35. La Potenco estas flanke de la Subpremantoj.
Tial mi pli estimas la mortintojn kiuj jam mortis
ol la vivantojn kiuj ankoraŭ vivas.
La nokto progresis, kaj Tomo, ĝemanta kaj sanganta, kuŝis sola sur la grundo, sub ia hangaro samlima kun la staplejo, inter pecoj de rompitaj maŝinoj, stakoj da difektita kotono kaj aliaj disrompitaĵoj tie amasigitaj pro neglekto kaj tempo.
La nokto estis ŝvitiga, sufoka; la densa aero entenis svarmon da moskitoj, kies kruelaj mordoj ankoraŭ pliakrigis la senĉesan doloron de liaj vundoj. Brula soifo, la plej netolerebla el ĉiuj torturoj, plenigis la mezuron de liaj fizikaj doloroj.
- Ho bona Disinjoro ! Mallevi viajn rigardojn ! Doni venkon al via servanto; doni al li venkon en liaj provadoj ! preĝis la kompatinda Tomo en sia angoro.
Paŝado sonis malantaŭ li; la lumo de lanterno subite blindigis lin.
- Kiu estio ĉi tie ? Ho ! Por la amo de la Savanto, iom da akvo ! Kasiso, ĉar estis ŝi.
Ŝi teren metis sian lanternon, verŝis akvon el botelo, levis la kapon de Tomo kaj trinkigis lin. Li malplenigis la unuan glason, poste la duan, kun la sama febra ardo.
- Trinku je via soifo, ŝi diris. Mi anticipe sciis tion kio ĝi estus. Ne estas la unua fojo ke mi eliras nokte por alporti akvon al kompatinduloj kiel vi.
- Dankon, mastrino, diris Tomo, kiam li estis trinkinta.
- Ne nomu min mastrino, ŝi amarece interrompis lin. Mi estas nur mizera sklavo kiel vi, pli senhonorigita ol vi iam ajn povus esti. Sed, ŝi daŭrigis alproksimiĝante al la pordo, kaj enen tirante malgrandan pajloliton kiun ŝi kovris per tukoj trempitaj en malvarma akvo, provu, mia kompatinda knabo, ruligi vin sur ĝin.
Rigida kaj dolorigita pro vundoj kaj kontuzoj, Tomo malrapide realigis ĉi tiun moviĝon; sed kiam li sukcesis, tiu malvarmeteco tuj sentigis al li senseblan kvietiĝon.
La virino, kiun longa praktikado apud viktimoj de sovaĝeco lertigis pri la arto resanigi, utiligis ĉiujn siajn zorgojn al Tomo, kaj li fartis pli bone.
- Nun, ŝi diris post esti metinta lian kapon sur pako de difektita kotono kiel kolbaskuseno, jen, mi kredas, ĉio kion mi povas fari por vi.
Tomo dankis ŝin; ŝi sidiĝis sur la grundo, ĉirkaŭigis siajn genuojn per siaj du brakoj kaj fikse rigardis antaŭ si, kun amara kaj dolora esprimo. Ŝia pajla ĉapelo falis, kaj la longaj ondaj fluoj de ŝia nigra hararo falante enkadrigis ŝian strangan kaj melankolian vizaĝon.
- Estas vana peno, kompatinda knabo mia ! ŝi fine diris; ne utilas provi tion kion vi provis. Vi estis kuraĝa, vi havis rajton por vi; sed, kredu min, lukti estas senutila kaj nediskutebla. Vi estas en la ungegoj de la diablo, li estas la plej forta; necesas cedi.
Cedi ! Bedaŭrinde ! Ĉu la homa malkuraĝo, fizika senhelpeco ne jam flustris tion al li ? Tomo ektremis, ĉar ĉi tiu virino, kun sia amara akcento, siaj sovaĝaj okuloj, sia dolora voĉo, aperis al li kiel la enkarniĝinta tento kontraŭ kiu li baraktis dum la tuta tago.
- Ho Disinjoro ! Ho Disinjoro ! li ĝemis. Kiel mi cedus ?
- Por kio utilas alvoki Disinjoron ? Li ne aŭdas, diris firme la virino. Ne estas Dio, mi ne kredas; aŭ se Li estas, Li decidiĝis kontraŭ ni. Kontraŭ ni, ĉio interligiĝas, ĉielo kaj tero. Ĉio pelas nin al infero. Kial ni ne iros tien ?
Ĉe ĉi tiuj sendiaj kaj funebraj paromoj, Tomo fermis la okulojn kaj tremetis.
- Vi vidas tion, ŝi daŭrigis, vi scias nenion pri ĉi tie; sed mi scias. Ĉi tie, dum kvin jaroj, mi estis piedpremata, korpo kaj animo, sub la piedo de ĉi tiu viro, kaj mi malamas lin kiel mi malamas Satanon ! Ĉi tie, vi estas sur izolita plantejo, dek mejlojn (+/-16Km) for de ĉiuj aliaj, meze de marĉoj. Ne unu blankulo por atesti, ĉu oni bruligas vin vivan, ĉu oni brogas vin, ĉu oni dispecigas vin, ĉu oni ĵetas vin kiel nutraĵon al hundoj, ĉu oni pendigas vin post esti elvipinta vin. Ĉi tie neniu dia aŭ homa leĝo kiu povu protekti vin, vin aŭ iun ajn el ni. Kaj li, ĉi tiu viro, ne estas indignindaĵo sur la tero pri kiu li ne kapablas. Mi povus starigi la harojn sur la kapo, kunbatigi la dentojn de la plej kuraĝaj, se mi nur dirus tion kion mi vidis, tion kion mi sciis ĉi tie. Kaj nenia kontraŭstaro eblas ! Ĉu mi volis vivi kun li ? Ĉu mi ne estis virino delikate edukita ? Kaj li, boneco de la ĉielo ! kio li estis, kaj kio li estas ? Kaj tamen mi vivis kun li dum ĉi tiuj kvin jaroj, malbenante ĉiun horon de mia vivo, nokte kaj tage. Nun li akiris novan estulinon, apenaŭ dekkvinjaran infanon. Ŝi, ŝi diris, estis pie edukita. Bona mastrino instruis ŝin por legi la Biblion, kaj ŝi alportis sian Biblion kun si, en ĉi tiun inferon !
Kaj la virino eksplodis per ekridego funebra kaj akrasona, kies sono eĥis sub la malnova ronĝita hangaro kiel la eĥo de alia mondo.
Tomo kunigis la manojn; ĉio estis hororo kaj mallumo.
- Ho Jesuo ! Sinjoro Jesuo ! Ĉu vi tute forlasi viajn kompatindajn geestulojn ? li ekkriis. Helpon, Disinjoro, mi sinki !
La virino daŭrigis per severa voĉo.
- Kaj kio estas la mizeraj dormantaj hundoj, viaj kunlaborantoj ? Ĉu ili meritas ke vi suferu pro ili ? Ne unu kiu, por la plej malgranda gajno, sin turnis kontraŭ vin ! Ili ĉiuj estas, unu rilate al la alia, sendankaj, kruelaj, senmoraligataj. Kial martirigi vin profite al ili ?
- Kompatindaj homoj ! diris Tomo; kiu krueligi ilin ? Se mi cedi unu fojon, mi alkutimiĝi, kaj iom post iom mi hardiĝi kiel ili ! Ne! Ne, mastrino ! Mi perdi ĉion, edzinon, infanojn, kabanon kaj bonan mastron kiu liberigi min se li vivi unu semajnon pli. Mi perdi ĉion en ĉi tiu mondo, por ĉiam, por eterne. Nun mi ne povi ankaŭ perdi la ĉielon ! Ne, mi ne voli fariĝi kruela !
- Sed Disinjoro ne povas imputi tion al ni kiel krimon, diris la virino. Ĉu oni ne cedigis nian volon ? Li postulos konton pri tio de niaj persekutantoj !
- Jes, diris Tomo, sed tio ne malhelpi nin krueliĝi. Se mi iam fariĝi tiel senkora, tiel hardita kiel Tembo, la maniero per kiu mi atingi tion ne fari grandan diferencon. Esti fariĝi malbone, esti tio kiu timigas min.
La virino fiksis al Tomo siajn konfuzitajn kaj malhelajn okulojn, kvazaŭ nova penso trafis ŝin. Ŝi eligis obtuzan ĝemon kaj ekkriis : "Ho kompaton ! Vi diras veron ! Ho ! Ho ! Ho !" Kaj ŝi falis sur la grundon, kun plorĝemoj kiel premegita homo, tordiĝante pro troo da moralaj suferoj.
Estis silento, dum kiu iliaj spiroj aŭdiĝis, poste Tomo mallaŭte diris : "Ho ! Bonvoli, mastrino ?"
La virino ekstaris; ŝia vizaĝo reakiris sian kutiman esprimon, amara kaj malgaja.
- Bonvoli, mastrino, mi vidi ilin ĵeti mian jakon en tiun angulon tien, kaj en la poŝo de mia jako troviĝas mia Biblio. Se mastrino bonvoli atingi ĝin por mi ?
Kasiso serĉis en la poŝo kaj eltiris el ĝi la libron. Tomo tuj malfermis ĝin al markita kaj tre eluzita paĝo. Estis la lastaj scenoj en la vivo de Tiu kies vundoj resanigis nin.
- Se mastrino esti tiel bona por legi al mi ĉi tiun ekstrakton al mi, ĝi ankoraŭ pli bone efiki ol akvo.
Kasiso ekprenis la libron kun orgojla kaj indiferenta mieno kaj trarigardis la paĝon. Poste ŝi legis per milda kaj sonora voĉo, kun rimarkinda precizeco de intonacio, ĉi tiun kortuŝan rakonton pri gloro kaj angoro. Ofte, legante, ŝia voĉo aliiĝis kaj tute mankis al ŝi. Tiam ŝi haltis, aranĝis sian vizaĝon ĝis kiam ŝi tute sin regis. Kiam ŝi alvenis al ĉi tiuj vortoj : "Patro mia, pardonu ilin, ĉar ili ne scias tion kion ili faras" (Luko 23, 34). Ŝi demetis la libron teren, kaj kaŝante sian vizaĝon en la dikaj amasoj de siaj haroj, ŝi tute laŭte plorsingultis kun spasma vigleco.
Tomo ankaŭ ploris kaj murmuris sufokitan preĝon.
- Se ni nur povi fari kiel li ! li suspiris. Kiam ni pensi ke tio ŝajni tiel nature al li, kaj ni, ni bezoni tiel forte batali ! Ho Savanto, helpi nin ! Ho ! Helpi nin, benita Sinjoro Jesuo !
- Mastrino, diris Tomo post momento, mi bone vidi ke vi esti tre super mi pri ĉio; sed esti iu afero kiun vi povi lerni eĉ de kompatinda Tomo. Vi diri ke Disinjoro decidiĝi kontraŭ ni, ĉar Li lasi nin esti insultataj kaj batataj; sed vidi tion kio okazi al sia propra Filo, la benita Sinjoro de gloro ! Ĉu Li ne ĉiam esti malriĉa ? Kaj ĉu iu el ni malleviĝi tiel malalte kiel Li ? Disinjoro ne forgesi nin, mi estas kiel certa pri tio ! Se ni suferi kun li, ni ankaŭ poste reĝi, la Skribo diri tion. Sed se ni fornei Lin, Li ankaŭ fornei nin. Ĉu ili ĉiuj ne suferi, Disinjoro kaj la siaj ? Ĉu la libro ne diri ke ili esti ŝtonumitaj kaj segitaj tra la korpomezo; ke ili iri laŭ la vojoj, vestitaj de kapraj feloj, persekutitaj, humiligitaj, torturitaj. La suferoj, tio ne esti kialoj por pensigi ke Disinjoro forturni sian vizaĝon de ni; sed ĝuste la malo, kondiĉe ke ni teni firme al li kaj ne cedi al peko.
- Sed kial Li metas nin tie kie ni ne povas malebligi nin peki ? diris la virino.
- Mi pensi ke ni povi ĉiam malebligi nin peki.
- Vi vidos ! reparolis Kasiso. Kion vi faros morgaŭ ? Ili denove torturos vin. Mi konas ilin. Mi ĉeestis al ĉiuj iliaj agoj. Mi ne povas elteni la penson pri tio kion ili faros travivi al vi. Ili finfine cedigos vin !
- Sinjoro Jesuo, ekkriis Tomo, mi meti mian animon inter viajn manojn ! Vi antaŭgardi ĝin, ho Disinjoro ! Ne lasi min peki !
- Mi jam aŭdis ĉiujn tiujn kriojn, ĉiujn tiujn preĝojn, diris Kasiso, kaj tamen ĉiuj estis rompitaj kaj sklavigitaj. Jen Emelina kiu provas rezisti; ankaŭ vi, vi provas; kial ? Necesos al vi rezigni aŭ morti iom post iom, colo post colo.
- Nu ! Mi morti ! diris Tomo. Ke ili daŭrigi la suferon tiel longe kiel ili voli, ili ne malhelpi min finfine morti ! Kaj, poste, ili ne plu povi ion ajn ! Mi esti liberigita ! Mi esti libera ! Mi scii ke Disinjoro helpi min; li konduki min tra la fajrego !
La virino nenion respondis. Ŝi sidiĝis, kun siaj nigraj okuloj atente fiksitaj al la tero.
- Eble tio estas la vojo ! ŝi flustris; sed pri tiuj kiuj cedis, ne plu estas espero, ne plu ! Ni vivas en malpureco kaj ŝlimo ĝis kiam ni sentas abomenon pri ni mem ! Ni sopiras morti, kaj ni ne kuraĝas mortigi nin ! Ne plu espero, ne plu espero ! Ĉi tiu infano, ŝi ĝuste havas la aĝon kiun mi havis.
- Rigardu min, ŝi diris, parolante rapide, rigardu, kaj vidu tion kio mi estas ! Nu ! Mi naskiĝis en abundeco. Miaj plej foraj memoroj revenigas min al la belega loĝejo, en kiu mi infano loĝis. Mi tiam estis lukse vestita, la homoj kaj amikoj de la domo superŝutis min per laŭdoj. La fenestroj de la salono malfermiĝis al ĝardeno, kaj estis tie kie mi kaŝludis sub la oranĝujoj, kun miaj gefratoj. Oni metis min en la monaĥinejo. Tie mi lernis muzikon, francan, brodadon, kion mi scias ? Dekkvarjaraĝe, mi eliris el ĝi por ĉeesti al la funebraĵoj de mia patro. Li mortis subite, kaj kiam ili volis vendi liajn nemoveblaĵojn, ili apenaŭ trovis sufiĉe por pagi la ŝuldojn. La kreditoroj starigis inventaron; mi estis aldonita en ĝi. Mia patrino estis sklavino, kaj mia patro ĉiam intencis malsklavigi min; sed li ne faris tion, kaj mi estis inkluzivita en la liston. Kvankam mi sciis kiu mi estis, mi neniam multe pripensis tion. Kiu estas preta vidi morti vigloplenan homon ? Mia patro mirinde bone fartis kvar horojn antaŭ sia morto. Li estis unu el la unuaj viktimoj de ĥolero en Nov-Orleano. La morgaŭon de la entombigo, lia edzino prenis siajn infanojn kaj foriris kun ili al la plantejo de sia patro. Mi pensis ke oni traktis min laŭ stranga maniero; sed mi ne komprenis kial. Juna advokato, komisiita por organizi la aferojn, venis ĉiutage, trairis la domon kaj respekte parolis kun mi. Iun posttagmezon li alkondukis kun li junulon kiun mi trovis pli bela ol ĉiuj junuloj kiujn mi ankoraŭ vidus. Mi neniam forgesos ĉi tiun vesperon de mia vivo. Mi promenis en la ĝardenoj kun li. Mi estis forlasita, afliktita, kaj li estis tiel bona, tiel tenera kun mi ! Li diris al mi esti vidanta min antaŭ ol mia eniro en la monaĥinejon, kaj esti ĉiam amanta min de tiam. Li promesis esti mia protektanto kaj mia amiko. Mallonge, kvankam li ne diris tion al mi, li pagis por mi du mil dolarojn (aktuale ±40.000€), kaj mi estis lia posedaĵo. Mi memvole fariĝis lia sklavino, ĉar mi amis lin. Mi amis lin, ripetis la virino haltante. Ho ! Kiom mi amis ĉi tiun viron ! Kiom mi ankoraŭ amas lin, mi amos lin ĝis mia lasta spiro ! Li estis tiel bela, tiel nobla, tiel alta ! Li metis min en grandiozan domon plenan de sklavoj, de ĉevaloj, de ekipaĵoj; li superŝutis min per tualetoj kaj juveloj. Ĉion kion monon povas fari, li fari tion. Sed mi taksis nenian valoron al liaj donacojn. Mi zorgis nur pri li ! Mi amis lin pli ol mian Dion, pli ol mian animon; kaj eĉ se mi volintus kontraŭstari lin, mia amo ne permesintus tion al mi.
Mi sopiris al nur unu afero, unu sola, fariĝi lia edzino, lia laŭleĝa edzino. Mi pensis ke, se li amus min, kiel li diris tion, ke se mi estus tio kion li ŝajnis kredi, li edziĝus kun mi kaj malsklavigus min. Sed li konvinkis min ke tio estis neebla; afero. Li certigis al mi ke se ni estus fidelaj unu al la alia, ni estus geedziĝintaj antaŭ Dio. Se ĉi tio estas vera, ĉu mi ne estis la edzino de tiu viro ? Ĉu mi ne estis fidela al li ? Dum sep jaroj, ĉu mi ne studis ĉiun el liaj rigardoj, ĉiun el liaj movoj; ĉu mi ne vivis, spiris nur por li ? Li trafis la flavan febron, kaj dum dudek noktoj mi flegis lin. Mi sola ja donis al li liajn trinkaĵojn kaj senĉese prizorgis lin. Li nomis min sian bonan anĝelon, li dankis min pro savi al li la vivon.
Ni havis du belajn infanojn. La unuenaskito estis knabo; ni nomis lin Heliaso kiel lia patro; li estis lia viva bildo. Li havis la samajn belajn okulojn, la saman frunton, la samajn buklajn harojn; li ankaŭ ricevis de li sian spriton, sian inteligenton, sian fieron. La eta Eliza, li diris, aspektis kiel mi. Li asertis ke mi estis la plej bela virino de Luiziano; li estis tiel fiera pri mi kaj la infanoj ! Li ŝatis vidi min mem elegante vesti ilin, promenigi nin en malkovrita kaleŝo, kolekti kun orgojlo la laŭdojn de la homamaso; li poste plenigis miajn orelojn kaj mian kapon per ili. Tio estis feliĉaj tempoj ! Neniu virino en la mondo (almenaŭ mi tiel opiniis) povis havi pli da feliĉo ol mi; sed tiam alvenos la malbonaj tagoj. Unu el liaj kuzoj venis al Nov-Orleano; intima amiko, pri kiu li opiniis mirindaĵon. Tuj kiam mi vidis lin, mi timis lin sen scii kial. Mi antaŭsentis ke li alportos al ni malbonŝancon. Li eliris kun Heliaso, kaj ĉi lasta ne plu revenis antaŭ la dua aŭ tria matene. Mi ne kuraĝis diri ion, ĉar Heliaso estis fiera, kaj mi timis inciti lin. Ĉi tiu amiko forlogis lin en luddomojn, Heliaso estis unu el tiuj kiuj, enirinte tien, ne plu eliras. Li prezentis lin al alia virino, kaj mi tuj vidis lian amon retiriĝi el mi. Li neniam diras tion al mi, sed mi vidis tion, mi sentis tion tagon post tago. Mia koro rompiĝis sen tio ke mi faris ian riproĉon al li. Tiuepoke la malbenita tentanto proponis al Heliaso aĉeti min kaj miajn infanojn por kovri liajn ludajn ŝuldojn kiuj malebligis lin edziĝi kiel li deziris, kaj li vendis nin. Iun tagon li diris al mi ke li havis negocojn foren, ke li forestos dum du aŭ tri semajnoj. Li parolis al mi pli tenere ol kutime, kaj asertis ke li revenos. Sed mi ne estis trompita; mi sciis ke la horo estis venanta; mi restis ŝtoniĝinta, mi kapablis nek paroli nek plori. Li kisis min; li plurfoje kisis la infanojn, kaj foriris. Mi vidis lin surĉevaliĝi; mi sekvis lin per la okuloj ĝis kiam li estis tute ekster vidado, kaj tiam mi svenis.
La malŝatindulo, la alia, venis ! li venis por ekposedi. Li diris, esti aĉetinta min kaj miajn infanojn; li montris al mi la rajtigilojn. Mi malbenis lin, kaj diris al li ke mi preferas morti ol vivi kun li.
"Laŭ via plaĉo, li respondis. Se vi ne volas prudentiĝi, mi vendos la du infanojn al loko kie vi neniam plu revidos ilin". Li diris al mi esti deziranta min ekde la tago kiam li vidis min, esti deloginta Heliason, ŝuldiginta lin nur por la sola celo decidigi lin vendi min. Li aldonis ke estis li, Butlero, kiu ligis lin kun alia virino, kaj ke mi povis konjekti ke, post tiom da penoj, li ne lasos sin malkuraĝigi per krioj, larmoj kaj aliaj afektadoj.
Mi cedis, ĉar mi havis katenitajn manojn. Li estis la mastro de miaj infanoj, se mi rezistis lian volon pri io ajn, li tuj parolis vendi ilin, kaj tiam mi fariĝis tiel fleksebla, tiel obeema kiel li volis. Ho ! Kia abomena vivo ! Vivi ĉiutage kun rompita koro, konservante mian amon kiu ne plu estis alia ol mizero, kaj ligita, korpon kaj animon, al viro kiun mi abomenis. Mi amis laŭte legi por Heliaso, ludi por li, valsi kun li, kanti por li, kaj ĉiuj ĉi aferoj faritaj por la alia estis por mi abomena torturo. Kaj tamen mi ne kuraĝis rifuzi; li estis kun la infanoj tiel severa, tiel postulema ! Eliza estis timema kaj dolĉa knabineto, sed Heliaso havis la aŭdacan kaj kolereman karakteron de sia patro, kaj neniu iam ajn ĉagrenis lin. La viro ĉiam provoki lin al disputo, ĉiam trovis lin kulpa, senĉese kverelis kun li; mi vivis en teruro kaj en daŭraj turmentoj. Mi provis igi la knabon respektema, mi provis aparte teni la du infanojn, ĉar mi zorgis pri ili pli ol pri mia vivo, sed ĉiuj miaj penoj helpis nenion. Li vendis ilin ambaŭ ! Iun tagon li faris promenadi min per ĉevalo, kaj kiam mi revenis, ne plu estis infanoj ! Li diris al mi esti vendinta ilin, li montris al mi la monon, la prezon de ilia sango ! Tiam ŝajnis al mi ke ĉio kio resti bona en mi, sinkis. Mi deliris, mi blasfemis, mi malbenis Dion kaj la homojn, kaj mi kredas ke dummomente la malŝatindulo timis min ! Sed li eltenis. Li diris ke miaj infanoj estis venditaj, ke nur li povis igi min revidi ilin, kaj ke se mi ne estus trankvila, ili havos por plendi. Oni povas ĉion ricevi de virino minacante ŝin tra ŝiaj infanoj. Li denove submetiĝis kaj trankviligis min. Li komplezis al mi per la espero ke li eble elaĉetus ilin, kaj tiel pasis, bone-malbone, unu aŭ du semajnoj.
Iam mi promenis, kaj mi pasis antaŭ la pundomo. Mi vidis homamason kolektitan antaŭ la pordo. Mi aŭdis infanan voĉon, subite mia Heliaso baraktante eskapis el la manoj de du aŭ tri viroj kiuj tenis lin. Li pafiĝis kriante miflanke, li pendigis sin sur mi. La viroj kuratakis lin, kun timigaj sakraĵoj. Unu el ili, kies vizaĝon mi neniam forgesos, diris al li ke li ne tiel kvitiĝus, ke li tuj revenigos lin al la pundomo kaj tie sentigos al li leciono kiun li neniam forgesus dum sia vivo. Mi preĝis, mi petegis. Ili ridis pri mi ! La kompatinda infano ĝemis kaj ne deturnis siajn okulojn de mia vizaĝo. Li alkroĉiĝis al mi, ĝis kiam oni rabis lin de mi kun ŝirpeco de mia robo, kaj ili forportis lin… la infanon ankoraŭ kriantan : "Patrino, patrino, patrino !" Iu viro, iu gapanto, staranta apud la pordo, ŝajnis kompati min. Mi proponis al li la tutan monon kiun mi havis, por ke li interhelpu. Li kapneis. "La mastro de la infano certigas nin, li diris, ke li ĉiam estis malrespekta kaj malobeema, li volas rompi lin unu fojon por ĉiam". Mi fuĝis kurante. Je ĉiu paŝo ŝajnis al mi aŭdi la kriojn de mia filo. Mi eniris en la salonon, senspire. Mi tie trovis Butleron. Mi rakontis al li ĉion; mi petegis lin iri interhelpi. Li ridis, kaj respondis al mi ke la infano ricevis nur tion kion li meritis, ke li tre bezonis esti rompata, kaj ke ju pli frue des pli bone. Kion vi ankoraŭ atendas, li demandis.
En ĉi tiu momento ŝajnis al mi senti ion rompiĝi en mia kapo. Mi freneziĝis, mi furioziĝis. Mi havas konfuzan memoron esti vidanta tranĉilon sur la tablo, esti ekprenanta ĝin, esti ĵetanta min al la viro. Poste ĉio nigriĝis; kaj dum semajnoj mi nenion vidis, mi nenion komprenis.
Kiam mi rekonsciiĝis, mi estis en pura ĉambro, sed ne la mia. Maljuna negrulino prizorgis min. Kuracisto vizitis min, kaj oni tre zorgis pri mi. Baldaŭ post, mi eksciis ke Butlero foriris, lasante ordonon vendi min. Tial oni tiel bone traktis min.
Mi tute ne deziris reakiri mian sanon, kaj mi esperis ne resaniĝi. Sed malgraŭ miaj deziroj, la febro forlasis min, mi iom post iom resaniĝis kaj finfine ellitiĝis. Tiam ili devigis min ĉiutage bele vesti min. Viroj venis por fumi cigarojn, rigardi min, pridemandi min kaj diskuti mian prezon. Mi estis tiel malvigla kaj tiel malĝoja ke neniu volis min. Oni minacis min vipi min se mi ne pli gajigus min, kaj se mi ne degnus pli agrabligi min. Fine, iam, venis ĝentlemano nomata Stuarto. Li ŝajnis kompati min. Li divenis ke mi havis premegan pezon sur mia koro; li venis sola vidi min plurfoje, kaj finfine decidigis min konfidi al li mian doloron. Li aĉetis min, kaj promesis kiomeble plej barakti por retrovi miajn infanojn. Li iris al la hotelo kie estis mia Heliaso; oni diris al li ke li estis vendita al plantisto ĉe la rivero de Perloj; ĉi tio estis la lasta novaĵo kiun mi havis de la kompatinda infano. Li ankaŭ malkovris kie estis mia filineto; ŝi apartenis al maljuna sinjorino. Li ofertis grandegan sumon por ŝi, sed oni rifuzis vendi ŝin al li. Butlero eksciis ke estis por mi ke Sro Stuarto deziris ŝin, kaj li sciigis min ke mi neniam havos ŝin. La kapitano Stuarto estis bonkora, amema; li posedis belegan plantejon, li alkondukis min tien. Mi havis filon dum ĉi jaro. Ho ! La kompatinda kara etulo, kiom mi amis lin ! Li tiel similis al mia kompatinda Heliaso ! Sed en mia koro, mi fiksis decidon, jes, mi fiksis ĝin, kaj tio estis ne plu eduki infanojn ! Mi premis mian knabeton en miajn brakojn, li havis dek kvin tagojn, mi kisis lin. Mi ploris sur li; poste mi trinkigis lin opion, kaj tenis lin premata kontraŭ mia brusto ĝis kiam li endormiĝis en la morto. Kiom mi bedaŭris lin ! Kiom mi ploris lin ! Oni kredis ke mi erare prenigis al li opion. Neniu suspektis la veron. Ĉi tiu akto estas el la malgranda, nombro el tiuj pri kiuj mi aplaŭdas min. Mi ne pentas pri ĝi; li, almenaŭ, estas ekster sufero. Kion mi povis doni pli bone krom la morto al la kompatinda infano ? Post nelonge, nova ĥolera epidemio forprenis la kapitanon Stuarton. Ĉiuj kiuj deziris vivi, mortis; kaj mi, kvankam malsuprenirinta ĝis la pordegoj de la morto, mi transvivis ! Mi denove estis vendita, kaj transpasis de mano al mano ĝis kiam, sulkiĝinta, velkinta, difektita, mi trafis malbonan febron. Tiam ĉi tiu malvirtulo aĉetis min kaj venigis min ĉi tien; kaj mi estas ĉi tie !
La virino haltis. Ŝi rapidigis sian rakonton kun sovaĝa energio, alparolante jen al Tomo, jen al ŝi mem. Tiel vigla kaj tiel entuziasma estis la pasio per kiu ŝi parolis ke, dum momento, Tomo estis senatenta, eĉ pri la doloro de liaj vundoj. Levante sin sur la kubuto, li rigardis ŝin dum, en ŝia febra agitado, ŝi iris kaj reiris, kun ŝiaj longaj nigraj haroj senordaj kaj flirtantaj ĉirkaŭ ŝi.
- Vi diras, ŝi daŭrigis post paŭzo, ke ekzistas Dio, Dio kiu mallevas al ni siajn rigardojn, kaj vidas ĉion. Eble tio estas tiel ? La monaĥinoj kiuj edukis min, ofte parolis al mi pri la Lasta Juĝo, kiam tio kio estas plej kaŝita, taglume ekaperos ! Ĉu tiam ne estos la tempo por venĝo ?
Oni rigardas niajn dolorojn kiel nenion; tiujn de niaj infanoj kiel nenion ! Tio estas ne multe, oni diras. Tamen mi vagis tra la stratoj, portante pezon de doloroj sufiĉe pezan por ke la urbo sinku sub mi ! Mi deziris ke la tegmentoj dispremu min, ke la tero malfermiĝu sub miaj piedoj. Jes, kaj je la horo de la juĝo, mi staros antaŭ Dio, kaj atestos kontraŭ tiuj kiuj ruinigis min, min kaj miajn infanojn, korpon kaj animon !
Kiam mi estis fraŭlino, mi kredis min pia, kaj mi amis preĝi al Dio. Nun mi estas perdita animo, destinita al la demonoj kiuj senĉese turmentas min. Ili pelas min antaŭen ! Kaj mi sentas ke mi faros tion unu el ĉi tiuj tagoj ! ŝi diris, kun la mano kunpremita kaj minaca, dum ruĝa flamo fulmis en ŝiaj malhelaj pupiloj. Mi sendos lin kien li meritas iri, kaj laŭ la plej mallonga vojo, unu el ĉi tiuj noktoj, eĉ se poste oni bruligos min vivanta ! Sovaĝa, hakata rido eĥis tra la dezerta hangaro, kaj finiĝis per spasma plorego. Ŝi ĵetis sin teren, kriante kaj baraktante.
Post kelkaj sekundoj, ĉi tiu frenezo kvietiĝis; ŝi malrapide stariĝis, kaj ŝajnis reakiri sian memregadon.
- Kion mi povas ankoraŭ fari por vi, kompatinda kunulo mia ? ŝi diris alproksimiĝante al Tomo; ĉu mi donus al vi iom da akvo ?
Estis en ŝia voĉo kaj ŝia gesto, kiam ŝi elparolis tiujn malmultajn vortojn, gracian kaj kompatan dolĉecon, kiu strange kontrastis kun ŝia antaŭa amareco.
Tomo trinkis la akvon, kaj rigardis ŝin en la vizaĝo, kortuŝita kaj fervora.
- Ho mastrino, kiel mi voli ke vi iri al Tiu kiu povi doni al vi vivajn akvojn !
- Iri al li ? Kie li estas ? Kiu li estas ?
- Tiu kies morton vi antaŭ momento legi, Disinjoro.
- Mi vidis lian krucon sur la altaro, kiam mi estis junulino, diris Kasiso kun ŝiaj nigraj okuloj perditaj en malĝoja kaj profunda revado, sed Li ne estas ĉi tie ! Estas nenio ĉi tie, nur la peko, kaj malrapida, malrapida senesperiĝo ! Ho ! Ŝi premis la manon sur sian bruston kaj pene spiris, kiel ĝenata de fortega pezo.
Tomo volintus ankoraŭ paroli; ŝi haltigis lin per trudema gesto.
- Sufiĉe, kompatinda kunulo mia. Provu dormi, se vi kapablas. Ŝi metis akvon permane trafeblan, aranĝis lin sur lia kuŝejo kiel eble plej bone, kaj forlasis la hangaron.
Last edited: 25/11/2021
Add a comment