Créer un site internet

26. La eta Evangeliistino.

Estis dimanĉo posttagmeze. Sanklaro, etendita sur bambua sofo, gustumis sian cigaron en la verando. Kontraŭe, antaŭ la malfermita fenestro de la salono, protektita kontraŭ moskitaj trafoj de hermetike fermita remparo el gazo, lia edzino, enfosita en la kusenoj de sofo, tenis en la mano, konsidere de la tago, elegante binditan preĝlibron. Ŝi imagis esti leginta, kvankam ŝi fakte nur lasis la libron malferma antaŭ si, dum sinsekvo da dormetoj.

Fino Ofelio, finfine sukcesinta malkovri je malmulte da distanco, malgrandan metodistan kongregacion, veture iris al la kunveno, akompanata de Evnjo kaj kondukata de Tomo.

- Finfine, Agusteno, diris Marta post esti dum momento duondorminta, necesas sendi al urbo serĉi mian maljunan kuraciston Posej. Mi havas koran malsanon, mi sentas tion.

- Sed kial la doktoro Posej ? La kuracisto kiu prizorgas Evnjon ŝajnas al mi tre lerta.

- Ho ! Mi ne fidus lin en tia kazo. Ĉi tio estas serioza, mi ne povas trompi min ! Mi nur pripensis pri tio dum tiuj du aŭ tri lastaj noktoj. Estas tiaj angoroj, tiel eksterordinaraj premsentoj !

- Ho ! Marta, vi vidas ĉion nigra ! Mi ne kredas pri ĉi tiu kora malsano !

- Mi anticipe sciis tion, mi atendis tion, mi tion certigas al vi ! Se Evnjo tusas plej malmulte en la mondo, se ŝi havas la plej malgravan doloreton, vi estas tute alarmita; sed mi, kio gravas por vi !

- Se vi absolute volegas havi koran malsanon, bone. Mi volas nur tion kio povas esti agrabla al vi, diris Sanklaro, sed antaŭsciigu min.

- Mi esperas ke iam vi ne afliktiĝus kiam estos tro malfrue ! Sed, kredu tion aŭ ne, miaj maltrankviloj pri Evnjo, la laciĝoj super miaj fortoj, akceptitaj por la kara infano, disvolvis tion kion ekde delonge mi havis ĉiujn kialojn timi.

Estintus malfacile precizigi la laciĝojn, pri kiuj Marta plendis. Estis la pripenso kiun Sanklaro sekrete permesis al si, kaj kiel senkompata estulo kiun li estis, li daŭrigis fumi sian cigaron ĝis la reveno de la veturilo, el kiu Evnjo kaj fino Ofelio elveturiĝis.

Tiu ĉi, laŭ ŝia senŝanĝa kutimo, antaŭ ol eldiri parolon, paŝis rekte al sia ĉambro por demeti sian ŝalon kaj sian ĉapelon.

Evnjo, alvokita de sia patro, kuris sidiĝi sur liajn genuojn, kaj rakontis al li ĉion kion ŝi vidis kaj aŭdis.

Baldaŭ, viglaj ekkrioj kaj hajlo da riproĉoj, falantaj oni-ne-scias-sur-kiu, eksplodis en la ĉambro de fino Ofelio, kiu eliris al la galerio.

- Kiun novan diablaĵon fimanovris por ni ĉi tiu elfo de Topsi ? demandis Sanklaro. Ŝi estas la origino de ĉi tiu ŝtormo, mi vetus tion !

En la posta minuto aperis fino Ofelio, kuntirante la kulpulinon, kaj en fortega ekbolo de indigno :

- Alvenu ĉi tien, ŝi ekkriis, alvenu, mi volas diri tion al via mastro.

- Kio okazas, kuzino ?

- Estas ke mi ne povas esti plu longe ĉikanita de ĉi tiu infano, tio estas transiri tutan kuraĝon : karno kaj sango ne povus elteni tion. Mi enfermis ŝin tien, donis al ŝi himnon por parkere lerni, kaj kion ŝi maltimis ? Spioni min kiam mi kaŝis mian ŝlosilon, malfermi mian ĉifonujon, preni mian plej belan garnaĵon de ĉapon, kaj distranĉi ĝin en pecojn por fari pupajn robojn ! Mi neniam vidis ion similan en mia vivo !

- Mi sufiĉe diris tion al vi, kuzino, rekomencis Marta, tiaj estuloj ne estas regataj per paroloj. Se mi estus libera por agi, kaj Marta ĵetis al Sanklaro riproĉan rigardon, mi sendus ĉi tiun infanon al pundomo por ke oni serioze vipu ŝin, kaj ĝis kiam ŝi ne plu povos stari sur siaj kruroj.

- Mi ne dubas pri tio, reparolis Sanklaro; parolu al mi pri virinoj kaj iliaj floraj ĉenoj ! Mi ne konis dekduon de ili, mi kredas, kiuj ne estis pretaj trolacigi, duonmortigi, ĉevalon aŭ serviston, se eĉ malmulte oni lasas ilin fari ! Viro estas nenio apud ili !

- Viaj sentimentalaj sensencaĵoj, Sanklaro, estas tute ekstersezona. Nia kuzino estas prudenta virino, kaj nun ŝi sufiĉe vidas ke mi prave diris.

Fino Ofelio havis nur ĝuste la dozon de indigno kiu apartenas al la perfekta dommastrino, kaj kiun cetere pravigis la multaj malicaĵoj, la senfinaj malŝparoj de Topsi; sed la energio de Marta tro forte superis ŝian koleron, kaj ŝia tuta incitiĝo kvietiĝis.

- Antaŭ la tuta mondo, mi ne volus ke la infano estu tiel traktata, ŝi diris; sed, Aŭgusteno, mi estas fakte ĉe la limo de mia pacienco kaj de elturnaĵoj. Mi instruis, admonis, parolis, riproĉis ĝis mi raŭkiĝis. Mi vipis ŝin, mi punis ŝin, kaj ŝi estas ĝuste tia kia ŝi estis unue !

- Ĉi tien, simio, venu ĉi tien ! diris Sanklaro alvokante la infanon apud li.

Topsi antaŭenpaŝis. Ia teruro, miksita kun ŝia stranga kutima mieno, briligis kaj palpebrumigis ŝiajn akrajn rondajn okulojn.

- Kiu instigis vin tiel konduti, nu ? diris Sanklaro kiu penis deteni sin ridi rigardante ŝin.

- Certe, esti mia malbona koro, solene diris Topsi, Fraŭlino Felio diri tion.

- Ĉu vi ne vidas la tutan klopodon kiun fraŭlino Ofelio faras ? Ŝi ne plu scias kion fari de vi, ĉu vi aŭdas ŝin ?

- Disinjoro, jes, mastro ! Maljuna mastrino diri tute same. Ŝi vipi min, ha, ŝi alidraŝe vipi min ! Ŝi elŝiri de mi la harojn, ŝi puŝegi mian kapon kontraŭ la pordon, kaj tio ŝanĝi nenion; tio fari nenian bonon al mi. Certe, ŝi esti plenmane foriganta ĉiujn harojn el mia kapo, ke tio ankaŭ ne utili al mi. Mi esti tiel mabona, Disinjoro ! Kaj plie mi finfine esti nur negrino !

- Mi rezignos la partion, reparolis fino Ofelio; mi havas sufiĉe, mi ne povos elteni pli.

- Permesu al mi nur tute etan demandon, diris Sanklaro.

- Demandon ! Kiun ?

- Se via Evangelio ne havas la forton reformi kaj savi nur unu etan paganinon, kiun vi regas absolute laŭ via plaĉo, kial sendi unu aŭ du kompatindajn misiistojn, por forporti ĉi tiun saman libron al miloj da samspecaj estuloj ? Ĉar la infano, mi supozas, estas nur bona specimeno de tio kio estas ĉiuj viaj aliaj paganoj de trans la maroj.

Fino Ofelio ne tuj respondis. Evnjo, kiu ĝis tiam aŭskultis silente, signis al Topsi sekvi ŝin, kaj la du infanoj kune englitis en malgrandan vitran kameron ĉe la angulo de la verando, kie Sanklaro kelfoje iris legi.

- Kion Evnjo estas faronta ? demandis Sanklaro. Necesas ke mi vidu tion.

Piedpinte paŝanta, li malrapide antaŭeniris, iom malfermiĝis la pordokurtenon, kaj preskaŭ tuj, metante fingron sur siajn lipojn, li silente gestis al fino Ofelio apudi lin. La du infanoj estis sidaj vidalvide unu al la alia sur la planko. Topsi, kun sia petola, amuza kaj senzorga mieno, Evnjo, kun vigla, kompatema vizaĝo kaj larmoplenaj okuloj.

- Kio faras vin tiel malbona, Topsi ? Kial vi ne volas provi esti bona ? Ĉu vi ŝatas nenion, Topsi ? diris Evnjo.

- Ne scii. Mi tre ŝati kandon kaj la aliajn bonajn aferojn, jen ĉio.

- Sed, ĉu vi amas iun, vian paĉjon, vian panjon ?

- Mi neniam havi aŭ panjon aŭ paĉjon, vi scii. Mi jam diri tion al vi, fraŭlino Evnjo.

- Ha ! Mi scias, diris malgaje la knabineto, sed ĉu vi ne havas aŭ fraton, aŭ fratinon, aŭ onklinon, aŭ…

- Ho ! Neniam havi ion, neniam havi iun, tute neniun.

- Sed, Topsi, dependus nur de vi esti bona.

- Mi povi esti nur negrino, nenio alia, bona aŭ ne bona, diris Topsi. Se mi povi forigi de mi la nigran haŭton kaj esti tute blanka, ho, mi ne diri !

- Sed homoj povas ami vin, kvankam nigra, Topsi. Fraŭlino Ofelio amus vin, se vi estus bona.

La mallonga, subita, hakata rido, kutima esprimo de la nekredemo de Topsi, estis ŝia sola respondo.

- Ĉu vi ne kredas tion ?

- Ne, ŝi ne povi toleri min, ĉar mi estas negrino. Ŝi pli preferi esti tuŝata de bufon ol de mi ! Neniu ami negrojn, negroj kapabli fari nenion bonan. Sed domaĝe, mi ignori tion ! Kaj Topsi ekfajfis.

- Ho ! Topsi, kompatinda infano mia, mi amas vin ! ekkriis Evnjo kun pasia impeto de animo; kaj ŝi tenere apogis sian travideblan manon sur la nigran ŝultron de Topsi. Mi amas vin ĉar vi havas nek patron, nek patrinon, aŭ nek geamikojn, ĉar vi estas kompatinda, malfeliĉa kaj forlasita knabineto ! Mi amas vin kaj mi dezirus vin bona ! Komprenu, Topsi, mi estas tre malsana, mi vivos ne longe, kaj mi havas tiom da ĉagrenon vidi vin malbona ! Estu bona pro la amo de mi, mi havas tom malmulte da tempo por resti kun vi, Topsi !

La rondaj kaj akraj okuloj de la eta nigrulino subite vualiĝis. Dikaj brilaj gutoj malrapide ruliĝis unu post la alia, kaj falis sur la blankan maneton. Jes, en ĉi tiu momento, radio de fido, de ĉiela karitato, transiris la mallumon de tiu pagana animo, kaj Topsi kaŝis sian kapon inter siajn genuojn, ŝi ploris, ŝi plorsingultis, dum la bela infano, ame klinita al ŝi, ŝajnis la brila anĝelo kliniĝanta super la pekulo kiu ĵus sin senpekigis.

- Kara kompatinda Topsi, diris Evnjo, ĉu vi ne scias ke Jesuo amas nin ĉiujn same ? Vin same multe kiel min ? Li amas vin kiel mi amas vin; sed multe, multe pli, ĉar li estas multe pli granda, multe pli bona. Li helpos vin fariĝi bona, kaj vi fine povos iri al la ĉielo, por esti anĝelo por ĉiam, tute kvazaŭ vi estus blankulino. Iom pensu pri tio ! Pensu, Topsi. Dependas nur de vi esti unu el tiuj beataj kaj brilaj spiritoj, kiujn kantas Onklo Tomo !

- Ho ! Kara fraŭlino Evnjo ! Kara ! Kara ! Mi voli, mi provi esti bona. Mi ne zorgi pri tio antaŭe, tute ne.

Sanklaro lasis refali la kurtenon.

- La dolĉa infano memorigas al mi pri mia patrino, li diris al fino Ofelio. Tio kion ŝi diris al mi, estas vera. Se ni volas redoni vidon al blindulo, ni devas, kiel Jesuo, alvoki lin al ni kaj surmeti la manojn sur lin.

- Mi ĉiam havis ian abomenon kontraŭ nigruloj, tio estas fakto, diris fino Ofelio. Mi ne ŝatis ke la infano tuŝu min; sed mi ne estis imaganta ke ŝi rimarkis tion.

- Fidu al infanojn por ĉi tiuj malkovroj, respondis Sanklaro. Ne eblas maski al ili la impreson kiun ili kaŭzas. La plej bonkoraj klopodoj, la servoj, la bonfaroj, nenio povas eksciti en ili ombron de dankemo, dum ĉi tiu abomeno ekzistas. Tio povas ŝajni stranga, sed tio estas.

- Kion fari ? diris fino Ofelio; ili estas al mi tiel malagrablaj, ĉefe ĉi tiu etulino. Mi finfine ne kapablas ŝanĝi miajn impresojn !

- Evnjo sukcesas tion, ŝajnas.

- Ho ! Evnjo estas io alia. Ŝi estas tiel amema ! Kaj tio finfine estas nur esti kristana, aldonis fino Ofelio per pensema tono. Mi volonte dezirus simili al ŝi, kaj mi kredas ke ŝi ĵus donis al mi helpan lecionon.

- Eble jes, observigis Sanklaro. Ne estus la unua fojo, ke eta infano estus sendita por instrui maljunan disĉiplon.

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment