Créer un site internet

38. La Libereco.

Kia ajn estas la soleneco de la ofero ofertita sur la altaro de la sklaveco, tuj kiam la sklavo tuŝas la sanktan teron de Britio, la altaro kaj Dio sinkas en la polvo,

kaj la viro restariĝas, elaĉetita, regenerita, liberigita,

de la nerezistebla genio de la universala emancipado.

John Philpot Curran (1750-1817)

Lasante dum tempo Tomon inter la manojn de liaj persekutantoj, ni reiru malantaŭen en la vojranda farmodomo, kie ni lasis Georgon kaj lian edzinon inter amikaj manoj.

Ni memoras Antonon Lokeron ĝemanta kaj skuiĝanta en kvakera lito, el senmakula blankeco, sub la patrina kuracadkontrolo de onklino Doroteo, kiu opiniis sian pacienton en humoro tiel traktebla kiel malsana bizono.

Imagu altan virinon, dignan kaj spiritualistan, kies ĉapo el hela muslino superelstaras ondojn da arĝentaj haroj. Sub larĝa kaj pura frunto malfermiĝas grizaj kaj pensemaj okuloj. Ŝultrotuko el glata krepo, blanka kiel neĝo, kruciĝas sur ŝia brusto. Ŝia silka robo, bruna kaj brila, aŭdigas pacan kaj mildan susuron kiam ŝi iras kaj reiras en la ĉambro.

- Diable ! ekkriis Antono Lokero ĵetanta flanken la litotukojn.

- Bonvolu, Antono, ne uzi tiajn vortojn, diris onklino Doroteo kiu trankvile rearanĝis la liton.

- Nu, mi ne plu diros diablon, bona panjo, se mi kapablas reteni min, diris Antono; sed teni vin tiel en etuvo, estas sufiĉe por sakrigi sanktulon !

Doroteo demetis la piedkovrilon, kunigis la litotukojn kaj subŝovis ilin; tiel ke Antono aspektis kiel krizalido.

- Mi dezirus, amiko, ŝi diris reordigante la liton, ke anstataŭ sakri kaj furiozi, vi iom pensu pri ĉio kion vi faris.

- Kial, per la infero, mi pensus pri tion ? rekomencis Antono. Tio estas la lasta afero pri kiu mi zorgas pensi ! Ĉiuj iru al la diablo ! Kaj Antono denove eksaltis, demetante la litokovrilojn kaj kreante ĉirkaŭ si universalan malordon.

- La viro kaj la knabino estas ĉi tie, mi supozas, li malbonhumore demandis, post momento.

- Ili estas ĉi tie, rebatis Doroteo.

- Ili bone farus atingi la lagon; la plej frua estus plej bona.

- Estas verŝajne tio kion ili planas fari; kaj onklino Doroteo pace daŭrigis triki.

- Atente aŭskultu, diris Antono, ni havas denuncistojn en Sanduskio, kiuj vizitas la boatojn por ni, mi avertas vin pri tio. Ne gravas, ĉu mi nun rakontas tion. Mi esperas ke ili sin savos, nur por kolerigi tiun hundon de Markso, malbenita perfidulo ! Dio damnu lin !

- Antono ! Antono ! grumblis onklino Doroteo.

- Mi diras al vi, bona patrino, se vi tro forte ŝtopas la botelon, ĝi krakrompiĝas, kaj mi same ! Sed, revenante al la knabino, diru al ŝi maskovesti sin. Ili havas ŝian priskribon tien en Sanduskio.

- Ni zorgos pri tio, diris Doroteo kun sia karakteriza trankvilo.

Antaŭ ol adiaŭi Antonon Lokeron, ni devas aldoni, ke post tri semajnoj pasigitaj en la kvakera domo, malsana de reŭmatisma febro, kiu kuniĝis al ĉiuj liaj aliaj doloroj, Antono restariĝis iomete pli malĝoja kaj pli saĝa. Rezignante ĉassekvi la sklavojn, li ekloĝis en nova kolonio, kie liaj talentoj disvolviĝis laŭ la plej feliĉa maniero. Ĉasante kaj kaptante per kaptilo multajn lupojn, ursojn kaj aliajn arbarajn loĝantojn, li vere famigis sin tra la tuta lando. Kiam li parolis pri la kvakeroj, ĉiam estis kun estimo : "Bravaj homoj ! li diris; ili volintus konverti min, sed ĉiam estis io kiu ne iris tute glate. Ekzemple, ili estas senegalaj por kuraci malsanulon ! Kian teruran buljonon ili fars ! Kaj kiajn bonajn bagatelojn, por reveki vian apetiton !"

Laŭ la informoj donitaj de Antono, la fuĝantoj juĝis prudente disiĝi. Jakobo kaj lia maljuna patrino foriris la unuaj. Unu aŭ du noktojn poste, Georgo, liaj edzino kaj infano estis kondukitaj al Sanduskio, kaj loĝigitaj sub gastama tegmento, atendante ke ili morgaŭe enŝipiĝu sur la lagon.

La nokto atingis la matenon, kaj la stelo de libereco nun brilis antaŭ ili. Libereco ! Elektra vorto. Kio do vi estas ? Ĉu estas en vi nur nomo, nur retorika figuro ? Kial, usonanoj, la sango en via koro bolas ĉe tiu vorto ? Tiu vorto por kiu viaj patroj mortis, por kiu viaj patrinoj, eĉ pli kuraĝaj, konsentis vidi la plej bonajn kaj plej noblajn el siaj filoj morti ?

Tio kio estas kara kaj glora por nacio, ne estas malpli kara kaj malpli glora por homo ! Kio estas la libereco de popolo se ne la libereco de la individuoj kiuj ĝin komponas ? Kio estas libereco por ĉi tiu junulo, tie sidanta kun brakoj krucitaj sur sia larĝa brusto, la koloro de afrika sango sur liaj vangoj, lia malhela fajro en liaj okuloj, kio estas libereco por Georgo Hariso ? Por viaj patroj, libereco estis la rajto kiun havas ĉiu nacio esti nacio. Por li, tio estas la rajto kiun havas ĉiu homo esti homo, ne bruto, la rajto nomi lian elektitan virinon, sian edzinon, kaj defendi ŝin kontraŭ maljustaj perfortoj; la rajto protekti kaj eduki lian infanon; la rajto havi propran hejmon, propran religion, propran karakteron, sendepende de la volo de alia. Ĉiuj ĉi pensoj fermentis en la menso de Georgo dum, kun la kapo apogita sur sia mano, li rigardis sian sveltan kaj delikatan edzinon haste surmeti la virajn vestaĵojn en kiuj estis opiniita plej sekura ke ŝi vestiĝu por la foriro.

- Nun necesi plenumi tion, ŝi diris dum, staranta antaŭ la spegulo, ŝi malkunigis kaj skuis la nigrajn kaj silkecajn ondojn de siaj abunda hararo. Esti preskaŭ domaĝe, ĉu ne, Georgo ? Kaj ŝi levis kelkajn buklojn. Esti malfeliĉe ke necesi tondi ĉion !

Georgo malgaje ridetis kaj ne respondis.

La brilantaj tondiloj aperis en la densan arbaron, kaj la longaj hartufetoj falis unu post alia.

- Nu ! Jen tio esti farita ! ŝi diris prenante la harbroson; ankoraŭ kelkaj fantaziaj retuŝoj kaj tio esti kompleta. Ĉu mi ne esti afabla knabo ? ŝi sin turnis al sia edzo, samtempe ridante kaj ruĝiĝante.

- Vi ĉiam esti beleta, kion ajn vi fari, diris Georgo.

- Kio igi vin tiel pensema ? demandis Eliza metante unu genuon teren antaŭ li kaj metante sian manon sur la lian. Oni diri ke ni ne plu esti je pli ol dudek kvar horoj de Kanado. Unu tago kaj unu nokto sur la lago, kaj poste, kaj poste !

- Ho Eliza ! kaj Georgo altiris ŝin al li, estas tio kio premas al mi la koron ! Nun nia tuta sorto koncentriĝi al unu punkto. Alveni tiel proksime, fariĝi videbla, kaj perdi ĉion ! Mi ne supervivi tion, Eliza.

- Ne timi ion, ŝi diris kun la koro plena de espero. Disinjoro, per sia boneco, ne veniginti nin ĉi tien, se li ne voli protekti nin ĝis la fino. Ŝajni al mi senti lin proksime al ni, Georgo.

- Vi estas benita virino, Eliza ! kaj Georgo konvulsie ĉirkaŭbrakis ŝin. Sed, diri al mi, ĉu ebli ke ĉi tiu grandega favoro esti donita al ni ? Ĉu ĉi tiuj longaj jaroj da sufero kaj da mizero esti finiĝontaj ? Ĉu ni esti liberaj ?

- Mi certi pri tio, Georgo, diris Eliza kun la okuloj levitaj al ĉielo dum larmoj de espero kaj entuziasmo brilis sur ŝiaj longaj okulharoj. Mi senti ke eĉ hodiaŭ Dio liberigi nin.

- Mi kredi al vi; mi voli kredi al vi, Eliza ! ekkriis Georgo stariĝante. Nu, necesi foriri. Li malproksimigis ŝin laŭ la longo de sia brako, kaj rigardante ŝin kun admiro : "Esti vere ke vi fari afablan vireton. Ĉi tiuj mallongaj bukloj rave taŭgi al vi ! Surmeti vian kaskedon, tiel, iomete flanken. Mi neniam vidi vin tiel beleta. Sed la veturilo devi esti ĉi tie. Mi pensi ke Sino Smico maskovesti HenrikonFl".

La pordo malfermiĝis, kaj respektinda mezaĝa sinjorino eniris, alkondukanta la knabeton, vestitan kiel knabino.

- Kiel bela knabineto ŝi aspekti ! diris Eliza turniganta ŝin por pli bone vidi ŝin. Ni nomi ŝin Henrieton, ĉu ne ? Ĉi tiu nomo tiel bone konveni al ŝi !

La infano serioze rigardis la strangan kaj novan kostumon de sia patrino. Li silentis, eligis profundajn suspirojn kaj ekzamenis ŝin de sub ŝiaj nigraj bukloj.

- Ĉu Henriko ne plu rekoni panjon ? diris Eliza, kaj ŝi etendis al li ambaŭ manojn.

La infano timeme sin alpremis al la sinjorino.

- Nu, Eliza, kial provi kvietigi ŝin, kiam vi scii ke necesi teni ŝin malproksime ?

- Mi scii ke tio esti infanaĵo, sed mi ne povi elteni ke ŝi eviti min. Ni foriri. Kie esti mia mantelo ? Ha ! Jen ĝi ! Kiel viroj elturniĝi por surmeti siajn mantelojn, Georgo ?

- Porti ĝin tiel ! Kaj li ĵetis ĝin sur ŝiajn ŝultrojn.

Eliza imitis sian movadon. "Ĉu mi ne devi stamfi, fari longajn paŝadojn kaj provi aspekti maltimema ?"

- Ne provi tion, diris Georgo. Oni renkonti de tempo al tempo modestan junulon, kaj esti pli facile por vi ludi tiun rolon.

- Ha ! Kiaj gantoj ! ekkriis Eliza. Kompato ! Miaj manoj tute perdiĝi en ili.

- Mi konsili al vi ne demeti ilin, diris Georgo, via gracila maneto perfidi nin ĉiujn. Nun, sinjorino Smico, vi vojaĝi kun ni, kaj vi esti nia onklino, ne forgesi tion !

- Mi aŭdis diri, rekomencis sinjorino Smico, ke homoj malsupreniris al la lago por priskribi al ĉiuj kapitanoj de pasaĝerŝipoj, viron kaj virinon kun malgranda knabo.

- Vere ! diris Georgo. Nu, se ni renkonti ilin, ni sciigi ilin.

La veturilo estis ĉe la pordo, kaj la digna familio kiu ricevis la fuĝantojn, kolektiĝis ĉirkaŭ ili por adiaŭi ilin.

Sinjorino Smico, kiu precize loĝis en Kanado, la loko mem kien iris Georgo, konsentis ĉe la antaŭtago de sia foriro esti rigardata kiel la onklino de eta Henriko. Por kutimigi la infanon kun ĉi tiu nova parencino, oni konfidis lin al ŝi dum du tagoj. Multe da karesoj kaj konsiderinda kvanto da kukoj kaj da kandoj, firmigis intiman ligon inter la bona sinjorino kaj ŝia kvazaŭa nevino.

La veturilo alvenis al la kajo. La du junuloj, aŭ almenaŭ tiuj kiuj esti tiel rigardataj, transiris la tabulon, kaj eniris en la ŝipon, Eliza galante donanta la brakon al sinjorino Smico, kaj Georgo zorganta pri la pakaĵoj.

Li poste iris al la kapitana oficejo. Dum li pagis la prezon de la ŝipirado, li aŭdis du virojn paroli ĉe sia kubuto.

- Mi ekzamenis unu post la alia ĉiujn homojn kiuj enŝipiĝis, diris unu, kaj mi certigas ke ili ne estas ĉi tie.

La voĉo estis tiu de la komizo de la pasaĝerŝipo; li alparolis al nia malnova amiko Markso kiu, kun sia laŭdinda kaj kutima persistemo venis ĝis Sanduskio, flarante sian predon.

- Vi apenaŭ povus distingi la virinon de blankulino, diris ĉi lasta. La mulato ankaŭ estas el tre hela nuanco; unu el liaj manoj estis brulstampita.

La mano kiun Georgo etendiĝis por ricevi la biletojn kaj monerojn iom ektremis; sed li senemocie turnis sin, fikse rigardis per indiferenta okulo tiun kiu parolis kaj sin direktis per malrapidaj paŝoj al la alia fino de la ŝipo, kie Eliza atendis lin.

Sinjorino Smico kaj la eta Henriko rifuĝis en la ĉambron de la sinjorinoj, kie la sombra kaj miriga beleco de la kvazaŭa knabineto altiris al ili multajn komplimentojn.

La sonorilo donis la ekvetursignalon, kaj Georgo sentis la kontentiĝon vidi Markson retroiri la tabulon kaj atingi la marbordon. Kiam la irado de la ŝipo metis inter ili netraireblan distancon, li eligis kvietiĝan suspiron.

La tago estis bonega; la bluaj ondoj de la Lago Erio trembrilis kaj dancis en la suno; malvarmeta venteto blovis de la marbordo, kaj la majesta ŝipo kuraĝe trasulkis la lazuran kampon.

Ho ! Kian nekonatan mondon enhavas homa koro ! Dum Georgo kviete promenis sur la ferdeko, kun sia timema kunulo ĉe siaj flankoj, kiu suspektintus ĉion kio brulis ene de li ? La feliĉo kiu proksimiĝis, ŝajnis tro granda, tro bela, por iam fariĝi realaĵo. Li ĉiumomente sentis malprecizan teruron pri tio kio povus ekokazi kaj forŝiri ĝin de li.

Tamen la ŝipo rapide antaŭeniris. La horoj forflugis, kaj la feliĉega angla marbordo fine aperis klara kaj distingebla. Marbordo ensorĉita de ĉiopova talismano kies la nura kontakto dissolvas la nigran magion de la sklaveco kaj dispelas ĝiajn sorĉaĵojn, ne gravas en kiu lingvo ili estis prononcitaj, aŭ kiu potenco fortikigis ilin.

Edzo kaj edzino staraj sin tenis unu la alian per la brako kiam la ŝipo alproksimiĝis al la urbeto Amherstburgo, en Kanado. La spirado de Georgo mallongiĝis kaj rapidis; nebulo kolektiĝis antaŭ liaj okuloj; li silente premis la maneton kiu tremis en la lia. La sonorilo sonoris, la ŝipo albordiĝis. Apenaŭ sciante tion kion li faras, li kolektis la pakaĵojn kaj kunigis siajn kunulojn. La grupeto estis surterigita.

Ili restis senmovaj ĝis kiam la ŝipo malproksimiĝis. Sin ĵetante tiam en la brakojn unu de la alia, la edzo, la edzino kaj la mirigita infano falis surgenue kaj levis siajn korojn al Dio !

Ĝi estis, ĝi estis iri de morto al gloro,

Kaj de la funebra sonorado al venkokantoj;

Ĝi estis el la nigra peko, la detruita imperio,

Kaj el la luktoj de malbono, la libera spirito elirita;

La ĉeno de morto kaj de infero rompita,

Mortemulo vestita de senmorteco,

Kaj la kompato, sur la sojlo de la Elizeo,

Krianta : Estu feliĉa dum Eterneco !

John Brainard (1795-1828)

Sinjorino Smico alkondukis ilin al la gastama hejmo de bona misiisto, kiun kristana bonfarado metis tien, kiel la paŝtisto de la vagantaj ŝafoj kiuj senĉese venas serĉi rifuĝejon sur ĉi tiu marbordo.

Kiu povus diri la ĝojplenon de ĉi tiu unua tago de libereco ? Ĉu ĉi tiu senso de libereco ne estas pli valora, pli nobla, ol iu ajn el la kvin aliaj ? Agi, paroli, spiri, eliri, reveni, sen okulo kiu spionas vin, liberigita de ĉia danĝero ! Kiu povus rakonti la kvietecon de ĉi tiu ripozo fine malsuprenirita sur la liton de la libera homo, protektita de leĝoj kiuj garantias al li la rajtojn kiujn Dio donis al ĉiu homo ? Kiom la vizaĝo de ĉi tiu kara dormanta infano aperis al sia patrino pli bela tra la memoro pri la mil danĝeroj kiujn li riskis ! Kia neebleco dormi en plena posedo de tiom da feliĉo ! Kaj tamen ĉi tiuj du rifuĝintoj ne havis eĉ unu colon de tero, ne tegmenton kie sin ŝirmi ! Ili elspezis ĝis sian lastan dolaron; al ili restis nenion pli ol la birdoj de la ĉielo kaj la floroj de la kampoj, kaj pro la troo de sia ĝojo, ili ne povis dormi.

Ho vi kiu forigas la liberecon de la homo, kiajn parolojn vi trovos por pravigi vin antaŭ Dio !

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment