15. Evangelino.

Matena stelo, via ŝancelanta lumeco

Ne povus sin miksi kun profanaj briletoj;

Esti tiel dolĉa, tiel pura, tiel bela kaj ĉarma,

Rozo, en via korolo, enfermu viajn bonodorojn.

Ĉatobriand (Atala)

Misisipo ! Kia sorĉovergo subite ŝanĝis la scenojn tiel poezie priskribitajn de Ĉatobriand ! Ĉi tiu majesta riverego kiu, en grandioza silento, tra ĉiuj pompoj de la kreitaro, rulis siajn potencajn ondojn meze de senlimaj solecoj, ekaperis el lando de sonĝoj, de vizioj, de mirindaĵoj, al apenaŭ malpli impresa kaj malpli belega realaĵo. Kiu alia rivero portus al la oceano, la riĉaĵojn de tiel vasta lando ? De lando kiu, de la tropikoj ĝis la poluso, tiel grandskale disvolvas tiom grandnombre da produktaĵoj ? Ĝiaj akvoj ŝlimaj, ŝvelaj, rapidaj, senĉese sin ĵetantaj, estas kiel la emblemo de la impetega fluo da aferoj verŝita laŭlonge de ĝia fluejo de pli energia, pli arda gento ol iu ajn el tiuj de la malnova mondo. Ha ! Ke de nun, la riverego ne plu transportu ĉi tiun hororan kargon de plorantaj prematoj, kompatindaj neinstruitoj, kies la ĝemoj, la amaraj kaj sopiraj preĝoj, alvokas nekonatan, nevideblan, mutan Dion, sed kiu iam venos "savi ĉiujn kompatindulojn de la tero".

La oblikva lumo de la subiranta suno tremetis sur la vasta etendaĵo de la riverego simila al maro. La fragmitoj tremis, kaj la malhelaj kaj gigantaj cipresoj, kun la frunto superŝarĝita de funebraj girlandoj el pendantaj nigraj muskoj, purpuriĝis per ĝiaj mortantaj radioj, laŭmezure kiam la vaporŝipo peze malsupreniris laŭ la rivero. Stakigitaj sur ĝiaj ferdekoj, alligitaj sur ĝiaj flankoj, la dikegaj pakegoj da kotono, produktaĵoj de nombraj plantejoj, kiujn ĝi transportis al la najbara merkato, aspektigis ĝin de malproksime kiel kvadrata grizeca bloko. Surŝipe moviĝadis diverskolora amaso, inter kiuj oni longe serĉintus, antaŭ ol malkovri lin, Tomon, nian humilan amikon. Fine, ni ekvidas lin, rifuĝintan en malgranda kaŝangulo, ĉe la supro de amasigitaj pakegoj. Parte dank’al la konfido inspirita de la rekomendoj de Sro Ŝelbi, kaj ankoraŭ pli al la influo de sendanĝera kaj trankvila personeco, Tomo iom post iom enŝoviĝis sufiĉe profunde en la konfido mem de Halej.

Unue, la komercisto zorge observis lin tage, kaj rekatenis lin ĉiunokte. Sed la muta pacienco, la milda kvieteco de la manieroj de Tomo, iom post iom humanigis la krudan mastron, kaj la nigrulo nun ĝuis specon de laŭpromesa libereco; li povis iri kaj reiri sur la boato laŭ sia plaĉo.

Ĉiam kvieta, ĉiam bonvola, rapida ĉiuokaze doni helpon al la laboristoj, al la matrosoj, li faris sin ami de ili, kaj plejparte pasigis sian tempon helpante ilin, kun la sama bonkoro kiel kiam li antaŭ nelonge laboris en la Kentukia bieno. Kiam li ne plu trovis ion por fari, li grimpis sur la pobferdekon, ĉe la supro de la stako da pakegoj, kaj tie kaŭrinta en la kaŝangulo kie ni trovis lin, pie agordiĝis, feliĉa literumi sian Biblion.

Ekde preskaŭ kvardek leŭgoj (+/-190Km) norde de Nov-Orleano, la riverego, pli alta ol la ĉirkaŭaj regionoj, fluigas la imponan volumenon de siaj akvoj inter masivaj digoj, de proksimume dudek futojn (+/-6m) altaj. De la galerio de la ferdeko de vaporŝipo, kiel de la supro de flosanta citadelo, la vojaĝanto superstaras tutan vastaĵon de la lando. Tomo do vidis disvolvi antaŭ si, de plantejoj al plantejoj, la planon de sia estonta ekzisto.

Li malproksimen vidis la sklavojn laborantajn; li vidis vice lokitaj la longajn liniojn de kabanoj, ĉiam malproksime de la majesta loĝejo de la mastro kaj de siaj pompaj parkoj. Kaj samtempe kiam disvolviĝis la moviĝanta spektaklo, lia kompatinda frenezita koro reiris al la Kentukia bieno kun ĝiaj malnovaj foliriĉaj fagoj; al la granda domo kun ĝiaj malvarmetaj kaj longaj vestibloj; kaj tute proksime, al la malgranda kabano kovrita per la rozujoj kaj bignonioj. Tie, li revidis la amatajn vizaĝojn de infanaĝaj kamaradoj kreskintaj kun li; li retrovis sian viglan edzinon hastigantan la pretigadojn por ilia vespermanĝo; li aŭdis la gajan ridon de la knaboj ĉe iliaj ludoj, kaj la dolĉan pepadon de la eta karulino sur sia genuo. Poste li subite ektremis; ĉio malaperis, kaj glitante laŭlonge de la du riverrandoj, reaperis la senfinaj kampoj de sukerkano, la cipresoj, la sinsekvaj plantejoj; dum la krakadoj, la muĝadoj de la maŝino, venis rememorigi al li ke tio estis finita, por ĉiam finita, pri ĉi tiu stadio de lia vivo.

En tia kazo, leganto, vi skribus al via edzino, al viaj infanoj. Sed Tomo ne kapablis skribi, la poŝto por li tute ne ekzistis; neniam signo, vorto transirus la abismon de la disiĝo.

Ĉu do estas strange ke larmoj venu malsekigi la paĝojn de lia Biblio kiam, tenante ĝin malfermita sur pakego, sekvante per pacienca fingro linion post linio, li serĉis rememori ĝiajn diajn promesojn ? Tomo lernis malfrue; li estis malmulte sperta leganto, kaj li peze iris de versiklo al versiklo. Feliĉe, lia preferata libro estis el tiuj kiuj perdos nenion esti malrapide legata. Male, ĉiu vorto, simile al orbriko, devas esti aparte pesita, por ke la menso penetriĝu de ĝia netaksebla valoro. Tiel faris Tomo, sekvante per la fingro ĉiun silabon kaj eldirante ĝin duonlaŭte.

"Ke-via-koro-tute-ne-konfuziĝu. Estas-pluraj-loĝejoj-en-la-domo-de-mia-patro. Mi-iras-prepari-por-vi-la-lokon".

Cicerono, kiam li perdis sian solan kaj karan filinon, sentis doloron egalan al tiu kiun sentis Tomo, ne pli fortan, ĉar ili ambaŭ estis nur homoj. Sed la romia oratoro ne konis ĉi tiujn superbelajn parolojn, plenplenaj de espero kaj certajn promesojn pri estonta kunveno. Se li konus ilin, estas dek por veti kontraŭ unu, ke li ne volintus kredi ilin; li unue estigintus mil demandojn pri la aŭtentikeco de la teksto, pri la fideleco de la tradukistoj. Por kompatinda Tomo, tio estis ĝuste tio kion necesis al li, tiel evidentaj veroj, tiel diaj, ke la eblo de dubo neniam trairis lian humilan cerbon. Tio devis esti vera; se ne, kiel li trovus la forton por vivi ?

La Biblio de Tomo, sen prinotoj, sen erudiciaj noticoj, estis riĉigita de li per kelkaj gvidsignoj, per kelkaj markoj el lia invento, kiuj gvidis lin pli efike ol povintus fari la komentoj de la erudiciuloj. Li kutimis legigi al si la Biblion de la infanoj de sia mastro, ĉefe de la juna Georgio; kaj dum la legado li markis per inko, per sentima streko aŭ per inkmakulo, ĉiun frazon kiu ĉarmis lian orelon aŭ pli profunde tuŝis lian koron. Lia Biblio, tiel prinotita de komenco ĝis fino, kun granda diverseco de stilo, permesis al li relegi liajn plej preferatajn fragmentojn, sen pene elparoli la intervalojn. En la sankta libro, malfermita antaŭ li, ĉiu paĝo rememorigis al li kelkajn karajn memoradojn pri la loĝejo, revivigis kelkajn pasintajn ĝojojn; li trovis en ĝi ĉion kio restis al li en ĉi tiu mondo, kaj ĉion kion li esperis kaj atendis en la alia.

Inter la multaj pasaĝeroj de la ŝipo estis juna ĝentlemano, riĉa kaj altedevena, kiu loĝis en Nov-Orleano kaj portis la nomon de Sanklaro. Li havis kun si sian filinon, kvin- aŭ ses-jaraj, pri kiu sinjorino el ŝiaj parencoj prizorgis.

Tomo ofte videtis la infaninon, ĉar ŝi estis unu el tiuj ĉiam okupataj kaj zigzagantaj estuletoj, kiuj ne kapablis fiksiĝi pli ol sunradio aŭ somera venteto, kaj ŝi ne estis tiu kiun oni facile forgesas kiam oni iam vidis ŝin.

Ŝia tuta eta persono estis la idealo de infana beleco, sen ĝiaj pufvangaj kaj diketa formoj. Ŝi estis la aera, ondiĝa gracio de la fantasta mondo de silfoj kaj niksoj. La allogo de ĉi tiu ĉarmega vizaĝo rezultis eble malpli el la reguleco de la trajtoj, ol el la aparta seriozeco de revema kaj tenera esprimo, kiu iafoje tremetigis tiujn kiuj ŝin kontemplis, kaj kies la penetrema impreso emociis, nesciate de ili, ĝis la vulgaraj kaj materiaj naturoj. Estis, en la pozo de ŝia kapo, en la gracia zono de ŝia kolumo kaj ŝia busto, neordinara eleganteco. Kaj la longaj kaŝtankoloraj haroj, kun oraj rebriloj, kiuj ĉirkaŭis ŝin per aŭreolo, la serioza profundeco de ŝiaj malhele bluaj okuloj kiujn ŝiaj longaj brunaj okulharoj ombris per iliaj franĝoj. Ĉio ŝajnis tiel forte izoli ŝin de la aliaj infanoj, ke ĉiu sin turnis kaj longtempe sekvis ŝin per la okuloj dum per diskretaj paŝadoj ŝi enŝoviĝis tie kaj tie en la boato. Tamen ŝi estis nek serioza nek malĝoja; naiva gajeco, flirtanta sur ŝiaj trajtoj, pasis kaj repasis kiel nedaŭra ombro de someraj folioj. Oni renkontis ŝin ĉie samtempe. Ĉiam moviĝanta, kun ŝiaj rozaj lipoj disigitaj de duona rideto, paŝanta kiel sur la nebulo, senĉese pepanta al si iun kanzoneton, ŝi ŝajnis profundiĝinta en feliĉa sonĝo. Kiam ŝiaj patro kaj parencino, ofte postkurantaj ŝin, sukcesis ekkapti ŝin, printempan nubon, ŝi fandiĝis inter iliaj manoj.

En ŝiaj tutaj petolaĵoj, neniam admono aŭ riproĉo venis al ŝi; tial ne estis kaŝangulo, supre, sube, ĉie sur la boato, kien ŝiaj etaj feinaj piedoj ne alportis ŝin.

Ĉiam blanke vestita, ŝi kuris, subtilan ombron, sen iam esti trafita de makulo aŭ de malpuraĵo. Kaj tiu ora kapo, tiuj okuloj el viola bluo, aperis ĉiuflanke kiel ĉiela vizio, kaj same elŝteliĝis.

La hejtisto, kiam li relevis sian ŝvitantan frunton, trafis la naivan rigardon kiun la infano ĵetis kun timema surprizo al la fundo de la muĝanta fornego, kaj kun timo kaj kompato al li, kvazaŭ ŝi kredus lin en terura danĝero.

La stiristo, ĉe la kapstano sur la poba kastelo, vidis la anĝelan bildon ekaperi kaj sveni malantaŭ la fenestra vitro de sia kajuto. Raŭkaj voĉoj ĉiuminute benis ŝin, ĉe ŝia vido ridetoj lumigis la plej grumblemajn vizaĝojn; kaj kiam ŝi maltimeme kuris sur kelkan danĝeran randaĵon, manojn, raspajn kaj nigrajn pro fulgo, nevole etendiĝis por subteni ŝin kaj glatigi ŝian vojon.

Tomo, dotita de la sentema kaj milda naturo de sia simpatia raso, tiel facile ĉarmita de ĉio kio estas naiva, infana, gracia, observis la etan estulinon kun kreskanta intereso. Ŝi estis por li preskaŭ dia estulino. Kiam tiu vizaĝo kadrita de polurita oro, kun siaj malhele bluaj pupiloj, kaŝe eliris de malantaŭ kelka nigra pakego, aŭ brilis ĉe la supro de monto da bagaĝoj, li kredis duonvidi anĝelon eskapintan el la folioj de sia sankta Evangelio.

Multfoje ŝi malĝoje vagis ĉirkaŭ la loko kie la grego de Halej, viroj kaj virinoj, kuŝis katenitaj. Ŝi ŝoviĝis inter ili, rigardis ilin kun doloriga angoro, levis per siaj nefortaj manetoj iliajn pezajn ĉenojn, poste foriris suspirante. Baldaŭ poste ŝi alkuris, ŝarĝita per kandoj, nuksoj, oranĝoj, kiujn ŝi feliĉe disdonis al ili; poste ŝi denove malaperis.

Tomo longe rigardis la etan sinjorinon, antaŭ ol riski sin flati ŝiajn bonajn favorojn. Li havis al sia dispono multegon da artoj kaj ruzaĵoj por altiri la malgrandan mondon, kaj li decidis lerte elturniĝi. Li kapablis skulpti el ĉerizaj kernoj kuriozajn korbetojn, li ĉizis groteskajn figurojn en nuksoj de karjo, kaj faris admirindajn saltantojn el medolo de sambuko. Pajno mem ne estas pli sperta pri la fabrikado de ĉiaj flutoj kaj fajfiloj. Liaj poŝoj abundis de multe da ĉi tiuj tentaj logaĵoj, iam preparitaj por la infanoj de lia mastro, kaj kiujn li nun produktis, unu post unu, ŝpareme kaj sagace; ili estis komencoj por pli kompleta konatiĝo, logaĵoj proponitaj por estonta amikeco.

Facile timanta, malgraŭ la scivolema intereso kiun ŝi montris al ĉiuj aferoj, la etulino malmulte familiariĝi. La birdo sidiĝis sur iu kofro aŭ pakego en la najbarejo de Tomo, spionante la beletajn mirindaĵojn el lia maniero, kiujn la infano akceptis nur kun ruĝiga kaj serioza timemo, laŭmezure kiam li proponis ilin al ŝi; tamen kun la tempo la familiareco alvenis.

- Kiu esti la nomo de la eta fraŭlino, diris Tomo kiam li kredis povi riski la demandon.

- Evangelina Sanklaro, respondis la etulino, kvankam paĉjo, kvankam ĉiuj nomas min Evnjo. Kaj vi, kiel oni nomas vin ?

- Mia nomo esti Tomo. Sed mi ĉiam esti onklo Tomo por la etaj infanoj, tie, tre malproksime, en Kentukio.

- Do ankaŭ por mi vi estos onklo Tomo, ĉar, komprenu, mi ja ŝatas vin. Kien vi iras tiel, onklo Tomo ?

- Mi nenion scii, fraŭlino Evnjo.

- Nenion ! diris la etulino.

- Ne. Oni baldaŭ vendi min al iu. Mi ne scii al kiu.

- Paĉjo povas aĉeti vin, diris Evnjo vigle; kaj tiam vi bone vivos. Mi tuj demandos tion al lin.

- Grandan dankon ! Virineto mia, diris Tomo.

La boato haltis por ŝarĝi brullignon. Evnjo, aŭdante la voĉon de ŝia patro, saltis al li, kaj Tomo rapidis iri proponi siajn servojn kaj miksi sin kun la aliaj laboristoj.

Evnjo kaj ŝia patro, staraj apud la galerio, rigardis la boaton malproksimiĝi de la elŝipiĝejo. La rado jam faris du aŭ tri turniĝojn, kiam, pro subita ekskuo de la boato, la knabineto perdis la ekvilibron kaj falis en la akvon. Ŝia patro, apenaŭ sciante tion kion li faris, sin ĵetis post ŝi. Iu retenis lin de malantaŭe, pli efika helpo alvenis por savi la infanon.

Ĉe la momento de la falo, Tomo sin trovis ĝuste sube, sur la malsupra ferdeko. Li vidis Evnjon frapi la akvon, malaperi, kaj li sekvis ŝin post malpli ol sekundo. Dank'al lia larĝa brusto kaj liaj fortikaj brakoj, estis nur ludo por li resti flosanta, ĝis kiam la infano reaperis sur la akvosupraĵo. Li tiam ekkaptis ŝin, kaj, naĝante laŭlonge de la flankoj de la boato, prezentis ŝin, tute gutantan, al la milo da samtempe etenditaj manoj, kiel tiu de ununura viro, por ricevi ŝin. Ŝia patro kunportis ŝin senkonscie en la sinjorinan ĉambron kie, kiel kutime en tia kazo, estis granda tumulto, kaj superfluo da fervoro kaj da bonvolo, okazigante nur la laciĝon de la malsanulino kaj la prokraston de ŝia reveno al vivo.

La morgaŭon, ĉe la ekfiniĝo de la tago, sub sufoka varmo, Nov-Orleano estis videbla de la boato. Ĉiuflanke estis nur agitado, nur preparadoj. Ĉiuj amase kolektis siajn pakaĵojn antaŭ ol atingi la riverbordon, kaj la servistoj rapidis por pretigi ĉion, purigi ĉion, poluri ĉion, por fine fari triumfan eniron.

Sur la pobferdeko, nia amiko Tomo, sida kun krucitaj brakoj, direktis de tempo al tempo, maltrankvilan rigardon al iu grupo haltita ĉe la alia flanko de la boato.

Tie troviĝis la blanka Evangelina, iom pli pala ol dum la antaŭtago, sed sen iu ajn spuro de la akcidento kiu okazis al ŝi. Juna viro, kun eleganta talio, kun distingita aspekto, staranta apud ŝi, senatente apogis sian kubuton sur pakego da kotono, kaj tenis grandan monujon malfermitan. Necesis nur ekrigardo por rekoni la patron de Evnjo. Estis la sama nobla kaj gracia teniĝo de kapo, la samaj belaj bluaj okuloj, la sama nuanco de orbrunaj haroj; sed la fizionomio estis tute alia. Tiuj grandaj, helaj okuloj, el sama formo kaj sama koloro kiel tiuj de Evnjo, havis nenion el tiu mistera kaj profunda esprimo; ĉio estis vigla, aŭdaca, brila kaj monduma. La buŝo, fajne desegnita, havis fieran kaj iom sarkasman esprimon. Ĉiuj gestoj, ĉiuj movoj de tiuj flekseblaj kaj graciaj membroj malkaŝis kutimojn de facileco kaj supereco. La ĝentlemano, kun senzorga bonhumoro kaj duone mokema, duone malestima esprimo, streĉis la orelojn al la disvolvadojn de Halej, kiu laŭdis kiel eble plej bone, kaj kun granda elokvento, la marĉanditan artiklon.

- Ĉiuj moralaj kaj kristanaj virtoj, binditaj en nigra marokeno, kompleta eldono, diris Sanklaro kiam Halej ĉesis. Nun ni vidu, mia honesta debitanto, ni vidu, kiel oni dirus en Kentukio, kia estas la damaĝo ? Kiom necesas al mi pagi por ĉi tiu ekzemplero de ĉiuj virtoj ? Kiom vi volas prifriponi min ? Diru tion maltime.

- He ! daŭrigis Halej, petante mil tricent dolarojn, mi nur kompensus miajn elspezojn; honesta vorto !

- La kompatinda viro, vere ! Kaj la nobla aĉetanto fiksis sur Halej sian penetran, mokeman rigardon. Sed vi lin lasos al mi je tiu kosto, pro pura konsidero al mi, ĉu ne ?

- La juna jena fraŭlino ŝajnas tiel entuziasma, tio kio cetere estas tre natura !

- Ho ! Certe. Tio estas rekta alvoko al via bonvolo, mia lojala amiko. Nu, pro kristana karitato, kiom vi rabatas por komplezi al la juna fraŭlino kiu tiel multe entuziasmiĝas pri li ?

- Nu, diris la vendisto, rigardu nur la artiklon. Vidu iom ĉi tiujn membrojn ! Larĝan bruston ! Li estas fortika kiel ĉevalo. Ekzamenu tiun kapon ! Tiuj altaj fruntoj ĉiam faras kalkulemajn negrojn, kiujn oni povas meti al ĉio. Mi pli ol unu fojon spertiĝis pri tio. Nun, negro kun ĉi tiu staturo kaj ĉi tiu ŝultrolarĝo ĉiam kostas tre alte, nur pro la brusto, eĉ se li estus stulta, kaj ne estas la kazo de ĉi tiu. Ni plie havas la kapablojn por aldoni. Mi povas pruvi tion al vi, sinjoro, ĉi tiu knabego havas kelkajn el ili, kaj kiuj nature ŝveligas lian prezon. Ĉu vi scias ke li regis la tutan bienon de sia mastro ! Mirindegan kapablecon por la aferoj, sinjoro !

- Embarasa, tre embarasa ! Li tro multe scias, diris la junulo kun la sama mokema rideto flirtanta ĉirkaŭ lia buŝo. Tio ne helpos lin al la merkato. Viaj tiel lertaj knabegoj kapablas ŝteli la ĉevalojn kaj ekfuĝi. Ili montras multege da vigleco. Nu, ducent dolarojn malpli, pro ĝiaj meritoj.

- Mi ne diras por ĉiu alia, sed ĉi tiu havas personecon ! Mi havas ĉi tie la atestojn kaj dokumentojn de lia mastro, kiuj pruvas ke li estas unu el viaj veraj devotuloj, la plej humila, la plej pia, la plej fervora estulo kiu oni povas vidi. Ili faris de li sian predikanto, tie, de kie li venas.

- Kaj mi povus uzi lin kiel pastron, aldonis seke la junulo. Bonega ideo ! La religio estas inter la maloftaj artikloj en la loĝejo.

- Sinjoro ŝercas !

- Kion vi scias ? Ĉu vi ne garantiis lin al mi kiel atestitan predikanton ? Ĉu li havas sian diplomon de iu ajn sinodo aŭ konsilio ? Nu, donu al mi viajn paperojn.

Se kelkaj bonhumoraj trembriloj en la okulo ne konvinkus la vendiston ke ĉiuj ĉi ŝercoj fine ŝanĝiĝus en bonaj eskudoj, li perdintus paciencon. Ĉiaokaze, li metis sian dikan monpaperujon sur pakegon, kaj komencis esplori ĝian enhavon, dum la junulo, ankoraŭ staranta, konsideris lin mokeme.

- Do aĉetu lin, paĉjo ! Kiom ajn li kostas, mallaŭte murmuris Evnjo grimpinta sur pakaĵon por atingi la orelon de sia patro. Vi havas sufiĉe da mono, tutcerte, kaj mi volas havi lin.

- Kial, junulineto ? Ĉu vi volas fari per li sku-ludilon ? Lulĉevalon ? Marioneton ? Kion ?

- Mi volas feliĉigi lin.

- Origina kialo, ĉifoje !

Ĉimomente la vendisto prezentis atestilon, subskribitan de Sro Ŝelbi, kiun la junulo ekprenis per la pintoj de siaj aristokrataj fingroj kaj senzorge tralegis ĝin.

- La mano kaj la stilo de ĝentlemano, li diris sed, ĉion enkalkulinte, mi havas miajn skrupulojn pri la religia artiklo, kaj denove la petoleto eksplodis en lia granda blua okulo. La lando preskaŭ ruiniĝas pro blanka religieco, ni havas, por la antaŭtago de la balotadoj, superabundon de piaj politikuloj. Tiom da piaj homoj interpuŝiĝas en ĉiujn ĉefoficojn de la Eklezio kaj de la Ŝtato, ke vere oni ne scias, al kiu fidi. Mi cetere nescias kiu ĝuste estas la kurzo de la religio nuntempe. Mi delonge ne konsultis en la gazetojn por vidi kiel ĝi estas kvotita. Je kiom da centoj da dolaroj vi taksas la artiklon religion ?

- Vi ŝatas ridi, laŭ tio kion mi vidas, daŭrigis la vendisto, sed fakte estas iom da saĝo en via diro. Ankaŭ mi konas religiojn el diversaj specoj; kaj mi scias ke kelkfoje estas sentaŭgaĵo. Vi havas viajn kunvenojn de bigotoj; viaj devotuloj kiuj senspiriĝinte krias por kanti, kaj kiuj, blankaj aŭ nigraj, sonas kiel malplena barelo. Sed ĉi tiu pieco estas bonkvalita. Mi observis tion ĉe negroj kiel ĉe blankuloj; tio faras al vi homojn afablajn, trankvilaj, firmaj, honestaj. Por nenio en la mondo ili sin lasus tenti por fari tion kion ili imagas esti malbone. Cetere vi vidis en la letero tion kion la eksa mastro de Tomo diris pri li.

- Nu, reparolis la junulo per serioza tono, foliumante siajn bankbiletojn, se vi certigas al mi ke tio estas sendifekta pieco, kaj kiu estos tie supre enskribata ĉe mia debeto, en la ĉeflibro, kiel apartenanta al mi, mi malsaĝe elspezos por tio. Kiom vi diris ?

- La lasta punkto superas mian garantion, rebatis la vendisto. Mi kredas ke ĉe la supra borso ĉiuj ludas por sia konto.

- Tamen estus malfacile ke brava homo ruiniĝu en religio, kaj ne povu spekuli pri artiklo, tie kie ĝi altiĝas.

Kaj la junulo kiu parolante faris rulvolvaĵon da monbiletoj, prezentis ilin al la vendisto.

- Tenu ! Kalkulu viajn dolarojn, maljuna ruzulo.

- Estas bone ! Halej diris kun radianta vizaĝo; kaj elprenante el sia poŝo malnovan inkujon el korno, li skribis la kvitancon kiun li donis al Sanklaro.

- Mi dezirus scii, diris ĉilasta tralegante la paperon, tio kion mi ja povus valori se mi estus taŭge detalita kaj inventarita; tiom por la formo de la kapo, tiom por la alta frunto, kaj la brakoj, kaj la manoj, kaj la kruroj ! Kaj plie, la edukado, la scienco, la talentoj, la honesteco, la religio ! Bedaurinde ! Ĉi tiu lasta alineo apenaŭ ŝveligus la fakturon. Sed venu, Evnjo, li daŭrigis; kaj prenante la infanon per la mano, li kondukis ŝin ĉe la alian flankon de la boato. Tie, neglekte pasigante la fingron sub la mentono de la nigrulo, li bonhumore diris : "Levu la okulojn, Tomo, kaj vidu kiel vi ŝatas vian novan mastron".

Tomo rigardis lin. Oni ne povis kontempli ĉi tiun gajan, junan, malkaŝeman, ĉarman figuron sen sento de plezuro, kaj larmoj preskaŭ ŝprucos el la okuloj de la brava nigrulo, kiam li diros plejprofunde de sia koro : "Dio beni vin, mastro !"

- Amen ! Ĉiukaze vi havas eĉ pli da ŝancojn esti elaŭdita ol mi. Kiel vi nomiĝas ?… Tomo ? Ĉu vi kapablas veturi, Tomo ?

- Mi ĉiam prizorgi ĉevalojn; mastro Ŝelbi bredi multajn el ili.

- Nu, mi pensas ke mi faros vin koĉeron, kondiĉe ke vi ebriiĝos nur unufoje semajne, krom se urĝeco.

Tomo ŝajnis surprizita, iom ofendita, kaj respondis : “Mi neniam drinki, mastro".

- Malnova rakonto ! Konata, Tomo. Nu, ni vidos. Malbeno ! Vi kalkulos kiel gravega akiraĵo, se ĉi tio estas vera. Nu, ne ĉagreniĝu, knabo mia, li bonhumore daŭrigis rimarkante la kuntiritan mienon de Tomo, mi ne dubas ke vi faru kiel eble plej bone.

- Esti sendube kaj certe, mastro.

- Kaj vi ĝoje vivos, diris Evnjo. Paĉjo estas tre bona al ĉiuj; nur li ŝatas moki ĉiujn.

- Paĉjo dankegas vin pro la laŭdo, diris ridante Sanklaro, dum li sin turnis sur la kalkano, kaj foriris kun la infano.

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment