31. La Provizejo de Sklavoj.

Sklavdeponejo ! Ĉi tiu vorto eble elvokas hororajn viziojn ĉe kelkaj el miaj legantoj. Ili imagas malluman, malpuregan kavernon, timigan Tartaron, "informis, ingens, cui lumen ademptum"(1). Sed ne, senkulpa amiko ! Nuntempe la arto malbonfari perfektiĝis; oni uzas lertecon, rafinadon en ĝin. Oni zorge evitas ĉion kio povus ŝoki la okulojn, ofendi la sentojn de respektinda socio. La homa posedaĵo plikostas en la merkato; konsekvence oni bone nutras ĝin, oni purigas ĝin, oni vartas ĝin, oni flegas ĝin, por ke ĝi alvenas en la merkato pura, forta kaj brila. Sklavdeponejo en Nov-Orleano estas bone mastrumata domo, kiu ne grave malsimilas al aliaj butikoj, kaj kie vi povas ĉiutage vidi, vicigita en ia ŝedo, ekstere, liniojn da viroj kaj virinoj, signo pri la varoj kiuj estas vendataj ene.

Oni petegos vin, laŭ la plej ĝentila maniero, eniri, ekzameni, kaj vi trovos abundecon da edzoj, edzinoj, fratoj, fratinoj, patroj, patrinoj, junaj infanoj, vendotaj unuope aŭ grupe, laŭ la oportuno de la aĉetanto. La senmorta animo, antaŭ longe elaĉetita de la sango kaj la angoroj de la Filo de Dio farita homon, dum "la tero tremis, kaj la ŝtonoj disfendiĝis, kaj la tomboj malfermiĝis", estas tie vendata, ludonata, hipotekata, interŝanĝata kontraŭ spicoj aŭ tute aliaj sekaj varoj, laŭ la komercaj fazoj kaj la kaprico de la aĉetanto.

Tomo, Adolfo kaj iliaj samsortuloj estis transdonitaj al la bonvola zorgado de sro Skegso, gardisto de deponejo en la strato ***, por tie atendi la vendadon de la morgaŭo.

Tomo, tiel kiel la plejmulto el liaj kamaradoj, kunportis kun li kofron plenigitan de vestaĵoj. Oni enkondukis ilin en longan ĉambron kie ili devis tranokti, kaj kie jam estis kunigitaj homoj el ĉiu aĝo, ĉiu staturo kaj ĉiuj nuancoj, kiuj, lasitaj al ŝajna gajeco, laŭte ridis.

- Ha ! Ha ! Jen kiu bone okazas ! Donu tion al vi ! diris Sro Skegso la gardisto. Mia mondo ĉiam estas tiel gaja ! Li estas Sambo, laŭ tio kion mi vidas, li diris per aproba tono al dika nigrulo, kiu plenumis kelkan malnoblan pajacaĵon, kaŭzon de la bruaj rideksplodoj kiuj salutis la novevenintojn.

Tomo, kiel ni imagas tion, ne estis ema por partopreni en la distrado. Do li demetis sian kofron kiel eble plej malproksimen de la brua grupo, kaj sidiĝis sur ĝin kun la vizaĝo turnita al la muro.

La fivendistoj de homaj artikloj faras sistemajn klopodojn disvastigi ĉe siaj varoj krudan kaj brueman gajecon, kiel rimedo por sufoki pripensadon kaj igi la sklavojn nesentemajn al sia sorto. La reĝimo al kiu la negro estas submetita, de kiam li estas aĉetita en la Nordo ĝis sia alveno en la Sudo, celas nur mortigi sian pensadon, brutigi lin. La sklavvendisto akiras sian brutaron en Virginio kaj Kentukio; li poste kondukas ĝin al iu bone situanta kaj sana loko, ofte al varmobanejoj, por tie esti grasigata. Tie la sklavoj laŭvole manĝas; kaj ĉar ĉiam troviĝas kelkaj inklinaj al melankolio, ni ludigas violonon dum la tuta tago, kaj ni devigas ilin danci. Tiu kiu rifuzas esti ĝoja, kies la animo estas ankoraŭ vizitadita de la memoro pri sia edzino, siaj infanoj, sia hejmo, tiu estas taksita kiel ruzan, danĝeran estulon, kaj sekve transdonita al ĉiuj suferoj kiujn povas estigi la malafableco de hardita kaj senzorga homo. La vigleco, la diligenteco, la eksteraĵoj de gajeco, ĉefe antaŭ vizitantoj, estas konstante truditaj al ili, tiom de la espero trovi bonan mastron, kiom de la timo pri ĉio kion la kolero de la vendisto povas suferigi al ili, se li ne sukcesas forvendi lin.

- Kion ke li fari tie tiu negro ? diris Sambo alproksimiĝante al Tomo, post kiam Sro Skegso forlasis la ĉambron.

Sambo estis malhela nigrulo, kun alta staturo, vigla, babilema kaj granda faranto de petolaĵoj kaj grimacoj.

- Kion ke vi fari tie ? aldonis Sambo, ŝerceme donante pugnobaton en liajn ripojn. Vi remaĉas, ĉu ne ?

- Mi devi esti morgaŭ aŭkcie vendita, respondis kviete Tomo.

- Aŭkcie vendita. He ! Ho ! Knaboj ! Tio ja esti amuza ! Mi voli esti tia ! Kiel mi ridigi ilin ! Diru, hej ! Ĉu tie esti la tuta stoko kiu foriri morgaŭ ? li aldonis familiare metante sian manon sur la ŝultron de Adolfo.

- Lasi min trankvila, bonvoli ! diris sovaĝe Adolfo restariĝante kun abomeno.

- He, he ! Vi ja ! Jen unu el viaj blankaj negroj ! Speco de kremkoloro kiu bonodori ! Kaj, proksimiĝante al Adolfo, li flaris lin. Disinjoro ! Bona por tabakvendejo; li bonodorigi la tutan butikon ! Li venigi grandajn klientojn, ha jes !

- Gardi vin kvieta ! Mi jam diri tion al vi, furioze ekkriis Adolfo.

- Kiel ni esti ofendiĝemaj, ni blankaj negroj ! Rigardi nin, vi knaboj ! Kaj Sambo groteske imitis la manierojn de Adolfo. Tio esti afektoj kaj graciecoj ! Ni esti en bona familio, mi supozi ?

- Mi havi mastron, diris Adolfo, kiu povi aĉeti vin ĉiujn, nur kontraŭ siaj malnovaj sentaŭgaĵoj !

- Disinjoro ! Iomete pensi, diris Sambo; ni esti ĝentlemano ! Alta nobelo !

- Mi aparteni al la familio Sanklaro, diris Adolfo fiere.

- Vere !… Mi voli esti pendumata se ili ne kontentaj forĵeti vin ! Kia fortuno ! Eble vi esti baldaŭ interŝanĝita kontraŭ aro da rompitaj potoj kaj malnovaj fenditaj tekruĉoj ! diris Sambo kun provokema grimaco.

Adolfo, incitegata de ĉi tiuj pikparoloj, pafiĝis al sia kontraŭulo, sakrante kaj frapante lin per sia tuta forto. La aliaj ridis, aplaŭdis. La tumulto altiris la gardiston.

- Kio estas, knaboj ? Bonorde ! Bonorde ! li diris enirante, krakiganta sian longan vipon.

Ĉiuj fuĝis al malsamaj flankoj, krom Sambo. Kuraĝigita de la favoro kiun li ĝuis kiel reganta bufono, li defendis sian terenon, klinante la kapon kun ŝercema grimaco, ĉiujfoje kiam la gardisto alvenis al li.

- Disinjoro, mastro, tio ne esti ni; ni esti tre trankvilaj. Tio esti novvenintoj, tien; esti malafablaj, koleraj ! Ĉiam kontraŭ kompatituloj !

Dirinte tion, la gardisto sin turnis al Tomo kaj Adolfo, disdonis, sen plua esploro, kelkajn batojn per piedo kaj pugno; kaj post ĝenerala rekomendo por esti bonaj infanoj kaj dormi, li foriris.

Dum ĉi tiu sceno okazas en la vira dormejo, ni ĵetu rigardon en la apartamenton de la virinoj. Tie, etenditaj sur la planko, kuŝas, laŭ diversaj sintenoj, multenombraj dormantaj estulinoj, el ĉiuj koloroj, de ebona nigro ĝis ebura blanko, el ĉiuj aĝoj, de infaneco ĝis maljuneco. Ĉi tie, estas bela dekjara knabino kies patrino estis hieraŭ vendita, kaj kiu tiel multe ploris, sen ke iu ajn atentu ŝin, ke ŝi fine endormiĝis. Tie estas maljuna eluzita nigrulino kies la brakoj malgrasegaj kaj la fingroj raspaj atestas malfacilajn laborojn. Senvalora varo, ŝi estos morgaŭ vendita por tio kion oni volos doni. Kelkkvindek aliaj, kun kapoj volvitaj en litkovriloj, aŭ strange vestaĉitaj, amasiĝas ĉirkaŭe. Sed en angulo, du virinoj flanke staras. Unu, mulatino de kvardek ĝis kvindek jaroj, pure vestita, havas afablan fizionomion kun mildaj kaj kristalopuraj okulojn; ŝi turbane portas belan kaj fajnan madrason; ŝia bone almezurita robo, el bela kaj bona ŝtofo, komprenigas ke atenta mastrino provizis sian tualeton. Premata al ŝi, kaj buliĝanta kiel en nesto, estas dekkvinjara infano, ŝia filino. Ŝi estas kvarteronino kun hela vizaĝkoloro; sed ŝia simileco al ŝia patrino ne malpli okulfrapas. Estas la samaj mildaj kaj nigraj okuloj, vualitaj de longaj okulharoj, la sama bruna, abunda kaj bukla hararo. Ŝia vestado ankaŭ estas tre pura, kaj ŝiaj blankaj kaj delikataj manoj evidente neniam faris sklavajn laborojn. Ambaŭ devos esti morgaŭ vendataj, en la sama aro ke la geservistoj de Sanklaro. La proprietulo, al kiu la enspezo de la vendado estos transdonata, estas membro de kristana eklezio en Novjorko. Li ricevos la monon, kaj sen pli pensi pri tio, sin prezentos al la tablo de Disinjoro, de Dio, kiu ankaŭ estas ilia Dio de ili !

Suzana kaj Emelina estis submetitaj al la persona servo de pia kaj bonkora sinjorino de Nov-Orleano, kiu instruis kaj edukis ilin per la plej granda zorgo. Oni instruis ilin legi kaj skribi; oni parolis kun ili pri la veroj de la religio, kaj ilia sorto estis tiel feliĉa kiel ĝi povis esti. Sed la ununura filo de ilia protektantino, taskita valorigi la havaĵojn, senzorge kompromisis ilin per freneza malŝparemo, kaj ĵus bankrotis. La respektinda domo de la fratoj B. kaj kompanio, de Novjorko, havanta unu el la plej fortaj kreditoraĵoj, la estroj skribis al sia aferŝarĝito en Nov-Orleano kiu konfiskigis la realan proprietaĵon. (Ĝi preskaŭ limiĝis je la du virinoj, kaj aro da sklavoj por la plantejoj). Li skribis leteron tiucele al siajn prokuristojn.

Unu el la fratoj estanta, kiel ni diris tion, kristano, loĝanto de libera ŝtato, sentis sin trafita de iuj skrupuloj. Li ne ŝatis la komercon de sklavoj kaj de homaj animoj, certe ne; sed aliflanke, tridek mil dolaroj esti riskataj, kaj tio estis tro da mono por oferi al iu principo. Tiel ke post esti multe pripensanta, kaj petinta la opinion de tiuj kiujn li sciis samopinii, frato B. skribis al sia aferŝarĝito por disponigi lin pri la domaĵoj laŭ la maniero kiu ŝajnos al li plej taŭga, kaj transsendi al li la monsumon.

La morgaŭon kiam la letero alvenis, Suzana kaj Emelina estis sendataj al la deponejo, por tie atendi la ĝeneralan vendadon.

La pala lumo de la luno, kiu filtras tra la kraditaj fenestroj, lumigas la patrinon kaj la filinon. Ili ambaŭ ploras, sed ĉiu aparte kaj sen bruo, tiel ke la alia ne povu aŭdi ŝin.

- Patrino, metu vian kapon sur miajn genuojn, kaj provu iom dormi, diris la juna knabino provante ŝajni kvieta.

- Mi ne sentas inklinon por dormi, Emelina ! Mi ne povas. Eble ĉi tio estas la lasta nokto kiun ni kune pasigas.

- Ho ! Patrino, ne diru tion ! Eble ni estos venditaj al sama mastro, kiu scias ?

- Se temus pri iu ajn alia, mi ankaŭ dirus, eble ? rekomencis la virino; sed mi tiom timas perdi vin, Emelina, ke mi vidas nur danĝeron.

- Kial, patrino ? La viro opiniis nin bonaspektaj, kaj li diris ke ni ne mankos aĉetantoj.

La patrino tro bone memoris la rigardojn kaj parolojn de la viro. Ŝi memoris, kun terura korpremo, kiel li ekzamenis la manojn de la juna knabino, levis la buklojn de ŝiaj haroj, kaj deklaris ke ŝi estis unuaklasa artiklo. Suzana, kristane edukita, nutrita de legado de la Biblio, havis tiom da hororo vidi vendi sian filinon por senhonora vivo, kiom povus senti ĉiu alia pia patrino; sed ŝi tute ne havis esperon, protekton.

- Mi kredas, patrino, ke ni mirinde saviĝos, se ni trafos iun bonan domon, kie vi povus esti kuiristino kaj mi ĉambristino aŭ kudristino. Ni havos ĉi tiun ŝancon, mi esperas. Necesas al ni montri plaĉan, viglan mienon, tiel gajan kiel kapablos tion, diri ĉion kion ni povas fari; kaj eble ni sukcesos tion ?

- Morgaŭ vi kombos viajn harojn, glataj, tute rektaj, ĉu vi aŭdas ? diris Suzana.

- Kial, patrino ? Tio ne konvenas al mi ne eĉ duonbone.

- Jes; sed vi vendos vin nur pli bone.

- Mi ne komprenas kial ! diris la juna knabino.

- Respektindaj homoj estos pli inklinaj aĉeti vin, vidante vin simplan kaj modestan, ol se vi provus beligi vin. Mi konas iliajn ideojn pli bone ol vi, diris Suzana.

- Nu, patrino, mi faros kiel vi volas.

- Emelina, se post la tago de morgaŭ ni devus ne plu revidi nin; se mi estus vendita por iri ien sur iun plantejon, kaj vi sur alian; ĉiam memoru, kiel vi estis edukita, kaj ĉion kion mastrino diris al vi. Alprenu kun vi vian Biblion kaj vian himnaron. Se vi estas fidela al Disinjoro, Disinjoro estos fidela al vi

Tiel parolas la kompatinda animo en sia profunda mizero; ĉar ŝi scias ke morgaŭ ĉiu malnobla kaj kruda, senkompata kaj malpia viro povas fariĝi posedanto de ŝia filino, korpo kaj animo, se li nur havas sufiĉe da mono por aĉeti ŝin. Kaj kiel tiam la kompatinda infano konservos sian fidon ? Ŝi pensas pri ĉio ĉi, kaj, tenante sian filinon inter siaj brakoj, ŝi volus ŝin malpli bela. Ŝi memoras la edukadon kiun Emelina ricevis, tiel puran, tiel ĉastan, tiom multe super ŝia kondiĉo, kaj ŝi preskaŭ ĉagreniĝis pro tio. Ŝia sola rimedo estas preĝi. El fundo de ĉi tiuj prizonaj deponejoj, tiel bone mastrumataj, tiel puraj, tiel decaj, kiom da preĝoj supreniris ĝis Dio ! Preĝoj kiujn Dio ne faligas en forgeson, kiel ni vidos dum la estonta tago, ĉar estas skribite : "Kiu ajn skandalos unu el ĉi tiuj etuloj kiuj kredas al mi, pli bone estus por li ke oni metu muelŝtonon ĉirkaŭ lian kolon, kaj ke oni ĵetu lin en la maron [Sta Marko 9 versiklo 42].

Milda kaj kvieta lunradio falas de supre, kaj desegnas sur la dormantaj grupoj la ombron de la stangoj de la fenestro. Patrino kaj filino kune kantas, laŭ stranga kaj malĝoja melodio, kantikon komponita de sklavoj, specon de funebra himno komunuza inter ili.

Kie do estas kompatinda Maria,

Kiu ploris, ploris senĉese ?

Kie do estas kompatinda Maria,

Ŝi akiris la paradizon !

Neniu plu insultas ŝin,

Frapas ŝin, malbenas ŝin;

Mortinta, ŝi estas feliĉa Maria,

Ŝi akiris la paradizon !

Ĉi tiuj paroloj, kantitaj de dolĉaj kaj melankoliaj voĉoj, meze de etoso plena de suspiroj de malespero ellasitaj al la ĉielo, eĥis tra la malhelaj ĉambroj de la malliberejo kun penetrema akcento.

Ho ! Karaj amikoj, kiu povas diri al ni

Kie estas kaŝitaj Paŭlo kaj Silas ?

Ilia sorto ne povis esti pli malbona

Ol ĝi bedaŭrinde estis sur la tero !

Ĉi tie sube estis ilia martireco,

Sed tien supren en la benitan ĉielon,

Ili havas tion kion ĉiu koro deziras,

Ili akiris la paradizon !

Kantu, kompatindaj animoj, kantu ! La nokto estas mallonga, kaj morgaŭ disŝiros vin por ĉiam !

Estas mateno, ĉiuj stariĝis sur piedoj. La digna Sro Skegso, vigla kaj klopodema inter ĉiuj, aranĝas sian grupon por la vendado. Estas severa inspektado de la tualetoj; estas ordonita al ĉiu vidigi sian plej bonan vizaĝon, sian plej viglan mienon. Nun ĉiuj ronde metitaj, tuj estos detale ekzamenataj lastfoje antaŭ la foriro al la Borso.

Sro Skegso, kun kapo vestita de sia ĉapelo el plektitaj palmfibroj, kaj fumanta sian cigaron, ĉirkaŭiras; li korektas lastan aspekton al sia varo.

- Kio tio ? li diris haltante antaŭ Suzana kaj Emelina; kion vi faris al viaj bukloj, knabino ?

La knabino timeme rigardis sian patrinon kiu, kun la ĝentila lerteco, kutima en sia klaso, respondis :

- Mi hieraŭ vespere diris al ŝi tre taŭge kunigi ŝiajn harojn, anstataŭ havi ilin tute hirtaj laŭ bukloj. Tio estas pli honesta, pli deca.

- Stultaĵoj ! diris la viro; kaj mastreme sin turnante al Emelina, iru frizi vin, kaj rapide ! li aldonis krakigante sian rotangon. Ne faru vin atendi ! Kaj vi, iru helpi ŝin ! li diris al la patrino. Nur ĉi tiuj bukloj povas fari diferencon de cent dolaroj ĉe la vendado !

Homoj el ĉiuj nacioj iras kaj reiras, sub pompa kupolo, sur marmora pavimo. Ĉiuflanke de la cirkla areno stariĝas malgrandaj tribunoj, por uzo de aŭkciistoj kaj anoncistoj. Du el ili, kleraj kaj bonaspektaj homoj, konkure klopodas, per duonangla, duonfranca ĵargono, por laŭdi la varojn kaj altigi la proponojn. Tria tribuno, ankoraŭ malplena, estis ĉirkaŭita de grupo kiu atendis la komencon de la vendo. En la unua vico troviĝis la geservistoj de Sanklaro, Tomo, Adolfo kaj iliaj kamaradoj. Tie ankaŭ, Suzana kaj Emelina, malkvietaj, senkuraĝaj, kunpremiĝis unu kontraŭ la alia. Diversaj spektantoj, venintaj sen preciza intenco aĉeti, kolektiĝis ĉirkaŭ la vendotaj varoj, palpas ilin, ekzamenas ilin kaj diskutas pri ilia valoro kaj iliaj aspektojn, kun la sama senĝeno kiun povus uzi aro da ĵokeoj por komenti la meritojn de ĉevalo.

- Hola, Alfonso ! Kiu venigas vin ĉi tie ? diris bela junulo frapante sur la ŝultron de alia elegantulo ekzamenanta Adolfon tra sia nazumo.

- Oni diris al mi ke la homoj de Sanklaro estis vendotaj hodiaŭ. Mi bezonas ĉambriston, mi volis vidi ĉu la lia taŭgus por mi.

- Kaptu min iam aĉetante unu el la homoj de Sanklaro ! Dorlotitaj negroj, de la unua ĝis la lasta ! Arogantaj kiel la diablo !

- Nenion timu, diris la belulo, se mi akiros ilin, mi baldaŭ ŝanĝigos iliajn tonon. Ili vidos ke ili trovis alian mastron ol sinjoron Sanklaron. Vere, la knabo plaĉas al mi ! Mi aĉetos lin. Mi ŝatas lian eksteraĵon.

- Li glutos vian tutan havaĵon, nur por sia prizorgado. Li postulas ekstravagancan elspezon !

- Jes; sed ĉi tiu lordo ekrimarkos ke oni ne povas permesi al si ekstravagancon ĉe mi. Kelkaj vizitoj al malliberejo rapidege korektos lin. Ĉi tio estas neerarema maniero, mi certigas vin, sentigi al li la nekonvenecon de siaj manieroj ! Ho ! Mi reformos lin de la piedoj ĝis la kapo. Vi prefere vidos. Mi aĉetos lin, certe.

Tomo angore serĉis en la homamason kiu kunpremiĝis ĉirkaŭ li, vizaĝon al kiu li dezirintus doni la nomon de mastro. Se vi iam trovus, sinjoro, en la nepra neceso elekti inter ducent homoj absolutan mastron, suverenan arbitracianton de via destino, eble, kiel Tomo, vi trovus tre malmultajn al kiuj vi estus kontenta aparteni. Tomo vidis individuojn el ĉiaj aspektoj, dikajn, altajn, insidemajn, malfortikajn, malgrandajn, parolemajn, kun vizaĝo longforma, ronda, ostecaj; sed la plimulto konsistis el krudaj harditaj homoj kiuj aĉetas siajn similulojn kiel oni aĉetas lignerojn, por meti ilin, kun egala senzorgeco, en la korbon aŭ en la fajron, laŭ la bezono. Kiom ajn Tomo serĉis, li ne vidis eĉ unu Sanklaron.

Iom antaŭ la malfermo de la vendo, dikmalalta kaj muskola persono, kies la malpura ĉemizo, kun koloraj strioj, lasis vidi la nudan bruston, kaj kiu surmetis eluzitan pantalonon, makuletitan de koto, trakubutis la homamason kaj farigis vojon al si kiel viro kiu aktive plenumas la aferojn. Li antaŭenpaŝis al la grupo, kaj komencis zorgeman ekzamenon. Tuj kiam Tomo ekvidis lin, li sentis sin trafata de instinktan hororon; ĉi tiu mallogo ankoraŭ plialtiĝis, kiam li pli proksime vidis lin. Dika kaj peza, li evidente havis gigantan forton. Lia kranio, ronda kiel globo, liaj okuloj el hela grizo superelstaritaj de densaj rufaj brovoj, liaj haroj rektaj, rigidaj, brulitaj de la suno, ne allogigis, necesas konfesi tion, lian aspekton. Lia larĝa kaj vulgara buŝo, dilatita de tabako, malproksimen elĵetis de tempo al tempo la sukon de ĝi kun malofta vigleco de sputado. Liaj grandegaj, vilaj manoj, kovritaj de lentugoj, estis abomene malpuraj kaj provizitaj de ungoj tiel same. Daŭrigante la individuan ekzamenon de la grupo, li kaptis Tomon per la makzelo, inspektis siajn dentojn, ordonis al li kuspi sian manikon por montri liajn muskolojn, igis lin turniĝi, salti, kuri, por juĝi lian paŝadon.

- Kien vi estis dresita ? li demandis post ĉiuj ĉi esploradoj.

- En Kentukio, diris Tomo serĉanta per la okulo liberiganton.

- Kion vi faris tie ?

- Mi administris la bienon de la mastro.

- Verŝajne ! Kia fabelo !

Kaj li preterpasis. Li faris paŭzon antaŭ Adolfo, rigardis siajn lakitajn botojn, surverŝis ilin per grandega sputado da dekoktaĵo de tabako, kaj kun malestima "Fi !" daŭrigis sian viziton. Li denove haltis antaŭ Suzana kaj Emelina. Li kaptis la junan knabinon, kaj tiris ŝin al li per sia peza kaj malpura mano; li pasigis ĝin sur ŝiajn kolon, talion, brakojn; li rigardis ŝiajn dentojn, poste repuŝis ŝin ĉe ŝia patrino, kies la pala vizaĝo esprimis ŝiajn timojn ĉe ĉiu movado de la malbelega fremdulo.

La juna knabino, timigita, ekploregis.

- Ĉesu tion, eta afektulino ! diris la makleristo; ni ne ĝemetas ĉi tie. La vendo tuj komenciĝos.

Fakte la vendado komenciĝis. Adolfo estis aŭkciata kontraŭ sufiĉe dika monsumo al la juna elegantulo, kiu volege prenis lin. La aliaj geservistoj de la grupo de Sanklaro estis aljuĝitaj al diversaj pliproponantoj.

- Je via vico, knabo ! Ĉu vi ne aŭdas ? diris la anoncisto al Tomo.

Tomo supreniris sur la podion, kaj ĵetis ĉirkaŭ si maltrankvilan rigardon.

Ĉiuj sonoj miksiĝas en konfuza zumo. La babilado de la anoncisto kiu detalis, angle kaj france, la kvalitojn de la artiklo, la kruciĝantaj proponoj de la aŭkcioj kiuj sinsekvas en la du lingvoj, la martelbatoj, kaj finfine la fina bato kiu akompanas la laŭtan sonegon de la lasta silabo de la vorto dolaroj, ĉe la momento kiam la aŭkciisto elkrias la prezon de la adjudiko. Tio estas farita, Tomo havas mastron.

Oni puŝas lin el la podio. La dika viro kun kapo de virbovo krude kaptas lin per la ŝultro, tiras lin flanken kaj diras al li per raŭka voĉo : "Restu tie, vi !"

Tomo nur duone komprenis. Tamen la vendo normale daŭrigis. La bruego duobliĝas, jen france, jen angle. La levita martelo refalas… Suzana estas vendita. Ŝi malsupreniras el la podio, haltas, angore sin turnas al sia filino, kiu etendas al ŝi la brakojn. Ŝi senhelpe rigardas sian novan mastron. Li estas mezaĝa viro, kun respektinda aspekto, bonvola fizionomio.

- Ho mastro, aĉetu mian filinon, mi petegas vin !

- Mi ŝatus tion; sed mi timas ne havi la monon por tio, diris la brava viro sekvante per la okulo kun intereso la junan knabinon, kiu supreniris sur la podion kaj sendis ĉirkaŭ si terurigitajn kaj timemajn rigardojn.

Ŝia ekscitita sango koloras ŝiajn palajn vangojn, fajro de febro briligas ŝiajn okulojn, kaj la patrino tremas vidante ŝin pli bela ol ŝi iam ajn vidis ŝin. La anoncisto ankaŭ profitas sian bonŝancon, kaj verve paroladas en sia malbona anglo-franca ĵargono; la proponoj rapide kreskas.

- Mi faros ĉion kion mi povos, diris la bonkora ĝentlemano, kuniĝante al la pliproponantoj kaj proponante sian prezon; sed post kelkaj sekundoj li estis postlasita; ĉio kio enhavis lia monujo ne sufiĉus. Li silentas. La aŭkciisto ekzaltiĝas, la proponoj malrapidiĝas. Nun la lukto daŭras nur inter maljuna aristokrato de Nov-Orleano kaj nia malnobla konato kun malmola kaj ronda kranio. La nobla persono, disdegne mezuranta per la okulo sian kontraŭulon, ankoraŭ faras kelkajn proponojn. Sed la kampulo persistas; li venkas super la alia per la tuta forto de sia obstino kaj per la tuta profundo de bone provizita monujo. Tial la interbatiĝo daŭras nur momenton. La martelo falas… Li havas la junan knabinon, korpon kaj animon, krom se Dio helpos ŝin !

La mastro de Emelina estas Sro Lagrizo, posedanto de kotona plantejo ĉe la Ruĝa Rivero. Ŝi estas puŝita direkte al la grupo kies Tomo estas parto, kune kun du aliaj, kaj foriras plorante.

La brava posedanto de Suzana ĉagreniĝis; sed "ĉi tiuj aferoj ĉiutage okazas. Preskaŭ ne estas vendoj kie oni ne vidas patrinojn kaj filinojn plori ! Oni ne scias kion fari pri tio !" Kaj li sin direktas al la alia flanko kun sia nova aĉetaĵaro.

Du tagojn poste, la aferisto de la tre kristana firmo B*** kaj kompanio, en Novjorko, sendis la monon al siaj korespondantoj. Ke ili skribu dorsen de ĉi tiu trato, prezo de larmoj kaj sango, la parolojn de la Superrega Paganto, kun kiu ili iam kvitiĝos : "Kiam li venĝas pro la verŝita sango, li ne forgesas la krion de la kompatindulo". (Psalmoj 9, 12)

1 Eltiraĵo de la Eneado de Vergilio (Libro III, verso 658) signifanta "senforma, vastega kaj senluma".

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment