Créer un site internet

25 – Rultabio foriras en vojaĝon.

La saman vesperon ni forlasis la Glanejon, Rultebio kaj mi. Ni estis tre feli?aj : ?i tiu loko havis nenion kiu ankora? povu reteni nin. Mi deklaris ke mi rezignis de?ifri tiom da misteroj, kaj Rultabio, amike manfrapante min sur la ?ultro, konfidis al mi ke li havis nenion pli por scii?i en la Glanejo, ?ar la Glanejo sciigis ?ion al li. Ni alvenis en Parizon ?irka? la oka. Ni rapide vesperman?is, poste lacaj, ni disi?is interkonsentante rendevuon al la morga?o matene ?e mi.

Je la difinita horo, Rultabio eniris en mian ?ambron. Li vestis sin per kvadratita kostumo el angla drapo, havis mantelon sur la brako, kaskedon sur la kapo kaj sakon en la mano. Li scigis min ke li foriris en voja?on.

- Dum kiom da tempo vi estos foririnta ? mi demandis al li.

- Unu monaton a? du, li eligis, tio dependas…

Mi ne kura?is pridemandi lin…

- ?u vi scias, li diris al mi, kiu estas la vorto kiun Fino Stangerson eldiris hiera? anta? ol sveni… rigardante Sron Roberton Darzakon ?…

- Ne, neniu a?dis ?in…

- Jes ! rebatis Rultabio ! ?i diris al li : "Parolu !"

- Kaj ?u Sro Darzak parolos ?

- Neniam !

Mi ?atintus da?rigi la interparoladon, sed li forte premis al mi la manon kaj deziris al mi bonan sanon, mi havis nur la tempon demandi al li :

- Vi tute ne timas ke dum via foresto, plenumi?os novajn atencojn ?…

- Mi ne plu timas ion el tia?o, li diris, de kiam Sro Darzak estas en malliberejo.

Post tiu stranga parolo, li forlasis min. Mi devis nur revidi lin en asiza kortumo, ?e la momento de la proceso de Darzak, kiam li venis al la ju?eja barilo por klarigi la neklarigebla?on.

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment