Créer un site internet

02. La Patrino.

Ekde sia plej frua infaneco, Eliza estis edukita kaj dorlotita laŭ amata infano fare de sia mastrino. La vojaĝanto kiu trairis la sudajn Ŝtatojn, devas multfoje konstati la apartan elegantecon, la mildecon de manieroj kaj de voĉoj, kiuj ŝajnas propraj talentoj de kvarteroninoj kaj de mulatinoj. Unue cititaj, ĉi tiuj naturaj gracioj ofte miksiĝas kun brila beleco, kaj preskaŭ ĉiam kun agrabla kaj plaĉa aspekto. Eliza, tiel kiel ni portretis ŝin, ne estas fantazia figuro, sed laŭnatura portreto farita el memoro, kaj kies originalon ni vidis en Kentukio. Ŝi kreskis sub la protekto de sia mastrino, ŝirmite de la tentoj kiuj faras de beleco tiel fatalan heredaĵon por la sklavo. Pli poste ŝi edziniĝis kun mulato, Georgo Hariso, el najbara loĝejo.

La junulo estis ludonita de sia mastro al fabriko de saktolo, kaj lia lerteco, lia inteligenteco igis lin la plej bona laboristo. Li eltrovis maŝinon por tili kanabon(1) kiu, se oni konsideras la edukadon kaj antaŭaĵojn de la inventinto, atestis genion pri mekaniko, kiun Witnej sukcesis disvolvi en sia maŝino por elpurigi la kotonon.

Bela, bonaspekta, dotita de agrablaj manieroj, Georgo sukcesis fari sin amata de la tuta fabriko. Tamen, ĉar li ne estis homo, sed afero, ĉiuj tiuj kvalitoj estis submetitaj al la kontrolo de despota, kruda kaj ŝtipkapa mastro. La jam nomita ĝentilhomo, aŭdinte laŭde paroli pri la eltrovo de Georgo, iun matenon surĉevale rajdis kaj iris al fabriko por vidi tion kion faras lia uzataĵo.

Li estis entuziasme akceptita de la fabrikisto, kiu gratulis lin pro havi sklavon el tia prezo. Li vizitis la manufakturon, la maŝino estis klarigita al li kaj montrita de Georgo kiu, pro sia ĝojo, parolis tiel flue, sin tenis tiel rekte, havis mienon tiel altan kaj tiel viran, ke malserena konscio pri lia malsupereco iom post iom ekregis la mastron. Pri kio zorgis lia sklavo por trairi la landon, por elpensi maŝinojn, por aŭdaci levi la kapon inter la ĝentilhomoj ? Li tuj ĉesigus tion; li rekondukus lin al la sulko; li metus lin por fosi la teron kaj por ŝpati, "por vidi ĉu li ankoraŭ aspektus tiel petola". Konsekvence, je la granda konsterno de la fabrikisto kaj de liaj laborantoj, li subite postulis la lupagon de Georgo, kaj sciigis sian intencon rekonduki lin siahejmen.

- Sed, sinjoro Hariso, malaprobis la fabrikisto, tio vere estas subita !

- Ne gravas ! Ĉu la viro ne estas al mi ?

- Ni estus pretaj, sinjoro, pliigi la kompensan prezon.

- Tute ne. Mi tute ne bezonas luigi unu el miaj manoj se tio ne konvenas al mi.

- Sed, sinjoro, li ŝajnas aparte taŭga por ĉi tiu speco de laboro.

- Tio eblas. Li neniam taŭgis por io ajn kiun mi volis farigi al li.

- Pensu ke li inventis ĉi tiun maŝinon, diris sufiĉe mallerte unu el la laboristoj.

- Jes ! Maŝinon por ŝpari la laboron ! Li inventos pli ol necese, certu pri tio. Fidu al la negroj pri tio ! Kio ili estas aliaj ol maŝinoj por ŝpari la laboron ? Ne, ne, li iros !

Georgo restis ŝtonigita sub la influo de tiu ĉi decido, metita de potenco kiun li sciis nekontraŭstarebla. Kun la brakoj krucitaj, la lipoj kunpremitaj, iu tuta vulkano da amaraj sentoj brulis en lia brusto, kaj sendis fajrajn ondojn en liajn vejnojn. Lia spirado estis malprofunda, kaj liaj grandaj nigraj okuloj, similaj al du ardaj karboj, ĵetis fajreroj. Necesis timi iun danĝeran eksplodon, se la fabrikisto ne estis tuŝanta al li la brakon kaj diranta tute mallaŭte :

- Submetiĝu, Georgo, nuntempe sekvu lin, ni provos helpi al vi.

La tirano rimarkis la flustradon kaj divenis ĝian sencon, kiu plie konfirmis al li lian decidon.

Georgo, revenigita ĉe la mastro, ricevis kiel parton la plej aĉajn kaj la plej dolorigajn taskojn. Li sukcesis deteni ian ajn ofendan parolon; sed la fulmo de lia okulo, la falto de lia ĉagrenita frunto, sufiĉe klare kaj sufiĉe laŭte diris ke la homo ne povas fariĝi io.

Estis dum la feliĉa pasinta tempo ĉe la manufakturo ke li koniĝis kaj edziĝis kun Eliza. Ĝuante la estimon kaj fidon de sia estro, li povis libere iri kaj veni. La geedziĝo estis aprobita de sino Ŝelbi kiu, kun iom da inklino kiun havas la virinoj entrudiĝi en tiajn aferojn, estis ravita geedzigi sian belan favoratinon kun viro el la sama klaso, kaj kiu ŝajnis tiel bone taŭgi al ŝi. La ceremonio okazis en la granda salono kaj la mastrino estis per siaj propraj manoj miksinta la oranĝflorojn kun la belaj haroj de la fianĉino kaj kovrinta ŝian ĉarman kapon per la geedziĝa vualo. Estis abundege da blankaj gantoj, da kukoj, da vino kaj da gastoj avidantaj pri la beleco de la juna knabino kaj la malavareco de la mastrino.

Dum unu jaro aŭ du Eliza povis ofte vidi sian edzon, kaj la feliĉo de la junaj geedzoj estis nur afliktitaj de la perdon de du etaj infanoj, pasie amataj de ilia patrino, kaj kiujn ŝi ploris kun malespero kiu altiris al ŝi la mildajn admonojn. de sino Ŝelbi, malserena por revenigi ĉi tiujn tro ardajn sentojn en la limojn de la saĝo kaj de la religio.

Post la naskiĝo de la eta Henriko, la juna virino iom post iom trankviliĝis. Ĉiu sanga ligilo, ĉiu skuita nervo, denove volvinta ĉirkaŭ ĉi tiu neforta ekzisto, plifirmiĝis kaj plifortiĝis kun ĝi. Eliza estis feliĉa virino ĝis la tago kiam ŝia edzo, brutale forprenita disde bonkora estro, refalis sub la feran vergon de sia laŭleĝa posedanto.

Fidela al lia parolo, la fabrikisto iris viziti sron Harison unu semajnon aŭ du post la forrabo de Georgo kaj prezentis antaŭe ĉion kio devis decidigi la mastron redoni al la sklavo sian unuan oficon.

- Vi povas ŝpari al vi la penon pli diri pri tio, insideme rebatis la posedanto, mi estas juĝanto pri miaj propraj aferoj.

- Mi ankaŭ ne pretendas entrudiĝi en tio, sinjoro; nur mi pensis ke en via intereso vi povus akcepti luigi al ni vian viron laŭ la proponitaj kondiĉoj.

- Ho ! Mi komprenas pli ol necese. Mi vidis vin okulumi kaj flustri la tagon kiam mi reprenis lin. Sed vi traktas kun tiom ruza kiom vi ! Ni estas en libera lando, sinjoro. Ĉi tiu viro estas mia, kaj mi faras de li tion kio plaĉas al mi. Jen !

Tiel svenis la lasta espero de Georgo. Nenio, nenio pli ol vivo de fiaj kaj dolorigaj laboroj, ankoraŭ pli amarigitaj de ĉiuj indignindaĵoj, ĉiuj pikaj ofendoj de detalo kiujn tiraneco estas tiel lerta por elpensi.

Jurkonsilisto el la plej humanaj iam diris : "La plej malbonan uzon kiun oni povas fari de homo, estas pendigi lin". Ne; estas maniero uzi lin kiu estas ankoraŭ pli malbona !

1 Tia maŝino estis fakte inventita en Kentukio de nigrulo.

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment