La Mistero de la Flava Ĉambro (Gastono Leroux).

La franca originala teksto troviĝas ĉe la ligilo : https://fr.wikisource.org/wiki/Le_Mystère_de_la_Chambre_Jaune

Krom se vi estas fama spertegulo, vi ne povas aserti ke vi konas la tutan vortaron.

Tial mi ankoraŭ aldonas tiujn 2 ligilojn :

-Tute Esperante, en PIV : http://vortaro.net/

-Plurlingve kun Esperantaj difinoj : http://www.reta-vortaro.de/revo/

Kaj plie, mi tiufoje aldonas mallongan leksikonon ligita al tiu ĉi romano.

Agolibereco : Plena libereco de ago, kapablo laŭvole agi.

Amintrigo : Galanta aventuro, amligiĝo, ofte kontraŭleĝa kaj sekreta.

Analoj : rakonto de historiaj faktoj jaro post jaro.

Apogpilastro : Masonita piliero servanta kiel subteno kaj plifortigo al iu muro.

Beltalia : Kiu havas belan talion.

Brunbruli : Bruli iomete, supraĵe, ĝis brunkoloro.

Ĉefkruculo : Persono kiu ricevis la plej altan dekoracion militan aŭ civilan.

Disperdiĝo : Progresiva perdo, malkresko de materio, de energio.

Elstreĉi : Plene streĉi.

Etikedi : Glui, almeti etiketon al objekto.

Feltoŝuo : Malpeza, supla ŝuo el felto kutime uzata hejme.

Finveni / finatingi : Alveni al la celo, atingi la celon.

Formetejo : Loko kie oni metas la ampleksajn aŭ malmulte uzitajn objekojn.

Gipsorubo : Débris provenant de la dégradation ou de la démolition d'un ouvrage en plâtre.

Interŝtuparo : Platformo lokita ĉe la supro de ŝtuparo aŭ inter du aroj da stupoj.

Ĵetfermi : Bruske, rapide aŭ forte fermi pordon.

Jupĉasisto : Amindumanto, flirtulo, donjuano, virinĉasanto; virinama viro.

Kaŝemulo : Tiu kiu ŝatas fari misteron pri sen gravaj aferoj.

Kubutapogi : Meti la kubuto(j)n sur io kiu servas kiel subteno.

Laŭdeve. Konforme al la devo.

Laŭmakzela : Tia ke ĝi selvas la makzelo.

Laŭpaŝe (sekvi iun ...) : Ĉien kaj tre proksime sekvadi iun.

Malŝatindulo : Tiu kiu inspiras malestimon, indignon.

Minacordoni : Minace esprimi al iu sian volon ke li/ŝi faru ion.

Mistrakti : Malmilde trakti; taŭzi.

Mondumano : Persono kiu apartenas al la altranga kaj bonedukita parto de la socio.

Moroziĝi : Iĝi malgajhumora, montri malgajan mienon, sintenon, aspekton.

Neniapreze : En neniu kazo, neniam en la vivo, nediskuteble, en nenia maniero.

Pafpretigi : Meti armilon en stato de funkciado.

Paŝolongo : Spaco atingita inter du paŝoj.

Perletera : Relativa al korespondado per leteroj.

Pesebla : Kiu povas esti pesita, kiu havas mezurebla maso.

Plenŝtopis : Plenigi maksimume ion kompaktigante.

Pluvdefluilo : Sistemo por kolekti la pluvakvojn ĉe la bazo de la deklivoj de iu tegmento.

Presbiopulo : Persono kiu distingas nur malproksimajn objektojn.

Proprasence : Laŭvorte, prenante la vorton, la esprimon laŭ ĝia plena reala senso.

Proprasperte : Laŭ ies propra sperto.

Pugnarmilo : Feraĵo uzata por frapi kaj firme tenita fermante la pugnon.

Renkontpasi : Iri renkonte al iu, io.

Samkiale : Pro la sama kialo.

Sejno-kaj-Uazo : Malnova franca departemento kreita en 1790 kaj por fariĝi Ivelino en 1968

Senĉapeliĝi : Demeti sian ĉapelon.

Sentimeco : Memregado kiu permesas ne cedi al emocio kaj gardi sian spiritviglecon.

Sidrektiĝi : Sin rektigi sidanta sur sia postaĵo.

Ŝtuparŝakto : Vertikala spaco de konstruaĵo kie troviĝas la ŝtuparo.

Ŝultrumi : Altigi la ŝultrojn signe pri nescio, nezorgo, indiferenteco.

Tramalsekigi : Malsekigi profunde, igi plene malseka.

Trotedi : Tre tedi iun, postuli al li ekstreman streĉiĝon, neelporteblan ĝenon.

Trudeniri : Enniri per trudado.

Turno de la mano (per ...) : Kun magia subiteco.

Ulnjo/Ulĉjo : Karesformo de ulo.

Vaksalumeto : Alumeto farita per meĉo impregnita de vakso por malrapide bruli.

Vakueco : La fakto ke ujo, medio estas tute malplena.

Veŝtopoŝo : Poŝo de senmanika vira brustvesto, portata sub jako.