28. Jen la fino de tio kio estas surtera.

Johano Quincy Adams.

En la ĉambro de Evnjo, statuetoj kaj pentraĵoj estas blanke vualitaj. Sole surdigitaj paŝoj, sufokitaj spiroj ĝenas ĝian solenan silenton. Pala duonlumo penetras tra la fermitaj ĵaluzioj.

La lito estas blanke kovrita. Tie, sub la flugiloj de la preĝanta anĝelo, ripozas dormanta formo, dormanta por ne plu vekiĝi ! Ŝi kuŝas, vestita de unu el la simplaj blankaj roboj kiujn ŝi kutimis surmeti dum sia vivo. La rozaj rebriloj de la kurtenoj disradias sur la rigidan palecon de morto varman nuancon. La longaj okulharoj malleviĝas al tiujn tiel purajn vangojn ! La kapo estas iom turnita flanken, kiel dum dormado, sed ĉiu trajto de la vizaĝo estas trapenetrita de tiu ĉiela esprimo, miksaĵo de ravo kaj paco, kiu sciigas ke ĝi ne plu estas nedaŭra kaj tera dormo, sed la longa kaj dolĉa ripozo kiun Disinjoro donacas al siaj plejamatoj.

"Ne estas morto por vi kaj viaj similaj, kara Evnjo ! Nek ĝiaj kruelaĵoj, nek ĝiaj mallumoj; nur brila krepusko, kiel kiam la matena stelo paliĝas antaŭ la tagiĝaj fajroj. Vi atingis la venkon sen la batalo, la kronon sen la lukto".

Tiel pensis Sanklaro, dum stara kun brakoj krucigitaj, li silente kontemplis ŝin. Ha ! Kiu povintus esplori la abismon de ŝia doloro ! Ekde la fatala horo, kiam en la funebra ĉambro, voĉo diris "Ŝi foriris !", nebulo ĉion envolvis; malluma nokto de la animo en siaj angoroj ! Li aŭdis paroli ĉirkaŭ li, oni pridemandis lin, li respondis. Oni demandis lin kiam li volis ke okazu la funebra ceremonio, kaj kien li deziris ke ŝi estu demetita. Li malpacience diris ke ne gravis al li !

Adolfo kaj Roza ordigis la ĉambron. Malgraŭ ilia neatentemo kaj ilia malseriozeco, nek unu, nek la alia malkuraĝis. Kaj dum fino Ofelio direktis la ĝeneralan ordon kaj la purecon, ili metis la lastajn nuancojn de poezio kaj de sento, kiuj forprenas de la morto kaj de ĝia ĉirkaŭaĵo la melankolian kaj teruran aspekton kiu tro ofte markas Nov-Anglian funebron.

Estis sur ĉiuj bretoj blankaj floroj, delikataj, bonodoraj, kun graciaj, pendantaj folioj. Sur la malgranda tablo de Evnjo, kovrita de blanka batisto, estis ŝia plej ŝatata vazo, enhavanta ununuran blankan muskan rozbutonon(1). La faldoj de la kurtenoj kaj la drapiraĵoj estis aranĝitaj kun nobla kaj severa gusto. Dum Sanklaro estis tie, ankoraŭ senmova, Roza enŝoviĝis en la ĉambron, alportante korbon da floroj. Vidante la mastron, ŝi haltis kaj faris kelkajn paŝojn malantaŭen; sed rimarkante ke li ne moviĝas, ŝi alproksimiĝis al la lito. Li vidis ŝin, kiel en sonĝo, meti inter la kunigitajn manetojn branĉon de jasmeno, poste aranĝi la florojn ĉirkaŭ la lito.

La pordo denove malfermiĝis, kaj Topsi, kun ŝiaj okuloj pezaj de larmoj, aperis sur la sojlo. Ŝi kaŝis ion sub sia antaŭtuko. Roza per la mano signis al ŝi ordoneman geston, sed ŝi jam havis piedon en la ĉambro.

- Ĉu vi bonvoli foriri ! diris mallaŭte Roza per nefleksebla tono. Vi havi nenion por fari ĉi tie !

- Ho ! Lasi ! Lasi al mi fari ! Mi porti floron, tiel belan floron ! diris la infano montrante apenaŭ malfermiĝintan te-rozon. Mi petegi vin, lasi min meti ĝin tien !

- Foriri ! diris insiste Roza.

- Ke ŝi restu ! ekkriis Sanklaro piedfrapante. Ke ŝi alproksimiĝu, mi volas tion !

Roza haste foriris. Topsi antaŭenpaŝis kaj demetis sian oferon ĉe la piedon de la korpo. Poste, subite, eligante timigan, sovaĝan krion, ŝi ruliĝis planken apud la lito, ploris kaj laŭte ĝemis. Fino Ofelio alkuris; ŝi provis restarigi la infanon, silentigi ŝin; sed vane.

- Ho fraŭlino Evnjo !… Fraŭlino Evnjo ! Ankaŭ mi voli esti mortinta ! Mi voli tion !

Estis en tiu krio tiel korŝira akcento, ke la senesprima vizaĝo de Sanklaro ruĝiĝis. La sango alfluis al ĝin, kaj la unuaj larmoj kiujn li verŝis ekde la morto de Evnjo, ŝprucis el liaj okuloj.

- Stariĝu, infano, diris fino Ofelio per mildigita voĉo. Ne ploru tiel laŭte ! Fraŭlino Evnjo foriris al ĉielo ! Ŝi nun estas anĝelo.

- Sed mi ne povi vidi ŝin ! Mi neniam plu vidi ŝin ! kaj Topsi denove plorsingultis.

Okazis momento de silento.

- Ŝi diri ke ŝi ami min, daŭrigis Topsi, jes, ŝi diri tion ! Ho nu ! Dio mia ! Nun restas neniu, neniu !

- Tio fakte estas vera, murmuris Sanklaro sin turnante al fino Ofelio. Nu, provu konsoli la kompatindan estulinon.

- Mi voli neniam naskiĝi, diris Topsi. Mi ne bezoni naskiĝi !… Por kio tio utili ?

Fino Ofelio milde kaj firme levis ŝin, kaj elkondukis ŝin el la ĉambro.

- Topsi, kompatinda infano ! ŝi diris, kaj larmoj falis el ŝiaj okuloj. Ne afliktiĝu ! Ankaŭ mi povas ami vin ! Kvankam mi ne multe valoras kiel nia kara Evnjo. Mi esperas ke mi lernis de ŝi iom pri la amo de Jesuo al la mizeruloj. Mi povas ami vin; mi amas vin, Topsi. Kaj mi klopodos por helpi vin fariĝi brava knabino, bona kristanino.

La voĉo de fino Ofelio diris pli ol ŝiajn parolojn, kaj la larmoj kiuj fluis sur ŝiaj vangoj estis ankoraŭ pli esprimplenaj ol la vortoj. Ekde tiu momento ŝi akiris sur la spirito de la kompatinda forlasita etulino, influon kiun ŝi ne plu perdis.

- Ho Evnjo mia, se via tiel mallonga horo pasigita sur la tero tiel multe utilis, pensis Sanklaro, kian konton mi ja ŝuldos por miaj longaj jaroj !

Obtuzaj murmuroj, diskretaj paŝoj sin sekvis en la ĉambro, ĉar ĉiuj venis, unu post la alia, por lastfoje kontempli la mortintinon. Poste oni alportis la malgrandan ĉerkon. Poste venis la tago de la enĉerkigo, la veturiloj sin lokis antaŭ la pordo. Fremduloj eniris kaj sidiĝis. Oni etendis blankajn vualojn, blankajn rubandojn, nigrajn krepojn. Funebrantaj homoj malrapide pasis. Oni legis parolojn el la Biblio; oni preĝis; kaj Sanklaro vivis, paŝis, agis, kiel viro kiu ne plu havas larmojn por verŝi. Ĝis la lasta momento, li vidis nur unu aferon, la etan blondan kapon en la ĉerko; poste li vidis la mortotukon kovri ŝin kaj la ĉerkon fermiĝi. Kaj kiam oni metis lin en lian lokon, apud la aliajn, li piediris ĝis la fundo de la ĝardeno. Tie, apud la muska benko, kie ŝi kaj Tomo tiel ofte babilis kaj kantis, la kaveto estis faŭkanta. Sanklaro haltis sur la rando kaj ĵetis enen konfuzan rigardon. Li vidis la ĉerkon malsupreniri tien; li konfuzite aŭdis la sanktajn vortojn : "Mi estas la Resurekto kaj la Vivo; tiu kiu kredas al mi, kvankam li mortu, vivos !" Kaj kiam la tero refalis sur la ĉerkon kaj kiam la kavo estis plenigita, li ne povis persvadi sin ke estis lia Evnjo ke oni enterigis for de liaj okuloj.

Ne, ne estis ŝi, ne estis Evnjo ! Estis nur la gracila semo en senmorta kaj radia formo, laŭ kiu ŝi aperos en la tago de Sinjoro Jesuo.

Ĉiuj disiĝis. La afliktitoj revenis al la domo kie ŝi ne plu revenos. Marta ne volis vidi la tagon; ŝi fermigis la ŝutrojn, sin ĵetis sur sian liton kaj senbride sin fordonis al la larmoj kaj ĝemoj. Ĉiun minuton ŝi postulis zorgojn de ĉiuj siaj geservistoj. Ili ja ne havis tempon por plori. Kial ili plorus ? Ĉi tiu doloro estis ŝia propra doloro, kaj ŝi estis tute konvinkita ke neniu en la mondo sentis, povis senti kiel ŝi.

"Sanklaro ne verŝis eĉ unu larmon ! ŝi diris. Li ne havas ombron de simpatio ! Tio liaflanke estas nekredebla korharditeco , senekzempla sensenteco, sciante tion kion mi suferas !"

La homamaso estas tiel trompebla per tio kion ĝi vidas, per tio kion ĝi aŭdas, ke la plej multaj geservistoj persvadis sin ke "mastrino" fakte estis la plej kompatinda. Ĉefe kiam Marta havis nervajn atakojn, sendis serĉi la kuraciston kaj deklaris ke ŝi estis mortiĝanta. La iroj kaj reiroj, la almetoj de piedvarmigiloj da bolanta akvo, de varmaj flaneloj, la frotado, la bruo, la embaraso estis tiom da sanigaj distroj.

Tamen Tomo sentis sin funde de la koro altirita al sia mastro. Li sekvis lin ĉien kun maltrankvilo kaj malĝojo; kaj kiam li vidis lin tiel pala kaj kvieta, sida en la ĉambro de Evnjo, tenanta la malgrandan Biblion antaŭ si, sed nekapabla distingi nek vorton nek literon, li komprenis ke estis en ĉi tiu seka kaj fiksa okulo pli da doloro ol en ĉiuj ĝemoj kaj ĉiuj lamentoj de Marta.

Post malmulte da tagoj, la familio Sanklaro reiris al la urbo, Aŭgusteno esperanta eviti siajn pensadojn ŝanĝante la lokon. La domo, la ĝardeno, la malgranda tombo estis forlasitaj, kaj Sanklaro denove travagis la stratojn de Nov-Orleano, strebante plenigi la mankon en sia koro per la kirlado de la mondo kaj de la aferoj. Tiuj kiuj renkontis lin, sur la publika placo aŭ en la kafejo, vidis pri lia funebro nur la nigran krepon de lia ĉapelo; ĉar li ridetis, babilis, legis la ĵurnalojn, parolis pri politiko kaj informiĝis pri la borsa kurzo. Kiu povintus diveni ke ĉiuj tiuj ŝajnoj de vivo estis nur masko sur koro afliktita kaj silenta kiel la tombo ?

- Sro Sanklaro estas stranga viro ! iam diris Marta al fino Ofelio per plenda tono. Mi imagis ke nia kara eta Evnjo estis ĉio kion li amis en la mondo. Nu ! Li jam ŝajnas esti forgesinta ŝin ! Mi ne povas decidigi lin paroli al mi pri tio. Mi vere kredintus ke li montrintus pli da koro.

- La dormantaj akvoj estas la plej profundaj, oni diras, rebatis fino Ofelio per sentencoplena tono.

- Ho ! Mi ne kredas eĉ unu vorton; tio estas bona por paroli. Homoj kiuj havas sentemecon, montras ĝin; ili ne povus fari alimaniere. Estas granda malfeliĉo esti sentema. Mi bone ŝatus esti kiel Sanklaro. Mia sentemo konsumas min !

- Esti mastro Sanklaro kiu malgrasiĝi, mastrino ! Li preskaŭ esti ombro ! diris Avino. Li tute ne plu manĝi, li kompreneble ne forgesi fraŭlinon Evnjon. Kaj kiu povi forgesi ŝin, karan etan benitan animon ! ŝi aldonis viŝante al si la okulojn.

- Ĉiukaze li apenaŭ konsideras min, reparolis Marta, li ne prezentis al mi konsolan parolon, kaj li devas scii ke patrino sentas malsame ol viro.

- La koro sola konas sian propran amarecon, diris serioze fino Ofelio.

- Estas ĝuste tio kion mi pensas. Nur estas mi kiu scias tion kion mi sentas. Neniu ŝajnas suspekti tion. Evnjo ŝi divenis tion; sed ŝi ne plu estas tie ĉi ! Kaj Marta singultante rekliniĝis malantaŭen sur sia sofo.

Ŝi estis el tiuj homoj, malfeliĉe organizitaj, kiuj indiferentaj pri la havaĵoj kiujn ili posedas, donas al ili centoblan valoron tuj kiam ili perdis ilin. Dum io apartenis al ŝi, ŝi serĉis nur la difektojn de ĝi; tuj kiam ĝi mankis, la laŭdoj ne plu ĉesis.

Dum ĉi tiu konversacio okazis en la salono, alia okazis en la biblioteko.

Tomo, kiu maltrankvile sekvis sian mastron ĉien, vidis lin eniri la "libroĉambron" kelkajn horojn antaŭe. Post esti vane atendante lin ĉe la elirejo, li decidis eniri la bibliotekon sub ia ajn preteksto, kaj malrapide malfermis la pordon. Sanklaro, etendita sur lito por ripozo ĉe la alia flanko de la ĉambro, estis kuŝinta sur la ventro. Ĉe mallonga distanco antaŭ li, la Biblio de Evnjo estis malfermita. Tomo alproksimiĝis, kaj haltis stare apud la lito. Li hezitis, kaj dum sia hezito, Sanklaro subite leviĝis. La honesta vizaĝo, plena de malĝojo, esprimis tiom da korinklino, tiom da simpatio, ke la mastro estis impresita. Li metis sian manon sur tiun de Tomo, kaj apogis sur ĝin sian frunton.

- Ho ! Tomo, mia knabo, la tuta mondo estas malplena, tiel malplena kiel ovoŝelo !

- Mi scii tion, mastro, mi scii tion. Sed se mastro povi nur rigardi tien supren, tien supren kie esti nia kara fraŭlino Evnjo, tien supren kie esti la kara Sinjoro Jesuo !

- Ha ! Tomo, mi rigardas; sed bedaŭrinde, mi nenion vidas. Plaĉu al ĉielo ke mi vidu ion !

Tomo profunde suspiris.

- Ŝajnas ke estas donita al infanoj kaj al humiluloj, senkulpuloj kiel vi, Tomo, vidi tion kion ni ne povas vidi, diris Sanklaro. De kie tio venas ?

- Vi kaŝi ĉi tiujn aferojn al saĝuloj kaj inteligentuloj, kaj malkaŝi ilin al malgrandaj infanoj, murmuris Tomo. Tiel esti, ho mia patro, ĉar tia esti via volo (Mateo 11,25).

- Tomo, mi ne kredas, mi ne kapablas kredi; mi kutimas dubi, diris Sanklaro. Mi volus kredi la Biblion, kaj mi ne sukcesas.

- Kara mastro, preĝi al Sinjoro Jesuo. Diri : "Mi kredi, Disinjoro ! Helpi min en mia nekredemo !" (Marko 9,24)

- Kiu scias nenion pri nenio ? diris Sanklaro kun la rigardo konfuza, kaj mem parolanta. Ĉu ĉi tiu tuta pura amo, ĉi tiu tuta admirinda fido, estus nur unu el la ŝanĝiĝantaj fazoj de la homaj sentoj, sin apoganta sur nenio reala, pasanta kun tiu malgranda spiro de iu tago ? Ĉu do Evnjo ne plu estas ? Neniu ĉielo ? Neniu Kristo ? Nenio ?

- Ho kara mastro ! Ĉio tio esti. Mi scii tion. Mi certi pri tio, ekkriis Tomo falanta surgenue. Kredi tion, kara mastro ! Kredi tion !

- Kiel vi scias ke Kristo estas, Tomo ? Vi neniam vidis lin.

- Mi senti lin, mastro ! Mi senti lin en mia animo ! Mi senti lin nune ! Ho mastro ! Kiam mi esti vendita, apartigita de mia kara edzino, de miaj etaj infanoj, ankaŭ mi esti preskaŭ rompita. Mi kredi ke mi ne plu resti ion en la mondo. Sed la bona Disinjoro ĉeesti, apud mi. Li diri : "Ne timi, Tomo". Ĝi lumigi kaj ĝojigi la animon de la lasta de la lastaj. Li meti en ĝi pacon. Mi esti tiel feliĉa ! Mi ŝati ĉiujn ! Mi peti nur esti al Disinjoro, kaj ke lia volo plenumiĝi en mi, kaj ĉie; kie kaj kiel tio plaĉi al li. Mi bone scii ke tio ne povi deveni de mi, kiu esti nur mizera estulo submetita al ĝemadoj. Tio esti donaco de Disinjoro, kaj mi scii ke li gardi ĝin tute preta por mastro.

Tomo parolis plorante kaj per sufokita voĉo. Sanklaro apogis sian kapon sur la ŝultron de Tomo, kaj konvulsie premis lian raspan kaj lojalan manon.

- Ĉu vi amas min, Tomo ? li diris.

- Mi volonte doni mian vivon, ĉi tiun benitan tagon mem por vidi mastron kristana.

- Kompatinda bona stultulo ! diris Sanklaro duonleviĝante, mi ne indas la amon de brava kaj honesta koro kiel la via.

- Ho mastro ! Ne nur mi ami vin, ankaŭ la beata Sinjoro Jesuo ami vin.

- Kiel vi scias tion, Tomo ?

- Mi ne scii tion, mi senti tion. Ho mastro ! "La amo de Kristo preterpasi inteligentecon".

- Ĉu ne estas strange, diris Sanklaro deturniĝante, ke la historio de viro, kiu vivis kaj mortis antaŭ mil okcent jaroj, tiamaniere tuŝas korojn ? Sed li ne estis viro, li subite aldonis. Neniu viro plenumis ĉi tiun longan kaj vivan potencon ! Ho ! Mi povu kredi tion kion instruis al mi mia patrino ! Mi povu preĝi, kiel mi infano preĝis !

- Bonvoli, mastro, diris Tomo, fraŭlino Evnjo kutimi tiel bone legi ĉi tiun paĝon ! Eble mastro bonvoli legi ĝin por mi ? Mi preskaŭ neniam aŭdi la sanktan libron ekde kiam fraŭlino Evnjo foresti.

Ĝi estis la dekunua ĉapitro de la Evangelio de Sankta Johano (Johano 11), la kortuŝa raporto pri la reviviĝo de Lazaro. Sanklaro voĉlegis ĝin; de tempo al tempo li paŭzis por regi sian emocion. Surgenue antaŭ li, Tomo aŭskultis kun manoj kunmetitaj, lia trankvila vizaĝo radianta de amo, de espero kaj de fido.

- Tomo, diris lia mastro, ĉu vi kredas ĉio ĉi vera, reala ?

- Mi vidi tion, mastro, respondis Tomo.

- Kial mi ne havas viajn okulojn, Tomo !

- Mastro havi ilin se plaĉi al kara Disinjoro !

- Sed, Tomo, vi scias ke mi estas multe pli klera ol vi. Se mi dirus al vi ke mi ne kredas al Biblio ?

- Ho, mastro ! diris Tomo levante la manojn en petega gesto.

- Ĉu via fido ne ŝanceliĝus, Tomo ?

- Ne eĉ iomete, mastro !

- Kaj tamen, Tomo, vi ne dubas ke mi scias pli multe ol vi ?

- Ĉu vi ne legi, mastro, ke li malkaŝi al malgrandaj infanoj kaj al humiluloj tion kion li kaŝi al saĝuloj kaj al kleruloj ? Sed, mastro ne esti serioza antaŭ momento; mastro ne diri tion tute vere, certe ? Kaj Tomo maltrankvile rigardis Sanklaron.

- Ne, Tomo, mi ne estas tute nekredema. Mi kredas ke ekzistas fortaj kialoj por kredi, kaj tamen mi ne kredas. Tio estas malbona kutimo, kiun mi akiris, Tomo.

- Se mastro nur voli preĝi !

- Kiu diris al vi ke mi ne preĝas ?

- Mastro preĝi !

- Mi preĝus se mi vidus tien iun al kiu direkti miajn preĝojn. Sed estas neniu, kaj estas kvazaŭ mi parolus en la aero. Vi ja scias preĝi ! Montru al mi kiel preĝi.

La koro de Tomo estis plena, li elverŝis ĝin en preĝoj. Ili fluis el liaj lipoj kiel kurantaj akvoj longe retenitaj. Tio kio evidentiĝis, estas ke Tomo kredis esti aŭdata, kvankam li vidis neniun. Kuntirata de la rapida fluado de ĉi tiu arda fido, transportata preskaŭ al la pordoj de tiu ĉielo, kiun la kompatinda sklavo tiel intense antaŭsentis, Sanklaro trovis sin pli proksima al sia Evnjo.

- Dankon, bona knabo mia, li diris kiam Tomo finis. Mi ŝatas aŭdi vin preĝi. Sed nun lasu min sola. Iam alian, mi parolos pli.

Tomo silente foriris.

1 Rozo kies tigo kaj kaliko estas tre harplenaj kaj ŝajnas esti kovritaj de musko.

Last edited: 24/11/2021

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment