34. Vidu la larmojn de tiuj kiujn oni subpremas…
…kaj kiuj ricevas nenian konsolon.
Tomo baldaŭ kutimiĝis al ĉio kion oni povis esperi aŭ timi pri lia nova vivmaniero. Lerta kaj sperta laboristo, li plie estis rapida kaj fidela, pro kutimo kaj pro principo. En sia paca temperamento, li esperis, per multe da diligenteco kaj da fervoro, antaŭgardi sin, almenaŭ parte, de la malbonoj de sia situacio. Li vidis ĉirkaŭ si sufiĉe da sufero kaj mizero por havi koron afliktita. Sed li promesis al si labori kun religia pacienco kaj fidi al Tiu kiu juĝas en sia justeco, nutrante neklaran esperon ke savrimedo povus ankoraŭ esti proponita.
Lagrizo silente rimarkis la kapablecon de Tomo. Li konsideris lin kiel manlaboriston el la plej profitaj. Sed li sentis rilate al li sekretan malinklinon, la naturan antipation de la malbonulo kontraŭ la bonulo. Li klare vidis ke ĉiufoje kiam lia perforto kaj lia krudeco falis sur la malfortulon, Tomo rimarkis tion. La etoso de opinio estas tiel subtila, ke ĝi sentiĝas sen paroloj, kaj ke eĉ la silenta penso de sklavo povas lacigi la mastron. Tomo diversmaniere montris koran tenerecon plenan de kompato kiu, stranga kaj nova por liaj samsuferantoj, estis observita de Lagrizo per ĵaluza okulo. Aĉetante Tomon, li intencis poste fari de li specon de skipestro al kiu li povus kelkafoje konfidi siajn aferojn, dum mallongaj forestoj. Laŭ lia vidpunkto, la unua, dua kaj tria postulata kondiĉo por ĉi tiu posteno estis la harditeco. Lagrizo, tute ne trovante en Tomo ĉi tiun esencan kvaliton, decidis doni ĝin al li. Kaj malmulte da semajnoj post lia alveno sur la plantejo, li komencis la procezon.
Iun matenon, ĉe la momento kiam la sklavoj estis forirontaj al la kampoj, Tomo surprizite rimarkis inter ili novevenintinon, kies aspekto altiris lian atenton. Ŝi estis alta, svelta virino kun deca kaj pura vestoaranĝo. Ŝiaj manoj kaj piedoj estis el ekstrema delikateco. Juĝante laŭ ŝiaj trajtoj, ŝi povis aĝi de tridek kvin ĝis kvardek jaroj. Ŝia vizaĝo estis el tia kiu, iam vidata, ne forgesiĝas, el tia kiu, je la unua ekrigardo, vekas en ni la ideon de dolora, stranga, romantika destino. Ŝi havis la frunton alta kaj la brovojn desegnitajn kun malofta pureco. Ŝia nazo, rekta kaj bone formita, ŝia buŝo fajne konturita, la gracia konturo de ŝia kapo kaj de ŝia kolo, montris, ke ŝi certe estis tre bela. Sed ŝia vizaĝo estis profunde sulkiĝinta, spuroj de sufero eltenita kun orgojlo kaj amareco. Ŝi havis flavan kaj malsanan vizaĝkoloron, kaviĝintajn vangojn, akrajn trajtojn, kaj la tutan korpon el timiga malgraseco. Ŝiaj okuloj ĉefe estis rimarkindaj, tiel grandaj, tiel nigraj, tiel senĝojaj, ombrataj de longaj okulharoj ankaŭ obskuraj; okuloj kun esprimo de malespero tiel profunda, tiel terura ! Estis en ĉiu streko de ŝia kapo, en ĉiu kurbiĝo de ŝia tremetanta lipo, en ĉiuj ŝiaj movoj, fiera kaj sovaĝa defio. Sed la angora nokto ŝajnis esti densigita en ŝia okulo, ĉi tiu rigardo senbrila, fiksa, senespera formis teruran kontraston kun la ribelo kaj la disdegno, kiujn esprimis ŝia tuta personeco.
De kie ŝi venis ? Kiu ŝi estis ? Tomo ne sciis tion. Li vidis ŝin por la unua fojo, paŝante apud ŝi, rekta kaj fiera, en la grizeca lumeto de la krepusko. La cetero de la bando tamen konis ŝin, ĉar pluraj sin turnis kaj rigardis ŝin, kaj inter la mizeraj ĉifonuloj, duonmalsataj, kiuj ĉirkaŭis ŝin, estis speco de triumfo, duone sufokita, duone malkaŝita.
- Jen ŝi alvenita finfine ! Mi ĝoji tion ! diris unu el ili.
- Hi, hi, hi, daŭrigis alia. Vi ankaŭ senti tion, la sinjorinon. Vi sperti la bonon kiun tio fari.
- Ni vidi ŝin labori !
- Mi miri ĉu ŝi esti batata ĉi vespere, kiel ni ĉiuj !
- Mi esti plenkontenta vidi ŝin kuŝitan surteren por esti vipata. Jes, vere ! Mi esti kontenta !
La virino ne atentis pri ĉi tiuj atakparoloj, kaj daŭre paŝis kun sia malhumila kaj malestima mieno, kvazaŭ ŝi aŭdis nenion. Tomo, kiu ĉiam vivis inter distingitaj homoj, instinkte sentis, per ŝia sinteno, per ŝia aspekto, ke ŝi apartenis al supera klaso. Sed kial, kiel ŝi falis en ĉi tiun malnobligan staton ? Tion li ne povis diri. Ŝi nek rigardis lin nek parolis al li, kvankam paŝanta apud li dum la tuta vojiro de la loĝejo al la kampoj.
Tomo baldaŭ absorbiĝis en sia laboro; sed la virino troviĝanta ne for de li, li de tempo al tempo ekrigardis al ŝi. Li vidis per unu vido ke denaska lerteco plifaciligis al ŝi la taskon ol al la aliaj. Ŝi plukis la kotonon tre rapide kaj tre ĝuste, kun malestima mieno, kvazaŭ ŝi malestimus tian laboron kaj la humiligon kiu estis trudata al ŝi.
En ĉi tago, Tomo laboris apud la mulatino aĉetita en la sama aro kiel li. Ŝi evidente estis tre malsaneta; li aŭdis ŝin preĝi, dum ŝi ŝanceliĝis kaj tremis, preta sveni. Tomo alproksimiĝis al ŝi, kaj sen diri ion transpasigis plurajn plenmanojn da kotono el sia sako en la korbon de la kompatinda estulino.
- Ho ! Ne, ne, ekkriis la tute surprizita virino; ne fari tion ! Okazi al vi malagrablaĵoj.
Ĉe la sama momento Tembo ekaperis. Li ŝajnis havi apartan rankoron kontraŭ la virino. Li klakigis sian vipon, kaj diris per gorĝa tono, "Kion vi fari ĉi tie, Lucia ? Vi fraŭdi, ĉu ne ?" Samtempe li donis baton per sia peza leda ŝuo al la malfeliĉulino, kaj travipis la vizaĝon de Tomo.
Ĉi tiu silente rekomencis sian taskon; sed la virino, atinginte la lastan gradon de elĉerpiĝo, svenis.
- Mi certe rekonsciigi ŝin ! diris la vokto kun kruela rideto. Mi doni al ŝi pli bone ol kamforon ! Li prenis pinglon de la maniko de sia jako kaj enpuŝis ĝin ĝis la kapo en la karnon. La virino ĝemis kaj duone leviĝis.
- Leviĝi tute, besto ! Kaj labori, alie mi montri al vi aliajn lertaĵojn de mia metio.
La virino, tiel spronita, reakiris dum kelkaj momentoj supernaturan viglecon, kaj, kun malespera strebo, relaboris.
- Zorgi ne senvigliĝi, daŭrigis la viro, alie vi deziri vian morton ĉi vespere. Mi nur diri tion al vi.
- Mi voli esti mortinta ! murmuris la virino. Tomo aŭdis tion. Ŝi ankaŭ diris : "Ho Disinjoro ! Kial ne veni helpi nin ?"
Riskante tion kio povis rezulti, Tomo denove alproksimiĝis, kaj metis la tutan kotonon el sia sako en la korbon de la virino.
- Ho, ne necesi ! Vi ne scii tion kion ili fari al vi ! ŝi diris.
- Mi povi pli bone elteni tion ol vi, rekomencis Tomo kaj li revenis al sia loko. Estis afero de sekundo.
Subite la fremdulino kiun ni priskribis, kaj kiu, dum sia laboro, alvenis sufiĉe proksima por aŭdi la lastajn parolojn de Tomo, levis al li siajn grandajn nigrajn kaj malgajajn okulojn; poste, preninta el sia korbo certan kvanton da kotono, ŝi metis ĝin en la sakon de Tomo.
- Vi konas nenion pri ĉi tiu loko, ŝi diris, alie vi ne tiel agus. Kiam vi travivos ĉi tie dum unu monato, vi finos helpi kiun ajn ! Vi havos sufiĉe da malfacilaĵoj por savi vian haŭton !
- Disinjoro antaŭgardi min, mastrino ! diris Tomo instinkte donante al sia kunlaborantino la respektan titolon kiun li antaŭe uzis por la superaj homoj, inter kiuj li vivis.
- Disinjoro neniam vizitis ĉi tiujn lokojn, amare diris la virino, dum ŝi energie daŭrigis sian taskon. Kaj la sama malestima rideto denove fermis ŝiajn lipojn.
Sed, ĉe la alia flanko de la kampo, la laborestro vidis ŝin. Li alkuris kun la vipo levita :
- Kiel ? Kiel ? li triumfe diris; vi ankaŭ permesi al vi fraŭdi, vi ? Antaŭeniri unu paŝon ! Vi nun esti sub mia mano, atentigi, alie mi vipofrapi vin.
Frakasa fulmo eliris el la grandaj nigraj okuloj. Ŝi sin turnis kun la lipo tremetanta, la naztruoj dilatitaj kaj sin rektigante ĝis sia plena alteco, ŝi fiksis al la gardisto rigardojn fulmajn pro kolero kaj malestimo : "Hundo ! ŝi diris, tuŝu min se vi kuraĝas ! Mi ankoraŭ havas sufiĉe da potenco por disŝirigi vin de la hundoj, bruligi vin vivan aŭ hakigi vin colon post colo. Mi devas nur diri unu vorton !"
- Kial diable vi esti ĉi tie, tiuokaze ? diris la viro konsternita kaj nubmiene retiriĝanta. Mi celi nenian malbonon al vi, Fraŭlino Kasiso!
- Tiam, gardu vin malproksime ! diris la virino. La viro ŝajnis tute preta por tio ĉar, ŝajnigante esti necesa ĉe la alian finon de la kampo, li forrapidis kiel eble plej rapide.
Ŝi revenis al laboro, kaj hastigis ĝin kun aktiveco kiu mirigis Tomon. Ŝi laboris kiel magie. La tago ne finiĝis, ke ŝia korbo estis plena, dense plenplena, kvankam ŝi plurfoje malavare partigis kun Tomo. Longe post la noktiĝo, la lacaj laboristoj, portantaj siajn korbojn sur siaj kapoj, defilis por iri al la konstruaĵo kie estis farita la pesado kaj la stokado de la kotono. Lagrizo jam estis tie, en grava konversacio kun siaj du laborestroj.
- Ĉi tiu Tomo doni al ni multajn turmentojn, Tembo diris. Ĉu li ne enmeti de sia kotono en la korbon de Lucia ! Jen iu kapabla korupti ĉiujn negrojn kaj kredigi ilin ke ili esti mistraktataj, se mastro ne havi okulon sur li.
- Ha ! Jes ja ! La malbenita negro ! diris Lagrizo. Li bezonas ke ni ĝisfunde rompu lin, ĉu ne, knaboj ?
La du negroj grimacis kun aĉa rido.
- Jes Jes ! Lasi majstron Lagrizon fari ! Li ja rompi lin ! La diablo mem ne kapabli venki mastron pri tio ! diris Kimbo.
- Nu, infanoj, la plej bona maniero por komenci estas taski lin vipi la aliajn, ĝis kiam li regos super siaj ideoj, tio ekzercos lin !
- Disinjoro ! Mastro peni atingi tion de li !
- Necesos al li sukcesi, vole nevole, diris Lagrizo ruligante en sia buŝo tabakmaĉaĵon.
- Ankaŭ esti ĉi tiu Lucia, daŭrigis Tembo, la plej malbela, la plej neeltenebla el la tuta bando.
- Gardu vin, Tembo ! Mi komencas suspekti la kialon de via malamo kontraŭ Lucia.
- La mastro bone scii ke ŝi sin teni firme kontraŭ li, kaj ke ŝi neniam voli min, kiam li diri al ŝi ke ŝi edziniĝi kun mi.
- Mi certe povintus devigi ŝin per la vipo, se ne estus la premo sur la laboro, diris Lagrizo kraĉante; tio ne indas nune skui ŝin. Plie, ŝi ne estas forta; kaj ĉi tiuj magraj knabinoj lasas sin mortigi pli ol duone por agi laŭ sia kapo !
- Nu, Lucia esti diable mallaborema kaj ĉiam kaŝema ! Ŝi tute intenci fari nenion, kaj esti Tomo kiu pluki por ŝi.
- Ah ! Li helpis ŝin, ĉu ne ? Nu, Tomo havos la plezuron vipi ŝin. Tio estos bonega ekzercado por li kaj li indulgos la knabinon; li ne forte bategos kiel vi, demonoj !
Ho ! Ho ! Ha ! Ha ! Ha ! ridis la du malŝatinduloj; kaj la diablaj sonoj certigis la demonan karakteron kiun rekonis en ili la mastro.
- Sed Tomo kaj Fraŭlino Kasiso, mastro, ambaŭ plenigi la korbon de Lucia. Mi veti ke esti pli ol la pezo, mastro !
- Mi faros la pesadon, diris emfaze Lagrizo.
La du laborestroj eligis la saman inferan ridon.
- Do, daŭrigis Lagrizo, Fraŭlino Kasiso plenumis sian taskon ?
- Ŝi pluki kiel la diablo kaj ĉiuj liaj anĝeloj !
- Ŝi estas regata de ili ĉiuj, mi kredas ! grumblis Lagrizo kun senkora sakraĵo, kaj li ekiris al la peza ĉambro.
La malfeliĉaj geestuloj, elĉerpitaj, senkuraĝaj, malrapide pasas unu post la alia, kaj prezentas kun teruro siajn korbojn.
Lagrizo notas la pezon sur ardezo rilate al la nomlisto.
La korbo de Tomo estis pesita kaj aprobita. Li angore atendas la sukceson de la virino kiun li helpis.
Ŝanceliĝante pro malforteco, ŝi alproksimiĝis. Ŝia korbo havas pli ol la bezonatan pezon: Lagrizo rimarkas tion, sed li ekkrias kun ŝajniga kolero : "Kio ! pigra besto ! Ankoraŭ ĉi-foje mankas al vi. Iru flanken ! Vi ricevos vian regaladon post momento".
La virino eligis malesperan ĝemadon kaj falis sur benkon.
Tiu kiun ni nomis Fraŭlino Kasiso, siavice antaŭenpaŝis; dum ŝi donis sian korbon kun fiera kaj senzorga mieno, Lagrizo ĵetis en ŝiajn larĝajn okulojn ironian kaj demandeman rigardon.
Ŝi fikse rigardis lin, ŝiaj lipoj moviĝis, kaj ŝi diris kelkajn francajn vortojn. Neniu komprenis; sed la vizaĝo de Lagrizo estigis satanan esprimon. Li duone levis la manon kvazaŭ por frapi ŝin. Ŝi ne ektimis, konsideris lin dum momento kun senindulga malestimo, kaj turnante al li la dorson, ŝi foriris.
- Nun pri ni du, Tomo ! diris Lagrizo, proksimiĝu. Mi jam sciigis vin ke mi ne aĉetis vin por fari la komunan laboron. Mi pretendas doni al vi promocion kaj fari vin laborestron. Ekde ĉi-vespere, vi ektrejnos la manon. Kaptu tiun knabinon tien, kaj vipu ŝin ! Vi vidis sufiĉe por scii kiel fari tion.
- Mi peti pardonon de mastro, diris Tomo, sed mi esperi ke mastro ne meti min al ĉi tiu tasko. Mi tute ne kutimi kun tio. Mi neniam fari tion, kaj ne kapabli fari tion. Tio ne ebli.
- Vi havos multe da aferoj por lerni ke vi ne scias, antaŭ ol mi finos kun vi ! diris Lagrizo. Li prenis bovtendenon kaj frapis lin per ĝi tra la vangoj. Ĉi tiu unua bato estis sekvata de hajlo da aliaj. Nu ! li diris, ĉesante por reakiri la spiron; ĉu vi ankoraŭ diros al mi ke vi ne kapablus fari tion ?
- Jes, mastro, reparolis Tomo, dum per la mandorso, li viŝis la sangon kiu fluetis laŭlonge de sia vizaĝo. Mi esti tute preta labori nokte kaj tage, labori tiel longe esti en mi spireto de vivo. Sed, koncerne tion kion mi kredi ne bona, mi ne fari tion. Mi neniam fari tion, mastro, neniam !
La milda voĉo de Tomo, liaj kutime respektoplenaj manieroj kredigis al Lagrizo, ke li estus malkuraĝa kaj facila por subpremi . Kiam li eldiris ĉi tiujn lastajn parolojn, ektremo de teruro trakuris inter la ĉeestantoj. La kompatinda virino kunpremis la manojn kaj ekkriis : "Ho Disinjoro !" Ĉiuj nevole sin rigardis reciproke, kaj retenis sian spiron atendante la fulmotondron kiu estis eksplodonta.
Lagrizo estis mirega, konsternita; fine lia kolerego elmontriĝis.
- Kiel ! Malbenita nigra besto ! Vi kuraĝas diri al mi ke vi kredas ne bone fari tion kion mi ordonas al vi ! Kion vi havas por maltrankviligi vin ja, malbenita brutaro, pri tio kio estas bona ? Mi tuj ĉesigos tion ! Kio vi do kredas esti ? Vi imagas vin esti sinjoro, mastro Tomo, ke vi volas pretendi al via mastro kaj instrui al li tion kio estas bona kaj tion kio ne estas tia ! Tiel vi asertas ke estas malbone vipi ĉi tiun knabinon ?
- Mi kredi tion , mastro, rebatis Tomo. La kompatinda estulino esti malforta kaj malsana; tio esti nura krueleco, kaj tion mi neniam fari; mi ne eĉ komenci. Mastro, se vi voli mortigi min, mortigu min; sed pri levi manon kontraŭ iu ĉi tie, mi neniam fari tion, mi morti antaŭe.
Tomo parolis kun kvieto kiu lasis nenian dubon pri la firmeco de lia decido. Lagrizo tremis pro furiozo; liaj verdetaj okuloj fulmetis per sovaĝa fajro, kaj la hararo de lia barbo hirtiĝis pro kolero. Sed kiel kruelega besto kiu ludas kun sia predo antaŭ ol formanĝi ĝin, li metis bridon al sian koleregon kaj plezuriĝis per amaraj pikparoloj.
- Nu, jen, mi esperas, pia hundo finfine liberlasita inter ni pekuloj ! Sanktulo, ĝentlemano, ne malpli ol tio, por prediki al ni pri niaj pekoj ! Kian miraklon de sanktulo tio faras ! Venu, kanajlo, kiu ŝajnigas esti devotulo, ĉu vi ne scias ke estas en la Biblio : "Servistoj, obeu al viaj mastroj !" Ĉu mi ne estas via mastro ? Ĉu mi ne pagis mil ducent dolarojn (aktuale ±24.000€), per bona metala mono, por ĉio kio estas en via malbenita nigra ostaro ? Ĉu vi ne estas al mi, korpo kaj animo ? li diris, sovaĝe piedbatante Tomon per sia peza boto. Respondu !
Enigita en abismon de fizika suferado, faligita per sovaĝa premego, Tomo, pri ĉi tiu peto, sentis ĝoja kaj triumfa radio trairi sian animon. Li subite restariĝis, kaj arde kontemplanta la ĉielon, tra la sango kaj la larmoj kiuj miksiĝis sur lia vizaĝo, li ekkriis :
- Ne, ne, ne, ! Mia animo ne esti via, mastro ! Vi ne aĉeti ĝin, vi ne povi aĉeti ĝin ! Ĝi esti elaĉetita kaj pagita de Tiu kiu havi potencon por konservi ĝin ! Ne gravi la cetero ! Vi ne kapabli malbonfari al mi.
- Ha ! Ĉu mi ne kapablas tion ? diris Lagrizo kun malbelega muĝo. Ni tuj vidos ! Ĉi tie, Tembo ! Kimbo ! Donu por mi al ĉi tiu hundo draŝadon de kiu li ne resaniĝos dum unu monato !
La du gigantaj negroj kiuj tiam ekkaptis Tomon, kun demona ĝojo, ŝajnis veraj fipartianoj de Satano. La kompatinda mulatino eligis krion de teruro, kaj ĉiuj, kvazaŭ per ĝenerala impulso, ekstaris, ĉe la momento kiam Tomo, kiu kontraŭmetis nenian reziston, estis trenita ekster la ĉambro de siaj turmentistoj.
Last edited: 25/11/2021
Add a comment