05. Sento de Vivanta Posedaĵo kiam ĝi ŝanĝas la Mastron.

Sinjoro kaj sinjorino Ŝelbi estis enirintaj en sian ĉambron; la edzo, etendinta en sian larĝan apogseĝon, tralegis la leterojn alvenitajn per la vespera poŝto. Staranta antaŭ la spegulo, lia edzino malplektis la harligojn kaj la buklojn, verkon de Eliza, ĉar kortuŝita de la konfuzita mieno kaj de la paleco de la juna virino, ŝi estis liberiginta ŝin de sia servo kaj sendinta enlitiĝi. Aranĝante siajn harojn, ŝi tute nature memoris pri sia matena interparolo, kaj sin turnante al sia edzo :

- Nu, Arturo, ŝi senzorge diris al li, kio estas tiu abomeninda ulo kiun vi alkondukis al ni por vespermanĝi ?

- Li nomiĝas Halej, rebatis Ŝelbi, tordiĝante sur sia sidilo, kaj sen okule forlasi sian leteron.

- Halej ? kiu tiu estas ? Kion li devas fari ĉi tie, mi petegas ?

- Sed… mi havis kelkajn interesojn por pridiskuti kun li dum mia lasta rondvizitado en Naĉezo.

- Kaj li utiligas tion por aranĝi sin komforte, veni vespermanĝi kaj enlokiĝi ĉi tie kvazaŭ siahejme ?

- Pardonu; li estis invitita; mi havas konton kun la viro.

- Ĉu li estus sklavkomercisto ? demandis sino Ŝelbi rimarkanta en la manieroj de sia edzo nuancon de embaraso.

- Ba ! Kiu enmetas tian ideon en vian kapon, karulino mia ? kaj ĉifoje Ŝelbi levis la okulojn.

- Nenio. Nur ĉi tiun postmanĝon Eliza larmoplena alvenis al mi, kriante, ĝemadante. Ĉu ŝi ne asertis ke vi traktis negocon, kaj ke ŝi aŭdis sklavfikomerciston fari al vi proponojn pri sia Henriko ? Kia sensencaĵo !

- Vere !… Ŝi aŭdis lin ? reparolis sro Ŝelbi, ankoraŭ absorbita pri siaj leteroj, kvankam li tenis ilin senorde. Ĉar necesos trakti tion, li diris al si mem, pli bone valoras tuj sin liberigi pri tio.

- Mi diris al Eliza pro ŝia peno, daŭrigis sino Ŝelbi, ankoraŭ brosanta siajn harojn, ke ŝi estis nur eta stultulino, kaj ke vi havis nenion por pridiskuti kun tiaj homoj. Certe, mi ja sufiĉe scias ke neniam en la vivo vi sonĝus vendi unu el niaj, kaj ĉefe al tia specio !

- Bonege, Emilia, mi parolis, mi pensis kiel vi. Sed la fakto estas ke miaj embarasoj tiom multe kreskis ke ne plu eblas malantaŭenirai. Necesas al mi vendi kelkajn el miaj manoj.

- Al tiu viro ! Neeblas. Vi ne serioze parolas, sinjoro Ŝelbi.

- Bedaŭre mi devas diri ke tiel estas, estas konsentita afero pri Tomo.

- Kio ! Nia Tomo ! Ĉi tiu bona kaj fidela kreitulo ! Via fervora servanto ekde via frua infanaĝo ! Ho ! Sinjoro Ŝelbi ! Sed vi promesis al li lian liberecon ? Sed vi kaj mi centfoje parolis al li pri tio ! Ha ! Mi povu ĉion kredi post tio ! Mi povas nun kredi vin kapabla vendi eĉ la etan Henrikon, la solan infanon de tiu kompatinda Eliza ! ekkriis Sino Ŝelbi laŭ dolora kaj indigna tono.

- Nu, se necesas diri tion al vi, ĝi estas farita afero. Mi konsentis vendi ambaŭ, Tomon kaj Henrikon. Sed mi ne tro scias kial oni nomus min monstron pro esti unufoje farinta tion kion ĉiuj faras ĉiutage de sia vivo !

- Kaj ĉi tiuj plie ! denove ribelis Sino Ŝelbi, kial elekti ilin inter ĉiuj ?

- Ĉar oni plie ofertis al mi, jen kial. Dependas nur de vi ke mi elektu alian, ĉar la sentaŭgulo pliproponis pri Eliza.

- La malŝatindulo ! ekkriis Sino Ŝelbi incitite.

- Mi rifuzis aŭskulti lin, nur pro konsidero al vi, Emilia, kaj almenaŭ vi povus konsideri tion.

- Karulo mia, diris Sino Ŝelbi, enpensiĝante, pardonu min. Mi troigas. Sed mi estis tiel malmute preparita, mi tiel malmute konjektis tion ! Lasu min, mi petegas, propeti pro ĉi tiuj kompatindaj estuloj. Se li estas nigra, Tomo tamen ne estas malpli lojala, malpli fidela; li estas nobla koro. Mi kredas, sinjoro Ŝelbi, ke se necesus al li doni sian vivon por vi, li ne hezitus.

- Mi scias tion… mi certas pri tio. Sed kial ĉio ĉi ? Mi estas senpova, mi diras al vi.

- Kial ni ne faras kelkajn monajn oferojn ? Mi bonkore eltenos mian parton de embaraso. Ho sinjoro Ŝelbi, estas per mia tuta animo ke mi strebis plenumi miajn kristanajn devojn rilate al ĉi tiuj kompatinduloj tiel simplaj, tiel dependaj. Mi antaŭ longaj jaroj interesiĝas pri ili, instruas ilin, prizorgas ilin, dividas kun ili kaj iliajn etajn afliktiĝojn kaj iliajn naivajn ĝojojn. Kiel de nun maltimi aperi meze de ili, se pro ŝato de senvalora profito, ni estus vendonta fidindan kaj sindoneman serviston, senigante per unu fojo de ĉi tiu kompatinda Tomo ĉion kion ni instruis al li por estimi, por ami ? Mi, kiu instruis al ili la familiajn devojn, de la patro rilate al la infano, de la edzo rilate al la edzino, kiel mi elportus la publikan agnoskon, ke nek rajtoj, nek ligoj, nek rilatoj, nenio estas sankta por ni ekde temas pri mono ? Mi, kiu tiom babilis kun Eliza pri ŝia infano, pri ŝiaj devoj, kiel kristana patrino, al konstanta atento, al teneraj preĝoj, al pia edukado ! Kion mi povos nun diri al ŝi, se vi forŝiras lin de ŝi por transdoni lin, senrestrikte, al iu homo sen principoj, iu senkredulo; kaj tio por kelkaj dolaroj ! Mi ripetis al ŝi ke animo pli valoras ol ĉiuj trezoroj de la universo, kiel ŝi kredos min, kiam ŝi vidos nin tiel deflankiĝi, kaj vendi ŝian infanon ? Vendi ŝin ! Kiu scias ? Por la eble certa ruino de animo kaj korpo !

- Mi bedaŭras ke vi tiel forte prenas tion sur vian koron, Emilia; ĉagrenita, vere. Sen samopinii ilin laŭ ilia tuta amplekso, mi respektas viajn pensmanierojn; sed estas vana peno, mi ĵuras tion al vi, mi nenion povas. Necesas ellasi la vorton kiun mi volintus evitigi al vi, Emilia, mi ne povas elekti. Necesas al mi vendi tiujn aŭ ĉion perdi, ilin aŭ ĉiujn. Halej ekkaptis hipotekon kiu, se mi ne nuligas ĝin senprokraste, kunprenos ĉion kun ĝi. Mi ĉiuflanke kolektis, serĉis, kromenspezis, prunteprenis; krom almozpeti, mi ĉion faris. La prezo de tiuj du sole kapablis starigi bilancon; necesis decidiĝi. Halej, troentuziasmigita de la infano, estis rezoluta tiel aranĝi tion kaj nur tiel. Mi estis sub lia povo, necesis al mi submetiĝi. Tiom kortuŝita pro ĉi tiuj du, ĉu vi pli ŝatus vidi ĉiujn esti venditajn ?

Sino Ŝelbi restis konsternegita. Reirante fine sidiĝi en sia tualetejon, ŝi kaŝis al si la vizaĝon en siajn manojn kaj eligis ĝemon.

- Estas la malbeno de Dio al sklaveco ! Amara, amara fatalaĵo ! Malbeno al la mastro ! Malbeno al la sklavo ! Mi estis freneza aserti akiri kelkan bonon el ĉi tiu fonto de malbono ! Estas peko gardi sklavon sub leĝoj tiaj kiaj la niaj; mi ĉiam sentis tion; mi pensis tion tute junan knabinon, mi certe ja pensas tion ankoraŭ pli ekde kiam mi faris elekton de eklezio. Sed mi esperis mildigi la ĉenon, mi volis, per multe da boneco, da zorgoj, da edukado, estigi la kondiĉon de la miaj preferindan al libereco. Frenezulino kiun mi estis !

- He sed, edzino mia, vi tute aliĝas al la aboliciistoj !

- La aboliciistoj ! Ha ! Se ili scius ĉion kion mi scias, tiam ili parolus ! Ni havas nenion por lerni de ili. Vi scias ĉu iam mi aprobis la sklavecon, ĉu iam, miavole, mi posedis sklavon !

- Mirinde ! Akordiĝu iom kun niaj saĝaj kaj piaj pastoroj, diris sro Ŝelbi. Ĉu vi memoras pri la prediko de la pasinta dimanĉo?

- Mi malmulte zorgas pri tiaj predikoj. Sro B… pli bone farus prediki aliloken ol en nia preĝejo. La pastoroj eble ne pli ol ni, kapablas malhelpi malbonon aŭ resanigi ĝin; sed pravigi ĝin ! Ho, tio estas insulti la komunan saĝon ! Mi cetere scias ke funde vi ne ŝatas pli ol mi ĉi tiun predikon.

- Se necesas konfesi tion, sinjoroj niaj pastoroj kelkfoje antaŭmetas tion kion ni ja, kompatindaj pekuloj, apenaŭ kuraĝus aserti. Necesas por mondumano ignori multajn aferojn kaj kutimiĝi al tio kion li ne povas aprobi. Sed kiam la virinoj kaj la pastoroj superas nin, kaj tiel firme decidas pri aferoj de moraleco kaj de modesteco, tio fakte malmulte taŭgas al mi. Nun, almenaŭ, kara mia, mi supozas tion, vi cedas antaŭ la neceso kaj konsentas ke pro la cirkonstancoj, mi kiel eble plej bone agis.

- Jes, ho jes ! rapide diris Sino Ŝelbi, enpense, fingrumante sian poŝhorloĝon. Mi ne havas multekostajn juvelaĵojn, ŝi aldonis pripensante; sed ĉi tiu ora horloĝo valoras ion; ĝi multege kostis; se mi povus nur savi la infanon de Eliza ! Mi oferus ĉion kion mi posedas por ĝi.

- Mi vere estas afliktita, senespera, diris sro Ŝelbi, ke vi tiom malĝojas pro tio; sed estas tute vane; la vendokontraktoj estas subskribitaj kaj inter la manoj de Halej. Necesas al vi esti feliĉa ke ĝi ne estas pli malbona. Ĉi tiu viro tenis nin sub sia povo. Dependis nur de li tute ruinigi nin, kaj jen ni kvitaj. Se vi konus lin kiel mi, vi pensus ke ni elturniĝis !

- Ĉu do li estas tiel malmolkora ?

- Ne ĝuste kruela, sed li estas viro el ledo(1); esence komercisto, kiu konas nur profiton; senpasia , decida, senindulga kiel morto kaj tombo. Li vendus sian propran patrinon por dudek-procenta profito, kaj tio sen voli suferigi la kompatindan maljunulinon.

- Kaj estas ĉi tiu aĉulo kiu estas la mastro de ĉi tiu bona kaj fidela Tomo ! la mastro de la infano de Eliza !

- Ni ne iru plu, kara mia. La afero estas malfacila al mi; mi malŝatas reveni al ĝi. Halej, kiu vigle regas la aferojn, ekposedos ekde morgaŭ; tial mia ĉevalo estos preta, kaj mi foriros ĉe la tagiĝo. Mi ne kapablas vidi Tomon, ne, mi ne kapablas. Pri vi, tio kio estos la plej bona, estos jungigi frumatene, kaj elkonduki Elizan ien ajn. Pli bone estos ke ĉio okazu nevideble.

- Ne, ne, diris Sino Ŝelbi, mi estos nek agantino nek komplicino de la faro. Kompatinda Tomo, Dio helpu lin ! Mi iros vidi lin en lia senhelpeco, kaj kiom ajn ĝi kostos al mi, ili scios ke ilia mastrino suferas por ili kaj kun ili. Rilate al Eliza ! Mi ne kuraĝas pensi pri tio. Disinjoro pardonu nin ! Kion ni faris por trafi tion !

Tamen, sen ke sinjoro kaj sinjorino Ŝelbi povis suspekti tion, triulo aŭskultis ilin. La kabineto kiu komunikiĝis kun ilia dormoĉambro, rigardis al koridoro. Eliza, turmentata pro maltrankviloj, forpelita por la nokto de sia mastrino, ekhavis la subitan ideon enŝoviĝi en ĉi tiun kameron; kaj kun la orelo gluata al la fendo en la pordo, ŝi ne perdis unu vorton de la interparolo.

Kiam la voĉoj mortis en la silento, ŝi restariĝis kaj elŝteliĝis. Pala, tremetanta, kun la trajtoj kuntiritaj, la lipoj streĉitaj, ŝi ne plu estis la milda, timema estulino kiun ŝi estis ĝis nun. Singardeme ŝi paŝis la trairejon, haltis dum sekundo ĉe la pordo de sia mastrino, levante la manojn al la ĉielo, mutan alpreĝon ! Poste sin deturnante, ŝi enŝoviĝis en sian ĉambron. Ĝi estis malgranda, kvieta kaj pura ĉambro sur la sama etaĝo kiel la apartamento de la mastroj. Kiom da fojoj ŝi sidiĝis antaŭ tiu fenestreto en la suno ! Estis tie kie ŝi kantis kudrante. Sur ŝiaj mallarĝaj bretoj provizitaj de kelkaj libroj, etendiĝas karaj bagateloj, donoj de naskiĝtagoj kaj festoj; en la ŝranko, en la tirkestoj, lokiĝis ŝia modesta tualeto. Unuvorte, ĝi estis sia propra hejmo, kie dumlonge ŝi estis feliĉa. Sed tie, sur ĉi tiu lito, dormis ŝia filo; longaj silkaj bukloj kadris la naivan vizaĝon, lia rozeta buŝo restis malfermetita, liaj diketaj manetoj senzorge kuŝis sur la litkovrilo, kaj sublima rideto lumigis ĉiujn ŝiajn trajtojn.

- Kompatinda knabo ! Kompatinda karulo ! Ili vendis vin ! Sed via patrino savos vin !

Neniu larmo malsekigis la kapkusenon, en tiaj momentoj estas gutoj da sango kiujn la koro silente ŝvitas; ŝi ekprenis paperfolion, krajonon kaj tuthaste skribis :

"Ho mastrino ! Kara mastrino ! Ne kredu min nedankema, ne malbone pensu pri mi, tute ne, mastrino. Mi aŭdis tion kion la mastro kaj vi ĉi-vespere diris, kaj mi tuj provos savi mian knabon. Vi ja ne mallaŭdos min. Dio benu vin kaj rekompencu vin pro ĉiuj viaj bonaĵoj !"

Ŝi faldis kaj haste adresis la leteron, kuris al tirkesto, volvis por sia filo malgrandan pakon da vestaĉoj, kiun ŝi firme ligis ĉirkaŭ si; kaj patrina bonkoreco estas tiel tenera ke, eĉ en la teruro de la momento, ŝi ne forgesis kunpreni kelkajn el la plej preferataj ludiloj de la infano, rezervante papagon pentritan el brilaj koloroj, por amuzi lin ĉe la vekiĝo. Ne estis sen malfacilaĵo ke ŝi ŝiris la etan dormanton el lia profunda dormo; sed post kelkaj penoj ŝi lin sidrektigis sur lia postaĵo, kaj dum la patrino surmetis ĉapelon kaj ŝalon, la infano ludis kun sia birdo.

- Kien do panjo iri ? li demandis kiam ŝi alproksimiĝis la liton, tenante la jaketon kaj la malgrandan mantelon.

Lia patrino rigardis lin tiel proksime, inter la okuloj kaj kun tia esprimo, ke li divenis ke io stranga okazis.

- Ĉit ! Henriko, ŝi diris; necesi ne paroli laŭte, necesi ke ili ne aŭdi. Malbona viro veni por preni etan Henrikon de lia patrino kaj kunporti lin foren, tre foren. Sed panjo ne voli; ŝi surmeti al la knabeton lian jaketon kaj lian mantelon, kaj ŝi fuĝi kun li, kaj la malbona viro ne kapti lin.

Parolante, ŝi estis surmetinta al la infano kaj agrafinta lian simplan vestaĵon; prenante lin en siajn brakojn, ŝi flustris en lian orelon la ordono esti "tre kvieta"; kaj malfermante la pordon kiu, de ŝia dormĉambro, kondukis sub la verandon, ŝi elŝoviĝis eksteren.

Estis dum stelita nokto, malvarma kaj brilega; la patrino ĉirkaŭvolvis sian ŝalon ĉirkaŭ la infanon kiu, muta pro teruro, premis sin al ŝia kolo.

La maljuna Bruno, granda Novlandhundo, kiu dormis sub la porĉo, stariĝis kun obtuza grumblado ĉe ŝia alproksimiĝo. Ŝi milde murmuris la nomon de la besto, kaj ĉi tiu favorato, malnova kamarado de ŝiaj ludoj, tuj svingis la voston kaj pretiĝis por sekvi ŝin, ne sen ŝajni mirigita en sia simpla cerbo de hundo, pro la nokta promenado. Kelkaj malklaraj duboj pri nesingardo, pri manko de konveneco, eĉ trairis ĝian honestan penson, kaj dum Eliza rapidigis ŝtelajn paŝadojn, ĝi haltis, rigardis kun zorgoplena mieno jen la fuĝantinon, jen la loĝejon; poste, kvazaŭ trankviligata de siaj pripensoj, ĝi denove trotis post ŝi. Post kelkaj minutoj ili alvenis al la fenestro de la kabano de onklo Tomo, kaj Eliza milde frapis sur la vitron.

La pia kunveno pludaŭris danke al la kantoj, kaj onklo Tomo krome sin donis plurajn soloojn, do nek li nek lia kunulino jam dormis, kvankam estis pli proksime de unu horo ol de noktomezo.

- Sinjoro bona Dio ! Kio ĝi esti tio ? diris onklino Kleo, hasteme stariĝante, kaj kurante distiri la kurtenojn. Por nia savo, esti Elnjo ! Nu, maljunulo, rapide surmeti la veston. Nu ! kaj jen ankaŭ Bruno, kompatinda besto ! Kio do ĝi esti ! Mi tuj malfermi.

La ago akompanis la parolojn, la pordo malfermiĝis, kaj la lumo de la kandelo kiun Tomo ĵus lumigis, plentrafis la anksian vizaĝon kaj panikitaj okuloj de la fuĝantino.

- La bona Dio beni nin ! Mi senti min tute emociita, nur vidante vin, Elnjo ! Ĉu malsano trafi vin ? Kio esti tio ?

- Mi esti fuĝanta, onklo Tomo, onklino Kleo, mi kunpreni mian infanon, la mastro vendi lin.

- Vendi ! Ili ambaŭ ripetis, levante la manojn pro timego.

- Jes, vendi ! Mi ĉi-vespere kaŭriĝi en la kabineto kontraŭ la pordo; mi aŭdi mastron diri al mastrino ke li esti vendinta Henrikon, kaj vin, onklon Tomon, ambaŭ al sklavkomercisto; ke li, mastro, rajdi ekde la mateno, kaj ke la viro hodiaŭ ekposedi ilin.

Tomo, kun la manoj levitaj, la okuloj dilatitaj, restis senmova kiel en sonĝo. Malrapide, iom post iom, li komprenis, kolapsis sur sian malnovan seĝon kaj kaŝis sian kapon inter la genuoj.

- Sinjoro bona Dio, kompati nin ! diris onklino Kleo, ne ebli, ne esti vere ! Kion li fari, Tomo, por ke la mastro vendi lin ?

- Nenion en la mondo. Tio ne esti propravole de la mastro; kaj de la mastrino, ĉiam tiel bona ! Mi aŭdi ŝin pledi kaj petegi por ni; sed li diri al ŝi ke tio utili al nenio; ke li sidi en ŝuldoj, kaj ke la viro teni lin sub sia povo; ke se li ne pagi al li ĉion, necesi aŭkcii kaj la loĝejon, kaj nin ĉiujn, tiom kiom ni esti. Jes, mi bone aŭdi, li diri : "Vendi ĉi tiujn du aŭ vendi ĉion !" Mastro diri ke li esti malĝoja; sed mastrino ! Ha ! Necesi aŭdi ŝin ! Se ŝi ne esti kristanino kaj anĝelo, neniam iu ajn ekzisti nek en la ĉielo nek sur la tero. Mi esti malafabla knabino por forlasi ŝin, sed mi ne scii kion fari pri tio ! Ĉu ŝi ne diri, ke animo esti pli ol mondo ? La infano havi ĝin; se mi ne savi lin, kiu scii tion kion ĉi tiu animo fariĝi ? Tio kion mi fari devi esti justa, kaj se tio ne esti bona, ke Disinjoro pardoni min, ĉar mi ne kapabli fari alie !

- He, maljunulo ! diris onklino Kleo, kial ne fuĝi ankaŭ ? Ĉu vi voli atendi, esti irigita al la Malsupra Rivero, tien kie kompatinda nigrulo krevi de laboro kaj malsato ? Mi preferi morti ol iri tien. Rapide, forkuri kun Elnjo ! Vi havi la tutan tempon, vi havi vian permesilon(2) por iri kaj reiri; eliri do, Tomo. Mi tuj fari la pakaĵon.

Malrapide Tomo relevis la kapon kaj ĵetis ĉirkaŭ si longan rigardon, malgajan kaj rezignitan.

- Ne, ne, li diris, mi resti. Eliza foriri, ŝi bone pravi, ne esti mi kiu diri ne, iu patrino devi foriri. Sed vi aŭdi, edzino, necesi vendi Tomon, se ne ĉio esti ruinanta kaj disrabanta. Oni vendi min ! Mi eble kapabli suferi tiom kiom alia ! li aldonis, kaj spasma sopirĝemo skuis lian larĝan bruston. Ĉiufoje kiam mastro alvoki Tomon, Tomo ĉeesti. Li ankoraŭ ĉeesti. La permesilo aparteni al mastro; mi neniam trompi mastron, mi ne trompi lin hodiaŭ. Pli bone valori vendi min sole ol perdi kaj vendi ĉion. La mastro ne esti por mallaŭdi, Kleo ! Li zorgi pri vi kaj la senhavuloj…

Li turnis sin al la rulkofro kie krispiĝis tiom da buklaj kapetoj, kaj la koro mankis al li. Apogante sin sur la dorson de sia seĝo, li kovris sian vizaĝon per siaj larĝaj manoj; profundaj kaj maloftaj plorĝemoj skuis lian tutan korpon, kaj larmegoj, fluantaj inter liaj fingroj, inundis la plankon. Larmoj, blanka leganto, similaj al tiuj kiujn vi verŝis sur la ĉerkon de via unuenaskito; larmoj, sinjorino, similaj al tiuj kiuj bruligis viajn okulojn kiam la stertoro de via mortanta infano enigis vian orelon ! Ĉar Tomo estis homo kiel vi, leganto, kaj vi, sinjorino, kun viaj silkaj vestoj, viaj juveloj, viaj ornamaĵoj, vi estas nur virino, kaj en la gravaj kaj teruraj elprovoj de la vivo, ĉiuj vi travivas la saman angoron.

- Plian vorton, diris Eliza haltante ĉe la sojlo. Mi ĉi-posttagmeze vidi mian edzon; mi tiam apenaŭ suspekti tion kio esti okazonta ! Sed li, ili peli lin ĝis ekstremo, kaj li veni diri al mi ke li forkuri. Provi, se vi povi, sciigi al li, ke mi foriri, kaj kial. Diri al li ke mi provi atingi Kanadon. Fari al li miajn korinklinojn, kaj bone rekomendi al li, se mi ne plu devi revidi lin, ŝi momente deturniĝis, poste aldonis per sufokita voĉo, rekomendi al li esti tiel bona kiel li povi esti, por ke fine ni revidi unu la alian tien supren. Voki Brunon, ŝi aldonis, reenfermi ĝin, kompatinda besto ! Necesi ke ĝi ne sekvi min.

Ankoraŭ kelkajn vortojn, kelkajn larmojn, simplan adiaŭon, benon kaj brakumante sian timigitan infanon sur la sia brusto, ŝi malaperis en la ombron.

1 Ĉi tiu esprimo devenas de la originalo (el angla) kaj estas laŭvorte tradukita.

2 Permeso subskribita de lia mastro por iri je kelka distanco de la hejmo.

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment