41. La Martiro.
Ke la fido de la bonulo ne foriru,
Kvankam la vivo neas liajn komunajn donojn,
Kvankam, kun trapikita kaj sanganta koro,
Kaj malestimita de homoj, li estas mortonta.
Ĉar Dio markis ĉiun bedaŭrindan tagon,
Kaj nombris ĉiun amaran larmon,
Kaj la longaj jaroj de ĉiela feliĉego kompensos
Ĉar ĉiuj liaj infanoj suferas ĉi tie.
La plej longa vojo havas sian finon; la plej malluma nokto vidas naskiĝi tagiĝo. La horoj, en sia senkompata fluado, senĉese kuntiras la tagon de maliculoj al eterna tenebro, la nokton de justuloj al tago sen limoj. Ni akompanis la paŝojn de nia humila amiko laŭlonge de la valo de sklaveco, trairante kun li, unue la florajn kampojn de la facileco kaj de la amo, poste, atestantoj de lian korŝiran disigon de ĉio kio estas kara por la homo. Ni haltis kun li en ĉi tiu oazo orita de la suno, kie malavaraj manoj kaŝis liajn ĉenojn sub la floroj. Fine ni sekvis lin ĝis tie kie estingiĝis la lasta radio de surteraj esperoj, kaj tiam ni vidis la firmamenton de la nevidebla mondo pleniĝi por li de steloj kun nedifektebla brilo.
Nun, la matena astro ĵus eklumis ĉe la montopinto, kaj la ventetoj kiuj blovas de la ĉielo sciigis ke la pordoj de la tago komencis malfermiĝi.
La fuĝo de Kasiso kaj Emelina puŝis la perfortan karakteron de Lagrizo ĝis la lasta grado de kolero, kaj kiel estis facile antaŭvidi tion, lia tuta furiozo falis sur la senhelpan kapon de Tomo. Kiam tute haste la mastro sciigis al siaj negroj la novaĵon pri la fuĝo, la ĝojofulmo kiu ekbrilis el la okuloj de Tomo, la instinkta movo de liaj levitaj manoj, ne eskapis de li. Li vidis ke la negro tute ne partoprenis en la postkuro, kaj unue pensis devigi lin en ĝi. Sed li spertis lian obstinegan kontraŭstaron, ekde kiam temis pri partopreni en malhumana ago, kaj tro urĝis al li por riski konflikton.
Tomo do restis malantaŭe kun la malgranda nombro de tiuj kiuj lernis preĝi de li, kaj ĉiuj kune direktis siajn bondezirojn al la ĉielo por la savo de la fuĝintinoj.
Kiam Lagrizo revenis tute konfuza, la malamo kiu bolis en lia sino kontraŭ lia humila sklavo, subite intensiĝis fortege. Ĉu ĉi tiu viro ne spitis lin, firma, nefleksebla, neregebla, kaj tio ekde la tago kiam li aĉetis lin ? Ĉu ne estis en ĉi tiu negro, mi ne scias kian silentan spiriton, kiu atakis lin, Lagrizon, kiel infera flamo ?
- Mi malamas lin ! li diris tiun nokton, turniĝadante dum sia sendormeco. Mi malamas lin ! Kaj ĉu ne estas Mia Posedaĵo ? Ĉu mi ne rajtas uzi de li kiel plaĉas al mi ? Kiu povus malebligi min ? Kunpremante la pugnon, li svingis ĝin en la aero, kvazaŭ por frakasi kelkan nevideblan kontraŭulon.
Tomo tamen estis valora sklavo; fidela, laborema servisto. Kaj plie malamante lin pro liaj meritoj, Lagrizo hezitis.
La sekvan matenon, li decidis denove silenti; li intencis kunigi, de la najbaraj plantejoj, kelkajn armitajn homojn, kelkajn parojn da hundoj, ĉirkaŭi la marĉejon, plene elĉasadi. Se li sukcesus, nu, bonege; se li malsukcesus… tiam li aperigus Tomon antaŭ li. Li grincis per la dentoj, liaj vejnoj ŝveliĝis. Tomo cedus. Se ne ! Estis horora vorto, murmurita interne de li, vorto kiun lia animo aprobis.
Vi diras ke la intereso de la mastro estas sufiĉa protekto por la sklavo ! Kio ! En la ardo de sia pasio, la homo, por atingi siajn celojn, vendus eĉ sian animon. Kaj oni volus ke li ŝparu la korpon de sia proksimulo !
- Nu ! diris Kasiso la morgaŭon, post esti observanta tra la truo de la tegmenta fenestro, jen ilia ĉaso kiu rekomenciĝas !
Tri aŭ kvar rajdantoj karakolis antaŭ la fasado, kaj unu aŭ du paroj da fremdaj hundoj luktis kontraŭ la nigruloj kiuj tenis ilin parigitaj, bojante kaj grumblante unu al la alia.
Du el ĉi tiuj viroj estis laborestroj de la malplej foraj loĝejoj. La aliaj, botelkamaradoj de Lagrizo, venis de la tavernoj de la najbara urbo, altiritaj de la logpovo de la ĉaso. Oni apenaŭ povus imagi pli malestimindan bandon. Lagrizo abunde servis al ili rumon, kaj ankaŭ ne ŝparis ĝin por la nigruloj, kolektitaj por ĉi tiu servo en la diversaj plantejoj, ĉar estis kutime fari, laŭeble, de la sklavĉaso feston por la aliaj.
Kasiso, kun orelo gluita al la tegmenta fenestro, aŭdis parton de paroladoj kiuj interŝanĝis, kaj kiujn alportis al ŝi la matena venteto. Sardona rido ankoraŭ venis malheligis ŝian malĝojan fizionomion, laŭmezure kiel ŝi aŭskultis ilin partigi la terenon, diskuti pri la meritoj de la diversaj buldogoj, disdoni ordonojn por pafi, kaj decidi pri la maniero trakti, en kazo de kapto, ĉiun el la fuĝintinoj.
Ŝi retropaŝis, kunpremis la manojn, kaj levante la okulojn al la ĉielo :
- Ho Sinjoro Dio Ĉiopova ! ŝi diris, ni ĉiuj estas pekuloj; sed, por esti tiel traktataj, kion ni ja faris pli ol la aliaj ?
Estis en la voĉo, en la esprimo de la trajtoj, terura impeto.
- Se ne estus vi, infano, ŝi daŭrigis, kaj ŝia rigardo falis sur Emelinon; se ne estus vi, mi irus rekte al ili, kaj dankus tiun kiu mortpafus min. Kio estas libereco por mi de nun ? Ĉu ĝi redonos al mi miajn infanojn ? Ĉu ĝi redonos al mi tion kion mi iam estis ?
Emelina, en sia naiva simpleco, duontimigita de la moroza furiozo de Kasiso, rigardis ŝin, maltrankvila, kortuŝita kaj respondis nenion. Nur ŝi prenis al ŝi la manon per movo de timema kareso.
- Ne, diris Kasiso, provante forpuŝi ŝin; vi pelus min ami vin; kaj mi ne volas, mi ne plu volas ami ion ajn !
- Kompatinda Kasiso, diris Emelina, ne malesperu. Se la Disinjoro donas al ni liberecon, eble Li redonos al vi vian filinon; kaj kio ajn okazos, mi estos filinon por vi. Mi scias ke mi neniam plu revidos mian kompatindan maljunan patrinon ! Kaj ĉu vi amas min aŭ ne, mi amos vin, Kasiso !
La milda infana spirito triumfis. Kasiso, sida apud la juna knabino, ĉirkaŭbrakis ŝin, karesis ŝiajn silkecajn brunajn harojn, kaj Emelina miris pri la beleco de ŝiaj belegaj okuloj nun emociiĝintaj kaj vualitaj de larmoj.
- Ho ! Emelina, diris Kasiso, mi malsatas, mi soifas de miaj infanoj ! Miaj okuloj eluziĝas serĉante ilin en la svageco. Tie, ŝi ekkriis, frapante al si la bruston, tie ĉio estas senkonsola ! Ĉio estas malplena ! Ha ! Se Dio redonis al mi miajn infanojn, tiam mi povus preĝi !
- Konfidu vin al li, Kasiso, diris Emelina; li estas nia Patro !
- Lia kolero flamiĝis kontraŭ ni, ŝi reparolis. Li forturnis sian vizaĝon de ni.
- Ne, Kasiso, ne; ni esperu al li. Ho ! Mi esperas, mi ĉiam esperas !
La ĉaso estis longa, tumulta, kompleta, sed tute vana, kaj Kasiso mallevis rigardon de ironia triumfo al Lagrizo kiam, afliktita kaj lacega, li deĉevaliĝis antaŭ la domo.
- Nun Kimbo, li diris kiam li kuŝiĝis en la salono, iru serĉi por mi tiun maljunan friponon; suprenigu lin ĉi tien kaj plej rapide. Ĉi tiu damnita Tomo estas en la fundo de ĉio ĉi, kaj mi eltiros tiun intrigon el lia korpo tra lia maljuna nigra haŭto. Se li silentas, ha ! Li diros kial !
Tembo kaj Kimbo, morte malamante unu la alian, kuniĝis por malami Tomon ne malpli amike. Ekde la komenco ili sciis ke Lagrizo aĉetis ĉi tiun negron nur por fari de li ilian intendanton dum siaj forestoj. La malinklino kiun ili konsekvence konceptis kontraŭ li, kreskis en ĉi tiuj malnoblaj kaj servemaj viroj, laŭmesure kiel tiu ĉi kaŭzis la malplaĉon de la mastro. Estis do tre ĝoje ke Kimbo plenumis sian komision.
Tomo ricevis la mesaĝon kun firma kaj informita koro; ĉar li sciis pri la fuĝoplano, pri la rifuĝloko. Li konis kaj la senindulgan kaj teruran naturon de la viro kun kiu li traktis, kaj lian despotan potencon; sed, kun la helpo de Dio, li estis preta maltimi la morton plivole ol iel ajn perfidi la kompatindajn fuĝantinojn.
Li demetis sian korbon sur sian linion inter la aliaj, kaj levante la okulojn al la ĉielo, li diris : "Mi metas mian animon en viajn manojn ! Vi elaĉetis min, ho Sinjoro, Dio de vero !" Kaj li lasis sin kapti per la krudaj pojnoj de Kimbo, kiu sovaĝe kuntiris lin.
- Aj, aj ! diris la giganto dum li tiris lin post si. Vi ja penti pro tio ! Mastro ĉi-foje ĝibigi la dorson definitive; ne forŝteliĝi nun ! Vi vidi kiom kosti por helpi negrojn de mastro forkuri ! Ha ! Vi tuj senti tion ! Vi ne eskapi tute kompeta ! Antaŭeniri !
Sed, el tiuj kruelaj vortoj, ne unu atingis la orelon de Tomo ! Pli laŭta voĉo kriis al li : "Ne timu tiujn kiuj forprenas la vivon de la korpo kaj kiuj ne povas mortigi la animon". Subite la nervoj, la ostoj de la kompatindulo ektremis. Estis kvazaŭ la fingro de Dio tuŝis lin. Li sentis en sia brusto la energion de milo da animoj. Rapide kuntirita de Kimbo, li vidis arbojn, arbustojn, kabanojn, ĉiujn atestantojn de sia difektado, kirliĝi kaj malaperi, kiel la pejzaĝo fuĝas malantaŭ la impetega vetkuro de ĉaro. Lia koro batadis interne de li. Lia ĉiela patrio preskaŭ aperis; la horo de la liberigo sonis !
- Ha do, Tomo, diris Lagrizo rekte paŝanta al li, kaj malmilde ekkaptanta lin ĉe la kolumo. En sia furioza atako, li parolis kun dentoj kunpremataj kaj per hakataj vortoj : "Ĉu vi scias ke mi faris la decidon mortigi vin ?"
- Mi kredi tion tre eblan, mastro, respondis kviete Tomo.
- Gardu vin ! rekomencis Lagrizo kun minaca kaj terura firmeco, ĝi estas decidiĝo, bone pripensita, ĉu vi aŭdas, Tomo ? Krom se vi diras al mi tion kion vi scias pri ĉi tiuj knabinoj !
Tomo restis muta.
- Ĉu vi aŭdas min ? diris Lagrizo stamfante kun la rorado de kolera leono, parolu !
- Mi havi nenion por diri, mastro, diris Tomo per malrapida, firma kaj decidema voĉo.
- Ĉu vi kuraĝos subteni, hundo de nigra kristano, ke vi scias nenion ? diris Lagrizo.
Tomo ne respondis.
- Parolu ! kolerkriis Lagrizo furioze frapante lin. Ĉu vi scias ion ?
- Mi scii, mastro; sed mi ne povi diri ion; mi povi morti.
Lagrizo profunde enspiris; kaj, bremsante sian furiozon, kaptis Tomon ĉe la brako, alproksimigis sian vizaĝon tute kontraŭ la lian, kaj diris per terura voĉo : "Bone aŭskultu, Tomo ! Vi pensas, ĉar mi jam lasis vin, ke mi ne volas tion kion mi diras; sed ĉi-foje mi decidiĝis kaj kalkulis la kostojn. Vi ĉiam rezistis al mi, hodiaŭ, komprenu, mi submetas vin aŭ mi mortigos vin ! Mi kalkulos ĉiun sangoguton, laŭmezure kiam mi eltiros ilin unu post unu el viaj vejnoj, ĝis kiam vi cedos.
Tomo levis la okulojn, rigardis Lagrizon kaj respondis :
- Mastro, se vi esti malsana, aŭ en malhelpo, aŭ mortanta, por savi vin, mi doni la tutan sangon de mia koro. Se, eltiri ĝin guton post guto el ĉi tiu kompatinda maljuna korpo, tio povi savi vian altvaloran animon, mi plenvolonte doni ĝin, kiel la Savanto doni la sian por mi. Ho mastro ! Ne ŝarĝi vian animon per tiel grava peko ! Ĝi pli suferigi vin ol min ! Fari la plej malbonan eblon, la turmentoj pri mi baldaŭ finiĝi; sed pri vi, se vi ne penti, tio neniam havi finon !
Ĝi estis kiel fragmento de ia stranga kaj ĉiela harmonio vibranta tra la muĝado de ŝtormo. Ĉi tiu tenera koraspiro kaŭzis subitan paŭzon. Lagrizo ŝajnis ŝtonigita, kaj restis kun la okulo fiksita al Tomo. La silento estis tiel profunda, ke la bruo de la pendolo de la malnova horloĝo, batanta la lastajn minutojn de kompato kaj provado donitajn al la pento de ĉi tiu hardita animo, klare aŭdiĝis.
Ĝi estis nur momento; hezito de kelkaj sekundoj. La risorto malstreĉiĝis; sed la spirito de la malbono revenis sepoble pli terura, sepoble pli furioza. Lagrizo, ŝaŭmanta pro kolerego, teren faligis sian viktimon kaj premis lin per la piedoj.
La scenoj de murdo kaj torturo estas hororaj por spekti, kaj la orelo ne toleras ĝian raporton. Tio kion homo havas forton por fari, li ne ĉiam havas tiun por aŭdi raporti tion. Tio kion nia proksimulo, frato laŭ sango, frato laŭ religio, eltenas, ne povas esti dirata al ni, eĉ private en nia sekreta ĉambro; ĉar ĉi tiu raporto tiom ŝiras la animon ! Kaj tamen, ho mia lando, ĉi tiuj agoj plenumiĝas en la ombro de viaj leĝoj ! Ho Kristo, via Eklezio vidas ilin kaj ne postulas !
Sed iam naskiĝis Tiu kies suferoj ŝanĝis la instrumenton de torturo, de malnobligo kaj de honto al simbolo de gloro, de honoro kaj de senmorteco. Kiam lia dia spirito ĉeestas, la malnobliga vergo, la malhonoriga insulto, la sangigaj trafoj eĉ plialtigas la sublimajn kaj lastajn luktojn de la kristano.
Ĉu ĝi estis sola, la heroa kaj tenera animo, dum la longa, longa nokto, sub ĉi tiu malnova hangaro kie li eltenis la multobligitajn batojn, la terurajn torturojn ? Ne; apud la martiro, vidata nur de liaj okuloj, "simila al filo de Dio" (Danielo 3,25), staris Tiu kiu suferis.
La tentanto ankaŭ ĉeestis blindigita de despota kaj furioza volo; li ĉiumomente urĝis Tomon por eskapi el tiu agonio kaj stukaĉi la senmaliculo. Sed la lojala, la nobla koro restis firma, ligita al la eterna roko. Kiel lia Redemptoro, li sciis ke por savi aliajn, necesis oferi sin mem, kaj la plej kruelaj ekstremaĵoj ne sukcesis eltordi ion el li krom piaj paroloj, krom sanktaj preĝoj…
- Li preskaŭ esti finita, mastro, diris Tembo kortuŝita, malgraŭ si de la pacienco de la viktimo.
- Frapu ĝis kiam li cedos ! Nu ! Fortike ! Forte batu, kriegis Lagrizo. Mi eltiros el li la lastajn gutojn de lia sango, krom se li parolas, se li konfesas !
Tomo malfermetis la okulojn, kaj rigardis sian mastron
- Kompatinda mizera estulo, li diris, vi nenion pli povi fari. Mi pardoni vin per mia tuta animo, kaj li svenis.
- Mi kredas, la diablo forprenu min, ke li ververe estas tute finita, diris Lagrizo kiu antaŭenpaŝis por rigardi lin. Certe ja, ĝi estas farita ! Lia malbenita faŭko fine silentos. Tio almenaŭ estas profito.
Jes, Lagrizo; sed kiu silentigos la voĉon kiu krias funde de via animo ? Ĉi tiu animo fermita al pento, al preĝo, al espero, kaj en kiu brulas fajro kiu neniam estingiĝos !
Tamen Tomo ne estis tute mortinta. La mirindaj paroloj eskapitaj dum liaj suferoj, liaj dolĉaj preĝoj, tuŝis eĉ la koron de la brutigitaj nigruloj, instrumentoj de lia kruela turmentisto. Kaj tuj kiam Lagrizo malaperis, ili rapidis restarigi la disŝiritan korpon, kaj strebis, en sia nescio, revenigi ĝin al vivo, kvazaŭ la vivo estis privilegio por li!
- Certe ni fari nun, malbonan, kruelan laboron, diris Tembo. Mi esperi ke ĝi esti sur la konto de mastro; ni ne ĉiam respondeci !
Ili lavis liajn vundojn, aranĝis por li krudan liton per senvalora kotono, kaj sternis lin sur ĝi. Unu el ili ŝtele enŝoviĝis en la loĝejon, kaj pretekste ke, estante elĉerpita pro frapado, li bezonis refortiĝi, li akiris de Lagrizo glaseton da brando kiujn li tuj revenis verŝi en la gorĝon de Tomo.
- Ho ! Tomo, diris Kimbo, ni esti tre malicaj, tre kruelaj kun vi !
- Mi pardoni vin per mia tuta koro, murmuris Tomo mallaŭte.
- Ho ! Tomo, diri al ni kiu esti Jesuo ? Diri tion al ni, demandis Tembo. Ĉi tiu Jesuo kiun vi vidi dum la tuta nokto apud vi, kiu li esti ?
Ĉi tiuj vortoj revokis la ŝanceliĝantan animon preta por ekflugi. Ĝi elverŝis kelkajn energiajn parolojn pri la mirakla Savanto, lia vivo, lia morto, lia eterna ĉeesto, lia potenco por savi.
Ili ambaŭ ploris, ĉi tiuj senindulgaj viroj ! Ili ploris.
- Kial neniam aŭdi ion, scii nenion pri ĉio ĉi ? diris Tembo. Sed mi kredi ! Mi ne plu povi deteni min ! Sinjoro Jesuo, kompati nin.
- Kompatindaj estuloj, diris Tomo, mi kontenti esti suferanta ĉion kion mi suferi, se tio povi alkonduki vin al Jesuo ! Ho Disinjoro, donaci al mi ĉi tiujn du animojn, mi petegi vin !
La preĝo estis elaŭdita.
Add a comment