07. La Lukto de la Patrino.
Ne povas esti imagata pli afliktita , pli senhelpa homa estulo ol la kompatinda Eliza kiam ŝi forlasis la kabanon de onklo Tomo.
La suferoj kaj danĝeroj de ŝia edzo, tiuj de ŝia infano, miksiĝis en ŝia konsternita menso, kun la timiga sento de ŝiaj propraj riskoj, ĉe la momento kiam ŝi foriĝis de la sola azilo kiun ŝi konis, kaj perdis la protekton de mastrino tiom respektata kiom amata.
Tio estis la adiaŭo al ĉiu hejma objekto, laŭmezure kiam elviŝiĝis, sub la malvarma kaj hela brilo de stelplena ĉielo, la tegmento kiu vidis ŝin kreski, la arbo kiu ombris ŝiajn unuajn ludojn, la arbareto kie, apogita sur la brako de sia juna edzo, ŝi ĝuis tiom da feliĉaj vesperoj. La rememoroj ekaperis unu post la alia renkonte al ŝiaj paŝoj, kvazaŭ por riproĉi al ŝi ŝian foriron, la forlason de ŝia pasinteco kaj de tiom da korinklinoj kiujn ŝi ne plu retrovos.
Sed patrina amo, incitegita ĝis frenezeco de la alproksimiĝo de terura danĝero, regis en ŝi ĉiujn bedaŭrojn, ĉiujn terurojn. Ŝia filo jam estis sufiĉe maljuna por paŝi apud ŝi; ŝi tamen portis lin, kaj la nura ideo liberigi ĉi tiun konvulsian ĉirkaŭpremon tremetigis ŝin dum ŝi pli kaj pli rapidigis la paŝadon.
La frosta grundo kraketis sub ŝia piedo, kaj ŝi ektimis pro la bruo. Svingiĝanta folio, moviĝanta ombro sendis al ŝia koro ŝprucon de sango, kaj ŝia rapida paŝado fariĝis ankoraŭ pli rapida, kaj ŝi miris pro la forto kiun ŝi sentis kreski en si. La pezo de ŝia knabo ne plu estis afero, iu plumo, iu pajlero, kaj ĉiu palpitacio pro timego pliigis la supernaturan viglecon kiu ĵetis ŝin antaŭen, dum el ŝiaj palaj lipoj senĉese eliĝis ĉi tiu preĝo al la ĉiela amiko de tiu kiu suferas : “Disinjoro, veni al mia helpo ! Hasti helpi min !"
Se li estis via Henriko, blankhaŭta patrino, se li estis via Vilhelmo kiun senkora komercisto de homa karno devis matene forkapti de vi; se vi estus vidinta la viron, vidinta la subskribon de la akto, kaj havus nur kelkajn noktajn horojn donacitajn al via fuĝo, ho ! kiel viaj paŝoj estus rapidaj ! kiom da vojo vi farus, en ĉi tiu malgranda tempo, kun via trezoro premata kontraŭ via brusto, lia bukla kapo dormanta sur via ŝultro, liaj etaj brakoj ĵetitaj ĉirkaŭ via kolo !
Ĉar la infano dormis. Unue la surprizo kaj la timo tenis lin maldorma. Sed lia patrino tiel rapide bridis la plej malfortan suspiron, la plej mallaŭtan sonon; ŝi tiel firme asertis ke ŝi savos lin, ke li pace alkroĉiĝis al ŝia kolo, kaj nur demandis, ĉar la dormo premegis lin :
- Panjo, ĉu necesi resti maldorma, diri ?
- Ne amo mia ! Dormi, se vi voli.
- Sed se mi dormi, panjo, ĉu vi ne lasi lin preni min ?
- Ne ! Dio helpi min ! respondis la paliĝanta patrino, kun sovaĝa fajro ŝprucanta el siaj okuloj.
- Vere, panjo ! Verege ?
"Tre certe, mia infano", diris la patrino per voĉo kiu ektremigis ŝin mem, ĉar ŝajnis al ŝi ke spirito ekster ŝi parolis en ŝi, kaj la knabeto, lasante fali sian kapon sur la ŝultro de sia patrino, baldaŭ estis profunde dormanta. La premo de tiuj etaj varmaj brakoj, la karesoj de tiu freŝa spiro, aldonis fajron al ŝia flamo, ardon al ŝia ardeco. Ĉiu nerimarkebla movo, ĉiu delikata tuŝo de la infano, verŝis en ŝin, per elektraj fluoj, superhoman forton. La influo de la animo super la korpo estas tia ke dum tempo ĝi igas la muskolojn neflekseblaj, la nervojn ŝtalaj kaj penetras la plej malfortan ulon per nevenkebla energio.
La limoj de la bieno, la bosketoj, la kopsoj, forŝvebis kiel en sonĝo, kaj ŝi ankoraŭ paŝis, sen halto, sen paŭzo, vidante malaperi unu post alia ĉiuj konataj objektoj. Fine la ruĝiĝanta tagiĝo trovis ŝin sur la ĉefa vojo, preterpasinte je pluraj leŭgoj (+/-4Km) ĉion kio estis al ŝi konata.
Multfoje ŝi akompanis sian mastrinon kiam ŝi iris viziti parencojn en la vilaĝo de T…, sur Ohiorivero, kaj ŝi sciis la vojon. Iri tien, transiri la riveron, tie finiĝis ŝiaj planoj; poste ŝi fidis al Dio.
Kiam la ĉevaloj kaj la veturiloj komencis moviĝis, ŝi sentis, per tiu rapida percepto kiu apartenas al perfortaj situacioj, ke ŝia hasta paŝado, ŝia konfuzita mieno, estis okazigontaj rimarkojn, vekontaj suspektojn. Ŝi remetis la infanon teren, reordigis siajn vestaĵojn, sian hararanĝon kaj marŝis tiel rapide kiel tion permesis la singardeco. En ŝia malgranda pakaĵo troviĝis kelkaj kukoj, kelkaj pomoj, kiujn ŝi uzis por rapidigi la iradon de la knabeto. Ŝi ruligis la frukton iom malproksime antaŭ li; li postkuris ĝin, kaj pere de ĉi tiu manovro ŝi ankoraŭ sukcesis gajni pli ol duonleŭgon.
Ili finfine alvenis apud malgranda arbarkovrita ĉirkaŭbaritejo, kie murmuris klara rojo. La infano plendis pri malsato kaj soifo; ŝi transiris la heĝon kun li, kaj kaŝkaŭranta malantaŭ roko kiu ŝirmis ilin de la okulo de preterpasantoj, ŝi eltiris matenmanĝon el sia maldika pakaĵo. Henriko afliktiĝis pro tio ke patrino ne povis manĝi. Kun la brakoj ĉirkaŭ ŝia kolo, li penis enŝovi en ŝian buŝon kelkajn pecetojn de kuko. Sed ŝajnis al la kompatinda virino ke la plej eta peco estis sufokonta ŝin.
- Ne, Henriko, ne, trezoro mia ! Panjo ne manĝi ĝis vi esti savita. Necesi iri, iri, atingi la riveron ! Kaj, tuj revojirante, ŝi strebis ne tro rapide paŝi.
Ŝi delonge preterpasis la tujan najbaraĵon de la loĝejo, kaj eĉ se ŝi devis fari iujn malfeliĉajn renkontojn, la bonkoreco de la familio al kiu ŝi apartenis estis tro vaste konata por ke oni suspektas ŝin fuĝi. Cetere ŝi preskaŭ konservis neniun spuron de sia origino; la blankeco de ŝia filo kaj la ŝia devis forigi malfidon.
Pro ĉi tiu konjekto ŝi haltis ĉirkaŭ tagmezo ĉe malgranda, pura kaj bonorda bieno, por iom ripozi kaj aĉeti kelkajn porvivaĵojn; ĉar laŭmezure kiel la distanco forpuŝis la danĝeron, la streĉiĝo de ŝiaj nervoj moliĝis, ŝi sentis lacecon kaj malsaton kreski. La mastrino de la loĝejo, bona virino, kontentega havi iun kun kiu babili, akceptis sen obĵeto la klarigon de Eliza, kiu diris ŝin survoje por iri pasigi semajnon ĉe amikoj; aserto kiun ŝi anticipis eble efektiviĝi.
Unu horon antaŭ la sunsubiro, elĉerpita, kun la piedoj dolorigitaj, sed kore ankoraŭ forta, ŝi eniris en la vilaĝon T…, sur la bordo de Ohiorivero. Tie ŝia unua rigardo estis por la riverego, tiu Jordano kiu apartigis ŝin de la promesita lando, de la grundo de libereco.
Printempo estis alvenonta, kaj la ŝvelinta kaj brua rivero flutransportis grandegajn glaciblokojn kiuj peze balanciĝis tra la ŝlimaj fluaĵoj. La aparta formo de la kurba bordo flanke de Kentukio kaŭzas ke la glacio alkroĉiĝas kaj amasiĝas tie, mallarĝigante la kanalon kie la akvo pelas kaj kunportas sinsekvon da glaciaj amasoj, kiuj venas amasiĝi unu sur la alia kaj momente formi baron, laŭlonge de kiu glitis novaj glaciblokoj, moviĝanta floso kiu preskaŭ kunigas kun la alia bordo.
Eliza dum momento kontemplis tiun minacatan aspekton, la transveturado de la pramo devis esti interrompita, por pli da informoj ŝi eniris en malgrandan najbaran gastejon.
La gastigantino estis streĉe okupita pri la pretigo de la vespermanĝo; sed ŝi turniĝis, kun forketo enmane, al dolĉa kaj plenda voĉo kiu demandis :
- Ĉu ne plu esti kablopramo por transpaigi homoj kiuj iras al B…o ?
- Ne, vere, diris la virino, la boatoj ne plu funkcias.
La aflikta kaj terura esprimo de Eliza frapis la bravan gastigantinon, kaj ŝi daŭrigis :
- Eble vi havas grandan intereson transiri ? Ĉu iu malsanas ? Vi ŝajnas tiel turmentata !
- Mi havi infanon en granda danĝero, diris Eliza, mi ekscii tion nur lastan vesperon, kaj de tiam mi ĉiam paŝadi kun la espero alveni al la pramo.
- Nu ! Tio estas vere bedaŭrinda ! rebatis la virino kies patrinaj simpatioj ĵus vekiĝis. Mi estas ĉagrenita pro vi. Salomono ! ŝi kriis de la fenestro.
Viro en leda antaŭtuko kun tre malpuraj manoj aperis ĉe la pordo de malantaŭa konstruaĵo.
- Diru do ! Ĉu la ŝipisto transveturos ĉivespere kun la bareloj ?
- Li diris ke li provos, kondiĉe ke eblos, rebatis Salomono.
- Estas, reparolis la gastigantino, je ŝtonĵeta distanco de nia domo, viro kiu devas transiri, se li maltimas tion, por transporto de urĝaj varoj. Li venos ĉi tien vespermanĝi post momento. Vi do pli bone farus sidigi vin tie kaj atendi lin. Ĉu ne estas aflabla eta kamarado ! aldonis la virino, kaj ŝi prezentis kukon al infano. Sed Henriko, fleksiĝante, ploris pro laceco.
- Kompatinda etulo ! Li ne kutimi tiom paŝi, kaj mi tro kurigi lin, diris Eliza.
- Nu, reparolis la virino, ripozigu lin iom ĉi-enen, kaj ŝi malfermis la pordon de malgranda ĉambro kie troviĝis lito. La patrino metis en ĝin sian kompatindan knabon, mortlacan, kies ŝi tenis la etajn manojn inter la ŝiajn ĝis kiam la infano estis dormanta.
Por la patrino, ne estis dormo : kvazaŭ fajro gluiĝinta al ŝiaj ostoj brulis en ŝi; penso de la ĉasistoj alligitaj al ŝia spuro. Kaj ŝi fiksis ardan rigardon al la nigraj kaj ŝvelintaj akvoj kiuj apartigis ŝin de la savo. Sed necesas al ni adiaŭi ŝin kaj reveni al tiuj kiuj persekutas ŝin.
* ** *** ***** *** ** *
Kvankam Sino Ŝelbi sin devontigis tuj servigi, ni baldaŭ vidis, tio kio de ĉiam vidiĝis, ke necesas esti du por fari interkonsenton. La ordono estis laŭte donita en la orelojn de Halej, kaj portita al onklino Kleo de duondekduo da junaj mesaĝistoj, al kiuj tiu granda potenco malvolonte konsentis du aŭ tri malafablajn kapjesojn, sen nenion ĝeni pri la serioza kaj zorgema malrapideco de ŝiaj operacioj.
Per ia sekreta intuicio, ĝenerala impreso ke mastrino tute ne estus embarasata de malfruo, ŝajnis regi; kaj la sinsekvo de akcidentoj kiuj prokrastis la servadon, vere estis mirakla. Iu malfeliĉulo trovis manieron elverŝi la sukon. Necesis refari ĝin kun la tuta zorgemo, la tutaj postulataj proceduroj. Onklino Kleo, mordeme turnante la karegan likvaĵon, maldelikate respondis al ĉiuj aludoj de hasto, ke ne estus ŝi kiu, "por helpi kapti la kompatindajn homojn, servus malbonan sukon". Unu falis kun la terkruĉoj, kaj necesis reiri serĉi akvon al la fonto; alia faligis la buteron meze de la okazintaĵoj. Briditaj ridoj trairis la kuirejon, kiam intermite alvenis novaĵoj pri massa Halej : "Li ne kapabli resti sur sia seĝo; li nur iri kaj reiri de la pordo al la fenestro !"
- Prave li ricevi ! indigne diris onklino Kleo. Esti pli malbone por li, se li ne korektiĝi, kiam la mastro veni kaj diri al li pravigi sin ! Necesi tiam vidi lian vizaĝon !
- Li iri al la infero, nedubeble ! diris la eta Diego.
- Kaj ke li fiere gajni ĝin ! rebatis onklino Kleo, li kiu tiom kaj tiom rompi da kompatindaj koroj ! Esti mi kiu diri tion al vi, al vi ja, ŝi daŭrigis levante kun terura mieno sian grandan forketon kiel tridenton; ĝuste tion kion legis sro Georgo en la Revelacioj : "La animoj krii al la Disinjoro sub la altaro; ili peti venĝon ! Kaj la Disinjoro aŭdi ilin, veni la tempo; jes, je lia damaĝo, veni la tempo !"
Onklino Kleo, tre respektata en sia fako, estis aŭskultita de ĉiuj, kun gapanta buŝo; kaj ĉar la tagmanĝo estis finfine servata, la kuireja servistaro kolektiĝis ĉirkaŭ ŝi por aŭdi ŝin kaj iom klaĉi.
- Liaj samuloj vive bruli dum la tuta eterneco, certe, ĉu ne ? diris Andio.
- Mi feliĉa, vidi lin rostadi ! Ĉiam ! Ĉiam ! kriis Diego.
- Infanoj ! diris voĉo kiu ektremigis ilin, estis onklo Tomo kiu, staranta sur la sojlo, aŭdis ĉion.
- Infanoj, vi ne kompreni, mi timi. La eterneco esti terura vorto ! Nur pripensi ĝin, hirtigi al vi la haŭton ! Esti malbone deziri eternajn turmentojn al homa estaĵo ?
- Li ne esti homa estaĵo ! ekkriis Andio, la ĉaspelistoj de animoj esti malafablaj hundoj, ne homoj !
- La naturo mem krii kontraŭ ili, aldonis onklino Kleo. Ĉu ili ne forpreni la suĉinfanon el la mamo de la patrino por lin vendi ? La etaj ĝemantoj pendantaj ĉe ŝia subjupo por ilin vendi ? Ĉu ili ne forpreni la edzon de lia edzino ? daŭrigis onklino Kleo, la larmoj ekatingantaj ŝin, kaj ĉu ne estas preni la vivon de ambaŭ ? Kaj tio sen perdi manĝon, glason da vino ! Ili fumi, trinki, vivĝojaj kiel antaŭe ! Ha ! Se la diablo ne harpuni ĉi tiujn, por kio la diablo esti bona ! Kaj onklino Kleo kovris al si la vizaĝon per sia antaŭtuko el katuno, kaj tutkore plorĝemis.
- Preĝi por tiuj kiuj persekuti vin, la libro diri, reparolis Tomo.
- Por ili ! ekkriis onklino Kleo, esti tro malfacile ! Mi ne kapabli preĝi por ili !
- Esti la kulpo de la karno, Kleo, kaj la karno esti malforta, sed la graco de Dio estas pli forta. Nur pensi pri la animo de ĉi tiuj kompatindaj kreitaĵoj, kaj danki la Disinjoron, Kleo, ne esti sur ilia loko. Ha ! Certege, mi pli ŝati esti vendata cent kaj centfoje, ol havi sur la koro ĉion de kio ĉi tiuj kompatindaj malvirtuloj havi por respondeci !
- Mi tamen, diris Diego. Hej ! Bona Dio, neniam ni voli kapti Elnjon, ĉu ne, Andio ?
Andio levis la ŝultrojn, kaj konsente fajfis.
- Mi ĝoji ke mastro ne foriri ĉi matene kiel li decidi, daŭrigis Tomo. Mi esti ankoraŭ pli ĉagrenita, mi kredi, vidi lin foriri ol esti vendata. Esti nature por li ne voli esti tie; sed mi ja havi koron tre pezan ! Mi vidi lin tiel malgrandan ! Nune, mi senti min tute rezignaciinta. Tio esti la volo de Dio. Mastro ne povi, sed li fari kiel eble plej bone. Tio kio afliktigi min nun, esti pripensi kiel tio esti kiam mi ne plu esti ! Necesi ne atendi ke la mastro iri vidi ĉion por provi plenumi la monatajn bezonojn kiel mi fari; kaj kvankam ili havi bonvolon, niaj homoj esti fieraj senzorgemuloj; jen tio kio turmenti min.
La sonorilo aŭdiĝis, kaj Tomo estis alvokita al la salono.
- Tomo, diris tenere lia mastro, mi volas ke vi sciu ke mi subskribis al sinjoro kompenson de mil dolaroj en la okazo se vi ne troviĝus ĉi tie ĝuste kiam li venos postuli vin. Li hodiaŭ okupiĝas pri aliaj aferoj; vi povas disponi pri la tago. Iru do kien vi volos, bona knabo mia !
- Mi danki vin, mastron, diris Tomo.
- Kaj zorgu pri tio ! daŭrigis la komercisto, ne ekpensu ludi al via mastro unu el viaj negraj trompaĵoj, ĉar se vi ne ĉeestos, mi ĉerpos de li ĝis la lasta groŝo. Se li kredus min, li ne estus tiel freneza fidi al iu el vi nigruloj kiuj glitas tra la fingroj kiel angiloj !
- Mastro, diris Tomo, kaj li plengrande rektiĝis, mi esti ĝuste okjaraĝa kiam maljuna mastrino meti vin sur miajn brakojn, vi tute juna knabo kiu ne esti unujaraĝa. Ŝi diri al mi : "Tomo, jen via juna mastro, bone zorgi pri li". Hodiaŭ, mastro, mi demandi tion al vi, ĉu mi iam trompi vin ? Neniam malobeinta, ĉefe de kiam mi kristaniĝi ?
La emocio ekregis sron Ŝelbion, larmoj plenigis liajn okulojn kiam li respondis :
- Brava knabo mia, Disinjoro scias ke vi nur diras la simplan veron, kaj se estus en mia povo konservi vin, la trezoroj de la tuta mondo ne aĉetus vin !"
- Sed ĉar estas vere ke mi estas kristanino, aldonis Sino Ŝelbi, vi estos elaĉetita, Tomo, tuj kiam mi estos povinta kiel ajn kolekti la necesan sumon. Sinjoro, ŝi daŭrigis sin turnante al Halej, bone notu tiun al kiu vi vendos lin, kaj konigu lin al mi.
- Volontege, rebatis la komercisto. Mi povas alporti al vi la negron post unu jaro sendifekta, kaj vere sen uzuro revendi lin al vi; tio ests mia stato al mi !
- Mi tiam elkore komercos kun vi, kaj vi trovos vian profiton, ŝi diris.
- Sendube, reparolis la komercisto, vendi aŭ aĉeti, ĉio estas egala al mi, kondiĉe ke la afero estu bona. Tio kion mi volas, estas honeste perlabori mian vivon, sinjorino, kaj ni faras nek pli nek malpli, ĉiuj tiom kiom ni estas, mi supozas !
Gesinjoroj Ŝelbioj, unu kaj la alia embarasitaj, sin sentis por tiel diri malindigitaj de la aroganta familiaraĵo de la komercisto; sed ambaŭ vidis la neceson sin devigi. Ju pli la viro sin montris senkompata kaj fia, des pli sinjorino Ŝelbi timis ke li sukcesos kapti Elizan kaj Henrikon, kaj des pli ŝi multigis la klopodojn kaj la inajn artifikojn por reteni lin. Ŝi gracie ridetis al li, facile kaj familiarece babilis, kaj uzis ĉiujn rimedojn por nerimarkeble fluigi la tempon.
Je la dua horo Samĉjo kaj Andio alkondukis la refreŝigitajn ĉevalojn, kaj tute vigligitaj de ilia matena vagado.
Samĉjo staris tie, renovigita de la tagmanĝo, komplezema kaj tute bolanta je fervoro. Kiam Halej alproksimiĝis, li estis fanfaronanta, laŭ eleganta stilo, pri la maniero kies li direktus la aferojn nun kiam li serioze komencis.
- Via mastro ne havas hundojn, mi vetus ! diris penseme Halej dum li pretiĝis surseliĝi.
- Li ! He, havi multajn el ili ! rebatis grave Samĉjo. Unue jen Bruno, fama bojaĉulo ! Kaj plie, ĉu ĉiu el ni, nigruloj, ne havi sian hundaĉon ?
- Pu ! diris Halej, kaj li aldonis kelkajn vortojn kiuj tiklis la ofendiĝemon de Samĉjo, kiu murmuris.
- Mi ne kompreni kial sakri pri kompatindaj bestoj !
- Sed, diris Halej, ĉu via mastro havas hundojn, mi anticipe estas sufiĉe certa ke ne, dresitajn por spuri negrojn ?
Samĉjo bonege sciis tion kion la komercisto volis diri; sed li gardis la mienon de la plej naiva, la plej senespera simpleco.
- Niaj hundoj havi flarpovon kiu gravas. Ili esti el la bona raso ! Ne dresitaj, vere; sed altnivelaj iam irigitaj. Ĉi tie, Bruno ! Kaj li fajfis la grandan novlandhundon kiu, kun la vosto supren, alkuris al li, petolante.
- Iru pendigi vin ! ekkriis Halej antaŭenirante sur sia ĉevalo. Ekrajdu viajn bestojn, kaj ek !
Samĉjo obeis, kaj surĉevaliĝante trovis ankoraŭ la rimedon por tikli sian kamaradon. Andio tuj eksplodis per senbrida rido, je granda indigno de Halej, kiu regalis lin per bato de rajdovipo.
- Malbona por vi, Andio, observigis Samĉjo kun neŝancelebla seriozeco. Grava afero, Andio, kaj vi fari la petolulon. Ne bona rimedo por helpi massa !
- Mi iros al la rivero laŭ la plej mallonga vojo, diris la komercisto per decidita tono tuj kiam la limoj de la proprietaĵo estis transpasitaj. Mi konas ĉiujn iliajn ruzojn, ili fosus vojojn sub tero !
- Nu ! ekkriis Samĉjo, jen bona ideo. Massa tuj iri al sia celo. Estas du vojoj por iri al granda rivero, malnova vojo desube, nova vojo desupre. Kiun massa voli preni ?
Andio malfermis larĝajn okulojn je ĉi tiu rivelado de nova geografia fakto, sed ne malpli rapidis vigle konfirmi ĝin.
- Por scii, reporolis Samĉjo, Elnjo, mi veti tion, esti preninta la desuban vojon, konsiderante ke ĝi esti la malplej vizitadata.
Kvankam Halej estis lerta ruzulo kiu de malproksime flaris trompilon, ĉi tiu vidpunkto trafis lin.
- Se vi ambaŭ ne estus tiel damnitaj mensoguloj !…, li diris pripensante.
La dubinda tono de la rimarko ŝajnis mirindege amuzi Andion kiu li iom izoliĝis malantaŭen, ridante tiel forte ke li preskaŭ falis de sia ĉevalo, dum Samĉjo konservis la saman solenan kaj malgajan seriozecon.
- Massa iri tra kie massa voli, certe, li reparolis, plejmallonge, desupra vojo, se massa pensi esti la plej bona. Kion ni fari ? Tute egale por ni. Nun, mi pripensi tion, dekstra vojo esti evidente la plej mallonga.
- Ŝi nepre elektos la plej senhoman vojon, laŭte pensis la komercisto, sen aŭskulti Samĉjon.
- Ne certe, rekomencis ĉi tiu. Knabinoj havi siajn kapricojn ! Fari neniam kiel oni kredi ke ili devi fari, sed tute ĝuste kontraŭe. Ĉu vi kredi ke ili iri laŭ iu flanko ? Esti kialo por ŝi iri laŭ la alia. Mi esti kredinta Elnjon preni la desuban vojon, bona kialo ke ŝi elekti la desupran vojon.
Ĉi tiu profunda vidpunkto pri la ina gento tute ne klinante Halej favore al la lasta opinio de Samĉjo, la komercisto demandis ĉu la desuba vojo estis proksima ?
- Mallongan iron antauen, rebatis Samĉjo, palpebrumante al Andio per la okulo kiu troviĝis liaflanke, kaj serioze aldonis : Sed, massa, mi nun esti bone ekzameninta la aferon; ni ne devi elekti tra tien. Unue mi tute ne koni ĉi tiun desuban vojon, veran dezerton por perdiĝi, kaj alveni Dio scii kien !
- Ne gravas, mi prenas la malaltan vojon, asertis Halej.
- He, mi memori tion ! Oni diri ĉi tiun malnovan vojon tute tranĉita de riveretoj, de krekoj, de heĝoj; nenia eblo trairi ĝin; ekster uzo; ĉu ne, Andio ?
Andio ja aŭdis ion pri ĝi; sed li certis pri nenio, neniam irinte tra tien. Resume, li ne volis kompromitiĝi.
Kutimiĝinta pesi la pli-malpli evidentajn mensogojn, Halej kliniĝis al la malnova vojo. Li suspektis Samĉjon esti unue indikanta ĝin senkonsidere, kaj la provoj de la negro por deadmoni lin elekti ĝin ŝajnis al li tiom da senhontaj mensogoj faritaj, post pli longa cerbumado, favore al Eliza.
Konsekvence, ekde kiam Samĉjo indikis la desuban vojon, li blinde sin ĵetis al ĝi, sekvata de la du nigruloj.
Fakte ĝi estis la malnova vojo al la rivero, sed forlasita antaŭ jaroj, kaj kiu, ebenigita nur ĉe la enirejo, estis poste tranĉita de fosaĵoj, de golfetoj kaj de baroj. Samĉjo perfekte sciis ĉi tion, kaj ĉi tiu vojo estis ekster uzo de tiel longe, ke Andio neniam aŭdis paroli pri ĝi. La nigrulo eniris sur ĝi kun mieno de humila submetiĝo; nur, de tempo al tempo, li ĝemis kaj kriis ke "ĝi estis diable malglata por la piedoj de la kompatinda Jerĉjo".
- Ha do, mi havas konsilon por doni al vi, diris Halej. Mi de for sentas tion kion vi celas, vi negroj ! Kun ĉiuj viaj embarasoj, vi esperas fordirekti min de ĉi tiu vojo ? Neniel !
"Kiel massa voli", respondis Samĉjo kun paŭtema vizaĝo, sed palpebrumante per la okulo kun pliigo de vervo, al sia kamarado, kies ĝojo estis ankoraŭ eksplodonta.
Samĉjo, tre bonhumora, asertis esti atenta, jen li ekkriis ke li vidis aperi virinan ĉapelon ĉe la supro de iu deklivo; jen li alvokis al Andio :
"Ĉu ne esti Elnjo kiu sin kaŝi en tiu kavaĵo de valeto ?" Ĉiam farante ĉi tiujn ekkriojn en la plej malglataj, la plej rokecaj lokoj de la vojo, kie estis tre malfacile instigi la ĉevalojn, kaj Halej estis ĉiam tenata en vigla interesiĝo
Post esti tiel rajdantaj dum longa horo, ĉiuj tri tumulte alvenis, laŭ krutega deklivo, en larĝan korton ĉirkaŭitan de garbejoj. Ĉiujn brakojn estantajn okupatajn sur la kampoj, estis neniu videbla; sed la bieno de kiu ĉi tiuj garbejoj dependis, baris la vojon, kiu evidente tie finiĝis.
- Ĉu mi ne diri tion ! Mi bone antaŭsciigis massan, ĝemis Samĉjo la Nigro kun senkulpeca mieno. La fremdaj massaj ne povi koni la landon kiel la nigruloj naskiĝinta en la lando.
- Amuza ! ekkriis Halej, vi tion sciis tro bone !
- Ho ! Mi tre ĝuste diri ĉion al massa, kaj massa ne voli kredi min. Mi diri ke ĉio esti fermita : baroj, heĝoj, fosaĵoj, ne ebla trapasi. Ĉu vi ne aŭdi min, Andio ?
La afero estis tro vera por esti kontestata; necesis ke la malfeliĉa komercisto kaŝu sian koleregon tiel volonte kiel li kapablis, kaj ĉiuj tri, returne, direktiĝis al la nova vojo.
Dank’al ĉi tiuj multnombraj prokrastoj, povis pasi tri kvaronhoroj de kiam Eliza endormigis sian infanon en la gastejo, kiam la trio atingis la vilaĝon. Sidanta ĉe la fenestro, la juna virino rigardis al alia direkto kiam la akra okulo de Samĉjo ekvidis ŝin. Halej kaj Andio troviĝis kelkajn paŝojn malantaŭen. En ĉi tiu danĝero, Samĉjo sukcesis formetigi sian ĉapelon de la vento, kaj eligis plendan krion kiu tremigis ŝin; ŝi ĵetis sin malantaŭen. La malgranda rajdantaro pasis laŭlonge de la fenestro kaj haltis antaŭ la portalo.
Miliono da vivoj ŝajnis koncentriĝi en la sino de Eliza. Kaŝita pordo eliris sur la riveron, kunprenante la infanon en siajn brakojn, ŝi rapide malsupreniris la ŝtupojn, kaj malaperis malantaŭ la riverrandon kiam Halej plene ekvidis ŝin. Deĉevaliĝante, li laŭtege alvokis : "Samĉjo ! Andio !" kaj sin ĵetis sur ŝiaj spuroj, kiel ĉashundo kuras al damao. En ĉi tiu kapturniga momento, la piedoj de la fuĝantino ne tuŝis la teron. En palpebruma daŭro, ŝi atingis la ekstreman randon, ili alvenis sur ŝin. Vigligita de forto kiun Dio konsentas nur al malesperuloj, kun sovaĝa krio kaj terura impeto, ŝi transiris per unu salto la ŝliman fluon kiu laŭiris la riverbordon, kaj troviĝis sur la floso de glacioj kiun ĝi flutransportis transen. Estis mirindega eksalto, nur malsaĝulo, frenezulo, povis provi tion; kaj Samĉjo, Andio, Halej, kun levataj manoj, spontane kriis.
La verdeta glacio sur kiun ŝi falis, krakis kaj sinkis sub ŝia pezo, sed ŝi ne haltis tie. Kun akraj krioj kaj nebridebla energio, ŝi sin ĵetas sur alian, poste sur alian glacion; ŝi stumblas, restariĝas, ŝanceliĝas, glitas, resaltas, denove impetas; ŝiaj ŝuoj foriris, ŝiaj ŝtrumpoj ŝiritaj; ŝia sango makulas ĉiun el ŝiaj paŝoj; ŝi rimarkas nenion, aŭdas nenion, sentas nenion, ĝis kiam, malklare, kvazaŭ en sonĝo, ŝi videtas la alian bordon, kaj viron kiu helpas ŝin surgrimpi ĝin.
- Brava knabino, kiu ajn vi estas ! Brava estulino ! Kriis la viro, sakrante.
Eliza rekonis la voĉon kaj trajtojn de farmisto kiu loĝis proksime de ŝia malnova domo.
- Ho ! Sinjoro Simeso ! Savi min, savi min, kaŝi min ! kriis Eliza.
- Kiel do ! Kiu estas ĉi tie ? He, sed ĉu ne estas la knabino de Ŝelbioj ? diris la viro.
- Mia infano ! Ĉi tiu knabo ! Ili vendi lin ! Tie esti lia mastro, ŝi diris, montrante per la fingro la rando de Kentukio. Ho ! Sinjoro Simeso, ankaŭ vi, vi havi knabeton !
- Jes, mi havas unu, diris la viro kiu per samtempe abrupta kaj tenera maniero, tiris ŝin supren de la kruta bordo. Cetere, vi estas kuraĝa knabino, kaj mi amas tion kio estas intensa.
Kiam ili atingis la altebenaĵon, la viro haltis :
- Mi estus kontenta fari ion por vi, sed mi ne havas tien kien meti vin. La sola helpo kiun mi povas doni al vi, estas konsili al vi iri tien ! Kaj li montris al ŝi grandan blankan domon, flanke, en la domvicon de la ĉefa strato de la vilaĝo. Iru tien, tie estas bonaj homoj tie; ne dubas ke ili helpos vin; ili kapablas pri tiaj aferoj.
- Disinjoro beni vin, diris Eliza fervore.
- Nedankinde, nedankinde, diris la bravulo, ĝi ja estas la malplej.
- Kaj, evidente, sinjoro, vi ne diri tion al iu !
- Mil tondroj ! Kiel vi konsideras min, knabino ? Certe ne. Nu, iru nun, kiel bona kaj brava kreitaĵo kiu vi estas. Vi ja gajnis vian liberecon, kaj vi havus ĝin se tio dependus de mi.
Eliza premis sian filon en siaj brakoj, kaj paŝis per firma kaj rapida paŝado. La viro restis por rigardi ŝin.
- Ŝelbi eble opinios ke ĉi tio ne estas ago de bona najbareco, sed kion fari ? Se li kaptus unu el miaj ulinoj en la sama situacio, vere, li estus bone inspirata kvitiĝi ! Ba ! Mi neniam kuraĝos vidi kompatindajn estulojn, iuj ajn, kuri, anheli sen spiro, kun hundoj tuŝe sekvantaj, kaj ekpartopreni mi ankaŭ kontraŭ ilin ! Vere, mi ne vidas kial mi ĉasus en la nomo de aliulo !
Tiel parolis ĉi tiu kompatinda loĝanto de Kentukio, vera pagano, nescianta siajn konstituciajn devojn, kristane aganta. Pli bone edukita, pli bone klerigita, li scintus pli bone konduti.
Halej, konsternita, restis senmova spektanto de la tuta sceno, ĝis kiam Eliza tute malaperis; tiam li turnis al Samĉjo kaj Andio sian elrevigitan vizaĝon kaj sian demandan okulon.
- Jen bela sortobato ! diris Samĉjo.
- Necesas ke la knabino havu sep diablojn en la korpo ! diris Halej. Ŝi saltegis kiel sovaĝa kato !
- Pardoni, bedaŭron, massa, rekomencis Samĉjo gratante al si la kapon, sed mi, ne tentata sekvi ŝian vojon, mi ne pensi esti sufiĉe vigla por tio !
Kaj la ripoj de la nigrulo ekskuiĝis pro lia raŭka rido.
- Vi strange ridas ! grumblis la komercisto.
- Dio beni vin, massa, ne ebli reteni ĝin, diris Samĉjo sin allasante al siaj tro longe detenitaj raviĝoj. Ŝi esti tiel amuza ! Ŝi salti ! Ŝi kuri. Kaj la glacio kraki, sinki ! Kaj puf ! Kaj pif ! Kaj spliŝ ! Kaj splaŝ ! Kiaj saltegoj ! Disinjoro, kiel ŝi iri !
Samĉjo kaj Andio eksplodis per senbridaj ridoj, kaj larmoj ŝprucis el iliaj okuloj.
- Mi ridigos vin inverse, sentaŭguloj ! diris Halej. Lia rajdovipo svingis ĉirkaŭ iliaj kapoj; ambaŭ pafiĝis, kaj rapidante supren de la riverrando, ili estis sur la selo antaŭ ol li atingis ilin.
- Bonan vesperon, massa, diris Samĉjo kun solena seriozeco; mi diveni mastrinon esti malkvieta pro Jerĉjo. Massa Halej ne plu bezoni nin. Neniam mastrino voli permesi al siaj ĉevaloj transiri ĉi-vespere per la ponto de Elnjo.
Donante ŝerceman pugnobato en la ripojn de Andio, li trote ekrajdis, sekvata de sia kamarado, kaj iliaj ridegoj formortis, forportitaj de la vespera brizo.
Add a comment