46. Konkludo.
Korespondantoj el pluraj lokoj de ĉi tiu lando ofte demandis al la verkistino, ĉu la antaŭa rakonto estis fikcio aŭ fakto; jen ŝia respondo al ĉi tiuj diversaj enketoj.
La apartaj okazaĵoj de ĉi tiu rakonto estas ĝenerale aŭtentikaj. La plejmulto okazis sub la tuja observado, ĉu de la verkistino, ĉu de ŝiaj intimaj geamikoj. La karakteroj estis studataj laŭ naturo, kaj kompletaj frazoj estas laŭvorte transdonitaj, tiel kiel ili frapis la orelon de la verkistino, aŭ tiun de fidindaj geamikoj kiuj raportis ilin al ŝi.
La vizaĝo kaj la tuta karaktero de Eliza estas nur la skizo de reala portreto. La verkistino konas multnombrajn ekzemplojn de nekoruptebla fideleco, de tenera kaj sincera pieco, de necedema lojaleco, kiu karakterizas onklon Tomon. Inter la eventoj de la rakonto, la plej profunde tragediaj, tiuj kiuj prezentas la plej romaneskan, la plej impresan intereson, estas nur ĝusta spegulbildo de tio kio okazis en la reala vivo. Interalie la historio de la patrino transiranta Ohion sur la flosantaj glacioj, estas tre konata fakto. La tragika morto de la "maljuna Prunjo" okazis laŭ persona kono de frato de la verkistino, tiam ĉefa komizo-kolektisto de unu el la famaj komercaj domoj de Nov-Orleano. Estas li kiu konis la plantiston prezentitan kiel Lagrizon. Parolante pri ĉi tiu mizerulo, kiun en sia rondvizitado de enspezo li ĵus vizitis, li skribis al mi : "Li palpigis al mi sian pugnon, tute similan al forĝmartelo aŭ martelego el ŝtalo, fanfaronante ke ĝi estis kalaj knokaŭtante negrojn. Elirante el lia plantejo, mi plenpulme enspiris, kvazaŭ mi ĵus eskapis el la kaverno de ogro".
Estas nur tro da vivantaj atestantoj en nia lando kiuj povas atesti ke la tragika sorto de Tomo ne estas fikcio. Ekzemploj el ĉi tiu speco bedaŭrinde tute ne estas maloftaj aferoj. Sufiĉos memori ke unu el la fundamentaj principoj de la jurisprudenco de la Sudaj Ŝtatoj malakceptas, se blankulo estas koncernata, ajnan ateston de neblankulo. Ni komprenos ke, multokaze, la pasio de la mastro povas blindigi lin pro sia intereso por mono, kaj ke la sklavo povas havi en si sufiĉe da vireca energio, sufiĉe da firmeco de principo, por rezisti ĝis la morto. En la tiama situacio, la vivo de la sklavo havas kiel protekton nur tiun kiun povas doni al li la individua karaktero de la mastro. Faktoj, tro doloraj por ke oni volu trakti ilin, okaze alvenas al la publika kono, kaj la komentoj kiuj sekvas, estas apenaŭ malpli indignigaj ol la eventoj kiuj kaŭzas ilin. "Ĉi tiuj kazoj, oni diras, estas maloftaj; ili okazas, laŭ ĉia probableco, nur de tempo al tempo. Ne estus do juste konkludi ion de tio rilate al ĝenerala praktiko". Se la leĝoj de Nov-Anglio estus aranĝitaj tiel ke mastro povus, de tempo al tempo, ĝismorte torturi unu el siaj metilernantoj, sen tio ke ebligus alvoki la kulpulon antaŭ tribunalon, ĉu ni akceptus la aferon laŭ ĉi tiu stranga trankvilo ? Ĉu ni dirus : "Ĉi tiuj kazoj estas maloftaj; ne estus juste konkludi ion de tio rilate al ĝenerala praktiko ?" Ne; ĉi tiu rifuzo de justeco, propra al sklaveca sistemo, povas ekzisti nur en la sklavaj ŝtatoj.
La okazintaĵoj kiuj sekvis la kapton de la ŝipo La Perlo konigis ĉien la skandalan senhontecon de la publikaj vendoj de belaj mulatinoj kaj kvaroninoj. Ni donos ĉi tie eltiraĵon de la prelego de la honorinda Horacio Mann, unu el la defendaj advokatoj : "Inter la sepdek ses homoj, li diris, kiuj provis en 1848 eskapi el la distrikto de Kolumbio per la skuno La Perlo, kies la oficiroj prenis min kiel defendanton, troviĝis pluraj florantaj junulinoj, dotitaj de tiuj ĉarmoj, de tiuj ĉarmaj allogoj, kiujn la spertuloj tiel alte aprezas. Elizabeto Russel, unu el ili, falis en la ungegojn de sklavvendisto, kaj estis tuj destinata esti vendata sur la merkato de Nov-Orleano. La koroj de ĉiuj kiuj vidis la kompatindan junulinon, estis tiel vigle tuŝitaj, ke oni proponis ĝis mil ok cent dolaroj por elaĉeto. Pluraj subskribis proksimume ĉion kion ili posedis da mono. La fivendisto estis senkompata; Elizabeto, sendita al Nov-Orleano, estis ŝtelita dank’al dia kompato, el la fatala sorto kiu atendis ŝin; ŝi mortis duonvoje. Du aliaj kvarteroninoj, tute junaj, nomataj Edmundson, estis parto de la kapto. Fratino, pli aĝa ol ili, iris sin ĵeti ĉe la piedoj de la vendisto kiu ankaŭ sendis ilin al Nov-Orleano, kaj petegis lin, pro la Diamo, indulgi ĉi tiujn junajn viktimojn. La malŝatindulo senhonte ŝerci ŝin, detalante la belajn vestaĵojn, la riĉajn tualetojn, kiujn ŝiaj fratinoj baldaŭ havos. ‘Jes, ŝi diris, tio povas sukcesi en ĉi tiu vivo, sed kio ili fariĝos en la alia !’ La du junaj kvarteroninoj foriris do por esti vendataj al la granda merkato. Pli poste, ili estis tie aĉetitaj je grandegaj prezoj kaj revenigitaj al la Nordo". Ĉu ne estas evidente post tio, ke la historio de Emelina kaj Kasiso eniras en la ordinara sinsekvo de la aferoj ?
Per sento de justeco, la verkistino deziras deklari ke anima lojaleco, la varma malavareco de Sanklaro ne estas fremdaj kvalitoj de la loĝantoj de Sudo. Anekdoto pravigos tion. Antaŭ malmutaj jaroj, loĝanto de Sudo sin trovis en Cincinnatio kun preferata sklavo kiu servis lin ekde la infanaĝo. Tiu ĉi lasta profitis de la okazo, forfuĝis kaj rifuĝis ĉe kvakero, konita pro komplezoj faritaj al nigruloj en tia cirkonstanco. La mastro incitiĝis; li traktis sian sklavon kun tiel konstanta indulgo, montris al li tian fidon ke li estis konvinkita ke, por forkuri, la junulo devis esti influata. La ĝentlemano iris ĉe la kvakero dum la unua fajro de indigno, kiu tamen ne daŭris, ĉar la naiveco kaj la sincereco estis grandaj ĉe li. Unu punkto pri la demando kiun li neniam konsideris, estis metita antaŭ liaj okuloj, kaj li tuj deklaris ke se la sklavo esprimis en lia ĉeesto, la deziron esti libera, li promesis malsklavigi lin. La interparolado konsekvence okazis, Natano estis pridemandata de lia juna mastro, kiu demandis al li ĉu iam, pri kio ajn temis, li devis plendi pri la maniero kiel li estis traktita ?
- Ne, mastro, diris Natano, vi ĉiam esti bona por mi.
- Nu, kial vi volas forlasi min ?
- Mastro povi morti. Tiam al kiu mi fali ? Ne, mi preferi havi mian liberecon.
Post momenta pripensado, la mastro rebatis :
- Sur via loko, Natano, mi probable pensus same. Vi estas libera.
Kaj senprokraste li redaktis la malsklavigan akton, transdonis ĝin en la manoj de la kvakero, kun monsumo destinata helpi la junulon sur sia nova vojo, kaj li aldonis al ĝi leteron plenan de saĝaj kaj amoplenaj konsiloj dediĉitaj al sia iama sklavo. Ĉi tiu letero estis dum kelka tempo inter la manoj de la verkistino de ĉi tiu libro.
Ŝi esperas esti rekoninta la meritojn de nobleco, de malavareco, de humaneco, kiuj kelkfoje distingas la sudulojn. Tiaj kazoj savas nin de kompleta malespero pri nia speco. Sed, ŝi demandas al ĉiu homo konanta la mondon, ĉu tiaj karakteroj ne estas ĉiam, kaj ĉie, esceptoj ?
Dum la plej granda parto de sia vivo, la verkistino evitis ĉian legadon, ĉian aludon, kiuj rilatis al la temo de la sklaveco. La temo ŝajnis al ŝi tro dolora, kaj ŝi kalkulis kun la pliiĝo de klerismo kaj civilizado por trakti laŭmerite ĉi tiun restaĵon de barbareco. Sed, ekde la leĝa akto de 1850, kiam, en sia neesprimebla surprizo kaj sia profunda konsterniĝo, ŝi aŭdis kristanojn, virojn ĝuantajn reputacion de humaneco, rekomendi kiel devon de bona civitano, redoni al iliaj ĉenoj la malfeliĉajn fuĝantajn sklavojn. Kiam, ĉiuflanke en la liberaj ŝtatoj de Nordo, multiĝis inter teneraj, kompatemaj kaj estimindaj homoj diskutoj pri la devo de la kristano en tiaj cirkonstancoj, ŝi diris al si : Ĉi tiuj homoj, ĉi tiuj kristanoj ne scias tion kio estas sklaveco; se ili nur suspektus tion, tia demando ne povus esti metita. Estas tiam ke ŝi deziris pentri en viva drama realaĵo la sklavecon tian kia ĝi estas. Ŝi strebis rekoni la meritojn de la pli favora flanko. Koncerne la alian ! Ha ! Kiu iam pentros per ĝiaj veraj koloroj tion kio ne povas esti malkaŝita, tion kio sin kaŝas kamuflita en malluma valo, kio sub la ombro de la morto etendiĝas al la alia flanko !
Al vi, suduloj, viroj, virinoj, kun sindonema koro, al vi kies virto, grandanimeco, pureco de karaktero des pli brilas ke ili malcedis antaŭ severaj luktoj, estas vi ke la verkistino apelacias ! Ĉu vi ne sentis, funde de via animo kaj en la intimeco de viaj rilatoj, ke ĉi tiu abomena sistemo estigas malnoblaĵojn, vundojn, ulcerojn, kiuj multege superas tion kion ni malforte skizis en ĉi tiu libro, tion kion ni eĉ ne kuraĝus diri ? Ĉu povas esti alie ? Ĉu estas al la homo ke tute senrespondeca potenco povas esti konfidita ? Kaj la leĝo kiu senigas la sklavon je lia voĉo, kiel laŭleĝa atestanto, ĉu ĝi ne faras de ĉiu mastro despoton kies potenco estas tute arbitra ? La praktika konkludo devas esti klara antaŭ ĉiuj okuloj. Se inter vi, homoj de honoro kaj de humaneco, regas, kiel ni rekonas tion, publika opinio kies lojala ŝato estas bremso, ĉu ne regas publika opinio el alia speco inter la malŝatinduloj, la banditoj, la malnoblaj, perfortaj, krudaj homoj ? Ĉu ĉi-lastaj ne havas la laŭleĝan rajton posedi tiom da sklavoj kiom la unuaj ? Kaj ĉu homoj justaj kaj bonaj estas la plimulto en ĉi tiu mondo ?
La komerco de nigruloj hodiaŭ similiĝas al piratado laŭ usona leĝaro. Sed sklavkomerco, tiel regule organizita kiel tiu de la afrika marbordo, estas la nepra sekvo de la usona sklaveco. Kaj ĝian doloron, ĝiajn hororojn, kiu povas rakonti ilin ?
La verkistino donis nur netrudiĝeman skizon, diskretan nefinitaĵon pri la malesperaj angoroj kiuj, en ĉi tiu momento mem, disŝiras milojn da koroj, disigas milojn da familioj kaj instigas al frenezeco kaj al malespero iun senteman rason sen defendo. Ili vivas, tiuj kiuj konas patrinojn kiujn ĉi tiu abomena trafiko devigis buĉi iliajn infanojn, pro patrina amo. Ili serĉis en morto ŝirmon kontraŭ malbonoj pli malbonaj ol morto. Nenio tragika, nenio kruela povas esti revita, rakontita, konceptita, kiun ne superas la terura realeco de scenoj kiuj, ĉiutage je ĉiu horo, okazas sur niaj marbordoj, sub la protekto de usonaj leĝoj, en la ombro de la kruco de Kristo.
Kaj nun, ho miaj samlandanoj ! Viroj kaj virinoj de mia lando, ĉu tio estas bagatela afero kiu povas pardonpeti kaj gardi silenton ? Farmistoj de Masaĉuseco, de Nov-Hampŝiro, de Vermonto, de Konektikuto, kiuj legas ĉi tiun libron en la hela lumo de viaj vintraj hejmoj, kuraĝaj varmkoraj maristoj, kuraĝaj ŝipposedantoj de Majno, ĉu tio estas tion kion vi asertas protekti kaj stimuli ? Grandanimaj loĝantoj de Novjorko, farmistoj de fekunda, gaja Ohio, kaj vi pioniroj de la vastaj okcidentaj ŝtatoj kun senlimaj herbejoj, respondu : ĉu estas tio kion viaj leĝoj venas defendi kaj protekti ? Kaj vi, usonaj patrinoj, vi kiuj lernis, super la luliloj de viaj propraj infanoj, ami kaj senti por ĉiuj homoj; en la nomo de la sankta amo kiun vi donas al la kara eta suĉinfano; en la nomo de la ĉielaj ĝojoj kiun donas al vi lia bela, senkulpa kaj ludema infaneco; en la nomo de tiu patrina kaj sindona pieco kiu gvidos lin laŭmezure kiam li kreskos; en la nomo de la delikataj prizorgadoj kiuj akompanas liajn unuajn paŝojn en la vivo; en la nomo de la fervoraj preĝoj senditaj al la ĉielo por la eterna savo de lia animo, mi petas vin, mi petegas vin, pensu pri la patrino kiu, enigita de ĉiuj viaj maltrankviloj, brulanta per la sama amo, ne havas la plej etan leĝan rajton protekti, gardi eduki la infanon de ŝia utero ! En la nomo de la fatala horo, kiam via karuleto komencis malvigli sur via brusto, per tiuj mortantaj rigardoj kiujn vi neniam forgesos, per tiuj lastaj krioj kiuj turmentis vian koron kiam vi ne plu povis mildigi aŭ savi, per la aflikto de ĉi tiu malplena lulilo, de ĉi tiu muta ĉambro, ho ! mi petegas vin, kompatu ĉi tiujn patrinojn senigitajn de ilia infano for de ilia brusto per la laŭleĝa komerco de Usono ! Kaj diru, ho patrinoj, ĉu ĉi tio estas aferoj subtenindaj, aprobindaj aŭ prisilentindaj ?
Ĉu la loĝantoj de la nordaj ŝtatoj lavos siajn manojn, kiel en la pasinta tempo, "de la sango de ĉi tiu justulo"; ĉu ili diros ke ili havas nenian rilaton kun tio, nenion por fari kun tio ? Dio volu ke tiel estu ! Sed tio ne estas vera. La civitanoj de la liberaj Ŝtatoj defendis kaj subtenis la sistemon. Ili estas pli kulpaj antaŭ la dia tribunalo pro ĉi tiu partopreno ol iliaj fratoj en la Sudo; ĉar ili ja povas preteksti nek la ekskuzon de la edukado nek tiun de la kutimo.
Se ĉiuj patrinoj de la liberaj Ŝtatoj emociiĝus ekde la komenco, se ili estus kortuŝitaj tiel kiel ili devus esti, iliaj filoj neniam estus sklavposedantoj, kaj ne estus proverbe rigardataj kiel la plej severaj mastroj. Iliaj filoj ne partoprenus la disvastiĝon de la sklaveco en nia nacio; ili ne finegocus animojn kaj homajn korpojn kiel ĉiu alia varo. Estas multegoj da sklavoj provizore poseditaj kaj revenditaj de negocistoj de nordaj urboj. Post tio ĉu ni ĵetos la krimon kaj la honton de la sklaveco nur sur la Sudo ?
La viroj de Nordo, la patrinoj de Nordo, la kristanoj de Nordo havas ion pli por fari ol denunci siajn fratojn de la Sudo, ili devas esplori sian propran ulceron.
Sed kion kapablas individuo en sia soleco ? Lia konscienco diros tio al li. Almenaŭ unu afero eblas ĉe ĉiu, tio estas vidi laŭ justeco kaj penetriĝi de honesta sento. Magneta atmosfero ĉirkaŭas ĉiun homan estulon, kaj tiu kiu pensas laŭ justeco, kun energio kaj honesteco pri la gravaj interesoj de la homaro, estas, per tio mem, unu el la bonfarantoj de sia raso; li enspiris, kaj li elspiras la veron. Esploru do viajn simpatiojn pri ĉi tiu temo; ĉu ili harmonias kun tiuj de Kristo, aŭ ĉu ili sin lasas influi kaj perversigi per la sofismoj de la monduma politiko ?
Ni iru pli. Vi havas ion pli por fari, gekristanoj de la Nordo; vi povas preĝi ! Ĉu vi kredas je la efikeco de la preĝo ? Aŭ ĉu ĝi estus por vi nenio pli ol malklara apostola tradicio ? Vi preĝas por la paganoj de la foraj marbordoj, preĝu por tiuj kiuj loĝas ĉe vi. Preĝu ankaŭ por tiuj malbonsortaj kristanoj kies la fido devas provi la ŝancojn de la komercado, kies la religia kaj morala persisteco ofte fariĝas neebla, krom se de supre venas al ili la energio kaj graco de martireco.
Plie eĉ : ĉe la limoj de niaj liberaj ŝtatoj, ekaperas tie kaj ĉi tie la disaj restaĵoj de rompitaj familioj, viroj, virinoj, eskapintaj, dank’al mirakloj de la Providenco, el la teruraj huloj de la sklaveco. Malfortaj pri sciado, ofte elementaj pri sia morala konstitucio, dank’al la sistemo kiu renversas kaj perversigas ĉiujn principojn de la kristanismo kaj de la moraleco, ili venas serĉi rifuĝon inter vi kaj petas : edukadon, instruadon, religion.
Kion vi ŝuldas al ĉi tiuj malfeliĉaj homoj, ho kristanoj ? Kio ! Ĉu vi ne ŝuldas al ili tion kion ĉiu usonano ŝuldas al la afrika raso, kompense pro la malbonoj amasigitaj sur ĝi de Usono mem ? Ĉu la pordoj de viaj preĝejoj kaj viaj lernejoj restos fermitaj al ili ? Ĉu ĉiu ŝtato leviĝos por forpuŝi ilin de ĝi ? Ĉu la kristana eklezio lasos ĵeti insulton kaj honton al vizaĝo de la humiluloj kaj suferantoj ? Ĉu ĝi retroiros antaŭ la malforta mano kiu plorpetas ĝin, kaj ĉu ĝia silento subtenos la kruelecon kiu forpelas ilin de niaj landlimoj ? Se tiel estas, la spektaklo estas funebra ! Se tiel estas, Usono devas tremi; ĉar la sorto de la nacioj estas en la manoj de tiu kiu estas nur korfavoro kaj tenera kompato.
"Ni tute ne bezonas ilin, vi diras, ke ili iru en Afrikon !"
Ke la dia Providenco preparis rifuĝon por ĉi tiu subpremata raso, tio certe estas fakto el la plej rimarkinda kaj el grandega graveco. Sed ĉu tio estas motivo por ke la Eklezio de Kristo rifuzas al proskribitoj la garantiojn kiujn ĝi deklaras doni al kiu ajn postulas ilin ?
Subite inundi Liberion per senscia, nesperta, duonkruda, loĝantaro apenaŭ eskapinta de la katenoj, estus senfine plilongigi ĉi tiun periodon de luktoj kaj de malfeliĉaĵoj propran al la komencoj de grandaj entreprenoj. Ne; sed ke la eklezio de la Nordo akceptas ĉi tiujn kompatindajn suferantojn kun la spirito de la Evangelio; ke ĝi proponas al ili la avantaĝojn de la religia edukado de nia respublika socio; ke ĝi malfermas por ili niajn lernejojn ĝis kiam ili atingos ian intelektan kaj moralan maturecon; ke tiam ĝi helpas ilin por ilia veturado al tiuj marbordoj kie ili povos praktiki la lecionojn kiujn Usono donis al ili.
Estas, en la Nordo, kunveno de usonanoj, kompare malmulte nombraj, kiuj tiel agis, kaj rezulte vidis homojn, unue sklavojn, rapide akiri statuson, reputacion, edukadon. Tre rimarkindaj talentoj, se oni konsideras la cirkonstancojn, disvolviĝis. Kaj pri la trajtoj de honesteco, de humaneco, de tenereco, pri heroaj sindonemoj, pri la noblegaj sinoferoj faritaj por eltiri el la sklaveco amikojn, fratojn, ili estas senkomparaj, ĉefe se ni pensas pri pereiga influo sub kiu tiom da virtoj aperis.
Tiu kiu verkis ĉi tiujn paĝojn, vivis plurajn jarojn ĉe la landlimoj de sklavistaj ŝtatoj. Ŝi konsekvence havis multnombrajn okazojn observi tiujn kiuj eskapis siajn ĉenojn. Pluraj el ili loĝis ĉe ŝi kiel servistoj, kaj pro manko de alia institucio kiu volu akcepti ilin, ŝi bonvenigis ilin pli ol unu fojon al sia familia lernejo kun siaj propraj infanoj. Laŭ sia propra sperto, laŭ la atesto de misiistoj loĝantaj inter la fuĝintaj sklavoj en Kanado, ŝi povas aserti ke la kapableco kaj la inteligenteco de ĉi tiu raso estas treege esperplenaj.
La unua aspiro de la emancipiĝinta sklavo estas por la edukado. Estas nenio kiun li ne farus, nenio kiun li ne estas preta doni por la instruado de siaj infanoj. Laŭ tio kion la verkistino mem observis, laŭ la atesto de la instruistoj kiuj instruis junajn nigrulojn, ilia inteligenteco estas vigla, kaj ili bonege lernas. La sukceso de la lernejoj fonditaj por ili en Cincinnatio de bonkoraj individuoj atestas tion.
La jenaj faktoj, transdonitaj sub la aŭtoritato de la profesoro C E Stowe (edzo de la verkistino), ĉe Lane-Seminario, en Ohio, rilatas al emancipiĝintaj gesklavoj, kaj pruvas la kapablecon de la nigrula raso, eĉ kiam la individuoj renkontis nenian subtenon aŭ apartan helpon.
Ni ĉi tie donas nur la komencajn literojn de la nomoj; ĉiuj pri kiuj temas loĝas en Cincinnatio :
B.: Fabrikanto de mebloj; dum dudek jaroj en la urbo; riĉa je dekmil dolaroj, fruktoj de lia laboro; anabaptisto.
C.: Pura nigra raso; forrabita en Afriko, vendita al Nov-Orleano; libera antaŭ dek kvin jaroj, pagis por elaĉeti sin sescent dolarojn. Li estas farmisto kaj posedas plurajn bienojn en la ŝtato Indianio. Presbiteriano. Riĉa, probable, je dek kvin ĝis dudek mil dolaroj lukritaj de lia industrio.
K.: Ankaŭ nigra; terspekulanto; posedas certe tridek mil dolarojn; povas esti kvardekjaraĝa; libera antaŭ ses jaroj; pagis mil okcent dolarojn por elaĉeti sian familion; membro de la anabaptista eklezio; ricevis testamentaĵon de sia mastro, kiun li plivalorigis.
G.: Pura nigra raso; karbokomercisto, ĉirkaŭ tridekjara; sin elaĉetis dufoje, estinte unue fraŭdata de mil sescent dolaroj; li gajnis ĉi tiun tutan monon per siaj propraj klopodoj, granda parto dum li estis ankoraŭ sklavo, ludonante sian tempon al sian mastron, kaj plie farante siajn proprajn aferojn. Li estas bela kaj vere distingita knabo.
W.: Trikvarone nigrulo, barbiro kaj kelnero; edukita en Kentukio; libera antaŭ dek naŭ jaroj, pagis por elaĉeti sin kaj sian familion, pli ol tri mil dolarojn; estas riĉa je ĉirkaŭ dudek mil dolaroj; li estas diakono de la anabaptista eklezio.
G. D.: Trikvarone nigrulo; kalkisto; de Kentukio; libera antaŭ naŭ jaroj, pagis mil kvincent dolarojn por elaĉeti sin kaj sian familion; ĵus mortinta, sesdekjaraĝa kaj riĉa je ses mil dolaroj.
Profesoro Stowe aldonas : "Krom G., ĉiuj ĉi nigruloj estis persone konataj de mi ekde pluraj jaroj, kaj mi povas garantii la ĝustecon de miaj informoj".
La verkistino bonege memoras aĝan neblankulinon, lavistinon en la familio de ŝia patro. La filino de ĉi tiu virino edziniĝis kun sklavo. Inteligenta kaj tre aktiva, ŝi sukcesis, dank’al sia lerteco, sia ŝparado, kaj senigante sin je ĉio, kolekti naŭcent dolarojn por elaĉeti sian edzon, monon laŭmezure elspezitan en la manojn de la mastro. Mankis nur cent dolaroj por kompletigi la elaĉetan monon, kiam la edzo mortis; neniam lia vidvino reakiris tiun monon.
Ĉi tio estas nur tre malgranda parto de la amaso da ekzemploj kiuj povus esti prezentitaj, pri la abnegacio, la sindonemo, la energio, la pacienco, la honesteco kiujn montras la sklavo sukcesinta liberiĝi.
Estu ankaŭ konsiderita pri tiuj kiuj sukcesis konkeri socian pozicion kaj kelkan bonhavecon, la malfacilaĵojn, la senkuraĝiĝojn, kiujn necesis superi kaj batali. La neblankulo, laŭ leĝo de Ohio, eĉ ne rajtas voĉdoni, kaj ĝis tiuj lastaj tempoj ne povis en proceso atesti kontraŭ blankulo. Ne estas nur en Ohio, estas en ĉiuj ŝtatoj de la Unio ke ni vidas homojn kiuj rompis siajn katenojn nur de la antaŭtago, kaj kiuj, dank’al aŭtodidakta forto kiun oni ne povus tro admiri, altiĝis al tre respektataj sociaj pozicioj. Ni citos, kiel tre konatajn ekzemplojn, Pennington inter la klerikoj, Douglass kaj Ward inter la verkistoj.
Se ĉi tiu persekutata raso, kun ĉiuj malinstigoj kaj malavantaĝoj, tiom faris, kiom pli ĝi povus fari se la kristana eklezio agus kun ili en la spirito de sia Disinjoro !
Ni estas en tempo kiam la nacioj skuitaj tumultas. Potenca blovo estas ekstere; ĝi perturbas kaj boligas la mondon kiel dum tertremo. Ĉu Usono estas sekura ? Ĉu ĉiu nacio kiu entenas en sia sino gravan kaj evidentan maljustaĵon, ne portas en si la elementojn de terura kaj supera konvulsio ?
Kial ĉi tiu potenca influo tiel vekas en ĉiu nacio kaj en ĉiu lingvo, tiujn neartikulaciitajn ĝemojn al libereco kaj egaleco de la homo ?
Eklezio de Kristo, legu la signojn de la tempoj ! Ĉu ĉi tiu potenca blovo, ne estas la spirito de Tiu kies la regno estas ankoraŭ venonta ? Tiu kies la volo plenumiĝos sur la tero kiel ĝi estas en la ĉielo ?
"Sed kiu kapablos subteni la tagon de sia alveno ? Ĉar tiu tago venos flamigi kiel fajrego. Ĝi rapidos esti atestanto kontraŭ tiuj kiuj retenas la salajron de la dungito, de la vidvino kaj de la orfo, kaj kiuj alportas malbonon al la fremdulo kaj li frakasos la premanton". (Malaĥi 3, 2-5)
Ĉu tiuj vortoj ne estas adresitaj al la nacio kiu portas kaj entenas en sia sino tiel okulfrapan maljustaĵon ? Kristanoj kiam vi ĉiutage diras : “Venu via regno !" Ĉu vi povas forgesi ke la timinda profetaĵo kunigas la horon de venĝo kun la horo de elaĉeto ?
Iu tago de graco estas ankoraŭ donacita al ni. Nordo kaj Sudo estas same kulpaj antaŭ Dio, kaj la kristana Eklezio ŝuldas pezan konton. Tute ne estas unuiĝante por protekti la maljustecon kaj la kruelecon, por kune amasigi siajn pekojn ke la Unio saviĝos. Estas per pento, justeco, kompatindulgo; ĉar la eterna leĝo, kiu faras ke la muelŝtono sinkas en la oceano, estas eĉ malpli neerarema ol la pli alta leĝo kiu malsuprenigas la koleron de la Ĉiopovulo al la nacioj kulpaj pro maljusteco kaj krueleco.
Add a comment