Créer un site internet

16. Pri nova Mastro kaj pri lia kunvivantaro.

La vivo de nia heroo venas miksiĝi kun tiu de homoj el la alta rango, necesas al ni prezenti tiujn lastajn al la leganto.

La familio de Aŭgusteno Sanklaro loĝanta en Luiziano devenis de Kanado. El du fratoj kun similaj humoroj, karakteroj, naturoj, unu iris regi belan bienon en la ŝtato Vermonto; la alia, restinta en Luiziano, fariĝis unu el la plej riĉegaj plantistoj. La patrino de Aŭgusteno devenis de la unuaj francaj kolonianoj kiuj transiris Atlantikon. Ŝi havis nur du filojn : Aŭgusteno, la lasta, heredis la ekstreman delikatecon de la konstitucio de sia patrino, kaj laŭ la nepra ordono de la kuracistoj, estis sendita tute juna al la bieno de sia onklo, por plifortigi sian temperamenton en la viviga aero de la Nordo.

Se la preskaŭ ina sentemo kiun Aŭgusteno vidigis, dum sia infanaĝo, ŝajne malaperis kiam li atingis la aĝon de viro, ĝi tamen konservis ĉe la fundo sian tutan viglecon, sian tutan freŝecon. Liaj eminentaj talentoj, kondukante lin al literaturaj kaj filozofiaj studoj, forigis lin de la aferoj kaj de la pozitiva vivo, kaj apenaŭ li finis sian edukadon, kiam li estis absorbita de profunda pasio. Lia horo, tiu kiu sonoras nur unufoje, sonoris; lia stelo, tiu kiu tiel ofte lumigas nur sonĝojn, aperis ĉe la horizonto. Resume, li amis, estis amata, fianĉiĝis kun ĉarma knabino el la nordaj ŝtatoj, kaj foriris por rapidigi la preparojn de la geedziĝo.

Li alvenis nur de nelonge en la Sudo, kiam li ricevis pakaĵon enhavantan ĉiujn siajn amleterojn. Ili estis resenditaj al li kun noto de la kuratoro de lia fianĉino, kiu sciigis lin ke ŝi faris alian elekton, kaj estus edziĝinta kiam li ricevus tiun avizon. Trafita ĉe la koro, sed tro fiera por peti klarigon aŭ aŭdigi plendon, Aŭgusteno provis, per malespera barakto, elŝiri la doloron kiu afliktis lin. Ĵetita en la vorticon de la mondo, li amindumis la junan laŭmodan belulinon, sukcesis esti akceptita senprokraste, kaj tuj kiam la afero eblis, fariĝis la edzo de iu bela vizaĝo, de du brilantaj nigraj okuloj, de iu doto de cent mil dolaroj, kaj estis konsiderita kiel la plej feliĉan el la mortemuloj.

La riĉaj geedzoj ĝuis sian mielmonaton, honore gastigante multajn amikojn en belega vilao lokita ĉe la bordo de la lago Ponĉetrejn. Aŭgusteno, meze de brila kuniĝo, gaje ŝercis kun siaj gastoj, kiam oni transdonis al li leteron, kun tro konata skribo. Li paliĝis, sed sukcesis deteni sin, kaj daŭrigis la konversacion. Tuj kiam li povis, li forŝoviĝis, kaj iris sola en sian ĉambron por malfermi la fatalan skribaĵon; feliĉa se li povintus neniam legi ĝin ! Ĝi estis de ŝi; ĝi estis la historio de la longaj persekutadoj kontraŭ kiuj ŝi sukcesis rezisti. La familio de ŝia kuratoro volis devigi ŝin edziniĝi kun sia filo kaj interkaptis la leterojn de Aŭgusteno. Ŝi skribis, ankoraŭ skribis, preskaŭ subfalante sub doloro kaj dubo. Ŝia sano kliniĝis sub la pezo de la angoroj. Sed finfine sukcesante malkovri la fraŭdon pri kiu ili estis viktimoj, ŝi venis prezenti al li la certigojn pri senlima fido kaj pri la nedifektebla amo kiu estis nun la malespero de Aŭgusteno. Li tuj respondis :

- Via letero alvenas tro malfrue, mi kredis ĉion kion oni skribis al mi. En mia malespero, mi edziĝis kaj ĉio estas farita ! Nur forgesu ! Tio estas ĉio kio restas al ĉiu el ni.

Tiel finiĝis por Aŭgusteno la romaneco kaj la idealo de la vivo. La realaĵo restis; la realaĵo simila al la ŝlima fluejo kiun lasas la tajdo, kiam la brilegaj kaj bluaj marondoj retiriĝis, kun sia krono el blankaj veloj, kaj sia harmonia muziko de akvoj ŝprucantaj sub la regula batado de la remiloj, kiam restas nur ŝlimo kota, plata, glueca, nuda, unuvorte, la realaĵo !

En romano la koroj rompiĝas, la homoj mortas, la afero finiĝis. Tiel ne estas en la reala vivo. Kiam ĉio kio faris ami ĝin, malaperis, ĝi restas kun vi. Trinki, manĝi, vestiĝi, promeni, viziti, aĉeti, vendi, legi, paroli, ĉi tiu parto de la vivo restis kun Aŭgusteno. Se lia edzino havintus la virtojn de virino, ŝi povintus religi la rompitajn fadenojn de la vivo kaj refari la vefton de la feliĉo. Sed ĉu Marta Sanklaro nur konjektis ke estis rompitaj fadenoj ? Ni scias tio, ĝi estis nur bela vizaĝo, du belegaj okuloj, cent mil dolaroj, kaj ĉiuj ĉi avantaĝoj proponas nenion kiu povu mildigi ŝiritan koron.

Aŭgusteno, pala kiel mortinto, kuŝinta sur sofo, pretekstis subitan migrenon, kaj lia edzino rekomendis al li volatilajn salojn. La paleco kaj la kapdoloro daŭris semajnon post semajno malgraŭ la rimedo.

- Vere, diris Marta , mi tute ne suspektis ke Sro Sanklaro estis malsanema ! Liaj konstantaj kapdoloroj estas tre malagrablaj por mi; oni povas opinii stranga ke estante tiel freŝe edziniĝinta, mi ĉiam montras min sola en la mondo.

Plejprofunde en sia koro, Aŭgusteno aplaŭdis sin pro la manko de distingo de tiu kiun li edziĝis; sed li povis observi, laŭmezure kiel la verniso de la unuaj geedziĝaj tagoj viŝiĝis, metamorfozon cetere sufiĉe komunan. Li vidis la junan belulinon admirita, flategita, servita ekde infanaĝo, fariĝi en la hejma vivo severa kaj postulema mastrino. Marta estis naturdotita nek de akra sentemo, nek de granda ampotenco; la malmulto kiun ŝi havis pri ĝi, perdiĝis en egoismo senbrida kaj senhelpa, ĉar ĝi estis tute naiva. Ĉirkaŭita ekde la lulilo de geservistoj kiuj vivis nur por studi ŝiajn kapricojn; sola filino de riĉega patro kiu nenion rifuzis al ŝi; neniam la ideo de sento, de rajto ĉe aliaj, ne pli ol de devo ĉe si mem, tuŝetis ŝian spiriton. Riĉa heredantino, juna, bela, ornamita, la mondo, tuj kiam ŝi aperis en ĝi, bonvenigis ŝin kiel reĝinon. Adorantoj el ĉiuj rangoj sin pelis ĉirkaŭ ŝi, kaj kiam Aŭgusteno venkis super siaj rivaloj, ŝi evidente rigardis lin kiel tro feliĉan. La manko de koro tute ne indulgigas koncerne la ama interŝanĝo. Eble ne ekzistas sur tero pli senkompata kreditoro ol la egoista virino; ŝi montras sin postulema kaj ĵaluza proporcie al sia sensenteco kaj malvarmeco; ŝi volas esti tiom pli amata kiom ŝi estas malpli aminda. Sino Sanklaro, kiu ne akceptis ke la edzo povu malstreĉiĝi pri la komplezoj kaj galantaĵoj de amanto, faris la plej viglan defendon por reteni Aŭgustenon sub la jugo. Estis larmoj, paŭtadoj, koleratakoj, multa humuro, kapricoj, plendoj, riproĉoj. La afabla kaj akordiĝema naturo de Sanklaro instigis lin unue peni aĉeti pacon per donacoj kaj flataĵoj; poste, kiam Marta donis al li ĉarman knabineton, li sentis fulmojn de tenereco vekiĝi en si. Lia patrino estis rimarkinda de nekutimaj nobleco de karaktero kaj pureco de animo. Nomante la infanon per la respektata nomo de lia avino, li esperis parte doti ŝin per ŝiaj virtoj; sed ĉi tiu miksaĵo de fila respektego kaj patra tenereco rimarkita de Sino Sanklaro vekis ĉiujn ŝiajn ĵaluzajn incitiĝemojn. Ŝajnis ke la amo direktita de ŝia filino estas ŝtelita al ŝi mem. De tiam lia sano komencis difektiĝi. Konstanta senagado de korpo kaj de animo, la ronĝema laboro de enuo kaj de grumblema humoro, kunigita kun la malforteco ligita al la unuaj tempoj de patrineco, ŝanĝis en malmutaj jaroj la florantan kaj belan junulinon al flava, malvigla, velkema virino, kies diverseco da imagaj malsanoj konsumis la vivon, kaj kiu konsideris sin la plej malsana kaj la plej malfeliĉa el la homaj estuloj.

Estis nek fino nek paŭzo al ŝiaj plendoj : la migreno interalie ĉirkaŭfermis ŝin en ŝia ĉambro po tri tagoj en ses; la mastrumado falis entute sur la geservistoj, kaj Sanklaro havis neniun kialon trovi ŝian hejmon agrabla. Lia sola filino estis tre delikata. Oni povis timi ke ŝia sano, eble ŝia vivo, estu oferata al sensperteco, al la senkapableco de la patrino. Aŭgusteno do decidiĝis rondviziti siajn geparencojn en la ŝtato Vermonto. Li kunprenis sian etan Evangelinan, kaj sukcesis persvadi sian kuzinon, fraŭlinon Ofelion Sanklaron, veni loĝi proksime de ŝi kaj li en ilian sudan rezidejon. Li alkondukis ŝin tien, kiam ili estis renkontitaj sur la boato de nia amiko Tomo.

Dum la kupoloj kaj turpintoj de Nov-Orleano ankoraŭ brilas tra la vesperaj vaporoj en la okuloj de la pasaĝeroj, ni iomete konatiĝu kun fino Ofelio.

Kiu ajn vojaĝis en Nov-Anglio memoras, meze de kelka freŝa vilaĝo, pri la granda farmodomo kun ĝia tiel pura herboriĉa korto sub la densa ombro de sukeracero. Ĉu li ne memoras pri tiu etoso de ordo, de paco, de pureco, de senfino, de senŝanĝa ripozo, kiun oni spiras ĉirkaŭe ? Nenio perdita, nenio ekster loko, ne iu paliso malrekta en la bariloj, ne pajlero forgesita sur la gazontapiŝoj, ne bukedo ŝirita el la siringoj florantaj sub la fenestroj. Interne estas grandegaj ĉambroj, tiel trankvilaj kaj puraj, ke ŝajnas neeble ke oni vivis tie, ke oni ankoraŭ laboras tie. La mebloj, metitaj en iu loko, estas lokitaj unu fojon por ĉiam; kaj la mastrumaj organizoj sekvas periodajn ciklojn, tiel akuratajn kiel tiuj de la horloĝo kiu de ĝia angulo fiksas kaj regas ilin. Certe ja la vojaĝanto ne forgesos la grandan salonon, kiel oni nomas ĝin en la familio, kun ĝia respektinda vitra libromeblo, kie troviĝas la Historio de Rolin, la Perdita Paradizo de Miltono, la Progresoj de la Pilgrimo de Bunjan(*), kaj la Familia Biblio de Skot viciĝas flank’al flanke kun sinsekvo da volumoj, ne malpli solenaj kaj ne malpli respektindaj. Neniu servistino en la domo. La mastrino, kun sia neĝblanka ĉapo, siaj okulvitroj sur la nazo, posttagmeze sidiĝas, babilante inter siaj filinoj, kvazaŭ neniam iu el ili sin okupis pri la mastrumado. Estis dum iu el la plej foraj momentoj de la tago, nun plene forgesita, ke ŝi kaj ŝiaj filinoj rapide plenumis la tutan taskon, kaj ne gravis kioma horo vi renkontis ilin, la laboro estis finita. La kuireja planko ne plu konas aŭ makulojn aŭ malpuraĵojn; la kuiriloj, la seĝoj, la tabloj neniam estis malpurigitaj aŭ malordigitaj, almenaŭ ne eblus supozi tion; kaj tamen oni faras tie tri kaj kvar manĝoj tage, la lavado kaj la gladado por la tuta familio tie okazas; kaj tie, per ia diskreta kaj mistera procezo, produktiĝis grandegajn kvantojn de fromaĝo kaj butero.

Estas en simila farmodomo, meze de familio kun ĉi tiu karaktero, ke fino Ofelio vidis kviete flui ĉirkaŭ kvardek kvin aŭtunojn, kiam ŝia kuzo invitis ŝin viziti lian sudan rezidejon. Kvankam ŝi estis la unuenaskita de grandnombra idaro, Ofelio, laŭ siaj geparencoj, estis ankoraŭ nur "infano". La ideo sendi ŝin al Nov-Orleano ŝajnis impresa al ĉiuj. La maljuna blankhara patro elprenis la maparon de Morso el la libromeblo; li ene serĉis la latitudojn kaj longitudojn de ĉi tiu fora lando; kaj por instruiĝis pri la naturo de la lando. Li diligente legis la vojaĝojn de Flinto al la Sudo kaj la Okcidento. La bona patrino maltrankvile demandis "ĉu Orleano ne estas tre perversa urbo ?" Siaflanke ŝi pli ŝatus ekziliĝi "al Sandviĉaj Insuloj, aŭ al iu ajn alia pagana regiono".

Ĉe la pastro, ĉe la kuracisto, en la butiko de fino Pizkorpo, la modistino, aŭdiĝis la bonega novaĵo : Ĉu Ofelio Sanklaro ne parolis akompani sian kuzon al Orleano ? La tuta vilaĝo ne povis fari pli bone ol helpi ellabori tiel malsimplan aferon; sekve, estis por tiu kiu parolus pri tio. La pastro, inklina al la aboliciistoj, timis ke ĉi tiu tre grava paŝo instigus la sudulojn konservi sklavecon. La kuracisto, vigla subteno de la federacio, opiniis la foriron de fino Ofelio necesa; estis bone pruvi al la civitanoj de Nov-Orleano ke finfine oni ne pensis tro malbone pri ili en la Nordo : la suduloj vere bezonis esti kuraĝigitaj. Kiam fine la fiksita decido eniris en la publikan fakon, Ofelio estis, dum dekkvino da tagoj, solene invitita de siaj amikoj kaj konatoj por laŭvice preni teon ĉe ĉiun, kaj ĉiuj ŝiaj projektoj kaj planoj estis diskutataj kaj ĝissate pripensataj. Fino Moselej, alvokita al la bieno kiel kudristino, subite akiris ian gravecan gradon, konsiderante la okazigitajn evoluojn de la vestaro de Ofelio. Fidindaj homoj asertis ke eskviro Sanklaro, kutima maniero formuli la nomon en la lando, transdonis al fino Ofelio kvindek bone kalkulitajn dolarojn, instigante ŝin aĉeti tion kion ŝi opinius plej bela; kaj du novaj roboj el silko, kun belega ĉapelo, estis senditaj al ŝi de Bostono.

Pri la taŭgeco de ĉi tiuj ekstravagancaj elspezoj, la publika spirito hezitis. Iuj opiniis ke oni povas sin permesi lukson unufoje en la vivo; aliaj asertis ke la mono estintus pli fruktodone uzata de la misiistoj; sed ĉiuj akordiĝis pri la beleco de la nekomparebla sunombrelo sendita de Novjorko; kaj, oni ankaŭ diris ke ŝi havis silkan robon al kiu oni povis fidi ke ĝi taŭgos sola, kion ajn oni povus diri pri ĝia mastrino. Kelkaj onidiroj disvastiĝis pri aĵuraj poŝtukoj, kaj eĉ, ĉu ni kredus tion, ornamitaj per puntoj ! Oni eĉ aldiris ke ili estis broditaj ĉe la anguloj ! Sed ĉi tiu lasta punkto, dubinda, neniam povis esti klarigita.

Vidu nun, en la vaporŝipo, jen ŝi, fino Ofelio mem, vestita de sia nova vojaĝa vesto el bruna kalandrita indieno; granda, rigida, kun sia osta strukturo, siaj angulaj konturoj, sia svelta vizaĝo, siaj maldikaj lipoj, kunpremitaj pro la kutimo ĉiaokaze firme decidiĝi, siaj nigraj kaj penetraj okuloj, atentaj por malkovri kelkan zorgon por preni, kelkan malordo por korekti. Ŝiaj movoj estas viglaj, sekaj, energiaj. Silentema cetere, ŝi tamen diras ĉion kion ŝi volas diri, kaj ŝiaj vortoj iras rekte al la celo. Fine, ŝi estas entute la vivanta personigo de la ordo, de la metodo, de la precizeco. Ŝia akurateco spitas tiun de la plej bona horloĝo, kaj sin montras tiel senindulga kiel la svingilo de vapormaŝino.

Ŝiaopinie, la peko de la pekoj, la esenco de ĉiuj malbonoj, estas resumita per unu vorto: malordo ! Kaj ĉi tiu vorto ofte reaperas. Ŝia tuta malestimo densiĝas per la emfazo per kiu ŝi aŭdigas ĝin. Ĉiu ago kiu ne estas rezulto de difinita celo, la homoj kiuj nenion faras, tiuj kiuj ne scias tion kion ili faros, tiuj kiuj ne prenas la rimedojn por fini tion kion ili entreprenas, "senordaj, malordo !" Sed plejofte la malestimo de Ofelio frostiĝas laŭ malmilda, malbonhumora aspekto, plivole ol ĝi eliĝas per paroloj.

Ŝia inteligenteco estas kultivita; ŝia menso klara, aktiva, vigla. Ŝi legis, kaj bone legis la historion. Ŝi konas siajn maljunajn klasikajn aŭtorojn; kaj ŝia penso, en limigita rondo, estas rekta kaj forta. Ŝiaj moralaj reguloj, ŝiaj religiaj dogmoj, tre senkonfuzaj, tre kompletaj, precize kunordigitaj, estas enfakigitaj, aranĝitaj, klasifikitaj, kiel la nombraj pakoj en ŝia necesujo. En ĝi estas la taŭga nombro, kaj neniam estos pli aŭ malpli. Samas pri ŝiaj nocioj pri ĉio kio koncernas la praktikan vivon : mastrumado en ĉiuj ĝiaj branĉoj; politikaj, sociaj kaj privataj opinioj aktualaj en ŝia naskiĝvilaĝo; fine, funde de ĉio, kiel supre ĉio, troviĝas la principo mem de ŝiaj agoj kaj ŝiaj pensoj, ŝia konscienco; kaj nenie la konscienco montriĝas tiel supera, tiel ekskluzive reĝina kaj mastrina, kiel ĉe la virinoj de Nov-Anglio. Ĝi estas la granita formacio, kiu estas la plej profunda, kaj eĉ altiĝas ĝis la supro de la plej altaj montoj.

Fino Ofelio estas la blinda sklavo de la devo. Tuj kiam ŝi suspektas ke la pado de la devo, ĝi estas ŝia plej preferata esprimo, iras laŭ iu direkto, ŝi ekiras al ĝin, kaj nek akvo nek fajro deviigus ŝin. Ŝi paŝos tra la faŭkantan aperturon de puto, aŭ rekte al la buŝo de kanono, kie ajn, se la pado alkondukas tien. Bedaŭrinde por ŝia ripozo, ŝia tipo de perfekteco estas el tiel alta rango, entenas tiom da detaloj, kaj tiel komplete abstraktas la homan malkuraĝon, ke kompatinda Ofelio, malgraŭ heroaj klopodoj, ne finis tion kion ŝi komencis; tial ŝia humoro kaj ŝia pieco suferas kelkan amarecon en la dolora sento de kontinua manko.

Sed kiu, en la nomo de la ĉielo, sukcesis kunigi tiel heterogenajn elementojn, finon Ofelion kaj Aŭgustenon Sanklarojn ? Aŭgusteno, gaja, facila, ventanima, skeptika, piedpremanta kun sentima senzorgemo aŭ spitema libereco, la plej karajn kutimojn, la plej respektajn opiniojn de la bonega knabino ? Se necesas diri tion, ĝi preskaŭ estas patrina amo. Iam estas de Ofelio ke la knabeto lernis sian katekismon; ŝi riparis liajn ĉifonaĵojn, kombis liajn harojn, flegis la dolorojn de lia infaneco; fine, kutiminta fari tion, Aŭgusteno ekde longe akaparis la plej grandan parton de la amo de iu koro kiu estas for esti malvarma. Li do senpenege persvadis finon Ofelion, ke la "pado de la devo" kondukas rekte al Nov-Orleano, kie ŝi devas veni kun li por prizorgi Evnjon kaj malhelpi ke ĉio difektiĝu kaj ruiniĝu pro la oftaj malsanoj de lia edzino. La ideo de senmastra domo cetere skuas la kvieton de Ofelio; plie ŝi korinklinis al la ĉarma knabineto, kiun estas malfacile vidi sen ami ŝin; fine, kvankam ŝi rigardas Aŭguston kiel specon de pagano, ŝi amas lin, ridas pro liaj ŝercoj, senkulpigas liajn kulpojn, kaj montras pri liaj eraroj indulgon, kies mirus tiuj kiuj plene konas lin aŭ ŝin. Sed estas vidante ŝin agi ke ni elfinos juĝi finon Ofelion.

Jen do ŝi en la ĉambro de malantaŭaĵo, ĉirkaŭata de konfuza amaso da malgrandaj kaj grandaj noktaj sakoj, da skatoloj, da korboj, ĉiu enhavanta kelkan pezan sindevontigon. Ŝi seriozege gluas, envolvas, ligas, ŝnuras.

- Evnjo, ĉu vi nombris viajn pakaĵojn ? Vi ne pensis pri tio, mi certis tion ! Tio estas la maniero de ĉiuj infanoj. Estas la punktita sako por nokto el tapiŝo, kaj la bluranda kartono kie troviĝas via plej bela ĉapelo, tio faras du. Estas la malgranda sako el kaŭĉuko, tri; mia kesteto de rubandoj kaj kudriloj, kvar; mia kartono, kvin; la skatolo de koltukoj, ses; kaj tiu eta kofro el ledo, sep. Kion vi faris per via sunombrelo ? Donu ĝin al mi, por ke mi envolvu ĝin en paperon kaj kunligu ĝin kun la mia kaj mia pluvombrelo; Nu ! Jen kiu estas farita.

- Sed, onklino, kial do ĉar ni iros rekte al la domo ?

- Por bone konservi, infano; necesas zorgi pri tio kion oni havas, se oni volas havi ion; kaj nun ĉu via rimeno estas streĉita ?

- Vere, onklino, mi ne scias tion.

- Neniam atento ! Nu, mi tuj ekzamenos vian kudrilujon : fingringo, vakso, du bobenoj, tondilo, pikilo, tredilo. Perfekte ! Metu ĝin tien por mi. Sed vere, kompatinda infano mia, kiel do vi elturniĝas, kiam vi estas sola kun via patro ? Vi certe perdas ĉion !

- Nu, onklino, kiam mi perdas miajn aĵojn, paĉjo aĉetas al mi aliajn pli belaj.

- Ĉielo gardu nin, infano ! kia metodo !

- Tre oportuna, onklino, mi certigas tion al vi.

- Sed ĉi tio estas malordo kiu transiras ĉiujn limojn !

- He ! He ! Kiel nun vi faros, onklino ? Jen la kofro kiu ne plu fermiĝas, ĝi estas tro plena.

- Ĝi fermiĝos, diris la onklino kun aspekto de armea generalo komandanta la sturmon.

Ŝi puŝas, premas, enigas la ribelemajn aferojn kaj sin ĵetas sur la kovrilon; la proksimaj randoj ankoraŭ ne tute kuniĝis.

- Ĉi tie, Evnjo, grimpu ! ŝi kuraĝe ekkriis; tio kio okazis, povas esti farata. Ne eblas nei tion, ĝi fermiĝis, ĝi fermiĝos !

Sendube timigita de la energia aserto, la kofro kapitulacis; la ringo eniris en la seruron, kaj fino Ofelio triumfe fermis kaj enpoŝigis la ŝlosilon.

- Bone; jen ni pretaj ! Sed via patro kie li estas ? Jam estas tempo, mi pensas, por kunprenigi niajn bagaĝojn. Rigardu iomete tien ĉirkaŭe, Evnjo, ĉu vi vidos lin.

- Jen li tien for, ĉe la alia flanko de la ĉambro de la sinjoroj; li manĝas oranĝon.

- Ĉu li do ne pensas ke ni alvenas ? Ĉu vi ne farus pli bone, Evnjo, kuri por alvoki lin ?

- Ho ! Paĉjo neniam rapidas, kaj ni ne jam estas ĉe la elŝipiĝejo. Venu do al la galerio, onklino. Jen vidu ! Jen nia domo ! Tien ! Tute supre de ĉi tiu strato…

La boato tiam komencis, kun obtuzaj zumadoj, kolosa kaj laca monstro, trabori al si vojon inter la multaj ŝipoj kaj alproksimiĝi al la kajo. Evnjo, tute feliĉe, montris per la fingro la turpintojn, la spajrojn, la kupolojn de sia hejmurbo, samtempe kiel ŝi rekonis ilin.

- Jes, jes, kara mia, estas bele kaj bone; sed jen la boato kiu haltiĝas !… kaj via patro, ankoraŭ unufoje ?

Oni estis dum la kutima tumulto de la alveno. La stevardoj iris kaj venis, interpuŝiĝis. La portistoj ekkaptis la kestojn, la sakojn por nokto, la kofrojn. La virinoj maltrankvile alvokis siajn infanojn, kaj densa homamaso kunpremiĝis al la surteriga tabulo.

Fino Ofelio, rezolute lokita sur la antaŭnelonge venkita kofro, kun ĉiuj siaj havaĵoj kaj vestaĵoj ordigitaj laŭ bela milita ordo, montris sin decidita defendi ilin ĝis la fino.

"Ĉu mi preni vian kofron, sinjorino ?" "Ĉu mi forigi vian bagaĝon ?" "Ĉu Mastrino ne voli lasi min porti ĉion ?" "He ! sinjorino, ĉu mi zorgi pri viaj pakaĵoj ?" Petoj, instigoj, insistoj, vane pluvis ĉirkaŭ ŝi. Fino Ofelio, sida, neskuebla, senpasia, rekta kiel stango, tenis sian faskon da pluv- kaj sun-ombreloj kvazaŭ senminacan fusilon, kaj ŝiaj mallongaj kaj firmaj rebatoj senaplombigintus koĉeron de fiakro. Ĉe ĉiu sturmo tamen ŝi apelaciis al Evnjo : "Pri kio do via patro pensas ?… Nur ke li ne elŝipe falis ! Necesas ke io okazis al li".

Fine ŝia maltrankvilo fariĝis serioza, kiam li aperis, antaŭenpaŝis kun sia kutima maldiligenteco kaj diris, prezentante al Evnjo parton de oranĝo :

- Nu, nia kuzino el Vermonto, ĉu ni estas pretaj ?

- Jen pli ol unu horo ke ni estas pretaj, kaj mi vere komencis maltrankviliĝi por vi !

- Tro feliĉa, kuzino. Nu, la veturilo atendas; la homamaso maldensiĝis, ni nun povas eliri laŭ deca kaj kristana maniero, sen esti puŝitaj kaj sufokitaj. Ĉi tie, li diris al la koĉero staranta malantaŭ li, kunprenu por mi ĉi tiujn pakaĵojn.

- Mi iras vidi ilin ŝarĝi, diris Ofelio.

- Kaj ne vere, kuzino, kial do ?

- Ĉiuokaze, mi kunprenas ĉi tion, ĉi tion, ankoraŭ tion, diris fino Ofelio, apartigante tri skatolojn kaj malgrandan sakon por nokto.

- Sed, mia kara fraŭlino Sanklaro de Vermonto, ne necesas tiel fali sur nin de supre de viaj Verdaj Montoj; alprenu, kredu min, iom da niaj sudaj kutimoj. Oni rigardus vin sub ĉi tiu ŝarĝo kiel servistinon. Lasu ĉion al ĉi tiu brava viro, kaj mi garantias ke li demetos ĉiun aĵon kun tiom da zorgado kiom se ili estus ovoj.

Fino Ofelio malespere vidis ŝian kuzon ordoni la forprenon de ŝiaj trezoroj, kaj respiris nur kiam ŝi sin trovis en la veturilo, ĉirkaŭita de ĉiuj siaj pakaĵoj sendifektaj.

- Kie estas Tomo ? demandis Evnjo.

- Ie alte sidiĝinta, ekster la veturilo, junulineto. Mi alkondukas Tomon al via patrino kiel olivbranĉon por kompensi tiun ebriulon kiu renversis la kaleŝon.

- Mi certas ke Tomo estas perfekta koĉero, kaj ke li neniam ebriiĝos, diris Evnjo.

La veturilo haltiĝis antaŭ antikva hotelo kun stranga arkitekturo; miksaĵo de hispana stilo kaj franca stilo. La konstruaĵo enfermis vastan korton el la maŭra ĝenro, kien eniris la veturilo trairante volban portalon. La interno estis el eleganta kaj volupta gusto; larĝaj galerioj kuris tute ĉirkaŭ, kaj la maldikaj kaj delikataj arkaĵoj, la gracilaj pilastroj, la ornamaĵoj, la arabeskoj transigis la imagon al la regado de la Orientanoj en Hispanio, al Alhambro kaj Abenseragoj. Meze de la korto, la ŝprucantaj akvoj de fontano refalis ŝaŭmaj en basenon el blanka marmoro, kiun ĉirkaŭis dika bordero de bonodoraj violoj. Miriadoj da oraj kaj arĝentaj fiŝoj, vivantaj juvelŝtonoj, fajreris tie kaj tie flirtante tra la kristalaj akvoj. Mozaiko de ŝtonetoj, aranĝitaj laŭ fantaziaj desegnaĵoj kaj kadrita de gazono delikata kaj razita kiel veluro, ĉirkaŭis la fontanon, kaj sablita aleo por veturiloj rondiris ĉirkaŭ la florbedo. Du altaj oranĝujoj, tiam florantaj, ĵetis siajn ombrojn, ellasis siajn parfumojn. Multaj vazoj el blanka marmora de araba skulptarto, cirkle aranĝitaj, ornamis la marĝenojn de la gazono, kaj enhavis la plej maloftajn florojn de la tropikoj; ili estis belaj granatujoj, kun siaj smeraldaj folioj kaj siaj flamkoloraj floroj, jasmenoj de Arabio kun malhelaj folioj kaj arĝentaj kvinpetalaj floroj, tiuj de Hispanio kun oraj floroj, buntaj geranioj, belegaj rozujoj kliniĝintaj sub siaj aromoplenaj girlandoj, citronodoraj verbenoj. Ĉiuj ĉi floroj malŝparis siajn parfumojn, siajn lumegajn kolorojn; kaj de loko al loko, malgaja kaj mistika aloo kun strangaj, masivaj, eternaj folioj, maljuna sorĉisto, kompate rigardis la nedaŭrajn graciecojn, la portempajn freŝecojn, kiuj abundis ĉe ĝiaj piedoj.

Kurtenoj el maŭraj ŝtofoj levitaj, sed kiujn oni povis mallevi laŭvole por kontraŭi la sunradiojn, ornamis la galeriojn kiuj rondiris ĉirkaŭ ĉi tiu ĉirkaŭaĵo, kie ĉio elspiris lukson kaj elegantecon.

Kiam la veturilo alvenis en la korton, Evnjo ŝajnis kiel birdo preta eskapi el sia kaĝo, ŝi ne kapablis reteni sian ĝojon.

- Ĉu ĝi ne estas, ĉu ĝi ne estas agrablega, nia domo, nia kara, nia ĉarmega domo ! Ho ! Ĉu ĝi ne estas tre bela, kara onklino ?

- Ne malbela, se ĝi ne ŝajnis tiel antikva kaj tiel pagana, diris Ofelio elirante el la fiakro.

Tomo, jam alteriĝinta, rigardis ĉirkaŭ si kun kvieta feliĉego. La nigrulo, ekzota planto, forŝirita el la plej belegaj regionoj de la mondo, konservas plejprofunde de sia koro senbridan amon por ĉio kio estas bela, riĉa, fantazia, kaj ĉi tiu pasio kiun li kontentigas kiel li povas, krude kaj senguste, incitas la malestimon de la blanka raso, pli ĝusta, pli prava kaj pli malvarma.

Epikurano kaj poeto en la koro, Sanklaro ridetis pro la rimarko de fino Ofelio, kaj turnante sin al Tomo, kiu tute ŝtoniĝinta pro admiro, ĵetis ĉien sian ravitan rigardon, kaj kies la nigra vizaĝo brilis pro plezuro :

- Tomo, knabo mia, li diris al li, ŝajnas al mi ke tio ĉi plaĉas al vi, ĉu ne ?

- Ho, mastro, vera paradizo !

Ĉi tiuj paroloj estis interŝanĝitaj dum la kofroj estis demetitaj, la koĉero forpermesita, kaj dum svarmo da homoj el ĉiuj aĝoj, ĉiuj kreskoj kaj ĉiuj koloroj, viroj, virinoj, infanoj, alkuris tra la galerioj de supre kaj de malsupre, por vidi la mastron alveni. Ĉe la kapo de la homamaso, juna mulato, grava persono, vestita laŭ la lasta modo, svingis parfumitan poŝtukon el batisto, kaj strebis kun granda fervoro retroirigi la tutan trupon al la alia fino de la verando.

- Malantaŭen, vi ĉiuj, malantaŭen do ! li kriis per regema tono. Mi ruĝiĝi por vi ! Ĉu vi ja maltimi ĝeni la mastron ĉe la unua momento de lia reveno, kaj malhelpi lin dum liaj familiaj korelverŝadoj !

Post ĉi tiu eleganta parolado, eldirita kun serioza mieno, ĉiuj retiriĝis konfuzite, kaj restis je respektinda distanco, formante densan amason, el kiu nur du pordistoj deliberiĝis por forporti la pakaĵojn.

Sro Adolfo, sukcesinta resti sola videbla, li, lia satena veŝto, lia ora ĉeno kaj lia blanka pantalono, salutis kun malofta bondezireco kaj delikata gracio, ekde kiam Sanklaro, kiu ĵus pagis la koĉeron, sin turnis.

- Ho, ĉu estas vi, Adolfo ? Kiel vi fartas, knabo mia ? diris la mastro etendante al li la manon.

La mulato hastis eldiri, kun granda fluo da paroloj, la improvizaĵon, kiun li preparis ekde tri semajnoj.

- Estas bone ! Estas bone ! diris Sanklaro kun sia kutima mieno de senzorga moketo, tre bone deklamita, Adolfo. Atentu ke la bagaĝoj estu bone lokataj, mi post momento revenos al niaj homoj. Parolante, li kondukis finon Ofelion en la salonon.

Por Evnjo, ŝi ekflugis ĝis la malgranda buduaro kiu eliris sur la verandon; tie granda flava virino kun nigraj okuloj kuŝis sur kanapo. Ekvidante la knabineton, ŝi duonleviĝis.

- Panjo ! kriis entuziasme Evnjo ĵetante sin al ŝia kolo kaj plurfoje kisante ŝin.

- Sufiĉe, sufiĉe ! Prizorgu do, infano ! Vi skuas al mi la tutan kapon ! diris ŝia patrino post esti velke tuŝetante per siaj lipoj la frunton de Evnjo.

Sanklaro eniris; li kisis sian edzinon laŭ maniero pli ortodoksa ol tenera, prezentante al ŝi sian kuzinon, kiun ŝi akceptis ĝentile, sopireme kaj kun nuanco de scivolemo.

En la homamaso ĉimomente kolektita ĉe la pordo sin antaŭenpuŝis, tute tremanta pro espero kaj ĝojo, mezaĝa mulatino kun respektinda aspekto.

- Ho, jen vi, avinjo ! Kaj, sagante al ŝi, Evnjo impetis en ŝiajn brakojn, kaj ĉirkaŭbrakis ŝin per ĉiuj siaj fortoj.

La virino tute ne plendis pri sia kapo; tute male, ŝi supergrunden levis la infanon kiun ŝi mamnutris, manĝis ŝin per karesoj kaj, duonfreneza pro ĝojo, fine ekploris. Apenaŭ surgrunden remetita, Evnjo kuris de unu al la alia, disdonante manpremadojn kaj brakumadojn, kun malŝparemo kiu, laŭ la diraĵo de fino Ofelio, konfuzis ŝin ĉe la koro.

- Se tio taŭgas al vi, bonege ! sed vi ja, suduloj, vi faras aferojn al kiuj mi ne kapablus decidiĝi.

- Kiajn aferojn, mi petegas ? demandis Sanklaro.

- Por la tuta universo mi ne volus humiligi iun ajn; sed, koncerne enbrakigi…

- Ha, la nigrulojn ! Mi aŭdas. Vi ne alkutimiĝis, mi vidas.

- Ne vere. Kiel ŝi havas ĉi tiun kuraĝon !

Sanklaro ridetis kaj eniris en la pasejon alvokante :

- Hola ! Ĉi tien, ĉiuj tiom kiom vi estas ! Ke mi pagu mian bonvenon, nu, ĉiuj ! Avino, Jeremio, Paŭleta, Sonkej, ĉu ni estas kontentaj revidi mastron ? li diris pasante de unu al la alia, manpremante. Atentu pri la buboj ! li aldonis, stumblante kontraŭ nigrulido kiu kvarpiede vojiris. Se mi surtretas iun, ke li sciigu min !

Pluvego da gajaj ekridoj kaj da benoj laŭdantaj "la bonan mastron" salutis la malgrandajn arĝentajn monerojn kiujn li disdonis ĉirkaŭe.

- Nun ĉiuj iru al via tasko kiel bravaj knabinoj kaj honestaj knaboj, li reparolis.

Kaj la bunta homamaso tuj disiĝis, sekvata de Evnjo ŝarĝita de la granda sako, kiun je sia reveno de la loĝejo ŝi plenigis, laŭ longe de la tuta vojo, per pomoj , nuksoj, kandoj, rubandoj, festonoj, puntoj kaj diversaj aliaj bagateloj.

Sanklaro returne iris kiam liaj okuloj falis sur Tomon kiu, tute embarasita, anaspaŝis de unu piedo al la alia sub la rigardo de Adolfo. Ĉi lasta, apoginta sin ĉe la balustrado, strabis al li kun la aroganteco de perfekta dando.

- Nu ! Pudeleto ! diris la mastro, mallevante la nazumon per sia mandorso, ĉu estas tiel kiel oni akceptas kamaradon ? He, vere ! li daŭrigis rigardante lin de pli proksime kaj metante la montrofingron sur la brilan veŝton kiun Adolfo elmontris, kion vi havas tie ? Ŝajnas al mi ke tio ĉi estas konata de mi !

- Ho, mastro ! Tute makulita de vino. Mastro en sia rango ne esti por surmeti tian veŝton ! Mi kompreni ke ĝi alfali al mi. Maksimume nur bona por kompatinda nigrulo kiel mi. Kaj Adolfo, skuante sian kapon, gracie trapasigis siajn fingrojn en siaj parfumitaj haroj.

- Tio estas via opinio, ĉu ne, he ? respondis maldiligente Sanklaro. Ha do, aŭskultu iomete, mi baldaŭ prezentos Tomon al lia mastrino, poste vi kondukos lin al la servistejo, kaj pripensos tion : ekkonsciu ne afekti gravan mienon kun li. Li dufoje valoras frivolulo el via speco.

- Mastro ĉiam havi amuzan vorton, rebatis Adolfo radiante. Mi ĝoji vidi mastron en tiel bona humoro.

- Ĉi tie Tomo ! diris Sanklaro, kaj li enirigis lin en la ĉambron.

La nigrulo restis senmova sur la sojlo, kun la okulo fikse alkroĉinta al tiuj neimageblaj pompoj de speguloj, de pentraĵoj, de statuoj, de drapiraĵoj, kaj spirite ravata kiel la reĝino de Ŝebao antaŭ Salomono, li ne kuraĝis ien meti la piedon.

- Rigardu, Marta, diris Sanklaro al sia edzino, mi finfine aĉetis por vi laŭregulan koĉeron. Li estas, mi diras al vi, vera koĉero de ĉerkoveturilo, pro nigreco kaj sobreco. Se tio taŭgas al vi, li kondukos vin kiel por entombigo. Nu, malfermu la okulojn, ekzamenu lin, kaj ne plu diru ke tuj kiam mi havas la dorson turnita, mi ĉesas pensi al vi.

Marta, sen movi, levis la okulojn al Tomo.

- Mi certas ke li ebriiĝos, ŝi diris.

- Ne ne, li estas garantiita pia kaj sobra.

- Estu, mi deziras ke li bone kondutu, multe pli ol mi esperas.

- Adĉjo, daŭrigis Sanklaro, malsuprenigu Tomon, kaj ankoraŭfoje prizorgu, li aldonis, memoru tion kion mi ĵus diris al vi.

Adolfo paŝis antaŭen per lerta paŝado, kaj Tomo sekvis lin per peza paŝado.

- Li estas vera Behemoto ! diris Marta.

- Nu nun, kara mia, reparolis Sanklaro sidiĝante sur malgranda tabureto ĉe la kaploko de la sofo, ni estu afablaj. Ĉu vi ne havas graciaĵon por diri al iu kompatinda knabo ?

- Vi malfruis dek kvin tagojn, laŭ tio kion vi promesis, murmuris la sinjorino paŭtante.

- Ĉu mi ne skribis al vi la kialon ?

- Iun tiel frostan leteron, tiel mallongan !

- He ! Kara, la kuriero estis forironta; ne estis tempo. Necesis mallongigi, aŭ tute ne skribi.

- Ĉiam la sama ! Multe da bonegaj kialoj por fari viajn vojaĝojn longajn kaj viajn leterojn mallongajn !

- Jen, bonvolu iomete rigardi ĉi tion. Li elprenis el sia poŝo elegantan juvelujon el veluro, kaj malfermis ĝin. Mi alportas al vi ĉi tiun donacon el Novjorko.

Ĝi estis la dagerotipo de Evnjo kaj ŝia patro sidantaj manon en mano. La vizaĝoj estis admirinde bone redonitaj.

Marta malkontente konsideris la portretojn.

- Kie do vi iris elekti pozon tiel mallertan ?

- Mallertan, konsentite ! La pozo estas afero de gusto. Sed, kion vi diras pri la simileco ?

- Vi ne pli estimus mian opinion pri ĉi tiu punkto ol pri ĉiu alia, laŭ tio kion mi supozas, rebatis Marta kaj ŝi refermis la juvelujon.

- Plagon al la virino ! Tute mallaŭte pensis Sanklaro, kaj li laŭte daŭrigis : Nu, Marta, sufiĉe da infanaĵoj kiel tiuj, diru, ĉu vi opinias ilin similantaj ?

- Necesas esti tiel senzorga kiel vi estas, por tiel turmenti min, kaj devigi min paroli kaj rigardi, kiam vi scias ke mi restis kuŝinta dum la tuta tago kun la plej timiga kapdoloro ! Ekde via alveno, tio estas bruo, tumulto ! Mi pro tio estas duonmorta.

- Vi havas emon al migreno, sinjorino ? diris fino Ofelio subite elirante el la profundoj de la kusenfotelo, kie ŝi restis kaŝinta, inventarante la meblaron kaj kalkulante sian elspezon.

- Ho ! Mi estas vera martiro, sopirĝemis la sinjorino.

- Juniperbera teo estas bona kontraŭ la kapdoloroj, diris fino Ofelio, almenaŭ Aŭgusta, la edzino de la diakono Abrahamo Perio, kutimis diri tion, kaj ŝi estas la plej bona el la flegistinoj.

- Mi zorgos alportigi ĉi tien la unuajn juniperberojn kiuj maturiĝos en nia ĝardeno ĉe la lagorandoj, diris Sanklaro solene sonoriganta. Intertempe, kuzino, vi certe bezonas retiriĝi en via apartamenton, kaj iom ripozi post ĉi tiu longa vojaĝo. Adĉjo, li aldonis, sendu al ni Avinon.

La honesta mulatino kiun Evnjo tiel tenere karesis, eniris preskaŭ tuj. Ŝi estis tre pure vestita, kun la kapo ornamita de ruĝa kaj flava turbano, freŝdata donaco de Evnjo, kiun la infano mem alĝustigis.

- Avino, diris Sanklaro, mi konfidas al vi ĉi tiun sinjorinon, ŝi estas laca. Konduku ŝin en sian ĉambron, kaj bone zorgu pri tio ke nenio mankas al ŝi.

Fraŭlino Ofelio sekvis Avinon kaj malaperis.

* Aŭtoro de Pilgrim’s Progress, religia kaj alegoria verko kiu ĝuas grandan popularecon en Anglio kaj Usono.

 
 

Last edited: 22/11/2021

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment