Créer un site internet

13. Incidentoj de laŭleĝa komerco.

Oni aŭdis en Rama kriadojn, lamentadojn, ploradojn kaj laŭtajn ĝemadojn : Raĥel ploranta siajn infanojn kaj ne volanta esti konsolita, ĉar ili jam ne plu estas (Mateo 2:18Jeremio 31:15).

Sro Halej kaj Tomo bone-malbone kunveturis, absorbitaj de siaj pensadoj. Estas mirinda afero ke la malsameco kiu povas esti renkontita en la pripensoj de du homoj, sidantaj flankon ĉe flanko sur la sama benko, provizitaj per la samaj organoj, same havantaj okulojn, orelojn, manojn, kaj vidantaj la samajn objektojn pasi antaŭ ili.

Sro Halej, ekzemple, unue pensis pri la staturo de Tomo, lia larĝeco, lia alteco, pri tio kion li povus valori se li estus tenita grasa kaj bonstata, kiam li montros lin ĉe la merkato. Li poste pripensis pri la maniero per kiu li prezentus sian varon; pri la proksimuma valoro de viroj, virinoj, infanoj, kiujn li intencis aĉeti por konsistigi elittrupon. Poste li faris memanalizon, kaj aplaŭdis sin pro sia humaneco. Dum liaj kolegoj "streĉe ligis" siajn negrojn, li kontentiĝis meti al ili katenoj ĉe la piedojn, lasante al ili liberan uzon de iliaj manoj, kondiĉe ke ili ne trouzu tion. Li suspiris pro la sendankeco de la homa naturo; ĉar li suspektis ke Tomo ne estimis tiom da respektoj. Kiomfoje li ne estis trompita de la negroj kiujn li plej bone traktis ! Tial li miris ke li restis tiel bona.

Pri Tomo, li pensis pri kelkaj paroloj de elmodiĝinta malnova libro kiu revenis al lia memoro : "Ni tute ne havas ĉi tie sube daŭran urbon, sed ni serĉas la venontan urbon. Tial Dio mem ne malŝatas esti nomata nia Dio; ĉar li preparis por ni eternan loĝejon". Ĉi tiuj paroloj el malnova volumo, kolektitaj de malkleraj, analfabetaj homoj, de ĉiam disvolvis dank' al mi ne scias kian potencan magion, strangan povon super la mensoj de la malriĉuloj kaj humiluloj. Ili skuas la animon ĝis en ĝiaj profundecoj; ili vekas, kiel la sono de la klariono, la kuraĝon, la energion, la entuziasmon; ili dispelas la mallumon de malespero kaj morto.

Sro Halej elprenis el sia poŝo diversajn gazetojn, kaj komencis tralegi la anoncojn kun profunda intereso. Malmulte trejnita al la legarto, li adoptis ian duonvoĉan recitativon, alvokon de siaj okuloj al siaj oreloj. Li deklamis per ĉi tiu tono la jenan paragrafon :

"Postule de la testamentaj plenumantoj,

VENDO de la JUSTICA ATORITATO – GENIGRULOJ

Laŭ ordono de la kortumo, estos vendataj, mardon la 20an de februaro, antaŭ la pordo de la juĝejo, en la vilaĝo Vaŝingtono (Kentukio), la genigrulojn menciitajn ĉi poste : Hagar, 60-jaraĝa; Johano, 30-jaraĝa; Beneo, 21-jaraĝa; Saŭlo, 25-jaraĝa; Alberto, 14-jaraĝa . La dirita vendo profite al la kreditoroj de la heredo de Ĵeso Bluĉfordo, eskviro.

Ĵeromo FLINTO, Samuelo MORICO, plenumantoj."

- Mi viglos tion, li diris al Tomo, pro manko de iu alia kun kiu paroli. Komprenu, negro, mi volas organizi sortimenton de elektindaj artikloj, por konduki ilin tien kun vi. Tio faros al vi kompanion; tio helpos vin pasigi la tempon. Ni unue iros rekte al Vaŝingtono; tie, mi lokos vin en malliberejon, dum mi iros kaj plenumos mian aferon.

Tomo ricevis ĉi tiun agrablan novaĵon kun perfekta kvieteco, nur sin demandante, funde de sia koro, ĉu ĉi tiuj kompatindaj malfeliĉuloj havis edzinojn kaj infanojn, kaj ĉu ili suferis, kiel li, disiĝante de ili. Necesas ankaŭ agnoski ke la perspektivo esti lokita en malliberejo ne ebligis rideti iun kompatindulon, kiu fieris dum sia tuta vivo pri la plej strikta lojaleco. Jes, Tomo estis fiera pri sia honesteco, ne havante multajn aliajn kialojn de orgojlo. Se li apartenus al la plej altaj klasoj de la socio, eble li ne estus trudpelita al tio.

Tamen la tago pasis, kaj la vespero vidis Halej kaj Tomo komforte loĝintaj en Vaŝingtono, unu en la hotelo, kaj la alia en la malliberejo.

La morgaŭon, ĉirkaŭ la dekunua, konfuza homamaso kunpremiĝis sur la ŝtupoj de la juĝejo, fumante, tabakmaĉante, kraĉante, sakrante, babilante, laŭ la inklinoj kaj humoro de ĉiu, atendante ke la vendo komencu.

La vendotaj viroj kaj virinoj aparte grupigitaj mallaŭte parolis unu al la alia. La nigrulino Hagar, kape de la listo, estis el pura afrika raso, trajtoj kaj staturo. Ŝi povis esti sesdekjara, sed malfacila laboro kaj malsano maljunigis ŝin. Ŝi estis duonblinda kaj kripla pro reŭmatismo. Apud ŝi staris ŝia plej juna filo, Alberto, vigla kaj inteligenta dekkvarjara knabo, la sola kiu supervivis grandan familion, kiun la patrino vidis sinsekve vendata al la sudaj merkatoj. Alkroĉiĝinta per ambaŭ manoj al la junulo, ŝi timege rigardis kiu ajn alproksimiĝis por ekzameni lin.

- Ne timi, onklino Hagar, diris la pli maljuna negro, mi paroli pri li al massa Ĵeromo, kaj li provi vendi vin du kune.

- Ne ŝajnigi min kiel maljuna kaj bona por nenio, ŝi impete diris. Mi scii kuiri, frotpurigi, frotlavi. Mi valori la monon, se oni ne tro postuli de mi. Diri tion al ili, diri do tion al ili ! ŝi vigle aldonis.

Halej traboris al si la vojon tra la grupo, rekte iris al la maljunulo, tiris al li la malsupran makzelon, ekzamenis la internon de lia buŝo, tuŝis al li la dentojn unu post alia, igis lin rektiĝi, streĉiĝi, kurbiĝi kaj plenumi diversajn movojn, por juĝi pri la funkciado de la muskoloj. Li poste iris al alia kiun li submetis al sama provado. Fine alveninta antaŭ la juna knabo, li palpis liajn brakojn, malfermis al li la manojn, rigardis liajn fingrojn kaj ordonis al li salti por montri lian lertecon.

- Li ne esti vendita sen mi, pasie diris la maljunulino. Li kaj mi esti nur unu pakaĵo. Mi esti forta, nu, mastro ! Mi povi fari amasojn da laboro… amasojn… mastro !

- Ĉu sur la plantejoj ? reparolis Halej kun disdegna rigardo, bona rakonto ! Kaj kontenta pri sia ekzameno, li foriris kun ambaŭ manoj en la poŝoj, sia cigaro en la buŝo, kaj sia ĉapelo oblikve, atendante la momenton por agi.

- Kion vi pensas pri tio ? diris viro kiu sekvis Halejon dum lia kontrolado, kvazaŭ por informiĝi pri lia sperto.

- Mi vidos… Mi kredas ke mi celos la pli junajn, kaj la infanon, li rebatis.

- Sed oni volas vendi lin nur kune kun la maljunulino, diris la alia.

- Tio estos malfacila por eltiri ! La maljunulino estas nur aro da ostoj; ŝi ne valoras la salon kiun ĝi manĝos.

- Vi do ne metus sur ŝi ?

- Ia stultulo ! Ŝi estas pli ol duonblinda, tute kurbakrura pro reŭmatismo, kaj krome stulta.

- Tamen estas tiuj kiuj aĉetas ĉi tiujn maljunulinojn, kaj kiuj asertas ke ili longe daŭras kaj ke oni povas tiri el ili pli bonan profiton ol oni kredus, diris la demandanto kun pripensema tono.

- Neniam estos mi; mi ne volus ŝin, eĉ se oni donacis ŝin al mi. Estas decidite, cetere.

- Nu ! Estus tamen kompata maniero aĉeti ŝin kun ŝia filo; ŝi estas tro ligita al li; ŝi ne kapablos malhavi lin. Ni supozu ke oni rabate vendu ŝin ?

- Ĝi estas bona por tiuj kiuj havas monon por malŝpari. Mi ja metos proponon por la knabon. Estas ŝanco por vendi lin al plantisto; sed mi ne intencas embarasi min per la maljunulino; ne, ne eĉ se oni donu ŝin al mi kontraŭ nenio.

- Ŝi prenos la aflikton grave al la koro, diris la alia.

- Verŝajne, indiferente respondis la vendisto.

Konfuzita zumo interrompis la konversacion; la anoncisto, dika viro, grava kaj aferema, boris al si vojon per kubutoj en la homamason. La maljunulino retenis sian spiron, kaj instinkte altiris la infanon al ŝi.

- Stari vin apud patrino, Alberto, tute proksime, ĉu vi aŭdi ?… Post momento la viro aŭkcii nin kune.

- Mi timi ke ne, patrino, diris la juna knabo.

- Necesi, infano; ili bone scii ke mi ne povi vivi sen vi, diris impete la maljunulino.

La komisiito anoncis, per stentora voĉo, ke la vendado tuj komenciĝos. La homamaso malproksimiĝis, la aŭkcio estis malfermita. La viroj estis aljuĝitaj por prezojn kiuj pruvis, ke la varoj estis dezirataj, kaj la kurzoj bone prizorgataj. Du estis aljuĝitaj kiel parton al Halej.

- Nu, junulo ! diris la anoncisto tuŝante la infanon per sia martelo, ekstaru kaj montru al ni la flekseblecon de viaj artikoj !

- Ho ! Kunmeti nin ambaŭ, mastro ! Kune, mi peti ! diris la maljunulino alkroĉiĝante al sia filo.

- Maltenu do ! kriis la viro, dum li krude malkroĉis la manojn de la virino, vi ja venos laste ! Nu ! Saltu, negrido !

Li puŝis la infanon al la stabloj. Obtuza kaj plenda ĝemo laŭtiĝis malantaŭ li. La juna knabo hezitis, sin turnis, sed la minutoj estis kalkulitaj, kaj forpelante per la mandorso la larmojn de siaj grandaj okuloj, li impetis al la podio.

Lia svelta staturo, liaj lertaj membroj, lia inteligenta vizaĝo, tuj okazigis viglan konkurencon. Duondekduo da ofertoj samtempe atakis la orelojn de la anoncisto. La koncernato de la kontesto, malserena, konsternita, rigardis flanken kaj aliflanken dum la ofertoj sinsekvis, jen ĉi tie, jen tie, ĝis kiam refalis la levita martelo. Li apartenis al Halej. Oni puŝis lin al lia nova mastro. Li momente haltis por rigardi sian kompatindan maljunan patrinon kiu, tremanta per ĉiuj siaj membroj, etendis al li siajn senfortigitajn manojn.

- Aĉeti ankaŭ min, mastro ! Por la benata amo de Disinjoro, aĉeti min !… Se vi ne aĉeti min, mi morti !

- Vi vere mortus, se mi farus tion, jen la problemo ! diris la vendisto. Kaj li sin turnis sur la kalkanoj.

La aŭkcio de la kompatinda estulino ne estis longdaŭra. La viro kiu alparolis al Halej, kaj kiu ne ŝajnis senkompata, aĉetis ŝin kontraŭ preskaŭ nenio, kaj la spektantoj komencis disiĝi.

La malĝojaj viktimoj kiuj loĝis en la sama loko dum jaroj, kolektiĝis ĉirkaŭ la kompatinda patrino kies suferego dolorigis esti vidata.

- Ĉu ili do ne povi lasi unu al mi ?… La mastro ĉiam diri ke mi havi unu; li diri tion ! ŝi ripetis ree kaj ree per rompita voĉo.

- Necesi fidi al Disinjoro, onklino Hagar, reparolis malĝoje la plej maljuna el la trupoj.

- Por kio utili ? ŝi diris, amare plorĝemante.

- Patrino ! Patrino ! Ne afliktiĝi, ekkriis la infano, ili diri ke vi fali ĉe bonan mastron.

- Ne gravi al mi, ĉu li esti bona aŭ malbona ! Ĉio egali por mi ! Ho, Alberto ! Mia knabo ! La lasta kiun mi nutri ! Disinjoro, bona Dio ! Kiel mi fari !…

- Nu, forprenu do ŝin ! Iu forprenu ŝin, seke diris Halej. Tio ne bone efikas nek por ŝi, nek por la aliaj, lasi ŝin kriaĉi per tiu tono !

La pli aĝaj el la ĉeestantoj sukcesis, duone per nura persvado, duone per perforto, disigi la kompatindan estulinon de la frukto de ŝia ventro, kaj kondukis ŝin al la ĉaro de ŝia nova mastro, strebante konsoli ŝin.

- Nun, niavice ! diris Halej. Li kunigis siajn tri aĉetaĵojn, kaj elprenis el sia surtuto, provizon da mankatenoj, kiujn li firme alfiksis ĉirkaŭ iliaj manartikoj. Longa ĉeno, trapasita tra la ringoj, servis lin por peli ilin antaŭ li ĝis la malliberejo.

Malmulte da tagoj poste, la vendisto sidiĝis sur unu el la ŝipoj de Ohio, kun siaj posedaĵoj, komenco de la elektinda kargo kiun li devis kompletigi, kolektante, ĉe diversaj lokoj de la riverbordo, la varojn kiujn li, aŭ liaj agentoj, rezervis.

La Bela-Rivero, unu el la plej belaj kaj la plej bonaj boatoj kiuj neniam trasulkis la akvojn de sama nomo(1), gaje iris laŭflue sub luma ĉielo. La steloj kaj strioj de la flago de la libera Ameriko disvolviĝis kaj flirtis en la aero. Belaj sinjorinoj, belaj sinjoroj, promenis kaj babilis sur la ferdeko, ĝuante sunbrilan tagon. Ĉiuj estis plenaj de vivo, sanaj, gajaj. Ĉiuj krom la trupo de Halej kiu, enmagazenigita kun alia kargo en la interferdeko, ŝajnis ne ŝati siajn diversajn privilegiojn. Amase kolektitaj, la nigruloj parolis inter si mallaŭte.

- He ! Infanoj, diris Halej frotante al si la manojn, mi esperas ke vi staras kun ĝoja koro ! Neniun insidemecojn, mi ne ŝatas ilin, komprenu ! Kun nazo alvente kaj ridanta buŝo, knaboj ! Kondutu bone kun mi, mi kondutos bone kun vi.

La sklavoj respondis per la neŝanĝebla "Jes, mastro" kiu, de nememorebla tempo, estis la instrukcio de la kompatinda Afriko. Sed ili ne fariĝis pli gajviglaj. Ili havis kelkajn antaŭjuĝojn koncerne la patrinojn, edzinojn kaj infanojn, kiujn ili lastfoje vidis. Kaj kvankam "tiuj kiuj elpremis ilin, postulis gajecon de ili", ĝi ne povis tuj naskiĝi. "Mi havi edzinon ! diris la artiklo enskribita sub la nomo de - Johano, tridekjara - kaj li metis sian ĉenitan manon sur la genuon de Tomo; ŝi ne scii eĉ vorton pri ĉio ĉi, kompatinda estulino !

- Kie ŝi loĝi ? demandis Tomo.

- En taverno, ĉi tie proksime, malsupre de la rivero. Se mi nur povi ankoraŭ vidi ŝin unufoje en ĉi tiu mondo !

Kompatinda Johano ! Tio estis tre natura deziro; kaj liaj larmoj fluis tiel nature kiel tiuj de blankulo. Profunda suspiro eligis el la ĉagrenita koro de Tomo, kaj li provis, laŭ sia humila bontrovo, konsoli lin.

En la supra kajuto sidis patroj, patrinoj, edzoj kun siaj edzinoj. Ĝojaj infanoj kuris, saltis, turniĝadis ĉirkaŭe, kiel tiom da gajaj papilioj ! La vivo abunde fluis facila kaj dolĉa.

- Ho ! Panjo, diris knabeto kiu supreniris de la suba etaĝo, estas sklavkomercisto surŝipe, kaj li havas tie kvar aŭ kvin nigrulojn.

- Kompatindaj estuloj ! diris la patrino per tono duone malĝoja, duone indigna.

- Kio estas ? diris alia sinjorino.

- Kompatindaj sklavoj en la interferdeko.

- Kaj ili estas ĉenitaj ! rekomencis la infano.

- Estas honto por nia lando ke oni vidas tiajn aferojn ! ekkriis tria virino.

- Ho ! Estas multe por diri pri la "por" kaj la "kontraŭ", diris bela sinjorino, okupita kudri ĉe la pordo de la salono, dum ŝiaj knabeto kaj knabineto ludis antaŭ ŝi. Mi iris en la Sudo, kaj mi devas diri ke la negroj ŝajnas al mi ĉiuflanke pli feliĉaj ol se ili estus liberaj.

- Kelkaj eble, laŭ iuj vidpunktoj, rekomencis la ulino kiu okazigis ĉi tiun respondon. Laŭ mi, la plej terura plago de la sklaveco estas la ofendego farita al sentoj kaj al korinklinoj, ekzemple la disiĝo de familioj.

- Tio fakte estas malbona afero, certe, diris la alia, suprenlevante robeton de infano kiun ŝi ĵus finis, kaj zorge ekzamenante la garnaĵon, sed mi imagas ke tio ne ofte okazas.

- Tre ofte, male, vigle reparolis la unua. Mi vivis dum jaroj en Kentukio kaj Virginio, kaj tie vidis korŝirajn scenojn. Ni supozu, sinjorino, ke viaj du jenaj infanoj estu forkaptitaj kaj venditaj ?

- Ni ne povas kompari nian sentmanieron kun tiu de ĉi tiuj homoj, diris la sinjorino, asociante lanpecojn sur siajn genuojn.

- Vi ne konas ilin, pro tiel paroli pri ili, varme diris la unua. Mi naskiĝis kaj kreskis inter ili. Mi scias ke ili sentas tiel intense, kaj eble pli intense, kiel ni.

- Ĉu vere ? oscedis la sinjorino. Ŝi rigardis tra la fenestro de la kajuto kaj konklude ripetis : Tamen mi kredas ilin pli feliĉajn ol se ili estus liberaj.

- La intenco de Providenco sendube estas ke la afrika raso estu sklavigita, tenata en stato de malsupereco, daŭrigis membro de la klerikaro, nigre vestita gravulo sidanta ekster la kajuto. "Malbenita estu Kanaano; sklavo de sklavoj li estu ĉe siaj fratoj" (Genezo 9:25). La Skribo diras tion.

- Ĉu vi certas, kara mia, ke ĉi tiu teksto diras tion kion vi igas ĝin diri, demandis granda viro kiu staris apud li.

- Sen iu ajn dubo. Plaĉis al la Providenco, pro kelka nepenetrebla celo, kondamni ĉi tiun rason al servuteco dum jarcentoj. Ne rajtas al ni kontraŭmeti nian opinion al la dekretoj de Disinjoro.

- Tiuokaze, ni antaŭeniru, kaj aĉetu nigrulojn, diris la viro, ĉar Providenco volas tion. Ĉu vi ne konsentas kun tio, kara mia ? Li turnis sin al Halej, kiu kun manoj en poŝoj apud la stovo, atente aŭskultis la konversacion. Jes, li daŭrigis, ni ĉiuj devas rezignacii antaŭ la dekretoj de Providenco. La nigruloj devas esti venditaj, sklavigitaj, interŝanĝitaj. Ili estas faritaj por tio, kiel ni por aĉeti ilin. Tio estas tute trankviliga vidpunkto, kion vi diras pri tio, kara mia ? li demandis al Halej.

- Mi neniam pripensis tion, respondis la vendisto. Mi ne kapablus tiom diri pri tio kiom ĉi tiu sinjoro. Mi ja ne estas klerulo. Mi prenis ĉi tiun komercon por amasigi profiton; kaj se estas io por kritiki, Dio mia ! Mi kalkulis ke mi ĉiam havos tempon por pripenti. Vi komprenas.

- Kaj nun vi ŝparos al vi la penon, ĉu ne ? Vidu tion kio estas koni la Skribon ! Se nur vi studintus vian Biblion, kiel ĉi tiu sankta viro, vi scius pri kio temas, kaj vi ŝparintus al vi multe da turmentoj. Vi nur devintus diri, "Malbenita estu tiu… " Kiel do vi nomas lin ? Kaj ĉio tute glate funkcius.

La fremdulo, kiu estis neniu alia ol la honesta bredisto de brutoj, kun kiu ni jam konatiĝis en la Kentukia taverno, sidiĝis kaj komencis fumi, dum mokema rideto ŝrumpigis lian longan kaj maldikan vizaĝon.

Juna pasaĝero, kun afabla kaj inteligenta fizionomio, enmiksiĝis : "Tio kion vi volas ke la homoj faru al vi, same faru tion al ili". Ŝajnas al mi, li aldonis, ke ĉi tio estas ekstrakto de la Sankta Skribo, tute tiel bona kiel "Malbenita estu Kanaano".

- La teksto ŝajnas almenaŭ same klara al sensciuloj kiel ni, diris la bredisto, blovante vulkanajn elspiraĵojn de fumo.

La junulo estis pli dironta, sed la boato haltis. Laŭ la kutimo, ĉiuj pasaĝeroj rapidegis al la pruo por vidi kien ni albordiĝis.

- Tiuj estas du manieroj de pastoroj, ĉu ne ? demandis la bredisto al unu el la viroj kiuj elŝipiĝis.

La alia signis sian jesadon per movo de la kapo.

Ĉe la momento kiam la radoj de la maŝino ĉesis bati la akvon, nigrulino ekĵetiĝis de la riverbordo sur la mallarĝan tabulon, trairis tra la homamaso, kaj atinginte la interferdekon, ĵetis siajn du brakojn ĉirkaŭ la malbonsortan artiklon, enfakigita sub la titolo de - Johano, tridekjara -. Ŝiaj ploroj, ŝiaj plorĝemoj depostulis lin kiel edzo.

Sed ĉu necesas ripeti la rakonton tiel ofte rakontitan, ĉiutage ripetitan, pri rompitaj ligoj, pri malesperigaj koroj, pri la malfortuloj ekspluatataj de la fortuloj ? Ĉu ĝi ne senĉese renoviĝas ? Ĉu ĝi ne sufiĉe laŭte krias en la orelojn de tiu kiu aŭdas, kvankam li silentas ?

La junulo, kiu defendis la kaŭzon de Dio kaj de la homaro, kontemplis ĉi tiun scenon. Li turnis sin al Halej.

- Mia amiko, li diris per kortuŝa voĉo, kiel vi kapablas, kiel vi aŭdacas fari ĉi tiun malpian trafikon ?… Rigardu ĉi tiujn kompatindajn estulojn ! Jen mi ĉi tie, mi, tre ĝoja iri retrovi en la loĝejo mian edzinon kaj mian infanon. Kaj la sama sonorilo, kiu sciigas al mi ke mi estas alproksimiĝonta al ili, tintas por ĉi tiu viro kaj lia edzino la funebran sonoradon de la disiĝo ! Iam, estu certa, Dio petos al vi praviĝi pri ĉi tio.

La silenta vendisto deturnis sin.

- Mi diras, kara mia, reparolis la bredisto, tuŝante al li la kubuton ke estas pastro kaj pastro. Ĉi tiu ne ŝajnas al mi kapabla digesti la "Malbenitan Kanaanon !"

Halej eligis malkvietan grumbladon.

- Kaj tio kio estas pli malbona, daŭrigis la alia, estas ke Disinjoro mem povus treege skandaliĝi per tio, kiam vi venos, kiel ni ĉiuj, por reguligi viajn kontojn kun li, unu el tiuj tagoj.

Halej penseme paŝis ĝis la alia fino de la boato.

"Se mi realigos sufiĉe bonan profiton per unu aŭ du el miaj venontaj negocoj, li pensis, mi retiriĝos ĉi tiun jaron. La metio fariĝas danĝera". Li elprenis sian notlibron, kaj komencis sumigi siajn kontojn; tre efika specifaĵo por malserena konscienco, kaj por multaj aliaj komercistoj ol Sro Halej.

La boato fiere malproksimiĝis de la riverbordo, kaj ĉio denove iris laŭ sia ĝoja vojo. La viroj rekomencis babili, legi, fumi, la virinoj kudri, la infanoj ludi, kaj la radoj pli kaj pli turniĝi.

Iam kiam la boato paneis antaŭ urbeto en Kentukio, Halej surteriĝis por negoca afero.

Tomo, al kiu liaj katenoj permesis moviĝi en mallarĝa vojiro, proksimiĝis al la rando, kaj indiferente rigardis super la pavezo. Post momento, li vidis la vendiston reveni per vigle paŝado, akompanata de nigrulino kiu tenis infanon en siaj brakoj. Ŝi estis elegante vestita; nigrulo sekvis ŝin ŝarĝita de malgranda kofro; ŝi alparolis al li de tempo al tempo. Ŝi gaje antaŭeniris ĝis la tabulo, kiun ŝi transiris per rapida paŝado. La sonorilo tintis, la vaporo fajfis, la maŝino ĝemis, anhelis, kaj la boato malsupreniris laŭ la rivero.

La virino enŝoviĝis inter kestoj kaj pakaĵoj kiuj embarasis la interferdekon, kaj sidiĝante ŝi komencis pepi kun sia suĉinfano.

Post esti paŝinta unu rondiron aŭ du en la boato, Halej alproksimiĝis al ŝi. Li indiferente diris al ŝi kelkajn vortojn.

Tomo vidis malhelan nubon pasi super la frunto de la virino kiam ŝi ardege respondis :

- Mi ne kredi tion, mi ne voli kredi tion ! vi petoli kun mi !

- Se vi ne volas kredi tion, almenaŭ rigardu ! diris la vendisto, elprenante paperon. Jen la vendkontrakto, kaj malsupre la nomo de via mastro. Mi pagis lin per vera bona mono, tion mi povas diri al vi.

- Mi ne povi kredi ke mastro voli tiel trompi min, ŝi daŭrigis, kun kreskanta maltrankvilo.

- Vi devas nur demandi al la unua renkontito kiu kapablas legi la skribaĵon. He ! Ĉi tie ! diris Halej al iu viro kiu preterpasis. Prenu ! Laŭte legu ĉi tiun paperon. Ĉi tiu knabino obstinas ne kredi min, kiam mi diras al ŝi tion kio tio estas.

- Ĝi estas vendkontrakto, subskribita de Johano Fosdiko, diris la viro, kiu cedas al vi la knabinon Luciana kaj ŝian infanon. Ĉi tio ja estas laŭregula, laŭ tio kion mi vidas.

La pasiaj ekkrioj de la virino altiris ĉirkaŭ ŝi amason da scivolemuloj, kaj la vendisto maldetale klarigis al ili pri kio temis.

- Li diri al mi ke li sendi min al Luizurbo, por luigi min kiel kuiristinon en la taverno kie labori mia edzo, ŝi ekkriis. Esti tie ke mastro mem diri al mi, per sia propra buŝo, kaj mi ne povi kredi ke li mensogi al mi.

- Li vendis vin, mia kompatinda virino; ne eblas dubi tion, diris viro kun bonvola mieno, post esti ekzameninta la paperon, li faris tion; ne eblas erari.

- Do, ne plu bezoni paroli pri tio, ŝi diris subite kvietiĝante. Ŝi pli preme brakumis la infanon kontraŭ si, sidiĝis sur sia kofro, kun la dorso direktita al la pasaĝeroj, kaj malprecize rigardis la riveron.

- Ŝi finfine bone akceptas la aferon, diris Halej. Jen ŝi kiu trankviliĝas. Fiera knabino, certe !

La virino restis senmova dum la boato iris. Varmeta kaj milda venteto de somero pasis sur ŝian kapon kiel la blovo de kompata spirito. Venteto de la ĉielo, kiu ne informiĝas ĉu la frunto, kiun ĝi refreŝigas, estas blanka aŭ nigra. Ŝi vidis la sunon flagri sur la akvo en oraj retoj; ŝi aŭdis ĉirkaŭe brui ĝojajn voĉojn vigligitajn de la plezuro; sed roko estis falinta sur ŝian koron. La infano, apogita sur ŝia brusto, ekstaris sur siaj piedetoj, kaj liaj manetoj karesis al ŝi la vangojn. Li saltis, restaris, balbutante kaj pepante, kvazaŭ decida eltiri ŝin el ŝia letargio. Subite ŝi ĉirkaŭbrakis lin inter siaj brakoj, kaj ŝiaj larmoj malrapide falis, unu post la alia, sur la mirigitan kaj ridantan vizaĝeton. Poste ŝi denove ŝajnis trankviliĝi, kaj absorbiĝi en la donendaj zorgadoj al la infano.

Li estis dekmonata knabeto, kun forto kaj vigleco super sia aĝo. Ĉiam moviĝanta, li ne lasis ripozmomenton al sia patrino, senĉese okupata teni lin, senĉese atenta al lia nelacigebla aktiveco.

- Jen bela infaneto ! diris viro haltanta antaŭe, kun ambaŭ manoj en siaj poŝoj. Kiom li aĝas ?

- Dek monatoj kaj duono, respondis la patrino.

La viro fajfis por la bubeto, kaj prezentis al li bastonon el kando, kiun li avide prenis, kaj kiun li tuj direktis al sia buŝo, ĝenerala deponejo de ĉiuj trezoroj de infanoj.

- Agrabla bubo ! diris la viro, kaj kiu konas tion kio estas bona ! Li fajfis kaj preterpasis.

Alveninta ĉe la alia fino de la boato, kie Halej fumis, sidanta sur amaso da pakaĵoj, li haltis, elprenis alumeton, kaj ekbruligis sian cigaron, dirante :

- Vi havas tien sufiĉe bonaspektan knabinon. Hej !

- Jes, ŝi ne estas malbona, diris Halej, blovante el la buŝo spiraĵon de fumo.

- Ĉu vi kondukas ŝin suden ?

Halej kapjesis, kaj daŭrigis fumi.

- Por la plantejoj ?

- Fakte, daŭrigis la vendisto, mi havas mendon de plantisto, kaj mi pensas ke mi enmetos ŝin. Oni diras al mi ke ŝi bone kuiras. Tie oni povos utiligi ŝin kiel kuiristinon, aŭ meti ŝin al la plukadon de la kotono. Ŝi havas la fingrojn kiuj taŭgas por tio, mi rigardis tion. Tiel aŭ alie, ŝi estos facile vendita. Kaj Halej reprenis sian cigaron.

- Sed sur plantejo, ili ne volos la etan junulon.

- Tial mi vendos lin je la unua okazo, rebatis la vendisto.

- Mi supozas ke vi lasus lin malmultekoste, diris la viro grimpante sur la amason da pakaĵoj kaj komforte sidiĝante.

- Mi ne scias ! Li estas beleta etulo, tre vigla, rekta, grasa, forta, kun karno tiel malmola kiel briko.

- Tio estas vera; sed ankaŭ estas la zorgo kaj la elspezo por eduki lin.

- Ba ! Oni edukas tion tiom facile kiom ĉiu alia estulo kiu paŝas. La negridoj ne donas pli da malfacilaĵo ol la hundetoj. Ĉi tiu knabo kuros tutsole post unu monato.

- Mi ĝuste havas perfektan lokon por eduki ilin, kaj mi pensis iom pliigi mian fonduson, diris la viro. La kuiristino perdis sian bebon pasintan semajnon, li dronis en la kuvo dum ŝi etendis la tolaĵon por sekigi, kaj mi pensis doni al ŝi ĉi tiun infanon por prizorgi.

Halej kaj la fremdulo silente fumis sufiĉe longe, nek unu nek la alia zorgis unue ektrakti la ĉefan demandon. Finfine la viro reparolis :

- Vi ne petus pli ol dek dolarojn por ĉi tiu etulo, ĉar necesos al vi seniĝi je li.

Halej skuis la kapon kaj kraĉis per signifoplena maniero.

- Mi ne kredas vin, li diris; kaj li rekomencis fumi.

- Kiom do vi volas por li ?

- Komprenu ! Mi povus mem eduki la infanon, aŭ edukigi lin. Li estas mirige sana kaj vigla. Post ses monatoj, li valoros cent dolarojn, kaj ducent post unu aŭ du jaroj, se mi alkondukos lin al feliĉa fino. Tiel estos kvindek dolaroj, kaj ne unu cendon malpli.

- Ho ! Tio estas ridinda prezo ! ekkriis la aĉetanto.

- Nepre ! diris Halej, kun rezoluta balancado de kapo.

- Mi donos tridek por tio, sed ne unu groŝon pli.

- Nu, reparolis Halej, ni dividu la malkonsenton, kaj ni diru kvardek kvin. Tio estas ĉio kion mi povas konsenti al vi.

- Nu, estas konsentite, diris la viro post momento da pripensado.

- Konsentite ! Kien vi elŝipiĝas ?

- Al Luizurbo.

- Al Luizurbo ! ripetis la vendisto. Bonege ! Ni albordiĝos ĉe la noktiĝo. La bubeto dormos. Nenio pli bona. Ni tute malrapide forprenos lin, sen bruo, sen kriadoj. Mi ŝatas trankvile fari aferojn, mi malŝatas bruegon, tumulton.

Post esti transpasinta de la monpaperujo de la fremdulo en la sian kelkajn monbiletojn, Halej revenis al sia cigaro.

Dum travidebla kaj serena vespero, la boato haltis ĉe la albordiĝejo de Luizurbo. Ankoraŭ samloke sidita, la virino tenis en siaj brakoj sian profunde dormantan suĉinfanon. Kiam ŝi aŭdis krii la nomon de la haltejo, ŝi hastege demetis la infanon en malgrandan lulilon, formitan de kavaĵo meze de la valizoj. Poste ŝi rapidis al la rando de la boato, esperante ekvidi sian edzon inter la servistoj de hotelo kiuj alkuris al la albordiĝejo. Dum, kliniĝinta super la balustradon, ŝi ĵetis penetremajn rigardojn al la moviĝantaj kapoj de la riverbordo, la surŝipe restanta homamaso kunpremiĝis inter ŝi kaj la infano.

- Atentu ! Jen la momento ! diris Halej. Li deprenis la dormanteton kaj transdonis lin al fremdulo. Estu almenaŭ ne tuj vekonta aŭ plorigonta lin ! Ni havus diablan bruegon de la patrino.

La viro zorge prenis la pakaĵon, kaj baldaŭ perdiĝis inter la pasaĝeroj kiuj elŝipiĝis.

Kiam la boato, ĝemanta kaj blovanta, estis disiĝinta de la riverbordo kaj malrapide komencis reakiri sian potencon, la virino revenis al sia loko. La vendisto estis tie, la infano ne plu estis tie !

- Kio !… Kien… Kien do ? ŝi ekkriis tute deliranta.

- Luciana, diris Halej, la infano foriris; preferinde ke vi tuj sciu tion. Vi ne povis pensi eduki lin en la Sudo; mi ja sciis tion, kaj mi trovis la okazon vendi lin al bona familio, kiu edukos lin pli bone ol vi povintus fari.

La vendisto atingis tiun gradon de kristana kaj morala perfekteco, tiom rekomendata de nelonge de kalkaj predikistoj kaj kalkaj politikistoj de la Nordo; ne restis al li ombro de antaŭjuĝo aŭ homa malforteco. Lia koro precize atingis tiun gradon, kiun la mia kaj la via, sinjoro, povus atingi, helpe de kulturo kaj streboj. La terurigita rigardo kiun la malesperiga patrino ĵetis sur lin, povintus malkvietigi malpli spertan viron; sed li kutimiĝis tion. Li cent- kaj cent-foje vidis tiun saman esprimon. Ankaŭ vi alkutimiĝos, amiko leganto; kaj la granda celo de la lastatempaj klopodoj estas alkutimigi al tio niajn nordajn respublikojn, por la pli granda gloro de la Unio. Tial la finegocisto rigardis la mortigan suferegon kiu kuntiris tiujn malserenajn trajtojn, tiujn kuntiriĝintajn manojn, tiun anhelantan spiron, kvazaŭ ordinarajn okazaĵojn de la komerco. Li nur demandis al si, ĉu ŝi estis krionta kaj kaŭzonta la ekscitiĝon sur la boato; ĉar, same kiel varmegaj defendantoj de iaj institucioj, li ĉefe malŝatis ekscitiĝon.

Sed la virino ne kriis, la bato trafis ŝin tro rekte en la koron.

Ŝi sidiĝis, ŝia kapo turniĝis. Ŝiaj manoj malstreĉitaj refalis senvivaj ĉe ŝiaj flankoj. Ŝi rigardis antaŭ si, sen vidi ion ajn. La bruo, la zumado de la boato, la ĝemo de la maŝino, miksiĝis, kiel en koŝmaro, en ŝiaj konsternitaj oreloj. La kompatinda koro frakasita ne plu havis aŭ krion aŭ larmojn por elverŝi ŝian profundan turmenton. Ŝi ŝajne estis kvieta.

La vendisto kiu, krom siaj profitoj, estis preskaŭ tiel humana kiel la plejmulto el niaj politikistoj, kredis sin vokita por doni al ŝi la konsolojn kiujn la cirkonstanco permesis.

- Mi scias ke unue tio devas esti dolora por vi, Luciana, li diris, sed saĝa knabino, vigla kiel vi, rapide rekvietiĝos. Tio necesas, komprenu. Neniu povas helpi.

- Ho ! Ne paroli al mi, mastro ! Ne paroli al mi ! ŝi diris kun voĉo de iu kiu sufokas.

Li persistis : "Vi estas bela knabino, Luciana. Mi deziras al vi bonon, kaj mi provos havigi al vi bonan oficon ĉe Malsupra Rivero. Belforma kiel vi estas, vi rapidege trovos alian edzon…

- Ha, mastro ! Se nur vi voli ne paroli al mi… ne nun ! ŝi diris. Estis en la voĉtono tiel korŝira suferego, ke la vendisto komprenis ke tio ne rilatis al lia fako. Li ekstaris. La virino sin turnis kaj enŝovis la kapon en sia mantelo.

Halej, kiu paŝadis tien kaj reen, kelkfoje haltis por rigardi ŝin.

- Ŝi diable prenas la aferon al koro ! li murmuris, sed almenaŭ ŝi sin tenas trankvile. Lasu ŝin iom ŝviti, kaj tio pasos.

Tomo spektis la negocon, de la komenco ĝis la fino, kaj li antaŭvidis la konsekvencojn. Por li, kompatinda, malklera nigrulo, tio aspektis terura kaj kruela aĉaĵo ĉar li ne lernis ĝeneraligi, plivastigi siajn vidpunktojn. Instruita de iuj pastroj de kristanaro, li ne pli bone juĝintus tion, kaj vidintus en ĝi nur ĉiutagan incidenton de laŭleĝa komerco. Sed en sia nesciado, Tomo kies legadoj limiĝis je la Biblio, ne havis tiajn konsolojn. Lia koro sangis ene de li ĉe la penso de la difektegoj de la suferanta kompatinda aĵo kiu kuŝis tie kiel rompita kano. Aĵo dotita de vivo, de sento, de senmorteco, kiun la usona leĝo senemocie klasifikas kun la kestoj, pakaĵoj kaj aliaj pakoj.

Tomo alproksimiĝis, kaj provis diri al ŝi kelkajn vortojn, sed ŝi nur obtuze ĝemis. Naive kaj kun larmoj fluantaj sur siaj propraj vangoj, li parolis al ŝi pri la koro de tiu kiu estas tute amo, kaj kiu loĝas en la ĉieloj, kaj pri Jesuo tiel plena de kompato por ĉiuj, pri la eterna hejmo kie ŝi rekuniĝus kun sia infano. Sed la turmento de malespero fermis ŝiajn orelojn, kaj paralizis ŝian koron.

Venis la nokto, trankvila, glora, senpartia, kun siaj miloj da brilantaj steloj, anĝelaj okuloj, tiel belaj, sed tiel mutaj ! Ne iu parolo, ne iu signo de kompato, ne iu etendita mano de tiu fora ĉielo !

La voĉoj kiuj babilis pri aferoj aŭ plezuro, silentis unu post alia. Ĉio surŝipe dormis, kaj ni aŭdis la akvon bobeli sub la pruo. Tomo sin kuŝis sur kesto. De tempo al tempo sufokita plorsingulto alvenis al li, krio de la kompatinda virino kiu petegante kuŝis : "Ho ! kion mi fari ?… Disinjoro !… Disinjoro, Dio mia, kompati !… Helpi min !" Tiel, intermite, ĝis kiam la murmuro iom post iom estingiĝis.

Ĉirkaŭ la noktomezo, Tomo ektremis kaj vekiĝis. Ombro rapide pasis inter li kaj la rando de la boato. Li aŭdis la akvon reŝpruci. Sola, li vidis kaj aŭdis. Li levi la kapon, la loko kiun okupis la virino estis malplena ! Li vane traserĉis ĉirkaŭ si. La kompatinda sanganta koro ĉesis bati, kaj la akvoj kiuj ĵus refermiĝis supre, ondetis gajaj kaj helaj.

Pacienco ! Pacienco ! Vi kies la indigno vekiĝas ĉe tiaj malbonoj. Ne unu pulsobato, ne unu larmo de la premato perdiĝas por la Homo de Malĝojoj, por Disinjoro en lia gloro. En sia pacienca kaj malavara sino, li portas la suferegojn de mondo. Kiel li, pacience eltenu kaj ameme laboru ĉar tiom certe kiom li estas Dio, "la tago de elaĉeto venos".

Halej frue leviĝis, kaj kuris, vigla kaj preta, por viziti sian vivantan varon. Estis lia vico maltrankvile ĉirkaŭrigardi ĉien.

- Kien diable soviĝis ĉi tiu knabino ? li demandis al Tomo.

Ĉi tiu, kiun la sperto prudentigis, ne kredis devi informi lin pri siaj rimarkoj. Li diris ke li ignoris tion.

- Neeblas ke ŝi elŝoviĝis eksteren tiun nokton ĉe unu el la stacioj. Ĉiufoje kiam la boato haltis, mi estis staranta kun la okulo gvatanta. Mi ĉiam fidas nur al mi en tia kazo.

Ĉi tiu parolado direktiĝis al Tomo, per konfidenca tono, kvazaŭ ĝi devintus aparte interesi lin. Li nenion respondis.

La vendisto traserĉis tra la boaton de la pobo ĝis la pruo, renversis la kestojn kaj la pakaĵojn, serĉis en la maŝinejo, ĉirkaŭ la kamentuboj, ĉien; vane.

- Nun, Tomo, estu sincera, li diris, kiam post siaj senfruktaj serĉadoj li revenis kien li lasis lin. Vi scias ion, ne diru ne al mi, mi certas. Mi vidis la knabinon kuŝantan tien ĉirkaŭ la deka hieraŭ vespere, mi noktomeze revidis ŝin tien, kaj ankoraŭ de la unua ĝis la dua. Je la kvara ŝi ne plu estis tien, kaj vi kuŝis tien, tute apud, vi devas scii tion kio okazis, maleblas alie.

- Nu, mastro, diris Tomo, ĉirkaŭ la mateno io pasis tre proksime al mi; mi duonvekiĝis, kaj aŭdis grandan bruon de akvo. Tiam mi tute malfermis la okulojn, kaj la knabino ne plu estis tien. Tio estas ĉio kion mi scias pri tio.

La vendisto estis nek kortuŝita nek mirigita, ĉar kiel mi diris al vi, li kutimis al multaj aferoj, kun kiuj vi ne estas jam familiariĝinta. La ĉeesto mem de la morto vekis en li nek solenan timon, nek glaciigan tremon. Li vidis ĝin tiom kaj tiom da fojoj ! Li renkontis ĝin sur la negocaj vojoj, kaj bone konis ĝin. Sed li rigardis ĝin kiel senkompatan kreditoron kiu kelkfoje insideme malhelpis siajn komercajn operaciojn.

Li nur ĵuris ke la knabino estis vera friponino, ke li estis diable malbonŝanca, kaj ke se la aferoj tiel daŭrus, li ne gajnus moneron dum sia vojaĝo. Unuvorte, li fine konsideris sin kiel priplukita homo, kun kiu oni malbone agis. Sed ne estis kuracilo. La virino fuĝis en ŝtaton kiu ne redonas la fuĝantojn, ne, eĉ ne laŭ ordono de la tuta glora Unio ! La vendisto do sidiĝis, kaj malkontenta, notis en sia agendo, en la kolumno "profitoj kaj perdoj", la animon kaj la korpon kiuj mankis(2).

- Kia fia estulo estas ĉi tiu vendisto, ĉu ne ? Tiel multe senkora ! Tio estas terura !

- Ho ! Sed neniu zorge atentas pri ĉi tiuj homoj ! Ili estas universale malestimataj. Neniam akceptitaj en deca kompanio.

- Kaj mi petegas vin, sinjoro, kiu do faras la vendiston ? Kiu estas la plej kulpa inter la kruda fivendisto, kaj la klera, instruita, inteligenta individuo kiu defendas la sistemon, kies la fivendisto estas nur la neevitebla rezulto ? Vi formas la publikan opinion kiu kuraĝigas lin en lia komerco, kiu koruptas lin, kiu senmoraligas lin, ĝis kiam li ne plu ruĝiĝos pri tio. Kaj vi asertas esti pli bona ol li !

- Li estas senscia kaj vi estas instruita. Li sidas sur la malsupra ŝtupo kaj vi sur la supra. Li estas kruda kaj vi estas ĝentila. Vi havas talentojn, li havas limigitan menson.

Ĉe la tago de la venonta juĝo, ĉi tiuj konsideroj bonege povus klini pesilon favore al li.

Por ĉesigi ĉi tiujn malgravajn incidentojn de la laŭleĝa komerco, ni plorpetas la mondon ne kredi la usonajn leĝfarantojn tiom malprovizitajn de humaneco, kiel emus pensigi tion la enormaj klopodoj de nia Nacia Kongreso, por protekti kaj daŭrigi ĉi tian komercaĉon.

Kiu ne scias ke niaj famaj homoj konkure deklamas kontraŭ la komerco de nigruloj eksterlanden ? Stariĝis inter ni tuta armeo da Clarksonoj aŭ da Vilberforseoj, el la plej edifaj por vidi kaj aŭdi.

La komerco de nigruloj en Afriko ! Fi, kia hororo ! Sed la komerco de nigruloj en Kentukio, ho ! tio estas tute alia afero !

1 O-Hio, indiana vorto kiu signifas belan akvon, belan riveron

2 Al la kritikantoj kiuj akuzas la aŭtoron pri troigo, ni respondos per fakto, eltirita de usona ĵurnalo, la Boston Daily Evening Transcript, de la 14an de decembro 1852. "Nigrulino estis lasttempe pendigita en Cedartown. Lia mastro sciigis al ŝi ke li vendis ŝiajn kvar infanojn. La akiranto estis viro konata tra la tuta ĉirkaŭaĵo kiel avarulo kaj tirano, kiu ne nur malsatigis siajn sklavojn, sed batis ilin laŭ la plej abomena brutaleco. La senesperigita patrino surgenue petegis sian mastron por ĉesigi la merkaton, lasi al ŝi siajn infanojn aŭ almenaŭ vendi ilin al iu alia. Ŝiaj petegoj estis vanaj. La infanoj estis liverotaj la morgaŭon. Ŝi dumnokte mortigis ilin. Ŝi estis juĝita kaj pendigita pro krimo de infanmurdo".

Last edited: 22/11/2021

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment