37. Emelina kaj Kasiso.
Kasiso malfermis, kaj ekvidis Emelinan, palan pro teruro, kaŭriĝintan en la plej malproksima angulo de la ĉambro. Ĉe ŝia eniro, la junulino ricevi nervozan ektremon; sed ŝi rekonis ŝin, rapidis antaŭ ŝin, kaptis ŝian brakon kaj ekkriis :
- Ho Kasiso, ĉu estas vi ? Mi tre ĝojas ke vi venis ! Mi tiom multe timis ke estis… Ho ! Vi ne scias kian teruran bruon estis tie malsupre dum la tuta vespero !
- Mi devas koni ĝin, seke respondis Kasiso; mi sufiĉe aŭdis ĝin !
- Ho ! Diru, Kasiso ! Ĉu ni ne povus fuĝi ? Ien ajn ! En la marĉojn, meze de la serpentoj, ĉien ! Ĉu ni ne povus forkuri ien, ekster ĉi tie ?
- Nenien krom en niajn tombojn, diris Kasiso.
- Ĉu vi neniam provis ?
- Mi sufiĉe vidis da provoj, kaj tion kio rezultis de ĝi, ŝi rebatis.
- Mi preferus vivi en la marĉoj, ronĝi la ŝelon de arboj. Serpentoj ne timigas min ! Mi pli ŝatus vidi unu el ili apud mi ol ĉi tiun viron, diris energie Emelina.
- Multaj aliaj ĉi tie pensis same. Sed vi ne povus resti en la marĉo. Vi tie estus ĉaspelita de la hundoj kaj revenigita, kaj tiam, tiam…
- Kion li farus ? demandis la junulino rigardante Kasison frunte, kaj perdante la spiron pro angoro.
- Demandu prefere tion kion li ne farus ! Li bone lernis sian metion inter la piratoj de Okcidentaj Indioj. Vi ne plu dormus, se mi rakontus al vi la aferojn kiujn mi vidis; la aferojn kiujn li kelkfoje citas kiel bonajn lertaĵojn. Mi ĉi tie aŭdis kriojn tiajn kiajn mi ne sukcesis elpeli ilin el mia kapo dum semajnoj kaj monatoj. Tien, apud la kabanoj, estas loko kie vi povus vidi arbon kalcinitan de fajro, piede de kiu estas amasigitaj nigraj cindroj. Demandu al ili tion kio okazis tie, vi vidos ĉu ili kuraĝas respondi al vi !
- Ho ! Kion vi volas diri ?
- Nenion; mi ne diros ĝin al vi. Mi eĉ malamas la penson pri ĝi; sed mi asertas al vi ke Disinjoro sola scias tion kion ni povos vidi morgaŭ, se ĉi tiu kompatinda knabo persistas kiel li komencis.
- Hororo ! ekkriis Emelina, ŝia tuta sango forlasanta ŝiajn vangojn. Ho Kasiso, diru al mi, kion mi faros ?
- Tion kion mi faris. Faru por la plej bona; faru tion kion oni altrudas al vi fari, kaj plenigu la mezurilon per malamo kaj malbenoj.
- Li volis trinkigi al mi sian abomenan brandon, diris Emelina; mi malŝatas ĝin !
- Vi pli bone farus trinki ĝin, diris Kasiso. Ankaŭ mi ja malŝatas ĝin; nun mi ne kapablus malhavi ĝin. Ni bezonas ebriiĝi, kaj aferoj aperas en malpli terura aspekto post kiam ni trinkis ĉi tion.
- Mia patrino malpermesis al mi iam tuŝi ĝin.
- Via patrino malpermesis al vi, diris Kasiso malĝoje emfazante la vorton patrino. Por kio utilas la malpermesoj de patrinoj ? Ĉu vi ĉiuj ne devas esti vendataj, pagataj ? Kaj ĉu viaj animoj ne apartenas al tiu ajn kiu aĉetas vin ? Tiel iras la mondo. Mi ripetas tion al vi, trinku brandon, trinku tiom kiom vi povos, tio faciligos la aferojn.
- Ho Kasiso ! Kompatu min !
- Kompati vin ! Ĉu mi ne kompatas vin ? Ĉu mi ne havis filinon ? Disinjoro scias kie ŝi estas, kaj kio ŝi estas hodiaŭ ! Ŝi sekvas, mi supozas, la vojon kiun ŝia patrino sekvis antaŭ ŝi, kaj kiun ŝiaj infanoj sekvos siavice ! Ne estas fino ĉe ĉi tiu eterna malbeno !
- Mi dezirus neniam esti naskita, diris Emelina tordante al si la manojn.
- Ĝi estas malnova deziro, diris Kasiso. Mi laciĝis fari ĝin. Mi estus mortiganta min, se mi estus maltimanta tion.
Ŝi haltis, rigardis en la mallumo de la nokto kun tiu senmova kaj senĝoja malespero kiu estis la kutima esprimo de ŝia vizaĝo dum ripozo.
- Estus malbone mortigi sin, diris Emelina.
- Mi ne scias tion; tio ne estus pli malbone, ĉiuokaze, ol fari tion kion ni faras ĉiutage. Sed la monaĥinoj diris al mi, dum mi estis en la monaĥinejo, aferojn kiuj timigas min morti. Se ĉio tie finiĝis, ho tiam…
Emelina forturniĝis, kaj kovris sian vizaĝon per siaj ambaŭ manoj.
Dum ĉi tiu konversacio okazis supre en la dormoĉambro, malsupre, Lagrizo, regata de ebrieco, sinkis en la dormon. Ĉi tiu stato ne estis kutima al li. Lia kruda, muskola naturo bezonis eksceson, kaj mirinde eltenis tion kio elĉerpus pli malfortan konstitucion. Sed ĝisosta instinkto de suspektema singardemo detenis lin sin fordoni al siaj bestaj inklinoj ĝis perdi la kontrolon de si mem.
Tiun nokton tamen liaj febraj klopodoj por elpeli el lia menso la teruron kaj le rimorson kiuj persekutis lin, kondukis lin trans la limon; kaj, tuj kiam li forpermesis siajn nigrajn servistojn, li peze falis sur seĝon kaj ekdormis.
Ho ! Kiel la malbona animo maltimas aliri al la fantazia mondo de la dormo, imperio kies la neprecizaj konturoj tuŝas tiel proksime la misterojn de la alia vivo ? Lagrizo havis sonĝon. En sia peza kaj febra dormo, li vidis, stare ĉe sia flanko, neklaran formon kiu metis sur lin malvarman, mildan manon. Ŝajnis al li rekoni ŝin, kaj li ektremis pro hororo, kvankam la vizaĝo estis vualita. Poste li sentis la hartufeton sin volvis ĉirkaŭ siajn fingrojn, sin malrapide gliti ĉirkaŭ sian kolon, kaj stringi lin, stringi lin ĝis kiam li perdu la spiron. Li kredis aŭdi voĉojn mallaŭte murmuri al li vortojn plenajn de teruro. Subite li troviĝis rande de senfunda abismo, krianta kaj baraktanta, turmentata de mortigaj teruroj, dum nigraj manoj, elirantaj el la krutegaĵo, kaptis kaj altiris lin al ili. Kasiso ekaperis malantaŭ lin kaj puŝis lin ridante. Tiam la solena vualita vizaĝo antaŭeniris kaj sin malkovris. Estis lia patrino. Ŝi deturniĝis de li, kaj li ruliĝis plejprofunde en la abismon, sub la bruo de krioj, de huadoj, de diablaj ekridegoj, kaj… Lagrizo vekiĝis.
La kvieta kaj rozeta lumeto de la tagiĝo enŝoviĝis en la ĉambron. La matena stelo, kiel dia okulo, kun sia ĉasta kaj solena lumeco, rigardis de supre de la ĉielo pli kaj pli radia, la viron de la peko. Kiaj freŝaj kaj sanktaj brilegoj akompanas la tagleviĝon ! Ĉu ili ne ŝajnas diri al la malsaĝulo : "Rigardu ! Jen plia ŝanco ! Strebu konkeri senmortan gloron !" Ne ekzistas lingvo aŭ lando, kie ĉi tiu voĉo ne estas aŭdebla; sed la homo hardita en la malbono ne komprenas ĝin. Lagrizo vekiĝis, kun malbeno en la buŝo. Pri kio gravis al li la oro kaj purpuro de la ĉiutaga miraklo de la tagiĝo ? Pri kio gravis al li la sankteco de ĉi tiu stelo kiun la Filo de Dio benis, prenante ĝin kiel emblemon ? Ŝtipkapa kiel li estis, li vidis sen senti. Li stariĝis ŝanceliĝante, verŝis al si glason da brando kaj englutis la duonon.
- Mi travivis inferan nokton, li diris al Kasiso kiu eniris.
- Vi havos multajn similajn antaŭ nelonge, ŝi seke diris.
- Kion vi volas diri per tio, friponino ?
- Vi ekscios tion unu el ĉi tiuj tagoj, respondis Kasiso per la sama tono. Nun, Simono, mi havas konsilan vorton por doni al vi.
- Ha diable ! Iun konsilon al mi ?
- Jes, firme rekomencis Kasiso iomete reordigante la ĉambron; mi konsilas al vi lasi Tomon trankvile ripozi.
- Kion vi devas fari en tio ? Tio ne estas viaj aferoj.
- Ne, certege, kaj mi ne scias kial mi enmiksiĝus en tio. Se plaĉas al vi pagi mil ducent dolarojn por sklavo kaj difekti lin en la plej urĝa tempo de la jaro, nur por kontentigi vian koleron, tio certege ne estas miaj aferoj ! Mi faris por li tion kion mi kapablis.
- Tion kion mi kapablis ! Kial vi bezonas enmiksiĝi en tio kio koncernas min ?
- Nenial, certe. Mi ŝparis al vi kelkmil dolarojn, en diversaj okazoj, prizorgante viajn manlaboristojn, tio estas la dankon kiun mi ricevas pro tio. Se vi havas ĉe la merkato pli malgrandan rikolton ol la aliaj, ĉu vi ne perdos vian veton ? Ĉu Tompkins ne kantos venkon ? Kaj vi kontante pagos per belaj moneroj, ĉu ne ? Ŝajnas al mi jam vidi vin tien !
Lagrizo, kiel multaj aliaj plantistoj, havis nur unu ambicion, fari la plej belan rikolton en la regiono. Kaj li metis, pri ĉi tiu temo, plurajn vetojn en la najbara urbo. Kasiso tuŝis do, dank’al la virina takto, la solan ŝnuron kiu povis vibri en li.
- Nu ! Mi kvitigos lin pro tio kion li ricevis, diris Lagrizo; sed li pardonpetos al mi kaj promesos korektiĝi.
- Li ne faros tion, respondis Kasiso.
- Li ne faros tion ! Mi petas ?
- Ne, li nenion faros pri tio, Kasiso ripetis.
- Mi ja ŝatus scii kial, mastrino ? diris Lagrizo kun suverena disdegno.
- Pro tio ke li bone agis, ke li scias tion, kaj ke li ne diros ke li malpravis.
- Kiu diable zorgas pri tio kion li scias ? La malbenita negro diros tion kio plaĉas al mi dirigi al li, aŭ…
- Aŭ, vi perdos viajn vetojn pri la rikolto, forigante lin for de la kampo en la premtempo.
- Sed li cedos, li cedos ! Ĉu mi ne konas la negrojn ? Li rampos kiel hundo ĉi matene.
- Ne, Simono, vi konas nenion pri tiu specio. Vi povas mortigi lin colon post colo, sed vi ne ricevos vorton de pento.
- Ni vidos ! Kie li estas ? diris Lagrizo forirante.
- En la hangaro de la staplejo, respondis Kasiso.
Lagrizo, kvankam li tiel rezolute parolis al Kasiso, foriris de la domo kun dubo, tio kio ne estis ordinara por li. Liaj sonĝoj de pasinta nokto venantaj miksiĝi kun la singardaj sugestoj de Kasiso, hantis lian menson. Li decidis ke neniu estus atestanto de lia intervidiĝo kun Tomo, kaj antaŭdecidis, se li ne sukcesos submeti lin per minaco, prokrasti sian venĝon en pli favora periodo.
Tra la kruda vitralo de la hangaro kie kuŝis Tomo, la milda lumo de la tagiĝo, la anĝela gloro de la matenstelo penetris, ŝajnantaj kunporti kun si ĉi tiujn solenajn parolojn : "Mi estas la tigo kaj la ido de Davido; mi estas la brila matenstelo ! (Apokalipso 22.16)." La misteraj avertoj kaj sugestoj de Kasiso, for de malfortigi lian animon, plifortigis ĝin, kiel alvoko de supre. Li ne sciis ĉu estis la tago de lia morto kiu tagiĝis en la ĉielo, kaj lia koro pulsis pro ĝojo kaj deziro pensante pri ĉiuj mirindaĵoj, konstanta temo de liaj meditadoj. La granda blanka trono, ĉirkaŭita de sia ĉiam radia ĉielarko, la amaso en blankaj roboj, murmuranta kiel la bruo de abundaj akvoj, la kronoj, la palmobranĉoj kaj la oraj harpoj, povis ĉiuj montriĝi al lia vido antaŭ la sunsubiro ! Li do aŭdis, sen timo kaj sen tremeto, la voĉon de sia persekutanto ĉe la momento kiam li alproksimiĝis.
- Nu ! Knabo mia, diris Lagrizo malestime piedbatanta lin, kiel vi fartas ? Ĉu mi ne antaŭdiris al vi ke mi instruos al vi unu aŭ du aferojn ? Ĉu vi sentas vin bone ? Ĉu la leciono plaĉis al vi ? Ĉu viaj plendadoj profitigis al vi ? Ĉu vi estas tute same fiere brava kiel vi estis hieraŭ ? Ĉu vi ne povus regali kompatindan pekulon per tute mallonga prediko ?
Tomo nenion respondis.
- Leviĝu, bruto ! ekkriis Lagrizo donante al li duan piedbaton. Tio estis malfacila afero, rompita, malfortigita kiel estis la kompatinda Tomo. Kaj dum li provis obei, Lagrizo kruele ekridis. Kiu tiel malmulte vigligas vin ĉi matene, Tomo ? Eble vi estis trafita de malvarmo ĉi nokte.
Tomo sukcesis stariĝi, kaj rigardis vidalvide sian mastron, kun senesprima kaj serena frunto.
- Ha ! Diable, vi povas moviĝi ! diris Lagrizo konsiderante lin. Mi kredas ke vi ne jam havas sufiĉe. Nun surgenue, Tomo, kaj petu al mi pardonon pro viaj grimacoj de hieraŭ vespere.
Tomo ne moviĝis.
- Surgenue, hundo ! ripetis Lagrizo batant lin per sia rajdovipo.
- Mastro Lagrizo, diris Tomo, mi ne povi tion. Mi fari nur tion kion mi kredi bona. Mi refari, tute same, se la okazo estiĝi. Mi neniam fari kruelaĵon. Okazi tion kio okazi !
- Jes, sed vi ne scias tion kio povas okazi, mastro Tomo. Ĉu vi kredas ke tio kion vi ricevis hieraŭ, estas io ? Nu, mi ja diras al vi ke tio estas nenio, tute nenio. Ĉu vi ŝatus esti ligita al arbo kaj bruligita per malvigla fajro ? Ĉu tio ne estus agrabla tempopasigo ? He, Tomo !
- Mastro, respondis Tomo, mi scii ke vi kapabli fari terurajn aferojn ! Sed, li rektiĝis kaj kunigis ambaŭ manojn, sed kiam vi esti mortiginta la korpon, vi ne plu povi ion ajn, nenion ! Kaj poste ! Ho ! Poste ! Veni la Eterneco, la tuta Eterneco !
La Eterneco ! Ĉe ĉi tiu vorto, la animo de la kompatinda nigrulo ektremis, inundita de lumo kaj potenco. Tiu de la pekulo ankaŭ tremis kiel sub la piko de skorpio. Muta pro kolerego, Lagrizo dispremis la vorton sub siaj dentoj. Tomo, simila al kaptito liberigita de siaj ĉenoj, parolis per klara kaj gaja voĉo.
- Mastro Lagrizo, vi aĉeti min, kaj mi esti lojala kaj fidela servanto al vi. Mi doni al vi la tutan laboron de miaj manoj, mian tutan tempon, mian tutan forton, sed mi neniam cedi mian animon al mortema estulo. Ĉu mi devi vivi aŭ morti, mi persisti en Disinjoro kaj meti Liajn ordonojn antaŭ ĉio; vi povi esti certa pri tio. Mi ne timi morton: mi ami tiom morti kiom vivi. Dependi nur de vi bati min, malsatigi min, bruligi min, mi nur iri pli frue tien kie mi soifi iri.
- Mi cedigos vin antaŭ ol fini kun vi, diris Lagrizo furioze.
- Vi neniam sukcesi, diris Tomo, mi havi helpon.
- Kiu diable helpos vin ? rekomencis Lagrizo malestime.
- La ĉiopova Disinjoro !
- Estu malbenita ! diris Lagrizo, kaj per unu bato de sia pugno, li faligis Tomon teren.
Glacia mano tuŝis la lian. Li turniĝis, estis Kasiso. Sed tiu malvarma kaj milda tuŝo elvokis lian noktan sonĝon, kaj ĉiuj hororaj bildoj de la koŝmaro, kiuj turmentis lin, stariĝis en lia cerbo kaj plenigis lin de teruro.
- Ĉu do vi ĉiam agos kiel malsaĝulo ? diris Kasiso en la franca. Lasu lin trankvile ! Mi zorgos pri tio ke li baldaŭ kapablos reiri sur la kampojn. Ĉu tio ne estas tute ĝuste kiel mi diris al vi ?
Oni asertas ke la rinocero kaj la krokodilo, kvankam kovritaj de kuglorezistan kirason, tamen havas vundeblan punkton. Inter la plej harditaj kaj plej malpiaj malvirtuloj, ĉi tiu punkto kutime estas superstiĉa teruro.
Lagrizo forturniĝis, decidita tiel lasi tion nuntempe.
- Nu ! Faru laŭ via plaĉo, li diris al Kasiso per ursa tono. Aŭskultu, li aldonis, alparolante al Tomo, mi ne volas fini kun vi hodiaŭ, ĉar la laboro premas, kaj ĉar mi bezonas ĉiujn miajn manojn. Sed mi neniam forgesas; mi notas tion, kaj iam via malnova nigra skeleto centoble pagos al mi por tio kion vi ŝuldas al mi. Kalkulu kun tio !
Post ĉi tiu minaco li foriris.
- Iru ! diris Kasiso rigardanta lin kun malgaja mieno dum li malproksimiĝis, vi ankaŭ iam ricevos la elkalkulitan konton ! Nu, kompatinda knabo mia, kiel vi fartas ?
- Sinjoro Dio sendi sian anĝelon, kaj li ĉifoje fermi la faŭkon de la leono, diris Tomo.
- Jes, ĉifoje, ŝi ripetis. Sed de nun lia malamo estas ligita al vi; ĝi sekvos vin de tago al tago, alkroĉita kiel hundo al via gorĝo. Ĝi drinkos vian sangon, kaj suĉos vian vivon guto post guto ! Mi konas la viron !
Add a comment