19. Spertoj kaj Opinioj de fraŭlino Ofelio.

Nia amiko Tomo, en siaj naivaj revadoj, ofte komparis sian feliĉan sorton de sklavo al tiu de Jozefo, en Egiptio. Kaj ju pli li havis la okazon agi sub la okulo de la mastro, ju pli la tempo fluis, des pli la komparo fariĝis okulfrapa.

Maldiligenta kaj malmulte estimanta la monon, Sanklaro forlasis ĝis tiam la zorgon provizi la domon al sia ĉambristo, Adolfo, almenaŭ tiel senzorga kaj tiel malŝparema kiel li. Inter ili, ili ambaŭ lukse vivis la aferojn. Tomo, kutimiĝinta ekde multaj jaroj antaŭmeti la interesojn de la mastro multe antaŭ la siajn, vidis kun maltrankvilo kiun li apenaŭ kapablis bridi, tiel frenezan malŝparemon. De tempo al tempo li riskis opinion, laŭ la trankvila kaj diskreta maniero kutima al tiuj de sia raso.

Unue Sanklaro hazarde utiligis lin. Poste, impresita de lia saĝo, de lia kapableco, li pli kaj pli fidis al li, tiel bone ke fine li estis taskita de la provizado de la domo kaj de la plejmulto de la aĉetadoj.

- Ne, ne, diris Sanklaro iun tagon kiam Adolfo plendis ke la potenco transiris en aliajn manojn, lasas Tomon al sia afero. Vi scias tion kion vi deziras, li ja scias tion kion ĝi kostas. Kaj ni povus tre bone vidi la finon de niaj eskudoj, se iu ne zorge atentigus pri ili.

Ĝuante la senliman fidon de mastro kiu transdonis al li bileton sen rigardi ĝin, kaj kiu enpoŝigis la monon sen kalkuli, Tomo havis por sin protekti kontraŭ tentoj nur sian neskueblan honestecon, fortigita de sia kristana kredo. Sed tio sufiĉis. Fidi al li estis la plej certa garantio de lia skrupula lojaleco.

Pri Adolfo la kazo estis tute malsama. Senpripensa, egoista, dorlotita de mastro kiu trovis pli facile lasi fari ol regi, li fine konfuzis la vian kun la mia, en tia grado ke Sanklaro mem kelkfoje maltrankviliĝis. Lia komuna saĝo diris al li ke lia maniero trakti malsuperulojn estas senbaza kaj danĝera. Speco de kronika konsciencriproĉo persekutis lin, sen doni al li la forton por ŝanĝi sian kutimon. Ĉi tiu riproĉo mem eksteriĝis per troan indulgon. Li facile forviŝis la plej gravajn kulpojn, dirante al si, ke se li plenumintus sian devon, liaj homoj pli bone farintus la sian.

Ĉi tiu juna mastro, bela, sprita, malatentema, inspiris al Tomo respekton strange miksitan kun maltrankvilo kaj patra korinklino. Ke li neniam legis la Biblion, ke li neniam iris al preĝejo, ke li libere ŝercis pri ĉio kio sin prezentis ĉe la pinto de lia menso, ke li pasigis la dimanĉajn vesperojn en opero aŭ teatro, ke li vizitadis klubojn, tavernojn kaj vespermanĝis pli ofte ekstere ol taŭgis, jen tio kio Tomo ne povis reteni sin vidi, kiel ĉiuj. Li konkludis ke "la mastro ne estis kristano", sed li bone atentis ne sciigi al aliaj ĉi tiun konkludon. Nur, li faris de tio temon de multaj kaj multaj preĝoj, vespere, en sia ĉambreto. Okazis ankaŭ al li kelkfoje diri sian pensmanieron, sed ĉiam kun diskreta takto. Kiel ekzemple, kiam Sanklaro, invitita de bonvivantoj por kuniĝi kun ili, estis hejmen alportita inter la unua kaj la dua matene, en neniiĝa stato kiu pruvis nur tro bone la venkon de la fizikaj apetitoj super la moralo. Tomo kaj Adolfo helpis lin enlitiĝi; ĉilasta rigardanta la aferon kiel bonegan ŝercon, laŭte ridis pri la kruda timego de Tomo, sufiĉe simpla por pasigi la reston de la nokto stare preĝanta apud sia mastro.

- Nu, kion vi do atendas ? diris Sanklaro sida en la biblioteko la morgaŭon en sia negliĝo kaj pantofloj, kiam li ĵus donis al Tomo monon kaj ordonon iri aĉeti. Ĉu ĉio ne estas en ordo ? li aldonis vidante lin senmova ankoraŭ sur la sama loko.

- Mi timi ke ne, mastro, diris Tomo serioze.

Sanklaro metis sur la tablon sian gazeton kaj sian tason da kafo, kaj rigardis Tomon.

- Nu, kio estas ? Vi aspektas preskaŭ tiel ĝojiga kiel katafalko !

- Mi senti min ne bone, mastro. Mi ĉiam kredi mastron bona al ĉiuj.

- Ĉu ne estis tia ? Nu, Tomo, kion vi volas ? Vi deziras ion, mi imagas, kaj ĉi tio estas via antaŭparolo.

- Ho ! Mastro ĉiam esti bona kun mi. Mi ne havi kialon por plendi. Sed esti iu kun kiu mastro ne estas bona.

- Kion diable vi havas en la kapo, Tomo ? Parolu ! Kion vi volas diri ?

- Pasintan nokton, inter la unua kaj la dua, mi pripensi tion. Mi bone rebati la aferon en mia kapo. Mastro ne esti bona kun si.

Tomo havis la dorson turnitan kaj la manon sur la pordotenilo. Sanklaro fariĝis purpura, sed li ridis.

- Ho ! Jen ĉio, ĉu ne ? li gaje diris.

- Ĉio ! ekkriis Tomo, sin turnante kaj surgenue falante. Ho ! Mia kara juna mastro ! Mi timi ke ĉi tio esti la pereo de ĉio - ĉio, korpo kaj animo. Ĉu la Bona Libro ne diri : "Ĝi mordi malantaŭe kiel serpento, kaj ĝi piki kiel bazilisko(1) ?

La voĉo de Tomo rompiĝis; larmoj inundis liajn vangojn.

- Kompatinda naivulo ! Kompatinda frenezulo ! diris Sanklaro, liaj okuloj ankaŭ malsekiĝis. Starigu vin do, mi ne volas ke oni ploru pri mi !

Sed Tomo ne volis ekstari, kaj rigardis lin kun peteganta mieno.

- Nu ! Mi ne plu iros al iliaj damnitaj orgioj, Tomo, diris Sanklaro; je mia honoro, mi ne plu iros. Mi ne scias kial mi ne rezignis ĝin pli frue. Mi ĉiam malestimis ĉi tian vivon, kaj riproĉis min sekvi ĝin. Do, Tomo, viŝu viajn okulojn, kaj iru al viaj aferoj. Neniujn benojn ! li aldonis, mi ne ankoraŭ estas tre edifa konvertito. Kaj li milde puŝis Tomon al la pordo. Mi promesas per mia honoro, Tomo, ke vi ne plu revidos min kiel vi vidis min.

Tomo foriris, kun kontenta koro, viŝante al si la okulojn.

- Mi plenumos mian promeson, diris Sanklaro kiam la pordo estis refermita.

Li plenumos ĝin, ĉar ne estis al kruda sensismo ke lia delikata naturo inkliniĝis.

Sed kiu diros la sennombrajn travivaĵoj de fino Ofelio en la komenco de ŝiaj mastrumaj laboradoj ?

En la sudaj ŝtatoj la geservistoj de la loĝejoj komplete diferencas inter si, laŭ la karaktero kaj kapableco de la mastrinoj kiuj edukis ilin.

En la sudo kiel en la nordo, ekzistas virinoj kiuj samtempe kombinas la regadan sciencon kaj la necesan takton por eduki. Sen uzi severecon, kaj kun videbla facileco, ili regas la malsimilajn regatojn de sia eta regno, profitante eĉ de la difektojn, kaj kompensante tion kio mankas al iuj per tio kion aliaj havas troe, por tiel krei sistemon el la plej harmoniaj kaj el la plej bone ordigitaj.

Sino Ŝelbi, kiun ni vidis laborante, estis unu el tiuj bonegaj dommastrinoj, tiaj kiajn niaj legantoj eble renkontis unu aŭ du. Maloftaj ĉie, ili ne estas komunaj en la Sudo, kie tamen ili kelfoje troviĝas, kaj kie la socia ŝtato proponas al ili brilajn okazojn elmontri sin.

Marta Sanklaro ne estis el tiu nombro. Ŝi neniam multe zorgis, ne pli ol ŝia patrino antaŭ ŝi, pri sia domo. Maldiligenta kaj infana, neantaŭvidema kaj senorda, ŝi edukis siajn geservistojn laŭ sia bildo, kaj ŝia priskribo al fino Ofelio pri la profunda malordo de ŝia hejmo estis perfekte ĝusta; nur ŝi ne atribuis tion al sia vera kaŭzo.

La unuan tagon de sia regenteco, fino Ofelio ellitiĝis je la kvara matene. Post esti okupiĝinta pri la aranĝo de sia propra dormĉambro kiel ŝi ĉiam faris ekde sia alveno, je la granda konsterniĝo de la servistinoj, ŝi pretiĝis vigle ekataki la ŝrankojn kaj kamerojn, kies ŝi havis la ŝlosilojn.

La provizejo, la tolaĵejo, la murŝranko por porcelanaĵoj, la kuirejo, la kelo, ĉio estis submetita al severa inspektado. La obskuraj faritaĵoj aperis al la plena lumo, kaj ĉiu kaŝita afero estis elmontrita, tiagrade ke la princolandoj kaj malsuperaj potencoj sonorigis alarmon, kaj aŭdigis obtuzajn murmurojn kontraŭ "ĉi tiuj nordaj sinjorinoj".

La maljuna Dinaho, ĉefkuiristino kaj laŭjure suzerenino en sia fako, furioziĝis vidi tiel uzurpi siajn privilegiojn. Neniu feŭda barono, subskribinto de la granda ĉarto, pli akre travivus trudeniron de la krono.

Dinaho estis persono laŭ sia maniero, kaj estus maljuste por ŝia memoro ne doni kelkan ideon pri ŝi al la leganto. Naskita kuiristino, tute same kiel onklino Kleo, ĉar ĉi tiu alvokiĝo estas denaska al la afrika raso, ŝi ne ricevis, kiel sia kolegino, la avantaĝon esti edukita kaj metode lertigita. Ŝia genio, al ŝi, estis tute laŭnatura, kaj kiel la geniuloj ĝenerale, obstina, akra kaj troe neregula.

Same kiel certa klaso de modernaj filozofoj, Dinaho montris suverenan malestimon al logiko kaj racio; ŝi enfermis sin en sia intima konvinko kiel en fuorto, kaj restis tie tute neatingebla. Neniu lavango da elokvento, da aŭtoritato aŭ da klarigo, iam ajn povus kredigi al ŝi ke alia metodo estus supera al ŝia, aŭ ŝanĝigi al ŝi kion ajn en ŝia agmaniero. Ekde longe ŝia maljuna mastrino, la patrino de Marta, koncedis al ŝi ĉi tiun punkton, kaj fino Marta, tiel kiel ŝi daŭrigis nomi Sinon Sanklaron ekde ŝia edziniĝo, trovis pli oportuna submetiĝi ol kontesti. Tial Dinaho regis sen kontrolo. Tio kio plie helpis ŝin, estis tio ke, lerta diplomatino; ŝi kunigis grandan adaptiĝon de maniero kun granda rigideco de enhavo.

Dinaho spertiĝis pri la arto trovi ekskuzojn. Ŝi konis pri ili ĉiujn fakojn, kaj havis kiel aksiomon ke kuiristino neniam povas erari. En la sudaj kuirejoj ne mankas malĉefaj kapoj aŭ ŝultroj sur kiuj faligi la pezon de la pekoj. Se iu tagmanĝo malsukcesis, estis kvindek bonaj kialoj por ke tiel estu, kaj tiom da kulpaj deliktintoj, kontraŭ kiuj Dinaho koleris kun nelacigebla fervoro.

Sed tre malofte okazis fiasko en la lastaj rezultoj de Dinaho. Kvankam ŝia procedmaniero estis aparte zigzaga, malrekta, kaj sen ia ajn kalkulo pri tempo kaj loko, (kvankam ŝia kuirejo ĝenerale ŝajnis esti ruinigita de ia terura uragano, kaj kvankam ŝi havis, por loki siajn kuirilojn, tiom da diversaj lokoj kiom estas tagoj en la jaro), se oni havus paciencon atendi la bonan tempon laŭ ŝi, la tagmanĝo fine alvenus en bona ordo, kaj tia ke epikurano ne kapablus trovi mankon en ĝi.

Estis la momento por la antaŭfaroj de la manĝo. Dinaho, kiu zorgis pri sia komforto, kaj kiu sentis la bezonon ŝpari al si longajn ripozajn intertempojn antaŭ la ago, sidis sur la planko kaj fumis malnovan stumpigitan pipon, specon de incensujo kiun ŝi fumis por helpi al siaj inspiroj. Ĝi estis ŝia maniero alvoki la hejmajn muzojn.

Grupiĝinta ĉirkaŭ ŝi, la juna generacio, kiu ĉiam abundas en suda loĝejo, okupiĝis pri la elguŝigo de pizoj, pri la senŝeligo de terpomoj, pri la senplumigo de kokaĵoj. De tempo al tempo, Dinaho, interrompante la fluon de siaj meditoj, ekfrapis per sia lignokulero al kelkaj el la junaj laboristoj. Ĉar Dinaho regis ĉi tiujn etajn krispajn kapojn per fera sceptro. "Ĉi tiuj juninfanoj" estantaj kreitaj kaj naskigtaj, laŭ ŝi, "nur por ŝpari al ŝi paŝojn". Edukita en ĉi tiu sistemo, ŝi rigore aplikis ĝin.

Post esti pririgardinta diversajn partojn de la domo, fino Ofelio eniris en la kuirejon. Informita de multaj raportoj pri tio kio okazis, Dinaho decidis sin teni je defensivo kaj kontraŭmeti al la novajn aranĝojn nur ŝajnigan nesciadon, sen okazigi deklaritan militon.

La kuirejo estis vasta kahelita ĉambro, kies grandega kaj antikva kameno okupis iun tutan flankon. Sanklaro vane provis anstataŭigi ĝin per moderna fajrejo kun fornoj. Neniu puzeisto(2), neniu krustiĝinta konservativulo, iam sin montris pli rigide ligita al la uzadoj konsekritaj de la tempo ol Dinaho.

Ĉe sia reveno de Nordo, Sanklaro, impresita de la ordo kiu regis super la detaloj de la mastrumado ĉe lia onklo, kaj lulante sin per la iluzia espero helpi Dinahon en ŝiaj aranĝoj, malavare provizis ŝin per ŝrankoj kaj telermebloj. Tiel kiel indintus provizi per ili sciuron, aŭ pigon. Ju pli da tirkestoj, da tenejoj, des pli Dinaho trovis da kaŝejoj por la ĉifonoj, la kombiloj, la malnovaj ŝuoj, la rubandoj, la velkintaj artefaritaj floroj kaj aliaj galanterioj kiuj ĝuigis ŝin.

Kiam fino Ofelio eniris en la kuirejon, Dinaho ne ekstaris, kaj daŭrigis fumi kun stoika trankvileco, strabe sekvante la movojn de la malamikino, sed ŝajne absorbita de la inspektado de la laboroj kiuj okazis ĉirkaŭ ŝi.

Fino Ofelio komencis malfermi la telermeblon. Ekde la unua tirkesto ŝi demandis :

- Kion vi metas ĉi tie, Dinaho ?

- Preskaŭ ĉio, ĉar ĝi esti oportuna kaj sub la mano.

Efektive ĝi estis la universala kolektujo, se oni juĝas laŭ la diverseco de ĝia enhavo. Fino Ofelio unue eltiris el ĝi belan damaskitan tablotukon, makulitan de sango, kiu evidente servis por envolvi krudan viandon.

- Kio estas ĉi tio, Dinaho ? Vi ne iras al la viandejo kun la plej fajnaj tablotukoj de via mastrino ?

- Ho ! Disinjoro ! Ne, fraŭlino. Ĉar ne esti eĉ unu viŝtuko, mi preni la tablotukon; sed mi flankenmeti ĝin por lavi ĝin, kaj jen kial ĝi esti tie.

- Ĉiam kaj ĉie la malordo ! diris al si fino Ofelio daŭrigante la inventaron de la tirkesto kie ŝi trovis muskatan raspilon, du aŭ tri nuksojn, metodistan himnaron, paron da malpuraj madrasoj, lanvolvaĵon kaj trikadon, tabaksakon kaj pipon, kelkajn petardojn, unu aŭ du subtasojn el ora porcelano plenigitajn de pomado, unu aŭ du malnovajn duonŝuojn, pecon de flanelo zorge ligitan de pingloj kaj enhavantan etajn blankajn cepojn, plurajn damaskitajn buŝtukojn, kelkajn dikajn viŝtukojn, flikilojn, kaj amason da disŝiritaj paperetoj, el kiuj eskapis diluvo da aromaj herboj.

- Kie vi kolektas viajn muskatojn, Dinaho ? diris fino Ofelio kun la mieno de martiro kiu petas al Dio la kapablecon esti pacienca.

- Preskaŭ ĉie, fraŭlino. Esti iuj tien supren sur la tabulo, en tiu fendetita taso, kaj ankaŭ tien en la ŝranko.

- Kaj ĉi tie en la raspilo, diris fino Ofelio montrante ilin al ŝi.

- He Disinjoro, jes ! Mi meti ilin tie ne pli malfrue ol ĉi matenon. Necesi al mi havi miajn aferojn sub la mano, diris Dinaho. Nu, Ĵakvo, Kial vi halti ? Ĉu vi povi diri tion al mi ? Bonvoli resti trankvile ! Kaj ŝi minacis per sia ligna kulero cele al la kulpulo.

- Kio ĉi tio estas ? rekomencis fino Ofelio levante la subtason da pomado.

- Tio ? Esti mia graso por haroj ! Mi meti ĝin tie sub mian manon.

- Kaj estas por tio ke vi uzas la plej belajn subtasojn !

- Disinjoro ! Ĉu mi ne esti dum plena mendopremo ! Mi ne havi tempon turniĝi ! Mi ĝuste hodiaŭ depreni ĝin.

- Kaj ĉi tiuj du damaskitaj buŝtukoj ?

- Esti por la lesivado unu el ĉi tiuj tagoj.

- Ĉu vi do ne havas lokon kie meti tion kion vi devas doni por purigi ?

- Ho ! Jes ja bone ! Mastro Sanklaro tute intence farigi ĉi tiun grandan kofron; sed mi knedi sur ĝin. Mi enmeti en ĝi multajn aferojn; kaj tio ne esti praktika por levi, komprenu !

- Kial ne knedi viajn biskvitojn en la knedujo ?

- Disinjoro, fraŭlino ! Ĉu ĝi ne esti ĉiam plenega de pladoj, de teleroj, de iu afero kaj de alia ? Ne esti pli da loko ol necesi ! Nu !

- Sed vi povus lavi viajn pladojn kaj sinsekve ordigi ilin.

- Lavi miajn pladojn ! ekkriis plengorĝe Dinaho, ŝia kolero sin trudante al ŝia kutima respekto. Mi ŝati scii kion la sinjorinoj scii pri nia laboro ? Kiam do mastro havi sian manĝon, se mi pasigi mian tempon lavi la vazaron kaj ordigi ? Ĉiaokaze, esti tio kio fraŭlino Marta neniam ordoni al mi.

- Nu ! Jen denove kelkaj cepoj ĉi tie !

- He Disinjoro, jes, daŭrigis Dinaho, jen ili !… Ne ebli rememori kien mi meti ilin ! Kiam mi pensi ke mi envolvi ilin en tiun malnovan flanelon, tiujn karajn cepetojn ! Tute bone por la hodiaŭa raguo. Kiel bonŝanca ĝi esti !

Fino Ofelio levis unu el paketoj da aromaj herboj.

- Pri tio, mi petegi fraŭlinon ne tuŝi ĝin, decideme diris Dinaho. Mi ŝati havi miajn aferojn tie kie mi scii trovi ilin.

- Sed vi ne bezonas truojn en la paperoj, mi supozas ?

- Tamen tio esti oportuna por trapasigi la herbojn.

- Jes, sed ili ankaŭ trapasis al la tirkesto, kiel vi vidas.

- Mi vere kredi ! Se eĉ malmulte fraŭlino daŭrigi meti ĉion fundon supren, multaj aliaj trapasi ! Fraŭlino jam elŝuti dikan amason da ĝi ĉi tie, diris ŝi ĝene alproksimiĝante al la tirkestoj. Se nur fraŭlino voli reiri al la salono, kaj atendi mian tagon de purigado, fraŭlino poste vidi ! Sed mi nenion povi fari dum la sinjorinoj esti malantaŭ mia dorso. Samĉjo ! Bonvoli ne doni ĉi tiun sukerujon al la etulo ! Mi meti al vi vangofrapon, se vi ne priatenti

- Mi tuj trarigardos la kuirejon, kaj definitive reordigos ĉion, Dinaho; vi nur bezonos pluigi la ordon.

- Sinjoro Dio ! Fraŭlino Felio, ĉi tio ne esti sinjorina laboro; en mia tuta vivo mi ne vidi ilin fari tian aferon. Neniam tio esti venanta en la kapo de maljuna mastrino aŭ de fraŭlino Marta, kaj mi ne bone vidi por kio tio utili.

Indignigita Dinaho majeste paŝadis sian imperion, dum fino Ofelio kunigis la pladojn, stakigis la telerojn, malplenigis en grandan skatolon la enhavon de dekduo da improvizitaj sukerujoj, klasifikis la buŝtukojn, la tablotukojn, la viŝtukojn por la lavado, lavante, viŝante kaj ordigante per siajn proprajn manojn, kun rapideco kaj lerteco kiuj konsternis la kuiristinon.

- Sinjoro bona Dio ! Se esti tiel kiel fari ĉi tiuj "sinjorinoj de la Nordo", ili ne esti veraj sinjorinoj, certege, ŝi diris al kelkaj el siaj satelitoj, tuj kiam ŝi estis sufiĉe malproksime por ne esti aŭdita. Mi elturniĝi almenaŭ tiel bone dum la tago de miaj purigadoj, sed mi tute ne bezoni ĉikanantinojn kiuj sin meti ĉirkaŭ mi, sin meti en mian vojon, kaj enŝovi ĉiujn miajn aferojn tien kie mi ne plu povas trovi ilin.

Dinaho vere havis, en kelkfaj epokoj, siajn reformajn krizojn, kiujn ŝi nomis siajn tagojn de purigado. Ŝi tiam komencis kun granda fervoro ĝisfunde malplenigi la tirkestojn kaj ŝrankojn, disŝutante ĉion sur la plankon kaj tablojn, kvinobligante la konfuzon. Poste ŝi ekbruligis sian pipon, kaj ĝissate remaĉis siajn aranĝojn. Ŝi ekzamenis ĉiun objekton, prelegis pri ĝi, metis la tutan sengravularon por vigle frotpurigi la kuprajn kuirilojn, kaj tenis la domon dum pluraj horoj en stato de vigla malordo, tute pravigita, laŭ ŝi, de la sciigo ke ĝi estis "tago de purigado". La aferoj ne povis tiel daŭri; kaj ŝi devis agi tiamaniere ke ĉi tiujn junulojn konservu pli bonan ordon. Ĉar Dinaho nutris la agrablan iluzion ke ŝi estas la ordo enpersonigita, kaj ke estis kulpo "de ĉi tiu junularo" kaj de ĉiuj loĝantoj de la loĝejo, se ni restis nekapablaj pri perfekteco.

Kiam la kaseroloj estis frotlavitaj, la tabloj skrapitaj kaj ellavitaj, kaj kiam ĉio kio povis ofendi la vidon, estis forpuŝita en truojn kaj kaŝanguloj, Dinaho, vestita de siaj plej belaj festtualetoj, kun blanka antaŭtuko antaŭ ŝi kaj kapvestita de brilan madrason, informis ĉiujn junajn marodulojn, ke ili devos malpermesi al si la eniron en ŝian kuirejon, kie ŝi asertis konservi ekzemplan purecon.

Ĉi tiuj periodaj krizoj havis ja siajn malavantaĝojn. Dinaho travivis malmoderan respekton por la brilo de sia kuirilaro nove frotpurigita, kaj ne povis decidiĝi riski ĝin sur la fajron, ĝis kiam la fervoro de la tago de la purigado estu iom moderigita.

En unu semajno fino Ofelio sukcesis reorganizi grandan parton de la domo. Sed tuj kiam necesis al ŝi la kunlaboron de la geservistoj, ŝiaj laboradoj fariĝis same senfruktaj kiel tiuj de Sizifo kaj la Danaidinoj. Iun tagon ŝi alvokis, en sia malespero, al Sanklaro.

- Vere ne estas rimedo ĉi tie akiri la plej malgrandan regulecon.

- Mi estas konvinkita pri tio, diris Sanklaro.

- Ĉiam per elturnaĵoj ! Freneza malŝparemo ! Malordo tiel kiel mi neniam vidis !

- Mi vetus ke, fakte, tio por vi estas novaĵo.

- Vi ne indiferente akceptus tion se vi estus la dommastrino.

- Kara kuzino mia, komprenu do unu veran fojon por ĉiam, ke ni estas dividitaj, ni mastroj, en du klasojn: la premantojn kaj la prematojn. Tiuj kiuj, kiel mi, estas bonkoraj kaj malŝatas severecon, rezignacias pri amaso da maloportunaĵoj. Se plaĉas al ni konservi en la respubliko, por nia oportuno, amason da mallertaj, pigraj, sensciaj estuloj, necesas al ni akcepti la konsekvencojn. Mi vidis, en iuj tre maloftaj kazoj, personojn dotitajn de aparta takto, akiri de siaj homoj sintenon, metodon, sen uzi rigorecon. Mi ne estas el ĉi tiuj privilegiuloj. Tial mi rezignaciis antaŭ longe por lasi la aferojn iri kiel ili iras. Mi ne volas ke la kompatindaj diabloj estu skurĝitaj kaj akre tranĉetitaj; ili scias tion, kaj nature misuzas siajn privilegiojn.

- Sed havi nek fiksitan horon, nek tempon, nek lokon, nek ordon; tiel lasi ĉion hazarde iri !

- Kara mia el Vermonto, vi ja denaskaj de la norda poluso, vi tro multe taksas la tempon ! Kion vi volas ke faru kun ĝi homo, kiu havas ĝin duoble pli ol li povas uzi ? Koncerne ordo kaj metodo, ne gravas horo malfrue aŭ frue por la tagmanĝo aŭ la vespermanĝo, se ni havas nenion por fari ol legi, kuŝanta sur sofo ? Nu jen Dinaho kiu faros al vi bonegan tagmanĝon, supon, raguon, rostitan kokaĵon, deserton, glaciaĵojn kaj la ceteron; ŝi kreas ĉion ĉi el la kaoso kaj la mallumo de sia kuirejo; mi miras kiam mi pripensas tion, kaj mi trovas ŝian arton admirinda. Sed, ĉielo benu nin ! Se ni devus iri en ĉi tiujn malhelajn profundojn, kaj vidi ĉion kio fumas, ĉion kio kuras, ĉion kio svarmas tien, se ni ĉeestus al kelkaj preparaj procedoj, sed ni ne plu manĝus. Kredu min, kara kuzino, evitu ĉi tiun pentofaron ! Ĝi estas malfacila kaj utila po nenio. Vi tie perdus vian bonhumoron; Dinaho freneziĝus. Lasu ŝin fari laŭ ŝia volo !

- Sed, Aŭgusteno, vi ne scias en kiu stato mi trovis la aferojn.

- Mi ! Ĉu mi ne scias ke la past-rulo kutime sin lokas sub ŝia lito, la muskata raspilo en sia tabaksaketo; ke estas sesdek kvin malsamaj sukerujoj, po unu en ĉiu angulo de la domo; ke iun tagon ŝi lavas la telerojn per buŝtuko, kaj la morgaŭon per ŝirpeco de ŝia malnova subjupo ? Ĉio ĉi ne malhelpas ŝin prepari admirindajn tagmanĝojn, fari bongustegan kafon ! Kaj necesas juĝi ŝin, kiel la militistojn kaj ŝtatistojn, laŭ ŝiaj sukcesoj.

- Sed pri la malŝparo, la elspezo, la malordo !

- Nu ! Enfermu ĉion kio povas esti enŝlosita, kaj konservu la ŝlosilon. Donu po malgranda mezuro, kaj ne informiĝu pri la restaĵoj; tio estas la plej bona.

- Tio ĉagrenas min, Aŭgusteno, mi ne povas reteni min timi ke viaj geservistoj ne estu strikte honestaj. Ĉu vi certas ke ni povu fidi ilin ?

Aŭgusteno eksplodis per malmoderaj ekridoj antaŭ la longa vizaĝo kiun faris fino Ofelio artikulaciante ĉi tiun demandon.

- Ho ! Kuzino, ĉi tio estas tro multe ! Honestaj ! Kvazaŭ tio estus esperinda afero. Honestaj ! Ne, certe ili ne estas ! Kial ili estus tiaj ? Kiu instigus ilin al tio ?

- Ĉu vi do ne povas instrui ilin ?

- Instrui ilin ! Tondro ! Kian instruon mi donus al ili ? Tio bone taŭgus al mi, cetere ! Koncerne Marta, ŝi certe havas sufiĉe da energio por mortigi ĉiujn sklavojn sur plantejo, se mi lasus ŝin fari; sed ŝi ne sukcesus ekzorci la demonon de la ruzo.

- Ĉu do ne estas honestuloj inter ili ?

- Jes; ĉi tie kaj tie, troviĝis unu kiun la naturo faris tiel simpla, tiel obstine verama kaj fidela, ke la plej malbonaj influoj ne povas difekti lin. Ekde la utero de la patrino, la neblankulido vidas kaj sentas ke nur la kaŝitaj vojoj estas malfermitaj por li. Li ne havas alian elirejon por enŝteliĝi en la bonajn favorojn de siaj gepatroj, de sia amantino, de la juna mastro kaj de siaj kunuloj. Ruzo, mensogo fariĝas por li ordinaraj kutimoj, neeviteblaj. Estus maljusteco atendi de li aliaĵon. Ni ne devas puni lin pro tio. Koncerne la honestecon, la sklavo, duoninfano, estas tenata en tiu stato de dependeco kie preskaŭ neeblas al li kompreni la posedrajto, kaj ne konsideri la havaĵojn de sia mastro kiel siajn, tuj kiam li povas proprigi ilin al si. Pri mi, mi ne vidas kiel li povus esti honesta. Viro kiel Tomo ĉi tie estas, certe, morala miraklo !

- Kaj kio fariĝas iliaj animoj ? demandis fino Ofelio.

- Ĉi tio ne estas mia afero, laŭ mia scio, rekomencis Sanklaro. Mi okupiĝas nur pri la nuna vivo. Cetere estas preskaŭ akceptite ke, por nia bonstato, la tuta raso estas destinita por la diablo en ĉi tiu mondo, kio ajn povas okazi al la alia.

- Estas horore ! diris fino Ofelio, vi devus ruĝiĝi pro vi mem !

- Tio kelkfoje fakte okazas al mi. Sed kion vi volas ? Ni estas en tiel bona kompanio, reparolis Sanklaro, tiom da homoj sekvas la batitan vojon ! Rigardu supren, malsupren, de la komenco ĝis la fino de la universo, ĉu ne estas la sama historio ? Ĉu la malaltaj klasoj ne eluzas sin, menso, korpo kaj animo, profite al la altaj klasoj ? Tiel estas en Anglio; same estas ĉie; kaj tamen la tuta kristanaro emociiĝas kaj indignas pri tio ke ni agas kiel ĝi, kun iom da diferenco de formo.

- Ne estas tiel en la ŝtato Vermonto.

- Mi konsentas ke en Nov-Anglio kaj en la liberaj Ŝtatoj vi antaŭigas nin. Sed mi aŭdas la sonorilon de la tagmanĝo. Ni iru, kuzino, ni flankenmetu niajn respektivajn antaŭjuĝojn, kaj ni subskribu la amnestion ĉe la tablo.

Pli malfrue en la posttagmezo, fino Ofelio estis en la kuirejo, kiam la etaj negrulidoj kriis : "Jen vidu ! Prunjo ŝi veni tien ! Ŝi grumbli paŝante kiel ĉiam !

Alta kaj senkarna neblankulino eniris portante sur la kapo korbon da biskvitoj kaj da varmaj bulkoj.

- Ho ! Prunjo ! Jen vi finfine ! ekkriis Dinaho.

Prunjo havis agreseman fizionomion, kaj obtuzan kaj grumbletantan voĉon. Ŝi demetis sian korbon sur la grundon, kaŭriĝis apude, kaj kun siaj kubutoj sur siaj genuoj, ŝi diris :

- Ha ! Disinjoro ! Kiel mi do voli esti morta !

- Kaj kial vi volus esti morta ? demandis fino Ofelio.

- Por liberiĝi de mia mizero, rebatis la virino per malafabla tono, sen levi la okulojn de la grundo.

- Ankaŭ, kial vi bezoni ebriiĝi, por esti poste vipata, Prunjo ? diris eleganta kvarterona ĉambristino, svingante siajn orelringojn el koralo.

La virino rigardis ŝin oblikve.

- Vi iam povi finfine sperti tion, vi ! Mi ĝoji vidi vin; kaj eble vi esti plenkontenta, kiel mi, drinki brandon por dronigi vian mizeron.

- Nu, Prunjo, rekomencis Dinaho; ni vidi viajn biskotojn, jen fraŭlino kiu pagi ilin al vi.

Fraŭlino Ofelio elektis du dekduojn.

- Esti kelkaj stampoj en tiu malnova rompita kruĉo, sur la tabulo tie supre, diris Dinaho. Grimpi, Ĵakvo, kaj alporti ilin.

- Stampoj ! Por kion fari ? diris fino Ofelio.

- Ni aĉeti la stampojn de ŝia mastro, kaj interŝanĝe ŝi doni al ni panon.

- Kaj li kalkuli la monon kaj la stampojn kiam mi reveni, kaj se la konto ne esti, li draŝi min ĝis mortigi min !

- Li trakti vin kiel vi meriti tion, diris Jane, la pranca ĉambristino, ĉar vi preni lian monon por iri drinki. Tio esti tio kion ŝi konstante fari, fraŭlino.

- Kaj esti tio kion mi ankoraŭ fari. Mi ne kapabli vivi alimaniere. Mi voli drinki, kaj forgesi mian mizeron.

- Estas stultege, kaj malbonege de vi, ŝteli la monon de via mastro por brutigi vin, diris fino Ofelio.

- Eble esti malbone, ‘njorino, sed mi ankoraŭ fari tion, mi ĉiam fari tion. Ho Disinjoro ! Kiel do mi voli esti morta ! Jes, morta, kaj esti fininta ! La maljuna estulino malrapide restariĝis tute rigide, kaj reŝargis sian korbon sur sian kapon; sed antaŭ ol eliri, ŝi rigardis la beletan kvarteroninon kiu daŭrigis svingi siajn orelringojn.

- Jen vi tre fanfarona, vi, kun viaj pendaĵoj, kaj vi afekti gravan mienon; vi rigardi la kompatindan mondon de supre malsupren ! Nu, atendi; vi eble vivi sufiĉe longe por esti kompatinda malnova dispecigigita skeleto kiel mi. Disinjoro ankaŭ doni al vi vian konton, mi esperi, kaj ni vidi ĉu vi ne ekdrinki, drinki, drinki ĝis la infero ! Tio esti bone farita, ja ! Kaj eligante malaman kriegon, ŝi eliris.

- La fia maljuna besto ! diris Adolfo kiu venis serĉi varman akvon por la sinlavado de Sanklaro. Se mi esti ŝia mastro, mi vipi ŝin ankoraŭ pli vigle.

- Ha ! Pri tio, mi defii vin, rekomencis Dinaho. Ŝia dorso esti nur vundo, ŝi ne povi nur laĉi siajn vestaĉojn.

- Vere, oni ne devi sendi tiajn estulinojn al taŭgaj domoj, diris fino Jane. Kion vi pensi, sinjoro Sanklaro ? ŝi aldonis koketante al Adolfo.

Inter aliaj uzurpoj de la posedaĵo de sia mastro, Adolfo proprigis al si liajn nomon kaj adreson. En la rondoj de neblankuloj de Nov-Orleano, oni nur nomis lin sinjoro Sanklaro.

- Mi tute samopinii kiel vi, fraŭlino Benigra. Benigra estis la familinomo de sinjorino Sanklaro, kaj Jane estis ŝia ĉambristino.

- Ĉu mi povi demandi al vi, fraŭlino Benigra, ĉu ĉi tiuj orelringoj devi aperi dum la morgaŭa balo ? Ili esti ravaj, honestan parolon !

- Mi vere ne scias, sinjoro Sanklaro, kie finiĝi la senhonteco de vi ja, viroj ! diris Jane skuante sian beletan kapon por flagretigi siajn orelpendaĵojn. Mi ne danci kun vi dum la tuta vespero, se vi fari al mi plian demandon.

- Ha ! Vi ne esti tiel kruela ! Mi morti pro envio, daŭrigis Adolfo, scii ĉu vi surmeti vian beletan robon el roza muslino.

- Kio esti ? diris Roza, malgranda kvarteronino el la plej petolaj, kiu facilmove malsupreniris la ŝtuparon.

- Esti sro Sanklaro kiu montri senhontecon !

- Je mia honoro, diris Adolfo, ke fino Roza prijuĝi.

- Mi scii ke li esti neeltenebla, diris Roza balanciĝante sur unu el siaj etaj piedoj, kaj ĵetante petolan rigardon al Adolfo, li senĉese kolerigi min kontraŭ li.

- Ho ! Sinjorinoj, sinjorinoj, vi ambaŭ fine rompi mian koron ! Oni trovi min morta en mia lito iun el ĉi tiuj matenoj, kaj vi respondeci pri tio !

- Ĉu vi aŭdi lin, la malmodestulon ! ekkriis la du sinjorinoj kun malmoderaj rideksplodoj.

- Nu, liberigi min de vi, interrompis Dinaho. Mi ne voli havi vin por rukuli en mia kuirejo, kaj por pavi sur mia vojo.

- Onklino Dinaho esti furioza pro ne povi iri al la balo ! diris Roza.

- Mi multege fajfi pri viaj koloraj baloj, rekomencis Dinaho, vi vane fari mienon kaj simii la blankulojn, vi estas nur negroj, nek pli nek malpli ol mi.

- Onklino Dinaho ĉiutage grasi sian lanon por glatigi ĝin, diris Jane.

- Kaj finfine ĝi ankoraŭ esti lano, diris malicete Roza, skuante sian longan kaj silkan hararon.

- Nu, ĉu, laŭ la okuloj de la bona Dio, lano ne valori haregon ? Mi ŝati ke mastrino iom diri tion kio alporti al ŝi la plej bonan profiton de paro da maldiligentulinoj kiel vi, aŭ de laborantino kiel mi ! Nu, ekster ĉi tie, sentaŭguloj ! Mi ne voli vin por ĉirkaŭvagi ĉi tie !

La konversacio estis interrompita de duobla incidento. Sanklaro alvokis Adolfon de la supro de la ŝtuparo, kaj demandis al li ĉu li intencis atendigi lin dum la tuta nokto la varman akvon por lia barbo ? Kaj fino Ofelio, elirante el la manĝoĉambro, diris al la ĉambristinoj :

- Jane kaj Roza, kial tiel perdi vian tempon ? Iru al via laboro.

Nia amiko Tomo, kiu troviĝis en la kuirejo dum la konversacio kun la maljuna panportistino, sekvis ŝin sur la straton. Li vidis ŝin paŝi, eligante de tempo al tempo obtuzan ĝemon. Fine, ŝi demetis sian ŝarĝon ĉe la sojlo de pordo, kaj retiris ĉirkaŭ siajn ŝultrojn la velkintan malnovan ŝalon kiu apenaŭ kovris ilin.

- Mi porti vian korbon laŭ vojireto, diris Tomo kompateme.

- Por kion fari ? diris la virino. Mi ne peti al vi helpi min.

- Vi ŝajni malsana ?… Vi ŝajni suferanta ? Certege vi havi ion ! diris Tomo.

- Mi tute ne esti malsana, rebatis abrupte la virino.

- Ho ! Se mi povi, diris Tomo, se mi nur povi instigi vin ne drinki ! Kaj li zorgoplene rigardis ŝin. Ĉu vi ne scii ke ĉi tio esti la pereo de animo kaj de la korpo ?

- Mi cetere scii ke mi iri al la infero, diris amare la virino. Vi ne bezoni diri tion al mi ! Mi esti malbela, mi esti maljuna, mi esti malafabla ! Mi tute rekte iri al infero. Ho ! Disinjoro ! Mi ŝati jam esti tie !

Tomo ektremis pro ĉi tiuj teruraj paroloj kaj pro ilia tono de vero.

- Disinjoro korfavori vin, kompatinda estulino ! Ĉu do oni neniam paroli al vi pri Jesuo Kristo ?

- Jesuo Kristo, kiu tio esti ?

- He ! Sed Li esti la Disinjoro.

- Mi fakte kredi esti aŭdinta ilin diri ion pri Disinjoro, pri la juĝado kaj la infero ! Jes, mi aŭdi tion.

- Neniu iam diri al vi kiel Sinjoro Jesuo ami nin, kompatindajn pekulojn ! Kiel li mortis por ni ?

- Ne; mi nenion scii pri tio tute, rebatis la virino. Neniu iam ami min de kiam mia maljunulo mortis.

- De kie vi estas ? demandis Tomo.

- De tie supre, de Kentukio. Mi esti al viro kiu igi min eduki miajn infanojn por la merkato, kaj kiuj vendi ilin laŭmezure kiam ili esti demamigitaj; kaj laste li ankaŭ vendi min, mi ja, al spekulanto, de kiu mia mastro elaĉeti min.

- Kiu sekcesi instigi vin drinki ?

- La mizero ! Mi havi infanon de kiam mi veni ĉi tien, kaj mi kredi ke oni lasi lin kun mi, ĉar la mastro ne komercaĉi ilin. Li ja esti la plej dolĉa eta kreitaĵo ! Mastrino unue esti kiel freneza de li. Neniam li plori ! Tiel pufvanga, tiel vivema ! Sed mastrino ekmalsaniĝi; mi flegi ŝin. Mi esti trafita de la febro; mia lakto ĉesi kaj la infano malfortiĝi, ĉar mastrino ne voli aĉetigi por li lakton. Mi vane diri ke ne resti al mi iun guton, ŝi ne aŭskulti min ! Aŭ ŝi diri ke mi povi ja nutri la infanon per tio kion ĉiuj manĝi. Kaj la kompatinda eta ŝafido fariĝi malgrasega ĝis timigi ! Li havi nur haŭton kaj ostojn ! Li eligi nur ĝemojn nokte kiel tage. Tio tedi mastrinon kiu koleri. Ŝi diri ke mi trodorloti lin, ke ŝi voli vidi lin krevanta ! Ŝi malpermesi al mi teni lin apud mi, ĉar li maldormigi min, kaj la morgaŭon mi esti bona por nenio. Ŝi kuŝigi min en sia ĉambro; necesi al mi elporti mian kompatindan etulon en subtegmenton, kie li laŭtege plori kaj krii dum la tuta nokto ! Kaj li morti. Mi komenci drinki por elpeli lian krion el miaj oreloj. Mi drinki kaj drinki ! Eĉ se tio konduki min rekte al infero ! Mastro diri ke mi iri al infero ! Mi diri ke mi jam esti tie !

- Ho ! Kompatinda kara estulino ! Pensi ke neniu iam diri al vi ke Sinjoro Jesuo ami vin, ke li morti por vi ! Ĉu oni ne diri al vi ke li veni al via helpo, ke vi fine povi iri al ĉielo kaj tie ripozi ?

- Mi ! Ke mi bonŝanci iri al ĉielo ! diris la virino, ĉu ne esti tie kien iri la blankuloj ? Ni supozi ke ili denove rekapti min tie supre ! Mi pli bone ŝati iri al infero kaj liberiĝi de mastroj kaj de mastrinoj ! Jes, mi pli bone ŝati tion ! ŝi diris, kaj reŝarĝante sian korbon sur sian kapon kun sia kutima ĝemo, ŝi foriris.

Tomo malgaje reiris sur la hejmvojon. En la korto li renkontis etan Evan, kun girlando da tuberosoj sur la kapo kaj la okulojn radiantajn pro ĝojo.

- Ho Tomo ! Jen vi ! Mi ĝojas esti trovanta vin ! Paĉjo volas ke vi tuj jungu la poneojn, por ke vi promenigu min en mia malgranda nova veturilo, ŝi diris. Sed kio estas, Tomo ? Vi aspektas tiel serioza !

- Mi ne esti maltrankvila, fraŭlino Evnjo, diris Tomo. Tamen mi tuj jungi la ĉevalojn.

- Diru al mi, Tomo, kio okazas ? Mi vidis vin longtempe babili kun tiu maljuna grumblema Prunjo.

Tomo rakontis la historion de la virino al Evnjo, per sia simpla kaj naiva lingvaĵo.

Ŝi ne kontestis, ne miris, tute ne ploris, kiel farus aliaj infanoj. Ŝiaj vangoj paliĝis, kaj profunda ombro vualis la brilon de ŝiaj okuloj. Ŝi apogis siajn ambaŭ manojn sur sia brusto, kaj dolore suspiris.

1 Tute ne rigardu la vinon kiam ĝi montriĝas ruĝa, kaj kiam ĝi donas sian koloron en la pokalo… Ĝi mordas malantaŭe kiel serpento… (Proverbo 23, v.31/32 de Salomono)

2 Disĉiploj de la Dro Eduardo Buverio Pusej kiu revenigis parton de la Anglikana Eklezio al la katolikaj tradicioj kaj kutimoj.

Last edited: 22/11/2021

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment