Créer un site internet

43. Rakonto de Aŭtentikaj Reaperantoj.

La tombaj legendoj pli ol neniam cirkulis en la domo de Lagrizo.

Oni tute mallaŭte flustris esti aŭdanta, en la profundo de la nokto, paŝojn malsupreniri la subtegmenta ŝtuparo kaj vagi en la koridorojn. Vane oni ŝlosis la pordon de la supra etaĝo, la reaperanto havis en poŝo duoblan ŝlosilon, aŭ uzanta la privilegion akiritan de la fantomoj ekde nememoreblaj tempoj, trapasis la serurtruon, kaj paradis kiel antaŭe, kun tute zorgiga aŭdaco.

Pri la eksteraj formoj de la fantomo, la raportoj multe variis, pro iu tre disvastigita kutimo inter la nigruloj, kaj ankaŭ inter la blankuloj, fermi la okulojn en tia okazo, kaj kaŝi sian kapon sub litkovriloj, subjupoj aŭ iuj ajn alia vualo proksime de la mano. Nu, kiu ne scias ke kiam la okuloj de la korpo rezignas, la okuloj de la spirito estas nur pli viglaj kaj pli akraj. Estis do multe da piedostaraj portretoj de la reaperanto, ĉiuj atestitaj kaj garantiitaj similaj, kvankam, kiel ofte okazas pri la portretoj, ne estis inter ili alia analogio ol la klasika kostumo de la fantomoj, la granda blanka tuko. La kompatindaj sklavoj, malmulte spertaj pri malnova historio, ne sciis ke Ŝekspiro aŭtentikigis ĉi tiun pitoreskan detalon, dirante :

- La mortintoj envolvitaj en tukoj trairis la stratojn de Romo, eligante neartikulaciatajn ĝemadojn kaj kriojn (Hamleto, akto 1, sceno 1).

Ĉi tiu renkontiĝo estas stranga fakto pri pneŭmatologio, kiun ni prezentas al la studado de la spiritualistoj.

Kio ajn estu, ni scias, sen ia dubo, ke alta figuro, kovrita de blanka tuko, promenis dum nekonvenaj horoj tra la tuta domo de Lagrizo, transiris la pordojn, ŝoviĝis kiel ombro en la dezertaj ĉambroj, malaperis intermite, kaj sin montris ĉe la supro de la mistera ŝtuparo kiu kondukis al la fatala subtegmento. Kaj tamen la morgaŭon ĉio estis fermita kaj tiel firme riglita kiel la antaŭtago.

Lagrizo ne sukcesis tute fermi la orelojn al ĉi tiuj bruoj, des pli lacigaj ke oni klopodis kaŝi ilin al li. Li drinkis eĉ pli ol kutime, levis la kapon pli alte kaj tage sakris pli ol neniam. Sed nokte li havis malbonajn sonĝojn, kaj la vizioj kiuj vizitadis lian litkapon estis tute ne agrablaj. La vesperon de la morgaŭo de la entombigo de Tomo, li ĉevale iris al la najbara urbo por plenumi orgion. li komplete plenumis ĝin. Li eniris hejmen malfrue kaj laca, ŝlosis sian pordon interne, prenis la ŝlosilon kaj enlitiĝis.

Kian ajn klopodon oni povu fari por sufoki animon, ĝi estas por la malbonulo maloportuna, malkvietiga, timinda gasto. Kiu povas fiksi limojn al ĝia agado ? Kiu konas ĉiujn ĝiajn misterajn eblecojn, ĝiajn timetojn kaj ĝiajn tremetojn, ke li ne povu pli superi ol li ne povas liberigi sin de sia eterneco ! Ĉu li ne estas malsaĝa, la homo kiu fermas sian pordon al spiritoj, kiam li havas unu el ili interne de si mem, kiun li ne kuraĝas renkonti vidalvide ? Kies voĉo, kvankam enfosita sub montoj, ankoraŭ resonas kiel la trumpeto de la lasta juĝo !

Lagrizo sin barikade enŝlosis, metis seĝon kontraŭ sian pordon, bruligis noktolampeton kaj metis siajn pistolojn permane atingeblajn. Li ekzamenis la fenestrofermilojn de la fenestroj, kaj ĵurante ke li timis nek la diablon, nek ĝian sekvantaron, li endormiĝis.

Li profunde dormis, ĉar li estis lacega. Sed finfine enigma ombro, sento de hororo, neklara antaŭtimo de danĝero ŝvebanta super li, enŝoviĝis en lian dormon. Li vidis la mortotukon de sia patrino. Kasiso tenis ĝin disfaldita antaŭ li. Li aŭdis konfuzan bruon de dolorkrioj kaj de ĝemoj. Li sciis ke li dormis, kaj baraktis por vekiĝi. Li duonsukcesis. Ĉi-foje, li estis certa, io eniris en lian ĉambron. Lia pordo malfermiĝis. Li ne povis dubi, sed timo paralizis lin. Fine li abrupte turniĝis. La pordo estis malfermita; kaj mano estingis sian lumon.

Estis nebula kaj vualita lunlumo; tamen li vidis, tie, blankaĵon gliti, anstataŭ paŝi, li aŭdis la flugtuŝon de la mortotuko sur la pargeto. Ĝi estis tie, stara, senmova, apud lia lito. Frosta mano tuŝis lian; mallaŭta, obtuza voĉo trifoje murmuris en lian orelon : "Venu ! Venu ! Venu !" Kaj dum li estis kuŝanta kovrita de malvarma ŝvito, la aperaĵo malaperis, sen tio ke li sciu kiam kaj kiel. Li saltis el la lito, kaj kuris al la pordo; ĝi estis duturne ŝlosita. Li eksvenis.

Ekde tiu nokto Lagrizo sin allasis al ebrieco. Li drinkis, ne plu kiel antaŭe kun sufiĉe da singardo, sed supermezure kaj sen ĉeso.

Baldaŭ la famo ke li estis mortanta disvastiĝis en la ĉirkaŭaĵoj. Liaj ekscesoj estigis la teruran malsanon (la deliran tremon) kiu ŝajnas ĵeti sur la nunan vivon la kadavrajn ombrojn de estonta damno. Neniu kapablis elteni la hororojn de tiu funebra ĉambro, kie li deliris, baraktis, timkriis kaj parolis pri halucinaĵoj kiuj glaciigis la sangon de tiuj kiuj aŭdis lin. Stara, apud sia mortolito, li vidis stariĝi palega, terura, severega figuro kiu ripetis al li : "Venu ! Venu ! Venu !"

Per stranga koincido, la mateno kiu sekvis la nokton kiam la fantomo unuafoje aperis al Lagrizo, oni trovis la pordon de la domo malfermita, kaj kelkaj nigruloj videtis du blankecajn ombrojn glitantajn laŭlonge de la avenuo kiu kondukis al la granda vojo.

Iom antaŭ la sunleviĝo, Emelina kaj Kasiso haltis en arbetaro proksime al la urbo.

Kasiso, nigre vestita, surhavis la hispanan kreolan kostumon. Vualo, ĵetita super ŝian ĉapelon kaj superŝarĝita de brodaĵoj, kaŝis al ŝi la vizaĝon. Estis interkonsentite ke ŝi ŝajnigus sin kiel kreola sinjorino, kaj Emelina kiel ŝia ĉambristino.

Edukita ekde sia infanaĝo meze de distingitaj homoj, Kasiso troviĝis en perfekta harmonio de lingvo, de manieroj kaj de sinteno, kun la rolo kiun ŝi prenis. Tio kio ankoraŭ restis al ŝi de juveloj kaj riĉaj vestaĵoj ebligis al ŝi kompletigi sian personon.

Ŝi haltis en la antaŭurbo de la urbo, ĉe magazeno kie ŝi rimarkis vendotajn kofrojn. Ŝi aĉetis unu el ili, kaj petegis la komerciston portigi ĝin por ŝi. Tiel eskortita de servisto kiu veturigis ŝian bagaĝon per ĉarumo, de Emelina kiu sekvis ŝin ŝarĝita de ŝia noktosako kaj de diversaj pakaĵoj, ŝi eniris en la malgrandan gastejon kiel ĝentlemanino.

La unua persono kiun ŝi renkontis tie, estis Georgio Ŝelbi. Li atendis la venontan boato.

De la fenestreto de la subtegmento, Kasiso observis la junulon; ŝi vidis lin forigi la korpon de Tomo, kaj spektis de malproksime, ne sen ia kontentiĝo, lian lukton kun Lagrizo. Pli poste, dum siaj noktaj ekskursoj, kaj ligante la pecetojn de konversacioj kiujn ŝi aŭdis inter la nigruloj, ŝi eksciis kiu li estis, kaj komprenis lian rilaton kun Tomo. Vidante lin atendi kiel ŝi la boaton, ŝi sentis sin trankviligita.

La sinteno, la manieroj, kaj ĉefe la malŝparemo de Kasiso, forigis en la hotelon eĉ la ombron de suspekto. Homoj estas kutime malmulte pretaj serĉi kverelon kun iu ajn kiu bone pagas. Estas tio kion Kasiso planis kiam ŝi sin provizs per monon.

Krepuske oni aŭdis alproksimiĝi la boaton. Georgio Ŝelbi, kun la natura ĝentileco de ĉiu Kentukiano, proponis la brakon al Kasiso por alkonduki ŝin surŝipe, kaj zorgis taŭge loki ŝin.

Tiel longe kiel daŭris la ŝipirado de la Ruĝa Rivero, ŝi restadis en la ĉambro kaj en la lito pretekstante malsaneton, kaj ŝia neoficiala kunulino sin montris el la plej klopodema por prizorgi ŝin.

Atingante Misisipon, Georgio, kiu sciis ke la fremda sinjorino direktiĝis kiel li al la alta lando, proponis al ŝi komune lui salonon en la sama boato. Li kompatis ŝin pro ŝia malforta sano, kaj deziris fari sian plejbonon por helpi ŝin.

Jen do niaj vojaĝantinoj sanaj kaj savitaj, lokitaj sur la bona boato la Cincinnatio, kaj plenvapore kontraŭflue irantaj laŭ la riverego.

La sano de Kasiso ege pliboniĝis; ŝi promenis sur la ferdeko, sidiĝis tie, vespermanĝis ĉe la tablo. Ĉiuj rimarkis en ŝi spurojn de malofta beleco.

Tuj kiam Georgio ekvidis ŝin, li emociiĝis pro unu el tiuj neklaraj kaj glitaj similecoj kiujn preskaŭ ĉiuj el ni renkontis kaj kiuj konsternas nin. Li ne povis sin deteni rigardi ŝin, konstante observi ŝin. Ĉe la tablo aŭ en la salono, la okuloj de la junulo fiksiĝis al ŝi, kaj sin deturnis nur kiam ŝi montris sin laca de ĉi tiu persisteco.

Kasiso maltrankviliĝis; ŝi opiniis ke li suspektis ion, kaj, decidita fidi al lia nobleco, ŝi rakontis al li sian historion.

Georgio estis tute inklina al simpatio kun kiu ajn fuĝis el la plantejo de Lagrizo, ĉi tiu malaminda loko, pri kiu li ne povis paroli sen indigno. Kun ĉi tiu kuraĝa malestimo pri la konsekvencoj, aparteco de lia aĝo kaj de lia karaktero, li certigis al Emelina kaj Kasiso ke li kiomeble plej baraktus por protekti kaj helpi ilin en ilia celo.

La najbara ĉambro estis okupata de francino, sinjorino de Tukso, kiu havis kun ŝi beletan knabineton el ĉirkaŭ dekdu jaroj.

Ĉi tiu sinjorino, eksciinte el la konversacio de Georgio, ke li estis el Kentukio, sin montris deziranta konatiĝi kun li. Ŝi estis helpata de la gracioj de la infano kiu akompanis ŝin. Ŝi estis la plej dolĉa etulino kiu iam ĉarmis la enuon de dekkvintaga restado sur vaporŝipo.

Georgio ofte sidis ĉe la pordo de la ĉambro de sino de Tukso, kaj Kasiso povis de la galerio aŭdi ilian konversacion.

La alilandanino metis mil demandojn pri Kentukio kie, ŝi diris, ŝi pasloĝis dum sia junaĝo. Georgio mire malkovris ke ŝi loĝis en la proksima najbareco de lia familio. Ŝi montris pri la lando kaj ĝiaj loĝantoj konon kiu konfuzis lin.

- Ĉu iam vi ne havis en via ĉirkaŭaĵo, ŝi demandis al li, viron nomatan Harison ?

- Fakte estas maljuna plantisto kun tiu nomo, kiu loĝas je malmulta distanco de ĉe mia patro, respondis Georgio; sed ni neniam multe rilatis kun li.

- Li estas granda sklavposedanto, mi kredas, reparolis sino de Tukso per tono kiu esprimis pli da intereso ol ŝi volis montri.

- Jes, rebatis Georgio mire rimarkanta ŝian konfuzon.

- Eble vi sciis… eble vi aŭdis diri ke li havis… mulaton nomatan Georgon.

- Ho ! Certe. Georgo Hariso. Mi bone konis lin. Li edziĝis kun unu el la virinoj de mia patrino. Li eskapis, kaj nun devas esti en Kanado.

- Forfuĝinta ! Dio estu laŭdata ! ekkriis sino de Tukso.

Georgio, pli kaj pli surprizita, scivoleme rigardis ŝin, sed diris nenion. Sino de Tukso ekploris. "Li estas mia frato !" ŝi diris.

- Sinjorino ! kriis Georgio.

- Jes, sro Ŝelbi, kaj ŝi levis la kapon kun sento de fiereco, Georgo Hariso estas mia frato !

- Ĉu eblas ? diris Georgio malproksimiĝante kaj ekzamenante ŝin miregigita.

- Mi estis vendita en la Sudo, kiam li ankoraŭ estis nur infano, ŝi daŭrigis. Bona kaj malavara viro aĉetis min; li alkondukis min al la francaj kolonioj, malsklavigis min kaj edziĝis kun mi. Antaŭnelonge mi malĝojis perdi lin, kaj iris al Kentukio esperante trovi mian fraton tie kaj elaĉeti lin.

- Mi fakte aŭdis lin paroli pri fratino Emma kiu estis vendita en la Sudo.

- Mi estas tiu fratino, reparolis sino de Tukso. Sed diru al mi, mi petegas, tiu kiu li estis ?

- Bela junulo, rebatis Georgio; kaj malgraŭ la malbeno de la sklaveco, li faris al si bonegan reputacion, pri inteligenteco kaj pri principo. Mi estas des pli informita, ke li edziĝis en nia domo.

- Kaj kiu estis lia edzino ? demandis maltrankvile sino de Tukso.

- Trezoro, diris Georgio, inteligenta, pia kaj bela junulino. Mia patrino edukis ŝin preskaŭ kiel sian infanon. Ŝi sciis legi, skribi; ŝi mirinde kudris kaj brodis. Ŝi plie havis rimarkindan voĉon kaj kantis tre bone.

- Ĉu ŝi naskiĝis ĉe vi ?

- Ne; mia patro aĉetis ŝin dum unu el siaj vojaĝoj al Nov-Orleano, kaj donis ŝin al mia patrino kiel donacon. Ŝi tiam havis inter ok kaj naŭ jarojn. Li neniam volis diri, kiom li pagis ŝin; sed la alian tagon, ordigante malnovajn paperojn, ni trovis la vendokontrakton. Ŝi kostis al li ekscesan sumon, sendube pro ŝia malofta beleco.

Georgio, donante ĉi tiujn detalojn, turnis la dorson al Kasiso kaj ne povis vidi la esprimon sur ŝia vizaĝo.

Ĉe ĉi tiu punkto de la rakonto ŝi tuŝis al li la brakon, kaj pala pro emocio, ŝi diris :

- Ĉu vi scias la nomon de la homoj kiuj vendis ŝin ?

- Iu Simonso estis, mi kredas, la ĉefa posedanto; almenaŭ ĉi tiu nomo, se mi ne eraras, troviĝis en la fronto de la kontrakto.

- Ho ! Dio mia ! ekkriis Kasiso, kaj ŝi falis sen konscio sur la plankon.

Georgio kaj sino de Tukso rapidis ĉirkaŭ ŝin; kvankam ili nenion komprenis pri ĉi tiu sveno, ili estis konsternataj, kaj sekve de tio faris en tia kazo ĉiujn ordinarajn mallertecojn. En sia fervoro Georgio verŝis poton da akvo kaj rompis du glasojn. La sinjorinoj arigitaj en la salono, eksciinte ke iu svenis, obstrukcis la pordojn malebligante la eniron de aero. Resume, ĉio kio devintus ne esti farita, estis farita.

La kompatinda Kasiso, malgraŭ ĉio ĉi, rekonsciiĝis. Deturnanta sian vizaĝon, ŝi ploris kaj singultis kiel infano. Eble, vi, patrinoj, vi povus diri pri kio ŝi pensis ? Eble vi ne kapablus. Sed tiumomente, ŝi sentis sin certa ke Dio kompatis ŝin kaj ke ŝi revidos sian filinon. Kaj, efektive, pli poste… Sed ni anticipas.

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment