Créer un site internet

09. La Eskapado.

Samĉjo kaj Andio revenis al la loĝejo, tre ĝojegaj, dum ĉi tiu sceno okazis en la gastejo. Samĉjo ne kapablis sin deteni de ĝojo. Liaj ekzaltiĝoj eksteriĝis per ĉiaj specoj de kriadoj, de strangaj interjekcioj, de senkoheraj movoj kaj de absurdaj tordiĝoj. Foje li kontraŭsence sidis, kun vizaĝo turninta al la vosto kaj la gropo de la ĉevalo; subite li eligis triumfan krion, kaj transkapiĝo remetis lin bondirekte sur la selo. Tiam longigante malafablan vizaĝon, li admonis Andion per deklama tono, pri maldecaj mokridoj kiujn permesis al si la senpripensulo. Poste li tuj batis al si la flankojn per siaj brakoj, kaj sin fordonis al tondroj da ridadoj kiuj igis brui la arbaro. Tra ĉiuj ĉi evoluoj li sukcesis teni la ĉevalojn galopegantajn, kaj inter la deka kaj la dekunua, iliaj hufoj sonis sur la gruzo de la korto.

Sinjorino Ŝelbi sin pafis al la balkono.

- Ĉu estas vi, Samĉjo ? Kie ili estas ?

- Massa Halej esti por ripozi en la taverno; li, tre laca, ha ! Lacega, mastrino !

- Sed Eliza ! Samĉjo ?

- He ! He ! Jordano esti preterpasita, ŝi gajni, kiel oni diras, la landon de Kanaano.

- Kion ? Kion vi volas diri, Samĉjo ?

Kaj perdante la spiron pro la ideo kiun ĉi tiuj paroloj vekis, sinjorino Ŝelbi sentis sin sveneti.

- Disinjoro protekti la siajn, mastrino ! Elnjo atingi Ohion(1), trans la rivero, kvazaŭ Disinjoro forporti ŝin en sia fajra ĉaro jungita de du blankaj ĉevaloj.

La religia inspiro de Samĉjo ĉiam ekzaltiĝanta en la ĉeesto de sia mastrino, li ofte elmontris antaŭ ŝi citaĵojn kaj bildojn eltiritajn el la sanktaj skriboj.

- Venu supren, Samĉjo, diris sro Ŝelbi antaŭenpaŝante sur la verandon, kaj venu respondi al via mastrino. Nu ! Nu ! Emilia, vi malvarmiĝas. Jen vi tute frostiĝinta; vi ja lasas vin tro kortuŝi, kara mia !

- Tro multe ! Ĉu mi ne estas virino ? Ĉu mi ne estas patrino ? Kaj ĉu ni ambaŭ ne respondos al Dio pri ĉi tiu kompatinda knabino ! Dio mia ! Dio mia ! Ĉi tiu peko ne falu sur niajn kapojn !

- Kia peko, Emilia ? Vi scias tion, ni nur faris tion kion ni pozitive devigis fari.

- Tute egale ! Estas funde de ĉio ĉi, konfuza krimsento kiun mi vane klopodas rezonadi.

- Ĉi tie, Andio, vi, negrido ! Lerte kaj rapide ! kriis Samĉjo sub la verando. Enstaligi la ĉevalojn, kaj rapide ! Ĉu vi ne aŭdi mastron voki min ? Kaj Samĉjo preskaŭ tuj aperis en la salonon, kun sia kapvesto el folioj en la mano.

- Nu, Samĉjo, klare diru al ni tion kio okazis. Kie estas Eliza, se vi scias tion ?

- Nu, mastro, mi vidi ŝin, per miaj okuloj vidi, transiri sur la flosantajn glaciojn. Tamen rimarkinde ! Nek pli, nek malpli ol miraklo, kaj mi vidi viron helpi Elnjon grimpi al la flanko de Ohio, poste nokto veni, kaj nenion pli vidi.

- Samĉjo, via miraklo ŝajnas al mi iom apokrifa. Vojaĝi sur flosantaj glacioj ne estas facila afero.

- Facile ! Neniu fari tion sen helpo de Disinjoro ! Jen, mastro, la afero tute detale. Massa Halej, mi kaj Andio, preskaŭ alveni al la malgranda taverno, ĉe la kurbo en la rivero, mi iomete antaŭe, ne kapabla deteni min, tro fervora por atingi Elnjon. Kiam mi, rekte antaŭen, vidi ŝin ĉe la fenestro de la taverno; la aliaj esti ne for ! Paf ! Jen mia ĉapelo kiu foriĝi, kaj mi kriegi por revigligi mortinton. Elnjo, estas klare, aŭdi kaj elŝteliĝi. Pa ! Ĝuste kiam ŝi forkuri al la rivero, massa Halej preterpasi antaŭ la pordego, ekvidi ŝin, bleki al ŝi, kaj li, mi, Andio, persekuti Elnjon. Ŝi, kuri ĝis la rando. Tie, forta fluo, dek futojn (± 3m) larĝa, transe, dikaj glacioj kunbatiĝi, kolizii, brui ĉiujn kune; kvazaŭ granda moviĝema insulo. Kaj ni tuj post ŝi; mi vere kredi ŝin kaptitan, ĵure ! Sed la krio kiun ŝi eligi ! Neniam aŭdi ion similan ! Kaj vidi ŝin, subite trans la fluon, sur la glacioj, iri ! iri ! kriante ! Saltante ! Iu glacio fari krakon ! Ŝi esti en la aero. Krak, alia glacio, ŝi resalti ! Vera kapreolo ! Disinjoro, ĉu esti risorto en ĉi tiu kreitaĵo ! Ĉu tio esti ! Esti por ne kredi tion !

Sinjorino Ŝelbi restis senmova, muta, pala pro emocio, dum la tuta rakonto de Samĉjo.

- Laŭdatu Dio ! ŝi finfine diris, ŝi ne mortis. Sed nun kie estas la kompatinda infano !

- Disinjoro zorgi ŝin ! diris Samĉjo pie ruligante siajn levitajn pupilojn. Mi ĉiam diri, Providenco esti. Mastrino bone instrui nin : la instrumentoj esti tute pretaj por plenumi la volon de Disinjoro. Nu ĝuste, sen mi, kompatinda instrumenteto, Elnjo esti kaptita dekduon da fojoj. Kiu ellasi la ĉevalojn ĉi-matene kaj konduki ilin ĉasantaj ĝis preskaŭ la tagmanĝo ? Samĉjo. Kiu promenigi massan Halejon, kvin mejlojn (+/- 8Km) ekster la rekta vojo, ĝis la nebuliĝo ? Samĉjo ! Alie massa Halej surfalis sur Elnjon, kiel hundo sur lavurson. Jen providencoj !

- Mi konsilas al vi, majstro Samĉjo, fariĝi pli sobra pri tiaj providencoj. Mi ne postulas ke ĝentlemanoj estu tiel azenigataj ĉe mi, diris sro Ŝelbi kun tiom da severeco kiom li povu trovi por la okazo.

Sed ne estas pli facile fitrakti nigrulon ol infanon pere de ŝajniga kolero. Ambaŭ klare vidas la veron de aferoj tra la mensogaj eksteraĵoj, kaj Samĉjo estis neniel embarasita pro la riproĉo, kvankam li opiniis konvene afekti ploreman seriozecon kaj lasi pendi siajn lipangulojn kiel signo de bedaŭro.

- Mastro pravi, tute pravi. Tre aĉa de mi, ne ebli nei; kaj mastro kaj mastrino ne kuraĝigi tion. Sed kompatinda nigrulo tre tentita fari malicaĵon al tiuj senvaloraj homoj kiuj mieni kiel ĉi tiu massa Halej. Samĉjo sufiĉe bonedukita por vidi lin tute ne ĝentlemano.

- Nu, Samĉjo, diris sinjorino Ŝelbi, ĉar vi ŝajnas al mi profunde senti viajn misojn, vi povas malsupreniri al la kuirejo, kaj diri al onklino Kleo doni al vi tranĉaĵon el la ŝinko kiun oni demetis hodiaŭ. Vi kaj Andio devas esti malsategaj.

"Mastrino, vere tro bona por ni", respondis Samĉjo; kaj viglete salutanta, li malaperis.

Ni vidas, kaj ni diris tion, ke Samĉjo posedis naturan talenton kiu, laŭ politika linio, sukcese kaj alten pelintus lin. Li kapablis kapitaligi, honore kaj glore al si, ĉion kio okazis bone. Estante, li almenaŭ sin flatis pri tio, pufreklaminta laŭ la kontento de la ĉirkaŭantaro, sian piecon kaj sian humilecon, li konkereme lokis sian palmfolion sur sia kapo kaj direktis sin al la fako de onklino Kleo, decidita famigi sin en la kuirejo.

- Mi tien iomete paroladi kun tiuj nigruloj, diris Samĉjo al si, nun kiam mi havi ŝancon. Disinjoro ! Se mi ne blindigi ilin per vortoj !

Unu el la grandaj ĝuoj de la vivo de Samĉjo estis akompani sian mastron al ĉiuspecaj politikaj kunvenoj. Rajde sur balustrado, aŭ sidante sur iun arbon, li ĝojege pasigis tutajn horojn observante, aŭskultante la oratorojn. Poste malsuprenirante inter siaj fratoj, el diversaj nuancoj, kunigintaj pro la sama okazo, li admonis ilin, delektis ilin per la plej burleskaj, la plej ridindaj imitadoj, eldiritaj laŭ nekonsternebla seriozeco, soleneco el la plej distraj. Kvankam lia proksima aŭskultantaro ĝenerale konsistis el nigruloj, ofte troviĝis tie sufiĉe impona ĉirkaŭularo da individuoj el pli helaj vizaĝkoloroj, kiuj aŭskultis, ridis, palpebrumis, je la neesprimebla orgojlo de Samĉjo. Fakte, konvinkita pri sia oratora alvokiĝo, li kaptis ĉiun okazon por plene liberellasi sian elokventon.

Sed inter Samĉjo kaj onklino Kleo de ĉiam ekzistis ia kronika milito, aŭ pli ĝuste forta malvarmeco. Ĉifoje la interesoj de Samĉjo estantaj entenitaj en la fako de la proviantoj, li opiniis saĝa sin montri akordiĝema. Certa ke la ordonoj de mastrino estus ĉiam strikte plenumataj, li deziris ke la spirito vivigu kaj pligrandigu ĝian efektivigon. Li do aperis antaŭ onklino Kleo kun kortuŝa esprimo de rezigno kaj sufero, kiel viro kiu ĵus eltenis nekredeblajn laciĝojn por la defendo de la premata senkulpeco. Li lerte rakontis la okazaĵojn, kaj diris ke mastrino sendis lin al onklino Kleo por ke ŝi reĝustigu la interrompitan ekvilibron inter liaj solidoj kaj liaj fluidoj. Li tiel eksplicite malkontestis la rajtojn kaj la superregecon de la kuiristino en la tuta vasteco de ŝiaj kampoj.

La afero perfekte sukcesis. Neniam naiva voĉdonanto, kaĵolita de politika kandidato, estis pli facile gajnita ol onklino Kleo de la milda elokvento de Samĉjo. Eĉ se li estus la malŝparema filo, li ne povus esti ricevita kun pli da patrina malavareco.

Senprokraste, li glore sin trovis sida antaŭ larĝa kaserolo garnita per olla podrida(2) el restaĵoj de ĉio kio estis servita sur la tablo de la gemastroj ekde du aŭ tri tagoj : frandaj pecoj de ŝinko, oraj blokoj de maizkukoj, trianguloj de pasteĉoj je ĉiuj ampleksoj, flugiloj kaj kropoj de kokidoj, ĉio en pitoreska konfuzo. Kaj Samĉjo, monarko de ĉi tiu festeno, gajmiene sidis kun sia flankenfaldita palmfolio, kaj protektis Andion, lokitan ĉe sia dekstro.

La kuirejo pleniĝis de kamaradoj alkurintaj de ĉiuj kabanoj por aŭdi la finon de la tagaj heroaĵoj. Estis la horo de la triumfo de Samĉjo. La historio estis ripetita kun ĉiaj ornamaĵoj kaj disvolvadoj. Samĉjo tute ne maltrafis oportunecon por ĉio kio povis plibeligi la efekton. Kiel la lertuloj, li tute ne intencis lasi la rakonton perdi sian brilon trapasante sur liajn lipojn. Ridaj muĝadoj akompanis lian rakonton, kaj estis baldaŭ reprenitaj kaj pluigitaj, kun ĝojaj kriadoj, de la tuta sengravularo kiu svarmis sur la planko aŭ lokiĝis en ĉiu anguleto. Sed meze de la bruego, de la eksplodoj, de la ekzaltiĝoj, Samĉjo gardis sian neŝanĝeblan seriozecon; nur li foje ruladis siajn okulojn duonlevitajn al la ĉielo, aŭ flanken okulumis al siaj plej amuzaj aŭskultantoj, sed cetere sen perdi ion el la pompa alteco de sia elparolado.

- Vi, samurbanoj kaj amikoj, li diris, energie svingante femuraĵon de meleagro, vi nun vidi la aferon. Mi, via infano, defendi vin ĉiujn, jes, ĉiujn ! Preni unu, ĉu ne esti kiel preni ĉiujn aliajn ? Vi kompreni, la sama principo, ĉu esti klare ? Ke unu el tiuj homĉasistoj veni flari ĉi ĉirkaŭen ! Li trovi min, Samĉjon ! Mi subteni vin ĉiujn, fratojn, mi defendi viajn rajtojn, mi defendi vin ĝis la lasta spiro !

- Kiel tio esti, Samĉjo ? interrompis Andio, ĉimatene, vi diri voli kapti Elnjon por massa, tutcerte. Viaj du parolmanieroj ne esti samaj !

- Aŭskulti, etulo, reparolis Samĉjo kun miriga supereco, vi ne babili kiam vi ne scii, ĉu vi kompreni ? Infanoj kiel vi, Andio, plenaj de bonvoloj, bonaj knaboj ! Sed ili ne kapabli eniri en la koluzion de la principo de aferoj.

Andio ŝajnis dispremita, ĉefe de la impona vorto koluzio kiu malfermigis rondajn okulojn al la junaj anoj de la kunveno, kaj ŝajnis al ili senreplika argumento.

- Esti pro pura konscienco, Andio, ke mi voli kapti Elnjon. Mi ankaŭ kredi mastron sur ŝia spuro, sed kiam mi vidi mastrinon tute kontraŭe, konscienco tiam pli forta flanke de mastrino. Tutsimple, esti al la plej bona flanko ! Vi vidi min ĉiam persisti en mia opinio, neniam cedi pri konscienco kaj principoj. Super ĉio, la principoj ! ekkriis Samĉjo, avide ŝirante per siaj blankaj dentoj kolaĵon de kokido. Kaj kial principoj sen persisteco ? Mi demandi tion, kial do ? Jen, Andio, vi skrapi ĉi tiun oston; ankoraŭ bona viando poste.

La aŭskultantaro de Samĉjo restanta kun malfermita buŝo, li ne povis fari pli bone ol daŭrigi.

- Vi eble ne kompreni, amikoj kaj fratoj nigruloj, daŭrigis Samĉjo, enprofundiĝante en la abstraktajn profundecojn de sia temo, vi ne kompreni tion kion esti persisteco ? Afero ne ĉiam klara ja al ni. Jen, kiam iu voli hodiaŭ aferon, kaj morgaŭ la malon de ĉi tiu afero, la homoj diri ne persista. Esti nature, ili diri tion. - Pasigu al mi tiun pecon da kuko, Andio. - Sed ni vidi iomete en la fundo de la afero. Mi esperi la ĝentlemanojn kaj la belan sekson bonvoli senkulpigi min fari komparon. Mi, Samĉjo, voli grimpi tien sur stakon; nu, mi, Samĉjo, meti mian ŝtupetaron ĉiflanken. La ŝtupetaro ne bone stari ? Mi metis ĝin ĉe la alian flankon. Ĉu mi ne esti persista ? Mi, ĉiam voli grimpi super la stakon ! Ĉu vi ne vidi tion, vi ja ?

- Esti via sola persisteco, kompreneble, diris onklino Kleo malĝojigita de la vespera festeno kiu, laŭ la komparo de la Skribo, similis al ŝi kiel vinagro sur salpetro.

- Jes, vere, ekkriis Samĉjo superabundanta je manĝaĵoj kaj je gloro, kaj stariĝante por la parolfino : jes, kunuloj kaj fratoj, kaj ĝenerale sinjorinoj el alia sekso, mi havi principojn. Mi fanfaroni pri ilin, ili persisti ĝis ĉi tago kaj ĉiutage. Mi havi principojn kaj mi alkroĉiĝas al ili. Tuj kiam Samĉjo pensi ke principo ĉeesti, Samĉjo kuri al ĝi. Oni povi bruligi Samĉjon tute vivan, Samĉjo kuri al la fosto. Samĉjo iri kaj diri : Ĉi tie mi veni, mi, Samĉjo, verŝi mian lastan sangon pro miaj principoj, por mia patrujo kaj por la ĝeneralaj interesoj de la socio.

- Nu, reparolis onklino Kleo, ke unu el viaj principoj estu iri enlitiĝi, kaj rapide ! Ĉu vi plani teni ilin tie dum la tuta nokto ? Nun al vi ja, fiularo ! Tiu kiu ne voli esti batata devi nur foriri kiel eble plej frue.

- Nigruloj ! Kaj vi ĉiuj, diris Samĉjo svinganta sian palmfolion, majeste salutante : Mi beni vin ĉiujn ! Iri al viaj litoj, kaj esti saĝaj !

Provizita per ĉi tiu patosa beno, la ĉeestantaro disiĝis.

1La ŝtato kie sklaveco ne ekzistas, kaj kiu estas apartigita de Kentukio de la samnoma rivero. Laŭ la leĝo ofte menciita en ĉi tiu libro, estas nun ekstradicio de sklavoj el la libera ŝtato kie ili rifuĝis, al la ŝtato el kiu ili fuĝis. Estas nur en Kanado, iama franca lando, ke nigraj fuĝantoj povas kredi sin sekuraj.

2Hispana plado enhavanta ĉiajn viandojn.

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment