32. La Transŝipiĝo.

Vi havas la okulojn tro puraj por vidi malbonon, kaj vi ne povus plezuri rigardi la malbonon kiun oni kaŭzas al aliulo. Kial vi rigardus maliculojn kaj silentus, kiam la malvirtulo turmentas sian proksimulon kiu estas pli justa ol li ?

Ĥabakuko, 1, 13.

Tomo, sidinta funde de aĉa ŝipeto, kun katenoj ĉe la piedoj kaj la manoj, havas sur la koro ŝarĝon pli pezan ol siaj ĉenoj. Ĉio forvelkis en la ĉielo, steloj kaj luno; ĉio fuĝis por ne plu reveni, kiel fuĝas nun la arboj kaj la riverbordoj ĉiuflanke de la rivero. Sia kabano de Kentukio, kun sia edzino, siaj infanoj, sia bona mastrino Sino Ŝelbi, Sanklaro kaj lia belega loĝejo; la ora kapo de Evnjo kaj ŝiaj ĉielaj okuloj; sia juna mastro, tiel fiera, tiel gaja, tiel bela, tiel amema sub liaj senzorgaj eksteraĵoj; la facilaj horoj, la dolĉaj libertempoj, ĉio malaperis ! Kaj kio restas anstataŭe ?

Ĉi tiu estas unu el la plej grandaj mizeroj de sklaveco. La nigrulo kies simpatia naturo facile asimiliĝas kun ĉio kio ĉirkaŭas lin, estas senĉese submetita, post esti vivanta meze de bona familio, kaj esti ĉerpinta el ĝi ian rafinaĵon de gustoj kaj sentoj, por fariĝi la sklavo de la plej kruda, de la plej senkora kampulo. Same kiel seĝo aŭ tablo kiu iam ornamis belegan salonon, finiĝas lama kaj misformita en ia kota fidrinkejo aŭ en ia malbelega malĉastejo. La grandega diferenco estas ke la tablo aŭ la seĝo estas sensentaj, sed ne la viro. Ĉar la laŭleĝa akto kiu deklaras lin "personan posedaĵon", konfiskeblan, vendeblan kaj arbitre servodevan, ne kapablus forpreni de li lian animon kaj ĉion kion ĝi enhavas kiel rememorojn, esperojn, amon, timojn, dezirojn.

Sro Simono Lagrizo aĉetis, en Nov-Orleano, ok sklavojn, kiujn li kondukis katenitajn ĉe piedoj kaj pugnoj, kunigitajn duope, surŝipe de la vaporŝipo La Pirato, kiu haltadis ĉe la digo, preta por supreniri la Ruĝan Riveron.

Post esti enŝipiginta sian varon kaj forpermesanta la ŝipon, li venis revizii ilin kun la mieno de kruda efikeco kiu karakterizis lin. Li haltis antaŭ Tomo kiu surmetis, pro ordono por ŝajni dum vendado, sian plej bonan vestaĵon el drapo, sian plej blankan tolaĵon, siajn plej purajn botojn, kaj diris al li : "Stariĝu !" Tomo ekstaris. "Forigu tiun kravaton !"

Embarasate de siaj mankatenoj, Tomo malrapide efektivigis la operacion. Lagrizo helpis lin, li krude detiris ĝin de la kolo, kaj metis ĝin en sian poŝon.

Li reiris al la kofro kiun li jam traserĉis, eltiris el ĝi malnovan pantalonon kaj ŝiritan jakon, kiujn utilis al Tomo por la laboro en la stalo. Poste, liberigante al li la manojn, kaj montrante al li per fingro kaŝangulon inter la pakaĵoj :

- Iru tien ŝanĝi la vestojn !

Tomo obeis, kaj revenis post momento.

- Demetu viajn botojn.

Tomo demetis siajn botojn.

- Jen surmetu ĉi tion !

Li ĵetis al li dikan paron da ŝuoj kiel la sklavoj portas.

Feliĉe, malgraŭ sia hasto, Tomo ne forgesis en sia vesto sian karan Biblion; ĉar, post esti denove kateninta al li liajn mankatenojn, Sro Lagrizo komencis la esploron de la poŝoj. Li eltiris el ĝi koltukon, kiun li proprigis al si, kaj kelkajn malgrandajn ludilojn, kompatindajn restaĵojn kiujn Tomo konservis kiel trezoron, ĉar Evnjo amuziĝis kun ili. Lagrizo konsideris ilin kun obtuza grumblo de malestimo, kaj ĵetis ilin trans sian ŝultron al la rivero. Metodista himnaro restis, li prenis la volumon kaj foliumis ĝin.

- Hm ! Ni estas devotaj, laŭ tio kio ŝajnas ! Tial, kiel oni nomas vin ? Ĉu vi ŝategas la Eklezion ? Ĉu ne ?

- Jes, mastro, firme diris Tomo.

- Mi baldaŭ igos vin faligi ĝin ! Mi tute ne volas ĉe mi negrojn muĝantajn, preĝantajn, psalmantajn, mi avertas vin pri tio. Gardu vin ! Aŭskultu ! li diris stamfante kaj direktante al Tomo la senindulgan rigardon de siaj grizaj okuloj, estas mi kiu estas via Eklezio ekde nun ! Vi aŭdas ? Vi estos tia kia mi volos ke vi estu.

La nigrulo restis silenta; sed interne de li io diris ne ! Kaj la paroloj de antikva profetaĵo kiujn Evnjo ofte legis al li, revenis al lia menso, kvazaŭ ripetataj de mistera voĉo.

"Ne timu, ĉar mi elaĉetis vin. Mi vokis vin per via nomo, vi estas mia !"

Simono Lagrizo ne aŭdis la voĉon; neniam li aŭdos ĝin. Li dum minuto rigardis la senkuraĝan vizaĝon de Tomo, poste foriris.

La kofro ankoraŭ enhavis bone provizitan vestaĵaron. Li portis ĝin sur la poba kastelo, kie ĝi estis tuj ĉirkaŭata de parto de la ŝipanaro. La vestaĵoj rapide estis venditaj, al unu, al alia, kun multaj ŝercoj koste de la negroj kiuj volas ŝajni sinjoroj, fine la malplena kofro estis ankaŭ aŭkciita. Tio estis, laŭ ĉiuj, bonega ŝerco, des pli bona ke Tomo spektis la prenon kaj vendon de ĉio kion li posedis. La aŭkcio de la kofro ĉefe ekscitis gajecon kaj bonajn vortojn.

Ĉi tiu eta afero finita, Simono revenis al siaj aĉetaĵoj.

- Nun, Tomo, jen vi liberigita de kroma pakaĵo, komprenu ! Zorgu pri viaj vestoj; dum longe vi ne havos aliajn. Mi strebas zorgigi la negrojn. Necesas ke , ĉe mi, ilia vestaro daŭru almenaŭ unu jaron.

Li alproksimiĝis al la loko kie sidis Emelina, ĉenita al alia virino.

- Nu ! Infaneto, li diris pasigante al ŝi la manon sub la mentonon, tenu vin kun gaja koro !

La nevola esprimo de hororo, de timego, kiun esprimis la vizaĝo de la juna knabino rigardante lin, tute ne eskapis al li. Li kruele sulkigis la brovojn.

- Ne da viaj afektadoj, knabino ! Zorgu aspekti ridanta kiam mi parolas al vi, ĉu vi aŭdas ? Kaj vi, maljuna makakino, kun koloro de luno, li diris puŝante per la pugno la mulatinon al kiu Emelina estis ligita, ne kuraĝu montri al mi tiun tristan vizaĝon ! Aranĝu vin por havi pli viglan mienon, mi konsilas tion al vi.

- Mi diras tion al ĉiuj, li retroiris de unu aŭ du paŝoj, bone rigardu min ! Rigardu min nun, en la okulon, vidalvide ! li diris stamfante ĉe ĉiu paŭzo.

Ĉiuj okuloj, kvazaŭ ensorĉataj, fiksiĝis al la brila kaj verdeta okulo de Simono.

- Nun, li diris fermante sian dikan kaj pezan manon en formo de forĝmartelo, ĉu vi vidas ĉi tiun pugnon ? Pesu ĝin ! Kaj li faligis ĝin sur la manon de Tomo. Rigardu al mi ĉi tiujn ostojn !… Nu, mi deklaras al vi ke ĉi tiu pugno fariĝis tiel malmola kiel fero por faligi negrojn ! Mi ankoraŭ ne vidis unu kiun mi ne povis tuj teren faligi. Li venigis tiun timindan pugnon tiel proksime al la vizaĝo de Tomo, ke tiu ĉi sulkigis la brovojn kaj retropaŝis iomete. Mi ne perdas mian monon por pagi viajn malbenitajn laborestrojn; mi mem estras; kaj mi havas okulon kaj manon. Do vi devos nur tuj imiti, rapide kaj rekte konduti tuj kiam mi parolos. Ĉi tiu estas la sola rimedo por vi sukcesi. Vi ne trovos eĉ unu tiklan punkton en mia tuta persono; ne, ne unu. Tial gardu vin ! ĉar mi estas senkompata !

La virinoj retenis sian spiron, kaj la tuta bando restis fulmobatita. Simono sin turnis sur la kalkano, kaj iris servigi al si glason da rumo servita en la drinkejo.

- Ĉi tiu estas mia maniero komenci kun miaj negroj, li diris sin direktante al viro kun distingita ŝajno, kiu ĉeestis lian paroladon. Mi havas kiel sistemon komenci per la plej impresa, por ke ili sciu kie oni staras.

- Vere ! diris la fremdulo rigardante lin kun la scivolo de natursciencisto kiu studas kelkan maloftan specimenon.

- Jes, vere. Mi tute ne estas el viaj ĝentlemanoj plantistoj, kun glataj fingroj, kiuj sin lasas konduki kaj trompi de kelka maljuna vulpa laborestro ! Nur palpu miajn ĉarnirojn; kaj li prezentis siajn artikojn por ekzameno. Rigardu de mi tiun pugnon ! Prefere vidu, ĉu la karno ne fariĝis kiel ŝtono, per multe da bataladoj kontraŭ la negroj. Palpu ! Palpu !

La fremdulo fingropinte tuŝis la timigan ilon, kaj diris simple : "Tre malmola. Mi supozas, li aldonis, ke la spertiĝo igis vian koron almenaŭ same malmola ?"

- Jes, mi flatas min pri tio, diris Simono kun dika rido. Mi ne kredas ke pri tio iu povu superi min. Ne estas da jeremiadoj aŭ karesaĵoj de negroj kiuj stumbligas min eĉ iomete; tio estas fakto.

- Vi tie havas belan aron.

- Belan kaj bonan, diris Simono. Estas iu Tomo, kiun ili diris al mi esti malofta afero. Mi pagis por li iom kosta, ĉar mi volas fari lin gardiston, specon de ekonomo. Tuj kiam li estos liberigita de la malsaĝaj ideoj kiujn li akiris vidante sin traktata kiel negroj neniam devas esti, li treege taŭgos ! Koncerne la flava virino, mi estas trompita. Mi kredas ŝin malsana; sed mi aranĝos min por reakiri tion kio ŝi kostis al mi. Estus mirindege se ŝi ne daŭrus unu aŭ du jarojn ! Mi ne zorgas domaĝi la negron, mi. Uzu kaj aĉetu, tio estas mia maksimo. Tio kaŭzas multe malpli da turmentoj, kaj resume mi certas ke estas ŝparado; kaj Simono trinketis sian rumon.

- Kiom longe ili ĝenerale daŭras ? demandis la fremdulo.

- Vere, mi ne scias; tio estas laŭ ilia kompleksio. La plej fortikaj iras de ses ĝis sep jaroj; la plej malfortikaj estas elĉerpitaj post du aŭ tri jaroj. Komence, mi baraktis kiel diablo por provi daŭrigi ilin. Tio estis kuraciloj kiam ili estis malsanaj, kovriloj, vestaĵoj, tuta ekscitiĝo por teni ilin iomete purajn. Nu, tio tute ne utilis, mi perdis amason da mono, sen kalkuli mian penon. Nune, komprenu, mi laboriigas ilin malsanaj aŭ bonfartaj. Kiam negro krevas, mi aĉetas alian; kaj finfine, tio estas pli malmultekosta kaj pli facila.

La fremdulo malproksimiĝis, kaj iris sidiĝi apud sinjoron kiu aŭskultis la konversacion kun evidenta maltrankvilo.

- Necesas ne rigardi ĉi tiu viro kiel specimeno de la plantistoj de la Sudo, diris ĉi lasta.

- Mi esperas ke ne, emfaze rebatis la junulo.

- Li estas malŝatinda, sovaĝa, kruda, malnobla !

- Tamen viaj leĝoj permesas al li teni nedifinitan nombron da homaj estuloj submetitaj al lian absolutan volon, sen ombro de protekto. Kaj, tiel malnobla kiel li estas, vi ne povas nei ke li ne estas la sola el sia speco.

- Troviĝas ankaŭ inter la plantistoj, humanaj kaj moderaj viroj.

- Mi konsentas tion; sed laŭ mi, vi ja, humanaj kaj moderaj homoj, vi respondecas pri ĉiuj bestaĵoj, pri ĉiu malbono kiun faras ĉi tiuj malŝatinduloj. Sen via sankcio kaj via influo, la sistemo ne eltenus unu horon. Se, kiel plantistoj, estus nur homoj tiaj kia ĉi tiu viro, li diris montrante per la fingro Lagrizon kiu turnis al ili la dorson, la afero memstare kolapsus. Estas via konsidero, estas via humaneco kiu rajtigas kaj protektas lian barbarecon.

- Vi ĉiuokaze havas altan opinion pri mia senafekteco, diris la plantisto ridetante; sed mi konsilas al vi ne paroli tiel laŭte, ĉar estas surŝipe homoj kiuj ne estus tute tiel toleremaj kiel mi. Vi pli bone farus atendi nian alvenon en mian plantejon. Tien vi povos insulti nin ĉiujn, laŭ via plaĉo.

La junulo ruĝiĝis kaj ridetis; ambaŭ komencis ludi triktrakon. Dume, alia konversacio okazis ĉe la kontraŭa fino de la ŝipo, inter Emelina kaj la mulatino ĉenita kun ŝi. Ili kompreneble interŝanĝis kelkajn detalojn pri sia historio.

- Al kiu vi estis ? demandis Emelina.

- Al Sro Eliaso. Ĝi esti la nomo de mia mastro. Li loĝi en la strato de la Levo. Eble vi vidi la domon ?

- Ĉu li estis bona por vi ?

- Sufiĉe bone, antaŭ ol malsaniĝi. Sed li esti kuŝinta dum preskaŭ ses monatoj; lia farto jen boniĝi, jen malboniĝi, kaj li esti terure malfacila. Li ne voli ke ni dormi aŭ nokte aŭ tage, tio kolerigi lin. Li aranĝiĝi kun neniu, kaj li ĉiam plimalboniĝi. Mi resti stare noktojn kaj noktojn; mi ne plu kapabli teni min vekita; kaj ĉar mi iufoje endormiĝi, li tre koleriĝi ! Li diri ke li certe vendi min al la plej malica mastro kiun li povi trovi. Li tamen promesi al mi ke mi havi mian liberecon post lia morto.

- Ĉu vi havis parencojn ? rekomencis Emelina.

- Jes, mia edzo; li esti forĝisto. La mastro luigi lin eksteren. Ili forpreni min tiel rapide ke mi ne havi tempon por vidi lin. Kaj mi havi kvar etajn infanojn. Ho ! Disinjoro, Disinjoro ! diris la virino kovrante al si la vizaĝon per la manoj.

Estas natura sento en ĉiuj, aŭdante doloran rakonton, serĉi kelkajn konsolajn parolojn. Emelina volintus diri ion, sed ŝi nenion trovis… Pri kio ŝi povintus paroli ? Ambaŭ, kvazaŭ per komuna akordiĝo, evitis kun teruro la plej etan aludon al la horora viro kiu fariĝis ilia mastro.

Eĉ en la plej mallumaj horoj, la religia fido restas en ni. Membro de la metodista eklezio, la mulatino havis malmulte kleran piecon, sed sinceran. Emelina multe pli superis ŝin per inteligenteco; ŝi lernis legi, skribi, kaj klera kaj pia mastrino instruis al ŝi la veraĵojn de la Biblio. Sed ĉu ne estas tre severa travivaĵo por la kredo de la plej firma kristano sin senti ŝajne forlasita de Dio, en la povo de senkompata perforto ? Kiel la fido de ĉi tiuj malriĉuloj, de ĉi tiuj "subuloj" de Kristo, sensciaj, malfortaj, junaj, povus malcedi sub tio ?

La ŝipo kontraŭflue iris, kun sia peza kargo da angoro kaj doloro, tra la ŝlima kaj malklara fluo kiu serpentas tra la abruptaj sinuoj de la Ruĝa Rivero. Kaj malĝojaj kaj lacaj okuloj rigardadis la ruĝetan argilon de la krutaj riverbordoj, kiuj etendiĝis en enuiga monotoneco. Fine la ŝipo haltis antaŭ malgranda urbo, kie alteriĝis Lagrizo kaj lia viva kargo.

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment