01. En kiu oni prezentas al leganto homon kiu fieras pri humaneco.

Je malfrua horo de frosta februara posttagmezo, du ĝentlemanoj estis sidintaj, kune kun botelo, en komforta manĝejo en la urbo P*** (eble Perryurbo), en Kentukio. Neniu servisto ĉeestis; kaj la proksimigitaj seĝoj indikis ke la priparolata temo estis varme diskutata.

Por la dececo ni diras du ĝentlemanojn, sed, rigardita laŭ kritika flanko, unu el ili tute ne rajtis ĉi tiun titolon. Li estis grasa, dika, senartifika viro, kies la ordinaraj trajtoj, la fanfarona kaj aroganta sinteno, aperigis malaltrangan individuon kiu celas, per siaj kubutoj, bori al si vojon alten. Lia vestaranĝo, el malbongusta rafiniteco, lia bunta svetero el okulfrapaj koloroj, lia blua kravato punktita de flavaj punktoj, senhontece sterniĝanta laŭ larĝa nodo, kompletigis la ĝeneralan aspekton de la persono. Kvanto da ringoj plie pezigis liajn dikajn kaj larĝajn manojn. Li surhavis masivan ĉenon de ora poŝhorloĝo, de kiu pendis grandega fasko da brelokoj kaj sigeliloj kiujn, en la varmo de la interparolado, li manipulis kaj tintigis kun evidenta kontentiĝo. Lia konversacio estis konstanta defio spite al gramatiko, plenigita, laŭ mallongaj intertempoj, de profanaj esprimoj kiujn, malgraŭ nia respekto al la vero, ni liberiĝos transskribi.

Lia kunulo, sro Ŝelbi, havis, li, la konduton kaj aspekton de ĝentlemano. La lukso de la meblaro, la internaj detaloj, sciigis la bonhavecon kaj eĉ la riĉecon. Ambaŭ ŝajnis okupitaj pri vigla diskuto.

- Jen kiel mi finaranĝus, diris sro Ŝelbi.

- Neeblas ! Mi ne povas trakti je ĉi tiu prezo. Tion mi vere ne povas, sinjoro Ŝelbi, rebatis la alia, levante sian glason inter sia okulo kaj la taglumo.

- Fakte, Halej, Tomo estas senkompara homo. Li valoras tiun monsumon, ie ajn. Bonkonduta, honesta, kapabla, reganta mian tutan bienon kiel horloĝo.

- Vi volas diri honesta, kiel la negroj, rebatis Halej, verŝante al si glason da brando.

- Ne; Tomo estas vere bonega homo, sobra, saĝa, pia. Li aniĝis al religio antaŭ kvar jaroj en unu el iliaj kuniĝlokoj(1), kaj mi kredas ke li serioze adoptis ĝin. De tiam mi senrezerve konfidis al li monon, domon, ĉevalojn; mi lasis lin iri kaj veni en la landon, kaj mi ĉiam trovis lin fidela kaj fidinda.

- Estas homoj kiuj ne kredas al piaj negroj, Ŝelbi, diris Halej, sed mi kredas tion. Mi havis viron, en la lasta grupo kiun mi kondukis al Nov-Orleano, nur aŭdi ĉi tiun estulon preĝi, tio indis predikon. Vera ŝafido por dolĉeco kaj trankvileco ! Mi ankaŭ eltiris bonan rondan sumon el li. Mi rabate aĉetis lin de mastro kiu estis devigita vendi; mi per li realigis profiton de sescent luidoroj(2). Ho ! mi konsideras religion kiel grandvaloran komercaĵon, nur ke ĝi estu bonkvalita kaj sen difekto.

- Nu ! Tomo aniĝis la realan kaj la bonan, se iam ĝi ekzistis. Je la lasta falo de folioj, mi sendis lin sola al Cincinatio por komercaj aferoj; je la reveno, li alportis al mi kvincent dolarojn(3). "Tomo, mi diris al li, mi fidas vin ĉar mi kredas vin kristano. Mi scias ke vi ne volus trompi min". Li vere ne malbonintencis. Mi certis ke li revenos al mi, kaj tamen tie, ne mankis fiuloj por diri al li : "Tomo, kial vi ne ekvojiras al Kanado ?" - "Ho ! mi, ne kapabli : mastro fidi Tomon !" Mi sciis tion de aliaj. Mi bedaŭras senigi min de Tomo, mi konfesas tion. Nu ! Necesas ke li kovru la diferencon, kaj saldu mian ŝuldon; ĉu vi dirus jes, Halej, se vi havus iom da konscienco.

- Mi tion havas tiom kiom necesas en la komerco, ĝuste sufiĉe por aserti pri li, diris la komercisto laŭ ŝercema tono; kaj mi ne petas pli bonan ol fari tion kio estas konvena por komplezi al amikoj, sed tio vere estas tro multe postuli de malriĉulo, vere, estas tro malfacile !

La vendisto kompateme suspiris, kaj verŝis al si novan glasplenon.

- Nu ! Do, Halej, kiel plaĉas al vi trakti ?

- Ĉu vi ne havas iun, knabon aŭ knabinon, por veki kun Tomo decidan rezulton ?

- Hm !… Neniun kiun mi povas seniĝi. Verdire, necesas nepra bezono por decidi min vendi. Mi ne ŝatas forigi miajn manojn, certe tio estas fakto.

Nune, la pordo malfermiĝis, kaj eta kvarterono, je kvar aŭ kvin jaroj, eniris en la ĉambron. Li estis rimarkinde bela kaj alloga. Liaj haroj, tiel maldikaj kiel kruda silko, bukle falis ĉirkaŭ liaj rondaj vangoj kun ĉarmaj kavetoj, dum du grandaj nigraj okuloj, plenaj de fajro kaj dolĉeco, ĵetis de sub liaj longaj okulharoj scivolajn rigardojn. Jako kun skarlataj kaj flavaj strioj strikte streĉis lian talion kaj reliefigis lian ŝprucan kaj malhelan belecon. Pro ia miksaĵo de timemo kaj ridiga memfido, oni divenis iun etan favoraton de la mastro, kutimita esti rimarkata kaj karesata de li.

- Hola ! Tiĉjo Kroŭ(4), diris sro Ŝelbi, fajfante, kaj prezentante al li grapolon da vinberoj. Glutu tion !

La infano kolektis siajn malgravajn fortojn, kaj saltis por atingi la logaĵon, sub la ekridegoj de la mastro.

- Ĉi tie, Tiĉjo ! Ĉi tie, eta korvo !

La infano antaŭenpaŝis. La mastro pasigis la manon sur lian kapon kaj kaptis al li la mentonon.

- Nun, Tiĉjo, montru al ĉi tiu sinjoro, kiel vi kapablas danci kaj kanti.

La knabeto ekkantis, per klara kaj laŭta voĉo, unu el tiuj groteskaj kantoj kiujn nigruloj ŝatas, kaj kiujn li akompanis per ridigaj movoj de la manoj, de la piedoj, de la tuta korpo, unisone kun la muziko.

- Brave ! ekkriis Halej, ĵetante al li oranĝpecon.

- Nun, Tiĉjo, daŭrigis la mastro, paŝu kiel la maljuna onklo Kuĝoo kiam li suferas pro reŭmatismo.

Tuj la flekseblaj membroj de la infano kripliĝis, dum la dorso duige kurbiĝis, kun la irbastono de la mastro enmane, li lamante ĉirkaŭiris ĉirkaŭ la ĉambro, sulketante sian infanecan vizaĝon kaj kraĉante dekstren maldekstren, laŭ la modelo de la maljunulon.

La du spektantoj ridegis el la tuta gorĝo.

- Nun montru al ni kiel la maljuna Robinso ekkantas la ĉanton.

La infano supermezure plilongigis sian keruban mienon, kaj nazkantis la arion de la psalmo kun netimigebla gravmieneco.

- Hura ! Brave ! diris Halej, jen stranga simieto ! Ĉi tiu knabo estas esperdona. Jen, li aldonis, subite frapante sur la ŝultron de Ŝelbi, metu ĉi tiun amuzan knabeton kiel apunton kaj mi finaranĝas la aferon. Vere ! Nu, tio estas tio kiu nomiĝas esti saĝa.

Tiumomente, la pordo, malrapide duonmalfermata, lasis junan kvarteroninon ĉirkaŭ dudekkvinjaraĝa eniri.

Sufiĉis kompari la infanon kun la virino por ekkoni la patrinon; samajn profundajn nigrajn okulojn, samajn longajn okulharojn, samajn silkajn harajn ondojn. Tra la bruna koloro de ŝia haŭto, oni vidis ŝiajn vangojn ruĝiĝi sub la aŭdaca rigardo kiun la fremdulo fiksis sur ŝi kun aroganta admiro. Ŝiaj puraj, belaspektaj vestaĵoj reliefigis la elegantecon de ŝia talio. Delikata mano, malgranda kaj bone farita piedo, modlita maleolo, estis prezaj valoroj kiuj ne eskapis el la esplora ekzameno de la komercisto, kutimigita juĝi per ekrigardo la esencajn punktojn de la ina artiklo.

- Kion vi volas, Eliza ? diris ŝia mastro, vidante ŝin hezite halti sur la sojlo.

- Mi venis serĉi Henriko, mi petas, sinjoro.

La infano eksaltis al ŝi, kaj montris al ŝi la akiron kiun li kolektis en faldo de sia robo.

- Nu ! Kunprenu lin, diris sro Ŝelbi.

Ŝi prenis la infanon en siajn brakojn kaj hastege eliris.

- Per Jupitero ! ekkriis la komercisto, jen elstara artiklo ! En Nov-Orleano vi povus, certe, riĉiĝi nur per ĉi tiu knabino. Mi vidis pagi milon da dolaroj por kreitinojn kiuj ne estas duone tiel belaj.

- Mi ne kalkulas kun ŝi por riĉiĝi, seke diris sro Ŝelbi; kaj por alie evoluigi la interparoladon, li malkorkis novan botelon, kaj petis sian gaston diri al li sian opinion pri ĝi.

- Suverena sinjoro ! El la ĉefvitejo ! Poste, intimece frapante denove la ŝultron de Ŝelbi, li aldonis : Nu, ni traktu pri ĉi tiu knabino. Kiom mi ofertus al vi ?… Kiom vi volas por ŝi ?

- Sinjoro Halej, ŝi ne estas por vendi, diris Ŝelbi; mia edzino ne forvendus ŝin por sia pezo da oro.

- Ba ! Estas tio kion ĉiam virinoj diras, ĉar ili nenion komprenas pri kalkulo; sed nur montru al ili tiom kiom oni povus aĉeti da juvelaĵoj, da plumoj, da aĵetoj, kun la pezo da oro de sia plej preferata negrino, kaj tio ŝanĝas la tezon.

- Mi diras al vi unu fojon por ĉiam, ke ne necesas paroli pri tio, Halej; mi diris ne, kaj estas ne, rebatis Ŝelbi per decida tono.

- Vi almenaŭ donos al mi la infanon. Konsentu, ke pro li mi fortege rabatis miajn pretendojn.

- Kaj kion vi povus fari per la infano ?

- Ho ! Mi havas amikon kiu ekspluatas ĉi tiun komercan branĉon. Li bezonas belajn knabojn por eduki por la merkato. Distra artiklo, tio vendiĝas al riĉuloj, kiuj sufiĉe havas por pagi belecon, por la servo de la tablo kaj de la antaŭĉambro. Beleta knabo kiu malfermas la pordon, kiu venas ĉe la unua sonorado, reliefigas faman domon. La artiklo plivaloriĝas, kaj ĉi tiu eta elfo estas tiel amuza, tiel bona kantisto, ke li perfekte taŭgos al mia amiko.

- Mi pli ŝatus ne vendi lin, diris sro Ŝelbi laŭ zorgoplena tono. Fakte mi estas humana viro, kaj al mi estas malinklina forpreni infanon de lia patrino.

- Ha ! Tio mallogas vin ! Jes tio estas sufiĉe natura. Mi komprenas. Foje estas kruele malagrabla trakti kun virinoj. Mi malamas ĉiujn tiujn kriadojn, ĉiujn tiujn ploretojn ! Sed mi havas propran manieron aranĝi la aferojn. Sufiĉas sendi la patrinon iom for, dum unu tago, aŭ du, dum semajno, tio dependas; tiel ĉio kviete sin faras, estos finita kiam ŝi revenos. Via edzino povus doni al ŝi paron da orelringojn, novan robon, aŭ kian ajn bagatelon, por kompensi ŝin.

- Mi timus ke tio ne sufiĉus.

- Ho ! Certege, Dio benu vin ! Ĉi tiuj kreitinoj ne similas al la blankulinoj, vi vidas : ili rapide transpasas tion, se eĉ malmulte oni scias bone elturniĝi. Estas tiuj kiuj asertas, aldonis la komercisto kun naiva kaj konfidenca mieno, ke nia komerca speco malmoligas la koron. Nu, mi neniam rimarkis tion. Estas vere ke mi ne agas kiel iuj homoj. Mi vidis lin elŝiri la infanon el la brakoj de la patrino kaj vende proponi lin, la virino ĉiam kriante kiel frenezulino. Tio estas abomeninda metodo ! La artiklo difektiĝas, kaj kelkfoje fariĝas tute nekapabla por servo. Mi konis, en Nov-Orleano, belega knabino kiun ĉi tiu procedo komplete damaĝis. La viro kiu marĉandis ŝin, ne volis ŝian bubon. Ŝi estis unu el tiuj rasaj virinoj, kiuj ne estas cedemaj kiam ili nervoziĝas. Ŝi premis la infanon en siaj brakoj, ŝi sin alkroĉis al li; ŝi parolis !… Estis terure por vidi kaj aŭdi ! Nur pensi pri tio malfluidigas mian sangon ! Kiam, post esti perforte forprenintaj la infanon de ŝi, ili enfermis lin, ŝi furioze freneziĝis kaj mortis post unu semajno. Neta deficito de mil dolaroj, sinjoro ! Kaj tio pro manko de bona lerteco. Ĉiam pli bone necesas humane fari la aferojn : tio estas mia principo.

La komercisto sin apogis malantaŭen sur sian seĝon kaj krucis la brakojn kun mieno de virta kontenteco, kredante sin almenaŭ ian duan Vilberforse.

Li ŝajnis grave fervori pri ĉi tiun temon; ĉar dum sro Ŝelbi, tute pensema, senŝeligis oranĝon, li reparolis kun certa modesteco kaj kvazaŭ pelita de la forto de siaj konvinkoj :

- Apenaŭ taŭgas sin mem laŭdi; sed mi diras tion ĉar ĝi estas la pura vero. Mi estas rigardata kiel alkondukanta al la merkato la plej belajn gregojn da negroj, almenaŭ oni diris tion al mi, ne unu fojon, sed cent, ĉiujn artiklojn bonstatajn, grasajn, pretajn ! Mi perdas tiom malmulte da homoj kiel iu ajn el miaj kolegoj, kaj tio, dank’al mia maniero por procedi. Mi fieriĝas, sinjoro, la humaneco estas mia povo, la volboŝlosilo de miaj operacioj.

Sro Ŝelbi, ne scianta kion diri, murmuris : "Vere !"

- Nu ! Oni mokis pri miaj principoj, sinjoro; oni priŝercis mi pro tio. Ili ne estas popularaj; sed mi volegis ilin, mi volegas ilin, kaj mi volegos ilin; des pli ĉar mi realigis per ili sufiĉe bonajn profitojn; ili pagis siajn frajton, interezon kaj kapitalon, sinjoro ! La komercisto ekridis pri sia ŝerceto.

Estis io tiel pika, tiel originala en ĉi tiuj komentoj pri la humaneco, ke sro Ŝelbi ne sukcesis reteni sin kune ridi. Eble ĉu ankaŭ vi ridas, leganta amiko ? Sed vi scias ke la humaneco alprenas nuntempe tiel strangajn kaj tiel diversajn formojn ke tute ne estas fino al la strangecoj kiun sin permesas diri kaj fari tiuj kiuj asertas sin humanaj.

La rido de sro Ŝelbi kuraĝigis la homvendiston.

- Estas strange, li daŭrigis, mi neniam sukcesis enŝovi miajn ideojn en la kapojn de la homoj. Ekzemple Antono Lokero, mia ekspartnero, tie en Naĉezo. Li estis lerta viro, sed vera demono por la negroj. Principa afero, vi vidas ! Ĉar neniam plej bona knabo manĝis la panon de la bona Dio. Tio estis lia sistemo, sinjoro. Mi ofte diris al li : "Tomo, kiam la knabinoj ekploras, por kio utilas frapi ilin tiel forte sur la kapon, svenbati ilin per pugnobatoj unujn post la aliaj ?" Estas ridinda; kaj kio bona rezultas el tio ? Mi vidas nenian damaĝon kiam ili ploras. Mi diras ke tio estas naturo, kaj se la naturo ne povas malŝveliĝi unuflanke, necesas ja ke ĝi malŝveliĝas aliflanken. Cetere tio difektas ilin al vi, viajn knabinojn; ili fariĝas malsanemaj; ilia buŝo pendas. Ekzistas iuj kiuj fariĝas tute malbelaj, ĉefe la junaj, kaj tiam estas malfacilege forigi ilin. Mi ankaŭ diris al li : "Ĉu vi ne povus iom kaĵoli ilin, de tempo al tempo doni al ili kelkajn afablajn parolojn ? Kalkulu kun tio, Antono, iomete da humaneco ĵetita ĉi tie kaj tien trafas pli ol ĉiuj viaj batoj de vipo kaj de bastono, kaj estas pli da profito, estu certa pri tio". Sed Antono Lokero ne kapablis pri tio. Kaj li tiom ruinigis el ili ke mi estis devigita ĉesigi kun li, kvankam li estis bona koro kaj bonega negocisto.

- Kaj ĉu via metodo vere donas pli bonajn rezultojn ?

- Jes, certe, sinjoro. Se la afero eĉ malmulte okazus, mi antaŭzorgus, kiel forigi la patrinojn dum la vendado de la idaron, for de la okuloj, for de la koro, vi scias. Kiam tio estas finita kaj kiam oni ne plu povas ion, nepras decidiĝi. Ne estas kiel la blankuloj, kiuj estas edukitaj kun la ideo ke ili povos gardi siajn edzinojn, siajn infanojn kaj la tutan ceteron. Bone edukitaj negroj ne estas preparitaj al simila situacio, kaj la aferoj iras nur pli bone.

- Tiam mi timas ke la miaj ne estas bone edukitaj, diris sro Ŝelbi.

- Mi suspektas ke ne. Vi, homoj de Kentukio, vi eldorlotas viajn negrojn. Kun bona intenco; sed finfine estas fari al ili malbonan servon. Bela donaco por doni al negro kiu estas destinita por esti balancita, skurĝita, vundita, vendita al Petro, al Paŭlo, al iu ajn; bela donaco doni al li ideojn kaj esperojn ! Se li komence estis dorlotita, li nur estos des pli malbone preparita al la faloj kaj skuoj de la vojo. Jen, mi vetus ke viaj negroj havus la mienon terure longigitaj, tie kie la negroj de la plantejoj nur kantas kaj saltas kiel demonhavantoj. Ĉiu, sinjoro Ŝelbi, nature havas bonan opinion pri sia metodo. Mi ja kredas ke mi traktas la negrojn precize kiel necesas trakti ilin.

- Oni estas feliĉa esti kontenta pri si, diris sro Ŝelbi, kun eta ŝultrumo kaj lasante vidiĝi nuancon de abomeno.

- Nu, reparolis Halej, post kiam ambaŭ estis silente senŝeligintaj siajn nuksojn dum kelka tempo, kion vi diras pri tio ?

- Mi tion pripensos, kaj parolos pri tio kun mia edzino. Intertempe, Halej, se vi volas trankvile agi, zorgu pri tio ke via speco de finegoco ne koniĝu en la najbaraĵo. Se eĉ malmulte sciiĝus el tio, vi ne facile trovos oportunaĵon ĉe miaj homoj, mi pri tio avertas vin.

- Ho ! Aŭdinta : mute. Sed urĝas al mi, kaj mi volus scii kiel eble plej frue, tien kie oni staras. Parolante, li leviĝis, kaj surmetis sian surtuton.

- Tiuokaze revenu ĉi-vesperen, de la sesa ĝis la sep, vi havos mian respondon.

La komercisto salutis kaj eliris.

- Kiom mi plezurintus ĵeti la fiulon per la piedbato malsupren de la ŝtuparo, lin kaj lian senhontecon ! murmuris sro Ŝelbi, kiam la pordo estis bone refermita. Sed li tenas min per sia potenco. Se iu iam diris al mi ke mi vendus Tomon al iu el tiuj malŝatindaj finegocistoj de la Sudo, mi respondintus : "Ĉu via servisto estas hundo kiun vi juĝas lin kapablan de tia afero ?" Kaj nun necesas alpaŝi al tio. Kaj do la infano de Eliza ! Mi scias ke mi min kverelos kun mia edzino pri tio kaj ankaŭ pri la afero de Tomo. Jen kie finiĝas la ŝuldoj !… Ha ! La fiulo konas siajn avantaĝojn kaj profitas de ili.

Eble ne ekzistas ŝtato en kiu la sklaveca sistemo alprenis pli milda formo ol en Kentukio. Tie, la kampolaboroj, kvietaj kaj laŭgradaj, ne okazigante tiujn periodajn revenojn de febra aktiveco, de superhomaj klopodoj kiujn postulas la speco de kultivaĵo kaj de komerco de la Sudo, ebligas la taskon de la nigrulo pli sanan kaj pli justan. Dum siaflanke, la mastro, kontenta pro iom post iom kreskigi sian bienon, tute ne estas submetita al la tentoj de hardiĝo, kiuj tiel rapide regas nian nefortan humanecon, kiam la perspektivo de subita kaj rapida gajno ne havas alian kontraŭpezon ol la interesoj de kompatindaj laboristoj, sen subteno kaj sen protekto.

Tiu ajn kiu vizitas kelkajn loĝejojn de Kentukio, tiu ajn kiu vidas la ameman indulgon de iuj mastroj, de iuj mastrinoj, la sindoneman lojalecon de kelkaj sklavoj, povas revi pri la fabela kaj poezia legendo de la patriarkaj institucioj, kaj ĉio kio sekvas. Sed ĉirkaŭ kaj super la ĉarma pentraĵo ŝvebas fatala ombro, la ombro de la leĝo. Tiel longe dum la leĝo klasifikos ĉiujn tiujn estulojn, kun batantaj koroj, kun viglaj korinklinoj, kiel aferojn proprajn al la mastro, dum la ruino, la malfeliĉo, la neantaŭzorgemo aŭ la morto de la plej bona sklavposedanto, povos unutage pasigi ĉi tiujn de trankvila kaj milda vivo al devigaj laboroj, al senespera mizero, ne eblos eltiri ion ajn bonan aŭ belan el la plej bone normaligita sklavsistemo.

Sro Ŝelbi averaĝe estis brava viro. Milda, amema, inklina al indulgo por tiuj kiuj alproksimiĝis al li, li neniam troŝparis pri tio kio povus kontribui al la materia bonstato de liaj nigruloj. Sed, kuntirita por grandskale spekuli, li ŝuldiĝis, kaj liaj monbiletoj, por grava sumo, trafis en la manojn de Halej. Tio estas tio kio klarigas la antaŭan konversacion. Tamen okazis ke, alproksimiĝinte al la pordo, Eliza aŭdis sufiĉe por kompreni ke finegocisto de sklavoj faris proponojn al ŝia mastro.

Ŝi ja volintus halti elirante por ekscii pli, sed ŝia mastrino alvokis ŝin.

Ŝi kredis esti aŭdinta ke temas pri ŝia knabo. Sendube ŝi eraris. Kun la koro peza kaj premita, ŝi instinkte premis la infanon kontraŭ sian bruston per tia forto ke li rigardis ŝin tute mirigita.

- Eliza, filino mia, kion vi havas hodiaŭ ? demandis ŝia mastrino, kiam post esti renversinta la akvokruĉon kaj faliginta la kudrotablon, ŝi alportis matenan negliĝon anstataŭ la silkan robon kiun oni sendis ŝin serĉi.

Eliza ektremis. "Ho ! Mastrino ! ŝi diris levante la okulojn, poste eksplodante en larmoj, ŝi sidiĝis kaj komencis plorsingulti.

- Eliza, infano ! Kion vi havas ? Kio estas ?

- Ho ! Mastrino ! Mastrino ! Estis en la manĝoĉambro sklavvendisto kiu parolis kun la mastro. Mi aŭdis lin.

- Nu, frenezulino ! Ni supozu ke tio estu.

- Ho ! Mastrino, ĉu vi kredas ke la mastro volus vendi mian Henrikon ? kaj la kompatinda estulino singultis ankoraŭ pli forte.

- Vendi lin ! Ho ne, infano kiun vi estas ! Ĉu vi ne scias ke via mastro neniam traktis kun tiuj finegocistoj el la Sudo, kaj ke li neniam pensis vendi iun el siaj sklavoj, tiel longe dum ili bone kondutas ? Freneza kapo ! Ekimagi al si ke iu volus aĉeti ŝian Henrikon ! Ĉu vi kredas ke ĉiuj amegas lin kiel vi ? Nu, sekigu viajn larmojn, kaj agrafu mian robon. Jen, nun suprenfiksu miajn harojn; faru al mi tiun beletan harligon kiun vi lernis la alian tagon, kaj ne plu permesu al vi aŭskulti ĉe la pordoj

- Kompreneble, mastrino, vi ne donus vian konsenton pri… pri…

- Certe ne. Sed estas absurde, kial eĉ paroli pri tio ? Mi pensus tute same konsideri vendi unu el miaj propraj infanoj ! Reale, Eliza, vi fariĝas tro fiera pri ĉi tiu infano. Iu viro ne povas enigi sian nazon en la domon, ke vi imagas ke li venas tute intence por aĉeti vian Henrikon !

Trankviligita de la sincereca mieno de sia mastrino, Eliza povis lerte okupiĝi pri siaj taskoj de ĉambristino, kaj fine ridis mem pri siaj teruroj.

Sinjorino Ŝelbi estis virino kun alta nobleco, pri inteligenteco kaj pri moralo. Ŝi kunigis kun la grandanimeco kiu ofte karakterizas la virinojn de Kentukio, veran sentemecon, kaj religiajn principojn, kiujn ŝi uzis kun energio kaj deco en la ĉiutaga praktiko de la vivo. Ŝia edzo, kvankam li sin alligis al nenia aparta konfesio, respektis la firmecon de kredoj de sia edzino, kaj eble iom timis ŝian opinion. Almenaŭ, li lasis senliman amplekson al ĉiuj ŝiaj bonkoraj klopodoj por edukado, bonstato kaj plibonigo de siaj sklavoj, sin detenante aktive partopreni en tio. Fakte, sen havi kompletan kredon pri efikeco por aliulo de la bonaj faroj de la sanktuloj, sro Ŝelbi ŝajnis pensi ke lia inda kunulino havas bonkorecon kaj piecon por du; eble li eĉ nutris konfuzan esperon atingi la ĉielon, dank'al troaĵo da kvalitoj de kiuj li liberigis sin.

Tio kio ĉefe tedis lin post sia konversacio kun la homvendisto, estis la bezono sin konfidi al sia edzino kaj devi kontraŭbatali la protestojn kiujn li antaŭvidis.

Siaflanke, sino Ŝelbi, ne suspektante la embarason de sia edzo, kaj sciante la ĝeneralan mildecon de lia karaktero, senartifike estis nekredema pri la suspektoj de Eliza. Ŝi alkroĉis ilin nur momenton, kaj tute kaptita de la preparoj por iu vizito kiun ŝi devis fari la vesperon mem, ŝi ne plu pensis pri tio.

1 Religiaj kunvenoj, okazantaj meze de la arbaro, kaj al kiuj la nigruloj de la najbaraj plantejoj alvenas de ĉiuj flankoj por preĝi, kanti, aŭdi predikadon.

2 Aktuale, en 2020, unu luidoro valoras proksimume 255€.

3 1$ en 1850 samvaloras ĉirkaŭ 29€ en 2020 (laŭ https://www.officialdata.org/us/inflat).

4 Angle, tiu nomo kiun oni povas traduki per "korvo" povas signifi "arlekenon, pajacon".

Last edited: 23/11/2021

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment