21. Topsi.

Iun belan matenon, fino Ofelio sin dediĉis al siaj hejmaj okupoj, kiam la voĉo de Sanklaro, kiu alvokis ŝin, aŭdiĝis ĉe la piedo de la ŝtuparo.

- Venu malsupren, kuzino, mi havas ion por montri al vi.

- Kio estas ? demandis fino Ofelio malsuprenirante kun sia tasko enmane.

- Mi faris akiraĵon kiu koncernas vin, vidu ĉi tie ! Kaj Sanklaro puŝis antaŭ ŝin etan nigrulidinon kiu povis esti ok- aŭ naŭ-jaraĝa.

Ŝi estis el la plej malhelaj de sia raso. Ŝiaj rondaj, brilantaj, maltrankvilaj okuloj senĉese promenigis super ĉion kion enhavis la ĉambro, siajn fajrerajn pupilojn el gagato. Ŝia buŝo, duonmalfermita pro miro en la ĉeesto de la mirindaĵoj kiujn entenis la salono de la nova mastro, malkaŝis du vicojn da dentoj el hela emajlo. Ŝiaj lanaj haroj, disigitaj laŭ streĉaj harplektaĵoj en amaso da malgrandaj rektaj vostoj, la plej amuzaj de la mondo, disstariĝis en ĉiuj direktoj. Estis en ŝia fizionomio kurioza miksaĵo de sagaceco kaj ruzeco, duone vualita sub solena esprimo de plorema seriozeco. Ŝi estis duonkovrita de abomena kaj naŭza kitelo el eluzita saktolo, kaj rekte staris kun manoj modeste krucitaj antaŭ ŝi. La tuta tutaĵo respondis al la ideo kiun oni faras al si pri elfo, pri ruza spirito. Kiel pli poste konfesis fino Ofelio, "Tiu sovaĝa kaj pagana mieneto unue timigis ŝin". Tial, sin turnante al Sanklaro :

- En la nomo de la ĉielo, por kiu celo vi alportas ĉi tiun aferon al ni ?

- Por donaci ŝin al vi, kuzino, vi zorgos pri ŝia edukado, vi kondukos ŝin laŭ la rekta vojo. Ŝajnis al mi ke ŝi estis tre amuza specimeneto de la burleska ĝenro. Hola ! Topsi ! Kaj Sanklaro fajfis ŝin kiel oni fajfas hundon, regalu nin per kanteto kaj kelkaj kaprioloj.

La karbonigraj okuloj brilegis per diabla gajeco, kaj la eta aĵo ĵetis en la aeron, per akra voĉo, la plej strangan nigrulan melodion kiun akompanis la groteskaj trepidadoj de ŝia korpo kaj de ĉiuj ŝiaj membroj. Ŝi turniĝis, tordiĝis, brubatis la manojn, neatendite frapis siajn genuojn unu kontraŭ la alia, kaj eltiris el sia gorĝofundo tiujn strangajn guturalajn sonojn kiuj distingas la primitivan muzikon de ŝia raso. Fine, post du mirindegaj transkapiĝoj, eligante kiel finan klimakson, akutan kaj longedaŭran noton, pli similan al la sovaĝa fajfilo de vapormaŝino ol al iu ajn alia konata sono, ŝi refalis stare sur la tapiŝon, kun la manoj pie kunligitaj, kaj kun tiu sama beata kaj solena mieno kiun kontraŭdiris la ruzaj, ŝtelrapidaj, oblikvaj fulmoj eskapitaj el la okulanguloj.

Fino Ofelio, ŝtoniĝinta, restis silenta. Sanklaro, kiel vera bubaĉo, ĝuis kun petola plezuro ŝian konsterniĝon kaj sin direktanta al la infano :

- Topsi, li diris al ŝi, rigardu ! Tie estas via nova mastrino, mi donacas vin al ŝi. Nun atentu bone konduti.

- Jes mastro ! diris la eta flatemulino, ankoraŭ serioza kaj solena, sed kun nova trembrilo en la okuloj.

- Vi estos obeema, tre obeema; ĉu vi komprenas, Topsi ?

- Ho ! Jes, mastro, rebatis Topsi, kun la manoj ankoraŭ devote kunligitaj, kaj la okuloj ankoraŭ brilaj.

- Nu do, Aŭgusteno, kion ĉi tio signifas ? diris fino Ofelio. La domo jam superabundas je ĉi tiuj etaj petoluloj. Ni ne povus paŝi sen meti la piedo sur ilin. Ĉi matene, mi ellitiĝas, dormanta nigrulido ruliĝas de malantaŭ mia pordo; nigra kapo stariĝas de sub la tablo; mi batas kontraŭ tria nigrulido kuŝantan sur la skraptapiŝo. De ĉiuj flankoj, sur la balkonoj, sur la balustradoj, ni vidas kelkan vizaĝon el fulgo grimaci. Ĉie nigruloj, nigrulinoj, nigrulidoj, nigrulidinoj, dormas, ridas, ploras, kapriolas, ruliĝas teren kaj svarmas sur la planko de la kuirejo. En la nomo de la ĉielo, kial embarasi nin per unu pli ?

- Por edukigi ŝin de vi; ĉu mi ne diris tion al vi ? Vi prizorgos ŝin. Ĉu via granda temo ne estas la edukado ? Nu, kuzino, mi donas al vi tute novan, tre freŝan ekzempleron, por vi praktiki.

- Al mi ? Mi tute ne bezonas tion; mi povas sufiĉe praktiki en la domo, mi certigas vin.

- Jen vi ja, vi perfektaj kristanoj ! Vi kreas societojn de bonfarado, vi sendas kelkan malbonsortan misiiston uzi siajn malĝojajn tagojn meze paganoj el tiu speco. Sed kiam temas pri ricevi hejme, apud si, unu el ĉi tiuj malfideluloj, pri persone zorgi pri lia konvertiĝo : neniel, vere ! Tiam oni trovas la neofiton malagrabla kaj malpura, la laboro tro enuiga, kaj tiel plu.

- Vi sufiĉe scias, Aŭgusteno, ke tio ne estas mia vidpunkto. Fino Ofelio, tio estis klara, mildiĝis. Eble estas en ĝi vere kristana tasko.

Ŝi ĵetis al la infano malpli malfavoran rigardon. Sanklaro tuŝis la plej senteman kordon, ĉar la konscienco de fino Ofelio ĉiam estis vigla.

- Tamen, ŝi aldonis, mi ne povas vidi la neceson aĉeti ĉi tiun infanon, kiam certe estas en via domo sufiĉe por uzi mian tutan tempon, mian tutan sciencon kaj pli.

- Nu do, kuzino, kaj Sanklaro tiris ŝin flanken, mi antaŭ ĉio petas vian pardonon pro la vanaĵoj kiujn mi ĵus diris al vi; vi estas tiel perfekte bona ke ili ne povus atingi vi. La koncerna objekto fakte apartenis al la geposedantoj, geedzoj, de restoraciaĉo antaŭ kiu mi ĉiutage preterpasas. Mi estis laca aŭdi la infanon krii, kaj ŝiaj mastroj, paro da gedrinkuloj, dolorigis ŝin per batoj kaj ofendoj. Ŝi havas certan mienon tiel amuza, tiel vigla, ke ŝajnis al mi ke ni povus profiti el ĝi. Mi do aĉetis ŝin, kaj mi donacas ŝin al vi kiel donacon. Provu nun doni al ŝi unu el viaj bonaj ortodoksaj edukoj de nov-anglio, ni vidos tion kion rezultos de tio. Vi scias ke mi ne havas la talenton de la instruisteco; sed mi tre ŝatus vidi vin provi.

- Bone ! Mi faros tion kion mi kapablos, diris fino Ofelio, kaj ŝi antaŭenpaŝis al sia nova posedaĵo, kiel oni povus alproksimiĝi al dika nigra araneo, supozante ke oni havus por ĝi nur bonvolajn intencojn.

- Ŝi estas duonnuda kaj terure malpura !

- Nu ! Malsuprenigu ŝin, kaj ke iu tien frotpurigu ŝin kaj vestu ŝin.

Fino Ofelio elkondukis sian kaptaĵon en la kuirejajn regionojn.

- Mi ne vidi ke mastro Sanklaro bezoni aliajn negridojn ĉi tie ! Ĉi tio estis la rimarko de Dinaho kiu konsideris la novan aĉetaĵon kun malmulte amika mieno. Mi tamen ne voli ŝin por ruliĝi sub miajn piedojn !

- Pu ! diris Jane kaj Roza kun superega naŭzo, ŝi bone fari sin teni distance. Mi iomete demandi al vi, ĉu mastro ne jam havi pli ol sufiĉe de ĉi tiu fiularo de negroj !

- Foriru ! Fiulino vi mem, fraŭlino Roza ! reparolis Dinaho kiu sentis la aludon, vi eble kredi esti blanka, vi esti nek blanka nek nigra, kaj mi pli ŝati koncerne min esti, tute honesta, unu aŭ la alia.

Neniu, fino Ofelio cetere vidis tion, estis preta por lavi kaj vesti la ĵuŝvenintino. La bona fino do zorgis mem pri la taskaĉo, helpata de Jane, kiu sufiĉe malvolonte faciligis la laboron.

Delikataj oreloj ne povus aŭdi la apartaĵojn de ĉi tiu unua banado. Bedaŭrinde ! En ĉi tiu malalta mondo, multaj geestuloj vivas kaj mortas en stato kiun la nervoj de sia proksimulo eltenus eĉ ne la priskribon. Fino Ofelio, plena de praktika forto, skrupule plenumis la plej mallogajn operaciojn; sed ŝia mieno, necesas konfesi, tute ne estis flatema, kaj la tasko atingis la lastajn limojn de ŝia kuraĝo. Tamen, kiam ŝi vidis la ŝultrojn kaj dorson de la eta nigrulino strekita de profundaj cikatroj, de karnaj ŝvelaĵoj, de kalaĵoj, neforviŝeblaj spuroj de la reĝimo sub kiu la malfeliĉulino kreskis, ŝia koro emociiĝis pro kompato.

- Vidu ! diris Jane montrante la ruĝajn aŭ bluetajn markojn, jen kiu pruvas kian demonon ŝi estas ! Ŝi klopodigos nin, mi respondas pri tio ! Mi malŝatas ĉi tiujn negridinojn; ili estas tiel naŭzaj ! Kiel mastro sukcesis decidiĝi por aĉeti ĉi tion !

La nigrulidino aŭskultis ĉi tiujn komplezajn komentojn kun humila, obeema, malsaneta mieno alligita al ŝia vizaĝo, kaj ŝia ŝtelrapida rigardo strabe kaŝrigardis la ornamaĵojn kiuj pendis de la oreloj de Jane. Kiam ŝi fine estis surmetinta decan kaj kompletan veston, kiam ŝia kapo estis razita, fino Ofelio deklaris, kun kontentiĝa nuanco, ke "la etulino aspektis pli kristana". Kaj, jam zorganta pri siaj edukaj planoj, ŝi sidiĝis, kaj komencis la pridemandadon.

- Kiom jaraĝa vi estas, Topsi ?

- Ne scii, mastrino, diris la bildo kun grimaco kiu vidigis ĉiujn siajn dentojn.

- Kio ! Vi ne scias vian aĝon ?… Neniam iu diris tion al vi ? Nu, kiu estis via patrino ?

- Tute neniam havi patrinon, diris la infano kaj ŝi ripetis sian grimacon.

- Vi tute ne havis patrinon ! Kion vi volas diri ? Kie vi naskiĝis ?

- Neniam naskiĝi, mi, persistis Topsi kun alia diabla tordiĝo.

Se eĉ malmulte fino Ofelio estintus nervoza, ŝi povintus kredi sin ekposedanta iun nigran gnomon eltiritan el la lando de la koboldoj. Sed Ofelio estis pozitiva, iris rekte al la celo, kaj aldonis kun iom da severeco :

- Vi ne devas respondi al mi per tiu tono, infano; mi ne ŝercas kun vi. Diru al mi kie vi naskiĝis, kaj kiuj estis viaj gepatroj, patro kaj patrino ?

- Mi neniam naskiĝi, mi, ripetis la etulinon kun pli da emfazo, neniam havi aŭ patron, aŭ patrinon, aŭ ion ajn. Spekulanto nutri min kune kun aro da aliaj, kaj maljuna onklino Sue prizorgi pri la aro.

La infano evidente estis sincera.

- Disinjoro, fraŭlino Felio, diris Jane kun moka rido, esti amasoj da tiuj ! La spekulantoj ĉipe aĉeti ilin tre maljunajn, kaj bredi ilin por la merkato.

- Kiom da tempo vi pasigis kun viaj lastaj gemastroj ? rekomencis fino Ofelio.

- Ne scii, mastrino.

- Ĉu estas unu jaro ? Pli ? Malpli ?

- Ne scii, mastrino.

- Disinjoro ! Fraŭlino, ĉi tiuj fiularoj ne povi respondi ! Tio koni nenion en la mondo, nek tagon, nek jaron, reparolis Jane. Ili eĉ ne scii sian aĝon, de si mem !

- Ĉu vi iam aŭdis paroli pri Dio, Topsi ?

La infano aspektis konsternita, kaj ripetis sian kutiman grimacon.

- Ĉu vi scias, kiu kreis vin ?

- Neniu, kompreneble, diris la infano kun mallonga ekrido.

La ideo ŝajnis multe amuzi ŝin, ĉar ŝiaj rondaj okuloj ekbrilis dum ŝi aldonis :

- Mi kreski, jen ĉio ! Mi ne kredi ke iu iam krei min.

- Ĉu vi scias kudri ? demandis fino Ofelio, konvinkita ke necesis regresi al surteraj kaj pli pozitivaj demandoj.

- Ne, mastrino ?

- Kion vi povas fari ? Kion vi faris ĉe viaj malnovaj mastroj ?

- Mi porti la akvon, mi lavi la telerojn, mi purigi la tranĉilojn, kaj mi servi la mondon.

- Ĉu ili estis bonaj por vi ?

- Eble, jes !

Kaj la infano strabe ekzamenis sian mastrinon per sia ruza okulo.

Fine, kiam laciĝinta pri la kuraĝiga dialogo, fino Ofelio ekstaris, ŝi vidis Sanklaron sin apoginta sur la dorsapogilon de sia seĝo.

- Vi ĉi tie trovas virgan humteron, kuzino, tie semu viajn proprajn ideojn. Vi ne devos peni por elradikigi el tio multajn aliajn.

La principoj de fino Ofelio estis, pri edukado kiel pri multaj aferoj, fiksaj kaj bone difinitaj. Estis tiuj kiuj ekzistis antaŭ ĉirkaŭ unu jarcento en Nov-Anglio, kaj kies oni trovis spurojn en pluraj foraj anguloj, malapude de la ĉirkaŭaĵo de la fervojoj. Ili estas resumitaj en malmulte da vortoj : instrui la infanojn atenti pri tio kion oni diras al ili, instrui al ili pri ilia katekismon, montri al ili por kudri, legi kaj vipi ilin se ili mensogas. Kvankam la lumfluoj kiuj nuntempe prilumas, la grava temo pri la edukado ĵetas en la ombron tiujn malnovajn agmanierojn, oni ne povas nei ke niaj geavoj edukis, laŭ ĉi tiu reĝimo, sufiĉe rekomendindajn gecivitanojn, kiel plurajn el inter ni povas atesti. Ĉiaokaze, fino Ofelio ne sciis pli; ŝi do tutkore turnis sin al sia eta paganino, rezoluta disvolvi favore al ŝi ĉion kion kapablus fervoro kaj viglecatento.

La infano estis prezentita en la domo kiel posedaĵo de fino Ofelio. Ĉi tiu sciis ŝin malbone ŝatata en la kuirejo, kaj konsekvence elektis kiel la centron de siaj operacioj sian propran dormoĉambron; ofero kiu estos eble estimata de kelkaj el niaj legantinoj. Anstataŭ, kiel en la pasinteco, mem fari sian liton, balai, malgraŭ la servopretaj proponoj de ĉiuj ĉambristinoj de la loĝejo por senpolvigi laŭ ŝia plezuro, ŝi kondamnis sin instrui al Topsi ĉi tiujn diversajn ekzercojn. Ho malfeliĉa tago ! Nur tiuj kiuj entreprenis tian taskon, povas kompreni tiun oferadon.

Fino Ofelio, ekde la unua mateno, enlokiĝis en sia ĉambro, izolis tie Topsin kaj solenece komencis sian instruistan kurson.

Jen do Topsi lavita, frotlavita, tondita de ĉiuj hartufetoj, orgojlo de ŝia koro, kaj vestita de pura robo, de bone amelita antaŭtuko, respekteme staranta antaŭ fino Ofelio, kun malgaja vizaĝesprimo, tute taŭga por iu enterigo.

- Nun, Topsi, mi tuj montros al vi kiel pretigi liton. Mi estas ĉikanema pri ĉio kio rilatas al mia enlitiĝo. Vi devas agi ekzakte kiel mi.

- Jes, sinjorino, diris Topsi kun profunda suspiro, kaj la vizaĝo pli kaj pli plilongiĝanta.

- Vidu, Topsi, jen la littuko; ĉi tiu estas la orlo, tie estas la reverso, ĉi tie la averso. Ĉu vi bone memoros tion ?

- Jes, sinjorino, kaj Topsi denove suspiris.

- Bone. Nun la malsupra littuko devas esti turnita tre glata super la kolbaskuseno, tiamaniere, kaj refaldita ĉe la piedo sub la matraco, bone egala, bone glata kiel mi faras, ĉu vi vidas ?

- Jes, sinjorino, diris Topsi kun granda atento.

- Sed koncerne la supran littukon, ĝi devas esti altirita kaj refaldita suben, bone firma kaj bone orta; tiel kun la plej mallarĝa orlo ĉe la piedoj.

- Jes, sinjorino, respondis Topsi ankoraŭ laŭ la sama tonalto.

Ni aldonos tion kion ne vidis fino Ofelio. Dum la bona sinjorino, kun la dorso turnita, estis en la fajro de la demonstrado, ŝia juna disĉipl-ino lerte ŝtelis kaj enŝovis en siajn manikojn paron da gantoj kaj rubandon; poste ŝi pie rekrucigis siajn manojn antaŭ si.

- Nun Topsi, ni vidu kiel vi elturniĝas el tio, diris fino Ofelio kiu demetis la litotukojn, kaj sidiĝis por rigardi sian lernanton agi.

Kun la sama soleneca seriozeco kaj ne sen lerteco, Topsi plenumis la tutan manovron, por kompleta kontentiĝo de fino Ofelio. Ŝi surmetis la littukojn, malaperigis ĉiun ondeton, kaj la seriozeco kiun ŝi estigis por plenumi siajn, funkciojn forte edifis la instruistinon. Bedaŭrinde, eta peco de rubando elglitinta de la rando de la maniko ĝuste kiam Topsi finis la laboron, kaptis la atenton de fino Ofelio. Ŝi sin ĵetis sur ĝin : "Kio estas ĉi tio ? ŝi ekkriis. Vi, malbona knabineto, malafabla estulineto, vi ŝtelis ĉi tiun rubandon !

La deliktaĵo estis eltirita el la propra maniko de Topsi, sen ke ŝi ŝajnu eĉ iomete konsternita. Ŝi konsideris ĝin, surprizmiene, kun la plej naiva senkulpeco.

- Disinjoro ! He, sed ! Ĉu tio ne esti la zono de fraŭlino Felio ? Kiel ĝi enŝoviĝis en mian manikon ?

- Topsi, malbona infano, ne komencu fari al mi mensogon. Vi ŝtelis tiun rubandon ?

- Ho ! Mastrino, neniam, certe. Mi simple ne vidi ĝin, ĝis tiu benita minuto.

- Topsi, ĉu vi ne scias ke estas tre malbone mensogi ?

- Mi neniam mensogi, neniam, fraŭlino Felio, diris Topsi kun virta graveco. Esti vero tute pura kiun mi diri, kaj nenio alia.

- Topsi, mi devos vipi vin se vi mensogas, pensu pri tio !

- Disinjoro, mastrino, kiam mi esti vipita dum la tuta tago, diris Topsi komencante ploreti, mi povi diri nenion alian. Mi tute ne vidi tion, ĝi eble kapti mian brakon ! Fraŭlino Felio esti lasanta ĝin sur la lito, ĝi esti kaptita en la litotukoj kaj enŝovita en mian manikon !

Fino Ofelio estis tiel indignigita de tiom da senhonteco, ke ŝi kaptis la infanon per la ŝultroj, kaj skuis ŝin.

- Ne ripetu tion al mi ! Ne ripetu tion al mi !

La energia skuado faligis la gantojn el la alia maniko.

- Jen, vidu ! Ĉu vi ankoraŭ diros al mi ke vi ne prenis la rubandon ?

Ĉifoje, Topsi konfesis la ŝtelon de la gantoj, sed persistis nei la alian ŝteleton.

- Nu, Topsi, diris fino Ofelio, se vi ĉion konfesas, vi ne estos vipita ĉifoje.

Tiel admonita, Topsi konfesis la duoblan krimon, kaj, per la plej plendinda tono, certigis sian penton.

- Nu ! Diru definitive la veron. Mi scias ke vi certe prenis aliaĵon ekde kiam vi estis en la domo, ĉar mi tro lasis vin kuri hieraŭ dum la tuta tago. Se vi konfiskis ion ajn, konfesu ĝin, kaj mi promesas tion al vi, ni ne skurĝos vin.

- He aj ! Mastrino, mi preni tiujn belajn ruĝajn aĵojn, kiuj esti ĉirkaŭ la kolo de fraŭlino Evnjo.

- Ŝtelita ! Malbona infano ! Kaj kion vi ankoraŭ prenis ?

- La aferoj kiuj pendas de la oreloj de fraŭlino Roza… la ruĝaj.

- Alportu ĉion ĉi tien, nun tuj.

- He aj ! Ne povi, mastrino, mi esti rostinta ĝin !

- Rostinta ! Kia fabelo ! Ke vi tujtuj retrovu tion, ĉu vi aŭdas ? Aŭ mi vipos vin.

Kun laŭtaj protestoj, larmoj, ĝemoj, Topsi deklaris ke ŝi ne kapablis. Ĉio estis rostita ! Bruligita !

- Kaj kial esti bruliginta ĉion ? demandis fino Ofelio.

- Ĉar mi esti malbona. Tiel esti ! Mi esti tre, tre malbona, ne kapabli reteni min de tio.

Hazarde, ĝuste tiam, Evnjo naive eniris en la ĉambron, havanta ĉirkaŭ la kolo la identan diskutatan kolĉenon de koralo.

- Evnjo ! Kie do vi retrovis vian kolĉenon ? ekkriis fino Ofelio.

- Retrovi ? He, mi havis ĝin dum la tuta tago.

- Sed ĉu vi surhavis ĝin hieraŭ ?

- Jes, vere, onklino, kaj tio kio estas pli amuza, estas ke mi konservis ĝin dum la tuta nokto. Mi forgesis demeti ĝin enlitiĝante.

Fino Ofelio aspektis ankoraŭ pli konfuzita kiam Roza eniris, portanta ekvilibre sur la kapo korbon da ĵuse gladita tuko, kaj la du orelpendaĵojn de koralo balanciĝis de ŝiaj oreloj.

- Ne, mi ne plu scias kion fari per ĉi tiu infano ! diris fino Ofelio kun senespera mieno. Kial ? Ĉielo kompatu nin ! Kial diri al mi ke vi ŝtelis ĉion ĉi, Topsi ?

- Mastrino diri necese mi konfiski, kaj mi nenion alian konfiski, diris Topsi frotante al si la okulojn.

- Konfesi, ne konfiski. Sed mi tute ne diris al vi konfesi tion kion vi ne faris, reparolis fino Ofelio. Tio estus alimaniere mensogi, sed estas ankaŭ mensogi !

- Disinjoro, mi ne scii, simplanime diris Topsi.

- Ba ! Ĉu esti grajno da veraĵo en tiu fiularo ! ekkriis Roza ĵetante al Topsi indignan rigardon. Se mi nur esti mastro Sanklaro, mi vipi ŝin ĝis la sango ! Jes, certege, kaj ŝi vere esti meritinta tion.

- Ne, ne, Roza, diris Evnjo kun tiu aŭtoritata sintenado kiun la infano kelkfoje kapablis afekti. Ne tiel parolu; mi ne povas toleri tion.

- Jen ! Disinjoro helpi nin ! rekomencis Roza. Ankaŭ vi vere esti tro bona, fraŭlino Evnjo. Vi esti tute mallerta por regi la negrojn. Ne ekzisti alia maniero ol tani al ili la haŭton; esti mi kiu diri tion al vi.

- Roza ! Pacon, ankoraŭfoje. Eĉ ne unu vorton pli !

La okuloj de la infano fajreris, kaj ŝiaj vangoj fariĝis purpuraj. Ĉe la momento, Roza estis superfortita. Ŝi foriris el la ĉambro, murmurante duonvoĉe :

- Fraŭlino Evnjo esti el la sango de la Sanklaro, tio esti videbla. Esti ke ŝi povi paroli ĝuste kiel sia paĉjo.

Evnjo restis senmova, kun la okuloj fiksitaj al Topsi.

Tie troviĝis vidalvide du estulinoj kiuj reprezentis la ekstremajn punktojn de la socia skalo. La infano, bela, blanka, aristokrata, kun sia ora kapo, sia inteligenta, alta frunto, siaj noblaj kaj graciaj movoj; kaj la alia eta estulino, nigra, vigla, obeema, sklavema, kaj tamen lerta. Ili estis tie, vivantaj tipoj de siaj rasoj. Unu, saksino, naskita de sinsekvo de jarcentoj de kulturo, de potencado, de fizika kaj morala supereco; la alia, afrikino, produkto de longa serio de malgloroj, de premateco, de submetiĝo, de laboro kaj de malvirto.

Eble kelkaj dubindaj ideoj el tiu speco konfuze ruliĝis en la menso de Evnjo. Sed infanaj pensoj estas ankoraŭ nur malklare difinitaj instinktoj. Oni sentis aperi funde de ĉi tiu nobla naturo multajn latentajn pripensojn, ĝermantajn impulsojn, obskurajn perceptojn kiujn la infano ne povis esprimi. Kiam fino Ofelio abunde ekparolis pri la krimoj de Topsi, la anĝela vizaĝo de Evnjo sin kovris per nubo da malĝojo, kaj ŝi mallaŭte diris :

- Kompatinda Topsi, kial vi bezonis ŝteli !… Nun ni bone atentos pri vi. Ĉu vi scias, Topsi, mi pli ŝatus doni al vi ĉion kion mi havas, ol vidi vin preni tion ?

Ĉi tiuj estis la unuaj amoplenaj vortoj kiujn la infano aŭdis en sia vivo. La milda tono, la amika mieno, strange tuŝis ĉi tiun neinstruitan kaj krudan koron; io malseka ekbrilis en la ronda, vigla okulo, sed la mallonga kaj malvarma rikano reaperis preskaŭ tuj. La orelo kiu malfermiĝis nur al insulto malkonsentas kompreni ion tiel delican kiel bonkorecon. Topsi trovis la parolojn de Evnjo strangaj, neklarigeblaj; ŝi ne kredis ilin.

Sed kion fari de la eta nigrulino ? Estis vera enigmo por fino Ofelio; ŝiaj reguloj pri edukado fariĝis neuzeblaj. Por doni al si tempon pripensi tion, kaj kun la malpreciza espero ke funde de malhela ĉambreto ĉiam troviĝas ia kaŝita virto, ŝi tien metis Topsin en malliberejon, ĝis kiam siaj ideoj ja iom klariĝis.

- Mi vere ne scias, ŝi diris al Sanklaro, kiel trakti la infanon sen vipi ŝin.

- Vipu ŝin, se la koro tiras vin; vi havas plenan potencon; agu kiel plaĉas al vi.

- Oni vipis la infanojn de ĉiam, diris fino Ofelio. Mi neniam aŭdis paroli pri edukado sen iom da vipado, pli malpli.

- Bonege, rebatis Sanklaro, faru kiel eble plej bone. Tamen mi permesos al mi malseveran observon. Mi vidis ĉi tiun infanon batitan de fajrostango por reaktivigi la fajron; mi vidis ŝin teren faligitan de fajroŝovelilo, fajroprenilo, ĉion kio enfalis en la manon ! Ŝi ŝajnas al mi tiel kutimigita de ĉi tiu eduka procedo, ke via vipo devos esti terure energia por eĉ nemulte instigi ŝin.

- Kion fari tiam ? Kion fari ? demandis fino Ofelio.

- Vi nun levas gravan demandon, kuzino, kaj mi esperas ke vi sukcesos solvi ĝin. Kion fari efektive de homa estulo nur regata de bastono, kiam la bastono malsukcesas ? Kaj ĉe ni ĉi tiu situacio estas el la plej ordinaraj.

- Mi fakte estas ĉe la ekstremo ! Mi neniam vidis tian infanon !

- Infanoj, kaj eĉ viroj kaj virinoj el ĉi tiu speco, tute ne estas maloftaj ĉi tie. Kiel regi ilin ? diris Sanklaro.

- Estas pli ol mi povas diri ! suspiris fino Ofelio.

- Mi ne scias pli ol vi. La hororaj kruelecoj, la barbaraĵoj kiuj, de tempo al tempo, aperas en la gazetoj, la okazaĵoj kiel ekzemple tiu de Prunjo, de kie ili venas ? Plejofte tio estas nur iompostioma alkutimiĝo de ambaŭ flankoj. La posedanto fariĝas kruela proporcie kiel la sklavo fariĝas hardita. Vipo kaj insultoj estas kiel opio, necesas duobligi la dozon kiam la sentiveco malakriĝas. Fariĝinte posedanto sufiĉe frue, mi komprenis la situacion, kaj mi decidis neniam komenci, ĉar mi ne sciis kien mi ĉesus, almenaŭ mi volis protekti mian propran moralecon. El tio rezultas ke miaj geservistoj kondutas kiel dorlotitaj infanoj; tio kio ŝajnas pli bona por ili kaj por mi ol ni kune brutiĝi. Vi multe diris, kuzino, pri niaj respondecoj koncerne la edukado. Mi vere sentas la bezonon vidi viajn provojn sur iu infano, kiu estas nur la provpeco de miloj da aliaj inter ni.

- Estas via sistemo kiu produktas tiajn infanojn, diris fino Ofelio.

- Mi scias tion; sed ili ja estas ! Ili ekzistas… Kion fari de ili ?

- Nu ! Mi neniam dankos vin pro la provo; sed ĉar ŝajnas ke estas en tio plenumenda devo, mi tuj persistos kaj faros kiel eble plej bone, diris fino Ofelio.

Fakte ŝi laboris kun pliigo de fervoro kaj de energio sur sia nova subjekto. Ŝi starigis regulajn studhorojn, kaj komencis instrui al ŝi legi kaj kudri.

La knabineto sin montris vigla en la unua arto. Ŝi lernis siajn leterojn kvazaŭ per magio, kaj baldaŭ kapablis legi simplajn frazojn; sed la kudrado taŭgis malpli bone. Tiel fleksebla kiel kato, tiel facilmova kiel simio, ĉiu diligenteco fariĝis por ŝi neeltenebla. Konsekvence ŝi rompis siajn kudrilojn, kaŝe ĵetis ilin tra la fenestron aŭ elglitigis ilin tra kelkaj fendoj; ŝi implikis kaj malpurigis sian fadenon, aŭ per lerta kaj kvieta gesto malproksimen ĵetis la bobenojn. Ŝiaj movoj estis tiel rapidaj kiel tiuj de profesia ĵonglisto, kaj ŝi regis la vizaĝesprimon de siaj trajtoj kun ne malpli da kapableco. Kvankam fino Ofelio ne povis kredi ke tia multeco da akcidentoj estu normala, neevitebla evento, necesintus al ŝi ĉiumomente vigleco por kapti ŝian lernanton ĉe la freŝa faro.

Topsi baldaŭ famiĝis tra la tuta palaco. Ŝiaj kapabloj por ĉiaj pajacaĵoj, grimacoj, burleskaj imitaĵoj; ŝiaj talentoj por danci, kaprioli, grimpi, kanti, fajfi, reprodukti la sonojn kiuj trafis ŝian orelon, ŝajnis neelĉerpeblaj. Dum la amuzhoroj, ŝi kuntiris malantaŭ si ĉiujn infanojn kiuj sekvis ŝin mirigitaj kaj kun malfermita buŝo, sen escepti Evnjon, ensorĉitan de la diablaĵoj de Topsi, kiel turto ĉarmita de la rigardoj de serpento. Fino Ofelio, malkvieta ke ŝi tiom serĉas la kompanion de ŝia lernantino, petegis al Sanklaro malpermesi tion.

- Ba ! Lasu la infanon trankvila, li diris, Topsi faros al ŝi bonon.

- Sed iu knabineto tiel malvirta ! Ĉu vi ne timas ke ŝi instruas al ŝi kelkajn malicaĵojn ?

- Evnjo ne povus lerni ilin. Topsi, esceptokaze, povas esti danĝera por aliaj; ne por Evnjo. Malbono glitas sur ŝian menson, kiel ruliĝas rosero sur brasika folio, sen eniri en ĝi.

- Ne estu tro fidema, rekomencis fino Ofelio, mi certigas vin ke mi neniam lasus miajn infanojn, se mi havus ilin, ludi kun Topsi.

- Ilin, bonege; sed pri mia filino, tio estas sendanĝera. Se Evnjo povintus esti difektita, ŝi estus antaŭ jarcentoj.

Topsi, unue nigra ŝafo, objekto de malŝato kaj de malestimo de la ĉefaj geservistoj, rapide devigis ilin ŝanĝi opinion. Oni baldaŭ ekrimarkis ke la plej eta ofendo farita al la eta nigrulino estis konstante pentofarita de hazarda akcidento. Paro da orelringoj aŭ aliaj preferataj galanterioj subite malaperis; kara tukpeco de tualeto estis makulita aŭ perdita; la kulpulo stumblis kontraŭ kaldronon da bolanta akvo, aŭ ricevis diluvon da malpura akvo sur sian festan veston. Ĉu iu enketo okazis ? Tute ne ekzistis deliktinto. Topsi, plurfoje asignita antaŭ la barilo de la geservistoj, antaŭ tuta areopago, eltenis la ekzamenon kun sia kutima seriozeco, kaj prezentis plenan elmontron de la plej edifa senkulpeco. Neniu kiu dubis pri ŝia kulpeco; neniu kiu sukcesis trovi pruvon, kaj fino Ofelio estis tro justa por puni pro konjektoj.

La malicaĵoj ankaŭ prenis strangege sian tempon, kaj la agresanto sciis ŝirmi sin. La venĝoj kontraŭ Roza kaj Jane, la du ĉambristinoj, okazis ĝuste kiam ili falis (tio kio ne estis malofta) en plenan malfavoron kun sia mastrino, kaj kiam neniu plendo de ili havintus ŝancon veki simpation. Resume, Topsi perfekte sukcesis komprenigi al ĉiu ke estas pli saĝe respekti ŝian ripozon, kaj konsekvence, oni lasis ŝin trankvila.

Ŝi ĝuis maloftan lertecon, kaj alportis al manaj laboroj tiom da energio kiom da aktiveco. Ŝi lernis kun multe da rapideco tion kion oni instruis al ŝi; malmultaj lecionoj donis al ŝi tiel perfekte klarigojn pri ĉio kio koncernis la ĉambron de fino Ofelio, ke la plej detalema postulo ne povus trovi ŝin eraranta. Neniam homaj fingroj sukcesus pli bone etendi, glatigi la littukojn, pli zorgoplene aranĝi la kapkusenojn, balai, senpolvigi, ordigi kun pli da perfekteco ol tiuj de Topsi, kiam ŝi bonvolis. Sed ŝi ne ĉiam volis. Se fino Ofelio, post tri aŭ kvar tagoj da skrupula kontrolado, imagis povi fidi Topsin kaj okupiĝi pri aliaj zorgoj, Topsi okazigis en la ĉambro, dum unu aŭ du horoj, veran karnavalon. Anstataŭ pretigi la liton, ŝi malaranĝis ĝin, demetis la kusensakojn kaj envolvis sian lanan kapon en ĝin, ĝis kiam ŝi faris al si groteskan perukon el plumoj. Ŝi grimpis kiel kato laŭlonge de la kolonetoj kiuj subtenis la baldakenon; kaj atinginte la supron, pendigis sin kun kapo malsupren. Ŝi svingis la litotukojn, kiujn ŝi trenis ĉien en la apartamento. Ŝi vestis la kolbaskusenon per la nokta tualeto de sia mastrino, por poste ludigi al ĝi ĉiajn pantomimojn, kantante, fajfante kaj mem regalante sin antaŭ la spegulo per la plej ridigaj grimacoj. Resume, ŝi diable petolis, aŭ laŭ la esprimaniero de fino Ofelio, "ŝi elvokis Kainon".

Iam, la mastrino, pro nekredebla malatento de ŝi, forgesinte sian ŝlosilon sur iu tirkesto, trovis sian lernanton misvestita de grandioza ruĝa turbano, farita el sia plej bela ŝalo el ĉina krepo, kiun Topsi ĉirkaŭplektis ĉirkaŭ sia kapo, dum ŝi pompe deklamis antaŭ la spegulo.

- Topsi, ekkriis la kompatinda fino ĉe la limo de sia pacienco, kiel vi povas tiamaniere agi ?

- Mi ne scii, mastrino, eble esti ĉar mi esti tiel malica !

- Mi ne plu scias kion fari de vi, Topsi !

- Disinjoro ! Mastrino, necesi vipi min. Maljuna mastrino ĉiam vipi min. Mi ne kapabli labori sen esti batita.

- Sed, Topsi, mi ne havas la plej malgrandan emon por frapi vin. Vi kapablas bone fari se vi volas ! Kial vi ne volas tion !

- He, nu, mastrino, mi esti ĉiam vipita; eble, tio esti bona por mi !

Fino Ofelio provis la recepton. Topsi senŝanĝe faris la plej teruran bruegon, kriante, ĝemante, kriegante, petegante. Poste, sidanta post kvaronhoro sur iun elstaraĵo de balkono, ĉirkaŭita de admiranta rondo de etaj genigrulidoj, ŝi laŭte esprimis sian malestimon por la tuta afero.

- Disinjoro ! Fraŭlino Felio, vipi, ne eĉ mortigi moskiton per sia vipetado ! Necesi vidi maljunan mastron ! Li ja flugigi karnon ĉien ! Tio esti vipadi ! Mastro havi sperton !

Topsi fieregis pro siaj stultaĵoj kaj krimoj, kiujn ŝi rigardis kiel tute apartan distingaĵon.

- Disinjoro ! Vi ja negroj, ŝi diris al kelkaj el siaj aŭskultantoj, vi eble ne scii ke vi esti pekuloj ! Nu, vi esti tia; ĉiuj esti pekuloj, la blankuloj tute same, fraŭlino Felio diri tion. Mi kredi la negrojn esti la plej gravajn ! Sed, Disinjoro ! Tio esti nenio apud mi. Mi esti tiel malica, tiel malica, ke neniu kapabli fari ion de mi, tute nenion. Mi fiere kolerigi maljunan mastrinon, nu ! Necesi vidi kiel ŝi sakradi al mi ! Ha ! Ha ! Mi esti certe la plej malica el la malicaj estuloj de la mondo !

Post tio Topsi faris kapriolon, grimpis iun gradon pli alte sur sia sidstango, kaj paradis, fiera pro tiom da distingiĝo.

Ĉiun dimanĉon fino Ofelio, kun fervora graveco, recitigis de Topsi ŝian katekismon. La infano havis la memoron pri vortoj, kaj ripetis kun facileco kiu kuraĝigis la instruistinon.

- Kian bonon vi volas ke tio faru al ŝi ? demandis Sanklaro.

- Sed katekismo ĉiam estis bona por la infanoj; estas tio kion ili lernas, vi bone scias tion, respondis fino Ofelio.

- Ke ili komprenas ĝin aŭ ne ! Insistis Sanklaro.

- Ho ! Ili unue neniam komprenas ĝin; sed, laŭmezure kiel ili kreskas, tio rememorigas al ili.

- La mia ne ankoraŭ rememorigis al mi, kaj tamen, mi firme agnoskas tion, kuzino, vi ellernigis ĝin al mi kiam mi estis juna.

- Ha ! Vi mirinde lernis, Aŭgusteno; vi estis infano kun grandaj esperoj.

- Ĉu mi trompis ilin, kuzino ?

- Mi dezirus, Aŭgusteno, ke vi estu tiel bona nun kiel vi tiam estis bonega.

- Ankaŭ mi, kuzino. Tiel do, kuraĝon, kaj daŭrigu ĝissate katekizi Topsin; ni vidos tion kio okazos al ŝi.

La temo de la kolokvo, restinta stara, kun la manoj pie krucitaj kiel malgranda bronza statuo, tiam daŭrigis per klara voĉo, ĉe signo de fino Ofelio :

- Niaj unuaj gepatroj, forlasitaj ĉe sia propra volo, falis de la stato en kiu Dio kreis ilin…

La okuloj de Topsi flagris pro scivolemo.

- Kio okazas, Topsi ? diris fino Ofelio.

- Bonvolu, mastrino, ĉu ne esti la Ŝtato de Kintuk(*) ?

- Kio, Topsi, kiu ŝtato ?

- Tiu ŝtato de kie ili fali ! Mastro diri tiel ke ni veni de Kentuk ? Sanklaro eksplodis per rido.

- Se vi ne klarigos tion al ŝi, ŝi ĉagreniĝos, li diris. Mi vidas en tio aperi kompletan teorion pri elmigrado.

- Mi petegas, Aŭgusteno, silentu. Kiel mi povas atingi ian ajn rezulton, se vi senĉese mokas ?

- Nu, honore, mi ne plu ĝenos viajn ekzercojn.

Kaj Sanklaro, prenante la gazetojn, sidiĝis en la salonon ĝis kiam Topsi finis reciti. Ŝi bonege ripetis; nur fojfoje ŝi transponis, laŭ la plej amuza maniero, kelkajn gravajn vortojn, kaj persistis en eraro, kvankam ofte korektita. Malgraŭ ĉiuj siaj promesoj esti saĝa kaj muta, Sanklaro, kiu prenis petolan plezuron pro ĉi tiuj eraroj, alvokis Topsin al si, kiam li volis iom sin distriĝi, kaj spitante la admonojn de fino Ofelio, ripetigis al ŝi la tiklajn eltiraĵojn.

- Kiel vi volas ke mi faru ion de la infano, se vi tiamaniere agas, Aŭgusteno ! ekkriis la kuzino.

- Nu, tio estas tre malbona, mi ne plu revenos al ĝi; sed estas tiel amuze aŭdi la amuzan bildeton stumbli pri tiuj gravaj vortoj !

- Vi fortigas ŝin en ŝiaj eraroj.

- Ne gravas ! Por ŝi, unu vorto valoras la alian.

- Vi deziras ke mi bone eduku ŝin. Tiam vi devus memori ke ŝi estas racia estulino, kaj saĝe uzi vian influon sur ŝin.

- Ho ! Tragika ! Jes, kuzino, mi devus ! Sed, kiel Topsi diras pri si mem, mi estas tiel malica !

La edukado de la eta nigrulino daŭris kun ĉi tiuj agmanieroj dum unu aŭ du jaroj. La ĉiutaga persekutado kontraŭ fino Ofelio fariĝis por ŝi speco de kronika sufero, al kiu Topsi kutimiĝis, tiel kiel aliaj kutimiĝas al migreno aŭ al neŭralgio. Sanklaro amuzis sin per la infano kiel per melopsitako aŭ halthundo, kaj kiam la stultaĵoj de Topsi faligis ŝin en malfavoron, ŝi tre bone sciis rifuĝi malantaŭ la seĝo de la mastro, kiu per iu maniero aŭ alia, pacigis. Ŝi ankaŭ ricevis de li, de tempo al tempo, moneretojn, rapidege interŝanĝitajn kontraŭ nuksoj kaj kando, kiujn ŝi poste distribuis kun senzorga malavareco al ĉiuj nigrulidoj de la domo. Ĉar, por rekoni la meritojn de Topsi, ŝi estis malavara kaj el bona naturo. Ŝiaj rankoroj, ŝiaj malicoj povis, verdire, esti rigardata kiel persona defendo.

* Kentukio.

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment