29. Kunveno.

Semajnoj sin sekvis, kaj la fluo de vivo denove iris laŭ sia kutima vojo, tie mem kie sinkis la gracila boateto. La senkompata realeco, indiferenta al niaj doloroj, rekaptas nin kaj submetas nin al sia monotona irado. Necesas okupiĝi pri la ĉiutagan zorgadon, postsekvi milojn da ombroj, kiuj ne plu gravas por ni. La malvarma kaj mekanika kutimo vivi daŭras, dum tio kio faris tion interesan kaj ĉarman malaperis.

La tuta estonteco de Sanklaro senscie koncentriĝis en lia filino. Li pligrandigis siajn proprietaĵojn, plibeligis sian hejmon por Evnjo. Estis por Evnjo, ke li volis fiksi la uzon de sia tempo. Aĉeti, plibonigi, ŝanĝi, aranĝi ion por Evnjo, fariĝis tiel dolĉa kaj tiel longa kutimo, ke nun ŝajnis al li ne plu havi ion por plani, ion por fari ĉi tie sur la tero.

Estas, estas vere, alia vivo, iu vivo kiu, tuj kiam oni kredas al ĝi, leviĝas, neŝanĝebla kaj solena cifero antaŭ la nuloj de la tempo, kaj atribuas al ili misteran, nekredeblan valoron. Sanklaro sciis tion; ofte dum siaj horoj de soleco, li aŭdis la mallaŭtan kaj infanan voĉon alvoki lin de la ĉiela alteco; li vidis la maneton montri al li la padon de la Vivo; sed la letargio de la doloro premegis lin, li ne kapablis "ekstari kaj paŝadi". Lia naturo estis el tiuj kiuj pli klare perceptas la religiajn ideojn kaj pli bone komprenas ilin per instinkto ol multaj pozitivaj kaj praktikantaj kristanoj. La kapableco aprezi la plej delikatajn nuancojn, ekkompreni la plej intimajn rilatojn de moralo, ofte troviĝas ĉe tiuj mem kiuj montras pri ĝi la plej senzorgan malestimon. Moore, Bajrono, Goeto pli bone difinis la religian pensmanieron ol la homoj kiuj faris de ĝi la superan regulon de ilia vivo. En tiaj mensoj, la religia indiferenteco estas grava perfido, duoble mortiga peko.

Sanklaro neniam submetiĝis al religiaj devoj. Li komprenis la plenan gravecon de la devoj kiujn trudas la kristanismo, kaj retiriĝis antaŭ la postuloj de sia konscienco post kiam li enirus en la vojo de la Reformacio. Malgaja nekonsekvenco de homa naturo, kiu preferas nenion entrepreni ol riski sin malsukcesi.

Tamen, pri kelkaj konsideroj, Sanklaro fariĝis alia homo. Li atente legis la Biblion de sia eta Evnjo. Liaj rilatoj kun liaj geservistoj pli maltrankviligis lin, sufiĉe por malkontentigi lin pri lia konduto, pasinta kaj nuna. Iom post sia reveno en la urbo, li komencis la necesajn klopodojn por emancipo de Tomo. Tamen ĉiu tago pli ligis lin al ĉi tiu fidela servisto. Neniu en la tuta mondo ŝajnis tiom memorigi al li pri Evnjo. Li ŝatis havi lin konstante apud si, kaj muta, nepenetrebla pri ĉio kio tuŝis liajn internajn sentojn, li pensis preskaŭ laŭte antaŭ Tomo. Kiu povintus miri pri tio vidante kun kia tenera kaj sindona esprimo Tomo ĉien sekvis sian junan mastron !

- Nu, Tomo, diris Sanklaro la morgaŭon de la tago kiam li komencis la laŭleĝajn formalaĵojn por lia malsklavigo, mi baldaŭ faros de vi liberan viron; tial ŝnuru vian kofron, kaj pretigu vin foriri al Kentukio.

La subita fulmo de ĝojo kiu ekbrilis sur la vizaĝo de Tomo kiam, levante la manojn al la ĉielo, li ekkriis "Benata esti Disinjoro !" konsternis Sanklaron. Li bedaŭris ke Tomo estis tiel ĝoja forlasi lin.

- Vi ne tiom malbone pasigis vian tempon ĉi tie, por ke vi devas ĝoji eliri, Tomo, li seke diris.

- Ne, ne, mastro ! Ne esti tio, tio esti esti libera viro ! Jen tio kio feliĉigi min.

- He ! Tomo, ĉu vi ne pensas, ke pri tio kio tuŝas vin, vi nur pli bone fartis ne esti libera ?

- Ne, vere, mastro Sanklaro, diris Tomo kun energia entuziasmo; ne, vere !

- Sed, Tomo, neniam per viaj dek fingroj vi estus kapabla perlabori sufiĉe por vesti kaj nutri vin, kiel vi estis ĉe mi.

- Mi scii ĉion tion, mastro Sanklaro. Mastro esti tre bona, tro bona; sed mi pli bone ŝati havi malriĉajn vestaĵojn, kompatindan kabanon, tute mizeran, kaj havi tion por mi, ol havi ĉion belan de alia homo ! Mi pli bone ŝati tion, mastro; mi pensi ke esti nature.

- Mi supozas, Tomo. Tiel do, post ĉirkaŭ unu monato, ĉu vi foriros kaj forlasos min ? li diris per ĉagrena tono. Pri tio, mi ne vidas kialon por ke vi faru alimaniere, li aldonis kun pli gaja akcento. Li ekstaris kaj paŝadi en la ĉambro.

- Ne; ne dum la mastro esti kun doloro, diris Tomo. Mi resti kun mastro tiom longe kiom li bezoni min; se nur mi povi esti bona por li pri io.

- Tiom longe dum mi estos kun doloro, Tomo ? diris malgaje Sanklaro rigardante tra la fenestro. Bedaŭrinde ! Kiam mia doloro finiĝos !

- La tago kiam mastro Sanklaro esti kristano, diris Tomo.

- Kaj vi volus resti ĝis tiu tago ? Sanklaro daŭrigis duonridetante dum li sin turnis, kaj metis sian manon sur la ŝultron de Tomo. Ha ! Kompatinda senkulpa knabo ! Mi ne gardos vin ĝis tiam. Iru retrovi viajn edzinon kaj infanojn, kaj diru al ili ke mi amas ilin pro via amo !

- Mi fidi ke la tago veni, reparolis Tomo kun fervoro kaj larmoj en la okuloj; Disinjoro havi laboron por mastro.

- Laboron, he ! diris Sanklaro. Nu, Tomo, al kia laboro vi kredas min alvokota ? Ni iom vidu.

- Se kompatindulo kiel mi ricevi de Disinjoro taskon, kion ne kapabli fari por Disinjoro, Mastro Sanklaro, li kiu havi scion, riĉecon, amikojn !

- Tomo, vi ŝajnas al mi pensi ke Disinjoro tre bezonas nin, diris Sanklaro ridetante.

- Tio kion ni fari por liaj geestuloj, ni fari tion por li.

- Bonega teologio, Tomo; certe pli bona ol tiu kiun predikas doktoro B…

Ĉi tie la konversacio estis interrompata per la anonco de kelkaj vizitoj.

Marta Sanklaro sentis la perdon de Evnjo tiel profunde kiel estis donite al ŝi senti. Kaj ĉar ŝi posedis en la superega grado la kapablecon malfeliĉigi ĉiujn kiuj ĉirkaŭis ŝin, se eĉ malmulte ŝi tia estis, la geservistoj havis certe tro da kialoj bedaŭri sian junan mastrinon, kies la mildaj kaj karesaj manieroj tiel ofte protektis ilin kontraŭ la tiranaj postuloj de ŝia patrino. La kompatinda Avino kiu, senigita de siaj familiaj korinklinoj, trovis nur konsolon en ĉi tiu kara infano, tiel bela, tiel gracia, estis aparte korpremita. Ŝi ploris tage kaj nokte, kaj la troo de ŝia doloro, faris ŝin malpli lerta kaj malpli vigla apud ŝia mastrino, tio kio senĉese altiris sur ŝia senhelpa kapo tondron da insultoj.

Fino Ofelio ankaŭ sentis ĉi tiun perdon, sed ŝia lojala kaj kuraĝa animo eltiris de ĝi instruon por eterna vivo. Ŝi havis pli da mildeco, pli da afableco kaj ĉiam same diligenta en siaj hejmtaskoj, ŝi plenumis ilin kun kvieteco kaj fervoro, kiel iu kiu ne vane traserĉis en sia propra koro. Ŝi estis pli pacienca kun Topsi pri siaj klarigoj de la sankta teksto; ŝi ne plu evitis kontakton kun la infano, kaj ne devis kaŝi malbone briditan abomenon, ĉar ŝi ne plu sentis ĝin. Ŝi nun vidis ŝin tiel kiel Evnjo montris ŝin al ŝi, tra tiu radianta kompatemo kiu faris de ŝi senmorta estulinon, kiun Dio mem sendis al ŝi por konduki ŝin al virto, al eterna gloro. Topsi ne fariĝis sanktulino, sed la vivo kaj la morto de Evnjo okazigis en ŝi rimarkindan ŝanĝon. Ŝia rigida senzorgeco malaperis. La sentemo, la espero, la deziro atingi bonon vekiĝis. La lukto nun komenciĝis; lukto neregula, neegala, ofte interrompita, sed ĉiam rekomencita.

Iam kiam fino Ofelio sendis serĉi Topsion, ŝi eniris haste kaŝante ion en sia sino.

- Kion vi ĵus fari, malica sorĉistineto ? Mi veti ke vi denove ŝteli ! diris la trudema Roza, kiu estis sendita por alvoki ŝin, kaj samtempe ŝi abrupte ekkaptis ŝin per la brako.

- Ĉu vi bonvoli malteni min, fraŭlino Roza ! diris Topsi baraktante; ne esti viaj aferoj !

- Ne provi esti malrespekta ! Mi vidi vin kaŝi ion; mi koni viajn lertaĵojn.

Kaj Roza provis priserĉi ŝin, dum Topsi, furioza, kuraĝe defendis per batoj de piedoj kaj pugnoj tion kion ŝi rigardis kiel sian rajton. La bruego kaj tumulto de la batalo altiris finon Ofelion kaj Sanklaron.

- Ŝi ŝteli ! diris Roza.

- Ne esti vere ! kolerkriis Topsi plorĝemanta pro pasio.

- Donu ĝin al mi, kio ajn ĝi estas ! diris firme fino Ofelio.

Topsi hezitis; sed post dua ordono, ŝi eltiris el sia sino paketon volvitan en la piedo de malnova ŝtrumpo.

Fino Ofelio malvolvis la ŝtrumpon. Troviĝis en ĝi eta libro donita al Topsi de Evnjo, enhavanta versiklon el la sankta Skribo por ĉiu tago de la jaro, kaj paperon enhavantan la harbuklon kiun ŝi ricevis en la memorinda tago kiam Evnjo faris siajn lastajn adiaŭojn.

Sanklaro estis profunde kortuŝita. La libreto estis volvita en longa strio el nigra krepo, ŝirita de la funebraj drapiraĵoj.

- Kial vi envolvis ĉi tiun libron per tio ? diris Sanklaro levanta la krepon.

- Ĉar…, ĉar…, tio veni de fraŭlino Evnjo. Ho ! Ne demeti ĝin ! ŝi diris. Bonvoli ne demeti ĝin !

Ŝi surplanke sidiĝis, kaj kovrante al si la vizaĝon per sia antaŭtuko, ŝi singultis per ĉiuj siaj fortoj.

Ĝi estis stranga miksaĵo de patoso kun groteskaĵo : Ĉi tiu malnova eta ŝtrumpo, ĉi tiu nigra krepo, ĉi tiu libro de la sankta teksto, ĉi tiu blonda kaj silkeca buklo, Topsi kaj ŝia aflikto.

Sanklaro ridetis; sed estis larmoj en liaj okuloj kiam li diris : "Nu, nu, ne ploru; ni redonos ilin al vi". Li kolektis la disajn objektojn, ĵetis ilin sur la genuojn de la knabineto kaj kuntiris finon Ofelion en la salonon.

- Mi reale kredas ke vi povos fari ion de ŝi, li diris montrante la infanon per fingro super sia ŝultro. Ĉiu menso kapabla senti sinceran doloron taŭgas por bono. Provu, penu fari ion de ŝi.

- La infano multe progresis, diris fino Ofelio, kaj mi vere esperas. Sed, Aŭgusteno, ŝi apogis sian manon sur la brakon de Sanklaro, necesas ke mi demandu ion al vi : al kiu ŝi apartenas ? Ĉu al vi aŭ al mi ?

- He, mi donis ŝin al vi, rebatis Aŭgusteno.

- Ne laŭleĝe. Mi volas laŭleĝe havi ŝin al mi, diris fino Ofelio.

- Fi do, kuzino ! Kion pensos la Aboliciisma Societo ? Ĝi ordonos almenaŭ unu fastotagon pro via renegateco, se vi fariĝos sklavposedantino !

- Sensencaĵoj ! Mi volas ke ŝi estu mia por rajti konduki ŝin en liberan ŝtaton, kaj doni al ŝi sian liberecon. Tiam ĉio kion mi strebas fari, ne perdiĝos.

- Ha ! Kuzino, kiom da "malbonoj" povas estigi via furiozo por fari bonon ! Neeblas al mi kuraĝigi vin.

- Mi petas al vi rezoni, ne ŝerci, diris fino Ofelio. Ne utilas ke mi provu fari de ĉi tiu infano kristaninon, se mi ne savas ŝin de ĉiuj riskoj kaj ĉiuj malsukcesoj de la sklaveco. Ĉu vi reale deziras doni ŝin al mi ? Tiam faru al mi laŭleĝan akton, laŭregulan donacion.

- Bone, bone, mi faros tion, diris Sanklaro. Li sidiĝis, kaj malfaldis la gazeton.

- Sed mi volas ke la afero estu tuj farita.

- Kio tiom urĝas vin ?

- Ĉar estas nur la nuneco por agi, diris fino Ofelio. Nu ! Jen papero, plumo, inko, skribu.

Sanklaro, kiel plej multaj homoj el sia humoro, vere malŝatis la nunan tempon; kaj la pozitiva kaj insista rigoreco de fino Ofelio estis por li neeltenebla.

- Nu, kio estas ? Ĉu do vi ne povas fidi mian parolon ? Oni kredus ke vi lernis de la judoj kiel ĉikani kompatindulon.

- Mi volas esti certa pri mia rajto, diris fino Ofelio. Vi povas morti aŭ bankroti, kaj tiam Topsi estus aŭkciota, spite al ĉiuj miaj klopodoj.

- Vi vere estas mirinde antaŭvidema ! Nu, ĉar mi estas en la manoj de Jankio, estas nenio farebla krom cedi.

Sanklaro rapide skribis donacian akton; afero des pli facila por li, ke li estis bone informita pri la formalaĵoj de la leĝo; li subskribis ĝin per majuskloj finitaj de grandioza parafo.

- Jen ! Mi esperas ke ĝi estas nigro sur blanko, fraŭlino el Vermonto, li diris dum li prezentis ĝin al ŝi.

- Vi estas brava knabo, ŝi diris ridetanta. Sed ĉu ne necesas ankoraŭ subskribon de atestanto ?

- Ho ! Jes, tio estas tedega ! Marta, li diris malfermante la pordon de la apartamento de sia edzino, mia kuzino deziras havi unu el viaj aŭtografoj; surmetu tien vian nomon, bonvolu.

- Kio tio estas ? demandis Marta traleganta la paperon. Estas ridinda ! Mi kredis kuzinon Ofelion tro pia por fari tiajn hororojn ! Kaj ŝi senzorgeme subskribis. Sed se ŝi libervole prenis ĉi tiun beletan artiklon, ŝi certe povas konservi ĝin.

- Topsi nun estas via per korpo kaj animo, diris Sanklaro prezentante al ŝi la akton.

- Ŝi ne estas mia pli ol antaŭe, reparolis fino Ofelio. Neniu krom Dio rajtas doni ŝin al mi. Sed almenaŭ mi nun povas protekti ŝin.

- Nu, ŝi estas via, per jura fikcio, diris Sanklaro. Li reiris en la salonon kaj reprenis sian ĵurnalon.

Fino Ofelio, malmulte atentema resti vidalvide kun Marta, sekvis lin post esti zorge ordiginta la akton.

- Aŭgusteno, ŝi subite diris interrompante sian trikadon, ĉu vi faris disponojn por viaj homoj en okazo de morto ?

- Ne, respondis Sanklaro, kaj li daŭrigis sian legadon.

- Tiam via tuta indulgo al ili povas tre rapide fariĝi granda krueleco.

Sanklaro ofte havis la saman penson; sed li senzorgeme respondis : "Mi intencas fari disponojn".

- Kiam ?

- Ho ! Unu el ĉi tiuj tagoj.

- Kio se vi mortus antaŭe ?

- Ha tio, sed kuzino, kio do estas ? diris Sanklaro. Li flankenmetis sian gazeton kaj rigardis ŝin. Ĉu vi hazarde videtas en mi ian simptomojn de flava febro aŭ de ĥolero, ke vi tiom fervoras pri miaj transtombaj aranĝoj ?

- Ĉe la mezo de la vivo, ni alproksimas al la morto, respondis serioze fino Ofelio.

Sanklaro ekstaris, kaj metante la gazeton sur la tablon, li direktis sin al pordo eliranta al la galerio, por ĉesigi konversacion kiu tute ne plaĉis al li. Li maŝine ripetis la lastajn vortojn : "la morto !" Apogante sin sur la balustrado, li rigardis la ŝprucantan akvon leviĝi kaj refali en la basenon el marmoro; li vidis, kiel tra konfuza nebulo, la florojn, la arbustojn, la vazojn kiuj ornamis la korton, kaj liaj lipoj ankoraŭ murmuris la misterajn vortojn, tiel ofte elkraĉitaj de ĉiuj, kaj kun tiel terura signifo : "La MORTO !"

- Estas strange, li diris, ke ekzistas tia nomo, tia afero, kaj ke ni senĉese forgesas ĝin ! Ke iu estulo povas hodiaŭ vivi, bela, vigla, plena de espero, de deziro, kaj morgaŭ, senmova, malvarma, senviva, forpasinta por ĉiam !

La vespero estis varma kaj hela; li iris ĝis la fino de la galerio kaj trovis tie Tomon absorbitan en lia Biblio, sekvantan per fingro ĉiun vorton, kaj fervore murmurante ĝin duonlaŭte.

- Ĉu vi volas ke mi legu por vi, Tomo ? diris Sanklaro, sidiĝanta apud li.

- Se plaĉi al mastro, diris dankeme Tomo, tio esti multe pli klara kiam mastro legi…

Sanklaro prenis la libron, kaj traserĉanta per la okuloj, li komencis unu el la fragmentoj kiujn Tomo plej surskribis per strioj de inko, liaj kutimaj signoj :

- Kiam la Filo de homo venos ĉirkaŭata de sia gloro kaj akompanata de ĉiuj siaj sanktaj anĝeloj, tiam li sidos sur la trono de sia gloro. Kaj ĉiuj nacioj kolektiĝos antaŭ li; kaj li disigos unujn de la aliaj, kiel la paŝtisto apartigas la ŝafinojn de la virkaproj.

Sanklaro legis per vigla voĉo ĝis kiam li atingis la lastajn versikloj:

- Tiam la Reĝo diros al tiuj kiuj estos ĉe sia maldekstro : Malbenitaj, foriru de mi kaj iru al la eterna fajro ! Ĉar mi malsatis, kaj vi ne donis al mi por manĝi; mi soifis, kaj vi ne donis al mi por trinki; mi estis fremdulo, kaj vi ne gastigis min; mi estis nuda, kaj vi ne vestis min; mi estis malsana kaj en malliberejo, kaj vi ne vizitis min. Tiam ĉi tiuj ankaŭ respondos al li dirante : Disinjoro, kiam ni vidis vin malsati aŭ soifiesti fremda aŭ nuda aŭ malsana aŭ en malliberejo, kaj ni ne helpis ? Tiam Li respondos al ili dirante : Vere ja, mi diras al vi ke ĉar vi ne faris ĉi tiujn helpojn al iu el ĉi tiuj malgravuloj, vi ankaŭ tute ne faris tiujn al mi. (Mateo 25:33-46)

Sanklaro ŝajnis tuŝita de ĉi tiu lasta versiklo. Li unuafoje legis ĝin, poste duafoje pli malrapide, kvazaŭ li pesus ĉiun vorton de ĝi.

- Tomo, li diris, ĉi tiuj homoj tiel severe punitaj ŝajnas al mi esti nur precize farintaj tion kion mi faris : vivi dolĉan, facilan, honorindan vivon, sen zorgi pri la amaso da siaj fratoj kiuj malsatis, kiuj soifis, kiuj estis malsanaj aŭ en malliberejo.

Tomo ne respondis.

Sanklaro stariĝis kaj paŝis de la komenco ĝis la fino de la verando, enprofundiĝinta en siaj pensoj. Necesis ke dufoje Tomo rememorigu al li ke la te-sonorilo sonoris.

Li iris al la salono, ankoraŭ distrita kaj pensema.

Post la teo, Marta sin etendis sur tolseĝon, kaj kovrita de kulvualo, baldaŭ dormis. Fino Ofelio aktive trikis silente. Sanklaro sidiĝis ĉe la piano kaj improvizis laŭ milda kaj melankolia modalo. Absorbita en profunda revado, li ŝajnis konversacii kun si mem per melodia lingvo. Li ekhaltis, malfermis tirkeston, eltiris el ĝi malnovan muzikan kajeron kaj komencis turni la foliojn flavigitajn de la tempo.

- Ĝi estis unu el la kajeroj de mia patrino, li diris al fino Ofelio; jen ŝia skribaĵo; venu vidi. Ŝi kopiis kaj aranĝis ĉi tiun kanton laŭ rekviemo de Mozarto.

Fino Ofelio venis antaŭen kaj rigardis.

- Ŝi ofte kantis ĝin, daŭrigis Sanklaro. Mi ankoraŭ kredas aŭdi ŝin.

Li preludis per kelkaj malakutaj tonoj, kaj komencis la antikvan kaj solenan latinan himnon de Dies irae(1).

Tomo, kiu aŭdis de la ekstera galerio, alvenis ĝis la pordo, altirita de la sono, kaj restis tie tute kortuŝita. Li ne komprenis la vortojn, sed la muziko kaj la voĉo skuis al li la animon, ĉefe ĉe la plej patosaj pecoj. Tomo eĉ multe pli simpatiintus kun ĉi tiu kanto, se li komprenintus la belajn parolojn :

Recordare, Iesu pie,

quod sum causa tuæ viæ,

ne me perdas illa die.

Quærens me sedisti lassus,

redemisti crucem passus;

tantus labor non sit cassus.(2)

Sanklaro metis en ĝi profundan kaj penetreman esprimon. Ĉi tiu malhela valo da larmoj ŝajnis al li fermita, kaj li kredis aŭdi la voĉon de sia patrino miksiĝi kun sia. La voĉo kaj la instrumento vibris kaj tremetis en la sama vivo sub la potencaj agordoj trovitaj por lia lasta Rekviemo, de la animo de Mozarto preta eskapi el ĝia malliberejo.

Kiam Sanklaro finis kanti, li restis dum kelkaj momentoj kun la kapo klinita sur la mano; fine li stariĝis kaj paŝadis tien kaj reen.

- Kia superbela koncepto tiu de la Lasta Juĝo ! li diris. La purigo de ĉiuj kulpoj, de ĉiuj akuzaĵoj amasigitaj ekde jarcentoj ! La solvo de ĉiuj moralaj problemoj per senfina saĝeco ! Jes, tio estas granda penso !

- Terure por ni ! rekomencis fino Ofelio.

- Ĉefe por mi, kiel mi supozas, diris Sanklaro, haltanta kun revema mieno. Mi ĉi vespere legis al Tomo la ĉapitron de Sankta Mateo kiu priskribas ĉi tiun momenton; mi estis kortuŝata de tio. Oni timas kelkan teruran krimon, kelkan ekscesaĵon atribuitan al tiuj kiuj estas forpelitaj el la ĉielo. Sed ne, ili estas kondamnitaj pro ne esti farintaj bonon, kvazaŭ ĉi tiu preterlaso enhavus la tutan imageblan malbonon.

- Eble maleblas de tiu kiu faras nenian bonon, ne fari malbonon, diris fino Ofelio.

- Tiam, daŭrigis Sanklaro, parolanta al si kun emocio, kion diri pri la homo vokata de sia propra koro, de sia edukado, de la malbonoj de la socio, al nobla tasko, kaj vane alvokata ? Pri la homo kiu, anstataŭ partopreni al la verko, vagis, neŭtrala, nedecidema spektanto de la luktoj, de la agonioj, de la mizeroj de siaj fratoj ?

- Mi diras ke li devas pripenti, diris fino Ofelio, kaj tuje komenci.

- Ĉiam praktika, ĉiam iranta rekte al celo, diris Sanklaro, duonrideto lumiganta lian vizaĝon. Vi neniam permesas kvaronhoron al ĝeneralaj pripensadoj. Senĉese vi abrupte haltigas min antaŭ la nuna minuto. Vi havas specon de eterna nuno, ĉiam ĉeestantan en via menso.

- La nuntempo estas la sola tempo kun kiu mi havas nenion por malimpliki, diris fino Ofelio.

- Kara eta Evnjo, kompatinda infano ! diris Sanklaro, ŝi trovis por mi, en la simpleco de sia animo, gravan farendaĵon.

Estis la unua fojo ekde la morto de Evnjo, ke li iom longe parolis pri tio. Li strebis regi sin, kaj daŭrigis :

- Laŭ miaj vidpunktoj pri kristanismo, mi ne kredas ke homo povas diri sin kristano, kaj ne energie protesti kontraŭ la monstra sistemo de maljusteco kiu estas la bazo de nia socio, kaj se necese, sin foroferi en la batalo.. Mi, almenaŭ, mi povus esti kristano nur je ĉi tiu kosto; kvankam mi certe havis interrilatojn kun multaj kleraj kaj piaj homoj kiuj faris nenion tian. Mi konfesas tion, la apatio de religiuloj pri ĉi tiu punkto, ilia blindeco pri la kruelaĵoj kiuj plenigis min da hororo, ĉefe kontribuis por skeptikigi min.

- Kun tiaj sentoj, kial nenion fari ? diris fino Ofelio.

- Ho ! Ĉar mi havis nur la bondezirecon kiu konsistas en tio sin etendi sur sofon kaj tie malbeni la eklezion kaj la klerikaron pro ne esti armeo da martiroj kaj da konfesantoj. Nenio esti pli simpla, kiel vi scias, ol montri al aliaj la vojon al martireco.

- Nu ! Ĉu vi agos alimaniere ekde nun ? demandis fino Ofelio.

- Nur Dio scias la estontecon, rebatis Sanklaro. Mi estas pli brava ol mi estis, ĉar mi perdis ĉion; kaj tiu kiu havas nenion por perdi, povas ĉion riski.

- Kion vi tuj faros ?

- Mia devo, mi esperas, rilate al malriĉuloj kaj humiluloj, komencante per miaj propraj geservistoj, por kiuj mi ankoraŭ nenion faris. Iam eble pli poste, oni vidos ke mi povis plenumi ion por la tuta klaso, ion por lavi mian landon de la honto kiun trudas al ĝi, antaŭ la okuloj de ĉiuj civilizitaj nacioj, la fian pozicion kiun ĝi prenis.

- Ĉu vi kredas ebla ke la nacio venu al libervola emancipo ?

- Mi nenion scias pri tio. La tempo estas por grandaj agoj. La heroeco kaj la sindonemo aperas, tie kaj tie, sur la tero. La hungaraj nobeloj, malfavore al grandegaj riĉaĵoj, liberigis milionojn da servutuloj. Povas ankaŭ troviĝi inter ni malavaraj animoj, kiuj ne taksas la honoron kaj la justecon per dolaroj kaj cendoj.

- Mi apenaŭ kuraĝas kredi tion, diris fino Ofelio.

- Ni supozu ke, morgaŭ amase leviĝante, ni fine emancipus; kiu edukus ĉi tiujn milionojn da estuloj ? Kiu instruus ilin uzi liberecon ? Ili neniam sukcesos sin rangi inter ni. La fakto estas ke ni mem estas tro pigraj, tro nekompetentaj, por doni al ili la ideon pri la necesa energio por formi homojn. Necesos al ili elmigri al la Nordo, kie la laboro estas moda kaj eniĝas la morojn. Nu, diru al mi, ĉu via kristana filantropio estos sufiĉe fortika por taski al si eduki ilin, rangigi ilin ? Vi sendas milojn da dolaroj al eksterlandaj misioj, sed ĉu vi akceptus paganojn meze de viaj urboj ? Ĉu vi donus al ili vian tempon, viajn zorgojn, vian monon, por fari de ili kristanojn ? Jen tio kion mi volas scii. Se ni emancipus, ĉu vi edukus ? Kiom da familioj troviĝos en via vilaĝo, ĉiu inklina gastigi nigrulon kaj lian edzinon, instrui ilin, toleri iliajn malperfektaĵojn, peni plibonigi ilin ? Kiuj komercistoj dungos Adolfon de mi, se mi volas fari de li komizon ? Kiuj laboristoj, se mi deziras ke li lernu metion ? Kiom da lernejoj estas en la nordaj ŝtatoj, kie Jane kaj Roza estu akceptitaj ? Kaj tamen ili estas tiel blankaj kiel multaj virinoj de Nordo aŭ de Sudo. Vi vidas tion, kuzino, mi volas ke oni rekonu niajn meritojn. Nia pozicio estas malbona, pro tio ke ni estas la evidentaj subpremantoj de la nigrulo, sed la kontraŭkristana antaŭjuĝo de la nordo subpremas lin preskaŭ same.

- Mi scias tion, diris fino Ofelio, mi dividis ĉi tiun antaŭjuĝon ĝis kiam mi komprenis ke estis mia devo venki ĝin, kaj mi esperas esti venkinta ĝin. Mi certas ke estas en la Nordo multaj bravaj homoj, kiuj nur bezonas esti bone informitaj pri ĉi tiu devo por plenumi ĝin. Certe estus pli granda sindonemo akcepti paganojn ĉe ni, ol sendi misiistojn ĉe ili; sed mi kredas ke ni farus tion.

- Vi farus tion, vi, diris Sanklaro, mi ne dubas pri tio. Kion vi ne farus, kondiĉe ke vi konsideru tion kiel devon !

- Mi ne havas tiel maloftan perfektecon, reparolis fino Ofelio. La aliaj same agus se ili vidus la aferojn laŭ la sama vidpunkto. Mi intencas hejmen kunvenigi Topsion kiam mi reiros tien. Mi imagas ke oni unue rigardos rondokule, sed mi kredas ke oni fine vidos kiel mi. Krome mi scias ke estas multaj homoj en la Nordo, kiuj faras ĝuste tion kion vi diras.

- Jes, malplimulto; sed se ni komencus emancipi iom pli rapide, ni baldaŭ aŭdus pri vi !

Fino Ofelio nenion rebatis. Estis silento dum kelkaj momentoj, kaj la vigla fizionomio de Sanklaro ekprenis malĝojan kaj reveman esprimon.

- Mi ne scias, li diris, tion kio ĉi vespere tiom memorigas al mi pri mia patrino ! Mi havas strangan senton; ŝajnas al mi ke ŝi ĉeestas, apud mi. Ĉio kion ŝi kutimis diri al mi, revenas al mi en la menso. Estas strange ke aferoj de la pasinteco tiel subite reviviĝas !

Li paŝadis tien kaj reen dum kelkaj minutoj, poste li diris : "Mi kredas ke mi tuj promenetos eksteren por ekscii la vesperajn novaĵojn". Li prenis sian ĉapelon, kaj eliris.

Tomo sekvis lin ekster la korto sub la volbon kaj demandis al li ĉu li devis akompani lin.

- Ne, mia knabo, diris Sanklaro, mi revenos post unu horo.

Tomo sidiĝis sub la galerio. Estis bela lunlumo. Li sekvis per la okuloj la luman ŝprucon de la akvoj kaj ilia ŝaŭmanta falo en la fontano; li aŭskultis ilian murmuron. Li pensis pri la loĝejo : li baldaŭ estos libera viro; libera laŭplaĉe reiri tien. Per kia ardo li ne laborus por elaĉeti siajn edzinon kaj infanojn ! Li rigidigis la muskolojn de siaj fortikaj brakoj, ĝoja pro la ideo ke ili post nelonge apartenos al li, kaj ke ili helpos lin por malsklavigi lian familion. Poste lia pensado sin redirektis al lia nobla juna mastro, kaj li recitis la preĝon kiun li ĉiutage faris por li. Evnjo poste venis; la bela Evnjo, kiu nun estis anĝelo inter la anĝeloj. Li tiel longe pensis pri ŝi, ke ŝajnis al li vidi la brilan vizaĝon, enkadrigitan en oraj haroj, rigardi lin tra la vapora nebulo. Pensante, li endormiĝis; li dumsonĝe vidis Evnjon, kiu alkuris al li saltegante, kiel estis ŝia kutimo, kun girlando da jasmeno en la haroj, rozetaj vangoj kaj ĝojradiantaj okuloj. Sed, dum li kontemplis ŝin, ŝi iom post iom altiĝis super la tero, ŝiaj vangoj paliĝis, ŝiaj okuloj ekprenis ĉielan kaj profundan brilon, ora aŭreolo ĉirkaŭis ŝian kapon, kaj ŝi malaperis. Tomo estis abrupte vekita de laŭtegaj batadoj frapitaj sur la pordo, kaj de la sono de pluraj voĉoj deekstere.

Li rapidis malfermi. Viroj eniris kun pezaj paŝoj kaj mallaŭte parolantaj; ili portis korpon, envolvitan en mantelo, kuŝantan sur brankardo. La lumo de la stratlanterno lumigis la vizaĝon. Tomo eligis krion de teruro kaj de malespero, kiu eĥiĝis foren sub la galerioj; kaj la viroj antaŭeniris, kun sia ŝarĝo, al la malfermita pordo de la salono, kie fino Ofelio ankoraŭ trikis.

Sanklaro eniris en trinkejon por trarigardi la vesperan gazeton. Dum li legis, du duonebriaj viroj ekkverelis; li kunigis siajn klopodojn al tiuj de kelkaj ĉeestantoj por disigi ilin; kaj provante eltiri el la manoj de unu el tiuj frenezuloj ponardon, li ricevis fatalan baton en la flanko.

La domo pleniĝas de krioj, de ĝemoj, de sovaĝaj lamentoj. La geservistoj ŝiris al si la harojn, ruliĝis teren, kuris ĉien kun delira mieno. Tomo kaj fino Ofelio solaj konservis iom da spiritvigleco. Marta havis konvulsiojn kaj nervajn atakojn. Laŭ ordono de fino Ofelio, unu el la sofoj de la salono estis haste preparita, kaj oni demetis tien la sangantan korpon. Sanklaro svenis sekve de doloro kaj perdo de sango; sed la zorgoj de fino Ofelio revivigis lin; li malfermis la okulojn, fikse rigardis tiujn kiuj ĉirkaŭis lin, poste liaj rigardoj, vage flugantaj en la ĉambro, haltis sur la portreton de sia patrino.

La kuracisto venis kaj ekzamenis; lia vizaĝo sufiĉe diris ke ne plu estis espero; sed li komencis bandaĝi la vundon. Fino Ofelio kaj Tomo kviete helpis lin, meze de la singultoj kaj krioj de la geservistoj, amasigitaj ĉe la sojlo de la pordoj kaj ĉe la fenestroj de la verando.

- Nun, diris la kuracisto, necesas forpeli eksteren ĉi tiun tutan homamasegon; la plej kompleta ripozo necesas.

Sanklaro malfermis la okulojn, kaj rigardis la afliktitajn kompatindulojn kiun fino Ofelio kaj la kuracisto provis resendi el la apartamento. "Kompatindaj geestuloj !" li murmuris, kaj amara esprimo de memriproĉoj pentriĝis sur liaj trajtoj. Adolfo obstine rifuzis eliri, la teruro paralizis al li la menson : li sin ĵetis teren, kaj nenio povis persvadi lin restariĝi. La aliaj cedis al la insistado de fino Ofelio, kiu diris al ili ke la vivo de ilia mastro dependis de ilia rapideco obei.

Sanklaro povis malfacile paroli. Li restis kun fermitaj okuloj; sed estis tro evidente ke li luktas kun doloraj pensoj. Li metis sian manon sur tiun de Tomo, genuanta apud li, kaj diris : "Tomo ! kompatinda knabo !"

- Kio, mastro ? diris maltrankvile Tomo.

- Mi mortiĝas ! li aldonis premante al li la manon. Preĝu !

- Se vi dezirus pastron… rekomencis la kuracisto.

Sanklaro kapneis, kaj insiste denove diris al Tomo: "Preĝu !"

Kaj Tomo preĝis per sia tuta spirito, per ĉiuj siaj fortoj, por la animo kiu baldaŭ foriros, por la animo kiu, de la fundo de siaj grandaj okuloj bluaj kaj melankoliaj, ŝajnis rigardi lin tiel malĝoje. Ĝi fakte estis la preĝo prezentita en larmoj kaj korŝiro.

Kiam Tomo ĉesis paroli, Sanklaro baraktis, kaptis lian manon kaj emocie rigardis lin; sed nenion diris. Li fermis la okulojn sen malstreĉi sian tenon; ĉar, ĉe la pordoj de la eterneco, nigra mano kaj blanka mano fermiĝas en la sama kuntiriĝo. Li dolĉe murmuris, per hakataj intervaloj :

Recordare, Iesu pie,

ne me perdas illa die

Quærens me sedisti lassus,.(2)

Paroloj kiujn li kantis dum ĉi vespero mem, petegantaj paroloj direktitaj al Senfina Favorkoreco. Liaj lipoj moviĝis, laŭmezure kiam eliris fragmentoj de la sankta himno.

- Lia menso perdiĝas, diris la kuracisto.

- Ne ! Li alvenas ! Li alvenas… finfine ! diris energie Sanklaro, finfine ! finfine !

La penado elĉerpis lin; la paleco de la morto kovris lian vizaĝon. Sed kun ĝi malsuprenvenis, kiel sur la flugiloj de kompata anĝelo, la admirinda esprimo de paco de laca infano kiu endormiĝas.

Li tiel restis dum kelkaj sekundoj. Ni vidis ke la ĉiopova mano estis etendinta al li. Ĵus antaŭ ol la spirito disiĝis, li denove malfermis la okulojn kaj, kun subita ekbrilo de ĝojo kaj de dankemo, li ekkriis : "Mia patrino !"

Poste li forlasis la spiriton.

1  Poemo latine verkita pri la temo de la kolero de Dio dum la tago de la Lasta Juĝo.

2 Vidu meze de la retpaĝo : Himno por la matena laŭdo.

Last edited: 24/11/2021

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment