22. En Kentukio.

Ni iros dum mallonga intertempo rekonduki la leganton al la bieno de Kentukio, kaj vidi tion kio okazas tie.

Estis dum varma somera posttagmezo, ĉirkaŭ vespero. La pordoj kaj fenestroj, tute larĝe malfermitaj, invitis la brizon eniri, se eĉ malmulte ĝi inklinus al tio. La larĝa vestiblo, kiu etendiĝis laŭlonge de la domo, apudestis la salonon, kaj finiĝis per balkono ĉe ambaŭ finoj. Sro Ŝelbi, balanciĝanta en lulseĝo, kun la kalkanoj apogitaj sur seĝo, ĝue gustumis la bonodoron de sia cigaro. Lia edzino babilis, sidanta apud la pordo. Ŝi ŝajnis havi ion sur la koro, kaj atendi la okazon por paroli.

- Ĉu vi scias, ŝi finfine diris, ke Kleo ricevis leteron de Tomo ?

- Ha ! Vere ! Do Tomo tie trovis iun amikon. Kiel li fartas, la kompatinda diablo ?

- Li estis aĉetita de familio kiun mi kredas tre distingita, diris Sino Ŝelbi; li estas bone traktata, kaj ne havas multon por fari.

- Ha ! Des pli bone ! Mi estas kontentega ! reparolis kore Sro Ŝelbi. Mi supozas ke li tute akomodiĝis al sia suda restadejo, kaj apenaŭ zorgas pri reveno ĉi tien ?

- Male, li demandas kun multe da malsereneco ĉu la mono por lia elaĉeto baldaŭ estos preta.

- Vere, mi tute ne scias. Kiam la aferoj deflankiĝas, ne estas kialo por ĉesi. Estas kvazaŭ oni saltus de torfejo al torfejo, tra marĉejo. Necesas pruntepreni de unu por pagi la alian, poste repruntepreni de la alia por pagi unu. Kaj tiuj damnitaj leteroj dense pluvas kiel hajlo. Antaŭ ol viro havu tempon por fumi cigaron aŭ sin turni, leteroj de kreditoroj, urĝaj kaj premaj mesaĝoj, ĉiuj samtempe alsturmas vin.

- Ŝajnas al mi, mia amiko, ke ni povus rebonigi tion. Ni supozu ke ni vendus ĉiujn niajn ĉevalojn kaj unu el niaj bienoj; ni povus tiam kontante pagi.

- Ho ! Tio estas absurda, Emilia ! Vi estas la plej perfekta virino en Kentukio; sed vi ne havas komunan saĝon en negocoj. Virinoj ne kapablas, kaj neniam kapablos.

- Ĉu vi ne povus almenaŭ doni al mi prezenton de la viaj ? Ekzemple, la listo de tio kion vi ŝuldas, kaj de tio kion oni ŝuldas al vi, kaj mi provos vidi ĉu mi povas helpi vin ŝpari.

- Ho ! Mi petegas, ne persekutu min, Emilia ! Mi ne povas diri ion pozitivan al vi. Mi proksimume scias kie la aferoj estas; sed ne eblas tranĉi kaj kvadratigi miajn aferojn kiel la pasteĉo en pasto de Kleo. Vi ne konjektas pri tio kio estas, mi diras tion al vi.

Kaj Sro Ŝelbi plifortigis siajn ideojn per la tuta amplekso de sia voĉo; oportuna kaj konvinka maniero por argumenti kiam ĝentlemano diskutas pri aferoj kun sia edzino.

Sino Ŝelbi silentis; ŝi sufokis suspiron. Kvankam ŝi estis nur virino, tiel kiel diris ŝia edzo, ŝi fakte havis klarvidan, viglan, praktikan inteligenton kaj fortikecon de la karaktero tre superan al tiu de sia edzo. Tiel ke ne estintus tiel absurda kiel supozis Sro Ŝelbi rezervi al ŝi parton en la administrado de la posedaĵoj. Firme decidita plenumi la promeson faritan al Kleo kaj Onklo Tomo, ŝi afliktiĝis pro la multaj obstakloj kiuj paralizis ŝian bonvolon.

- Ĉu vi pripensas iun rimedon por kolekti ĉi tiun monon ? Kompatinda onklino Kleo ! Ŝi havas tion tiel grave al sia koro !

- Mi bedaŭras. Mi tro rapide promesis. Mi ne scias ĉu ne valorus pli bone diri tion al Kleo, kaj instigi ŝin rezignacii. Post unu aŭ du jaroj Tomo havos alian edzinon, kaj siaflanke ŝi ankaŭ bone faros zorgi pri si mem.

- Neniam mi povus doni tian konsilon al Kleo, sinjoro Ŝelbi. Mi instruis al miaj homoj ke iliaj geedzecoj estas same sanktaj kiel la niaj.

- Estas bedaŭrinde ke vi troŝarĝis ilin per moraleco tre super ilia situacio kaj iliaj atendoj. Mi ĉiam pensis tion.

- Ĉi tio estas nur la moraleco de la Biblio, sinjoro Ŝelbi.

- Bone, bone, Emilia. Mi ne deziras interveni en viaj religiaj ideoj; nur ili ŝajnas al mi tre malmulte destinita por la homoj de ĉi tiu kondiĉo.

- Tio estas vera, kaj jen kial mi funde de mia animo malamas la sklavecon kaj ĉion kio rezultas de ĝi. Mi ripetas tion al vi, amiko mia, mi ne kapablus nuligi la promesojn kiujn mi faris al ĉi tiuj kompatindaj geestuloj. Se mi ne sukcesos alimaniere akiri la monon, mi donos lecionojn pri muziko. Mi scias ke mi facile havos sufiĉe da lernantoj por mem perlabori la necesan sumon.

- Vi ne tiagrade malnobliĝus, Emilia ! Neniam mi konsentos tion.

- Malnobliĝi ! Ĉu ne estus miloble pli malnoblige malplenumi promeson al forlasitaj malriĉuloj ?

- Mirinde bone ! Vi ĉiam estas heroa; vi ŝvebas en la nuboj ! reparolis Sro Ŝelbi. Sed, antaŭ ol vin riski en ĉi tiu donkiĥotismon, vi bone farus pripensi tion.

Nune la konversacio estis interrompata de la apero de onklino Kleo ĉe la fino de la verando.

- Mastrino, voli veni por minuto ?

- Kio, Kleo ? Kio estas ? diris Sino Ŝelbi ekstarante kaj irante al la balkono.

- Se mastrino voli iomete rigardi ĉi tiun aron da biraĵoj ? Kleo fantazie nomis la birdaĵon biraĵon; ŝi persistis en ĝi malgraŭ la oftaj avertoj de la junaj familianoj.

"Sinjoro bona Dio ! ŝi diris, mi ne vidi la diferencon. Birdaĵo aŭ biraĵo esti ĝuste la sama afero; havi plumojn kaj flugi, kaj esti bona por manĝi; jen ! Kaj ŝi tiel konfirmis sin en sia eraro".

Sino Ŝelbi ridetis vidante la kokidaĵojn kaj anasaĵojn amase kuŝantajn sur la grundo, kiujn Kleo kontemplis kun meditema mieno.

- Eble, mastrino, ŝati ja havi unu aŭ du en pasteĉo ?

- Vere, onklino Kleo, tio estas al mi preskaŭ egala, preparu ilin kiel vi volos.

Kleo malatente daŭrigis palpi la birdaĵojn. Evidente ŝia menso estis aliloke. Fine, kun la mallonga rido kiu, ĉe homoj el sia raso, ofte antaŭas hazardotan proponon, ŝi diris :

- Sinjoro bona Dio ! Kial do mastro kaj mastrino, ili sin turmenti por fari monon, anstataŭ uzi siajn manojn ? Kaj ŝi denove ekridis.

- Mi ne komprenas vin, Kleo, diris Sino Ŝelbi divenante per kelkaj indicoj ke ĉiu vorto de la konversacio kiu ĵus okazis inter si kaj sia edzo, estis aŭdita.

- He ! Disinjoro, mastrino, diris Kleo ankoraŭ ridante, la aliaj mastroj ludoni siajn genigrulojn, kaj tiel gajni multon. Ili ne amuziĝi konservi amason da homoj por ruinigi la domon, kaj ĉio !

- Nu Kleo, kiun vi proponus al ni ludoni ?

- Disinjoro ! Mi proponi nenion, mastrino ! sed Samĉjo, la nigra, diri ke esti en Luizurbo unu el tiuj papistoj, kiel oni nomi ilin, kiu voli trovi bonan farantinon de kukoj kaj bakaĵoj. Li diri ke li doni al ŝi po kvar dolaroj semajne, li diri tion !

- Nu, Kleo ?

- Nu, mastrino ! Ŝajni al mi ke jam esti tempo ke Salio iomete enŝovi siajn manojn por partopreni la penon. Salio preni bonajn lecionojn de mi, kaj ŝi fari preskaŭ same bone; tio esti kiam ŝi zorgi. Kaj se mastrino voli lasi min iri, mi helpi lukri monon. Mi ne timi meti miajn kukojn, nek ankaŭ miajn bakaĵojn, apud tiujn de iu ajn papisto.

- Pa-n-isto, Kleo.

- Sinjoro bona Dio ! Mastrino ! Ne esti granda diferenco. Vortoj esti tiel strangaj ! Ĝi ne ĉiam voli lasi sin diri de la kompatinduloj.

- Sed, Kleo, necesus al vi lasi viajn infanojn.

- Ho ! La knaboj esti sufiĉe aĝaj por elturniĝi, esti tute lertaj ! Kaj Salio prizorgi la etulinon, ŝi esti tiel vigla, la karulo ! Preskaŭ ne plu bezoni gvidi ŝin.

- Luizurbo estas tre malproksima.

- Ho, Disinjoro ! Mi ne maltrankviliĝi ! Ĝi esti direkte al Malsupra Rivero, ie apud mia kompatinda edzo, eble, diris Kleo per demanda tono, rigardante Sinon Ŝelbion.

- Ne, Kleo; ĝi estas je pluraj centoj da mejloj (plufoje 160Km).

La vizaĝo de Kleo plilongiĝis.

- Ne gravas ! Irante al Luizurbo vi proksimiĝos al li. Jes, vi povas iri, kaj ĉiuj viaj salajroj, ĝis la lasta speso, estos rezervitaj por la elaĉeto de via edzo.

Foje brila sunradio ŝanĝas malhelan nubon en monon, tiel la nigra vizaĝo de Kleo subite lumiĝis kaj fariĝis brilega.

- Disinjoro ! Mastrino ĉiam tiel bona, tro bona ! Mi, esti delonge remaĉinta la aferon: ne plu bezoni surmeti robon, nek ŝuojn nek ion alian. Meti ĉion flanken, ĉiujn monojn. Kiom da semajnoj esti en jaro, mastrino ?

- Kvindek du.

- Tiom multe ! Kaj kvar dolaroj por ĉiu semajno, kion tio povi fari ?

- Ducent ok dolarojn, respondis Sino Ŝelbi.

- Ha ! Ho ! diris Kleo kun miro kaj ĝojo. Kaj kiom da tempo necesi labori, mastrino, por havi la tutan monon ?

- Kvar aŭ kvin jarojn, Kleo; sed vi ne devos ĉion perlabori, mi aldonos ion al ĝi.

- Ho ! Mi ne povi elteni la ideon ke mastrino doni lecionojn, aŭ ion ajn. Mastro havi bonegajn kialojn por ne voli ! Tio ne povi taŭgi. Neniu en la familio iam tiom humiliĝi, mi esperi, tiel longe kiel kompatinda Kleo havi brakojn.

- Estu trankvila, Kleo, mi zorgos pri la honoro de la familio, diris Sino Ŝelbi ridetante. Sed kiam vi intencas foriri ?

- Ho ! Mi ne kalkuli, sed esti Samĉjo, la nigra, kiu morgaŭ malsupreniri al la rivero kun la ĉevalidoj. Kaj li diri ke li povi alkonduki min, tiel ke mi ĵus fari mian pakon. Se mastrino voli, mi foriri kun Samĉjo morgaŭ matene. Mastrino doni al mi mian permesilon, kaj skribi al mi etan _komendan leteron.

- Nu, Kleo, mi zorgos pri tio, se Sro Ŝelbi konsentas. Mi tuj parolos pri tio kun li.

Sino Ŝelbi supreniris, kaj onklino Kleo, ravita, revenis hejmen por fari siajn preparojn.

- Nu, Massa Georgio, ĉu vi ne scii ? Mi iri al Luizurbo morgaŭ ! ŝi diris al la juna mastro kiu, enirante en la kabanon, trovis ŝin okupata kolekti la etajn vestaĉojn de Paola. Mi pensi kontroli ĉiujn etajn aferojn kaj iomete plilarĝigi ilin. Sed mi iri, Massa Georgio ! Mi iri gajni kvar dolarojn semajne ! Kaj mastrino flankenmeti ĉiujn por elaĉeti mian maljunulon !

- Hura ! diris Georgio, jen ŝtatrenverso ! Kiel vi foriros, onklino Kleo ?

- Morgaŭ kun Samĉjo. Nune, Massa Georgio, necesi sidiĝi tien por skribi al mia maljunulo kaj rakonti al li ĉion ĉi. Ĉu vi bonvoli ?

- Certe ja, diris Georgio. Onklo Tomo forte ĝojos ricevi niajn novaĵojn. Mi tuj kuros hejmen serĉi paperon kaj inkon. Kaj mi povos samtempe sciigi al li la naskiĝon de la etaj ĉevalidoj, kaj la ceteron, vi scias, onklino Kleo.

- Certe, massa Georgio. Rapidi dum mi tuj pretigi por vi iom da kokidaĵo, aŭ kelkan alian bonan pasteĉeton. Vi ne plu havi bonajn vespermanĝojn kiel ĉe via kompatinda onklino !

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment