis en ĝin nur kiel peranto, en la okazo se li estus kaptita.

- Nu ! La hundoj bojis, tirbojis. Ni galopis post ili, kaj fine elkaŝejigis lin. Li eksaltis, kuris kiel cervo, kaj preterdistancis nin dum kelka tempo; sed, finfine, li devojiĝis en densa kanejo, kaj tie, reduktita al senespera stato, mi certigas vin ke li kuraĝe rezistis antaŭ la hundoj. Li ĵetis ilin dekstren, maldekstren, kaj svenbatis tri el ili per siaj pugnoj, kiam pafo ĵetis lin teren; li preskaŭ falis ĉe miaj piedoj, vundita kaj sanganta. La kompatinda diablo rigardis min per okuloj plenaj de kuraĝo kaj malespero. Mi retroirigis la hundojn kaj la virojn kiuj alkuris al la grupe demoralizado; mi postulis lin kiel kaptiton mian. Estis ĉio kion mi povis fari por malhelpi ilin finmortigi lin en la fajro de la triumfo. Sed mi volis respektigi mian kontrakton, kaj Alfredo vendis lin al mi. Nu, mi eklaboris, kaj post du semajnoj li estis malsovaĝigita. Li fariĝis tiel submetita, tiel fleksebla, kiel oni povus deziri.

- Kion do vi faris al li ? demandis Marta.

- Mia procedo estis el la plej simplaj. Mi loĝigis lin en mia propra ĉambro, mi pretigis por li bonan liton, mi pansis liajn vundojn kaj mem flegis lin, ĝis kiam li denove estis sur la piedoj. Poste, en deca tempo, mi skribigis lian malsklavigan akton kaj sciigis al li ke li povis iri kien ajn li volis.

- Ĉu li foriris ? diris fino Ofelio.

- Ne. La kompatinda naivegulo duige disŝiris la paperon, kaj absolute rifuzis forlasi min. Mi neniam havis pli kuraĝan kaj pli bonan knabon, fidelan kaj lojalan kiel ŝtalo. Li pli poste aliĝis al kristanismo, kaj fariĝis milda kiel infano. Mi konfidis al li la gardadon de mia loĝejo apud la lago; li admirinde plenumis tion. Mi perdis lin dum la unua disvastiĝo de ĥolero. Fakte li donis sian vivon por mi. Mi estis ekmortanta kaj kiam, cedante al panika teruro, ĉiuj fuĝis, Scipiono restis, kaj prizorgis min kiel giganto, tiel bone ke li revenigis min de tre malproksime. Sed, kompatinda knabo ! Li siavice estis infektita, kaj ne estis rimedo por savi lin. Neniam perdo estis por mi pli amara.

Dum ĉi tiu rakonto, Evnjo iom post iom alproksimiĝis al sia patro. Kun la lipoj duonmalfermitaj, la pupiloj dilatitaj, ŝi aŭskultis lin kun pasia intereso.

Kiam li finis, ŝi ĵetis siajn ambaŭ brakojn ĉirkaŭ lian kolon, ekploris kaj konvulsie plorsingultis.

- Evnjo, kara knabino ! Kion vi havas ? Kio estas tio ? diris Sanklaro dum la eta korpo de la infano tremis pro la forteco de ŝiaj emocioj. Ne necesas, li aldonis, ke ŝi aŭskultas tiajn rakontojn. Ŝi estas tro nervoza.

- Ne, paĉjo, mi ne estas nervoza, diris Evnjo, subite sin regante, kun decidforto nekutima en ĉi tiu aĝo. Mi ne estas nervoza, sed ĉi tiuj aferoj eniras en mian koron.

- Kion vi volas diri, Evnjo ?

- Mi ne scias klarigi tion, paĉjo. Mi pensas pri multe, multe da aferoj ! Mi eble iam diros ilin al vi.

- Nu, pensu tiom kiom vi volos, karulino mia, sed ĉefe ne ploru kaj ne turmentu paĉjon, diris Sanklaro. Rigardu ! Kian belan persikon mi plukis por vi !

Evnjo prenis ĝin kaj ridetis, kvankam la buŝanguloj ankoraŭ tremis nervoza skuetado.

- Ni iru vidi la oran fiŝon, li aldonis etendante al ŝi la manon; kaj ili sin direktis al la verando.

Iom da tempo poste, oni aŭdis gajajn ridojn malantaŭ la silkaj kurtenoj. Evnjo kaj Sanklaro, kurantaj unu post alia sur la ĝardenaj aleoj, ŝtonumis unu la alian per rozoj.

* ** **** ** *

Devojiĝinta per la aventuroj de altrangaj homoj, eble ni tro neglektis nian humilan amikon Tomon. Sed se la leganto bonvolas sekvi min en malgrandan subtegmenton super la stalo, mi priinformos lin. Ĝi estas deca ĉambreto, enhavanta liton, seĝon kaj krudan tableton, sur kiu estas metita la Biblio de Tomo, apud lia himnaro. Li sidas antaŭ, kaj, kliniĝas super sia ardezo, li klopodas per ĉiuj siaj fortoj pri afero kiu ŝajnas kaŭzi al li grandan maltrankvilon.

La sopiroj de Tomo al sia kabano fakte fariĝis tiel fortaj ke li petis al Evnjo paperfolion. Kunigante ĉiun malgrandan rimedon de literatura scio, kiun li ŝuldis al la instruadoj de Georgio, li elpensis la aŭdacan ideon tutsole skribi al onklino Kleo, kaj li ekzerciĝis fari malneton sur sia ardezo. Li estis tre malhelpita, ĉar li tute forgesis la formon de kelkaj literoj, kaj li ne tro sciis kiel uzi tiujn kiujn li rememoris. Dum li laboris kaj dum en sia laborego li laŭte kaj pene spiris, Evnjo alvenis kiel birdo malantaŭ la dorsapogilon de lia seĝo, kaj rigardis super lian ŝultron.

- Ho ! Onklo Tomo, kiajn strangajn aferetojn vi faras !

- Mi provi skribi al mia kompatinda kara edzino, fraŭlino Evnjo, kaj al la etuloj, diris Tomo pasigante sian mandorson sur siajn okulojn, sed mi timi ne venki tion.

- Se mi helpos vin, Tomo ? Mi lernis iomete skribi. Pasintjare mi sciis fari ĉiujn literojn, sed mi ankaŭ timas esti forgesinta.

Evnjo metis sian etan oran kapon apud tiun de Tomo, kaj ĉiuj du komencis seriozan diskuton, ĉiu same plena de fervoro kaj malklereco. Post esti konsultanta unu la alian kaj pesanta ĉiun vorton, la komponado komencis, dank ’al ilia arda bonvolo, preskaŭ simili skribon.

- Jes, onklo Tomo, tio estas tute beleta por rigardi ! diris Evnjo; ŝi kontemplis la skribaĉaĵon kun rava mieno. Kiel via edzino estos kontenta, kaj viaj kompatindaj infanetoj ! Estas kompatindaĵo ke oni igis vin forlasi ilin. Mi petos paĉjon lasi vin reiri tien.

- Mastrino diris ke ŝi sendi monon por elaĉeti min tuj kiam ŝi kapabli, diris Tomo, kaj mi esperi ke tio ne daŭri longe. Esti ankaŭ la juna mastro, massa Georgio, kiu promesi veni serĉi min; kaj li doni al mi kiel garantiaĵon tiun jenan dolaron ! Tomo eltiris la altvaloran etan moneron de sub siaj vestoj.

- Ho ! Tiam li certe venos ! diris Evnjo. Kiel do mi estas kontenta !

- Mi voli sendi al ili leteron, komprenu, fraŭlino Evnjo, por sciigi al ili kie mi esti, kaj diri al kompatinda Kleo ke mi farti bone. Ŝi preni la aferon tiel grave al la koro, kompatinda animo !

"Tomo !" Ĝi estis la voĉo de Sanklaro kiu alvokis, en la sama momento li aperis ĉe la pordo.

Tomo kaj Evnjo tremetis.

- Kio estas tio ? diris Sanklaro alproksimiĝante kaj rigardante la ardezon.

- Estas la letero de Tomo. Mi helpas lin por skribi ĝin, diris Evnjo. Ĝi estas bona, ĉu ne ?

- Mi ne volus senkuraĝigi vin ambaŭ, reparolis Sanklaro, sed mi kredas, Tomo, ke estus pli bone se mi skribus la leteron por vi. Kaj tion mi faros ĉe mia reveno de la promenado.

- Estas tre grave ke li skribu, ekkriis Evnjo, ĉar vi scios, paĉjo, ke lia mastrino sendos monon por elaĉeti lin. Li diris al mi ke oni promesis tion al li.

Sanklaro pensis, sen diri tion, ke tio estis unu el tiuj senbazaj promesoj kiujn amemaj mastroj faras al siaj sklavoj, por malpezigi al ili la hororon esti venditaj, sen ia intenco plenumi la atendon kiun ili vekis. Sed li nenion diris pri tio, kaj nur ordonis al Tomo alkonduki al li la ĉevalojn por eliri.

Tiun vesperon mem, la letero estis regule verkita de li, kaj enpoŝtigita.

Tamen fraŭlino Ofelio ankoraŭ persistis en siaj laboroj de mastrumantino, kaj la tuta domo, de Dinaho ĝis la lasta kuirhelpisto, akordiĝis por diri ke ŝi efektive estis strangulino, termino per kiu servisto de la Sudo montras sian antipation kontraŭ siaj superuloj.

La alta kompanio de la ĉefkuirejo, Adolfo, Jane kaj Roza, deklaris ke ŝi ne povis esti sinjorino, ĉar la sinjorinoj ne tiel laboris sen paŭzo. Plie, fraŭlino Ofelio ne havis belajn manierojn, ili vere miris ke ŝi povus esti parenca kun Sanklaro. Marta mem asertis ke ŝi laciĝis ĉiam vidi kuzinon Ofelion laborantan. Estas vere ke ŝia aktiveco estis sufiĉe senĉesa por pravigi ĉi tiujn plendojn. De mateno ĝis nokto, ŝi orlis, stebis, kudris, kun la energio de iu kiu sentas sin vigligita de la neceso. Kiam la taglumo malheliĝis kaj kiam la kudrado malaperis, la neevitebla trikado anstataŭis ĝin, kaj ĝi daŭrigis kun la sama vigleco. Vidi ŝin estis vera laboro.

1 Inspirita de la Alta kanto de Salomono (ĉapitro 2/versiklo 5).

2 Moknomo donita al nigrulo, kiu devenas de la angla verbo quash, kiu povas signifi disbati, silentigi, suferigi. Kuaŝo estas do la nigra ŝafo, la propeka kapro, la viktimo.

3 Eltiraĵo de la evangelio kiu signifas "Preni respondecon, okupiĝi pri iu tasko". Luko 9.62.

4 Poemo latine verkita pri la temo de la kolero de Dio dum la tago de la Lasta Juĝo.

Last edited: 22/11/2021

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment