17. La Mastrino de Tomo kaj ŝiaj Opinioj.
- Hodiaŭ, Marta, via ideala epoko komenciĝas, diris Sanklaro. Nia kuzino, vigla kaj lerta kiel vera knabino de Nov-Anglio, malŝarĝos viajn ŝultrojn de la peza ŝarĝo de la mastrumado, donos al vi tempon por ripozi kaj ĝissate refariĝi bela kaj juna. Kaj ju pli frue okazos la ceremonio de la transdono de la ŝlosiloj, des pli bone tio indos.
Ĉi tio okazis dum la tagmanĝo, malmulte da tagoj post la alveno de fino Ofelio.
- Ŝi estas bonvena, respondis Marta, lasante sian kapon pigre fali sur sian manon. Ŝi rapidege konscios proprasperte ke la veraj sklavoj ĉi tie estas la mastrinoj.
- Certe, ŝi malkovros tion, kaj mondon da aliaj utilaj veraĵoj el la sama speco, tute sen dubo.
- Ni parolas pri havi sklavojn ! Kvazaŭ tio estis por nia bonstato ! Se ni konsultus nian feliĉon kaj nian ripozon, ni tuj lasus ilin ĉiujn foriri samtempe.
Evangelina fiksis al vizaĝo de sia patrino siajn grandajn seriozajn okulojn, kun arda esprimo de angoro, kaj simple diris : "Kial vi do konservas ilin, panjo ?"
- Certege, mi tute ne scias, krom kiel pentofaro. Ili estas la kruco de mia vivo, la solsola kaj vera kaŭzo de ĉiuj miaj malsanoj. Ili estas la plej malbonaj sklavoj per kiuj neniu iam ajn afliktiĝis.
- Nu, tio ne estas, vi scias tio, Marta. Vi estas melankolia ĉimatene. Nu ĉu Avino ne estas la plej bona el la estulinoj ? Kio vi fariĝus sen ŝi ?
- Avino estas la plej bona kiun mi renkontis, kaj tamen Avino mem fariĝas egoista, kruele egoista; tio estas la difekto de la raso.
- Egoismo estas ja kruela difekto, fakte, serioze diris Sanklaro.
- Jen Avino, ĉu ne estas egoista de ŝi tiel profunde dormi, kiam ŝi scias ke preskaŭ ĉiun noktan horon mi bezonas etan atenton ? Ŝi estas tiel malfacila por veki dum miaj plej grandaj suferoj ! Mi estas pli malsana ĉi matene, dank'al la klopodoj kiujn mi faris por alvoki ŝin.
- Ĉu ŝi ne staradis plurajn noktojn sinsekve, apud vi antaŭ nelonge, panjo ? demandis Evnjo.
- Kion vi scias pri tio ? respondis akre Marta, ŝi plendis, mi supozas ?
- Ŝi ne plendis, ŝi nur rakontis al mi pri tiom da malbonaj noktoj kiujn vi travivis.
- Kial vi ne prenas Janen aŭ Rozan dum unu nokto aŭ du, por lasi ŝin ripozi ? interrompis Sanklaro.
- Vi frenezas, Sanklaro, fari al mi tian proponon ! Nervoza kiel mi estas, la plej eta blovo malkvietigas min, kaj mallerta mano frenezigus min. Se Avino havus por mi la diligentecon kiun ŝi devus havi, ŝi vekiĝus ĉe la plej eta bruo, tio estas ŝia devo. Mi aŭdis paroli pri homoj kiuj posedis sindonemajn servistojn; tia neniam estis mia sorto, suspiris Marta.
Fino Ofelio aŭskultis ĉi tiun konversacion kun serioza kaj observema mieno. En tiu momento ŝi forte kunpremis la lipojn, kiel persono decidita esplori sian terenon antaŭ ol riski sin.
- Avino fakte havas ian bonecon, daŭrigis Marta, ŝi estas milda, respektema, sed funde egoista. La memoro pri ŝia edzo ĉiam malkvietigos kaj turmentos ŝin. Ĉe la epoko de mia edziniĝo kaj mia veno ĉi tie, mi estis devigita, vi scias tion, kunpreni ŝin kun mi. Mia patro ne povis malhavi la edzon; li estas forĝisto, kaj sekve li estis tre necesa al li. Mi pensis, kaj tiam diris tion, ke Avino kaj li bone farus liberigi unu la alian, ĉar estis pli ol verŝajne ke ili neniam revidus unu la alian. Hodiaŭ mi bedaŭras ne esti pli insistanta, kaj donanta al Avino alian edzon; sed mi estis malfirma, malsaĝa, kaj cedis. Mi sciigis Avinon ke ŝi ne povas esperi revidi lin pli ol unu aŭ du fojojn en sia vivo, ke mi ne reiros al la domo de mia patro, la aero ne estanta favora al mi. Mi do konsilis ŝin ŝanĝi edzon, sed ŝi ne volis, absolute ne. Estas punktoj pri kiuj Avino havas obstinon kiu preterpasas ĉian kredon !
- Ĉu ŝi havas infanojn ? demandis fino Ofelio.
- Jes, ŝi havas du.
- Devas esti dolora por ŝi esti disigita de ili.
- Mi ne povis kunpreni ilin, kompreneble. Ili estas abomenaj estuloj ! Ne necesis pripensi tion; cetere ili estis tro tempovoraj por ŝi. Sed mi suspektas ke Avino ĉiam gardis specon de rankoro kontraŭ mi. Ŝi ne volis reedziniĝi; kaj, kvankam ŝi scias tiom kiom ŝi estas necesa por mi, kaj kiom mi malforte fartas, mi kredas ke ŝi irus rekuniĝi ekde morgaŭ kun sia edzo, se ŝi povus tion, mi ne dubas tion, vere. La plej bonaj el ili fariĝis hodiaŭ tiel egoistaj !
- Ĉi tio estas ĉagrena temo por meditado, seke diris Sanklaro.
Fino Ofelio ekrigardis al li, kaj vidis sur lia vizaĝo delikatan ruĝiĝon pro honto, kaj la esprimon de malestimo kaj de ironio kiuj kuntiris liajn lipojn.
- Mi ĉiam traktis Avinon kiel dorlotitan infanon, daŭrigis Marta. Mi volus ke unu el viaj servistinoj de la Nordo povu vidi ŝiajn ŝrankojn, kaj ĉion kiun ili entenas; robojn el silko, el muslino, ĝis el vera batisto. Mi kelkfoje laboris dum tutaj posttagmezoj por aranĝi ŝiajn kufojn kaj vestaĵojn, por ke ŝi estu preta por festo. Koncerne esti riproĉita, ŝi ne scias tion kio tio estas. Ŝi estis vipita nur unu- aŭ du-foje en sia vivo. Matene, ŝi prenas sian teon aŭ sian nigran kafon, kun blanka sukero. Tio estas absurda ! Mi scias tion. Sed Sanklaro ŝatas la malŝparemon por si kaj ĉirkaŭ si, kaj lasas siajn geservistojn fari kiel ili deziras tion. Niaj homoj estas dorlotitaj, estas fakto, kaj la kulpo estas nia ke ili agas kiel egoistoj kaj rabemaj infanoj. Sed mi tiom kaj tiel ofte predikis al Sanklaro pri tio ke mi estas laca pri tio.
- Kaj ankaŭ mi, respondis Sanklaro prenante la gazeton.
Evnjo, la bela Evnjo restis staranta aŭskultante sian patrinon, kun tiu esprimo de profunda kaj mistika ardo kiu estis propra al ŝi. Ŝi malrapide alproksimiĝis al ŝi, kaj metis siajn brakojn ĉirkaŭ la kolon.
- Nu ! Evnjo, kio denove okazas ? diris Marta.
- Panjo, ĉu mi povus flegi vin dum unu nokto, nur unu ? Mi ne malpaciencigos vin, kaj mi ne dormos, mi certas tion. Ofte en mia lito mi ne dormas, mi pripensas.
- Frenezo, frenezo ! diris Marta. Vi estas tiel stranga infano !
- Ĉu vi permesos tion al mi, panjo ? ŝi timeme rekomencis. Mi pensas ke Avino ne bone fartas, ŝi lastatempe diris al mi ke la kapo multe doloris ŝin.
- Ho ! Ĉi tio estas unu el la ĉiamaj plendoj de Avino. Avino estas kiel ili ĉiuj, aŭdigante grandan bruon pro doloreto ĉe la fingro aŭ la kapo. Neniam mi kuraĝigos tion, neniam ! Mi havas pri tiu temo firmajn principojn, ŝi diris sin turnante al fino Ofelio; vi konsentos pri la neceso de ili. Se vi lasos la geservistojn ĝemadi pri ĉiu bagatela malagrablaĵo aŭ ĉiu negrava malsaneto, vi baldaŭ surdiĝos. Mi ja neniam plendas, neniu konjektas tion kion mi suferas. Mi sentas ke estas devo silente elteni ĝin, kaj mi faras tion.
Ĉe ĉi tiu paroladfino, la rondaj okuloj de fino Ofelio esprimis miregon, kiu ŝajnis tiel amuza al Sanklaro, ke li eksplodis per rido.
- Sanklaro ĉiam ridas kiam mi faras la plej etan aludon pri miaj doloroj, diris Marta kun voĉo de mortanta martiro. Dio volu ke li ne amare memoras tion iun tagon !
Kaj Marta direktis sian naztukon al siaj okuloj.
Estis embarasa silento. Je la fino Sanklaro ekstaris, rigardis sian poŝhorloĝon, diris ke li havis rendevuon, kaj foriris.
Evnjo sin glitis malantaŭ li, fino Ofelio kaj Marta restis solaj ĉe la tablo.
- Estas bone de Sanklaro ! diris acerbe ĉi tiu forigante sian naztukon, tuj kiam la krimulo estis neatingebla. Neniam li povos, neniam li volos kompreni tion kion mi suferas, kaj tion ekde jaroj ! Se mi estus unu el tiuj dolorsentemaj virinoj, multe fanfaronanta pri iliaj malsanoj, tio estus pardonebla. Virino kiu plendas nature lacigas virojn. Sed mi restigis ĉion al mi, kaj silente suferis, tiel bone ke Sanklaro fine kredis ke mi povis ĉion elteni.
Fino Ofelio ne precize sciis kian respondon oni atendis de ŝi.
Dum ŝi pripensis tion, Marta iom post iom sekigis siajn larmojn kaj reordigis sian tualeton, kun la koketeco de kolombo kiu glatigas sian plumaron post pluvego. Ŝi komencis tute virinan alparolon pri la ŝrankoj, la tolaĵoj, la provizejo, ktp., fakoj kiujn, per komuna akordiĝo, fino Ofelio estis prenonta sub sia estreco. Kaj ŝi samtempe amasigis tiom da rekomendoj kaj informoj, ke iu kapo malpli bone ordigita kaj malpli sistema ol tiu de fino Ofelio, estintus tute konsternita kaj senkonsila.
- Nun mi kredas esti ĉion dirinta al vi. Je mia sekvonta malsaneto, vi kapablos anstataŭigi min, eĉ sen konsulti min. Ankoraŭ unu vorton pri Evnjo : ŝi tre bezonas esti priatentata.
- Ŝi ŝajnas al mi bonega infano, diris fino Ofelio, mi neniam renkontis pli bonan.
- Evnjo estas tre stranga; estas aferoj pri kiuj ŝi estas tiel originala ! Ŝi similas al mi pri nenio. Kaj Marta suspiris, kvazaŭ ŝi pensus ke tio estis grava kaŭzo de malĝojo.
Fino Ofelio diras al si interne de sia animo : "Mi vere esperas ke ŝi ne similas al vi". Sed ŝi havis la singardon reteni ĉi tiun pripensadon por si.
- Evnjo ĉiam ŝatis esti meze de la sklavoj. Por iuj infanoj, ĉi tio ne estas bedaŭrindaĵo. Mi ja ĉiam ludis kun la negridoj de mia patro, kaj tio neniam malutilis al mi. Sed Evnjo samrange rilatas kun ĉiuj estuloj kiuj proksimiĝas al ŝi. Ĝi estas stranga manio de ĉi tiu infano. Mi neniam sukcesis korekti ŝin pri tio; kaj mi sufiĉe emus kredi ke Sanklaro instigas ŝin fari tion. Estas fakte ke Sanklaro, sub sia tegmento, indulgas ĉiujn krom sian edzinon.
Fino Ofelio denove gardis la plej profundan silenton.
- Ĉi tio ne estas la vojo kiun ni devas sekvi kun sklavoj, necesas meti ilin ĉe ilia rango, kaj restigi ilin tie. Tio estis ĉiam nature al mi, eĉ tute infano. Per si sole, Evnjo eldorlotus tutan loĝejon. Kiel ŝi faros kiam necesos al ŝi regi sian domon, mi tute ne scias tion. Ni devas esti bonaj kun siaj homoj, mi ĉiam estis tia, sed ni ankaŭ devas sciigi al ili ilian rangon. Evnjo neniam faras tion; ne estas en la kapo de ĉi tiu infano la unua ideo pri kio estas sklavo. Vi aŭdis ŝin antaŭ nelonge proponi flegi min por lasi Avinon dormi. Nu ! Tio estas skizo de tio kion ŝi konstante farus, se ni lasus ŝin al ŝi mem !
- Sed, ekkriis impete Fino Ofelio, vi agnoskas, mi pensas, ke viaj sklavoj estas homaj estuloj, kaj bezonas ripozi kiam ili estas elĉerpitaj pro laciĝo ?
- Certe, tio estas justeco. Mi tre atentas ke ili havu tion kion ili bezonas, kondiĉe ke tio ne iru ĝis trouzado, vi komprenas. Avino povas, dum iu horo aŭ alia, regajni sian dormon; tio ne kaŭzas malfacilaĵon. Cetere, ŝi estas la plej dormema maso kiun mi iam ajn vidis ! Stara, sida, babilanta aŭ paŝanta, ŝi dormas ĉie, malgraŭ ĉiuj obstakloj. Nenio estas por timi ke Avino ne sufiĉe dormu ! Sed trakti la sklavojn kiel ekzotajn florojn aŭ ĉinajn vazojn, tio vere estas ankaŭ tro ridinda !
Marta paŭzis por droni en la molajn profundojn de grandega kuseno, kaj altiri al si elegantan flakonon el facetita kristalo.
- Vi vidas tion, ŝi daŭrigis per velkema kaj milda voĉo, tia kia povus esti la lasta elspiro de araba jasmeno aŭ de tute alia aĵo same etera; vi vidas, kuzino Ofelio, mi malofte parolas pri mi. Tio estas nek laŭ miaj gustoj nek laŭ miaj kutimoj; por diri la veron, mi ne havas la forton por tio. Sed estas punktoj pri kiuj mi diferencas de Sanklaro. Sanklaro neniam komprenis min, neniam estimis min, kaj eĉ tio ĉi estas, mi kredas, la fonto de ĉiuj miaj doloroj. Li estas bonintenca, mi volas kredi tion; sed viroj estas kun egoista temperamento kaj sen respekto por siaj edzinoj. Almenaŭ tio estas mia impreso.
Fino Ofelio ne ricevis kiel parton malgrandan porcion de la singardema genio de Nov-Anglio; ŝi plie havis apartan teruron pri familiaj malkonsentoj; ŝi nun komencis do konjekti tuj venontan aferon el tia speco. Tial, donante al sia vizaĝo la esprimon de severa neŭtraleco, ŝi elprenis el sia poŝo trikaĵon longe je unu ulno (+/-1m), kiun ŝi konservis kiel specifaĵon kontraŭ tio kion la doktoro Vato asertis esti unu el la plej efikaj faliloj de Satano, tio estas la senokupeco de la manoj.
Ŝi komencis rapide triki, energie kunpremante la lipojn, kiuj diris pli bone ol vortoj : "Vi ne igos min paroli, tio estas viaj aferoj, ne la miaj, mi havas nenion rilate al tio". Ŝi ne ŝajnis pli simpatia ol leono el ŝtono je ŝia loko povintus ŝajni; sed Marta malmulte zorgis pri tio. Ŝi havis iun kun kiu paroli, kaj ŝi sentis ke estis ŝia devo paroli, kaj tio sufiĉis al ŝi. Kaj rekuraĝigante sin spirante sian flakonon, ŝi daŭrigis :
- Mi alportis, edziniĝante kun Sanklaro, mian doton kaj miajn sklavojn, kaj la leĝo permesis al mi direkti ilin laŭ mia plaĉo. Sanklaro, li ankaŭ, havis sian riĉaĵon kaj siajn homojn, kaj mi estintus ravita ke li direktus ilin laŭ sia maniero, se li ne enmiksiĝus en miajn aferojn. Li havas kelkajn strangajn, ekstravagancajn ideojn pri kelkaj ĉapitroj, interalie pri la traktado de sklavoj. Li preskaŭ metas ilin antaŭ mi, kaj eĉ antaŭ li. Li lasas ilin fari ĉiajn damaĝojn sen iam kontraŭstari. Foje, tamen, Sanklaro timigas. Li timigas min, en iom da kazoj, mi mem, milda kiel li kutime ŝajnas ! Li tiel starigis la aferojn ke, kio ajn okazos, ni ne devas en lia domo doni eĉ unu baton, krom de li aŭ de mi; kaj lia volo pri ĉi tiu punkto estas tiel absoluta, ke mi ne kuraĝas kontraŭi ĝin. Vi povas diveni kien ĉi tio kondukas ! Sanklaro ne batus ilin, eĉ kiam ili piedpremus lin ! Kaj mi… Vi vidas kiel estus kruele trudi al mi tian laciĝon. Vi scias tio, la sklavoj estas nur grandaj infanoj.
- Mi nenion scias pri tio, kaj dankas Dion nescii tion, respondis mallonge fino Ofelio.
- Vi spertos tion, kaj koste de vi, se vi restas ĉi tie. Vi ne suspektas tion kio estas ĉi tiu grego da malicaj, pigraj, sendankaj estuloj !
Ĉi tiu temo, kiam ŝi ektraktis ĝin, ĉiam ŝajnis mirinde supereksciti Martan. Ŝiaj okuloj malfermiĝis, ŝia malvigleco forflugis, kiam ŝi reparolis kun pli da impeteco :
- Vi ne imagas, vi ne povas imagi la malfacilaĵojn kiujn ili ĉiutage kaŭzas, je ĉiuj horoj, pri kaj por ĉio, al sia mastrino. Sed ne utilas plendi al Sanklaro; li havas pri tio la plej strangajn principojn. Ĉu li ne asertas ke, farinte ilin tiajn kiaj ili estas, ni devas toleri ilin ! Ke iliaj neperfektecoj devenas de la niaj, kaj estus kruele doni ilin al ili kaj puni ilin pro tio. Li diris ke sur ilia loko ni farus tute same, kvazaŭ ili povus esti komparitaj kun ni !
- Ĉu vi kredas ke Dio eltiris ilin el la sama silto ? lakone demandis fino Ofelio.
- Ne, vere, ne, mi ne kredas tion ! Bela fabelo, vere ! Ĝi estas malsupera raso !
- Ĉu vi donas al ili senmortajn animojn ? ekkriis fino Ofelio kies la indigno kreskis.
- Jes, ŝi respondis oscedante, estas konstatite; neniu kontestas tion. Sed egali ilin al ni, pri kio ajn, kompari ilin al ni, neeblas ! Nu ! Sanklaro parolis al mi pri la disigo de Avino kaj ŝia edzo, kvazaŭ li parolintus al mi pri mia disiĝo de mia edzo, al mi ! Estas neniu paralelaĵo por estigi. Avino ne kapablas senti tion kion mi sentintus. Ĉi tiuj estas tiel malsamaj aferoj, ĉu ne ? Kaj tamen Sanklaro asertas ne kompreni tion. Kvazaŭ, ekzemple, Avino kapablus ami siajn naŭzajn nigrajn diabletojn kiel mi amas Evnjon ! Ĉu vi kredus ke Sanklaro iam serioze provis persvadi min ke estis mia devo, malgraŭ mia malforta sano kaj tio kion mi suferas, resendi Avinon al ŝiaj infanoj kaj ŝia edzo, kaj preni iun alian anstataŭe ? Estis vere tro krude por elteni, eĉ por mi ! Mi ne ofte lasas vidi tion kion mi travivas; mi faris al mi regulon silente suferi ĉion; ĉi tio estas malfacila sorto de la virino, kaj mi akceptas tion. Sed ĉi-foje mi eksplodis; kaj de tiam, li neniam faris la plej etan aludon al tio. Mi ne malpli vidas, per liaj rigardoj kaj kelkaj vortoj de tempo al tempo, ke li ankoraŭ pensas same. Kaj tio estas tiel aflikta, tiel spitema !
Fino Ofelio ŝajnis timi rompi la silenton; sed, en la rapida kaj hakata movado de siaj trikiloj ŝi interfrapis ilin laŭ maniero kiu estis tre signifa, se Marta povintus kompreni tion.
- Vi nun estas, ŝi daŭrigis, informita pri tio kion vi devas estri. Iu domo sen reguloj, kie la geservistoj havas kaj faras tion kio plaĉas al ili, escepte tion kion, malgraŭ mia malbona sano, mi aŭtoritate sukcesis protekti. Mi prenas mian bovtendenon, kaj kelkfoje metas kelkajn batojn al ili; sed ĝi estas multe tro laciga ekzerco por mi. Se Sanklaro nur volus fari kiel la aliaj !
- Kaj kion ili faras ?
- Ili sendas ilin al malliberejo, aŭ aliloken, por ke oni vipus ilin. Ĉi tio estas la sola rimedo. Se mi ne estus kompatinda malsanema virino, mi kredas ke mi alkondukus ilin kun dufoje la energio de Sanklaro.
- Kiel do li sukcesas esti obeita ? Vi diras ke li neniam batas ilin.
- La viroj, vi scias tion, havas pli gravan ordonvoĉon ol ni; tio estas pli facila por ili. Plie, se vi iam atente observis la okulojn de Sanklaro (tio estas tre speciala), vi vidis, ke kiam li parolas per firma tono, liaj okuloj fulmetas. Foje mi preskaŭ konfuziĝas pro tio, kaj la sklavoj tiam scias ke ili devas obei. Mi ne kapablas akiri tiom multe, per ŝtormo kaj krioj, kiom Sanklaro per fulmeto de siaj okuloj, kiam li koleras. Ili silentas antaŭ Sanklaro, kaj de tio devenas lia indiferenteco pri tio kion mi ja suferas ! Vi vidos, kiam necesos al vi laborigi ilin, ke oni povas nenion akiri de ili sen severeco. Ili estas tiel malbonaj, tiel trompemaj, tiel pigraj !
- Ankoraŭ la malnova gurdaĵo ! interrompis Sanklaro malrapideme eniranta. Kaj kian belan modelon ĉi tiuj malbonaj estuloj havas por kopii, ĉefe pri la pigreco ! Vidu, kuzino, li aldonis ĵetante sin laŭ sia tuta longeco sur la sofon kontraŭ tiu de Marta; vidu, kuzino, ĉu ilia mallaboremo ne estas tute nepardonebla, kiam ni donas al ili, Marta kaj mi, tiel brilan ekzemplon !
- Nu ! Sanklaro,vi vere estas tro malafabla ?
- Ĉu ankaŭ mi ? Mi pensis tute bone paroli, laŭ rimarkinda maniero por mi ! Mi ĉiam provas plenumi viajn rimarkojn, Marta.
- Vi bone scias ke vi faras ĝuste la malon !
- Estas do ke mi eraras. Mi dankas vin, kara mia, reloki min sur la ĝustan vojon.
- Vi volas inciti min, ekkriis Marta.
- Ho ! Mi petegas vin, Martan; la varmo estas sufoka, kaj mi ĵus havis kun Adĉjo malkonsenton kiu elĉerpis min. Tial, mi petegas vin, montru vin afabla, kaj lasu kompatindan, elĉerpitan knabon revigligi sin per la brilo de via rideto.
- Kion faris Adĉjo ? Lia senhonteco kreskis ĝis tia grado ke ĉi tiu sentaŭgulo fariĝis por mi neeltenebla. Mi dezirus havi lin, dum kelka tempo, sub mia ekskluziva regado. Mi rompus lin, tion al vi mi certigas.
- Tio kion vi diras nun, kara mia, estas markita de via mensa akreco kaj de via kutima saĝo. Koncerne Adĉjon, jen la fakto : li tiel longe trejniĝis imiti miajn graciojn kaj aliajn perfektaĵojn, ke li fine rigardis sin kiel sian mastron, kaj mi devis sentigi al li lian eraron.
- Kiel ?
- Mi eksplicite komprenigis al li ke mi deziris konservi kelkajn el miaj vestaĵoj por mia propra uzo. Mi ankaŭ ĉesigis lian malavaremon rilate al mia Kolonja akvo, kaj mi eĉ estis sufiĉe kruela por limigi lin al unu dekduo da miaj poŝtukoj el batisto. Ĉi tio ĉefe profunde humiligis Adĉjon, kaj por konsoli lin, mi parolis al li kiel patro.
- Ho ! Sanklaro, kiam do vi lernos estri viajn sklavojn ! Vi perdas ilin pro via malfirmeco.
- Finfine, kie estas la malbono en tio ke la granda kompatinda hundo deziras simili al sia mastro ? Kaj se mi edukis lin tiamaniere ke li metu sian superan feliĉon en la Kolonja akvo kaj la poŝtukoj el batisto, kial mi ne donus tion al li ?
- Kial pli ĝuste vi ne pli bone edukis lin ? demandis fino Ofelio kun subita firmeco.
- Tro da klopodo por preni; la pigreco, kuzino, la nevenkebla pigreco kiu ruinigas pli da animoj ol oni dispelus homojn per svingado de glavo. Sen la pigreco, mi estintus anĝelo. Mi estus inklina kredi ke la pigreco estas tio kion via maljuna doktoro el Vermonto nomis : "La esencon de la morala malbono". Ĉi tio certege estas malĝoja temo por meditado.
- Mi pensas ke terura respondeco pezas sur vi, mastroj de sklavoj ! Mi ne ŝatus havi ĝin por mil mondoj. Vi devas eduki viajn sklavojn, kaj trakti ilin kiel raciajn estulojn, senmortajn estulojn, pri kiuj vi iam ŝuldos konton al Dio. Tio estas mia penso, ekkriis fino Ofelio, cedante al la indigna ekbolo kiu, dum la tuta tago, amasiĝis en ŝia brusto.
- Nu ! Nu ! Kuzino ! respondis Sanklaro vigle ekstarante, vi ne jam konas nin !
Li sidiĝis ĉe la piano kaj komencis bravuron. Sanklaro havis talenton por muziko, lia ludado estis brila kaj firma, liaj fingroj flugis super la klavoj kun la rapida kaj malpeza movo de birdo. Li ludis arion post ario, kiel homo kiu provas remeti sin en bonan humoron. Fine, forpuŝante la kajerojn de muziko, li stariĝis kaj gaje diris :
- Nu, kuzino, vi donis al ni lecionon iom verda, sed vi plenumis vian devon, kaj sume, mi nur pli estimas vin pro tio. Mi ne dubas ke vi ĵetis al mi puran diamanton, sed ĝi tiel abrupte trafis min meze de la vizaĝo, ke ĉe la unua ŝoko mi ne aprezis ĉion kion ĝi valoras.
- Por mi, mi ne vidas la celon de ĉi tiu admono, reparolis Marta. Se estus en la mondo, iu kiu pli bone traktas siajn sklavojn ol ni, mi estus kontentega ke oni montru lin al mi. Tio ne plibonigas ilin de unu atomo; male ili fariĝas pli kaj pli malbonaj. Koncerne instigi aŭ riproĉi ilin, mi faris tion ĝis perdi la spiron, dirante al ili ilian taskon kaj la ceteron. Ili povas iri al preĝejo tiom kiom ili volas, kvankam ili ne pli komprenas la predikadon ol porkoj komprenus ĝin. Tiel ke, vi vidas tion, tio ne estas tre utila al ili; sed ili iras tien. Tiel la rimedoj por instruiĝi estas donitaj al ili. Sed, kiel mi jam diris al vi, ĝi estas malsupera raso, ĉiam ĝi estos. Ne ekzistas elaĉeto por ĝi. Vi povos nenion fari per ĝi, se vi provos tion. Vi ne jam provis tion, kuzino Ofelio; mi provis tion. Mi naskiĝis kaj kreskis meze de ili, mi konas ilin.
Fino Ofelio opiniis ke ŝi diris sufiĉe, kaj ŝi restis silenta. Sanklaro komencis fajfi.
- Sanklaro, mi petegus vin ne fajfi; tio pliigas mian kapdoloron.
- Mi silentas, diris Sanklaro. Ĉu estas ankoraŭ iu alia afero kiun vi dezirus ke mi ne faru ?
- Mi dezirus ke vi havu kelkan simpation al miaj suferoj, vi montras neniun konsideron al mi.
- Kara akuzanta anĝelo !
- Estas netolereble aŭdiĝi paroli per tiu tono !
- Kiel mi devas paroli al vi ? Diru, kaj mi parolos laŭ via komando, tiel kiel vi indikos, nur por plaĉi al vi.
Freŝa rido eksplodis en la korto, penetris tra la kurtenoj el silko de la verando. Sanklaro alpaŝis, levis la kurtenon kaj ankaŭ ridis.
- Kio okazas ? demandis fino Ofelio, alproksimiĝante al la balkono.
Tomo sidis en la korto sur malgranda muska benko. Ĉiu butontruo de lia jako estis ornamita per branĉoj de jasmeno, Evnjo ridante pasigis al li girlandon el rozoj ĉirkaŭ la kolo, poste, ankoraŭ ridante, ŝi sidigis sin sur liajn genuojn, kiel malsovaĝa pasero.
- Ho Tomo, vi estas tiel amuza !
Tomo havis bonan kaj diskretan rideton, kaj ŝajnis, laŭ sia paca maniero, esti tiel ĝojigita de sia burleskaĵo kiel estis lia eta mastrino. Ekvidante sian mastron, li levis la okulojn al li kun mieno duonkonfuza, duonpeteganta.
- Kiel vi povas lasi ŝin tiel familiare kun ili ? demandis fino Ofelio.
- Kaj kial ne ? demandis Sanklaro laŭvice.
- Mi ne scias, sed tio mallogas min.
- Vi ne trovus malbona ke la infano karesu dikan hundon, kvankam ĝi estus nigra. Sed racia, sentema, senmorta estulo mallogas vin ! Mi konas pri tio la pensmanierojn de viaj nordaj loĝantoj, ne ĉar niaflanke ekzistas la plej malgranda virta peceto ne senti ilin, sed kutimo faras ĉe ni tion kion devus fari la kristana karitato, ĝi detruas mallogon. Mi havis la okazon, dum miaj vojaĝoj, observi kiom multe ĉi tiu abomeno estis pli akra ĉe vi ol ĉe ni. Ili mallogas vin kiel tiom da serpentoj aŭ da bufoj, kaj tamen ilia mizero indignigas vin. Vi ne volas mistrakti ilin, sed vi ne volas havi iun ajn kontakton kun ili. Vi sendus ilin al Afriko, for de via vidpovo kaj via flarpovo, poste vi sendus al ili unu aŭ du misiistojn, kiuj havus sindonemon por instrui ilin per la kiel eble plej mallonga maniero, ĉu ne ?
- Bedaŭrinde ! Kuzo, respondis penseme fino Ofelio, estas da vero en tio kion vi diras.
- Kio fariĝus la humilulo kaj malriĉulo sen infanoj ? rekomencis Sanklaro revenante al la balkono kaj montrante Evnjon kiu petolis apud Tomo. La infano estas la sola vera demokrato. Tomo, ĉimomente, estas heroo por Evnjo; liaj rakontoj ŝajnas al ŝi mirindaj; liaj metodismaj himnoj kaj kantoj, pli belaj ol opero; la malgrandaj logaĵoj kaj aliaj bagateloj, kiuj plenigas liajn poŝojn, fekunda mino da juveloj ! Li estas en ŝiaj okuloj la plej mirinda Tomo kiun ebona haŭto kovras ! Evnjo estas unu el tiuj ĉielaj floroj senditaj de Dio, ĉefe por la malriĉulo kaj por la humilulo kiuj, sur tero, havas tiel malmulte da aliaj ĝojoj !
- Estas strange, kuzo, aŭdi vin paroli, oni preskaŭ rigardus vin kiel predikiston.
- Ĉu predikisto ? ekkriis Sanklaro.
- Jes, kiel religian predikiston.
- Ha ! Certe ne; kaj, ĉiuokaze, ne kiel unu el viaj furoraj predikistoj; kaj tio kio estas plej malĝoja, ne kiel kultanto, certege.
- Kial do vi tiamaniere parolas ?
- Nenio estas pli facila ol paroli. Ŝekspiro, mi kredas, dirigas de unu el siaj roluloj : "Estus pli facile por mi instrui al dudek disĉiploj tion kio estas bona fari, ol esti unu el la dudek". Nenio estas tiel efika kiel divido de laboro. Mia vervo pasas en paroloj, kuzino; la via, en agoj.
En tiu epoko, la ekstera situacio de Tomo ne estis, laŭ la mondo, tiu de plendinda viro. En ŝia inklino al li, kaj ankaŭ pelata de la instinkto de nobla naturo, dankema kaj amema, la eta Evnjo petegis sian patron alpreni Tomon en sian propran servon, por eskorti ŝin dum ŝiaj piedaj aŭ surĉevalaj promenoj. Tomo ricevis do la formalan ordonon lasi ĉion por meti sin sub la dispono de fino Evnjo; ordono kiu, kiel imagas niaj legantoj, ne estis por malplaĉi al li. Lia vestomaniero estis belaspekta, Sanklaro estis pri ĉi tiu temo skrupula ĝis la detaleto. Lia servo en la stalo, vera sinekuro, simple konsistis ĉiutage en inspektado kaj estrado de la stalisto. Marta Sanklaro deklaris ke ŝi ne povis toleri la odoron de ĉevaloj, kaj ke tiuj el ŝiaj homoj kiuj alproksimiĝis al ŝi, devis ne esti laborigitaj en iu ajn malagrabla servo. Ŝia nerva sistemo ne eltenus tian travivaĵon. La plej eta malbona odoro, laŭ ŝia diro, povus mortigi ŝin, kaj ĉesigi per unu fojo ĉiujn ŝiajn surterajn turmentojn. Tomo, kun sia loza vestaĵo, sia bone brosita ĉapelo, siaj brilaj botoj, sia kolumo kaj siaj manumoj el neriproĉebla blanko, sia serioza kaj bona nigra vizaĝo, povintus ŝajni inda esti episkopo de Kartago, kiel estis dum aliaj tempoj viroj kun lia koloro.
Li loĝis en luksa rezidejo; konsidero al kiu ĉi tiu impresebla raso neniam estas indiferenta. Li feliĉe, kviete kaj mediteme ĝuis la lumon, la birdojn, la florojn, la fontanojn, la parfumojn kiuj plibeligis la korton, la silkajn tapetojn, la pentraĵojn, la lustrojn, la statuojn, la oritaĵojn, kiuj faris por li per la sinsekvo de ĉi tiuj riĉaj salonoj, specon de palaco de Aladino.
Se iam Afriko civiliziĝos kaj altiĝos - kaj ĝia vico aperi en la granda dramo de la homa progreso alvenos siatempe - la vivo vekiĝos ĉe ĝi kun pompeco, superabundeco, kiun apenaŭ niaj malvarmaj okcidentaj triboj kapablas koncepti. Sur ĉi tiu fora kaj mistera tero, fekunda je oro, je gemoj, je mirtoj, je palmoj kun ondaj folioj, je maloftaj floroj, estiĝos novaj artoj, el nova kaj belega stilo. Kaj ĉi tiu nigra raso, tiel longe malestimata kaj piedpremata, eble donos al la mondo la lastajn kaj la plej grandiozajn rivelojn de homa potenco. Ĉiukaze ĝi estos, per sia mildeco, sia humila dolĉeco de la animo, sia fido al siaj superuloj, sia obeemo al aŭtoritato, sia infana simpleco de tenereco, sia admirinda kapableco por pardono, ĝi certe estos la plej alta esprimo de kristana vivo. Kaj eble, ĉar Dio punas tiujn kiujn Li amas, eble li deĵetis la kompatindan Afrikon en la fajregon de la aflikto, nur por fari ĝin la plej nobla, la plej granda en la regno kiun Li altigos, kiam ĉiuj aliaj regnoj estos provitaj kaj malakceptitaj, ĉar "la unuaj estos la lastaj, kaj la lastaj estos la unuaj !"
Ĉu do tio estis tiam la zorgoj de Marta Sanklaro, dum staranta, pompe ornamita en la verando, iun dimanĉan matenon, ŝi ligis al sia maldika pojno riĉan brakringon de diamantoj ? Tio devis esti, aŭ samspecaj pensoj, ĉar Marta adoris la belajn aĵojn; kaj ŝi estis ironta, en sia tuta brilo de diamantoj, silkoj, puntoj, juveloj, al laŭmoda preĝejo, por montri sian tualeton kaj sian piecon. Marta ĉiam faris al si regulon esti dimanĉe tre pia. En la preĝejo, surgenue aŭ stare, lerta, eleganta, delikata, facilmova en ĉiuj siaj movoj, envolvita en sia punta koltuko kiel en nubo, ŝi estis gracia estulino kaj ŝi fakte ĝojis esti tiel eleganta kaj tiel pia. Fino Ofelio, ĉe ŝia flanko, formis kun ŝi perfektan kontraston. Ne ĉar ŝi ne havis sian belan silkan robon, sian riĉan kaŝmiron, sian belan poŝtukon, sed necedema kaj senartifika rigideco donis al ŝi ion nedifinitan, tamen tiel senteman kiel estis la gracio de ŝia eleganta najbarino. Ne la graco de Dio, bone komprenu, tio estas tute alia afero.
- Kie estas Evnjo ? diris Marta.
- Ŝi haltis sur la ŝtuparo por paroli kun Avino.
Kion diris Evnjo al Avino sur la ŝtuparo ? Aŭskultu legantojn, kaj vi aŭdos ŝin, kvankam Marta ne aŭdis ŝin.
- Avino kara, mi scias ke via kapo multe doloras vin.
- La Disinjoro beni vin, fraŭlinon Évnjon; mia kapo ankoraŭ dolori nun, sed ne zorgi pri tio.
- Mi tre ĝojas vidi vin eliri; kaj la knabineto ĵetis siajn ambaŭ brakojn ĉirkaŭ ŝin. Jen, prenu mian flakonon, Avino.
- Kion ! Vian belan oran aferon, kun ĝiaj diamantoj ! Disinjoro, fraŭlino Evnjo, tio esti multe tro bela por mi !
- Kial ? Vi bezonas ĝin, kaj mi ne. Panjo ĉiam uzas ĝin kiam ŝi suferas per la kapo, tio sanigos vin. Preni ĝin, mi petegas vin, por la amo al mi !
- Ĉu vi aŭdi ŝin, la karan dolĉulinon ! ekkriis Avino dum Evnjo enŝovis la flakonon en ŝian ŝultrotukon, kaj post esti kisanta ŝin, kuris aliĝi al sia patrino.
- Kial vi haltis ? demandis Marta.
- Por doni mian flakonon al Avino por ke ŝi uzu ĝin en la preĝejo.
- Evnjo ! diris Marta piedfrapanta malpacience, vi donis vian oran flakonon al Avino ! Kiam do vi komprenos tion kion oni faras kaj tion kion oni ne faras ? Iru, iru ! Tuj reprenu ĝin de ŝi.
Evnjo, trista kaj konsternita, malrapide turniĝis.
- Marta, lasu la infanon fari ! Ŝi agu kiel plaĉas al ŝi ! intervenis Sanklaro.
- Kiel tiam ŝi kondutos en la mondo ?
- Dio scias tion; sed ŝi certe kondutos pli bone, laŭ la Ĉielo, ol vi aŭ mi.
- Ho paĉjo ! Ŝŝ ! diris Evnjo milde tuŝante sian kubuton. Ne ĉagrenu panjon.
- Nu, kuzo, ĉu vi estas preta por akompani nin ? demandis fino Ofelio sin turnante al lia flanko per unu movo.
- Mi ne iras al prediko, mi dankas vin, respondis Sanklaro.
- Mi volus ke Sanklaro kelkfoje akompanu min al preĝejo, diris Marta, sed li ne havas iun atomon de religio. Tio vere estas malkonvena.
- Mi scias tion, respondis Sanklaro. Vi ja, virinoj, vi iras, mi supozas, al preĝejo, por lerni kiel konduti en la mondo, kaj via pieco honorigas nin. Se mi celus iri, mi irus tien kien Avino iras. Tie, almenaŭ, estas ŝanco sin teni vekita.
- Kio, inter tiuj bruemaj metodistoj ! Fi ! La hororo !
- Ĉion kion vi volos, Marta, krom la Mortan maron de viaj respektindaj kapeloj ! Tio estas tro multe postuli de viro. Ĉu vi ŝatas iri tien , Evnjo ! Venu, restu hejme; vi ludos kun mi.
- Dankon, paĉjo, mi pli ŝatas iri al la prediko.
- Ĉu tio ne estas terure enuiga ?
- Jes, iome, kelkfoje, diris Evnjo, kaj mi ankaŭ endormiĝas tie; sed mi provas teni min maldorma.
- Do kial vi iras tien ?
- Vidu, paĉjo, ŝi flustris al li en la orelo, kuzino diras ke Dio deziras ĉi tion de ni, kaj li tiom donas al ni ! Se Li deziras tion ? Tio vere ne estas multo; poste tio fine ne estas tiel enuiga.
- Vi estas dolĉa kaj bonkora animeto, diris Sanklaro kisante ŝin. Iru, kara knabineto mia, iru kaj preĝu por mi.
- Certe jes; mi neniam neglektas tion, respondis la infano, dum ŝi rapidis al sia patrino en la veturilo.
Sanklaro restis staranta sur la perono, kaj per la mano sendis al ŝi kison, dum la veturilo malproksimiĝis; pezaj larmoj ruliĝis en liaj okuloj.
- Ho Evangelina, la taŭge nomata ! Ĉu Dio ne donis vin al mi kiel vivantan evangelion !
Li tiel kortuŝita pensis dum sekundo; poste li ekbruligis sian cigaron, legis la gazeton kaj forgesis sian etan Evangelion. Ĉu li pro ĉi tio diferencis de multaj aliaj homoj ?
- Atentu, Evangelina, diris Marta; ĉiam estas bone kaj konvene esti bonkora kun la servistoj; sed maldecas trakti ilin kiel ni traktus parencojn aŭ homojn de nia kasto. Se Avino estus malsana, vi ne metus ŝin en vian liton, ĉu ne ?
- Jes ja, panjo, respondis Evnjo, ĉar estus pli oportune por prizorgi ŝin, kaj ankaŭ ĉar mia lito estas multe pli bona ol ŝia, vi scias.
La kompleta manko de morala senco kiun ĉi tiu respondo indikis, ĵetis Martan en la plej profundan malesperon.
- Kion fari por esti komprenata de ĉi tiu infano ? ŝi ekkriis.
- Nenion, respondis fino Ofelio per decidiga tono.
Evnjo eksentis momente ĉagrenon kaj konsternon; sed feliĉe la impresoj de la infanoj estas nedaŭraj, kaj post malmulte da minutoj, Evnjo ĝoje ridis pri ĉiu nova objekto kiun ŝi vidis tra la pordoj de la veturilo.
- Nu, sinjorinoj, demandis Sanklaro dum la tagmanĝo, kiam ili komforte sidis, kion oni servis al vi hodiaŭ en la preĝejo ?
- Doktoro G… faris belegan predikon, respondis Marta, ĝuste predikon kiel necesus al vi. Ĝi precize esprimis ĉiujn miajn ideojn.
- En tiu kazo, ĝi devis esti el la plej edifaj, diris Sanklaro, kaj el larĝa vidpunkto !
- Ho ! Simple miaj ideoj pri socio kaj ĝiaj malsamaj klasoj. La teksto estis : "Dio faris ĉion bela en sia sezono". La predikisto atestis ke ĉiuj rangoj kaj ĉiuj sociaj distingoj devenis rekte de Dio. Ke estis admirinde juste, ke iuj estu metitaj supre kaj la aliaj malsupre, pluraj estantaj naskitaj por estri, kaj pluraj por obei. Kaj tiel plu. Fine, li perfekte aplikis ĉi tiujn parolojn al la ridinda babilado kiun oni aŭdas pri la sklaveco. Li pruvis klara kiel tago ke la Biblio estis por ni, kaj subtenis niajn instituciojn. Mi estis deziranta ke vi estus aŭdanta lin !
- Dankegon, mi tute ne zorgas tion. Mi ekscios tiom multe en picajuno(1), kaj plie mi fumos mian cigaron, tio kion mi ne povus fari en la preĝejo.
- Vi do ne aprobas ĉi tiujn vidmanierojn ? demandis fino Ofelio.
- Kiu, mi ! Mi estas tiel malbona homo ke ĉi tiu pia aspekto de la temo tute ne edifas min. Se mi estus invitita difini la sklavecon, mi nepre dirus : "Ni havas ĝin, ni ĝuas ĝin kaj ni konservas ĝin, por nia avantaĝo kaj nia bonstato". Ĉi tio estas la fortaĵo kaj la malfortaĵo, kaj resume, la ĉefaĵo mem de ĉi tiu hipokrita babilado. Mi kredas ke tiel parolante, mi estus komprenata de ĉiuj kaj ĉie.
- Vere, Aŭgusteno, ĉi tio estas tro nerespektema, ekkriis Marta. Ĉi tio estas ofenda afero aŭdi vin !
- Ofenda estas la vorto. Kial viaj religiaj belparoluloj ne antaŭenpuŝas komplezon iom pli ? Kial ili ne montras la belecon, en sia sezono, de unu troan glaseton da vino ? de la vigiloj pasigitaj por la ludado ? de pluraj aliaj providencaj akcidentoj el la sama speco, al kiuj ni estas inklinaj, ni junuloj ? Ni vere kontentiĝus kun ĉi tiu homa kaj dia sankcio.
- Fine, diris fino Ofelio, ĉu vi opinias ke la sklaveco estas bonaĵo aŭ malbonaĵo ?
- Mi malŝatas la teruran logikon de via Nov-Anglio, kuzino, diris gaje Sanklaro. Se mi respondas al tiu demando, vi metos kontraŭ mi duondekduon da aliaj, ĉiu pli malfacila ol la antaŭa, kaj mi ne intencas difini mian pozicion. Mi estas el tiuj kiuj ŝatas ĵeti ŝtonojn al la vitraj domoj de la najbaroj. Mi do tute ne volas starigi iun por mi por ĵetigi ŝtonojn al ĝi.
- Tute kiel li estas ! Vi nenion eltiros de li; li ĉiam eskapos vin, diris Marta. Kaj mi kredas, vere ja, ke estas lia malmulto da religio kiu igas lin preni ĉiujn ĉi elturniĝojn.
- Religio ! diris Sanklaro per tono kiu levigis la okulojn de la du virinoj. Ĉu vi nomas religion tion kion oni predikas al vi en preĝejo ? Ĉu vi nomas religion tion kion povas kliniĝi, turniĝi, malsupreniri, supreniri, por pravigi ĉiun torditan fazon de egoista kaj monduma socio ? Ĉu estas la religio kiu estas malpli oferema, malpli justa, malpli skrupula, malpli tolerema, ol mia profana, blinda kaj filistra naturo ? Ne, se mi serĉus religion, mi rigardus super min, neniam malsupren.
- Vi do ne kredas ke la Biblio pravigas la sklavecon ? demandis fino Ofelio.
- La Biblio estis la libro de mia patrino, respondis Sanklaro; ĝi helpis ŝin vivi; ĝi helpis ŝin morti. Dio gardu min kredi ke ĝi pravigas la sklavecon ! Mi preferus ke oni volus pruvi al mi ke mia patrino drinkis brandon, maĉis tabakon kaj blasfemis, por konvinki min ke mi pravis fari la same. Mi ne estus pli kontenta pri mi mem, kaj mi perdus la konsolon respekti ŝin. Kaj estas granda konsolo en ĉi tiu mondo havi ion por respekti ! Finfine, vi vidas tion, li diris subite reakirante sian gajecon, ĉio kion mi volas estas ke ĉiu afero restu en sia loko, en sia fako. La kadro de la socio en Eŭropo, kiel en Usono, konsistas el senfina nombro da elementoj kiuj ne eltenus la ekzamenon de skrupula moraleco. Tio kio pruvas ke homoj ne kapablas aspiri al absoluta bono, sed nur sekvi kiel eble plej bone la batitan vojon. Nun se viro venas diri al mi : "La sklaveco necesas por ni, ni ne povas vivi sen ĝi; se ni abolas ĝin, ni estos reduktata al almozuleco, kaj ni pretendas konservi ĝin". Ĉi tio estas klara, preciza kaj forta lingvaĵo; ĝi almenaŭ havas por si la meriton de la vero; kaj se ni juĝus laŭ sperto, la plimulto subtenus ĝin. Sed se viro, male, vidigante hipokritan mienon, venas per piafekta tono citi al mi la sanktan skribon, mi tuj suspektas lin ne esti tiel multe sankta kiel li volus ŝajni.
- Vi estas tre malmulte bonkora ! ekkriis Marta.
- Ni supozu dum momento, diris Sanklaro, ke iu neantaŭvidita evento tute subite kaj por ĉiam malaltiĝus la kotonon, kaj reduktus al nenio la valoron de sklavoj en la merkato. Ĉu vi ne pensas ke ni tujtuje ricevus alian version de Sankta Skribo ? Kiaj lumfluoj inundus la preĝejon ! Kiel rapide oni malkovrus ke racio kaj Biblio iris kontraŭsence !
- Ĉiuokaze, respondis Marta klinante sin malantaŭen sur la sofo, mi dankegas la ĉielon esti naskiĝinta en lando kie la sklaveco ekzistas. Mi kredas ĝin bona kaj permesita. Mi sentas ke ĝi devas esti tiel. Kaj kio ajn okazus, mi ne povus formeti ĝin.
- Kaj vi, kion vi pensas pri tio, junulineto, diris Sanklaro al Evnjo, kiu ĉimomente eniris kun floro en la mano.
- Pri kio, paĉjo ?
- Kio pli plaĉus al vi, vivi kiel oni vivas ĉe via onklo, tie supre en Vermonto, aŭ en domo plene da geservistoj kiel la nia ?
- Ho ! Nia domo estas la plej agrabla, certege.
- Kaj kial ? demandis Sanklaro al ŝi karesante al ŝi la kapon.
- Ĉar tio okazas ĉirkaŭ si tiom pli da homoj por ami ! Ĉu ne ? diris Evnjo entuziasme rigardante lin.
- Tute ĝuste kiel Evnjo estas, ekkriis Marta, unu el ŝiaj strangaj ideoj !
- Ĉu ĉi tio estas stranga, paĉjo ? murmuris Evnjo dum ŝi grimpis sur liajn genuojn.
- Eble, laŭ ĉi tiu mondo, junulineto, respondis Sanklaro. Sed kie estis mia eta Evnjo dum la tuta tagmanĝo ?
- Mi estis tie supre, en la ĉambro de Tomo, aŭskultante lin kanti. Onklino Dinaho alportis al mi mian tagmanĝon.
- Ha ! Ĉu por aŭskulti Tomon kanti ?
- Ho jes ! Li kantas tiajn belajn aferojn pri la Nova-Jerusalemo, pri la anĝeloj, pri la lando de Kanaano !
- Tio estas pli bela ol opero, mi vetas.
- Jes, kaj li instruos ilin al mi.
- Kion, ĉu instrui vin kanti ? Kaj ĉu vi progresas ?
- Jes; li kantas al mi, kaj mi legas la Biblion al li; li klarigas al mi tion kion tio signifas, sciu.
- Tio estas, ververe, diris Marta ridante, la plej spica ŝerco de la sezono.
- Tomo ne estas malbona komentanto, mi ĵurus tion, reparolis Sanklaro. Li havas laŭ naturo ian religian genion. Frue ĉimatene, mi bezonis la ĉevalojn, mi supreniris al la loĝejo de Tomo, super la staloj. Tie li gvidis kunsidon per si mem. Fakte mi jam delonge ne aŭdis ion tiel delikatan kiel lia preĝo; li enigis min en ĝi kun tute apostoleca fervoro.
- Eble li suspektis ke vi aŭskultis lin ? Mi scias pri ĉi tiuj komedioj.
- Se li suspektis tion, li apenaŭ montriĝis politika, ĉar li tute libere donis al Disinjoro sian opinion pri mi. Tomo ŝajnis pensi ke estis en mi pliboniginda spaco, kaj petis mian konvertiĝon al ĉielo kun edifa fervoro.
- Mi esperas ke vi bone notos ĝin funde de la animo, diris fino Ofelio.
- Mi vidas ke vi samopinias kiel Tomo, diris Sanklaro. Nu, ni vidos, ĉu ne, Evnjo ?
1 Populara gazeto de Nov-Orleano kies nomo devenas de la hispana monero tiam samvalora kun 1/16 de dolaro. per kiu oni pagis ĝin.
Last edited: 22/11/2021
Add a comment